limsaltanta folio...6 3 la bona lingvo seksa signifo de o-vortoj en esperanto ne ekzistas gramatika...

4
KURSOJ kaj renkontoj - COURS et rencontres Université Populaire du Canton de Genève, 23 rue du Vuache, 1201, Genève (derrière le collège Voltaire) Tél: 022 339 05 00 E-mail : [email protected] - Site Internet : www.upcge.ch Jara kotizo : SFr 50.00, Kursoj : po SFr. 50.00 por unu kurso (semestre) Loko: Ecole de Commerce Nicolas-Bouvier, rue de Saint-Jean 60, 1203 Genève Kurso de gramatiko/konversacio, marde : 18h00 ĝis 19h30 Unua semestro Oktobro-Februaro, dua semestro Februaro - Junio. Aliĝoj ĉe Université Populaire du Canton de Genève. Ĝeneva grupo Esperanto-Grupo La Stelo, La Stelo, 1200 Genève, Kontakto : [email protected], retpaĝo : www.lastelo.ch. Laŭzana grupo : Laŭzana Esperanto Societo, Case postale 246 - CH-1000 Lausanne 22. Interete : www.esperanto-lausanne.ch Renkontoj monate ĉe Espace Dickens, avenue Dickens 6 en Lausanne - por pliaj informoj bonvolu kontakti : [email protected], Tel.+41 21 647 29 28 Zuriko/Zürich Esperanto-Societo Zuriko, Archstrasse 2, Poŝtfako 26, 8613 Uster 3 (Zuriko), Tel. 044 251 50 25, [email protected], http://esperanto.ch/zuriko Renkontiĝas ĉiam la lastan ĵaŭdon de la monato en restoracio Mandarin (Mishio) apud stacidomo Stadelhofen en Zuriko. CDELI - La Chaux-de-Fonds Didaktikaj stud-sabatoj : la trian sabaton de la monato (konfirminde) por ĉiuj esperanto-lernantoj. Bonveno je la 10a horo, kursoj de la 10.30-a ĝis la 16.30-a. Aliĝo : Nancy Fontannaz, telefone 021 728 31 27 au rete : [email protected] Adreso: CDELI, Bibliothèque de la Ville, Progrès 33, 2a etaĝo, CP 3034, 2303 La Chaux-de-Fonds.Tel: 032 967 68 42. Espéranto Bourg-En-Bresse Aglca - Maison de la Vie Associative, 2 Bd Irène Joliot-curie - Cs 70270 01006 Bourg En Bresse Cedex, 04 74 22 67 14 [email protected], https://esperantobourgenbresse.wordpress.com °°° Ne jetez pas cette brochure, s.v.p. donnez-la à quelqu'un d'autre °°° Asocio Espéranto - Genève - Régions _________________________________ LIMSALTANTA FOLIO No. 16, 2020 ________________________________________________________________________ La asocio Esperanto-Genève-Régions estas translima asocio kiu celas krei ligojn inter grupoj de Esperantistoj en Pays de Gex, Lago Lemano, Rodanalpoj kaj Ĝenevo, inter aliaj. La Asocio organizas babilan rondon, La Lunda Grupo, ĉiun lundon ekde la 18-a horo ĉe "Galicia", 21 rue des Gares, malantaŭ la stacidomo Cornavin en Ĝenevo (ĉe la angulo, vidalvide de la Poŝtoficejo Montbrillant). _______________________________________________________________________________ En ĉi-tiu numero : Asocia agado, verda angulo, ŝercoj, terminoj pri veturiloj , kaj aliaj interesaĵoj ———————————————————————————————————— Por pli da informoj, vizitu nian retpaĝaron : www.esperanto-geneve-regions.info Il y a des pages en français! - There are pages in English! aŭ kontaktu nin telefone : Charmian +33 (0)450 422 802 retpoŝte : [email protected] kaj Marie +33 (0)450 421 956 Poŝtadreso : 36 parc du Bugnon, 01630 St Genis-Pouilly, Francio Tiuj kiuj deziras, povas kontribui simbolan sumon al Asocio EGR de 5.00 aŭ SFr 5.00 (jare) - donacoj ankaŭ bonvenas! Landaj asocioj : Svisa Esperanto-Societo : www.svisa-esperanto-societo.ch Kunprezidantoj: Mireille Grosjean, Grand-Rue 9, 2416 Les Brenets Tel: 032 932 18 88 retpoŝte : [email protected] Dietrich Weidmann, Archstr. 2, 8610 Uster, Tel: 044 251 50 25 [email protected] Espéranto-France, 4 bis rue de la Cerisaie, 75004 Paris www.esperanto-france.org [email protected], Tel:01 42 786 886 ---------------------------------------------------------------------------------------------------------- Ni kore dankas niajn membrojn kaj geamikojn pro ilia subteno. Nous remercions chaleureusement nos membres et amis pour leur soutien. We warmly thank our members and friends for their support. °°° Ne forĵetu tiun broŝuron, bonvolu doni ĝin al iu alia °°°

Upload: others

Post on 27-Jan-2021

4 views

Category:

Documents


0 download

TRANSCRIPT

  • KURSOJ kaj renkontoj - COURS et rencontresUniversité Populaire du Canton de Genève, 23 rue du Vuache, 1201, Genève (derrière le collège Voltaire)Tél: 022 339 05 00 E-mail : [email protected] - Site Internet : www.upcge.chJara kotizo : SFr 50.00, Kursoj : po SFr. 50.00 por unu kurso (semestre)Loko: Ecole de Commerce Nicolas-Bouvier, rue de Saint-Jean 60, 1203 GenèveKurso de gramatiko/konversacio, marde : 18h00 ĝis 19h30Unua semestro Oktobro-Februaro, dua semestro Februaro - Junio.Aliĝoj ĉe Université Populaire du Canton de Genève.Ĝeneva grupoEsperanto-Grupo La Stelo, La Stelo, 1200 Genève, Kontakto : [email protected], retpaĝo : www.lastelo.ch.Laŭzana grupo : Laŭzana Esperanto Societo, Case postale 246 - CH-1000 Lausanne 22. Interete : www.esperanto-lausanne.chRenkontoj monate ĉe Espace Dickens, avenue Dickens 6 en Lausanne - por pliaj informoj bonvolu kontakti : [email protected], Tel.+41 21 647 29 28 Zuriko/ZürichEsperanto-Societo Zuriko, Archstrasse 2, Poŝtfako 26, 8613 Uster 3 (Zuriko), Tel. 044 251 50 25, [email protected], http://esperanto.ch/zuriko Renkontiĝas ĉiam la lastan ĵaŭdon de la monato en restoracio Mandarin (Mishio) apud stacidomo Stadelhofen en Zuriko.CDELI - La Chaux-de-FondsDidaktikaj stud-sabatoj : la trian sabaton de la monato (konfirminde) por ĉiuj esperanto-lernantoj.Bonveno je la 10a horo, kursoj de la 10.30-a ĝis la 16.30-a.Aliĝo : Nancy Fontannaz, telefone 021 728 31 27 au rete : [email protected]: CDELI, Bibliothèque de la Ville, Progrès 33, 2a etaĝo, CP 3034, 2303 La Chaux-de-Fonds.Tel: 032 967 68 42.

    Espéranto Bourg-En-BresseAglca - Maison de la Vie Associative, 2 Bd Irène Joliot-curie - Cs 7027001006 Bourg En Bresse Cedex, 04 74 22 67 [email protected], https://esperantobourgenbresse.wordpress.com

    °°° Ne jetez pas cette brochure, s.v.p. donnez-la à quelqu'un d'autre °°°

    AsocioEspéranto - Genève - Régions

    _________________________________LIMSALTANTA FOLIO

    No. 16, 2020________________________________________________________________________

    La asocio Esperanto-Genève-Régions estas translima asocio kiu celas krei ligojn inter grupoj de Esperantistoj en Pays de Gex, Lago Lemano, Rodanalpoj kaj Ĝenevo, inter aliaj. La Asocio organizas babilan rondon, La Lunda Grupo, ĉiun lundon ekde la 18-a horo ĉe "Galicia", 21 rue des Gares, malantaŭ la stacidomo Cornavin en Ĝenevo (ĉe la angulo, vidalvide de la Poŝtoficejo Montbrillant). _______________________________________________________________________________

    En ĉi-tiu numero : Asocia agado, verda angulo, ŝercoj, terminoj pri veturiloj , kaj aliaj interesaĵoj

    ————————————————————————————————————Por pli da informoj, vizitu nian retpaĝaron : www.esperanto-geneve-regions.info

    Il y a des pages en français! - There are pages in English!aŭ kontaktu nin telefone :

    Charmian +33 (0)450 422 802 retpoŝte : [email protected] Marie +33 (0)450 421 956

    Poŝtadreso : 36 parc du Bugnon, 01630 St Genis-Pouilly, FrancioTiuj kiuj deziras, povas kontribui simbolan sumon al

    Asocio EGR de € 5.00 aŭ SFr 5.00 (jare) - donacoj ankaŭ bonvenas! Landaj asocioj : ● Svisa Esperanto-Societo : www.svisa-esperanto-societo.ch

    Kunprezidantoj: Mireille Grosjean, Grand-Rue 9, 2416 Les BrenetsTel: 032 932 18 88 retpoŝte : [email protected]

    Dietrich Weidmann, Archstr. 2, 8610 Uster, Tel: 044 251 50 25 [email protected]● Espéranto-France, 4 bis rue de la Cerisaie, 75004 Paris

    www.esperanto-france.org [email protected], Tel:01 42 786 886

    ----------------------------------------------------------------------------------------------------------Ni kore dankas niajn membrojn kaj geamikojn pro ilia subteno.

    Nous remercions chaleureusement nos membres et amis pour leur soutien.We warmly thank our members and friends for their support.

    °°° Ne forĵetu tiun broŝuron, bonvolu doni ĝin al iu alia °°°

  • 6 3

    La Bona Lingvo

    Seksa signifo de O-vortoj En Esperanto ne ekzistas gramatika sekso. Sekso estas nur parto de la signifo de iuj O-vortoj. La finaĵo O neniel esprimas sekson. La signifon de vorto oni ĉiam devas lerni. Por ĉiu besta kaj homa vorto oni devas lerni la eventualan sekson kiel parton de la signifo. Neniaj reguloj decidas pri tio. Regas iom da konfuzo pri tio ĉi, kaj multaj vortoj bedaŭrinde havas neklaran signifon. Ekzistas en Esperanto tri signifoklasoj de vortoj por homoj kaj bestoj: Sekse neŭtraj radikoj, virseksaj radikoj kaj in-seksaj radikoj:

    Sekse neŭtraj radikoj: Ĝeneralaj bestaj kaj homaj radikoj: besto, birdo, insekto, fiŝo, homo, persono, infano k.a. VIR-Per la radiko VIR uzata prefiksece aŭ A-vorte oni povas doni viran sekson al vorto: virleono, virhundo, virhomo, vira studento. Ĉe neŭtra radiko oni povas aldoni VIR- aŭ vira, se oni volas klare montri, ke temas pri viro, sed tio ne estas deviga. Se jam la radiko estas vira, oni kompreneble ne aldonu VIR. Se la radiko estas ina, oni povus teorie aldoni VIR- aŭ vira por doni viran signifon, sed praktike tio neniam okazas. -INPer la sufikso -IN oni povas doni inan sekson al vorto: homino, virino, studentino, hundino. Se la radiko estas vira, oni devas aldoni -IN, kiam temas pri ino. Ĉe neŭtra radiko oni povas aldoni IN, se oni volas klare montri, ke temas pri ino, sed tio ne estas deviga. Se jam la radiko estas ina, oni kompreneble ne aldonu -IN.

    Ambaŭ - GEPer la prefikso GE oni povas doni ambaŭseksan signifon al vorto: gehomoj, geviroj, gestudentoj, gehundoj. Se la radiko estas neŭtra, GE normale estas superflua, sed povas esti uzata por emfazi, ke ambaŭ seksoj ĉeestas. Kutime oni ne uzas GE antaŭ inaj radikoj, sed nur antaŭ viraj aŭ neŭtraj. Se vorto per si mem estas neŭtra, oni ne bezonas aldoni GE, krom se oni volas aparte emfazi, ke ambaŭ seksoj ĉeestas. Normale oni diru simple lernantoj, samideanoj, doktoroj kaj homoj.

    Vortoj faritaj per la sufikso ĈJ havas viran signifon. Vortoj faritaj per la sufikso NJ havas inan signifon.

    Fonto : Bertilo Wennergren, Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG)

    Gramatiko en kaf-taso Paciento ĉe psikiatro :“ Doktoro, mi havas problemon. Ĉiun vesperon, kiam mi estas en la lito, mi havas la impreson, ke iu kaŝas sin sub ĝi. Do, mi leviĝas por rigardi sub la liton kaj, kompreneble, neniu ĉeestas.Mi reenlitiĝas, sed post momento, mi diras al mi ke eble mi ne bone rigardis. Do, mi releviĝas por kontroli denove, sen rezulto kompreneble.Koncize dirite, kiom ajn ofte mi diras ke tio estas stulta, mi ankoraŭ sentas la bezonon certiĝi ke neniu sin kaŝas sub la lito. Kaj tio daŭradas la tutan nokton ! Doktoro, ĉio tio putrigas mian vivon, ĉu vi povas fari ion ? ”Doktoro. Hm, mi vidas … obseda impulsulo … Kalkulu je kvar jaroj de psikoterapiaj interparoloj, po tri sesioj monate, kaj mi kuracos vian impulson.Paciento. Hm … Kiom do tio kostos, Doktoro ?Doktoro. Po 60 eŭroj por unu sesio, tio estas 180 eŭroj monate, do 2160 jare, kaj do 8640 eŭroj entute.Paciento. Ho ve, mi pripensos.Ses monatojn poste, hazarde la psikiatro renkontas la ulon surstrate.Doktoro. Nu ? Kial vi ne neniam revenis ĉe mi ?Paciento. Vidu .. 8640 eŭroj … kaj mia pico-liveristo solvis mian problemon por nur 30 eŭroj.Doktoro (ofendita). Via pico-liveristo ? Vere ? Kaj kiel li faris ?Paciento. Li konsilis min segi la piedojn de mia lito ! Bonan tagon, Doktoro.Dankon al Richard/ Didier☆

    2. EGR ankaŭ faris prezentadon la 30-an de Septembro en St Genis. La temo estis “Espéranto - La Langue Equitable”, la sama temo kiun ni prezentis en marto 2019, kiam bedaŭrinde ni ne havis ĉeestantojn. Ĉi-foje, ni havis unu partoprenanton - virino kiu trovis flugfolion ĉe la Turista Oficejo en St Genis. Ŝi diris ke ŝi kredis ke Esperanto estis malaperinta. Do almenaŭ ni transdonis la mesaĝon al ŝi ! Eĉ pli bone, ŝi havas infanojn en diversaj landoj de la mondo, kaj ŝi diris ke ŝi propagandos pri Esperanto kiam ŝi vizitos ilin.

    …Asocia agado

    Charmian

    Humuraĵoj

  • 2 7

    Plurlingva terminaro pri veturilojAsocia agadoMia vojaĝo en Mongolio, septembro 2019En Ulanbatoro, Enkhee (viro) kaj Tuul (virino) ĉiĉeronis min kaj mian edzinon. Tiele ni povis viziti, kion mia agentejo ne vizitigis nin, do ekster la klasikaj muzeoj kaj temploj. Ni kafumis kun ili en la kafejo "Esperanto", jes ĝi ekzistas sen ke la kafejestro konis la ekziston de nia Esperantujo (vidu foton). Enkhee decidis varbi pri Esperanto en tiu loko. Ni grimpis al la Zaisan Memorsigno, de kiu ni povis havi belan vidaĵon sur la tuta ĉefurbo kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj. Apude mi fotis grandan orumitan Budhon. Iomete pli fore ni vizitis kaŝmirfabrikon; ĝi enhavis multajn modernajn maŝinojn, mi aparte rimarkis la multnombron da diligentaj kontrolistinoj kiuj garantiis la altan kvaliton de la produktoj. Mi do ne povis malpermesi min aĉeti, je ne alta prezo, iun puloveron por la vintro. La lastan tagon, la tuta grupeto de la esperantistoj de la urbo venis saluti min kaj mian edzinon tre simpatie (vidu foton).Didier

    Esperanto franca angla

    akcelilo pédale d’accéleration (f), accelerator pedal accélerateur (m)

    aŭto, aŭtomobilo voiture (f) caraŭtoŝosejo, aŭtovojo autoroute (f) motorwaybaterio batterie (f) batterybenzino essence (f) petrolbiciklo vélo (m), bicyclette (f) bicycle, bikebremsi freiner to brakebremsiloj freins (mpl) brakesbufro pare-choc (m) bumper

    ekstarti, ekveturi démarrer start (up)kluĉpedalo, kluĉilo embrayage (m) clutchindiki indiquer indicateindikiloj clignotants, indicateurs (mpl) indicatorskamiono camion (m) lorrykofro coffre (m) bootkondukpermisilo permis (m) (de conduire) driving licence kriko, aŭtokriko cric (m) jack, car-jackmantenilo, gvidilo guidon (m) handle-barsmonpuno amende (f) finemotoro moteur (m) enginemotorbiciklo, motorciklo moto (f) motorbikemotorskutilo trotinette electrique (f) electric scooterplenlumoj phares (mpl) headlampspneŭo pneu (m) tire,tyreprem-mezurilo, manometro manomètre (m) tire-pressure gaugerado roue (f) wheelskutilo, trotilo trotinette (f) scooterstiri conduire drivestirilo, stir-rado volant (m) wheel (steering)ŝosejo route (f) roadstrato rue (f) streettrafiko circulation (f) traffictrafikcirklo, rondiro rond-point (m) roundabouttrafiklumoj feux (mpl) traffic lightstrotuaro trottoir (m) pavementventoŝirmilo pare-brise (m) windscreenviŝiloj, glacoviŝiloj essuie-glaces (mpl) wipers (windscreen)vojeto sentier (m) footpathvojo chemin (m), route (f)way, road, routevojindikilo, vojmontrilo panneau (de signalisation) (m) signpost

    Enkhee kaj Tuul

    La Mongolia grupo

    1. Nia Asocio partoprenis la Forumon de Asocioj en St Genis la 21-an de septembro 2019. Ni havis du tablojn kaj kradon por afiŝoj en bela loko, kaj pli da vizitantoj ol pasintjare. Ni disdonis multajn broŝurojn, kalendaretojn ktp., kaj la homoj vere ŝajnis interesiĝi pri Esperanto. Feliĉe, la vetero estis denove tre bela !

    ⃜ ⃜ →

    EGR

    Gilda kaj Richard

  • 4 5

    Bonvolu informi nin se vi trovas erarojn en nia bulteno - kaj ankaŭ kontakti nin se vi havas komentojn aŭ proponojn por LSF .

    Ĉu vi scias kiu estis Ralph Harry ?Ralph Lindsay HARRY (1917-2002) estis aŭstralia juristo kaj diplomato, kiu laboris je la komenco de sia kariero kiel Direktoro de la Aŭstralia Sekreta Informo Servo, kaj li estis ankaŭ konata kiel akravida analisto de informoj kaj kriptaĵisto. Li kontribuis al la vortumado de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, la Ĉarto de Unuiĝintaj Nacioj (UNO) kaj de la internacia mara juro (Law of the Seas). Li estis brila studento kaj ankaŭ sportisto - studis ĉe la Universitato de Oksfordo kaj ankaŭ estis invitita remi en la fama teamo (Oxford Blues), sed rifuzis por koncentriĝi pri siaj studoj. Li agis kiel ambasadoro de Aŭstralio en diversaj landoj, inter ili en Belgio kaj la Eŭropa Komunumo de 1965 ĝis 1968, en Sud-Vjetnamio dum la tiea enlanda milito de 1968 ĝis 1970, en la Federacia Respubliko de Germanio de 1971 ĝis 1975, kaj li estis konstanta reprezentanto de Aŭstralio ĉe UNO de 1975 ĝis 1978.

    Ekde 1937, Ralph Harry estis esperantisto. Li aktive propagandis pri Esperanto, kaj multe verkis en Esperanto, partoprenis konferencojn, kaj laboris por promocii la eblecon de internacia lingvo forigi barierojn de suspektemo kaj netoleremo kiuj ekzistas inter nacioj. Eble lia plej valora kontribuo al Esperanto kaj ties celo okazis dum li reprezentis sian landon kiel ambasadoro de Aŭstralio ĉe UNO en 1977. NASA, la Usona agentejo pri spaco, estis programinta lanĉon tiujare de du spac-sondiloj - Voyagers 1 kaj 2 - kiuj estis konstruitaj por preni bildojn de la eksteraj planedoj kaj resendi ilin al la tero, kaj poste daŭrigi ĝis for de la suna sistemo post eskapi la gravitan influon de la suno, ĝis iĝi la unuaj hom-faritaj objektoj kiuj postlasis ĝin. NASA kaj kosmologo Carl Sagan decidis krei identikajn orajn diskojn por alkroĉi al ambaŭ sondiloj, kiuj celas rakonti la historion de la Sun-Sistemo, kaj de la homaro, kaze ke unu el ĝi iam kunkontaktu kun ekstertera inteligenta vivaĵo. Gravurita en ĉiu disko estis - inter aliaj aferoj - sonbendo enhavanta kompilon de 54 pac-salutoj al la universo, surbendigitaj en diversaj landoj fare de pluraj delegitoj de UNO. Ralph Harry sukcesis konvinki UNO kaj NASA akcepti mesaĝon en Esperanto - jen ĝi :

    « NI STREBAS VIVI EN PACO KUN LA POPOLOJ DE LA TUTA MONDO, DE LA TUTA KOSMO. »Fontoj :https://en.wikipedia.org/wiki/Ralph_Harryhttps://eo.wikipedia.org/wiki/Ralph_Harryhttps://lernejeto.wordpress.com/2015/06/18/emouvant-le-vrai-message-en-esperanto-aŭ-extraterrestres/Por legi : La diplomato, kiu ridis. ‘The Esperantist’ 77p. (1997) vidu ĉe Wikipedio.

    EktagiĝoFoje, kiam mi ricevas poŝtkartojn el ekzotikaj landoj, me pensas "Tiuj koloroj, tiel fortaj, krudaj, ne realaj, tiuj koloroj ne! ne eblas, ne estas naturaj!"Sed ... Estis iam ... knabino kiu malĝojis la someran ekzilon dum la lernejaj ferioj. Kiam ŝi ne plu povis reteni siajn larmojn, ŝi silente iris sur la lignan balkonon de la ĉaledo en la Ĵurasa montaro.Ankoraŭ noktas, sed, ne por tre longe, jes ja, ĵus alvenas la klareco de antaŭ la ektagiĝo, la aŭroro, la sunleviĝo. La tuta pejzaĝo estas unukolora, malhela, sombra indigoblua, kvazaŭ nigra-blua mondo. Ĵus antaŭ la suno lante leviĝas, la akraj krestoj de la Alpa montaro rekte vid-al-vide de la ĉaledo malantaŭ la ankoraŭ malluma lago, la pintoj de la altaj, krutaj montoj ekaperis. Kvazaŭ tiel ŝiritaj el la ĉielo, el la ununura koloro de la pejzaĝo.Tre maldika, turkisblua linio aperas, koloro de mezmara atola laguno, hela nebulo, diafana, bluverda bordo kiu pligrandiĝas malantaŭ la montopintoj. La sama koloro, kiun mi ekde ĉiam konsideris artefarita, ne vera - koloro kiel sur poŝtkartoj!Lante, tre malrapide, la turkisa tono kreskas alten, plivastiĝas en la malhelan ĉielon. Nun venas blanka rando, helflava, maldika rozkolora aŭro, kaj tute senkompara violeta rubando. Ekde tiu minuto, la lumo superigas la nokton. Ondoj rozkoloraj, sur la kvieta kaj glata lago - nek ventis, eĉ ne ventetis. La lumoj de la urbo malaperas "niaflanke" de la lago, daŭradas "iliaflanke”, ĉar ankoraŭ noktas tie.La suno ekleviĝas abrupte. Blanka suno, blindumante tiom forte, ke mi ne povas vidi ĝian rondan formon tra tiu ĉi brileco.La birdoj ekkantas, la bovinoj sur la kampo malsupre ekmoviĝas malrapide al la kampokrado, po centoj, kiujn la farmisto tuj alvenigos por la melkado. Silente, mi reenlitiĝas, daŭre vidante la ekzotajn poŝtkartajn kolorojn malantaŭ miaj palpebroj.Ankoraŭ hodiaŭ, tiom da jaroj poste, mi klare revidas tiujn, neimageblajn, ekstermondajn kolorojn kiam mi fermas la okulojn. Mirindaj koloroj de magia sunleviĝo sur la lago en mia propra lando.

    Ghyslaine (2005)✰

    Verda anguloHistoria angulo

    http://