la 4-a ilei-seminario en orienta azioilei.jp/dosiero/kajero_de_isoa4(kun_indekso).pdf ·...

44
r ^ /V Ceftemo: Kapabligo de instruistoj/ gvidantoj por bona gvidado La 4-a ILEI-Seminario en Orienta Azio 7-10 oktobro 2014 Kameoka, Japanio Ceforganizanto: Japana sekcio de ILEI Kunorganizantoj: i kaj Korea sekcioj de ILEI )

Upload: vonhan

Post on 20-Sep-2018

217 views

Category:

Documents


0 download

TRANSCRIPT

r ^/VCeftemo:Kapabligo de instruistoj/ gvidantoj por bona gvidado

La 4-a ILEI-Seminario en Orienta Azio

7-10 oktobro 2014 Kameoka, Japanio

Ceforganizanto: Japana sekcio de ILEI

Kunorganizantoj: i kaj Korea sekcioj de ILEI

)

La 4-a ILEI-Seminario en Orienta Azio

  Dato: 7-10 oktobro, 2014 Loko: OOMOTO-Centro "Ten'on-kjoo", Kameoka, Japanio Ĉeftemo: Kapabligo de instruistoj/gvidantoj por bona gvidado

2

Tagordo 1-a tago: la 7-a de oktobro (mardo) Unua Parto: metodoj, lecionoj, materialoj15:00 Malfermo

Orientado kaj resumo de la lastaj 3 ISOA-j ISIKAWA Tieko16:00 Seminario 1 - La Enhavo de Panorama Metodo

- Kiel ni utiligis la Panoraman Metodon?KINUGASA HirosiYAMAKAWA Setsuko

17:00 Seminario 2 - Esperanto en nia lernejo Jado, Wei Yubin18:00 Vespermanĝo  ~19:00 *Komuna banejo20:00 Interkona Vespero  ~21:30 17:30 – 22:00

 2-a tago: la 8-a de oktobro (merkredo)7:00 Matenmanĝo  ~8:009:00 Seminario 3 - Kiel efike altigi kapablon de E-instruantoj?

- Kurso-modelo pere de 'Rakonto-motodo'Arko, GONG XiaofengSuno, KIM Seon Wook

 Te-paŭzoSeminario 4 - Esperanto-instruado en Yongtai-Lernejo Li Weilun

12:00 Tagmanĝo  ~13:0013:30 Duontaga Ekskurso en Oomoto-Centro kaj la urbo ~17:3018:00 Vespermanĝo  ~19:0019:00 Seminario 5 - Fundamenta Krestomatio ~20:30 Nema, PARK Yongsung

21:00 Libera Kunveno *Komuna banejo

 3-a tago: la 9-a de oktobro (ĵaŭdo) Dua Parto: Scienco bone instrui7:00 Matenmanĝo  ~8:009:00 Seminario 6 - Kian karakteron, scion, teknikon havi

 Te-paŭzoSeminario 7 - Ekzercado por bona instruado

12:00 Tagmanĝo  ~13:0013:00 Speciala prelego - Kiel Esperanton en Orienta Azio Instrui? Prof. KIMURA Goro

Christoph

 Te-paŭzoSeminario 8 - Resumo de la 4a ISOA kaj proponoj pri la venonta ISOA  ~17:30

18:00 Vespermanĝo  ~19:00 *Komuna banejo19:00 Libera Kunveno

 4-a tago: la 10-a de oktobro (vendredo)7:00 Matenmanĝo  ~8:008:30 Ekskurso al Kioto – partopreno estas libervola18:00 Vespermanĝo  ~19:00 *Komuna banejo20:00 Fermo     ~21:00

3

Salutmesaĝo de la estro de ILEI

Mirejo Grosjean prezidanto de ILEI

Karaj partoprenantoj de la 4a Internacia Seminario en Orienta Azio ISOA.

Mi salutas vin kaj gratulas vin, ke vi venis por partopreni tiun gravan eventon.

Tiu evento nun okazas en la japana urbo Kameoka; mi gratulas ĉiujn organizantojn kaj dankas ilin.

Tiu evento ebligos al la partoprenantoj interŝanĝi spertojn, lertiĝi pri instruado, vidi lecionojn, komenti ilin. Gekolegoj restados kune dum kelkaj tagoj kaj reiros poste hejmen kun multaj novaj ideoj por sia estonta laboro. Do temas pri tre valora evento.

Tiu evento ebligos kunvenon de membroj de diversaj ILEI-sekcioj. Mi aparte elkore salutas ilin kaj subtenas ilian laboron laŭ miaj ebloj. Por tiaj nemalhaveblaj kunlaborantoj mi dediĉas grandan klopodon kaj multe da tempo preparante plej adekvatan enhavon de nia organo “Internacia Pedagogia Revuo”. La revuo “Juna Amiko” estu helpilo al ili. Ekde 2015 tiu revuo aperos kvarfoje jare. Espereble ILEI gajnos pliajn membrojn okaze de tiu seminario.

Via seminario okazas en Kameoka apud Kioto. Por atingi la urbon, vi longe vojaĝis. Sed nun vi restadas, eble unuan fojon, en tiu mirinda loko. Trankvila domaro,belega parko, serena etoso, komuna studcela kunloĝado nomata de japanoj “Gasshuku” ebligos al vi enprofundiĝi en nian lingvon kaj ĝian uzon kaj instruadon. Mi dankas al Oomoto pro la akcepto de tiu evento kaj respektoplene salutas la kvinangvidantinon DEGUCHI Kurenai.

Mi estas konvinkita, ke la lernado de Esperanto estas grava kaj pozitiva paŝo por ĉiuj homoj pro diversaj kialoj. Unue tiu lernado helpas al la akiro de aliaj lingvoj kaj al pli bona uzado de sia propra lingvo. Due tiu lernado kaŭzas, ke la studentoj havu konojn kaj toleremon al aliaj homoj en la tuta mondo. Tiel kreskas la sento aparteni al granda homa familio. Tion mi deziras al ĉiuj loĝantoj de nia mondo. Tio staras sur la monumenta ŝtono en la ĝardeno de la Oomoto-centro en Kameoka.

Jen konklude mi deziras al vi fruktodonajn kunvenojn, agrablan tempon, belajntagojn, interesajn prelegojn, bongustajn manĝojn, sanigajn promenadojn en la parko kaj tiel plu!!

Ĝuu kongresan etoson !!Vivu kaj kresku Esperanto en Azio kaj en la tuta mondo !

elkore salutas el Herzberg, Germanio

5

Salutmesaĝo de la estro de ILEI-Japanio

Saluton kaj bonvenon al la 4-a ISOA en Kameoka! Mi tre ĝojas, ke venis ĉi tien ne nur ILEI-membroj de Ĉinio,

Koreio kaj Japanio sed ankaŭ interesatoj pri instruado de Esperanto de Vjetnamio kaj Rusio.

Dum la lastaj tri ISOA-j, ni multe aŭskultis prelegojn, ekkonis diversajn manierojn de instruado, komprenis diversajn problemojn kiujn ni komune havas, kaj aparte bona afero estas,ke kreskadas fidindaj rilatoj inter homoj en tiu ĉi regiono. Ni povas lerni de unu la alia kaj kunlabori en la okazo de bezono. Tio estas, laŭ mi, granda frukto de la lastaj sesioj de ISOA.

Nu, en la 4-a ISOA cele al plialtigo kaj plibonigo de instruteknikoj kaj instrukapabloj de instruantoj/gvidantoj de Esperanto en Azio, ni aŭskultos kelkajn prezentojn pri efektivaj lecionoj kaj poste diskutos kaj interŝanĝos opiniojn, kio mankis pro tempomanko en la lastaj ISOA-j. Ni ankaŭ lernos kio necesas por efike lernigi lernantojn kaj esti bona instruanto/gvidanto.

Krom tiuj seriozaj kunvenoj, ni aranĝis kelkajn distraĵojn; turismado en Kioto, mallonga kurso pri OOMOTO, promenado ĉirkaŭ la ruino de malnova kastelo Kameyama ktp. Vespere vi povas libere kunsidi kaj diskuti, babili pri diversaj aferoj kaj amikiĝi unu kun la alia.

Mi esperas, ke ĉiuj partoprenantoj ĝuu tiun ĉi seminarion kaj iam utiligu tiujn spertojn akiritajn dum la seminario.

ISIKAWA TiekoPrezidanto de ILEI-JP

Salutmesaĝo de la estro de ILEI-Ĉinio

Karaj samideanoj:Okaze de la 4-a ILEI-Seminario en Orienta Azio, mi, nome

de Ĉina Ligo de Esperantistaj Instruistoj, salutas al ĉiuj ĉeestantoj el Japanio, Koreio, Ĉinio kaj aliaj landoj.

Depost la kunsido pri la eblo de komuna seminario inter ILEI-sekcioj en Ĉinio, Koreio kaj Japanio kadre de la Azia E-kongreso en Ulanbatoro, Mongolio en 2010, ILEI-seminario en Orienta Azio (ISOA) sinsekve okazis en Ĉinio, Koreio kaj en Japanio ĉijare. Finfine, la unua rondiro de ISOA estas plenumitabonorde. Estas evidente, ke la okazigo de 4 sesioj sukcese

montris al la mondo bonan kunlaboradon en Esperanto-instruado inter ni tri aziaj landoj. La ISOA ankaŭ fortigas la amikecon kaj kunlaboron inter kolegoj de la aziaj landoj. Mi esperas, ke ni daŭre kunlaboru en edukaj kampoj.

6

Ĉifoje nia ĉeftemo “Kapabligo de instruistoj/gvidantoj por bona gvidado” kongruas kun la Strategia laborplano de UEA kaj tuŝas la kernan punkton de E-eduka movado. Estas fakto, ke la bonaj kapabloj de niaj instruistoj estas ŝlosila aspekto de nia Movado. Espereble ni havos fruktdonan rikolton en la seminario.

Grandan sukceson al la 4-a ILEI-seminario en Japanio!

Prof./Dr. GONG XiaofengVicprezidanto de ILEIPrezidanto de ILEI-CN

Salutmesaĝo de la estro de ILEI-Koreio

Saluton, kunlaborantoj de ilei-seminario de Orienta Azio!

Mi memoras la tagon, kiam mi flugis al Tianjin por la unua ilei-Seminario en Orienta Azio. Tiam niaj estimataj gvidantoj refreŝe starigante kaj fortigante ilei-grupojn en siaj landoj, samtempe faris bonegan paŝon por kunlabori kun orient-aziaj aktivuloj. Ĝi estis la unua ISOA antaŭ 3 jaroj.

Mi memoras la temojn, kiujn prilaboris la orient-aziaj aktivuloj. Ili ne estis teoriaj senvivaj tezoj, ili ne estis preparitaj nur por gratuli la eventon. La studoj kaj raportoj klare vidigis al

ni, kie ni staras nun kaj ,kion ni devas kaj povos fari por niaj posteuloj per kunigitaj fortoj.

Por mi el diversaj esperantistaj kunvenoj, la plej inda kaj enda partopreni estas tiu ĉi ISOA-seminario, ĉar ĉi tie kolektiĝas nur homoj sinceraj kaj kunlaboremaj kun respondeco por nia estonteco.

Monaton antaŭe en urbo Siano en Ĉinio kolektiĝis aktivuloj en la nomo de Aktivula MaturigO 3a laŭ la plano de UEA. De tiam tieaj seminarianoj samvorte kriisankaŭ pri la ligiĝo de orient-aziaj aktivuloj kaj proponis rimedojn por plifortigi nian solidarecon. Estimataj isoa-membroj! Ni estas la kerno de esperanto-movado, ni estasla fundamento de la aktivigado!

Ni legas la gramofonan paroladon, kiun Zamenhof sendis sian voĉan saluton al transmara kunveno per sondisko, kaj mi renkontas lin tre pasia pri novaj iloj, kiuj donas eblon ligi esperantistojn. Kiel soleca li estus dum unua mondmilito, kiu mizere izoligis lin de liaj amikoj kunlaborantoj! Ni jam povas diri, se Zamĉjo konus tiajn ilojn, kiajn ni nun libere povas havigi al ni, interreto, fejsbuko, skajpo, kakaotoko, Line, QQ kaj Viĉeto, nenio povus malhelpi lian avidon por la ilojn gajni kaj utiligi por nia ligiĝo. Kredeble li forvendus sian tutan havaĵon por aĉeti unu smartfonon, kiudonas al li neimageble mirindan eblecon kontaktiĝi kaj diskuti ĉiam kun alilandaj kunlaborantoj.

7

Kiel grava estas ligiĝado por afero kiel la nia! Esperanto estas ponto, ponto porligi insulojn! Ni memoras, kiel, en Siano ni pridiskutis pri ilo ligi nin orient-aziajn aktivulojn kaj junulojn, kaj ni trovis, ke Viĉeto(Wechat) estas ilo taŭga por aziaj landoj kaj oportuna precipe por grupe agadi. Ja ni laboras enlande por niaj posteuloj kaj ni ĉiam laboru ankaŭ por fari ligadon kaj ligiĝadon. Ĉar la ligita kunlaboro de isoa-membroj donos fortikan fundamenton al orient-azia movado, kaj la antaŭen puŝado de orient-aziaj aktivuloj malfermos la duan jarcenton de Esperanto vere internacia.

DankonNema Park YongsungPrezidanto de ILEI-KR

.Preparkomitatoĉieko secko kazjo

ISIKAWA Tieko YAMAKAWA Setsuko MURATA Kazuyo

ĉefo kasisto turismo

Lilio hiroŝi belmontoUENO Yuriko KINUGASA Hirosi YAMASITA Tosihiro

turismo programoj seminarikajero

8

Speciala Prelego

Kiel Esperanton en Orienta Azio instrui?

KIMURA Goro Christoph profesoro de Sophia-Universitato, Tokio

Esperanto en Europo originas. Ĝis hodiaŭ, kaj gramatikaj priskriboj kaj instruiloj kaj instrukonceptoj ofte de tie devenas. Sedĉu tiuj ĉiam por orient-aziaj bezonoj taŭgas? Ni kune pri la specialaj defioj instrui Esperanton en nia mondparto pripensu kaj diskutu.Kiel bazo de diskuto, en la seminario mi volas en la sekva eseo prezentitajn ideojn evoluigi kaj konkretigi.

~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

ĈU EBLAS DEEŬROPIGI ESPERANTON?*

Du perspektivoj de Esperanto

“Tiu, kiu propagandas, ke Esperanto estus neŭtrala lingvo kaj neniun malavantaĝus, estas senhonta mensogulo. Certe Esperanto estas pli bona ol tio, ke ĉiuj terloĝantoj devas paroli anglan imperiisman lingvon, sed ankaŭ Esperanto estas, kiel eŭropa lingvo, sufiĉe detruega kontraŭ ne-eŭropaj kulturoj samkiel eŭropaj imperiismaj lingvoj.“

Antaŭ ĉirkau dek jaroj, unu japano loĝanta en Eŭropo, KUBOTA Taro, disdonis flugfolion, kiu akre kritikis la eŭropecon de Esperanto. Ĉi supre mi citis parton el tiu flugfolio. Raraj kaj valoraj estas tiuj frazoj tial, ĉar ili estas skribitaj en Esperanto. Rara pro tio, ke kutime japanaj kaj aliaj aziaj esperantistoj estas sufiĉe akceptemaj prila eŭropeco de la internacia lingvo. Se pli kritikema, ili ja ne lernintus ĝin. Kaj valora pro tio, ke la skribinto, malsame al multaj aliaj similaj kritikantoj neesperantistaj, ne simple uzis tiun kritikpunkton por devalorigi Esperanton sed volis instigi al konstruiva diskuto ene de la lingva komunumo.

Kian vizion la verkinto de la flugfolio do prezentas pri la perspektivo de Esperanto? Li skribas, ke li “havas (nur) du respondojn.” La unua, “ideala solvo“ laŭ li estas, “ke idealistoj proponos neologismon el ne-eŭropaj lingvoj kaj tre malrapide ŝanĝos Esperanton en pli neŭtralan lingvon. Intertempe Esperanto fariĝos ’malfacila’ por eŭropanoj, sed lerni ne-eŭropajn vortojn ankaŭ helpos ilin vastigi vidkampon.“ La

9

dua, “plirealisma solvo“ estas laŭ li, ke Esperanto fariĝu “komuna (helpa) lingvo por unuiĝonta Eŭropo“. Li klarigas tiun ĉi duan vizion jene:

“Tiam kompreneble eŭropanoj devas rezigni ideon de mondkomuna (helpa) lingvo kaj por komuniki ne-eŭropanojn lernos iliajn lingvojn. Ankaŭ ne-eŭropanoj lernos Esperanton kiel eŭropan komunan (helpan) lingvon. Tio estas certe iom pli malgrandskala ol idealo de Zamenhof, sed estos granda sukceso, kiu havas signifon por tuta homaro.“

Lastatempe, ideoj similaj al ĉi lasta “eŭropisma“ vizio ŝajnas furori ĉe iuj esperantistoj en kaj ekster Eŭropo, do eble ankaŭ aliaj pensas tiun perspektivon sufiĉerealisma. Sed verdire mi dubas pri tio. Unue, pri la lingvopolitika situacio en Eŭropo mi ne estas tiom optimisma. La konscio pri “lingva demokratio“ kaj lingvaj rajtoj en internacia komunikado ankoraŭ estas tro malgranda, kaj antaŭjuĝoj pri Esperanto, pri kiuj esperantistoj parte mem kulpas prezentante ĝin kiel „artefaritan lingvon“, estas tro grandaj. Oni ĝenerale ne sentas la anglan “altrudita“, sed sentos kiel altrudo, se eŭropaj instancoj desupre decidus enkondukon de Esperanto. Kaj due, Esperanto jam de longe ne estas nur-eŭropa lingvo. Esperanto naskiĝis en Eŭropo. Sed la lingvon alproprigis ankaŭ homoj el aliaj mondpartoj. Tiel simile okazis ja ankaŭ pri tiom multaj aliaj eŭropdevenaj kulturaĵoj, kiuj disvastiĝis tra la terglobo. Provoj apartenigi Esperanton (nur) al ĝia devenmondparto estas anakronismaj. Do, laŭ mia opinio, Esperanto kiel nur-eŭropa komuna lingvo nek estas realisma nek alcelinda. Sed ĉu la unua vizio, la deeŭopiĝo de la lingvo mem, estas entute ebla? Verŝajne ni devas iom diferencigi la proponon de Kubota. Facile imageblas, ke anstataŭigi fundamentajn eŭropajn (latin-originajn) vortradikojn en Esperanto per radikoj el alimondpartaj lingvoj pli kaŭzos problemojn ol solvas. Aliflanke, por pli internaciigi Esperanton, necesas pliriĉigi la lingvon per vortoj el diversaj mondpartoj. Do, ankoraŭ multo fareblas kaj farendas leksike por malpliigi eŭropcentrismon de la lingvo (ekzemplojn prezentas Erich-Dieter Krause, „Asiatische Lexik im Esperanto“, en: Liu/Fiedler (red.): Studoj pri Interlingvistiko, Kava Pech 2001). Tamen, pri deeŭropigo, ĉu la atentigo pri leksiko sufiĉas? Ĉi sekve mi volas prezenti interesan kontribuon al tiu diskuto, kiun alia japana esperantisto faris pli ol 60 jarojn antaŭ Kubota.

Propono de “Orienta Esperanto“

En la julia numero 1942 de „Revuo Orienta“, organo de Japana Esperanto-Instituto, ISIGA Osamu [Iŝiga Osamu], konata kiel tradukanto al la japana de la verkoj de la sveda verkistino Selma Lagerlöf, skribis japanlingvan eseon kun titolo “Orienta Esperanto“ (p.18). Tie li levas similan demandon kiel la supre prezentita flugfolio, ĉu ne indas rekoncepti Esperanton el “orientula vidpunkto”. Li proponas:

“ne hezitu uzi esprimojn komfortajn kaj facilajn por ni [orientuloj], kondiĉe ke tio ne detruas la Fundamenton de Esperanto kaj ne malebligas interkompreniĝon kun okcidentaj esperantistoj.” [tradukis KGC]

KIMURA Goro Christoph

10

Li klarigas la sencon de lia propono tiel, ke je “orientismo” en Esperanto eŭropanoj sentos pli da fremdeco kaj bezonos energion por akcepti tion, sed tiajn sentojn kaj penojn pli ol sufiĉe kompensas la gajnoj de japanaj kaj aliaj orientaj esperantistoj, porkiuj la lingvo iĝos pli intima kaj facila.

Certe ne estas hazardo, ke tia alvoko al akcepto de “orienta Esperanto” aperis ĝuste en tiu mallongega eŭforia tempo, kiam Japanio ŝajnis venkebli en la Azia-Pacifika-Milito. Sufiĉe signifoplenas, ke eĉ Iŝiga, ĝisosta pacisto kiu eĉ deklaris rifuzon militservi, rilatigis siajn tezojn al la (falsa, kiel tuj evidentiĝis) fakto, ke “la japana armepovo atingis kaj superas tiujn de Eŭropo kaj Usono”!

Aktuala signifo de la “Iŝiga-principo”

Do, ĉu lia alvoko estis nur epizodo pri la dummilita ekscito, kaj hodiaŭ ne plu aktuala? Lia dualismo inter “oriento” kaj “okcidento” certe ne taŭgas por ni. En 2007,dum la diskutoj en Universala Kongreso en Jokohamo kaj la akompananta 5a Nitobe-Simpozio en Tokio, oni konstatis, ke tro rigidaj konceptoj pri "Okcidento" kaj "Oriento" estas malutilaj (vd. la rezolucion de la 92a UK kaj la konkludon de la 5a Nitobe-Simpozio).

Sed mi pensas, ke liaj bazaj ideoj ne perdis signifon. Atentindas, ke Iŝiga enfokusigas la pragmatikan eŭropecon pli ol la leksikan. Tio estas pli esenca aliro por plineŭtraligiEsperanton, ĉar por lingvo kiel socia fenomeno pli gravas la uzmaniero ol la deveno kaj surfaca aspekto de lingveroj mem.

La estiĝo de propra prilingva sento en Esperanto pruvas, ke ĝi iĝis sufiĉe aŭtonomia lingvo. Sed troa normigo de la lingvo malpliigas la unikan liberecon de la planlingvo kaj malhelpas ĉerpon de ĝia esprimpovo. Ni devas atenti, por ke la eŭropa fono de la esperantaj lingvonormoj, kiu certe kontribuis al stabiliĝo de la lingvostilo en Esperanto, ne funkciu kiel korseto al libera lingvoevoluo.

Tiusence, mi esperas, ke la ideoj de Iŝiga ne perdiĝu, sed iĝu konscia parto de la hodiaŭa priesperanta diskuto. Ni povus reformuli kaj ĝeneraligi la "Iŝiga-principon” jene:

“Ankaŭ neeŭroplingvanoj ne hezitu uzi esprimojn komfortajn kaj facilajn por si, kondiĉe ke tio ne detruas la Fundamenton de Esperanto kaj ne malebligas interkompreniĝon kun alilingvanoj.”

Por pli konkretigi la fokuson de diskuto, mi provu listigi kelkajn eblajn implicojn de tiu principo:

KIMURA Goro Christoph

11

1. Rilate al lingvolerno

Komencantoj ankoraŭ ne konantajn la norm(al)an lingvaĵon de Esperanto (,do ankoraŭ ne influitaj/venenitaj de tiuj,)

– ne lernu la lingvon same kiel alian etnan lingvon senkiale akceptante lingvajn normojn kaj kutimojn

– kaj ne hezitu mem konstrui esprimojn uzante la lingvan ilaron de Esperanto.

2. Rilate al lingvoinstruo

Instruistoj jam konantaj la taŭgajn kaj uzatajn esprimilojn, tamen kuraĝigu komencantojn mem eltrovi kreivan esprimon kaj ne korektu tian lingvaĵon nur pro tio, ke ĝi estas “nekutima“.

3. Rilate al lingvouzo

Ĉiuj uzantoj de la lingvo ne timu uzi nekutimajn esprimojn, kondiĉe, ke ili ne detruas la Fundamenton kaj ne malebligas la interkompreniĝon kun alilingvanoj.

Se tia toleremo kaj bonvenigemo de kreivo karakterizos la lernadon, instruadon kaj uzadon de Esperanto, la vizio de pragmatike deeŭropiĝonta Esperato ŝajnas al mi ne malrealisma. Permesu al mi iom simplisman komparon. La komputilo komence evoluiĝis ĉefe en anglalingva medio, sed nun ĝi, kvamkam daŭre uzante la latinalfabetan klavaron, iĝis sufiĉe komforta ilo ankaŭ por ekz. japanlingvanoj kun tute alia skribsistemo. Kiu povas nei, ke ankaŭ Esperanto havas tian evolueblecon? Nome ke surbaze de Fundamentaj radikoj kaj baza gramatiko, la lingvo povas – por eĥi la vortumon de Kubota – tre malrapide ŝanĝiĝi en pli neŭtralan lingvon?

________________________________________•   El:http://www.bonalingvo.org/index.php/Orienta_Esperanto:_KIMURA_Goro_Christoph•   Ĉi tiu eseo baziĝas sur mia kontribuo al la temsesio “Esperanto: Ĉu eŭropa aŭ tutmonda

lingvo?” ene de la “kleriga lundo“ dum la 92a UK en Jokohamo. •   Artikolo aperinta en Japana Esearo, numero 4-a, Tokio: Libroteko Tokio. Oni povas kontakti

la eldonejon per la ret-adreso <[email protected]>.

KIMURA Goro Christoph

12

Orientado por la 4-a ISOA

ISIKAWA Tieko

RESUMOJ de la lastaj tri ISOA-j kaj la celoj de la 4-a ISOA

La 1-a ISOA (Tianjin, 12-15 aŭgusto 2011)Kiel efike instrui Esperanton al azianoj?

La 2-a ISOA (Kunming, 23 julio 2012, enkadre de ILEI-Konferenco)Instrumetodo por azianoj

La 3-a ISOA (Iksan, 21-24 januaro 2013)Esperanto-instruado en lernejo

●nia komuna kompreno

ekzisto de komuna malfacilaĵo por lerni kaj regi Esperanton ĝenerale;manko de vortoj, malfacile kompreneblaj gramatikaĵoj kiel rilativo,participo, artikolo, ktp.neceso de daŭra gvido post enkonduka kursomanko de bonaj, kapablaj instruantoj/insruistojmanko de bonaj instrumaterialoj, lernolibroj, ks.manko de okazoj paroligi lernantojn kun alilandaj esperantistojgraveco de ripetado de bonaj frazojneceso motivi lernantojn al esperantaj agadoj

●kion fari? ⇒ La 4-a ISOA Kapabligo de instruistoj/gvidantoj por bona gvidado

lerni de aliaj bonajn modelojn de lecionoj kaj instruadomontri kiel oni instruis, per kiuj instrumetodoj kaj materialojpensi komune pri sukcesaj kaj malsukcesaj ekzemploj de la lecionoj kaj serĉi solvojnokazigi kursojn por trejni instruantojnlerni necesajn sciojn, teknikojn kaj karakterojn por bona instruantoprovi doni lecionojninterŝanĝi niajn spertojn

13

Seminario 1

La Enhavo de Panorama Metodo- enkonduka kurso por komencantoj japanaj

KINUGASA Hirosi

Esperanto havas nur 16 gramatikajn regulojn kaj estas logike kreita. Ĉi tiu lernolibro utiligas la karakterizaĵojn de la internacia lingvo. Per ĝi la lernantoj povas havi panoraman vidonde la esperanta gramatiko, legante de dek ses aspektoj (①-⑳) unu saman letero-tekston konsistantan el 130 vortoj. Tiun ĉi manieron nia grupo nomas “Panorama Metodo.”

La unua leciono estas “Verbo en Frazo”, ĉar estas necese, ke oni konu la funkcion kaj sencon de la verbo por kompreni la

strukturon kaj signifon de la frazo.

Koncerne al difino de vortspecoj mi citis aŭ konsultis PIV.

1 Enhavo La ordo (1)-(20) de la enhavo estas grava.

 [1] Strukturo de Frazo {kombino de vortoj;(4)(5)(6)(7)(8)(9)}(1) Verbo en Frazo  (2) Substantivo kaj Pronomo(3) Prepozicio (4) Subjekto kaj Verbo (5) Akuzativo (6) Substantivo kun Adjektivo (7) Verbo kun Adverbo(8) Sintagmo Adjektiva/Adverba prepozicio kun substantivo/pronomo(9) Konjunkcio kaj Subjunkcio (10-11) Vortero (elementoj de vorto) : prefikso/radiko/sufikso

 [2] Por Esprimo(12) Voĉlegi : fundamenta praktikado de fremda lingvo

paŭzi ĉe antaŭ 1)konjunkcio (longe) 2) prepozicio (mallonge)(13) Respondi por konversacio(14) Rememori por reciti, lerni parkere(15) Imit-skribi uzi la frazo(j)n, skribi imite

14

 [3] Literoj kaj Prononco(16) Literoj [ĉ/ ĝ/ ĵ/ ĥ/ ŝ/ ŭ]: ne-uzataj en la angla(17-20) Prononco vokaloj kaj konsonantoj [facilaj/malfacilaj por japanoj]

ne-japana prononco: [la, ra, fa, va, ĥo] [–j/–m/–l/–r/–k/–d]: vortoj finiĝantaj per konsonanto

du/tri-oblaj konsonantoj

2 Gvidmaniero de Panorama Metodo al gvidantoj kiuj uzas panoraman metodon

por instrui Esperanton

Mi eklernis Esperanton en 1973. Longe mi pensadis pri facila lernomaniero deEsperanto, precipe por japanoj. En 1981 mi elpensis unu instrumetodon, kaj plibonigante elfaris ĝin en 1986. Nia grupo nomis ĝin “Panorama Metodo”, por ke uzante ĝin lernantoj povu havi panoraman vidon de esperanta gramatiko dum nur kelkaj horoj. La metodo certe utilos al diversaj kursoj en lernejoj, laborejoj, esperantaj kongresoj, ktp.

De nun mi iom klarigu gvidmanieron per ĝi. Mi esperas, ke vi bone utiligu ĝin por disvastigi nian lingvon.

 (1) Antaŭ eklernado — ĝenerala rimarkoTiu ĉi metodo intencas, ke lernantoj mem enskribu en la ekzerc-paperojn laŭ la

konduko de gvidanto, kaj ili lernu Esperanton memorante per siaj korpoj.Gvidanto devas ne nur doni scion de esperanta gramakiko de supre, sed kune

supreniri ŝtuparon de esperanta lernado helpe kondukante lernantojn. Estas necese, ke oni ne konservu rilaton de gvidanto-gvidato, sed klarigu kion

fari per lernado de Esperanto.Inter lecionoj, en oportunaj tempoj, havi refreŝigajn distraĵojn kun ludo, kanto,

gimnastiketo, estas grave por moligi korpon kaj kapon. Ĝi utilas, kiel lastatempa cerba fiziologio evidentigas, ne nur por malstreĉigi pens-cerbon (ĝenerale maldekstra cerbo) sed ankaŭ por stimuligi kaj vigligi sens-cerbon (ĝenerale dekstra cerbo), kaj tutan cerbon bone funkcii refreŝigite.

 (2) Preparado 1) Gvidanto anticipe sciigu al lernantoj, ili preparu nigran, ruĝan, kaj bluan

skribilojn por enskribi.2) Gvidanto preparu oportunajn tabelojn por efike klarigi enhavojn de lecionoj.

Vidu la suplementon.3) Se eblas, la vestaĵoj de partoprenantoj estu praktikaj por moviĝo — ludo aŭ

gimnastiketo.

KINUGASA Hirosi

15

3 Komentoj pri lecionoj

 A Leciono Verboj en Frazo①En la komenco gvidanto klarigu konjugacion de esperanta verbo montrante la

tabelon antaŭ lernantoj. Tio utilas por klare prezenti celon de la leciono kaj koncentriatentojn de lernantoj.

Sekvante gvidanto disdonu ekzerc-paperojn de Leciono ①, kaj kune kun la lernantoj voĉlegu “celo”-n en nacia lingvo. Kaj kuraĝiginte ke esperanto estas laŭlitere legata, kaj kuraĝiginte ke lernantoj ne hezitu nekomprenablajn vortojn, kune malrapide klare voĉlegu tra la tuta leter-teksto, kvankam ili iom balbutas. Ĝi eatas unu el la unikaj punktoj de la metodo kompare kun tradiciaj instrumentoj kiuj ĉiam komence instruas prononcon kaj legmanieron. En Panorama Metodo ĝi estas kompletigata aŭ instruata en la fino.

Do sekvante lernantoj enskribu en ekzerc-paperon laŭ la indiko de demandoj (1) kaj (2). Ekzemple en (2)-(b), kiel fari, iri, ktp. Ciferoj sub linioj indikas fraznombrojn en la teksto. Frazoj en * estas gramatikaj rimarkoj, kaj gvidanto koncize klarigu ilin.

 B Leciono Substantivoj kaj Pronomoj②Post klarigo de substantivo (singularo kaj pluralo) per la tabelo, kaj legado de

“celo”, gvidanto kaj lernantoj denove voĉlegu la tutan tekston. (Same en sekvantaj lecionoj) . Tiel lernantoj iom post iom alkutimiĝas al esperantaj prononcoj, vortoj, kaj atmosfero.

En la ekzerc-papero de Leciono① oni vidas signifojn de verboj sub la vortoj. Tio estas ricevo de Leciono kaj ankaŭ utilas por relerno de antaŭa leciono.①

Do lernantoj enskribu same kiel Leciono①. Se la tempo mankas, gvidanto rajtas ĉesigi enskribadon, sed almenaŭ traklarigu ĉiujn demandojn.

 C Leciono Prepozicioj③Same faru kiel antaŭaj lecionoj. En demando (2) , ekzemple—(1) ( En la lasta

dimanĉo ).

 Ĉ Lecionoj -- ④ ⑨

Distriĝu en oportunaj tempoj, ekzemple post Lecionoj ④--⑨ . Distriĝo estas unu grava parto de lernado pro ke ĝi vigligas dekstran cerbon, kiu ne multe estas uzata en ordinara lingva lernado.

Ni montras kelkajn distraĵojn kiujn ni ofte faras. Vidu la suplementon.

 D Lecionoj --⑩ ⑪ Vortero (elementoj de vorto)En tiuj lecionoj lernantoj komprenu gravan kaj interesan karakterizaĵon de

Esperanto. Gvidanto emfazu facilecon kaj riĉecon de Esperanto pro tiu karakterizaĵo.Fari tutan parton estas ne necese. Gvidanto kolektu unu-du ekzemplojn el la ĉiuj demandoj. Relative gravaj estas demandoj (2) kaj (3) de Leciono⑪ .

KINUGASA Hirosi

16

 E Lecionoj⑫--⑮ Voĉlegi; Respondi; Rememori; Imit-skribiLecionoj①--⑪ estas bazaj kaj minimume farendaj, kaj denunaj lecionoj estas

aplikaj. Tiujn lecionojn lernantoj rajtas lerni per si mem, duope aŭ grupe, en horizontala rilato.

En Lecionoj⑬ kaj ⑮ lernantoj ekhavu skribkapablon de esperanta frazaro. En Leciono gvidanto ne multe postulu kaj selektu du-tri frazojn.⑭

 F Lecionoj ⑯--⑳ Literoj; PrononcoEn tiuj lecionoj lernantoj finfine lernu plenan aspekton de esperantaj literoj kaj

prononcoj. Laŭ nacieco kelkaj literoj estas malfacile prononceblaj, kaj gvidanto atente instruu ilin.

4 Ekzemploj

① Verbo en Frazo  Celo: Verbo estas ĉefa vorto en la frazo kaj esprimas agon aŭ staton. Frazo estas kunaĵo da vortoj prezentanta kompletan sencon. Esperanta frazo ordinare enhavas verbon aŭ verbojn. Ni celas trovi verbo(j)n en frazo.

 ① Kara samideano, ② En la lasta dimanĉo mia familio faris someran ekskurson. ③Ni iris al la rivero por kapti fiŝojn.  ④ Apud la rivero estas arbaro, kaj birdoj ĝoje kantas.  ⑤ Ankaŭ aliaj familioj venas tie. ⑥La infanoj vigle kuras kaj ludas kun la pilko.  ⑦ Mi kaj mia edzo kaptis multajn fiŝojn. Ni rostis kaj manĝis ilin. La freŝaj ⑧ ⑨fiŝoj estis tre bongustaj. ⑩ Posttagmeze ĉiuj kantis kun akompano de gitaro, kaj dancis en rondo. ⑪Ni amike interparolis pri la eduko de infanoj. ⑫ Tempo rapide pasis. ⑬La brilanta suno subiros baldaŭ. ⑭Vidu la okcidentan ĉielon. ⑮Kia bela vesperruĝo! ⑯“Ĝis revido.” ⑰“Ni venos ankaŭ en la venonta monato.” ⑱Ni interŝanĝis salutojn. ⑲ Sur la revena vojo mi esperis, ke per Esperanto ĉiuj homoj en la mondo amikiĝos kiel hodiaŭ.  ⑳Atendante vian leteron, via amikino MITAKA Nozomi

KINUGASA Hirosi

17

(1) Ĉirkaŭskribu per ruĝo la verbojn en la teksto.*Frazo komenciĝas per majusklo, kaj finiĝas per (.)punkto;

 (!)ekkria signo; (?)demanda signo.(2) a) Infinitivo nomiĝas “i-modo,” ĉar ĝi finiĝas per –i.     Ĉu vi povas trovi la solan infinitivon en la teksto?      ( Ni, mi, kaj pri ne estas infinitivoj.)

  b) Skribu la i-modojn de la jenaj verboj.« La cifero signifas frazo-numeron.»

2 3 4 4

5 6 6 7

8 8 9 10

10 11 12

13 14 17 ⑳ atendante

18 19 19

(1)En esperanta vortaro oni trovas kapvorton de verbo kiel i-modon.(2)Ant-formon en frazo⑳ (nome participo) ni lernos en la leciono .⑩(3)Ĝenerale, ‘saluto-frazo’ (vortoj esprimataj salutojn) ne havas verbon.(4)N-ro⑮ estas eksklamacia frazo. La subjekto kaj verbo estas forlasitaj.

“Kia bela vesperruĝo (ĝi estas) !”(5)Frazo, kiu havas plurajn verbojn, estas ligita per konjunkcio aŭ subjunkcio.

Ni lernos la funkcion en la leciono⑨.infinitive veni to come

present tense venas come

past tense venis came

future tense venos will come

conditionalmood

venus wouldcome

imperativemood

venu come

② Substantivo kaj pronomo Celo: Substantivo prezentas personon, estulon, objekton, aferon aŭ ideon. Pronomo servas por anstataŭi substantivon, (aŭ esprimi neprecizan ideon pri afero aŭ persono). Ni celas trovi substantivojn aŭ pronomojn en frazo.

KINUGASA Hirosi

18

 ① Kara samideano, ② En la lasta dimanĉo mia familio faris someran ekskurson. ③Ni iris al la rivero por kapti fiŝojn. ④ Apud la rivero estas arbaro, kaj birdoj ĝoje kantas.

 ⑤ Ankaŭ aliaj familioj venas tie. ⑥La infanoj vigle kuras kaj ludas kun la pilko. ⑦ Mi kaj mia edzo kaptis multajn fiŝojn. ⑧Ni rostis kaj manĝis ilin. ⑨La freŝaj fiŝoj estis tre bongustaj. ⑩ Posttagmeze ĉiuj kantis kun akompano de gitaro, kaj dancis en rondo. ⑪Ni amike interparolis pri la eduko de infanoj. ⑫ Tempo rapide pasis. ⑬La brilanta suno subiros baldaŭ. ⑭Vidu la okcidentan ĉielon. ⑮Kia bela vesperruĝo! ⑯“Ĝis revido.” ⑰“Ni venos ankaŭ en la venonta monato.” ⑱Ni interŝanĝis salutojn. ⑲ Sur la revena vojo mi esperis, ke per Esperanto ĉiuj homoj en la mondo amikiĝos kiel hodiaŭ.

⑳Atendante vian leteron,via amikino MITAKA Nozomi

(1) Substantivo havas la finaĵon –o, kaj la pluralo finiĝas per –oj. Streku bluan rekton sub la substantivoj. (2) Singularo / Pluralo   a) Skribu la substantivojn singularajn, kiuj finiĝas per –o.

1 2 2 3,4

4 6 7 10

10 10 11 12

13 15 16 17

19 19 19 20    b) Skribu la substantivojn pluralajn, kiuj finiĝas per –oj.

4 5 6

9 11 19(3) En la teksto jenaj pronomoj estas uzataj.

mi (la unua persono en singularo)ni (la unua persono en pluralo)

  Per blua koloro substreku la pronomojn.*Krom ili estas vi(you), li(he), ŝi(she), ĝi(it), ili(they), oni(one), si(oneself).

(4) Skribu la pronomojn de jenaj substantivoj. 4:birdoj( ) 3:la brilanta suno( )

6:infanoj( )  7:mia edzo( ) 20:via amikino( ) 20:via letero( )

KINUGASA Hirosi

19

③ Prepozicio Celo: Prepozicio antaŭiras antaŭ substantivo aŭ pronomo. Ni celas trovi kombinaĵojn de prepozicio kun substantivo aŭ pronomo.

 ② En la lasta dimanĉo mia familio faris someran ekskurson. ③Ni iris al la rivero por kapti fiŝojn.  ④ Apud la rivero estas arbaro, kaj birdoj ĝoje kantas.  ⑤ Ankaŭ aliaj familioj venas tie. ⑥La infanoj vigle kuras kaj ludas kun la pilko.  ⑦ Mi kaj mia edzo kaptis multajn fiŝojn. ⑧Ni rostis kaj manĝis ilin. La freŝaj ⑨fiŝoj estis tre bongustaj. ⑩ Posttagmeze ĉiuj kantis kun akompano de gitaro, kaj dancis en rondo. ⑪Ni amike interparolis pri la eduko de infanoj. ⑫ Tempo rapide pasis. ⑬La brilanta suno subiros baldaŭ. ⑭Vidu la okcidentan ĉielon. ⑮Kia bela vesperruĝo! ⑯“Ĝis revido.” ⑰“Ni venos ankaŭ en la venonta monato.” ⑱Ni interŝanĝis salutojn. ⑲ Sur la revena vojo mi esperis, ke per Esperanto ĉiuj homoj en la mondo amikiĝoskiel hodiaŭ.

(1) En la teksto troviĝas jenaj prepozicioj.   Marku rondan parentezon “(“ en nigra koloro antaŭ la prepozicioj.

en②⑩⑯⑲ (in) al③ (to)   por③ (for) apud④ (near) kun⑥⑩ (with)de⑩⑪ (of) pri⑪ (about) ĝis⑯ (till)  sur ⑲(on) per⑲ (by)

(2) Elskribu kombinaĵojn de prepozicio kun substantivo.2

*3 por kapti fiŝojn 3

6 4

10 10

11 10

16 11

19 17

19 19* a) Pronomo post prepozicio estas nominativo.

ekz. al mi (to me) apud ni (beside us)  b) Infinitivo iufoje sekvas post prepozicio. ekz. ③por kapti (for catching)

KINUGASA Hirosi

20

Seminario 1-2

Kiel ni utiligis la Panoraman Metodonen Esperanto-kurso por virinoj?

                       Yamakawa Setsuko

Ni, eldonantoj de la japana versio de Sekso kaj Egaleco, esperanta gazeto kiu traktis seksajn diskriminaciojn, utiligis la Panoraman Metodon kiam ni okazigis Esperanto-kurson por virinoj en 1982.

Ni faris nian propran lernomaterialon laŭ la Panorama Metodo. Kiel la lernotekston ni elektis unu el la respondoj de alilandaj virinoj al niaj demandoj pri ŝia ĉiutaga vivo. Uzante la saman tekston en ĉiu ĉapitro, la lernnomaterialo klarigas la strukturon de esperanta frazo laŭ la ordo de la metodo.

Ĉiu ĉapitro konsistas el simpla klarigo kaj facila ekzercado pri unu gramatika konstruo, ekzemple la kombino de adjektivo kaj substantivo aŭ prepozicio kaj substantivo. Leginte la klarigon, la lernantoj serĉas la koncernan konstruon en la teksto kaj kopias ĉiujn trovitaĵojn en spaco sur la sama paĝo. Fininte ĉiujn ĉapitrojn, la lernantoj nun komprenas ĉiujn gramatikaĵojn pri la teksto.

En la lasta ĉapitro la lernantoj ekzerciĝas en esperantigo de simila teksto pri la vivo de japana virino. La ekzerco estas facila, ĉar la lernantoj povas utiligi la bazan tekston, kiun ili nun plene komprenas.

Oni ne bezonas altan instruteknikon ĉe instruisto en la Panorama Metodo, ĉar la lernomaterialo mem klare difinas la procedon de instruado.

21

Seminario 2

Esperanto en nia lernejo

Jado, Wei Yubin

La lernado de la angla lingvo ĉiam dolorigas la ĉinajn infanojn, ĉar la lingvoj ĉina kaj angla apartenas al tute malsamaj sistemoj, por ĝin posedi oni devas eliri ekster la kadron de sia propra lingvosistemo, kiu jam radikiĝis en la kapo de la infanaĝo. La ekposedo de la angla lingvo signifas grandan intelektan penadon. Tial vi povas vidi en Ĉinio, ke ĉieaktivas kursoj de la angla lingvo. Post lernejaj horoj gepatroj devige sendis siajn infanojn al la kurso por lerni ĝin. Eĉ tiel oni ankoraŭ ne povus bone ĝin ellerni ĝis la diplomiĝo de universitato. La iama vicministro de la ĉina eduka ministerio Wu Qidi emfazis pri tio, “multe da konsumado, malmulte da

rikoltado”. Lastjare, multaj personoj el eduka kaj kultura rondoj alvokas forĵeti la anglan lingvon el la ekzamenprogramoj por la enira ekzameno de universitato. Ni kredas, ke kun la profundiĝo de la reformo de la ĉina edukado, en proksima venonteco la fremda lingvo eble ne plu estos peza sarĝo por la ĉinaj infanoj. Sed kiel plibonigi nian situacion pri instruado de la fremdlingvo estas la urĝa tasko, kiun ni nepovas eviti. Ĉar posedi fremdajn lingvojn, almenaŭ unu, jam estas necese por tre multaj, se ne ĉiuj, homoj en la moderna mondo.

Do kie estas eliro de ĉina instruado de fremdlingvo?Ni turnis niajn okulojn al la propedeŭtika valoro de Esperanto. Jam estas

konfirmita en eŭropaj landoj, ke Esperanto povas faciligi la lernadon de fremdaj lingvoj, sed en Ĉinio oni ankoraŭ ne faris tian praktikon, nek bone faris necesajn statistikojn pri tiu afero. Do mankas al ni studo kaj raporto pri tiu laboro surbaze de solidaj esploroj. Tial por konfirmi ĝian faciligecon ni enkondukis Esperanton en nian lernejon. Laŭ nia plano, la Esperanto-kurso komenciĝas je ĉiu komenca lernojaro, el kiu ni elektas unu klason kiel eksperimentan klason kaj daŭrigos la esperantan lecionon ĝis la lasta lernojaro de elementa lernejo. Ni deziras, ke la lernado de Esperanto dum ses jaroj povus doni al la lernantoj grandan ŝanĝon, kaj ni fine akiros konvinkan pruvon, ke Esperanto ja faciligas lernadon de la angla lingvo de aziaj infanoj samkiel en eŭropaj landoj. Nun pli ol 300 lernantoj lernas Esperanton kiel devigan kurson po du lernohoroj ĉiusemajne. Ni jam tion faris kelkajn jarojn. Ni pensas, ke eĉ nia eksperimento ne estus tiel evidente sukcesa pri la faciliga efiko de Esperanto por la ĉinoj, tiam eĉ Esperanto mem povas roli la saman rolon kiel aliaj lingvoj en la komunikado kun la ekstera mondo.

Nun nia eksperimento jam listiĝis en la eksperimentan projekton de la Eduka Akademio de Shanxi-provinco. La lokaj edukaj departementoj donas grandan atentonal la eksperimento. Ni jam havas periodan atingon de nia instruado de Esperanto. La plej evidenta efiko estas, ke infanoj kiuj lernas Esperanton ofte gajnas pli altajn

22

poentojn en ekzamenoj de la angla lingvo.La lernejoj en Ĉinio taksas ekzamenan rezulton per 100 poentoj, kun 60

poentoj kiel la trapasa noto,kaj kun 90 poentoj kiel la bonega noto. Jen vidu la tabelon, ni elmetis la notojn de la infanoj en la kvara lernojaro el nia lernejo. En ĉiu lernojaro estas paralelaj kvar klasoj.

Notoj pri la angla lingvo de la infanoj en la kvara lernojaro.

klasoj personoj Procento de bonegeco* Meznombraj poentoj

1☆ 64 92.06% 97.0

25 63 70.31% 91.9

35 63 62.90% 89.2

45 63 79.37% 93.6

(*procento de lernantoj kiuj akiris ne malpli ol 90 poentoj)

La tabelo klare montris, ke la klaso, kiu lernas Esperanton, havas pli altajn poentojn, almenaŭ je pli ol 3 poentoj.

La supre montrita rezulto ankoraŭ eble ne estas sufiĉe konvinka, sed ĝi donis alni kuraĝon daŭre instrui Esperanton en nia lernejo, ĉar dum pli ol ses jaroj ne gepatrojde la lernantoj malkonsentas kun ni pri lernigo de Esperanto al la infanoj, kelkaj el ili ankoraŭ fariĝis subtenantoj de nia lingvo. Samtempe ni ankoraŭ rimarkis, ke E-instruado ankaŭ havas aliajn avantaĝojn, kio same estas grava por la infanoj

Unue, Esperanto povas mildigi la koron de la infanoj kaj doni al ili pli aktivan sintenon kontraŭ la ekstera mondo.

Malgraŭ tio, ke Esperanto kompare kun la naciaj lingvoj estas facila, ĝin posediankoraŭ signifas penigan cerbumadon, precipe por la ĉinaj infanoj. Se ni postulas, ke la infanoj ĝin alproprigu per pli ol unu horo ĉiusemajne dum la elementlerneja periodo, tio estas fantazia. Kion fari? En la lasta decembro en la kunsido de ĈLEI de 12-a tutlanda kongreso Japana esperantisto diris, ke li instruis Esperanton al multaj studentoj en universitato, sed post la lernado li ne scias kien ili iris. La demando ja estas pensiga. Ĉu mia laboro nur estas por kulturi parolantojn kaj uzantojn de Esperanto? Legante la biografion de Zamenhof ni rimarkis, ke en sia tuta vivo Zamenhof havis du planojn. La unua plano nomiĝis “Esperanto” kaj tiu rapide disvastiĝis tra la tuta terglobo. La dua nomiĝis “homaranismo” aŭ “hilelismo” kaj tiu ne sukcesis kolekti adeptojn. Sed en lia menso tiuj du idealoj kompletigis unu la alian. Do hodiaŭ instruante Esperanton ni ne devas forgesi la internan ideon de nia lingvo, tio estas amo, paco, interkompreno, toleremo kaj harmonio. Ni devas serioze konsideri tiajn edukajn elementojn. Precipe por infanoj starigi tian penson en ilia plifrua aĝo estas eĉ pli grave ol instrui ion al ili. Do ni donis grandan atenton pri tio. Ekzemple en la pasinta jaro ni okazigis E-semajnon kun la temo ----malfermo, interkompreno, kaj toleremo. Dum semajna aktivado ni okazigis postlecionan E-kursojn, kaj prelegojn kun interesaj temoj, ekzemple, Kio estas Esperanto? Pro kio oni kreis la mondlingvon? Esperanto-movado en Ĉinio; Kiom da lingvo ekzistas en la

Jado, Wei Yubin

23

mondo? Ĉu la angla lingvo estas internacia? Krom la patra kiun lingvon vi scipovas paroli? Ktp. En la semajno la infanoj montris grandan entuziasmon, ili ekpripensis plimultajn aferojn, kiujn ili neniam antaŭe pripensis. Ili eksciis, ke en la mondo ekzistas ne nur la problemoj de malsato, milito, rasa diskriminacio, medimalpurigo, sed ankaŭekzistas la problemo de lingvdiferenco, kio kaǔzis diskriminacion, miskomprenon kajkulturan baron. Kvankam en la mallonga tempo ili eble ne povus posedi la lingvon, sed tamen ĝi ŝanĝis ilian pensmanieron kaj sintenon al la mondo, kio estas pli grava por la infanoj, precipe por tiuj, kiuj havas sentimentan kaj grandan animon, kaj deziras fari favorajn aferojn por la tuta homaro.

Do ekspluati etikan valoron de Esperanto estas same grava kiel instrui la lingvon mem.

Due, Esperanto povus altigi la kvaliton kaj ideon de lernejadministrado. Dekiam ni okazigis Esperantkurson, multaj esperantistoj, ĉinaj kaj eksterlandaj,

vizitis nian lernejon. Usona esperantisto Ronald dufoje vizitis nian lernejon. Japanaj esperantistinoj Tieko kaj Ricko, Korea esperantisto Ombro, Dana esperantisto Peter kaj aliaj donis lecionojn al niaj infanoj, kiuj neniam kontaktis kun tiel multaj eksterlandaj instruistoj. Tio vastigis la vidkampojn de niaj instruistoj kaj lernantoj, donis al ni inspiron pri nia edukado kaj lernejadministrado.

Influite de tio lastajn jarojn mi ekhavas pli klaran pensfadenon pri disvolviĝo de la lernejo kaj elmetis novajn laborcelojn en venontaj kelkaj jaroj. Ili estas: Altkvaliteco kaj ekzempleco; modernigo kaj internaciigo.

Ni ankaŭ reviziis lernejan devizon kaj lernejan spiriton.La lerneja devizo: Diligenteco kaj honesteco donos belan morgaŭon.La lerneja spirito: honesteco kaj diligenteco; malfermo kaj toleremo.Ili estas inspiritaj de Esperanto kaj ankaŭ estas spiritoj de esperantismo. En la

pasinta jaro mi partoprenis la seminarion pri la lerneja kulturo en Chongqing, kaj faris prelegon “konstrui malferman kaj plurisman lernejkulturon pere de E-instruado”. Tio elvokis grandan intereson de la partoprenantoj.

Ŝangi la nunan situacion de ĉina fremdlingva edukado kaj konstrui malferman kaj plurisman kulturon en lernejoj estas ne facila, por tion efektivigi ni ankoraŭ havaslongan vojon. Sed ni esperas, ke nia laboro estos utila por la ĉina E-movado, kaj samtempe kontribuos al la reformo de la ĉina edukado.

Jado, Wei Yubin

24

Seminario 3-1

Kiel efike altigi kapablon de E-instruantoj?

Prof. / Dr. GONG XiaofengVicprez. de ILEI, Prez. de ILEI-CN

Resume: En nunatempo oni povas lerni Esperanton en multaj manieroj, tradicie en lernejoj aŭ moderne en virtualaj retaj kursoj. Pri la instruado de Esperanto ĝenerale devas okupiĝi tre kompetentaj esperantistoj, kiuj devas esti lingvoinstruistoj, aŭ almenaŭ instruistoj pri aliaj fakoj. La kapablo kaj lingvonivelo de instruantoj rekte influas la kvaliton de instruado, kaj fuŝa instruado malhepas E-disvoviĝon. En tiu ĉi prelego la aŭtoro donis kelkajn vidpunktojn por plibonigi la kapablecon de instruantoj.

E-instruado estas baza laboro por propagandi kaj disvolvi Esperanton, ĝi ankaŭestas la nemalhavebla laboro. Estas fakto, ke la bonaj kapabloj de niaj instruistoj estasŝlosila aspekto de nia Movado.

Kutime, por instruistoj de E-kurso gravas ne nur lernigo al lernantoj, sed ankaŭla kapablo.

Bona instruisto devus tre flue paroli la lingvon instruatan. Bona instruisto devus havi klaran prononcon. Bona instruisto scipovas “bone vendi” sian scion. Bonainstruisto devus profundigi kaj larĝigi siajn sciojn kaj bezonas daŭran plutrejnadon. Bona instruisto devas ne nur regi Esperanto mem, sed ankaŭ konu ĝian historion, kulturon kaj movadon.

Kiel efike altigi kapablon de E-instruantoj? Kiel iĝi profesia kaj kvalifikita instruisto de Esperanto? Ĉu ni kapablos instrui pli kaj pli bone?

1. Ne troigu la facilecon de E-lernado al viaj lernantoj

Facileco de Esperanto-lernado estas kompara koncepto. Ne eblas aserti, ke Esperanto estas facile aŭ malfacile lernebla en absoluto, sen komparo. Esperanto estas pli facila ol aliaj lingvoj.

Tamen por ĉinoj eĉ azianoj, Esperanto ja estas fremda lingvo. Do, evidente ĝiajmalfacilaĵoj nestas en tiu struktura malsameco kaj tion oni devas klarigi al la lernantoj. Por ni neeŭropanoj estas problemoj pri la vortostoko, kaj estas pliaj problemoj pri pluraj eŭropecaj aspektoj de la gramatiko. Je la pli profunda nivelo Esperanto ne estas facila kaj ĝi ne estas komprenebla, se oni ne havas apartan senton pri lingvoj aŭ, se oni ne havis tre bonan instruiston.

Ne kredu ke Esperanto estas facile lernebla. Ne fojfoje diru en la ĉina ke Esperanto estas simpla.

25

Se instruantoj ofte tiel instruas al lernantoj, ke Esperanto estas tre facile lernebla, sed li mem ne kapablas flue paroli, lernantoj konfuzis kaj dubas pri tio.

Se la lernado de Esperanto ne estus tiel sukcesa kaj facila, esperantistoj estus mensoguloj, kiuj dezirus altiri homojn al lingvo.

2. Ne nur eklernu Esperanton, sed ellernu ĝin

Se vi lernis Esperanton, tuj komencante instrui ĝin, sed vi mem restis en nivelo de komencanto, ne dezirante profundigi viajn Esperanto-konojn, vi estas misinstruanta viajn lernantojn, kaj via laboro por Esperanto certe estas fuŝa kaj aĉa. Rezignu, bonvole. Turnu vin al aliaj agadoj en via Esperanto-asocio, lasante la Esperanto-instruadon al kompetenta studema homo, preferinde al instruisto.

Bona instruisto devas tre flue paroli la lingvon instruatan. Tio estas tre grava punkto. Bona instruisto devus profundigi kaj larĝigi siajn sciojn kaj bezonas daŭran plutrejnadon. Krome, La oficiala atestilo, kiun donas ŝtata universitato, estas baza afero.

Kiel E-instruantoj, grave estas daŭrado de lernado de vi mem. Instruisto devas esti preta respondi al diversaj demandoj de siaj gelernantoj, scii multe pli ol la bazan programon. Evidente, instruistoj bezonas aliron al refreŝigaj kursoj kaj daŭra plutrejnado, ĉu per surlokaj kursoj, ĉu per distancaj rimedoj. Legu librojn kaj revuojn,konsultu bonajn vortarojn kaj gramatikojn, profundigu kaj larĝigu viajn sciojn. Ne ĉesu ellerni (= ĝisfunde lerni) la lingvon. Profundigi viajn E-konoj. Lernu pli kaj pli, ne restu en nivelo de komencanto.

3. Ne nur regu Esperanton mem, sed ankaŭ konu ĝian historion, kulturon kaj movadon

Esperanto estas vivanta lingvo kun bunta movado.Kiel esperantisto precipe bona gvidanto, ne nur regu la lingvon mem, sed

ankaŭ konu ĝian historion, kulturon kaj movadon. La kerno estas ne lingva sed kultura. Esperanto ebligas alispecajn rilatojn kaj alispecan kunlaboron inter homoj el malsamaj vivofonoj.

Legu movadajn artikolojn, literaturojn, larĝigu vian vidkampon.

4. Havu modelan prononcon

Bona instruisto ne nur devas tre flue paroli la lingvon instruatan, sed ankaŭ havas modelan prononcon. Ĝenerale la lernantoj imitas la prononcon de la instruisto. Agordu vian Esperanto-prononcon kun tiu de esperantistoj internacie agnoskataj kiel bonaj prestiĝaj Esperanto-parolantoj, ekz. Ivo Lapenna, Humphrey Tonkin. Evitu paroli Esperanton laŭ la akĉento de via denaska lingvo. Neesperantistoj ne povos kompreni, kion vi diras en Esperanto, sed facile ili kaptos, ĉu vi balbutas, ĉu via Esperanto-nivelo ne estas alta, ĉu vi ne havas fluecon en la uzo de la lingvo.

Sekvu la parolmanieron de internacie prestiĝaj esperantistoj. Ne forgesu paroli Malrapide Laŭte, Klare, kaj Facile, kiel oni proponas.

Arko, GONG Xiaofeng

26

5. Havu instrucelojn en ĉiu leciono

Nepre instruisto devas prepari siajn lecionojn, eĉ se li estas sperta pri la fako. Instruisto ne iras al la klasĉambro por provi instrui ion, sed por efektive instrui al la lernantoj, kion li preparis hejme.

Antaŭ ol komenci instrui, la instruonto devas havi klaran imagon pri sia estontaagado. Sistemigi tiun imagon helpas la ses komponantoj de instru-situacio, priskribitaj de Prof. Helmar G. Frank1 . Jen tiu sistemo: Temas pri respondo al la subaj demandoj. Esperanto estas instruata:

1) al kiu? (celgrupo)2) ĉe kio? (medio, socistrukturo)3) por kio? (celo)4) kiom amplekse? (lernenda materialo)5) kiom longe kaj kiom ofte? (daŭro kaj ritmo)6) kie? (ejo)7) per kio? (lerniloj)8) kiel? (metodo)9) far de kiu? (instruanto)

Kompetenta lingvo-instruisto bone konas kaj kaptas la lerno-staton de ĉiu lernanto, konsciante kion ĉiu scias, kaj kiujn malfacilaĵojn ĉiu havas. En la momento instrui ion novan, la instruisto kapablas antaŭvidi kiujn problemojn ĉiu lernanto havos por kapti la novajn lernitaĵojn, kaj jam havas la rimedojn por ĉiu el siaj lernantoj.

6. Uzu lernilojn kun profesia kvalito

Elekto de lernolibro gravas por kursoj per gramatikaj metodoj kaj por korespondaj kursoj. Ankaŭ al lernantoj de la rektaj metodoj indas – almenaŭ en la fino de la kurso — havigi iujn lernilojn por ke lernantoj memstare sistemigu siajn sciojn kaj povu legi iujn tekstojn.

Uzante bonan lernolibron, plejbone ne baku viajn proprajn lernilojn. Vi povas konstrui ekzercarojn kaj aliajn help-lernilojn, sed la klaso devas sekvi lernolibron didaktike konstruitan.

Kiu metodo estas pli bona? Ĉu ĝi estu laŭ iu speciala metodo? Ĉu ĝi okazu laŭ la rekta metodo aŭ laŭ la traduka? Ĉu la gramatika? Ĉu la konversacia? Ĉu alia? La respondo al tiuj demandoj estas iusence tre simpla: La plej bona metodo estas tiu, kiu donas bonajn fruktojn. Vi, la kursgvidanto, la instruanto, rajtas instrui la lingvon lauplaĉe, kondiĉe, ke vi aŭ li aŭ ŝi sekvas la organizajn gvidliniojn, ekzemple, kiam komenci kaj fini la lecionon. Ni memoru, ke la lingvaj kursoj socie havas siajn specialaĵojn. Ĉeestantoj povas esti tre diversaj. En sama klaso aŭ grupo povas ĉeesti diversfakaj studentoj, junaj kaj nejunaj homoj, personoj kiuj venis por lerni, kaj tiuj kiuj volas amuziĝi iomete. Krome, la nombro de la ĉeestantoj povas varii multege, eble 10 personoj, eble pli ol 60, kaj eble nur 1 aŭ 2.

1 Helmar Gunter FRANK (1933-2013) estis germana matematikisto kaj pedagogo, profesoro pri kibernetiko kaj prezidanto de AIS San-Marino.

Arko, GONG Xiaofeng

27

Metodoj estas iloj, ne celoj. Elektu kaj uzu tiun, kiu ŝajnas al vi plej taŭga. Tamen, ne forgesu, ke lingvolernanto devas (a) lerni gramatikon, (b) aŭskulti kaj paroli, (c) legi kaj skribi, (ĉ) uzi la lingvon.

Tio estas bazaj sed tre gravaj postuloj en lingvolernado.

7. Helpu viajn lernantojn estiĝi esperantistoj

Unuavice gravas la praktika utilo de Esperanto. La lernantoj estiĝos esperantistoj se ili trovos aplikeblecon por Esperanto.

Retenu viajn lernantojn, ne forŝiru inter vi kaj viaj lernantoj la instruistan fadenon kiu ligis ilin al Esperanto. Sen pliaj impulsiloj la entuziasmo de ili estingiĝas.

Helpu viajn lernantojn rilatiĝi kun alilandaj esperantistoj. Koresponde aŭ interrete.

Se viaj lernantoj ŝatas legi, enkonduku ilin en esperantajn librojn kaj revuojn interese verkitaj. Ekz., legolibroj de E. Privat “Karlo”, de J. Baghy “ La verda koro”, de C. Piron “Gerda malaperis”, ktp.. Tiaj libroj, ofte surbaze de ofteca vortaro, ofte kun ĉiam pli komplikaj esprimoj kaj enkonduko de novaj vortoj, vere helpas al lernantoj kun pli granda intereso alproprigi kaj perfektigi la lingvoscion. Por pli serioza alproprigo ne nur de la lingvo, sed ankaŭ de Esperanto-movado kaj kulturo, ricevo de bazaj konoj, bone servas progresigaj legolibroj - krestomatioj kun ekzercaroj “Paŝoj al plena posedo” de William Auld (1974), “Faktoj kaj Fantazioj” deMarjorie Boulton(1988), “Vojaĝo en Esperanto-lando” de Boris Kolker (1992). Juna Amiko kaj Kontakto estas bone kaj facile legeblaj por komencantoj

Se ili estas vojaĝemaj, provu organizi vojaĝon kun ili por rilatiĝi kun komunumo de esperantistoj, se eble en alia lando. Ekz. UK, SES (Somera Esperanto-Studado) de lernu.net, Komuna Seminario, k.s.

Kuraĝigu viajn lernantojn partopreni E-ekzamenon, ekzemple, KER-ekzamenon. Multaj personoj diras, ke ili ne bezonas atestilojn pri sia lingvokono. Do,ili ne volas sekvi la normojn de la reala mondo, kie oni atestas konojn, sciojn per diplomoj, dokumentoj. Tamen, sen diplomitaj esperantologioj ne eblas akirigi prestiĝon por Esperanto, ne eblas enirigi ĝin en la ŝtatan instrusistemon. Ĝojinde, nuntempe la situacio iom ŝanĝiĝas kaj multaj komprenis la gravecon de la KER-sistemo kaj partoprenis la ekzamenon.

8. La Esperanto-kursoj estas pagendaj.

Instruistoj ne laboras senpage, escepte de kelkaj specialaj situacioj. Kial do la Esperanto-instruisto kutime laboras senpage? Multaj esperantistoj supozas, ke nur senpage la lernantoj venas en Esperanto-klason. Tiu pensmaniero produktas precize lamalan rezulton. Ne pagante la kurson, la lernanto ricevas aŭtomatan psikan mesaĝon, ke Esperanto ne estas serioza afero, ĉar ĝi ne estas traktata profesiece. Tiel, la lernanto eble ne ĉeestos ĉiujn lecionojn, ĉar finfine li perdos nenion.

Arko, GONG Xiaofeng

28

  Resume:

1. Ne troigu la facilecon de E-lernado al viaj lernantoj2. E-instruanto ne nur eklerni Esperanton, sed ellerni ĝin3. Instruisto devas ne nur regi Esperanton mem, sed ankaŭ koni ĝian historion,

kulturon kaj movadon4. La prononco de la instruisto devas esti modela5. Instruisto devas havi instrucelojn en ĉiu leciono6. Uzu lernilojn kun profesia kvalito7. Helpu viajn lernantojn estiĝi esperantistoj8. La Esperanto-kursoj estas pagendaj

  Referencoj1. João José Santos. “ Ĉu ni kapablos instrui pli kaj pli bone?” BE (Brazila Esperanto),

106-a jaro, N-ro 346, Septembro 2013, P8 2. Nikolao Gudskov, “Epitomo de Esperantologio”, REU – IMPETO, Moskvo-20023. Helmar G. Frank, Gűnter Lobin. “Lingvo-orientiga instruado”. Műnchen, 1998

Arko, GONG Xiaofeng

29

Seminario 3-2

Kurso-modelo pere de 'Rakonto-metodo'- kun la teksto de 「Rateto volas edziniĝi 」 -

Suno, KIM Seon Wook  Vicprezidanto. de KEJ

1. Esperanto-lernado kaj rakonto-metodo

1) Por mastrumi unu lingvon, oni celas egale kreskigi ĉiujn 4 sekciojn de komunikado: aŭskultado, legado, skribado kaj parolado.2) Mi ŝatus prezenti ‘rakonto-metodo’n(angle: storytelling) kiel unu el la efikaj iloj por atingi tiun celon.3) Uzi malnovajn rakontojn kiel ĉefa teksto, estas valore pro siaj universaleco kaj ripetemo.4) Gvidi kurson per rakonto-metodo, uzante malnovajn rakontojn, igas kursanojn aktivaj kaj eltiras ilian imagokapablon.Tio rilatas al sukcesa rezulto de kurso.

2. Ekzemplo de la kurso

En la pasintjara Transjara Kurskunveno, kiu okzais en Kameoka ĉe Oomoto-centro(2013/12/30-2014/01/02), gvidis mi unu klason por komencantoj. Entute 8 kursanoj, kiuj konsistis el diversaj aĝoj: de 20 jaraĝa ĝis 60. Planis mi ĝuigi Esperanton per teatraĵo kun la teksto de 「Rateto volas edziniĝi」. Ĉi tiu prezento baziĝas sur tiama instruado-sperto.

 1) Celoj de gvido-Pli bonigi prononcon, akcenton kaj tonon. -Nature komprenigi vortojn kaj frazojn. -Etendi ĉeftemon al aliaj diversaj flankoj.

 2) Procedo de gvido

① SinprezentoĈiuj kursanoj komparis sin kun iu objekto, ekzemble floro, besto, ktp.

-Mi estas floro. Ĉar mi estas bela.-Mi estas birdo. Ĉar mi ŝatas vojaĝi.

30

-Mi estas rido. Ĉar mi amuzas amikojn.

② Prezento de la rakontoVidinte 7 scenojn de la rakonto 「Rateto volas edziniĝi」, kursanoj klarigis la

bildojn.1: Patro kaj patrino parolas/trinkas teon/sidas.2: Suno brilas/estas ruĝa.3: Nubo manĝas/kovras/kaŝas sunon.4: Vento venas. Nubo kuras/surpriziĝas.5: Muro estas nigra/staras/vidas venton. 6: Muro ploras/vidas rateton/surpriziĝas.7: Ratetoj estas ĝojaj/ridas.

③ Lernado de bazaj vortojPer ĉi-supra procedo, kursanoj povis nature akiri vortoprovizon, kiu estas nepre

bezonata por kompreni la tekston.

④ Legi kaj ripeti dialogojnUnue, ĉiuj kursanoj legas dialogon po unu kaj poste ili mem tradukis aŭ

supozis signifon de la frazo. Estos pli glate, ke oni aldonas taŭgan sonefekton dum la legado.

⑤ Elekti rolonPor havi pli pozitivan motivo-gajnon, kursanoj elektis sian preferitan rolon.

Okazigante refreŝigan programon ‘Konkurso’, oni povas vigligi atmosferon en la klasĉambro.

⑥ Etendi vortoprovizon Fininte legadon de la teksto, kursanoj etendis sian bazan vortoprovizon per

imago. Ili jene eltenis kelkajn pliajn vortojn el bazaj tiuj. Post tio ni provis rememori la vortojn per gesto-ludo. En la fina parto de la kurso, la kursanoj jam posedis jenajn vortojn.

▶ Vorto-Familio(patro, patrino, gepatroj, filo, filino, bofilo, bofilino, avo, onklo, nevo, nepo ktp.)-Naturo(suno, nubo, vento, maro, herbo, homaro, ĉielo, kosmo, tero, rivero, arbo, arbaro,pluvo, neĝo ktp.)-Diversaj objektoj(muro, teo, taso, kruĉo, kulero, forko, pufo, truo ktp.)-Diversaj verboj(interparoli, tirnki, drinki, edzi(in)iĝi, brili, kaŝi, kovri, blovi, dikiĝi, pufiĝi,kuri, surpriziĝi, ridi, dolori, plori, rigardi, stari, venki, renkonti, renkontiĝi ktp.)

Suno, KIM Seon Wook

31

▶ Gramatiko-transitiva kaj netransitiva verboj kun afiksoj ‘-ig’ kaj ‘-iĝ’-infinitivo-komparativo-rilativaj pronomoj kaj adverboj-participo ofte uzataj

▶ Strukturo-imperativo-“Kiel ajn mi ~ ”-“Tiu, kiu ~ ”

⑦ Diskuti pri aliaj temoj La kurso celis ne nur lingvo-lernadon sed ankaŭ kreeman pensmanieron. La

geedziĝo, ĉeftemo de la rakonto, estas universala, tial ĝi sufiĉe vekis intereson de ĉiujkaj igis ilin libere paroli. Estas atentinde, ke la diskutado komenciĝis de ‘geedziĝo’ tamen finiĝis per ‘ekomonia stato’.

Gvidanto: “Laŭ via opinio, kiu estas taŭga edzo de filino-rateto?”Ideala edz(in)o → Bona kaj malbona karakteroj de mia edz(in)o → Maltrankvila rilato inter bogepatroj kaj bogefiloj → Konflikto inter bopatrino kaj bofilino dum festotago → Zorgo pri edz(in)igi gefilojn → Tradicia geedziĝa festo de du landoj → Geedziĝo, kiun vidas nuntempaj gejunuloj → Nestabila ekonomia situacio kaj problemo de senlaboreco

3. Konkludoj  Rakonto metodo estas provinda instruo-metodo ĉar    -ĝi plialtigas parolo-kapablon per diversaj manieroj: malnova rakonto, teatraĵo, kanto, ludo ktp.    -ĝi donas memfidon al komencantoj, kiuj parolas antaŭ publiko.    -kursanoj nature sorbas vortojn kaj strukturojn pere de ripetemo de la rakonto.   -ĝi ligas unu temon al diversaj aferoj, tra kio la kurso fariĝas pli kreema kaj enhavriĉa.

 ♥ Laste finos mi, denove emfazante, ‘la leĝon de KLMF’, kiu estis plurfoje menciita de estimataj aziaj gvidantoj. Laŭ ĝi, mi daŭre klopodu organizi rikoltplenan kurson.

-K: Klare-L: Laŭte-M: Malrapide-F: Facile

Suno, KIM Seon Wook

32

Seminario 4

Esperanto-instruado en Yongtai-Lernejo

Li Weilun

Yongtai-Elementlernejo troviĝas en la norda parto de Pekino. En ĝi laboras 200 instruistoj kaj lernas 1800 lernantoj. Helpe de Pekina Esperanto-Asocio, en 2011 komenciĝis Esperanto-instruado por la lernantoj en 8 grupoj de la 2-a lernojaro. La lernantoj aĝis 7 jarojn. Krom Esperanto iliaj lernoobjektoj estis ĉina lingvo, angla lingvo, matematiko, scienco, moraleco, muziko, sporto, desegnado, legado kaj kaligrafio. Ili lernis Esperanton dum unu jaro, ĉiusemajne unu studhoro (40 minutoj). Ni uzis la 1-an volumon de la

lernolibro kompilita de mi “Moderna Espernato por Infanoj”. Post unu-jara lernado ilihavis bonan prononcadon, posedis 170 vortojn, povis kanti Esperante 16 kantojn kaj povis paroli pri ili mem (nomo, aĝo, hobio ktp.), pri ilia familio (familianoj kaj iliaj profesioj), pri lernejo (instruistoj, kunlernantoj, klasĉambro, lerniloj ktp.), pri semajno, pri numeraloj, pri koloroj ktp. Post unu-jara lernado la lernantoj, kiuj interesiĝis pri Esperanto kaj lernis bone,formis Esperant-rondon. Ĝi konsistis el 30 geknaboj. Ili daŭre lernis la 2-an volumon de la lernolibro. Ĉiusemajne ili lernis unu horon.

Ni aplikis interesajn instrumetodojn, ĉar intereso estas la plej bona instruisto. En la klasĉambroj niaj lernantoj kantis, ludis kaj faris diversajn movojn. Ni uzis objektojn, bildojn, diapozitivojn, movojn kaj mienojn. Tio kaŭzis intereson de la lernantoj kaj vigligis la etoson de la klasĉambro.

En la lastaj tri jaroj 11 esperantistoj el 7 landoj 13-foje vizitis la lernejon. Ili babilis kun geknaboj kaj fotiĝis kune. Parto de niaj lernantoj vizitis la Esperantan sekcion de Ĉina Radio Internacia, la redakciejon de El Popola Ĉinio, sinjoro Laŭlum kaj filon de Ĉiĉio Mar. Tiuj aktivadoj donis al ili profundan impreson.

Jen kelkaj atingoj de nia instruado:  1. Dum lernado de Esperanto niaj lernantoj rimarkis, ke kompare kun angla lingvo Esperanto estas relative facila. Kontaktante esperantistojn de diversaj landoj ilisentis la internaciecon de Esperanto. Post vizito al ĈRL kaj EPĈ ili konis la utilecon de Esperanto.  2. Esperanto-lernado ekspluatis lingvan kapablon de niaj lernantoj. Esperanto helpis ilin pli bone lerni anglan lingvon, ĉar ne malmultaj esperantaj vortoj similas al tiuj de la angla lingvo.  3. Esperanto-lernado fortigis memfidon de niaj lernantoj. Krom ĉina lingvo, ili konas anglan lingvon kaj Esperanton. Antaŭ aliaj geknaboj ili fieras.

Ni ne devas troigi niajn sukcesojn, ĉar la lernotempo estas limigita. Tio estas grava problemo por ni. Ni ne povas multigi la studhorojn de Esperanto, ĉar niaj lernantoj havas multajn aliajn lernoobjektojn.

33

Seminario 5

Fundamenta Krestomatio

Nema, PARK Yongsung

1. F.K, kiel perfekta gvidilo 1) Pri postaj paŝoj

Akcentante iun parteton grave laŭ sia gusto, oni facile forgesaspostan paŝon. Gvidi estas konduki laŭ plano en antaŭiranta pozicio. F.K prezentas al ni la modelan strukturon de gvidplano.

2) Kialo de mortado de semoj

Nur dissemado ne sufiĉas, ĉar semo mem ne estas forta. Tial oni koncentre zorgas dum semobeda tempo.

3) Gvidantaro mozaika

Panjo sola ne povas nutri per ĉiuj necesaĵoj. Por postbaza tempo nepre necesas zorgoj de onklinoj kun specialigitaj kampoj kaj komuna intereso.

4) F.K postulita

Post la publikigo de Esperanto per la Unua Libro, altiĝis bezono de pure kondiĉa rimedo por ke ĉiu uzos ĝin plene egale. Oni postulis kaj atendis ion modelan por lerni kaj sin ekzercadi. F.K estis respondo al tiu granda postulita neceso.

5) Enhavo de F.K kiel gvidpaŝoj

Ekde la unua parto "ekzercoj" ĝis la belarta nivelo "poezio", F.K kondukas lernantojn per ĉiuj necesaj nutraĵoj . Ni vidu, kiel perfekta ĝia sistemo estas.

6) Enhavo kun kaŝita intenco

F.K estas mirinda verko kaj nekomparebla kun la aliaj pro ĝia kaŝita intenco. Ĝi ne estas nur lingva krestomatio, sed ankaŭ bonega por doni la flankon idean de Esperanto, kiun Zamenhof intencis montri al la mondo. Ni vidu, kiom la kolekto surprizis tiamajn homojn, precipe eŭropanojn.

7) Konkludo

F.K estas la libro, kiun Zamenhof preparis por ke ĉiu esperantisto povu legi almenaŭ unu fojon. F.K estas la libro, kiun la unuaj esperantistoj ĉiuj legis. F.K estas la libro, kiu donis al la pioniraj esperantistoj bonan modelan kaj egalan stilon de Esperanto. F.K estas la libro, kiun oni facile ignoras serĉante pli bonan plaĉantan al sia gusto. Reveni al la fundamenta krestomatio donos al ni gividantojperfektan modelon de gvidpaŝoj kaj solvos al ni multajn malfacilaĵojn sur nia gvidado.

34

2. F.K, kun 7 modelecoj 1) Imitinda

Ĝi estas modelo imitinda (kvankam ĝi estas pli ol 100 jaraĝa). Vidu la antaŭparolon de 1a eldono.

2) RipetindaĜi estas ne por sanktiĝi sur la alta breto, sed por ripetiĝi en ĉies mano (ĝi ne estas perfekta. ĝi celas ne perfektecon, sed konstantecon per ripetado). Vidu la antaŭparolon de la 5a eldono.

3) Praktikado en realan vivonĜi estas modelo kiel korpigi la lingvon en realan vivon.

4) Vortstoko limigitaPor ke lingvo povu esti egale uzebla, ni bezonas vortostokon limigitan same kiel la koncepto de BRO (Baza Radikaro Oficiala) diras al ni. F.K ripetata estas vortostoko bona kaj sufiĉa.

5) Kune laboriKvankam la aŭtoro estis la plej kapabla kaj jam sufiĉe havis bonajn materialojn, likompilis la fundamentan krestomation mozaike. Ĉar li konsciis, ke nia afero ne povas esti plenumebla per elstara forto de unu persono.

6) Gvidpaŝa sistemoĜia strukturo prezentas, kiel ni povas gvidi lernantojn kun percepto de postaj paŝoj.

7) AkceptemoĜi celas ne nur lingvan kapabliĝon, sed ankaŭ pli gravan komprenon de la flanko idea de Esperanto.

3. Memoru ĉiam! 1) Pri "Postaj paŝoj"

Gvidanto ĉiam memoru pri postaj paŝoj de gvidataj posteuloj.

2) Ni ligu kaj ligiĝu !Sen ligado kun aliaj gvidantoj, nia agado kvankam ŝvitplena rezultigos ne sufiĉan por nia komuna afero. Elvenu el insulo kaj ligiĝu kun aliaj gvidantoj.

3) Ni gvidu kaj gvidigu !Membroj de ilei bone komprenas ĝian gravecon kaj laboras precipe por helpi kaj pretigi la aliajn gvidkapablaj.

4) Ni laboru kaj esperu !Esperi ne signifas nur atendi sidante, sed tio signifas labori por realigi la esperon. Esperantisto estas fakte laboranto por la espero. Ni kune laboru!

Nema, PARK Yongsung

35

Speciala Kontribuo

Lernado kaj instruado de Esperanto en Azio-- Kiel fluparoli kaj fluparoligi la aliajn?

Bill Mak, vicprofesoro de laUniversitato de Kioto

Kiam mi memlernis Esperanton kiel dudekjarula studento, neniel mi povis imagi ke iam ajn mi instruos ĝin. Mia denaska lingvo estas la kantona ĉina. Dum la pasintaj jaroj, mi lernis eble pli ol dudek lingvojn, kaj eĉ ĉi-tempe, mi lernas novan lingvon ĉiujare, foje pro neceso, sed pliofte por plezuro. Tamen inter tiuj lingvoj, ne

ĉiujn mi majstris. Kun kelkaj mi enamiĝis kaj daŭre progresis, t.e., la franca, la japana kaj la bahasa-indonesia. Kelkajn mi rapide lernis kaj rapide forgesis, t.e., la persan, lakorean kaj la tibetan. Kelkajn mi eventuale majstris kaj eĉ instruis, t.e., la anglan, la sanskritan kaj Esperanton. Pro laboro en la universitato kiu temas pri antikvaj manuskriptoj,ĉiutage mi laboras kun multaj lingvoj. Lingvoj ĉirkaŭas mian vivon kaj mi do havas multajn lingvajn spertojn, ĉu sukcesajn, ĉu nesukcesajn, kvanam la nesukcesaj spertoj estas pli multaj ol la sukcesaj. Do, kredu ke mi ne estas lingva genio!

Tuj post kiam mi ricevis mian Cseh-metodan diplomon en 1998 en Francio, mi ekinstruis E-on, komence en Honkongo/Ĉinio kaj poste ankaŭ en aliaj aziaj landoj, ekz. Nepalo kaj Japanio. Inter miaj lernantoj la plej multo estis azianoj. Ĉar fluparolantoj inter aziaj samideanoj estas malmultaj, ofte oni demandis min kiel mi ekfluparolis ĝin. Tiam mi prirakontis miajn proprajn spertojn. Mi memlernis E-on el lernolibro dum tri monatoj. Komence mi ne povis paroli, ne eĉ unu frazon. Poste en Montrealo mi konatiĝis kun pluraj tre afablaj fluparolantoj kiuj neniam krokodilis aŭ aligatoris kun mi. Inter ili estis Zdravka Metz kiu tre severe paroligis min dum monatoj kaj dank'al ŝi mia prononcado fariĝis klara kaj slaveca! Tamen dum eble du jaroj mi ankoraŭ ne povis fluparoli. Mi havis tiom grandan deziron fluparoli la lingvon ke iunokte mi eĉ sonĝis en E-o! Malgraŭ mia balbuteco mi ekaktivis en diversaj E-aktivado -- mi fondis klubon en mia universitato, fariĝis membro kaj komitatano en pluraj E-asocioj, partoprenis en kongresoj kaj kunloĝadoj, vojaĝis tra Eŭropo per Pasporta Servo, kaj multe korespondis kun samideanoj tra la mondo. Alivorte, mi havigis al mi ĉiujn oportunojn imageblajn utiligi la lingvon. Iam dum mia triajara esperantisteco, mi ekparolis ĝin flue. La transformo estis okulfrapa kaj magia.

36

Parolinte kun multaj aliaj fluparolantaj samideanoj, ŝajnis al mi ke oni atingis sian fluparolantecon diversmaniere. Eble la ordo ne gravas. Tamen estas kelkaj esencaj elementoj en la formularo, t.e., pasio, bona modelo kaj pacienco. Sed kio pri lernolibro, instrumetodo kaj ekzercado? Nu, mi ne diru ke ili estas malutilaj. Sed verdire E-o estas tiel simpla ke se vi jam lernis la lingvon dum jaroj kaj vi ankoraŭ ekzercas pri fraz-konstruado sen kapablo de spontanea parolado, via lerno-metodo verŝajne eraris. Vidu, la problemo de lingvo-lernado por azianoj troviĝas ne nur en E-lernado, sed ankaŭ en la lernado de aliaj lingvoj. Do, ni nepre ne ripetu la eraron, ĉar interalie eterna komencanteco de E-o estas ties malbona propagandilo. Ĉiukaze, ni neanalizu la erarajn metodojn; anstataŭe ni ekzamenu la esencajn faktorojn de sukcesa lingvo-lernado.

Pasio - La komenca energio

Jen tre bela kaj taŭga metaforo kiun mi aŭdis de S-ro Huĝimoto Tacuo. Ĉiam necesas granda energio je la komenco de lingvo-lernado, samkiel aviadilo antaŭ ekflugo. Se mankas energio, la maŝino nur glitas surtere senrezulte dum longa tempo,aŭ eventuale en la maron. Tamen se sukcesus, post la ekflugo ĉio fariĝas facila kaj eĉ la flugado mem fariĝas aŭtomata. Kio estas tia energio? Eble amo aŭ pasio. Se vi havas nur pasivan diletantan intereson pri io, aŭ se vi havas tro da am-objektoj, tre verŝajne mankos al vi tia bezonata energio. Cetere tia pasio gvidu vin al sukceso, almenaŭ se temas pri lingvo-lernado. Senpasieco estas malamiko de lingvo-lernado. Studento de lingvoj nepre estu vigla, eĉ senhonte, ĉar oni ne timu fari erarojn. Vidu kiel la infanoj lernas lingvojn aŭ kiel vi mem lernis vian denaskan lingvon. Kiel instruisto, mi kuraĝigas al la studentoj multe kaj vigle paroli pri temoj kiuj vere interesas ili. Eble la studentoj devas demandi sin kial ili volis lerni la lingvon? Kio estis la motivo? Eble ne ĉiuj konas la celon de E-lernado je la komenco de lernado. Por mi, la buntecon de la E-mondo kaj ties ĝojo mi eltrovis nur post kiam mi fariĝis fluparolanto. Tamen, la motivo kaj la celo por mi estis tre klara. Mi volis fluparoli ĝinkiel la birdoj flugas, pro tutsimpla plezuro de libera esprimado farante belajn sonojn. Mi ja havis grandan pasion pri la lingvo ekde la komenco pro tia simpla amo. Eble ankaŭ la instruisto povas iel transdoni tian pasion al la studentoj sed finfine, pasio estas mistera, tamen tre necesa elemento de sukcesa E-lernado.

Bona modelo - Trovu ĝin!

Eĉ genioj iam iel lernis de la alia. Tamen ne nepre temas pri instruisto. Kompreneble instruisto povas fariĝi bonega modelo; ideale la instruisto estu via bonamodelo. Tamen en Azio la koncepto de lernado foje fariĝas tro formala kaj metodisma, ke oni forgesas pri la fundamento de lingva instruado kaj lernado. La instruisto devas esti kompetenta. Majstrinte la lingvon, ili ne konu nur la teorion aŭ lainstru-metodon, sed posedas ankaŭ kapablon progresigi la lernadon de la studentoj. Dum jaroj mi lernis la anglan lingvon de instruisto kiu mem ne parolis la lingvon. Stranga kaj ridinda, ĉu ne? Tamen eĉ hodiaŭ en Azio milionoj da studentoj lernis

Bill Mak

37

lingvon sen kompetentaj instruistoj. Kia koŝmara entrepreno! Samafero pri E-o. Estasmultaj entuziasmaj E-instruistoj en Azio kiuj ankoraŭ ne atingis la nivelon de fluparoleco. Mi admiras la klopodon sed mi ne malseveras pri tiu ĉi punkto substrekenda ĉar malperfekteco nur naskas la saman. Entuziasmaj progresantoj ne instruu, sed trovu kaj subtenu plitaŭgan instruiston por plenumi tiun taskon. Vortoj el la buŝo de bona E-oratoro estas kiel perloj por la oreloj - mia amiko S-ino Tahira Masaka ĉiam diris al mi. De bonaj oratoroj oni ne nur lernas bonan prononcadon kaj elparolojn, sed ili fariĝas por vi dumviva modelo kaj ankaŭ daŭra inspiro kiu estas trenecesa post la komenca pasia fazo.

Pacienco - la ŝlosilo al fina venko

Se vi havus grandan pasion fluparoli E-on kaj se vi jam troviĝas inter helpemaj fluparolantoj, certe ankaŭ vi fariĝos unu el ili. Sed kiam? Vidu, en Eŭropo centoj aŭ eĉ miloj da junuloj fariĝas fluparolantoj ĉiusomere dum kunloĝado, kundancado kaj kunbabilado. Oni lernas lingvon en la plej natura maniero, ne per libroj, sed per homaj interŝanĝoj. Necesas ke troviĝas sufiĉe multaj fluparolaj junuloj en tiaj aranĝojĉar kiel fajreroj la lingva fajro disvastiĝas dank'al ili. En Azio, ofte mankas ne nur al la studentoj la pasio kaj la bona modelo, sed ankaŭ tia fajra lingva medio. Senfajre kiel oni kuiru? Tamen feliĉe ĝenerale ne mankas al la azianoj pacienco. Pacienco gravas en lingvo-lernado ĉar oni neniam scias kiam okazos la magia transformo. Estas kvazaŭ akvo boligate, ekzistas pluraj faktoroj -- Ĉu la ujo taŭgas? Ĉu la alteco helpas? Ĉu la fajro sufiĉe fortas? Simile fluparolanteco estas rezulto de la plenumiĝo de pluraj faktoroj, ekz. prononcado, vortuzado, frazkonstruado, k.t.p. Iom post iom, tiuj faktoroj maturiĝas. Haviginte al si pasion, bonan modelon kaj aliajn helpajn kondiĉojn, kun pacienco oni daŭre remu ĝis la celo - fluparoleco.

Konklude?

En la azia klasĉambro oni ĉion lernas kaj multon forgesas. Iel la scio restas senvive kaj senutile kvazaŭ neludita muzikilo kaj neŝmirita farbo -- kia ploriga afero! Lingvo estas vivanta afero. Eble ne ĉies vortoj regalas la orelojn de la aliaj; tamen viaj vortoj ne suferigu la aliajn! Azianoj kiuj volas majstri E-on devas rekonsideri sian lerno-metodon. Fluparoleco devas fariĝi klara celo je la komenco. Atingu la celon iel ajn sed ne maltrafu ĝin survoje. La studento demandu sin ĉiam, ĉu mi progresas, ĉu mi proksimiĝas al la celo? Oni ne obsediĝu pri iu ajn metodo. Instruistoj ne priokupiĝu enŝovi scion en la kapojn de la studentoj. Laŭ mia sperto, plibone estas ke la instruistoj ebligu al la studentoj esprimi sin per ties peno. Se mankas tiu necesa ŝtupo la studento neniam posedos la kapablon elparoli spontanee. Mi devas konfesi ke mi estas malbona lingvo-instruisto ĉar mi estas lingvisto kaj kiel mia profesio mi profesoras. Mi ĉiam tro analizas kaj analizigas al miaj studentoj -- enmia fako tia metodo fruktodonas, sed ne en lingvo-lernado. Efektive, lingvo-instruadoestas ankaŭ tre speciala talento kaj estas malfacile trovi la perfektan E-instruiston. Dume tiuj kiuj deziras fluparoli fariĝu unue la perfekta studento. En mia kazo, mi

Bill Mak

38

progresis sen klasĉambra instruisto. Mi traktis ĉiujn fluparolantojn kiel mian instruiston. Kun granda ĝojo kaj dankemo mi lernas kiam ajn oni korektas min. Mi nehontas pri miaj eraroj ĉar vidinte ilin mi iom post iom pliboniĝas. Ni ne plu laŭdu pri la ideala bona azia studento, silenta kaj obeema. Ve, ili estas teruraj lingvo-lernantoj. Malbonaj lernantoj estas tiuj pacemuloj kiuj hezitas demandi kaj peti helpon, kaj diligente labori senprogrese en silento. Tial mi ĉiam emfazas ke lingvo-lernado estas senhonta afero. Petu helpon de fluparolantoj. Multaj pretas helpi ĉar tiuj kiuj ĝuas la ĝojon de fluparoleco certe ŝatus transdoni la saman al la aliaj. Se oni ne tolerus balbutecon en sia denaska lingvo, kiel kaj kial oni toleru eternan balbutecon de E-o? Fluparoleco estu la normo kaj ne ia admirinda neatingebla revo. Kun pasio, sincero kaj pacienco, krei oportunon paroli, kunlabori, proksimiĝi, amikiĝi kun tiuj kiuj jam atingis la celon estas ofte garantio al sukceso. Cetere, tio veras ne nur por lingvo-lernado!

[email protected] www.billmak.comTiu ĉi artikolo unue aperis sur PONTETO (bulteno de Esperanto-Ligo en Regiono Kantoo) n-ro 266, julio 2014.

Bill Mak

39

Pri Oomoto

DVD: “Rakontoj el Oomoto” de Roman Dobrzynski

S-ro Roman Dobrzynski el Pollando filmis la agadojn de Oomoto kun la titilo “Japana Printempo – Oomoto 2009 “, kiu gajnis la 1-an premion en la Belartaj Konkursoj de UEA por la jaro 2011. Poste li iom aldonis al a lasta parto de la filmo larekonstruon de la domoj de Oomoto en Kameoka. Jen estas lia parolo pri la filmo.

 En 2009 dum kelkaj monatoj mi gastis ĉe Oomoto, invitite por studi kaj eventuale verki libron pri tiu movado-religio tiel forte ligita kun Esperanto. Ravis min la japana printempa sezono, ĝiaj bunteco, ekzotiko, fascinaj festoj kaj ankaŭ ĉiutagaj eventoj interne de Oomoto. Ĉio ĉi estis filminda. Ĉar mi hobie kutimas kunporti filmkameron, kolektiĝis dekunu horoj da bildoj. Foje mi revuis la bendojn kaj konstatis, ke ili entenas materialon por interesa filmo. Ne estis mia intenco fari pri Oomoto prelegon ilustritan per bildoj, sed prezenti personajn impresojn pri mia estado en Japanio.---

Kastelo Kamejama

La kastelon Kamejama konstruis la Daimio Akeĉi Micuhide ĉ. 1577. Kaj post la batalo Sekigahara inter Daimioj Tokugaŭa kaj Tojotomi, la kastelo Kamejama apartenis al la grupo Tokugaŭa. En 1610, tiam la kastelon administris Daimio Okabe Nagamori, li laŭ la ordono de Tokugaŭa Iejasu kompletigis ĝin, por ĉirkaŭi la kastelon Oosaka de Tojotomi per tri kasteloj: Kamejama, Sasajama kaj Himeĵi. Tiam la kastelo Kamejama havis novan fosaĵon plej eksteran krom jam troviĝintaj fosaĵoj: la internan kaj eksteran (aŭ mezan). Laŭ la studo de la japana historio, tiam Daimio Toudou Takatora estis translokita deMacujama al Iga-Ueno. Tamen li jam estis preparinta konstrui lian kastelon en Macujama. Kaj li donacis la ĉiujn materialojn por la kastelo Kamejama. Kaj ĝi havis la ĉefturon 5-etaĝan. Ĝi staris ĝis la jaro 1877 post la restaŭro de Meiĵi. Detruon ordonis tiama registaro per la leĝo malkonstrui kastelon en 1873.  

En 1919 Deguĉi Onisaburo, la kunfondinto de Oomoto, aĉetis ĝin jam ruiniĝintan. De post tiam la kastelo apartenis al Oomoto krom dum la Oomoto-afero II, de 1936 ĝis 1945 ĝin havis la urbeto Kameoka laŭ la ordono de tiama registaro persekutanta Oomoton. Eĉ nun oni povas vidi la postsignojn de la persekuto.

40

Ekskurso

Tuttaga Ekskurso al Kioto京都    2014-10-10

Ni vizitos 3 vidindaĵojn: la Kastelo Niĵoĵo, la Centro de Niŝiĵin-Ori,la Templo Kinkakuĵi.

Kastelo Niĵoĵo 二条城

Centro de Niŝiĵin-Ori 西陣織会館 Templo Kinkakuĵi 金閣寺

                (Teksaĵo)

* bushaltejoj

1.  Oomoto-Centro 08:30 → JR-Kameoka 08:56 → JR-Enmaĉi 09:152.  *Enmaĉi→*Horikaŭa-Marutamaĉi →(10 min. piede)→Niĵoĵo 10:003. Turismi en Niĵoĵo   ĝis 11:304.  *Niĵoĵo-mae → *Horikaŭa-Imadegaŭa (1 min. piede) 12:005. Vizito al Centro de Niŝiĵin-Ori6. Tagmanĝo (en restoracio)   ĝis 14:307.  *Horikaŭa-Imadegaŭa → *Kinkakuĵi-mae 15:008. Turismi en Kinkakuĵi ĝis 16:159.  *Kinkakuĵi-miĉi → *Enmaĉi 17:00

10. JR-Enmaĉi 17:06 →JR-Kameoka 17:24 →Oomoto-Centro

11. Vespermanĝo 18:00~19:00

41

La Kastelo Niĵoĵo 二条城 (Monda Heredaĵo de Unesko)

La kastelo estis origine konstruita en 1603 kiel la oficiala Kioto-rezidejo de la unua

ŝoguno TOKUGAŬA Iejasu. Ĝin kompletigis la 3ª ŝoguno Iemicu. Niĵoĵo estas unu el la plej fajnaj konstruaĵoj de la frua Edo -periodo, kiu havas

luksajn pentraĵojn kaj ĉizaĵojn.

 En 1867, kiam la 15ª kaj la lasta ŝoguno redonis la regpotencon al tennoo

(imperiestro), la kastelo fariĝis propraĵo de la familio de tennoo. En 1939 ĝi estis

donita al la urbo Kioto.

Unesko agnoskis la kastelon monda heredaĵo en 1994.

*TOKUGAŬA Iejasu徳川家康. Iemicu家光. Edo江戸.

La Centro de Niŝiĵin-Ori 西陣織

Kio estas Niŝiĵin-Ori? Ĝi estas tradicia teksaĵo el silko fabrikita en la kvartalo Niŝiĵin de

Kioto. Antaŭ 1,200 jaroj oni produktis silkan teksaĵon por tiama

nobelaro.

En la urbo Niŝiĵin jam en la 14ª jarcento diversaj metiistoj

komencis kunlabori en fabrikado de silkteksaĵo.

42

Vi ĝuos ĉi tie -1) Fason-spektaklon de kimono (15 min.)

2) Prezentadon de teksad-procezo.

3) Memoraĵ-vendejon.

4) Ekspozicion de la historio de Niŝiĵin-Ori.

5) Ekspozicion de aliaj tradiciaj japanaj silkaĵoj.

La Templo Kinkakuĵi金閣寺(Monda Heredaĵo de Unesko)

Temploj en Kioto situas harmonie kun la naturo - fonaj montetoj kaj belaj

ĝardenoj.

“Kinkaku” (ora pavilono) estas la nomo de la konstruaĵo, kies ĉiuj muroj estas

ornamitaj de orfolioj. Ora fenikso staras sur ĝia tegmento, kaj la antaŭa lageto bele

spegulas la pompan figuron de la konstruaĵo. La lageton ornamas insuletoj kaj

ĉirkaŭaj pinarboj.

Ĉi tiu estis konstruita en 1397 kiel emeritiĝejo de la ŝoguno AŜIKAGA, kaj poste

transformiĝis al zentemplo.

Unesko agnoskis ĝin monda heredaĵo en 1994.• AŜIKAGA足利.

43

ENHAVO

Komuna vojaĝo al la Japana Kongreso,

la 11-an de oktobro (sabato)

Ni kune iros al la kongresejo per trajno.

               (Entute kostas 2,270 JPY)

Kameoka 08:29 → Ajabe (trajnŝanĝo) 10:33 → Obama 11:49

5 Salutmesaĝo de ILEI Mirejo Grosjean

6 Salutmesaĝo de ILEI-Japanio ISIKAWA Tieko

6 Salutmesaĝo de ILEI-Ĉinio GONG Xiaofeng

7 Salutmesaĝo de ILEI-Koreio Park Yongsung

8 Preparkomitato

9 Speciala Prelego KIMURA Goro Christoph

13 Orientado por la 4-a ISOA ISIKAWA Tieko

14 Seminario 1-1 “La Enhavo de Panorama Metodo” KINUGASA Hirosi

21 Seminario 1-2 “Kiel ni utiligis la Panoraman Metodon” Yamakawa Setsuko

22 Seminario 2 “Esperanto en nia lernejo” Jado, Wei Yubin

25 Seminario 3-1 “Kiel efike altigi kapablon de E-instruantoj?” Arko, GONG Xiaofeng

30 Seminario 3-2 “Kurso-modelo pere de 'Rakonto-motodo'” Suno, KIM Seon Wook

33 Seminario 4 “Esperanto-instruado en Yongtai-Lernejo” Li Weilun

34 Seminario 5 “Fundamenta Krestomatio” Nema, PARK Yongsung

36 Speciala Kontribuo Bill Mak

40 Pri Oomoto – Rakontoj el Oomoto, Kastelo Kamejama

41 Ekskurso – Niĵoĵo, Centro de Niŝiĵin-Ori, Kinkakuĵi

44 Aliĝintoj

47 Komuna vojaĝo al la Japana Kongreso

  “Kiel Esperanton en Orienta Azio Instrui?”

  “Lernado kaj instruado de Esperanto en Azio”

47

Japana Sekcio de ILEI Adreso: ĉe Japana Esperanto-Instituto

Retpoŝto: [email protected]

JP162-0042 Tokyo-to, Sinzyuku-ku, Waseda-mati 12-3

Retejo: http://ilei.jp