o dia regno · 2014. 10. 23. · dia regno 2/2013 29 niaj modernaj tempoj estas pro-vizantaj...

24
DIA REGNO • dumonata kristana revuo en esperanto • n-ro 2 (899) • 2013 DIA REGNO ISSN 0167-9554 L a unua kristana martiro estis Sankta Stefano. Li estis akuzita, juĝita de la alta konsilistaro en Jerusalemo kaj ŝtonumita antaŭ la urbaj muroj Pentraĵo de Vittore Carpaccio (1466–1525)

Upload: others

Post on 29-Jan-2021

2 views

Category:

Documents


0 download

TRANSCRIPT

  • DIA REGNO• dumonata kristana revuo en esperanto • n-ro 2 (899) • 2013 •

    DIA

    REG

    NO

    ISS

    N 0

    167-

    9554 La unua kristana martiro estis Sankta Stefano. Li estisakuzita, juĝita de la alta konsilistaro en Jerusalemokaj ŝtonumita antaŭ la urbaj muroj

    Pentraĵo de Vittore Carpaccio (1466–1525)

  • 26 DIA REGNO 2/2013

    REDAKTORAJ VORTOJ

    Kiam mi komencas ordigi la materi-alon por la sekvonta numero deDia Regno, mi ne havas klaran bildonkiel  ĝi  finfine  aspektos  aŭ  kiun  impreson ĝi donos al  la  leganto. Per kiuartikolo mi komencu la gazeton kaj kieldaŭrigu  la  enpaĝigon?  Mi  ankaŭ  nescias ĉu la materialo sufiĉos aŭ ĉu mihavos problemon elekti pro tro dakontribuaĵoj?  (La  lasta  “problemo”estas la plej malofta.)

    Sed estas interese sperti kiel la gazetoelformiĝas  dum  la  laboro.  Laŭ  miamemoro mi pri la enhavo preskaŭ ĉiamestis kontenta kiam mi finfine sendis lagazeton al la presejo. Ofte mi sentas kela artikoloj kompletigas unu la aliandiversmaniere. Ĉifoje unu grava  temoestas martiroj kaj persekutado, kajantikve kaj dum moderna tempo. Kon-traste estas interese legi la raportojn prila Bibliaj Tagoj, kiuj montras ke nun-tempe ni trankvile povas renkontiĝi kajmalferme montri  nian  kredon  kaj  ĝuikunestadon kun kristanaj gefratoj.Mi esperas al vi ĝueblan legadon.

    KELIKristana Esperantista Ligo Internacia

    fondita en 1911, neneŭtrala kunlaboranta kun UEACelo: Krei efikan kontakton inter kristanoj el

    diversaj landoj kaj per Esperantodiskonigi la Evangelion pri Jesuo Kristo.Prezidanto: Philippe COUSSON* 26 rue de Pré-Ventenet,

    FR 86340 Nouaillé-Maupertuis, Francio;) +33 (0) 549468021;:[email protected]

    Sekretario: Pavel POLNICKÝ;* Na Vinici 110/10,

    CZ 290 01 Podĕbrady II, Ĉeĥio) +420 311 241 406;: [email protected]

    Kasisto: Ágnes RÁCZKEVY-EÖTVÖS* Klauzál utca 32

    HU-1072 Budapest, Hungario) +36 302 000 306;

    : [email protected]

    Kotizoj: Rekta membro kun gazeto, minimume €20,-• Membro-subtenanto €30,- • Nura abono: paganterekte al KELI €16,- • pagante al Libroservo €18,- •

    Sendoj de okcidentaj monbiletoj per registrita letero alla kasisto de KELI. • Se estas en via lando UEA-

    poþtĝirkonto (informiøu æe UEA) bonvolu prefere pagial UEA por konto kelk-p de KELI • Franca bankkontode 'KELI Ligue Chrétienne Espérantiste Internationale':

    CIC-banko, BIC: CMCIFRPP;IBAN: FR76 1009 6182 4800 0368 7480 104

    Vizitu ankaý la ttt-paøon www.chez.com/keli/---------------

    DIA REGNOOficiala organo de KELI, fondita en 1908

    dumonata revuo - ISSN 0167-9554Redaktoro: Bengt Olof ÅRADSSON

    * Nygatan 10 A; 281 48 Hässleholm; Svedio;) +46 (70) 2004574;: [email protected]

    Kontrollegis: Éva FARKAS -TATÁRAbonprezo sen membreco en KELI: €16, aŭ

    egalvalora. Abonoj kaj anonckostoj pagotaj al lakasisto de KELI (vidu supre).

    Pri la enhavo de la artikoloj respondecas nur laaŭtoroj. Represo kaj traduko permesataj, kondiĉe keoni  citas  la  fonton. Specimenon kun  represo  aŭ

    traduko oni sendu al la redaktoro.

    Ekspedado: Pavel POLNICKÝVidu la adreson de la sekretario

    Presado: Tiskárna ASTROprint s.r.o., Poděbrady,Ĉeĥio: [email protected]

    Eldonmonatoj: meze de feb, apr, jun, sep, okt, dec

    ENHAVO“Black hole” 27Kio estas inkunablo 28La martiroj ten Boom 29Pri persekutado religia 32Skizoj pri filozofoj-kuracistoj 37La Profilo – Václav Pospíšil 40Kongresi ? 41Bibliaj tagoj en Strasburgo 42Bibliaj tagoj 2013 43Informetoj 46

  • DIA REGNO 2/2013 27

    Iam  printempe,  ĉirkaŭ  paskofeste,mi havas “sankta vendreda”-jnpensojn.Antaŭ  longe,  por  mi,  paskofesto

    signifis NUR la sanktan vendredon.Imagi la turmentojn de homo krucumitajam estis por mi anima sufero. Kaj  ĉisento  ĉiujare  ripetiĝis,  ĝis  kiam,  postinterparolado kun bona amikino, mi nedivenis mian eraron.

    Multfoje mi pensadis pri la necesode la sufero. Ĉu vere ne eblas vivi senĝi? Bone, bone, mi scias, ke la dolorosignalas, ke en  la homa korpo ĉeestasmalsano kaj oni devas fari ion! Sed ladiferenco inter doloro kaj sufero similasal  la  rilato  inter ĝojo kaj  feliĉo. Kiammultaj etaj ĝojoj kolektiĝas, jam ĝi estasfeliĉo.  Kiel  la  akvo  de multaj  riverojiĝas maro, tiel la multaj doloroj transformiĝas  al  granda  sufero,  ĝi  iĝasĉagrenmaro.

    Kiam mortas amata homfrato, misuferas,  kaj  tiel  sentas,  kvazaŭ  sur  latero  kreiĝus nigra truo [Black hole].Oni devas akcepti lian morton, tamen,lia fizika malapero estas nekompren-ebla.

    Kaj la multaj nigraj truoj ariĝas,estiĝante  tiel  nekompreneblaj  kajenigmaj, kiel la “BLACK HOLE”-oj –almenaŭ por mi. Nome, vane mi legas

    la klarigojn pri ĉi tiu stranga astro, kajvane mi  komprenas  la  vortojn,  ĉar  laesencon mem mi ne povas komprenikaj percepti, kion oni skribas pri ĝi. Miakceptas  ĝian  ekziston,  sed  mi  nekomprenas ĝin.

    Ĝuste kiel neperceptebla estas ankaŭtio, ke tiuj multaj belaj kaj bonaj pensojkaj sentoj, kiuj kolektiĝas dum la vivoen  homa  animo,  malaperas,  neniiĝas(?),  kvazaŭ  estus  englutitaj  de nigratruo, de kie nenio povas reveni.

    “BLACK HOLE”

    Julia SIGMOND, RO/IT

    Krucumado laŭ manuskripto de la 10a jc

  • 28 DIA REGNO 2/2013

    En Mezepoko oni jam kreislibrojn.  Precipe  monaĥoj  kaligrafis ilin, ofte sur pergameno.La  nomo  de  tiuj  raraĵoj  estas  manuskripto. En la lasta parto de la 15-ajarcento okazis revolucia invento, onikonstruis aparaton, per kiu la homopovis maŝine fari librojn. La presartoestis naskita! La unuaj de tiaj produktojankoraŭ  ne  estis  perfektaj.  La  literojekzemple ne ĉiuj  staris  rekte kaj ordesur la paĝoj, sed post 1500 la procedofariĝis  pli  bona.  Tiujn  komencajnpresaĵojn  de  antaŭ  1501  oni  nomas”inkunabloj”. En Esperanto tiu radikounue vortare aperis en la PIV de 1970.Ĝin parole uzis en 1974 WARINGHIENdum prelego en la UK de Hamburg.

    Nun estas la demando ”de kiedevenas ”inkunablo”? En 1980 Waring-

    hien publikigis en sia esearo “1887 kajla sekvo ... “ artikolon kun la titolo ”Lainkunabloj de Esperanto”. Mi partecitas lin, por klarigi la etimologion dela neologismo.

    ...En Amsterdam vivis  ĉirkaŭ  la  fino

    de la 17-a jarcento unu libristo; lianomo estis Cornelisz van BEUGHEM.Tiu klerulo emis kolekti la malnovajnlibrojn. Spertinte, ke kun ĉiu jaro multajel ili malaperas pro malzorgemo,bezono  de  brulmaterialo,  incendio  aŭinundo, li entreprenis starigi liston deĉiuj, kiujn li posedis aŭ kies ekziston likonis certe. Tiun liston li publikigis en1688, sub la titolo Incunabula Typo-graphiae tio estas  la komenciĝo de  lapresarto.

    La libro havis grandan sukceson kajiom post iom la unua vorto de la titoloestis uzata por montri malnovajnlibrojn,  presitajn  antaŭ  1501.  VanBeughem elektis ”incunabula” el lalatina  lingvo,  ĉar  ĝi  signifas  vindotukojn  aŭ  la  unuan  stadion de  infano.Metafore li indikis la unuan stadion dela fenomeno “presita libro”.

    En la naciaj bibliotekoj de la eŭropajlandoj bibliofilo povas admiri inku-nablojn  en  la  respektiva  ŝtata  lingvo.Ekzemple en Nederlando gastoj estasbonvenaj en Reĝa Biblioteko en Hago,kie konserviĝas 2144 inkunabloj.

    Kio estas inkunablo ?

    Ed BORSBOOM, NL

    Biblio de la jaro 1497

  • DIA REGNO 2/2013 29

    Niaj modernaj tempoj estas pro-vizantaj multajn martirojn. Iuj el la plejfamaj estas la familio ten Boom elNederlando. Je la jaro 1837, Willem tenBoom malfermis butikon en Barteljo-risstraat 19, Haarlem, kie li vendis kajriparis horloĝojn. La butiko estis en launua etaĝo de tre mallarĝa konstruaĵo;Willem  kaj  lia  familio  loĝis  en  la  dusupraj etaĝoj. Poste, Kasper, la filo deWillem, loĝis en la sama konstruaĵo kajdaŭrigis la negocon de sia patro. Nuntempe, tiu konstruaĵo estas muzeo je lahonoro de la familio ten Boom.

    La anoj de la ten Boom familio estistre dediĉataj kristanoj. Ilia hejmo ĉiamestis malfermita al senhavaj personoj.Ili estis tre agemaj pri societa laboro.

    Du fratinoj el la familio, Corrie kajBetsie, estis fraŭlinoj dum la tuta vivo.Ili loĝis kun sia patro, Kasper, kaj helpislin en la butiko.

    Je la komenco de la Dua Mondmilito,la germana armeo invadis kaj ekokupisNederlandon. Kun la subteno de siapatro, Corrie kaj Betsie kuniĝis kun larezista movado. Anoj de la movadokonstruis falsan muron en la dorm-ĉambro de Corrie. Malantaŭe de la muroestas tre malgranda kaŝejo, kie kaŝiĝiskutime  4  judoj  kaj  2  aŭ  3  anoj  el  larezista movado. La rifuĝintoj restis kunla ten Boom familio kelkajn horojn aŭtagoj ĝis alia sekura domo estus trovitapor ili.

    Corrie fariĝis gvidanto en la rezistamovado de Haarlem. Corrie kun siajhelpantoj serĉis kuraĝajn familiojn kiujakceptus  la  rifuĝintojn.  Kiam  la  persekutitaj personoj estis  kaŝitaj, Corriepasigis multan tempon prizorgante ilin:akirinte nutraĵbiletojn, k.t.p. Por protekti kaj zorgi la persekutitajn perso-nojn, la familio ten Boom riskis sianvivon.  Ilia  senperforta  rezisto kontraŭla nazioj estis ilia maniero por esprimisian kristanan fidon.

    La 28-an de februaro de 1944, lafamilio ten Boom estis perfidita, kaj laGestapo atakis ilian hejmon. La Gestapoatendis en la domo dum la tuta tago kajkaptis 30 personojn – ĉiujn kiuj alvenisal la domo. Kasper, Corrie, kaj Betsie

    La martiroj ten Boom el Nederlando

    Vilĉjo GOLDSMITH, Usono

    La falsa muro kun la malantaŭa kaŝejo

  • 30 DIA REGNO 2/2013

    estis arestitaj. Kvankam la Gestapozorge  traserĉis  la domon,  ili  ne  trovisla judojn kiujn ili suspektis esti kaŝitajtie. Fakte, du judaj viroj, du judajvirinoj, kaj du anoj de la rezista movadoestis en la kaŝejo tie en la dormĉambrode Corrie. La ses personoj restis trank-vilaj sen akvo kaj kun malmulte danutraĵo  en  tiu  malhela  loko  dum  47longaj horoj. Spite ke la Gestapo gardisla domon, la rezista movado finfinesukcesis liberigi la rifuĝintojn. La kvarjudoj estis forportitaj al aliaj “sekuraj”domoj. Tri el tiuj judoj travivis lamiliton. Unu el la du anoj de la rezistamovado estis mortigita dum la milito,sed la alia supervivis.

    Ĉar materialoj de la rezista movadokaj ekstraj  (tro multaj) nutraĵoporciajkartoj estis trovitaj en ilia hejmo, la tenBoom familio estis malliberigita. Lanazioj demandis Kasper (84 aĝulo) ĉuli komprenas ke li povos morti pro lahelpo al judoj.  Li respondis: “Ĝi estushonoro por mi doni mian vivon por laantikva popolo de Dio.” Tamen, naziaoficiro kompatis al Kasper kaj ofertisliberigi lin se li promesus “kondutibone.” Kasper respondis: “Se homoaperos antaŭ mia pordo morgaŭ petantehelpon, mi nepre helpos lin!” Per tiujvortoj, Kasper sigelis sian mortan

    mandaton. Li mortis 10 tagojn poste enla Scheveningena malliberejo.

    Corrie kaj Betsie pasigis 10 monatojnen tri diversaj malliberejoj. La lasta estisla fifama Ravensbruck Koncentrejoproksime al Berlin. La kondiĉoj tie estispreskaŭ neelteneblaj. La gardistoj (iamili estis gardistinoj – la plej malbon-egaj)    laŭ  ilia kaprico punadis,  torturadis, kaj mortigis la gemalliberulojn.Spite ke Corrie kaj Betsie tre endanĝeriĝis, suferis penigan laboron kaj fizikaninsultadon, kaj ricevis malmultannutraĵon, la du fratinoj daŭre disvastigisla amon de Jesuo inter la aliaj mal-liberulinoj. Multaj el ili fariĝis kristanojpro la atesto kaj la ekzemplo de la dufratinoj.

    Betsie mortis en Ravensbruck je laaĝo de 59. Christiaan (24 jara), nevo dela fratinoj, estis forportita al la kon-centrejo Bergen Belsen pro lia aktivecoen la rezista movado kaj mortis tie.Willem (aĝo de 60 jaroj), frato de Corriekaj Betsie, estis gvidanto de la rezistamovado. Dum li estis en la malliberejopro tiu “krimo”, li malsaniĝis de spinatuberkulozo. Li mortis de tiu malsanoje malmulta tempo post la milito.

    Iomete antaŭ la nazia invado, Corrierigardis  la  venontan  danĝeron  kajesprimis al sia patro la timon ke ŝi nepovus  elteni  persekuton.  Ŝia  patrorespondis; “Ĉu vi memoras kiam vi estisknabineto kaj ni veturis per trajno?Kiam mi donis la bileton al vi?” Corriediris: “Vi donis  la bileton  ĵus kiam nientrajniĝis.” La  patro  respondis:  “KajDio donos al vi sufiĉan gracon kiam viestos suferanta.” Corrie spertis la veron

    “Kaj Dio donos al visufiĉan gracon kiam vi

    estos suferanta.”

  • DIA REGNO 2/2013 31

    de tiuj vortoj .Per “eraro” de  la naziaj aŭtoritatoj,

    Corrie (de 53 jaroj) estis liberigita unusemajnon antaŭ ol ĉiuj la malliberulinojde  ŝia  aĝo  en  Ravensbruck  estis  forportitaj al la gaskameroj. Ŝi kompreniske ŝia vivo estis donaco de Dio, kaj keŝi devas disvastigi tion kion ŝi kaj Betsielernis en Ravensbruck: “Ne ekzistastruo pli profunda ol la amo de Dio. Diodonos al ni la amon per kiu ni povospardoni al niaj malamikoj.”

    Je la aĝo de 53 jaroj, Corrie komencispastrecon kiu daŭris 33 jarojn. Dum tiutempo, ŝi predikis en pli ol 60 landoj.Corrie atestadis pri la amo de Dio kajŝi kuraĝigis ĉiujn, kiujn ŝi renkontis kunla  mesaĝo:  “Jesuo  Kristo  estas  laVenkanto!”

    Oni kalkulas ke Corrie kaj la aliajanoj de ŝia familio kune kun iliaj multajgeamikoj savis la vivon de pli ol 800

    judoj kaj ankaŭ la vivon de multaj anojde  la  rezista  movado.  La  reĝino  deNederlando kavalirigis Corrie-n. En lajaro 1968, la Muzeo de la Brulkatastrofo(Yad Vashem) en Jerusalemo invitisCorrie  por  ke  ŝi  plantu  arbon  en  laĜardeno  de  Justeco  por  honorigi  lamultajn judajn vivojn kiujn ŝia familiosavis. La arbo de Corrie estas tieankoraŭ.

    Je la unua parto de la 70-aj jaroj, lasensacia libro de Corrie, LA KAŜEJO,estis eldonita. Poste, filma kompaniofaris filmon de LA KAŜEJO, kun la samatitolo; ankaŭ la filmo fariĝis  tre fama.Corrie verkis aliajn inspirajn librojn; ŝiĉiam  laŭdis  la  fidelecon de Dio mezede la malfacilaĵoj kaj la tragedioj de lavivo. Corrie mortis la 15-an de aprilo1983, samtage de ŝia 91a naskiĝtago.Ŝajnas ke Dio honorigis ĉi tiun grandanamikinon de Lia popolo per plenumijudan tradicion: nur la personoj tre, trebenataj ricevas la specialan privilegionmorti  je  la  naskiĝtago.  Per  sia  fido,Corrie, kiel Habel, “mortinte, ankoraŭparolas.” (Hebreoj 11,4)

    La domo nuntempe estas muzeo.

    “Se homo aperos antaŭmia  pordo morgaŭpetante helpon,mi nepre helpos lin!”

  • 32 DIA REGNO 2/2013

    a] pri (ortodokse) kristanaj martirojLa Romia socio kutime ne tiom okupiĝispri ĉies persona konvinkiĝo: ĉu fidi jeDio aŭ Dioj, kio gravas? Gravis nur lasocia dimensio: se iu estis elektita enlokan urbestraron (eĉ en vilaĝo), ĉe  laenoficiĝo oni estis devigita fari oferojnal la Dioj, por peti ties benon por laoficperiodo. Se iu havis konscienc-riproĉojn, kiel okazis ĉe kristanoj en tiusituacio, li ne povis esti bona civitano.Do  kristanoj  pli  malpli  aŭtomateekagadis kvazaŭ eksteruloj de  la sociavivo. – Same kompreneble jam degeneracioj estis la situacio koncerneJudojn: pro la Toraaj reguloj, la plimultode la religiaj judoj ne vidis ebleconmanĝi komune kun siaj najbaroj, eĉ neĉe  simplaj  kvartalaj  festoj,  kiam  onimanĝis ekstere sur benkoj.

    Do rezultis certa fremdeco. Kaj elfremdeco  relative  facile  estiĝas  malamikeco, klaĉoj en  la najbaraĵo, k.s. –multaj “religiaj persekutadoj“ ofte estas,ĉe  pli  deapuda  pristudado,  kvartalajkvereloj inter najbaroj. La lokaj aŭtoritatuloj sentis sin devigitaj por farikvieton, interveni kaj puni la kulpulojn– kio ofte estas la malplimulto, kiel plifacile kaptebla. Eble al tio atribuendaspluraj persekutoj, kiujn aludas tekstojen Nova Testamento: Judoj kaj “nov-judoj” (= kristanoj) interkverelis kaj pertio perturbis la kvieton socian…

    Kelkfoje, tamen, okazis certa perse-kutado instigita de la registaro: ek-zemple, unuafoje kiom ni scias en lahistorio de Romo, tio okazis dumNerono (54–68). Kiam okaze de lafifama brulo de Romo, kiu kreis spaconpor ampleksaj imperiestraj ĝardenoj kajposte  eĉ  la  Koloseo,  la  popolo  en  labrulantaj  kvartaloj  malriĉulaj  ekprotestis, kulpigante pri la brulo la imperi-estron (oni eĉ asertis ke laŭ lia ordonosoldatoj forpuŝis sitelojn kun akvo el labrakoj de la homoj, kiuj kontraŭbatalisla fajregon), jam baldaŭ la protesto tiomakriĝis, ke Nerono sin sentis minacata.Li kulpigis tiam la kristanojn. Supozeblepri kristanismo li sciis nenion aŭ preskaŭnenion.

    Kiel ajn – ĉiu, kiu havis problemonkun iu ajn najbaro povis senproblemekulpigi tiun pri kristanismo: la policistojarestis, pridemandis (ne senperforte) poreligi konfesojn, kaj multajn oni kon-damnis.  Nerono  fariĝis  fifama  kiel  launua persekutanto de Kristanismo1.

    Kio rezultis el tiu incidento? – Leĝoimperiestra de Nerono, ke “ne rajtas estikristanoj”2.

    Poste estis relative kviete en la vastaImperio  ĝis  Domiciano  (81–96),  kiupostulis esti adorata kiel “Sinjoro kajDio”. Dum lia regado verkis la profetoJohano sian Apokalipso: konata el niaNova Testamento.

    En 250 p.Kr. imperiestro Decio

    Pri persekutado religiaEnkonduka ĉapitro el ANTOLOGIO LATINA 5, parto kvar

    Gerrit BERVELING, NLDaŭrigo de la antaŭa Dia Regno, numero 1/2013

  • DIA REGNO 2/2013 33

    entreprenis provon fine komplete ek-stermi Kristanismon, devigante ofic-istojnpolicistojn iri laŭ la pordoj de lahomoj por peti, ke oni plenumu oferado-ceremonion al la tradiciaj Romiaj Dioj.Kiu tion faris, ricevis ateston; kiu ne,riskis  la  morton.  Dum  ĉi  persekutadomortis pluraj kristanoj, sed minimumesame multaj – eble pli – apostatiĝis, kiopost la morto de Decio liveris grandanproblemon al teologoj. Vidu ĉe Cipriano.

    Konserviĝis  pluraj  tiaj  atestaĵoj  prioferinteco al la tradiciaj Dioj. Ekzempleen papirusaj fragmentoj el Egiptujo.

    En 303 Diokleciano komencis lastanĝeneralan  ekstermoprovon pri Kristanismo. Por postaj generacioj ofte li estaskvazaŭ  ekzemplo: Ĥrotsvitha  de Gandersheim    (ĉ  935–ĉ  1002),  monaĥinogermana,  verkis  plurajn  teatraĵojn,  i.a.Dulcicio pri la persekutado tempe deDiokleciano (vidu en Antologio Latina8).

    La venko de Konstantino kaj liaedikto pri tolerado el 313 finis la perio-don de persekutado. Sed post tiamKristanismo foje fariĝis de persekutataen persekutantan potencon.

    Restas  al  ni  sufiĉe  multe  da  t.n.Martiratestaĵoj  aŭ  Martiraktoj. Postmartiriga proceso la surlokaj kristanojkolektis la protokolojn, foje iom ornamisaŭ prikomentis tiujn per propraj reagojk.s., kaj uzadis ilin, ekzemple okaze dediservoj  por  ĉiujara  memorado  pri  lamorto  de  la  koncerna martiro. Ĉar  primartire mortintaj kred-atestantoj3 oninepre kredis, ke ili rekte iris al Dio enla  ĉielo,  laŭ  la  diro  de  Jesuo  al  la  t.n.“kredanta murdisto”, kiu kun li estiskrucumita:  Laŭ  Luko 23:43. En

    Antologio Latina 44 oni jam povis legila plej malnovan: la Martirakto de Skilio,kaj la plej faman: Pasiono pri Perpetuakaj Feliĉita. Ĉivolume sekvos pliaj porankaŭ iom montri diversajn tipojn.

    b] pri Donatistaj martirojLa Donatistoj estas kristana movado,kiu  estiĝis  ĉirkaŭ  episkopo Donato  deKartago (313–355), kiu estis elektitaepiskopo de parto de la loka eklezioanstataŭ alia episkopo, kiu laŭ ili ne estissufiĉe severa. Efektive do temis pri lokaskismo. La jaro 313 (la jaro de la ediktopri tolerado de Konstantino: fino pripersekutadoj  kontraŭ  kristanismo)  porla eklezia historio gravegas. Sed tiuedikto  ne  finis  ĉiujn  problemojn:  ladiskutoj, kion fari pri kristanoj, kiujcedis  antaŭ  persekutado  kaj  portempemalkonfesis sian religion, kiuj jam egeakre dividis la spiritojn tempe deCipriano – vidu tie –, ankaŭ plu disŝirisla komunumojn kristanajn: la sekvantojde Donato postulis, ke “vera” eklezioestu “perfekta”, do senmakula. Dohomoj, kiuj iam malkonfesis, ne plupovis esti membroj, ktp.

    La Donatisma skismo – kiun nun-tempe oni probable titolus funda-mentisma  –  vaste  disŝiris  la  Afrikaneklezion: ili formis propran paralelaneklezion; en 336 Nord-Afriko havis jam270 Donatismajn episkopojn. En kon-cilio de Arles (Suda-Francio) ili estiskondamnitaj, sed ili plu ekzistis. Imperi-estro  Konstantino  en  321  eĉ  oficialeagnoskis ilin kiel duan eklezion enAfriko, kun egalaj rajtoj. Multaj lokojhavis du episkopojn.

    Kelkfoje la Donatistoj formis

  • 34 DIA REGNO 2/2013

    perfortemajn grupojn por ataki“normalajn” (katolikajn) kristanojn,kredante, ke se ili mortos tiumomente,aŭtomate  ili  fariĝos  martiroj  –  sekvevenos en la ĉielon. Kiu aliĝis al ili, estisrebaptita,  ĉar  la  normalan  bapton  (de“tiu ne sufiĉe radikala kristanismo”) iline rekonis.

    Donatismo  daŭris  plu  kiel  propraparalela  kristanismo. Ankaŭ  tempe  deAŭgustino (fine de la 4a jc) la situaciorestis tragedia. En 411 li organizisreligian diskuton kun ili en Kartago: 286Katolikaj episkopoj kontraŭ 279 Donatismaj5. Denove Donatismo estis kon-damnita, sed ĝi restis plu ekzisti ĝis ĉela alveno de Islamo6 ĝi malaperis.

    c] pri Arianaj martirojArianismo  estiĝis  pro  instruo  de  Ario(256–336), presbitero en Aleksandrio.Li emfazis la unuecon de Dio. Malsameol la plimulto de Kristanismo, Arianismokonsideras Jesuon kaj sanktan Spiritonkiel submetitajn al Dio la Patro. Fariĝiseklezi-vasta konflikto inter Unitariismokaj Trinitariismo7: kredo je Dio kielTriunuo. En 325 la – oficiale nur pagana!– imperiestro Konstantino kunvokis launuan ekumenan koncilion en Niceo; laakceptita kredkonfeso de Niceo parolaspri Dio la Patro kaj la Filo kiel “samsub-stancaj”. Tamen, Arianismo plu ekzistis,ĉar la filozofiajn terminojn ili malsameinterpretis ol la ortodoksaj kristanoj.

    En 251, dum imperiestroj Decio kajHerenio Etrusko, la tiama papo de Romosendis sep episkopojn al Gaŭlio por tievenki  Arianismon.  Multaj  Gaŭloj  jaapartenis  al  Arianismo.  Ankaŭ  pluraj

    germanaj popoloj rande la RomiaImperio aliĝis al ĝi.

    Fama estas ankoraŭ la okcidentgotaepiskopo Vulfilo (Wulfila, ĉ 310–ĉ 382),kiu faris Gotan tradukon de la biblio.Vulfilo disvastigis la Arianan versionde kristanismo inter la Gotoj.

    Kelkaj imperiestroj malkaŝe subtenisArianismon,  dum  aliaj  persekutis  ĝin.Ĉirkaŭ 400 p.Kr. en la Romia Imperiopere  de  akra  persekutado  ĝi  estis  plimalpli neniigita.

    d] pri Judaj martirojĜenerale koncerne Judojn estis relativekviete en la vasta Imperio. Krom, kom-preneble en Palestino mem. Judismoestis ne devigita kunkulti la Imperiestronen  ties Dia  rolo;  la Romia  ŝtato “realisme” akceptis ilian “fremdecon” en tio,ke Judoj ja simple ne havas pli ol nurunu Dion – kaj sekve dua Dio ne estasnur  eta  paŝo  kiel  ĉe  ĉiu  “normala”religio… Sekve oni lasis ilin kvietaj entio.  Kondiĉe,  ke  ĉiujare  la  Ĉefpastropreĝu en la templo en Jerusalem por lasano de la imperiestro – kaj pagu iomda ekstra tributo…

    Ankaŭ  tre  grava  ĉiteme  estis  lapogromo en Aleksandrio sub Klaŭdio;la tuto komenciĝis el intenco de Kaliguloen 39 p.Kr. starigi statuon pri si memen  ĉiuj  temploj,  ankaŭ  en  tiu  de  Jerusalem8. En 49 ĉiuj Judoj estis ekzilitajel  Romo,  ĉar  ofte  okazis  kvereloj  kajstratbataloj inter (eks-Judaj) Kristanojkaj (pli ortodoksaj) Judoj. Klaŭdio forpelis ĉiujn, por gardi kvieton.

    En 66 iu Floro (Florus) ŝtelis aferojnel la templo en Jerusalem; rezultis

  • DIA REGNO 2/2013 35

    insurekcio  kontraŭ  la  Romia  potenco,kun kulmine la neniigo de la Juda temploen  Jerusalem  (70  p.Kr.).  Ĉirkaŭ  tiutempo estis neniigitaj i.a. la setlaĵoj enla nuna Qumran9 kie en 1947–1956 oniretrovis en 11 grotoj amason da Hebreajtekstoj kaj – fragmentoj, i.a. pli malplikompletan  rulaĵon  kun  la  teksto  deJesaja.

    Mortis tiumilite amaso da homoj;multoj fuĝis.

    En 116 Hadriano ordonis mortigiĉiujn Judojn en Mezopotamio; sekvis la“Dua Juda Insurekcio”; en 117 li i.a.malpermesis la cirkumcidon al Judajknaboj (kun pravigo, ke li deziris pro-tekti infanojn kontraŭ korpa mutilado);sekvis  pli  da  kontraŭJudaj  verdiktoj:malpermeso studi la Toraon, malper-meso celebri la ŝabaton. En Lido (nunaLod) multaj Judoj pereis.

    La “Tria Insurekcio” estis 132–135,sub gvidado de Simono Bar Koĥba, kiunoni honoris per la titolo Mesio. LaRomiaj armeoj reagas ege fanatike. Finemortis inter 600.000 kaj eble milionoda Judoj. Jerusalem estis neniigita kajsamloke oni konstruis Greke-Romiannovan urbon kun la nomo Elio-Kapitolino (Aelia Capitolina), kunĉeftemplo dediĉita al Jovo.

    Rezultas la diasporo.Persekutado de Judoj fare de kristanoj

    eble komenciĝis en la 4a jc. Mi ne trovistekstojn el frua tempo, kiuj tion atestas.

    e] pri Maniĥeaj martirojManiĥeoj  en  pluraj  medioj  estispersekutataj. Jam tuj dekomence laprofeto Mani mem, kiu mortis martire:

    origine Mani senprobleme povispredikadi, kun aprobo de la Persa reĝoŜapuro  la  1a  (241–272),  kiu  estis  tretolerema en religiaj aferoj. En la RomiaImperio tamen li estis proverbe fi-famakiel la plej grava neniiganto-malamiko,iom simile kiel siatempe Hanibalo.Imperiestro Valeriano la 1-a (253–260)estis venkita de li kaj ĝismorte torturita;lia haŭto – preparita – pendis kiel trofeoen la palaco de Ŝapuro. Sed la kasto dela magoj (pastroj de Mitrao) post liamorto,  sub  reĝo  Baramo  la  1a(Bahram),  radikale  ŝanĝis  la  etoson:Mani  estis  kaptita,  torturita  kaj  ĉ  276mortis kiel martiro. La Zoroastra religiorekonkeris sian regadon super Bud-hismo, Judismo, Kristanismo ktp…Depost tiam la Persa regno persekutadisla Maniĥeojn.

    Ankaŭ en la Romia Imperio ili ofteestis persekutataj. Por doni ekzemplonkoncerne Nord-Afrikon, jen cito elkoncerna edikto de Diokleciano de 29710:

    “La imperatoroj Diokleciano kajMaksimiano  Aŭgustoj  kajKonstantino kaj Maksimino plejnoblaj Cezaroj, al Juliano prokonsulode  Afriko:  (..)  4:  (..)  Ni  aŭdis,  keantaŭnelonge  kiel  nova  kajneantaŭvidita  plago  en  tiunmondoparton  envenis  la  Maniĥeoj,devene aŭ naskite el la Persa lando,kiu malamikas al ni, kaj ke ili farasmulte da malbono (..) kaj ke estastimende ke, kiel ofte okazas en tiajaferoj, kun la paso de l’ tempo, persiaj malindaj moroj kaj  la  fiaj  leĝojde la Persoj ili infektos ne nur lamodestan kaj kvietan Romian

  • 36 DIA REGNO 2/2013

    popolon,  ĉi  tiujn  plej  senkulpajnhomojn, sed eĉ tiun ĉi nian universanmondon,  kvazaŭ  per  mortigaserpento-veneno. [...] 6 Ni doordonas, ke  la aŭtoroj kaj gvidantojkune kun siaj abomenaj skribojsubmetiĝu al plej severa puno, tiel keili estu bruligitaj en flama fajro; lasekvantojn kaj la konsentantojn onimortkondamnu,  kaj  iliajn  havaĵojnoni konfisku por nia trezoro. 7 Seeventuale  honoruloj  aŭ  personoj  decerta indeco transiris al tiu ĉi misfamasekto aŭ al ĉi doktrino de Persoj, iliajnhavaĵojn vi konfisku por nia trezoro,kaj ilin mem vi sendu en la minejojnde  Feneso  aŭ  Prokoneso.  8  Por  keĝisradike neniiĝu ĉi tiu infekto el niaplej  feliĉa  epoko,  via  pia  sindediĉohaste obeu al la ordonoj kaj regulojde nia bonvolemo. Donite la 31-ande marto en Aleksandrio.”Do  fariĝis  leĝo,  ke  iliajn  spiritajn

    gvidantojn (episkopojn) kaj iliajnsanktajn skribojn oni bruligu, la plisimplajn sekvantojn oni “nur” senkapigu–  kaj  ĉies  havaĵojn  por  la  ŝtato  onikonfisku.

    Precipe en la 4-a jc tiu konfiskadaregulo ofte kondukis al gravaj per-sekutoj, en kiuj volonte partoprenisĉiuspecaj, eĉ inter si batalantaj kristanajgrupoj: la katolikaj same kiel laDonatistoj.

    Ankaŭ Aŭgustino, kiu mem en fruajjaroj  apartenis  al  la  Maniĥeoj,  pleneaprobis tiun sintenon de la registaro; lieĉ konsideris ĝia tasko, ke ĝi senigu lalandon de herezuloj.

    Kiel  multe  da  martiroj  Maniĥeajefektive  falis,  ne  estas  sciate.  Sed  ĉu

    multnombre  aŭ  ne:  tiu  ĉi  persekutadoestis relative efika. Maniĥeismo grandparte malaperis el la Romia Imperio.

    1 La priskriboj en Quo Vadis de Sienkiewicz pritutaj  preskaŭ  senfinaj  vicoj  da  senkulpajkristanoj murditaj historie estas ne realecaj.Eble tie parte parolis la Pola patrioto. Pliserioze traktas la temon Anna Löwenstein ensia Morto de Artisto.2 Vidu en Antologio Latina 4, ĉe PlinioTrajano.3 Efektive martiro signifas atestanto, nome prila fido.4 Fakte jam pli frue, apendice en Apologio deTertuliano: Vlaardingen, VoKo 1982.5 Unu de la temoj estis, ĉu sakramento (bapto,ekzemple) estas valida, se faras ĝin iu pastrone vere inda. Laŭ Donatistoj ne – laŭ Katolikojjes,  ĉar  ne  la  pastro  estas  garantio  prisakramento, sed nur Dio mem. Homoj ja povasesti neperfektaj.6 Historie la konkero de Nord-Afriko fare deIslamo estis grande faciligita de tio, ke multeda  tieaj  kristanoj  vere  laciĝis  pri  ĉiajinternkristanaj pridogmaj kvereloj. Islamoprezentis simpligitan teologian instruon facileakcepteblan por multaj7 Dum la Reformacio la temo, kompreneble,ree fariĝis aktuala: Michaelo Servet en Ĝenevoeĉ martire mortis pro ĝi sur brulŝtiparo – kunplena konsento de Kalvino mem.8 Filono Aleksandria (ĉ 12 a.Kr. – ĉ 54 p.Kr.) –Legatio ad Caium: okazis pogromo kontraŭAleksandriaj Judoj; Filono estis membro dedelegacio al Romo por protesti ĉe imperiestroKlaŭdio, kiu sekvis Kaligulon kiel imperiestro.9 Fakuloj kutime supozas, ke inter ĉ 140 a.Kr.kaj 68 p.Kr. la setlaĵon okupis branĉo de la t.n.Esenoj, aŭ Kumransekto aŭ Mortmara Sekto.Laŭ pluraj estis ia monaĥejo. Aliaj tion neas.10 Cod. Gregor. L.xiv. de maleficis etmanichaeis; titulus iv.

  • DIA REGNO 2/2013 37

    1. László Batthyány-Strattmann(Dunakiliti 1870 – Vieno 1930)

    “Kuracas mi, sed sanigas Dio”

    La hungara aristokratia familioBatthyány devenas de la pra-hungaraĉefo  Eörs,  kaj  dum  jarcentoj  donismultajn  elstarajn  personaĵojn  al  lapatrujo.

    László naskiĝis  la 28an de oktobro1870  en  vilaĝo  Dunakiliti.  Lia  patroJozefo  estis    estro  de  ĉefdepartementode Moson. La gimnazion li komencis enla jezuita kolegio de Kalksburg, daǔrigisen Kalocsa (el kie li devis foriri promiskonduto), kaj finis per privata abituraekzameno en urbo Ungvár (Uzhorod).

    Jam kiel infano, li volis iĝi kuracisto,por ĉesigi aǔ almenaǔ mildigi la suferojnde aliuloj, antaǔ ĉio de sia patrino. Sedlia patro  firme kontraǔis  tion,  ĉar postla frua morto de la unuenaskita filoJozefo, László devintus mastrumi lafamilian grandbienon. Finfine, mortantapro kancero de stomako, li tamen kon-sentis (en 1897).

    László pasis unu jaron en militservo,kaj finis tion kiel husarleǔtenanto. Posteli studis ekonomion, kemion kaj astro-nomion en Vieno (1893-1896). Post laforpaso de sia patro, László ekstudismedicinon en Vieno. En 1898 li edziĝisal grafino Maria Tereza Coreth.

    László  iĝis Dr. med.univ.  (ĝeneralakuracisto) en la jaro 1900. Li ekza-meniĝis pri kirurgio kaj akuŝologio, kajen 1906 iĝis oftalmologo (fakkuracistopri okulmalsanoj).

    El  sia  patra  heredaĵo  László  estigishospitalon por la malriĉuloj, kun 20 litoj,en vilaĝo Köpcsény /Kittsee. En la jarola hospitalo registris pli ol 6.000 ambu-lantajn  pacientojn  kaj  preskaǔ  500operaciojn faritajn. La famo de la“bonkora  doktoro”  baldaǔ  trapasis  lalandlimon. Ne nur pro tio, ke li kuracissenpage, kaj lia terapio atingis elstarajnrezultojn, sed precipe pro la etosoradianta la dian amon al ĉiuj.

    Kun Maria Tereza Coreth – kiu el-lernis la malfacilan hungaran lingvon –

    Skizoj pri filozofoj-kuracistoj, VIII aMedicino, mistiko, muziko – László Batthyány-Strattmann

    DUDICH, Endre, HU

    Batthyány-Strattmann memoriga premio

  • 38 DIA REGNO 2/2013

    ili havis 13 (!) infanojn. La vivon de lafamilio karakterizis la Kriston imitanta/sekvanta,  senkondiĉe  sindona  amo  enstrikte organizita kadro.

    En la jaro 1915, post la morto de liaonklo, Ödön Batthyány, kiu ne havisidon, László heredis la latifundion(grandbienon) de Körmend, la duoblanfamili-nomon kaj la titolon de princo.Li  devis  transloĝiĝi  al  la  kastelo  deKörmend, kaj tie li establis sian duanmalsanulejon.

    Tiam li estis jam konata kaj res-pektata specialisto-okulkuracisto. Liaperigis studojn pri kazoj en la fakrevuoZentralblatt für Augenheilkunde. Oniofertis al li universitatan katedron, sedli rifuzis, ĉar volis resti ĉe siaj pacientoj– malriĉuloj.

    Dum la mondmilito li servis kieldistrikta kuracisto de tri vilaĝoj (Pama,Edelsthal, Kittsee). Li obstine luktiskontraǔ  la  tuberkulozo kaj  la  traĥomo.Kun siaj pacientoj, se necese, li parolisankaǔ  slovake  aǔ  kroate.  (Krom  lagepatraj hungara kaj germana lingvoj,

    kaj la klasika (kaj medicina) latina,László  parolis  ankaǔ  angle,  france  kajitale.)

    László havis tre lertajn manojn. Liuzis  ilin  krom  la  operacioj  ankaǔ  porĉiuspecaj brikoladoj, riparo de horloĝoj,piano kaj orgenludado, eĉ por ĵonglado.Krome li  dancis, rajdis kaj ĉasadis bone,ŝoforis, eĉ organizis praktikajn kursojnpor ŝoforoj. Li ŝatis pentri, sed sincererekonis sian diletantecon. Li konis laǔnome multajn animalojn kaj plantojn.Kio koncernas la manĝadon, trinkadonkaj sinvestadon, László estis puritana.Lia sola pasio estis la fumado… Lisentis sin bone en familia rondo, sed kieleble evitis la “altan societon”. Pli olmodesta, li estis humila, precipe rilateal  la eklezio. Malĝentilan aǔ obscenanparoladon li ne toleris. Tamen multajndistingojn li ne povis eviti. Li estismembro de tri kavaliraj ordenoj, dum-viva ĉefdepartementestro, membro de laAlta Ĉambro de la Nacia Asembleo, ktp.

    La religia, spirita vivo de d-ro LászlóBatthyány-Strattman meritus detalananalizon, sed tio ne estas nia tasko. Tioestis farita dum la proceduro de liabeatigo. Tamen estu permesite el-nombri ties ĉefajn trajtojn.–  Vivo en la ĉeesto de Dio, fari ĉion por

    la gloro de Dio.–  Senkondiĉa  amo  de  la  proksimulo(ĉiuj homfratoj).

    –  Senkondiĉa akcepto kaj   konfeso dela doktrino de la Eklezio.

    –  Fido je la efiko de la preĝo.– Memdisciplino sen troigoj.– Kontemplado kaj meditado. – Kultode la  Eǔĥaristio.Blazono ĉe la domo de Batthyány en Vieno

  • DIA REGNO 2/2013 39

    – Kulto de la Sankta Virgulino Maria.– Pilgrimado al la sanktejoj de la

    Virgulino.– Kulto de Sankta Jozefo, la patrono de

    la familioj.–  Kulto  de  reĝo  Sankta  Ladislao,  lia

    patrona sanktulo.– Kulto de Sankta Paskalo.– Sankta meso, Oficino kaj rosarioĉiutage.

    – Ofta konfeso (se eble, al lia spiritagvidanto), kaj komunio, se eblas,ministrado.

    – Vivi priatentante la liturgian kalen-daron.

    –  Senĉesa bonfarado.–  Apostola zelo por savi animojn: li eĉ

    verkis libreton por siaj pacientoj kunla titolo: “Malfermu la okulojn kajvidu!”

    –  Respekto de la  pastroj kaj monaĥoj.– Li estis membro de la terciara ordeno

    de la Franciskanoj.

    Kiam  en  1918  la  AǔstriahungaraMonarĥio kolapsis, László kun sia tutafamilio  moviĝis  al  Vieno,  poste  enSvislandon. Sed jam en 1919 ili returnissin al Körmend. Li estis legitimista,fidela  al  la  reĝo,  eĉ kiam Karlo  la 4adevis forlasi la tronon.

    La packontrakto de Trianon (4 junio1920) tranĉis la bienon je tri partoj. Lavilaĝo  mem  apartenos  al  Aǔstrio,  lafervoja stacidomo al Ĉeĥoslovakio, kajla agroj al Hungario.

    En septembro 1928 fakkuracistoj enVieno konstatis, ke d-ro Batthyányhavas kanceron de la urina veziko. La27-an de novembro ili operaciis lin, sed

    vane. Li devis suferi kruelajn dolorojn,ripetitajn kramfojn ktp dum 14 monatoj.La homoj jam kvazaǔ pilgrimadis al liahospitala lito. Li heroe toleris la suferon,dirante:

    “Mi  volas  antaǔ  la  tuta  mondodanki al Dio pro la sufero, kaj peti linke  li  donu  plu,  ĉar  tio  estas  bonakuracilo por mia animo kaj bona ilopor helpi aliulojn.”

    Li forpasis la 22-an de januaro 1931,en la viena sanatorio Löwe. Post funeb-raj ceremonioj enVieno kaj Körmend,la kadavron de d-ro László Batthyányoni metis en la familian kriptontroviĝantan  sub  la  preĝejo  de  Németújvár.

    Lian nomon portas jam hospitalo,medicina premio, kaj memormuzeo.

    Fine de okjara proceduro, la 23-an demarto  2003  papo  Johano  Paǔlo  la  2adeklaris d-ron László BatthyűnyStrattmann “beato.”

    — o —

    El Vikipedio:Beatigo  nomiĝas  tiu  proceso  deRomkatolika Eklezio, kiam papo soleneproklamas iaman kristanon beatulo,preskaŭsanktulo.

    Dum la beatiga proceso la eklezioekzamenas vivon, agojn kaj aljuĝitajnmiraklojn de la kandidato. La procesopovas  okazi  ĝenerale  5  jarojn  postmorto de beatonto. La papo povas fariesceptojn kiel ĉe Johano Paŭlo la 2a,kiam  jam  samjare  komenciĝis  laproceso.

  • 40 DIA REGNO 2/2013

    Karaj, kial skribi primi? Koni la eraon,en kiu ni devis vivi,estas grave. Jarojn post la duamonda  milito  ĝis  hodiaŭ.Multaj  idealoj,  tamen  ĉiujmisuzitaj nur en la servo dekomunisma ideologio. Mihavas  ankoraŭ multajn  broŝurojn  de  tiu  tempo.  Paroladoj  de  sovetaj  ŝtatestrojtradukitaj en Esperanton. Onimulte parolis pri la paco kajpreparis militon. Esperantajrondetoj  povis  funkcii,  ĉarEsperanto estis agnoskitaporpaca lingvo. Tamen uziĝin  en  vere  porpacaj  kajtuthomaj idealoj oni ne eblis.Eĉ la Ĉeĥa Esperanto Asocione rajtis ekzisti kaj la malpligranda sekcio de KELI tutene. Estas vero, ke lerni Espe-

    ranton ne estis tiom suspektinda kiellerni la anglan. Tamen en gimnazio oniinstruis la germanan kaj la francan.Malpli imperialismaj lingvoj ol la angla.Mi diras en la gimnazio, tamen eĉ tiunklasikan  nomon  tiu  ĉi  mezlernejo  nepovis  havi.  Laŭnome  ĝi  estis  Mezaĝenerale kleriga lernejo.

    Ke ekzistas Esperanto mi ekkonis plifrue. Kiel juna knabo mi trovis en lasubtegmento de nia domo broŝureton priEsperanto kaj Ido. Tio instigis mianscivolon. Post mallonga tempo mikomencis viziti la naŭan klason de Bazalernejo  en  distrikta  urbo  Kroměříž

    (Kromierĵiĵ). En mia proksima naskiĝvilaĝo Břest (Brĵest – malnovslava nomode ulmo)  tiu ĉi naŭa klaso ankoraŭ nefunkciis.  En  Kroměříž  mi  trovisEsperanto-rondeton, kie mi ellernis legiEsperante kaj traduki laŭ la vortaro. Sedposte, dum la studoj en la gimnazio(antaŭkomunisma kaj hodiaŭa nomo demezlernejo, kiun mi vizitis) mi ne havisforton  daŭrigi  la  studon  de Esperanto.Iomete mi ellernis la rusan, germanankaj nedevigan latinan lingvojn. Mi volisstudi teologion. Ŝajnis, ke romkatolikaeklezio  ĉe  ni  restos  sen  pastroj.  Lateologia fakultato, historia parto deUnivesitato de Prago (fondita 1348 deKarolo la IV.), estis elĵetita el Prago enla distriktan urbon Litoměřice, foran 70kilometrojn.  Ankaŭ  nombro  de  seminariistoj  estis  celkonscie  malpliiĝinta.Nur 7 novaj pastroj dum unu jaro por laduono  de  tiama Ĉeĥoslovakio.  Tamenkvin  jarojn  antaŭ  la  Praga  printempokomenciĝis  iomete varmiĝi, kaj en niaklaso ni estis jam 20.

    Estrarano – Václav PospíšilL

    A P

    RO

    FIL

    O

  • DIA REGNO 2/2013 41

    Dum la kvindekaj jaroj estis rom-katolikaj ordenoj likviditaj. Tamensekrete  ili daŭrigis sian vivon. Mi kunkelkaj  pluraj  seminariistoj  estiĝissekretaj Dominikanoj. La ordeno ebligisal mi pliajn studojn en dominikanaUniversitato en Romo. La Praga prin-tempo  jam  finiĝis  per  la  invado  dearmeoj de Varsovia Pakto, do la mal-facilaĵoj aperis. Mi eĉ devis post ne tutajdu jaroj reveni hejmen, alie mi estuskonsiderata fuĝinto.

    Mi revenis kiel pastro, parte vivis endominikana komunumo de tri fratoj,parte deĵoris kiel paroĥestro en la najbaraparoĥo. Tiam komenciĝis nova periodoen mia vivo. Estis en tio iom de mianaiveco  kaj  nematureco.  Mi  edziĝis,foriris  el  eklezia  deĵoro  kaj  komencislabori en paneldomkonstrua firmao. Mi

    devis vivteni la familion. Tiam mi finehavis pli da tempo kaj komencis denovelerni Esperanton. Post nia velura revo-lucio  (kiu  ankoraŭ  ne  finpaŝis  al  belafino) mi ekkonis Unuiĝon de MoraviajFratoj kaj ekŝatis ĝin. Iam mi aniĝis enla Dominikana ordeno pro la idealoj,kiujn mi estimas daŭre. Tamen la vivode la Dominikana ordeno ne estis ĉiamtiom ideala. Kontraŭe en  la  familio deMoraviaj Gefratoj neniam estis malhelaperiodo. Nun mi estas krom mia civiladeĵoro predikanto de malgranda komunumo.

    Mi devas konstati, ke mi ankoraŭ nefaris multon por Esperanto kaj por ladiskonigo de Jesua evangelio pere deEsperanto,  sed mi  senĉese  esperas,  kepaŝo post paŝo ...

    KONGRESI ?Prezidanto Philippe COUSSON, FR

    Nia ligo havas du ĉefajn  agadkampojn,  du  ĉefajn  renkontiĝejojn, du ĉefajn  rimedojn vivi.Ili estas tiu ĉi nia revuo kaj nia kongreso.

    Ĉar vi  legas  tion,  vi  partoprenas  ennia  revuo.  Mi  esperas  ke  vi  ĝuas  larezulton de la laboro de nia redaktoro.

    Sed tamen, pluraj el vi mankas al nien la kongresoj. Kaj same al vi mankasla etoso, la ĝuo partopreni ilin. Vi eblejam partoprenis niajn kongresojn iam,antaŭ  jaroj,  kaj  scias  kion  tio  povassignifi, frate vivi dum semajno kunhomoj kiujn vi neniam havus la okazonrenkonti en aliaj cirkonstancoj, dividi laspertojn, kaj kune preĝi.

    Vi eble partoprenis en aliaj esperan-tistaj kongresoj, renkontiĝoj. Sed ĉu vipovas imagi kiel estas kiam al laesperantisteco aldoniĝas la kristana kunvivado? Ĉiusence plena semajno. Ĉu viaŭdacus mistrafi tion?

    Komprenble, povas okazi diversajcirkonstancoj  aŭ  kondiĉoj  kiuj  malhelpas  partopreni  ĉiun  jaron.  Kial  neĉiun duan jaron? Ĝuste 2013?

    Ne estas tro malfrue aliĝi al Svitavy.Ne  nur  la  loko  allogas,  sed  ankaŭ  lakristana frataro, la spirita etoso, laesperantista medio (kaj muzeo!).

    Vi estas atendataj, esperataj. Venukaj vidu!

  • 42 DIA REGNO 2/2013

    Strasburgo,  kiu  situas  ĉe  la  landlimo inter Francio kaj Germanio,estas vere vizitinda kaj vidindaurbo. Ni spertis tion dum la ekumenajBibliaj Tagoj kiuj tie okazis en la KulturaCentro Sta Tomaso de la 13a ĝis la 17ade marto 2013.

    Mia edzino (protestantino, E-komen-cantino) kaj mi (katoliko, nova dumvivaIKUE-membro) estis la unuan fojonpartoprenantoj je Bibliaj Tagoj. Malgraŭla neĝa vetero ni havis bonan veturadonaŭtomobile  de  nia  hejmurbo  Bamberg(Germanio) ĝis Strasburgo. Nia navigilogvidis nin tra la okcidentaj regionoj dela urbo. Jam de malproksime ni povisvidi la altegan katedralan turon, kiu estisinter  la  jaroj  1647  kaj  1874  eĉ  la  plejalta  konstruaĵo  de  la mondo. Nia  vojokondukis nin ankaŭ preter gravaj eŭropaj institucioj: la juĝejo por homaj rajtojkaj  la  eŭropa  parlamentejo  (imponaampleksega vitra konstruaĵo). Alveninteni ricevis grandan dulitan ĉambron kunbela vido al la vasta parko de la Kultura

    Centro. Ni sentis nin tre bone akceptitaj.La unuajn E-istojn, kiujn ni renkontis

    en la Kultura Centro estis Stefan Lep-ping kaj Albrecht Kronenberger. StefanLepping, kiu estas pofesia preĝeja muzikisto,  organizis  la  aranĝon.  AlbrechtKronenberger estas katolika sacerdotokaj estas konata interalie kiel unu el laverkistoj  de  la  ekumena  preĝo  kajkantolibro “Adoru“. Dum la vesperoalvenis pli ol 20 partoprenantoj el 5landoj: Belgio, Francio, Germanio,Italio  kaj  Slovakio. La  aranĝo komenciĝis  per  komuna  matenmanĝo  en  lamanĝosalono. Dume ni aŭdis, ke novapapo estis elektita. Sekve la grupo deci-dis rigardi la “habemus papam“ (E-lingve: “ni havas papon“) en la francatelevido. Tiamaniere la Bibliaj Tagojkomenciĝis  per  grava  eklezia  okazaĵo.En la mesoj de la sekvontaj tagoj ni jampovis  preĝi  por  la  nove  elektita  papoFrancisko.  La  unua  tago  finiĝis  perkomuna kompletorio en la kapelo.

    En  la  venontaj  tagoj  ni  havis  riĉan

    Bibliaj tagoj 2013 en StrasburgoRaportas Martin Turban, DE

    Grup

    a foto

    . Foti

    s K-H

    Sch

    aeffe

    r

  • DIA REGNO 2/2013 43

    Stefan Lepping skribis pri lahistorio de la Bibliaj Tagoj jene:La ideo de la Bibliaj Tagoj kunAdoru  naskiĝis  post  la  apero  de  laekumena preĝ kaj kantlibro Adoru. Pli

    frue ilin organizis Pastro BernhardEichkorn el Villingen/ suda Germanio,kiu bedaŭrinde ĉifoje ne povas ĉeesti.

    La celo estas, meti la du gravajnEsperantajn kristanajn librojn, la Biblion

    Bibliaj tagoj 2013Raportas Siegfried KRÜGER , DE

    programon.  Ĉiu  tago  komenciĝis  perrozario (kun bibliaj meditetoj) aŭ meso.Je tri tagoj okazis prelegoj de PatroWillibald  Kunigk  el  la  monaĥejo  Nitschau (Germanio) pri bibliaj temoj: “Diofariĝis  homo“,  “Dio  nin  elaĉetis“  kaj“Dio vivas kun ni“. Post la prelegoj lagrupo havis eblecon, diskuti pri la dirit-aĵo. Estis intensa interŝanĝo de pensoj.Eĉ  mia  edzino  kiel  Ekomencantinopovis kapti la plej gravajn enhavojn.Vespere ni kune rigardis filmon (kunEsubtitoloj)  aŭ  ludis.  Ĉiam  denoveokazis kantado el “Adoru“ kiu akom-panis nin la tutan tempon.

    Je du posttagmezoj estis tempo poresplori la malnovan urbocentron, kiuestas ĉirkaŭita per akvo. Krom la katedralo impresis nin la malvastaj stratetojkaj la trabfakaj domoj en la alzaca stilo.Rimarkinde estas ke multaj stratnomojestas dulingvaj: en la franca kaj en lastrasburga alzaca dialekto.

    Vendrede  antaŭtagmeze  ni  vizitisinstituton por ekumena esplorado. Tieni povis paroli kun ties estro. En tiuinstituto estis formulita la komunadeklaro pri la pravigo-instruo (de prote-stanta  flanko).  La  instituto  estas  ĉiamdenove renkontejo por teologoj de la

    diversaj konfesioj. Vespere venis al niagrupo la juna evangelia pastoro Wolf-ram Rohloff el Zöblitz (Germanio).Sabate li celebris kun ni protestantandiservon  kun  sankta  manĝo.  En  siaprelego li rakontis al ni pri la nova papoTeodoro la 2a de la kopta eklezio enEgiptio kaj pri lia interesa kariero.

    Dimanĉo estis nia lasta komuna tago.Ni festis sanktan meson kaj ekumenanferman diservon. Sekvis lastaj kantoj kajla tagmanĝo. Tiam ĉiuj diris “adiaŭ“ unual la alia kaj ni devis veturi hejmen. Niestis plenumitaj per multaj bonajimpresoj precipe per la sono de psalmojkaj himnoj je la gloro de Dio. Miaedzino poste diris al mi entuziasme, keŝi neniam antaŭe kantis  tiom multe  entiom malmultaj tagoj. – Al mi Esperantodenove montriĝis kiel taŭga komprenilointer homoj de diversaj landoj kajdiversaj konfesiaj tradicioj. En tiu lingvoni povis kune paroli, kanti kaj preĝi. Enmia opinio Esperanto havas la potenconfariĝi la “nova latino de la eklezio“ (laŭtitolo de konata libro de UlrichMatthias). Mia edzino kaj mi jam ĝojaspri venontaj tiaj renkontiĝoj kiel estis ĉitiuj Bilbliaj Tagoj.

  • 44 DIA REGNO 2/2013

    kaj Adoru-n, kiujn multaj Esperantistojfiere havas sur sia libro-breto, en lapraktikon,  por  ĉerpi  el  ilia  riĉeco.  LaBibliaj Tagoj havas plurajn akcentojn:legadon kaj studadon de la Biblio, i.a.per  prelegoj;  komuna  preĝado  kajkantado el Adoru (kio fakte ankaŭ ofteestas vivigo de Bibliaj tekstoj, ekz. lapsalmoj,  legaĵoj  ktp);  la  amika  kajekumena  kunestado;  la  konatiĝo  kunekumenaj  demandoj  kaj  temoj  (ankaŭpere de la gastigantaj urboj, kaj tiesrilatoj al kristanismo de diversaj kon-fesioj en historio kaj nuntempo). Estastre  interese,  fari  ĉion  ĉi  sur  internacianivelo per la bela kaj spiritoriĉa lingvoEsperanto! Estas interese ekscii kajsperti, kiagrade oni kapablas sur tiunivelo – ne ligite al la limoj denaci(lingv)a vidpunkto – rekte kaptiverojn  (aŭskultante  kaj  diskutante)  kajla Spiriton de Dio (kantante kajpreĝante). Tiel Esperanto fariĝas ne nurafero  de  la  intelekto,  sed  ankaŭ  de  lakoro; ne nur homa inventaĵo, sed perilode Dio mem. Zamenhof, kiel judo,ankaŭ  estis  religia  homo,  kiu  lasis  sininspiri, kreante Esperanton, kaj unu elliaj tradukadoj estis – la Biblio! Ni dospertas Esperanton kiel donaco de Dio:ne  nur  al  la  mondo,  sed  ankaŭ  al  Liapopolo, la Eklezio. Esperanto havasspecialan spiritualecon de malfermecokaj toleremo, kun humanaj principoj, kiubone inter-agas kun bone komprenitakristanismo. Tio estis la priskribo deStefan Lepping.

    Mi pensas kaj spertis, ke krom tiajeble teoriaj celoj de Bibliaj Tagoj, ankaŭla amuziĝo kaj ĝuado kaj flegado de verainternacia kaj interkonfesia amikeco

    estas  sufiĉe  gravaj  kaj  realaj  celoj!Temas pri praktikado de vera kristaneco,kion ni faras ne nur por ni mem, sedanstataŭante por multaj, kiuj ne havas ĉitiun eblecon, kiel kontribuo al laprogreso de la Eklezio (do: ni!) enunueco kaj pliboniĝo.

    Estas fakto, ke dum jarcentoj diversajkonfesioj restadis – se ne malamikaj –almenaŭ tute apartaj. En mia (katolika)urbo oni diris ke gepatroj batis siajninfanojn se ili eĉ nur scivoleme rigardistra la fenestroj de la najbara evangelianapreĝejo...  Malvasteco  de  koro,  superstiĉo, ktp. Ekde la IIa Vatikana Konciliokomenciĝis malfermiĝo unu por la alia,intereso  por  la  alia,  komunaj  preĝadokaj  legado  de  Biblio,  ktp.  Ankoraŭ  lakompreno de la Biblio en kelkaj punktojestas  tre  malsama  laŭ  la  diversajkonfesioj, kion ni plej forte kaj dolorekonstatas en la “testamento“ de Jesuo,la  “Sankta Manĝo“,  kiun  katolikoj  kajprotestantoj  ankoraŭ  ne  povas  festikomune. La tiel nomata interkomuniadoestas malpermesata kaj ankaŭ nek valoranek sincera, ĝis ni estos trovintaj en niajkomunaj  kristanaj  radikoj  sufiĉegrandan interkonsenton, pri kio temas.Tiam  ĝi  iam  ne  plu  estos  temo  dekverelado kaj malkonsento, sed mistero,donacita de Jesuo, kiun ni akceptas perunu sama fido, en unueco kun tiu de laapostoloj kaj de la fruaj ekleziajteologoj. Tiel ni iam superos la kverel-adon de unuopaj teologoj de la 16ajarcento! kverelado, kiu sen la politikajkaj sociaj cirkonstancoj de tiu epokoneniel  estus  kaŭzinta  longedaŭran  disiĝon  de  la  tuta  Eklezio,  “Korpo  deKristo“  (laŭ 1 Kor 12, 1231). Sed ĝis

  • DIA REGNO 2/2013 45

    tiam ni devus atendi kaj elteni lafendiĝon  de  la  Eklezio,  kvankam  nimem kiel unuopuloj eble jam fortestrebas kaj sopiras al la venonta plenaunueco, permesonta al ni komunaneŭkaristion. La Eklezioj nin instigas, farikune  ĉion  kion  ni  jam  povas:  Kanti,preĝi, studi, diskuti, festi (kaj festeni...),kaj  ĉion  tion ni volas  fari  dum BibliajTagoj en amika etoso, escepte de lapartopreno  en  la manĝado  fizika de  laSankta  Manĝo  laŭ  la  alia  konfesio.Tamen estas bele, se ni spirite komuniasal  Jesuo,  kaj  respekte  ĉeestas,  kiam  laaliaj komunias, tolerante ilian kom-prenon; kaj se ni spirite unuigas ninankaŭ kun la fizike komuniantoj. La pliprofunda senco de la Sankta Manĝo jane estas manĝado, sed unuiĝo.

    Mi jam partoprenis bibliajn tagojnantaŭ apero de ADORU. La tagoj pasaskiel en malgranda ekumena kongreso.Ĉifoje mi estis post 2004 la duan fojonen Strasburgo.

    Stefan Lepping lerte gvidis tra latagoj. Li tre bone kantas kaj akompanasla kantojn per gitaro.

    Unuan fojon mi partoprenisRosarion. Impresis min ankaŭ “KalvariaVojo”, ADORU 20 kun kanto 021.

    Patro Benoît Ente OP montrisinteresan kaj intertempe faman filmon“Homoj kaj Dioj”1 (franclingva kunesperantaj surtekstoj)

    Patro Willibald Kuhnigk OSB gvidisdiservojn  kaj  prelegojn  “Dio  fariĝishomo”  kaj  “Dio  elaĉetis  nin”.  Li  citismultajn  bibliajn  lokojn,  bedaŭrindeenmane ni ne havas resumon.

    La  ĉeeston  de  pastoro  WolframRohloff per protestanta Diservo kunSankta Manĝo (ADORU 086) mi spertiskiel  kulminon,  ĉar  ankaŭ  kelkajkatolikoj sekvis la inviton de Jesuo.

    Viktoro Simonnet estas juna franco,kiu  estras  la  francajn  IKUEanojn. Ĉula KELI-prezidanto konas lin? La patrode Viktoro estas akademiano ĉe UEA.

    Giovanno Daminelli, estrarano deIKUE, ne estis kontaktema por parolipri estonta ekumena kongreso.

    La franco Emmanuel Wald, studentode protestanta teologio, gvidis lapartoprenantojn tra Strasburgo.

    La “Adoranto” Albrecht Kronen-berger estis valora partoprenanto kajekumenano.

    Li gvidis la ĉetablajn kantojn.La  daŭrigo  de  la  bibliaj  tagoj  estas

    dezirinda. Danko estu al Stefan Lepping....

    Fotogalerio pri kelkaj bibliaj tagoj,programo kaj partoprenintojwww.ipernity.com/home/267574

    1 eo.wikipedia.org/wiki/Des_hommes_et_des_dieux_%28filmo%29

    Dum

    prele

    go de

    patro

    Willi

    bald

    Kunig

    h. F

    otis K

    -H S

    chae

    ffer

  • 46 DIA REGNO 2/2013

    informetoj

    Venu al Hamburgo! Tie okazosla 34-a Germana EvangeliaEklezia Foiro (= DeutscherEvangelischer Kirchentag) de la unuaĝis  la  kvina  de  majo  ĉijare.  La  bibliamoto “Kiom vi bezonas“ (Exo 16,16)samtempe  estu  kuraĝigo  kaj  postulo.Unuflanke  ĝi  diras:  Dio  bonegeprizorgas vin disponigante tiom, kiomvi bezonas. Aliflanke: Prenu por vi nurtiom, kiom vi bezonas. La moto rektegvidas al la demandoj pri ¸usta kajrespondeca  mastrumado,  al  la  ĵustadisdonado de vivremedoj, aliro alklerigeco ktp.

    Kiel kutime dum tiaj eventoj laGermana sekcio de KELI prizorgosinformstandon kadre de la “Foiro de laEblecoj“ (= Markt der Möglichkeiten).Ni  troviĝos en  la  foira halo A1 kun  lastandnumero H17. La stando de KELIcetere ne estos la nura Esperanto-standosur la “Foiro de la Eblecoj“. Partoprenosankaŭ  GEJ  (=  Germana  Esperanto

    Junularo).Mi  tre  ĝojas  pri  la  engaĝigo  de  la

    Hamburganaj Esperantistoj. Jam lastanpentekoston dum la Germana Kongresoen Berlin la partoprenantoj el Hamburgospontanee promesis sian kunlaboron.Intertempe  la kunlaborteamo grandiĝisal ok personoj.

    Venu al Hamburgo, vizitu nin, subtenunin!

    Hedwig Fischer,sekretario de la

    Germana KELI-sekcio

    “Kiom vi bezonas“

    Baldaŭ la esperantlingvaj predikojde Bibliaj Tagoj (vidu apartajnraportojn) ankaŭ legeblos sur laretpaĝo de nia paroĥo. Do ĉe la retadresowww.kirche-in-zoeblitz.de vi trovos lapredikojn de la Bibliaj Tagoj kaj de lapasinta KELI-kongreso.

    Ni ankaŭ ĝojus, se legantoj komentusnian  (esperantlingvan)  paĝon  kajproponus aldonojn, plibonigojn k.t.p. aŭper  retmesaĝo  aŭ  rekte  sur  la  paĝo  jebutono “Gästebuch”.

    Kore salutasWolfram Rohloff

    Predikoj legeblaj ĉe nova retpaĝaro

  • DIA REGNO 2/2013 47

    informetojKaraj, la partoprenintoj deKELI-kunvenoj kaj ekumenajkongresoj havas ankoraŭ en siajoreloj la vortojn de Adolf Burkhardt:“Ne  forgesu  vian  duan  haŭton!”  Liparolis  pri  ADORU,  kiun  oni  ĉiamkunportu.

    Sed kien meti la libron post la antaŭmanĝa preĝo? Kiel protekti ĝin kontraŭsaŭcomakuloj?

    Pro tio mi enretigis pdf-dosieron,helpe de kiu organizantoj de kunvenojpovas presi la bezonatajn faldfoliojn.Vidu ekzemplon sur la dorsa flanko

    Oni  povas  elŝuti  la  dosieron  elKRISTANAJ FONTOJ:http://fontoj.net/ > kanti > Faldfolio:ĈETABLAJ KANTOJ KAJ PREĜOJaŭ: http://fontoj.net/ > prepari Diservon>  Faldfolio:  ĈETABLAJ KANTOJ KAJPREĜOJ

    Pro la kopi-rajtoj oni devas unueensaluti per la pasvorto, havebla ĉe mi.Same oni skribu al mi, se oni preferasla dokumenton doc-forme por MicrosoftWord:

    Albrecht.kronenberger(ĉe)t-online.de

    Kore salutas vinAlbrecht

    Bedaŭrinde  mi  devas  informi  alvi, ke nia kunsido decidisunuanime en marto 2012 kajdenove la 16-n de marto 2013 malfundinian Sekcion.

    Al la lasta kunsido alvenis tri memb-roj  kaj  unu,  kiu  ne  apartenas  ankoraŭal iu kristana komunumo. Kelkaj kiessanstato malpermesas  vojaĝojn  sendisleteron, telefonis aŭ rete esprimis siansubtenon pro la malfondo. Mi informasen la landa revuo pri la afero kaj in-stigas homojn aboni Dia Regno kaj pagisubtenan membrokotizon al la konto ĉeUEA, same mi memorigis pri KELI-kongresoj. Niaj restantaj monrimedoj

    atendos en banko dum tri jarojeventualan reaktivadon de la sekcio,poste ili iros al la konto de EsperantoAsocio de Finnlando laŭ la statuto.

    La arkivo de Finna Sekcio de KELIestas en la Nacia Arkivo de Finnlando,krom  la  lastaj  tri mapoj, kiuj detruiĝisdum la fumado kaj akvumado okaze dela ekbruliĝo de la poŝtkestoj en la loĝregiono, post la morto de prezidantoOlavi Kantele.

    Synnöve Mynttinen Rullakatu 6 as 11

    15900 Lahti Finnlando

    [email protected]

    Faldfolio:

    ĈETABLAJ KANTOJ KAJ PREĜOJ

    La malfondo de la finna sekcio de KELI

  • 48 DIA REGNO 2/2013