mia masimiamasi.weebly.com/uploads/1/1/0/9/110968997/mia-masi-2017-2__sept_.pdfla 16-an de...

24
M M i i A MASI A MASI miamasi.weebly.com Informfoliaro de Moskva Esperanto-Asocio MASI (MEA MASI) http://ek-masi.weebly.com/, https://vk.com/mea_masi # 2 (2) Oktobro 2017 Moskvo, Rusio M M i i A MASI A MASI miamasi.weebly.com Informfoliaro de Moskva Esperanto-Asocio MASI (MEA MASI) http://ek-masi.weebly.com/, https://vk.com/mea_masi # 2 (2) Oktobro 2017 Moskvo, Rusio GRATULOJN!!!! Markus, Mirina - kia bona ideo! Kia giganta laboro! Aaa, vi estas nekredeblaj, mi ne havas vortojn por esprimi!!! Nenam vi paŭzas, ĉiam vi moviĝas antaŭen kun elstaraj ideoj! Mian admiron al vi! Alisa, masianino Ira, gratulojn! Bedaurunde, enŝteliĝis kelkaj preseraroj. Svetlana Smetanina, REU-prezidanto Gratulon! Galina Goreckaja, kunredaktoro de "La Ondo de Esperanto" Bravuloj!!! Gechjo Basov Tre respektinde Sergej Straŝnenko Saluton, Irina, Chu Vi povas sendi al mi ligon au PDF-on pri Via nova informilo "MiA MASI", pro kio mi Vin gratulas? Mi deziras disvastigi ghin inter litovaj esperantistoj kiel imitindas ekzemplon. Povilas, la elstara aktivulego de la mondo, de pluraj jaroj gvidanto de Litova E-movado Al mi tre placxas kaj la ideo, kaj la rezulto. Ial do, eble lau la sovetia kutimo, vidi propran kaj amikajn vizagxojn en ajna revuo estas pli agrable, ol simple rigardi fotojn. Kaj vidi, kion mi preterlasis, estas interese :) Tatjana Glaznica, masianino Al mi tre placxis la eldonajxo, gxi estas tre bela. La enhavon mi dume diagonale trarigardis, ne povas gxin pritaksi iel. Ajne, se vi trovas tempon kaj eblecon fari gxin - ege bone, tio estas tre grava kaj utila laboro! Oleg Ĉajka, masiano, poeto Kara Irina, Koran dankon pro via respondo kaj pro la informo pri nova eldonaĵo "MiA MASI". Mi sukcesis ĝin elŝuti kaj gratulas vin pro la bela aspekto kaj tute aparte pro via plano ĝin eldoni ĉiu-monate. Tio vere estas multe da laboro. Certe mi legos ĝin pli detale en venontaj tagoj. Mi nun ankaŭ sendas al vi la pdf- version de la numero 179 de "La Informilo". Kun amikaj salutoj kaj gratuloj. André Grossmann, u. Baldersheim, Francio

Upload: others

Post on 22-Jan-2021

0 views

Category:

Documents


0 download

TRANSCRIPT

Page 1: MiA MASImiamasi.weebly.com/uploads/1/1/0/9/110968997/mia-masi-2017-2__sept_.pdfLa 16-an de septembro, sabato, 16:00-18:00, libra vendejo-prelegejo “Ĉitalkafe” Dek homoj kaj la

MMiiA MASIA MASImiamasi.weebly.com

Informfoliaro de Moskva Esperanto-Asocio MASI (MEA MASI)http://ek-masi.weebly.com/, https://vk.com/mea_masi

# 2 (2) Oktobro 2017Moskvo, Rusio

MMiiA MASIA MASImiamasi.weebly.com

Informfoliaro de Moskva Esperanto-Asocio MASI (MEA MASI)http://ek-masi.weebly.com/, https://vk.com/mea_masi

# 2 (2) Oktobro 2017Moskvo, Rusio

GRATULOJN!!!! Markus, Mirina - kia bona ideo! Kia giganta laboro! Aaa, vi estas nekredeblaj, mi ne havas vortojn por esprimi!!! Nenam vi paŭzas, ĉiam vi moviĝas antaŭen kun elstaraj ideoj! Mian admiron al vi!

Alisa,masianino

Ira, gratulojn! Bedaurunde, enŝteliĝis kelkaj preseraroj.

Svetlana Smetanina,REU-prezidanto

Gratulon!Galina Goreckaja,

kunredaktoro de "La Ondo de Esperanto"

Bravuloj!!!Gechjo Basov

Tre respektindeSergej Straŝnenko

Saluton, Irina, Chu Vi povas sendi al mi ligon au PDF-on pri Via nova informilo "MiA MASI", pro kio mi Vin gratulas? Mi deziras disvastigi ghin inter litovaj esperantistoj kiel imitindas ekzemplon.

Povilas,la elstara aktivulego de la mondo,

de pluraj jaroj gvidanto de Litova E-movado

Al mi tre placxas kaj la ideo, kaj la rezulto. Ial do, eble lau la sovetia kutimo, vidi propran kaj amikajn vizagxojn en ajna revuo estas pli agrable, ol simple rigardi fotojn. Kaj vidi, kion mi preterlasis, estas interese :)

Tatjana Glaznica,masianino

Al mi tre placxis la eldonajxo, gxi estas tre bela. La enhavon mi dume diagonale trarigardis, ne povas gxin pritaksi iel.Ajne, se vi trovas tempon kaj eblecon fari gxin - ege bone, tio estas tre grava kaj utila laboro!

Oleg Ĉajka,masiano, poeto

Kara Irina, Koran dankon pro via respondo kaj pro la informo pri nova eldonaĵo "MiA MASI". Mi sukcesis ĝin elŝuti kaj gratulas vin pro la bela aspekto kaj tute aparte pro via plano ĝin eldoni ĉiu-monate. Tio vere estas multe da laboro. Certe mi legos ĝin pli detale en venontaj tagoj. Mi nun ankaŭ sendas al vi la pdf-version de la numero 179 de "La Informilo". Kun amikaj salutoj kaj gratuloj.

André Grossmann,u. Baldersheim, Francio

Page 2: MiA MASImiamasi.weebly.com/uploads/1/1/0/9/110968997/mia-masi-2017-2__sept_.pdfLa 16-an de septembro, sabato, 16:00-18:00, libra vendejo-prelegejo “Ĉitalkafe” Dek homoj kaj la

Informado Mirina / Irina Gonĉarova

Publikaj prelegoj estas nia ŝanco

Por Regiona Agado

Informado – jen estas la pinta temo de septembro! Ja ekas nova lernojaro, kaj indas startigi Esperanto-kursojn. Sed kiun instrui?

Ofte oni demandas min, kie mi prenas lernantojn. Mi respondas: per anoncoj en interreto... Jes, vere. Sed tiu respondo preteratentas la gravan momenton. Se vi anoncas kurson, preskaŭ certe venos neniu – ĉar la alvoko celas E-lernemulojn. Tiuj ne abundas. Mi eĉ diru: tiujn necesas krei. Tial mi invitas homojn ne por la kursoj, sed por la senpagaj prelegoj pri Esperanto. Ĉi-jare la temo de tri el kvar miaj septembraj prelegoj estis: “Грамматический эскиз: эсперанто – это просто и весело” (Gramatika skizo: Esperanto estas simpla kaj ĝoja). Ene de tiu ĉi temo mia defio estas inspiri la vizitintojn lerni la lingvon. Kaj nur fine de la renkontiĝo mi invitas al senpaga malferma unua leciono.

Ĉu la publikaj prelegoj garantias kolekton de la grupo? Tute ne. Povas veni kelkdek scivolemuloj, ne interesiĝantaj pri lernado. Kiel agiti ilin aliĝi al la kurso estas aparta temo. Sed ajnokaze antaŭ vi estas la taŭga publiko – kiu venis por vin aŭskulti kaj paroli kun vi pri la anoncita temo. Ni semas kaj semas… El iuj semoj iu lernonto iam povos elkreski. Publikaj prelegoj estas nia ŝanco.

Kion necesas firme memori? Neniuj penoj estas vanaj! Sendepende de la rezulto estas via sperto, el kiu vi lernas agi pli ĝuste.

Ni certe scias, sed tamen dum niaj agoj foje neglektas iujn banalaĵojn, ekzemple, ke necesas

– uzi lokajn junularajn interretresursojn por la anoncoj, speciale anoncejojn pri senpagaj klerigaj prelegoj; eĉ se neniu venis – iu eksciis el via anonco, ke ekzistas Esperanto;

– elpaŝi en ejoj, vizitataj de gejunuloj; eĉ se neniu venos – tie estis anonco pri Esperanto; se iu venas – aliaj vidas vin rakonti pri Esperanto;

– ne malĝoji, se iu venas, sed ne aliĝas al la kurso: li/ŝi poste povos informi aliajn aŭ reveni mem

– emfazi dum la prelego la logikecon de la gramatiko kaj rapidecon de lernado

– preni kontaktojn de la vizitintoj kaj disdoni la siajn.

Sciu: publikaj renkontiĝoj estas nia ŝanco!

Ĉi-septembre mi okazigis kvar, pri ili mi rakontu.

La 6-a de septembro, merkredo, 16:00-17:00, Moskva Internacia Libra Ekspozicio-Foiro, VDNĤ

Klaris, ke dum labora tago por la temo, kie ne estas menciata Esperanto, ne povas veni iu el nia celgrupo, tial mi invitis esperantistojn – kaj mi multe dankas al la kvin homoj, kiuj venis – kaj eĉ venigis du konatulojn. Mi kredas, ke por la samideanoj estis interese observi, kiel la prelegon kun la titolo “Lingvoj de la popoloj de Rusio” eblas multgrade dediĉi al rakonto pri Esperanto. Mi esperas, ke tio impresis la du kunulojn-neesperantistojn – kaj iu el ili aŭ eĉ ambaŭ venos al FaRo-49. Pri aliaj aŭskultantoj kaj avantaĝoj de elpaŝo enkadre de la grandioza amasa intelektula aranĝo mi rakontu aliloke.

Paĝo 2. ★ Informado: Publikaj prelegoj estas nia ŝanso. ★ MiA MASI № 2 (2) – 2017

Page 3: MiA MASImiamasi.weebly.com/uploads/1/1/0/9/110968997/mia-masi-2017-2__sept_.pdfLa 16-an de septembro, sabato, 16:00-18:00, libra vendejo-prelegejo “Ĉitalkafe” Dek homoj kaj la

La 13-an de septembro, merkredo, 19:00-21:00, Biblioteko №10

Rara bonŝanco: mia najbarino Liza post babilado pri eksterlandaj vojaĝoj decidis lerni Esperanton kaj agitis al la kunlernado siajn samgrupanojn – la studentojn de la tria studjaro de la Rusia kemi-teknologia universitato. Venis kvar el ili, kaj kvar geknaboj estis allogitaj de miaj anoncoj en interreto. Anonco en la biblioteko allogis neniun. Tamen ok geknaboj – bonege! La renkontiĝo tre bone sukcesis, ĉies entuziasmo lerni kaj nepre daŭrigi la rilatojn kreskis. La plej favora kazo: eblis rakonti samgrade pri la kurso, kiel pri ĉio cetera – ja homoj jam venis por aliĝi al la lernado. Tamen ne ĉiuj. Kun kvar mem-venintoj necesas ankoraŭ labori!

La 16-an de septembro, sabato, 16:00-18:00, libra vendejo-prelegejo “Ĉitalkafe”

Dek homoj kaj la administrantino partoprenis la prelegon, aktive legante en Esperanto, respondante demandojn kaj demandante mem. Plej multaj el ili aspektas “junaj specialistoj”, sed estis ankaŭ matura viro el Tambov kun sia aĝa patrino kaj, eble, sepjara knabineto, veninta kun la panjo. Ses homoj lasis siajn kontaktojn, kelkaj adiaŭis “ĝis baldaŭ”. Ĉu iu el ili iam venos al la kursoj? Mi ne certas… Mi skribis al ĉiuj – neniu respondis. Tamen tiun renkontiĝon mi traktas kiel tre sukcesa. La homoj ricevis informojn, admires la gramatikon, estis kontentaj kaj bonhumoraj, nun scias, kie eblas lerni Esperanton en interreto ktp. Por “Ĉitalkafe” – la kleriga prelegejo – estas normala situacio, ke neniu aliĝas al la kurso. Tamen – la tempo montros…

La 14-an de septembro, ĵaŭdo, 19:30-21:00, libra brokatejo “Locus Solus”

La tri vizitintoj venis pro la anoncoj de la klubo, kie ofte okazas interesaj por gejunuloj klerigaj prelegoj. La knabo atendis vidi ĉi tie amason de entuziasmaj revoluciemaj gejunuloj, celantaj tuj ŝanĝi la mondon pere de Esperanto. Li estis plene seniluziita per miaj opinioj ke la fina venko venos ne morgaŭ. Tro multe da tempo mi dediĉis al tiu ĉi ĉarmulo, kio, eble, enuigis la sinĝenan knabinon, venintan pro scivolemo – kaj ŝi baldaŭ foriris, dirinte ke ŝi rapidas al elektrotrajno. La tria knabino estas lingvisto-tradukisto, ŝi forveturas nun, sed esprimis firman deziron veni al FaRo januare. Nu… Kutime tiaj homoj ne plu aperas. En “Locus” – evidenta malsukceso.

Paĝo 3. ★ Informado: Publikaj prelegoj estas nia ŝanso P. 2. ★ MiA MASI № 2 (2) – 2017

Boris TOKAREV (ruse Борис Владимирович Токарев) (naskiĝis la 14-an de oktobro 1927; mortis la 17-an de novembro 1994 en Moskvo) estis sovetia esperantisto. Profunda konanto de la Esperanto-literaturo, pri kiu li multe prelegis. Kaj li instruis Esperanton, precipe inter blinduloj. Sub pseŭdonimo B(onifatij) Tornado li publikigis originalajn kaj tradukitajn poeziaĵojn. Postmorte la Moskva eldonejo Impeto publikigis la romanofabelon «Ardes» kaj la pli ol dekmil-versan epopeon «Vivo de Prometeo».

Page 4: MiA MASImiamasi.weebly.com/uploads/1/1/0/9/110968997/mia-masi-2017-2__sept_.pdfLa 16-an de septembro, sabato, 16:00-18:00, libra vendejo-prelegejo “Ĉitalkafe” Dek homoj kaj la

Informado Mirina / Irina Gonĉarova

Sub kuŝantan ŝtonon akvo ne fluasPrelego pri Esperanto en la Moskva Internacia Libra Ekspozicio-Foiro

La 6-an de septembro en Moskvo, en la grandega 75-a paviliono de VDNĤ, startis la 30-a Moskva Internacia Libra Ekspozicio-Foiro. La organizantoj de la Festivalo de literaturoj de la popoloj de Rusio invitis min rakonti pri la programeroj de la Moskvaj lingvaj festivaloj, ligitaj kun la popoloj de Rusio. Mi avertis, ke mi estas esperantisto kaj min ĉefe interesas popularigo de Esperanto, do, mi traktos la temon de tiu vidpunkto. Ili konsentis.

Mencio pri mia prelego aperis en la programo de la Festivalo jene: “Lingvoj de popoloj de Rusio. – Irina Gonĉarova, direktoro de Moskvaj lingvaj festivaloj”. Kompreneble, tiu titolo neniel povas allogi interesiĝantojn pri Esperanto. Sed mi ne rifuzis. Elpaŝi en tiom granda aranĝo estas nova sperto – kaj kial ne provi? Sub kuŝanta ŝtono akvo ne fluas.

Kiel mi enplektis en la temon Esperanton? Mi apogis min al la tezo, ke Esperanto estas la dua lingvo, post la gepatra, rakontis pri Zamenĥof kaj la interna ideo, pri kiel kaj kial Denis Keef venis al la koncepto de la festivalo kaj kiel ĝin rekaptis Aleksandr Blinov, kiu poste iĝis nacilingva aktivisto, prilumis la ideojn de la lingva aktivismo surbaze de la LF-prelegoj de Artjim Fedorinĉik, ĉiam emfazante, ke kaj organizantoj de la lingvaj festivaloj, kaj la lingvaj aktivistoj estas esperantistoj. Do, la ruĝa fadeno de la prelego estis Esperanta.

Paĝo 4. ★ Informado: Sub kuŝantan ŝtonon akvo ne fluas. ★ MiA MASI № 2 (2) – 2017

Page 5: MiA MASImiamasi.weebly.com/uploads/1/1/0/9/110968997/mia-masi-2017-2__sept_.pdfLa 16-an de septembro, sabato, 16:00-18:00, libra vendejo-prelegejo “Ĉitalkafe” Dek homoj kaj la

Paĝo 5. ★ Informado: Sub kuŝantan ŝtonon akvo ne fluas. P. 2. ★ MiA MASI № 2 (2) – 2017

Malgraŭ tute maltaŭga placeto por prezenti ion ajn, kiu estis destinita por la festivalo de rusiaj naciaj literaturoj, mian prelegon aŭskultis pli ol deko da homoj (ŝajne, rekorda kvanto da aŭskultantoj por tiu ĉi magra aranĝo). Al invititaj de mi esperantistoj aliĝis kelkaj naciaj prelegontoj kaj ĉiuj tri organizantinoj. Alogiĝis ankaŭ hazardaj preterpasantoj. Inter tiuj estis Jelena Voronova - la ĵurnalistino de “Argumentoj kaj Faktoj”, kiu kun scivolemo aŭskultis min kaj post mia elpaŝo venis al mi por intervjui. Poste ŝi sendis al mi la artikolon, dediĉitan nur al mia prelego – ŝajne, por ŝi tiu estis la ĉefa impreso de la ĉu ekspozicia, ĉu la festivala observado.

La artikolon mi multe korektis, pli emfazante la Esperantan temaron. Se Jelena kaj ŝia ĉefredaktoro akceptos ĉiujn miajn aldonaĵojn, ni havos fakte artikolon pri Esperanto en la plej granda rusia ĉiusemajna soci-politika ĵurnalo. La artikolo kun la titolo “Ni parolu en unu lingvo” (“Поговорим на одном языке”) devas aperi la 27-an de septembro, merkrede, en la enmetaĵ-suplemento “StoLiĉnost’”. El la ekspoziciaj impresoj menciindas ankaŭ mia tre perspektiva konatiĝo kun Julia Sozina - la gvidanto de la Centro de slavaj kulturoj, antaŭ duonjaro ekfunkciinta en Moskvo. Ni multe kaj fruktodone parolis, Julia scias, ke Esperanto en multaj slavaj landoj estas populara kaj pretas trakti pri kunlaboro enkadre de la Centro kun slavaj esperantistoj de Eŭropo.

Dank’al niaj kun Markus intereso al bildkartoj ni venis al iuj bildkarteldonistoj – kaj hazarde konatiĝis kun malnova moskva esperantistino Ksenija Zuboreva, nun loĝanta en Sankt-Peterburgo. Ŝi surprizis min, demandinte: “Ĉu vi parolas Esperante?”. Evidentiĝis, ke ŝi ekvidis sur mia vesto la MASI-insignon “Mi parolas Esperante”. Ni flue paroladis Esperante, poste ŝi bele por ni kantis.

Vidu – kiom da neatenditaj rezultoj – nur de unu tago, ŝajna tute senperspektiva por Esperanto!

Page 6: MiA MASImiamasi.weebly.com/uploads/1/1/0/9/110968997/mia-masi-2017-2__sept_.pdfLa 16-an de septembro, sabato, 16:00-18:00, libra vendejo-prelegejo “Ĉitalkafe” Dek homoj kaj la

Niaj homoj Eger Eksterano

Vojo al aktivado

Saluton! Mi estas Filipp Borovik, moskva studento pri muziko. Kaj jen la foto, kreita la 5-an de majo 2017 sur iu tegmento en Moskvo. Kiam mi estis unuopa Esperanta memlernanto, mi volis, ke du flagoj disvolviĝu super la ĉefurbo de Rusio - la Rusia kaj Esperanta.

… Honeste, mi jam ne memoras de kie mi eksciis pri Esperanto. Verŝajne mi trovis iun informon en interreto. Esperanto estas neordinara, simpla, bela kaj mirinde logika - ĉi tio logis min. Mi ekis lerni ĝin memstare, ĉar mi legis, ke tio estas reale kaj iuj homoj faras tion dum mallonga tempo. Sed, okazis tiel, ke la vivo ĉirkaŭ min tre bolis kaj mi ne trovis tempon por lerni novan lingvon. En la sekva jaro mi sufiĉe grave malsaniĝis kaj troviĝis daŭran tempon hejme. Mi ne povis libere moviĝi. Tutajn tagojn mi enuis. Jen tiam mi rememoris, ke mi volis ellerni Esperanton.

Paĝo 6. ★ Niaj homoj: Vojo al aktivado. ★ MiA MASI № 2 (2) – 2017

Por Regiona Agado

Kun Filipp Borovik mi konatiĝis antaŭ du semajnoj dum la antaŭkursa prelego pri Esperanto. Dum kelkaj jaroj li memstare lernas nian lingvon, sed finfine konstatis trafon al netrairebla stratvojo: kiel progresigi teoriajn sciojn, kun kiu paroli? Ĉiuj penoj fari tion per interreto ne estis kontentigaj. La parola E-kurso FaRo malkovris al Filipp perspektivojn. Plena je entuziasmo, li pretas frekventi la lecionojn kaj helpi al la instruisto. Filipp estas la modela ekzemple de aŭtodidaktoj, kiuj ne povas trafi esperantistan komunumon, eĉ lerninte la lingvon. Tiaj homoj bezonas nin – eĉ se longe mem ne konscias tion. Ili vagas en interretaj E-grupoj kaj babilejoj. Ni atentu ilin kaj penu logi al niaj komunumoj.

Page 7: MiA MASImiamasi.weebly.com/uploads/1/1/0/9/110968997/mia-masi-2017-2__sept_.pdfLa 16-an de septembro, sabato, 16:00-18:00, libra vendejo-prelegejo “Ĉitalkafe” Dek homoj kaj la

Paĝo 7. ★ Niaj homoj: Vojo al aktivado. P. 2.. ★ MiA MASI № 2 (2) – 2017

Venis ankaŭ aliaj gejunuloj, estis tre amika kaj malstreĉa atmosfero. Irina interese rakontis tion, kion mi jam sciis, sed aliaj geknaboj pli kaj pli entuziasmiĝis. Tie mi ekkonis pri la Esperanto kurso FaRo, kaj mi decidis viziti la unuan senpagan lecionon.

Tiu unua leciono estis bonega, hela, interesega, kaj, certe, utila. Tutan tempon Irina parolis kun ni Esperante kaj instigis nin kompreni kaj respondi. Mi malfruis, kaj dum la unua kvaronhoro nenion komprenis, tamen poste mi alkutimiĝis. Ni multe ludis, nu, tuta leciono fakte estis unu granda ludo, kie ni ekkonis niajn heroojn kaj historiojn. Nun mi estas Eger Eksterano, la direktoro de Esperanto-Centro! La ludo «Kio estas tio?» helpis al ni memorfiksi novajn vortojn kaj nit re multe ridis.

Mi komprenis, ke tiu kurso estas ne nur amuza kaj interesa, sed tre utila ankaŭ por memlernantoj, kiel mi, kaj mi decidis partopreni la tutan kurson. Des pli, ke eblas pripagi ĝin ne tuj, sed iam ajn.

Mi tre volas ankaŭ aliĝi al la Moskva Esperanta Asocio MASI, ĉar mi vidas, ke estas viva aktiva organizaĵo, kiu tre multon faras por Esperanto. Mi volas partopreni diversajn Esperanto-aranĝoj, renkontiĝojn, mi volas esti volontulo en iuj Esperanto projektoj, mi volas trovi multe da homoj kun kiuj mi povos komunikiĝi en Esperanto kaj pri Esperanto – tial MEA MASI estas mi organizaĵo. Irina proponis al mi esti ŝia helpanto en tiu ĉi FaRo-kurso. Kaj ni ekhavis planon la unuan fojon en FaRo-historio organizi abiturientan feston fine de lernado de nia grupo.

En estonto mi tre volas, ke Esperanto estu la dua lingvo de mia familio, ke miaj infanoj flue parolu Esperante ekde la naskiĝo.

Mi tralegis lernolibron de Boris Kolker. Mi nenion komprenis. Al mi ŝajnis, ke tiu lernolibro estas enua, «seka» kaj tre malfacila. Verŝajne mi estas malsaĝeta, tamen mi decidis provi alian lernolibron. Tio estis lernolibro de A. Junusov. Per ĝin dum du semajnoj mi ellernis ĉiujn bazajn regulojn de Esperanto kaj komencis kompili propran vortareton. Mi skribis tien 300-500 vortojn el la lernolibro. Poste mi aldonadis tien novajn vortojn - el aliaj libroj. Kaj baldaŭ tie estis 2000 vortoj. La sekvaj miaj lernolibroj estis verkitaj nur en Esperanto : "Esperanto por lernejaj klasoj. Josias Barboza 1, 2". Mi ŝatis ilin, ĉar mi povis plene mergiĝi en la lingvon.

Mi daŭrigis mian praktikadon en interretaj komunumoj. Sed tio ne donis al mi daŭrajn utolajn kontaktojn. Mi eklegis pri la Esperanto-kulturo. Mi komencis spekti filmojn en Youtube, ekzemple, «Esperanto: Первый Канал». Mi ŝatis spekti tie intervjuojn, en kiuj mi povas longe aŭskulti belan Esperanto-paroladon. Tre plaĉis al mi intervjuoj kun kantistoj, speciale – kun Aleksandr Ĥrustaljov, kiu kantas pri ŝarko. Ankaŭ nun mi ĉiam atendas novajn videojn de la kanalo.

Sed tamen mi ĝis nun ne sukcesis ekhavi en la reala vivo kontaktojn kun homoj, kiuj estus esperantoparolantoj. Mi ne havis parolan komunikadon!

Tiam mi motivis kelkajn geamikojn lerni Esperanton. Sed la afero moviĝis tre malrapide, kaj mi volis pli.

Mi antaŭlonge legis en interreto pri diversaj kursoj de Esperanto en Moskvo. Sed mi pensis, ke tio ĉio ne estas por mi, ke mi povas lerni Esperanto mem. Tamen okazis, ke mi povis ellerni bazon de la lingvo, sed ne havis homojn kun kiuj mi povus apliki ĉi tiujn sciojn. Kaj en tiu ĉi septembro mi vizitis la antaŭkursan prelegon de Irina Gonĉarova.

En la suplemento "StoLiĉnost'" (p.4) de la gazeto "Argumentoj kaj faktoj", aperinta la 27-an de septembro, estas artikolo de Jelena Voronova - rezulto de mia prelego "Lingvoj de la popoloj de Rusio" kaj intervjuo kun la ĵurnalistino en la Moskva Internacia Libra Ekspozicio-Foiro la 6-an de septembro. Kompreneble, temas ankaŭ pri Esperanto.

Bedaŭrinde, vi ne trovos la materialon en la aĉetebla eldono. Jelena klarigas: "Приложение «СтоЛичность» не всегда бывает вкладкой в газете, в этот раз это отдельное издание, которое разошлось по школам и образовательным учреждениям Москвы".

Tute ne malbone!

Page 8: MiA MASImiamasi.weebly.com/uploads/1/1/0/9/110968997/mia-masi-2017-2__sept_.pdfLa 16-an de septembro, sabato, 16:00-18:00, libra vendejo-prelegejo “Ĉitalkafe” Dek homoj kaj la

Niaj homoj Mirina / Irina Gonĉarova

Sentima Kuraĝ, aŭ Kia estas la homo, tia estas la nomo

Politiko plu frapadas la pordojn de masianoj. Pri la jam tutmonde konata juĝproceso de nia samasociano Dima Bogatov ni pli detale informos vin, kiam li estos plene senkulpigita – kaj tiu momento proksimiĝas. Nun temos pri malsimila historio, ekde la komenco konstrua kaj pozitiva. La 10-an de septembro en Moskvo nia Sentima Kuraĝ’ (Ksenija Telmanova) balotis por la posteno de municipa deputito en sia distrikto la Suda Medvdkovo.

La 18-jara studentino pri psikologio kaj pri programado, laŭ la konsilo kaj kun la subteno de sia (kaj nia) amiko-esperantisto Artur, fine de la somero kandidatiĝis al la deputitoj de sia urbodistrikto. Ŝi fervore laboradis por la elektiĝo, vizitante milojn da loĝejoj kaj klarigante al la civitanoj siajn intencojn por plibonigo de la distrikta vivo.

La 1-an de septembro la tre vaste legata interreteldonaĵo Русская служба Би-би-си (Rusa servo de BBC) aperigis grandan artikolo de Natalija Zotova «Такой молодой, а уже в депутаты? Кто идет на муниципальные выборы в Москве» pri la kvar 18-jaraj kandidatoj al municipaj deputitoj: http://www.bbc.com/russian/features-41083898.

La ĉapitro pri Sentima nomiĝas: Ксения Тельманова и язык эсперанто. Estas skribite, ke en tiu ĉi vintro ŝi eklernis Esperanton kaj en la aprilo unu junulo el ŝia E-kompanio estis arestita. Temas pri Dmitrij Bogatov, la instruisto pri matematiko, kiu enstalis en sian komputilon la nodon Tor, post kio trafis esplorizolejon pro alvokoj al terorismo, kiujn li faris neniam. Por Sentima tio iĝis turna punkto. Ŝiaj okuloj kvazaŭ malfermiĝis al la rusia politiko. Paŝ-post-paŝe venis ŝi al la ideo provi sin kiel municipa deputito – ja tiel ŝi povus esti utila al la socio.

Paĝo 8. ★ Niaj homoj: Sentima Kuraĝ. ★ MiA MASI № 2 (2) – 2017

Por Regiona Agado

Ofte dum instruado de Esperanto ni ne vidas grandan progreson aŭ sindonemon de iu lernanto, kaj tristaj pensoj vizitas nin: kiucele mi perdas tempon kun tiuj senperspektivaj homoj? Sed ni neniam estu certaj pri vaneco de niaj penoj. Kie kaj al kiu tiuj homoj rakontos pri Esperanto, pri sia E-lernemo aŭ pri nia kurso – kiu scias? Kaj jen surprise la vorto Esperanto aperas inter artikoltitoloj de vaste legata intelektula eldonaĵo lige kun elstara junula artivado ene de grava politika evento. Por nia socia celgrupo de E-lernontoj la konkretaj gejunuloj, pozitive pensantaj kaj socie aktivaj, estas la plej bona motivo por ekokupiĝi pri Esperanto.

La 11-an de septembro evidentiĝis, ke en la distrikto de Sentima ĉiujn diputitajn lokojn okupis reprezentantoj de la partio “Unueca Rusio”. Tamen ŝi prenis la 8-an lokon inter la sendependaj kandidatoj: por ŝi voĉdonis ĉirkaŭ 500 loĝantoj. Laŭ la opinio de Artur, tio estas tre bona rezulto. Ajnokaze nia Sentima akiris nesenhaveblan sperton de socia aktivado kaj komunikado kun plej diversaj homoj. Pri tio, kiel pasis la agitkampanjo, balotado kaj pri siaj pliaj planoj de social aktivulo Sentima detala rakontas en la intervjuo de nia “Esperanto: la unua kanalo”: Tre laŭdindas decidemo kaj la aktiva civita pozicio de la juna esperantistino. Miloj da legantoj de la populara informagentejo “Rusa servo BBC” kaj de aliaj pribalotaj informiloj eksciis pri Esperanto dank’al nia Sentima, kaj por aktivaj gejunuloj ŝi, certe, estas sekvinda ekzemplo.

Vidu intervuon

kun Sentima

en YouTube-kanalo:

Esperanto: la unua

Page 9: MiA MASImiamasi.weebly.com/uploads/1/1/0/9/110968997/mia-masi-2017-2__sept_.pdfLa 16-an de septembro, sabato, 16:00-18:00, libra vendejo-prelegejo “Ĉitalkafe” Dek homoj kaj la

Niaj homoj Elja Bereĵkova

Смолоду я крокодилить любил...

Да, пост будет об эсперанто. А точнее, о маршруте "Варшава эсперантская", который я заблаговременно себе составила. Жаль, посетить удалось не всё, так как создатель эсперанто сменил много адресов. Но с другой стороны, ни один из его домов восстановлен не был, а что там на их месте понастроили, лучше не видеть, если вы не эсперантист.

Итак, маршрут Заменгофа: из Белостока в 1873 году его семья переезжает на улицу Nowolipie, 28, где он живёт до 1890 года. Оттуда переезжает на улицу с похожим названием Nowolipki, в дом 21, и три года проживает там. Затем из Варшавы уезжает, но в 1897 году возвращается на улицу Dzika, 9 и там обосновывается надолго.

И только за два года до смерти переезжает на Królewska, 41.

А теперь как всё это исследовала я. Прежде всего пошла на Крулевску (да, она читается так!) и не обнаружила там дома 41: его не восстанавливали в принципе. Побывав на улице Заменгофа (ну как же иначе) и купив в музее истории польских евреев тетрадь с надписью "Esperanto", я направилась на улицу-собственно-Эсперанто, "тёзку" печа-льно известной улицу в Казани, отчего-то переименованной в честь Назарбаева. Оттуда на конечный пункт маршрута - Новолипки. На месте дома Заменгофа некрасивое строение непонятного назначения. Зато дом 4 радует эсперантским граффити.

В общем, что я хочу сказать? Страна Эсперантида существует и находится в Варшаве, как Ватикан в Риме, но в отличие от него пребывает в упадочном состоянии. Но если вы эсперантист и не боитесь больших расстояний пешком - добро пожаловать!

Paĝo 9. ★ Niaj homoj: Смолоду я крокодилить любил.... ★ MiA MASI № 2 (2) – 2017

Смолоду я крокодилить любил.

Тихо ко мне подошёл крокодил.

Долго орал крокодил-старичок:

«Ну-ка отдай эсперантский значок!»

Por Regiona Agado

Kial ĉi tie aperas tiu ĉi ruslingva teksto? Ĉar ĝin verkis Nia Homo. Temas ne nur pri tio, ke Elja aliĝis al MEA MASI. Temas pri tio, ke ŝi ankoraŭ ne sciis Esperanton kiam estis akceptita. Prezentanto de la rara forpasanta miranda lingvo dum la Moskvaj kaj poste la Ĉeboksara Lingvaj Festivaloj, ŝi kaptis la Esperantan viruson. Nun multe okupita kiel studento pri lingvistiko de la 1-a lernojaro en la Moskva Ŝtata Universitato, Elja lernas Esperanton memstare. Ŝi aliĝis al EoPK kaj skribis al mi senchavan bildkarton en Esperanto, preskaŭ sen eraroj. Vojaĝinte al Pollando pro la studado, la knabino verkis tiun eseon kaj metis ĝin sur sian muron en VKontakte – kie ĝin certe legos ŝiaj samkursanoj kaj amikoj. Neniu mendis al ŝi la esploron. Ŝi faris ĝin memdezire – ĉar fakte ŝi jam estas esperantisto - Nia Homo. Rimarki tiajn homojn, subteni ilin per nia estimo, aprezo kaj atento estas la ĝusta vojo al fortigo de la Movado!

Page 10: MiA MASImiamasi.weebly.com/uploads/1/1/0/9/110968997/mia-masi-2017-2__sept_.pdfLa 16-an de septembro, sabato, 16:00-18:00, libra vendejo-prelegejo “Ĉitalkafe” Dek homoj kaj la

Praktikado

PostSomERe

Paĝo 10. ★ Praktikado: PostSomERe. ★ MiA MASI № 2 (2) – 2017

Kiel nun statas la MASI-aktivado ene de la 42-kapa organizaĵo? Kelkaj homoj faras siajn gravajn E-projektojn, aliaj partoprenas ĉiam samajn kunvenojn (ekzemple, parolan klubon), iuj aktivas interrete aŭ eksterlande sen raporti pri siaj agadoj, aliaj faras nenion kaj aperas nenie, eĉ ne en la reto, tamen pagas la jaran kotizon (sinceran dankon!). Senteblas manko de komunaj, unuigaj kunvenoj, kie ĉiuj homoj povus almenaŭ ekvidi unu la alian kaj iom konatiĝi… Nuntempe, ŝajne, oni ne tro tion bezonas, speciale en Moskvo kun ĝiaj allogaĵoj. Sed, eble, simple mankas la kutimo, la tradicio… Necesas provi establi ĝin! Jen la revo: komunaj renkontiĝoj por masianoj, kunigaj, konatigaj, amikigaj kaj E-utilaj samtempe.

Tial la 9-an de septembro 2017 naskiĝis PostSomERe.

La celo de PostSomERe estas kunvenigi kiel eblas pli da masianoj, kiuj rakontus pri siaj someraj Esperantaj travivaĵoj, kaj el tiuj ERoj kompili la bildon de nia Esperanta somero. Ĉiuj amikaj esperantistoj estis bonvenaj.

Ni luis grandan danchalon por 5 horoj. Ekde la 17-a poiomete ĝin plenigis la homoj. Ĉiu novveninto estis petita skribi sian nomon sur la granda petalo de lekanto, kiu disfloris pli kaj pli. Sur la petalo ĉiu skribis ankaŭ la E-aranĝon aŭ E-projekton, partoprenitan ĉi-somere. Al la fino de la vespero jam ne sufiĉis loko por la 24 petaloj ĉirkaŭ la lekanta mezumo. Tamen el 42 ĉijaraj masianoj venis nur 18. Malpli ol duono. Kial? Aliaj prioritatoj… Kaj maltro da amasaj komunaj aferoj kunigas nin kaj aliajn moskvajn esperantistojn kun ni. Ĝuste tion devus ŝanĝi la PostSomERe – kaj similaj kolektivaj renkontiĝoj estonte.

Page 11: MiA MASImiamasi.weebly.com/uploads/1/1/0/9/110968997/mia-masi-2017-2__sept_.pdfLa 16-an de septembro, sabato, 16:00-18:00, libra vendejo-prelegejo “Ĉitalkafe” Dek homoj kaj la

Paĝo 11. ★ Praktikado: PostSomERe. P. 2. ★ MiA MASI № 2 (2) – 2017

Ankoraŭ unu problemo: la programo. Klaris de la komenco: estas ne tio, kio bezonatas por tia aranĝo! Kio do estis? La printempa lumbildprezentado de Mirina pri la nuna stato de la E-movado en Rusio kaj MASI-agadoj. Ĉe la MASI-parto la masianoj, partoprenintaj menciitajn agadojn aŭ projektojn, mem rakontis pri ili. Intercetere, finfine estis enmanigitaj KER-Atestoj al Alisa kaj Peĉjo, ricevintaj la diplomojn dum RET Tatjana kaj Karter estis brakumitaj J. Do, la prelegon kunpartoprenis kelkaj homoj, sed aliaj nur sidadis kaj aŭskultis. Paulo, la germana junulo, speciale veninta el Sankt-Peterburgo, diris, ke li ne enuis, ĉar nenion sciis el tio, pri kio temis. Espereble, multaj ĉeestintoj povus aliĝi al liaj vortoj. Tamen percepti informojn dum kvar horoj estas tro lacige!

Devus esti pli da interaktivo, pli da ludoj, pli da surprizoj, komunaj kantoj ktp – pli da festo. Sed tio postulas multe pli da prepara laboro. Ion el tio fine organizis Mikaelo-Miabramo: la konkurson pri somera travivaĵo, unuafoja en la vivo por la rakontanto. Tri homoj vigle partoprenis ĝin – kaj tio estis amuze kaj interese.

Ĉio pasis en Esperanto, kompreneble. Kaj de tiu ĉi vidpunkto multe ĝojigis la novulino Tatjana Moĵnjakova, kiu nur somere ekis lerni la lingvon, aliĝis al MASI, iris al SES en Slovakion – kaj nun jam estis kapabla tute bone rakonti pri siaj someraj travivaĵoj.

Ankoraŭ unu agrabla surprizo: la libervolaj mondonacoj de la partoprenantoj kovris ĉiujn elspezojn de la luado kaj regalado - kaj eĉ iom dikigis la MASI-kason.

Specialan dankon pro la organizado kaj programkontribuoj meritas Karter, Lusja, Tatjana kaj Markus, kaj, certe, Fluganta, Miabramo, Peĉjo, Klera kaj Alisa! Ankaŭ gastoj – nemasianoj! Kaj ni, tamen, danku la PostSomERe pro la nova utila sperto!

Page 12: MiA MASImiamasi.weebly.com/uploads/1/1/0/9/110968997/mia-masi-2017-2__sept_.pdfLa 16-an de septembro, sabato, 16:00-18:00, libra vendejo-prelegejo “Ĉitalkafe” Dek homoj kaj la

Praktikado

MiA Prelegejo

La dua prelego okazosen oktobro!

Sekvu la reklamon en VK-grupo de MEA MASI:

https://vk.com/mea_masi

Bojs kun ni!

Rusiaj postmodernistoj adoris la germanan artiston Bojs, kaj vagis inter ili esprimoj de la tipo: Savu (nin) Bojs, Bojs (estu) kun ili, gloron al Bojs kaj similaj (en la rusa lingvo la vorto dio sonas bog). La 2-an de septembro kun la fama Bojs bonŝancis konatiĝi ankaŭ al deko da moskvaj esperantistoj.

Klera prezentis al ni prelegon "Antaŭparolo al moderna arto. Jozef Bojs: projektoj, vivvojo, mitologio." Ni rememoris pri la postmilita estetika kaj etika krizo, komencis priparoli diferencon inter moderna arto kaj modernismo, postmodernismo kaj aktuala arto, eksciis pri la tendenco de novemuloj fari arton el la propra vivo, ornamante ĝin per mitoj, pri neeblo disigi faktojn kaj mitojn en la bunta vivo de Bojs - la faŝista piloto en juneco, - pri liaj ŝokaj artaj konceptoj kaj ekflugon al la pinto de la arta Olimpo… Ni ankaŭ komprenis dank‘ al arta agado de Bojs, ke nuntempe arto ne ekzistas sen komentado, rekomprenado kaj kritikado. La prelego estis tre interesa kaj malkovris al multaj el ni vere novajn sciojn.

La prezento de Jozef Bojs estas la unua, enkonduka, prelego el la sesparta prelegaro. Laŭ Klera, fakte temas pri baza kurso de aktuala postmodernismo. Dum la sekvaj renkontiĝoj nin atendas kvizoj, diskutoj kaj praktikaj laboroj.

Karter (Aleksandr Basov) diligente filmis la prelegon, grumblante pri necufiĉo de lumo. Se la registraĵo bone sukcesis, ĉiuj interesitoj povos aprezi ĝin ĉe la jutuba MASI-videaro “Esperanto: la unua kanalo”.

Por Regiona Agado

Kiel restigi la homojn en la E-kolektivo? Kiel aranĝi, ke niaj kursfinintoj ne lasu nin pro limiteco de niaj konsum-proponoj? Necesas proponi multajn kaj variajn servojn. Tiuj povas esti plej diversaj. Unu el la nun aktualaj direktoj – klerigaj prelegoj pri diversaj temoj. Nun estas mode multe kaj plezure lerni ion novan. Ni ne devas postresti. Tial – la nova projekto de MEA MASI “MiA Prelegejo”. Ni komencas ĝin per la kurso pri la postmoderna arto. Ĝin gvidas Klera (Julia Samsonova), la studentino pri kultu-rologio ĉe la Rusia ŝtata sociscienca univer-sitato (RGGU, Moskvo).

La eventon ĉeestis 10 aŭskultantoj - ĉiuj nunaj aŭ eksaj masianoj. La du ekskursojn, gvidatajn de Klera en majo-2017 en la fama moskva ekspoziciejo “Maneĵ”, partoprenis po sama kvanto da eperantistoj. El tio ni konkludas, ke la viziteco de la prelego estas en nuna normo.

Ĉio okazis en la gemuta klubejo “Locus Solus” – la butiko de brokantaj libroj, kie jam antaŭe sin libro-paŝtis kelkaj masianoj. Ankaŭ ĉi-foje neniu foriris sen ĉipe aĉetitaj libroj – la aldona bonaĵo de la prelegejo.

Ni multe dankas al Klera pro la iniciato de la nova MASI-projekto kaj ties lanĉo! Moskvanoj, kaptu la raran okazon aŭskulti klerigajn prelegojn en Esperanto! Estas nur komenco!

Paĝo 12. ★ Praktikado: MiA Prelegejo. ★ MiA MASI № 2 (2) – 2017

Page 13: MiA MASImiamasi.weebly.com/uploads/1/1/0/9/110968997/mia-masi-2017-2__sept_.pdfLa 16-an de septembro, sabato, 16:00-18:00, libra vendejo-prelegejo “Ĉitalkafe” Dek homoj kaj la

Aktivado Estonta / Sonja Zareckaja

Volontulado en EsperantujoEkde julio 2017 mi volontulas ĉe la organizaĵo Edukado@Interreto (E@I: http://www.ikso.net/) en la urbo Partizanske en Slovakio. E@I okupiĝas pri diversaj edukaj projektoj – ekzemple, ĝi havas multajn retpaĝojn, pere de kiuj vi povas lerni diversajn lingvojn. Alia agadkampo de E@I estas organizado kaj kunorganizado de eventoj (esperantaj, sed ne nur), inkluzive la regulan Someran Esperanto-Studadon (SES), la Konferencon pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) kaj la Poliglot Gathering – kunveno de poliglotoj. E@I ankaŭ okupiĝis pri la organizado de la 101-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu pasis en 2016 en la slovaka urbo Nitra.

Ni estas vere internacia teamo – nun estas homoj el Slovakio, Pollando, Francio, Germanio kaj Rusio. Ni ĉiuj estas esperantistoj kaj, kompreneble, nia laborlingvo estas Esperanto. Por mi estas nekredeble bone kaj utile uzi ĝin ĉiam, ĉiutage – dum laboro, hejme kun miaj kunloĝantoj, krom tio mi konstante legas iujn materialojn en Esperanto. Konataj nees-perantistoj ofte miras, ke ni uzas Esperanton inter ni – malgraŭ ke ni ĉiuj sufiĉe bone scipovas paroli angle. Sed por mi estus strange uzi la anglan, se ni ĉiuj parolas Esperante! Per tiu-ĉi ĉiutaga praktiko mi vere plibonigas mian Esperanton, kaj ni ĉiam povas pridiskuti iujn lingvajn malfacilaĵojn el vidpunktoj de diversaj lingvoj kaj trovi la ĝustan “internacian” solvon.

Volontuloj ĉe E@I diversmaniere helpas realigi la projektojn. Iu prizorgas retpaĝojn, iu desegnas, kaj tiel plu. Mi nun okupiĝas pri la nova projekto de E@I - la retpaĝo https://russky.info/eo por lerni la rusan lingvon. Ĝi estas alirebla en 12 diversaj lingvoj dank’ al multaj tradukistoj. Ĝuste tio estis unu el miaj unuaj taskoj – mi tradukis parton de la retpaĝo el la rusa lingvo al Esperanto. Mi estas tre kontenta pri tio kaj mi ŝatas scii, ke pro mia laboro alilandanoj povas lerni mian gepatran lingvon pere de Esperanto.

Alia regula agado de volontuloj estas organizado de ĉiumonataj lingvaj kafejoj en nia urbo, Partizanske. Tio funkcias tiel: la partoprenantoj venas al la kafejo kaj elektas lingvan tablon depende de tio, kiun lingvon ili volas praktiki. Ĉi-monate estis reprezentitaj la angla (la plej populara), Esperanto, la rusa, la franca kaj la germana. Dum la renkontiĝo ni kaj simple babilis, kaj ludis kelkajn tabloludojn, samtempe pridiskutante ion, klarigante la regulojn – do, praktikante la lingvon. Laŭ mi, tiaj lingvaj kafejoj estas ege fruktodonaj: por ĉiuj partoprenantoj ili ebligas plibonigi la lingvonivelon, por ni estas ŝanco konatiĝi kun la lokuloj kaj eĉ reklami al ili Esperanton.

Paĝo 13. ★ Aktivado: Volontulado en Esperantujo. ★ MiA MASI № 2 (2) – 2017

Alvoko al ĉiuj legantoj de MiA MASI!

Se vi volas ekscii pli pri mia volontulado ĉe E@I – ne hezitu demandi min! Vi povas skribi:1. en komentoj de VK-paĝaro de MEA MASI https://vk.com/mea_masi2. al [email protected] mi nepre respondos al viaj demandoj en la venonta numero.

Page 14: MiA MASImiamasi.weebly.com/uploads/1/1/0/9/110968997/mia-masi-2017-2__sept_.pdfLa 16-an de septembro, sabato, 16:00-18:00, libra vendejo-prelegejo “Ĉitalkafe” Dek homoj kaj la

Aktivado Tatjana Stepanova

La unua sesio de la Interlingvistikaj Studojen UAM, Poznano

La aventuro, kiun ni kune kun mia E-amiko Ilja Gnusarev entreprenis ĉi jare, estis aliĝo al la Interlingvistikaj Studoj en la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en bela urbo Poznano, Pollando.

“Kial vi decidis aliĝi al la studoj?” – tia estis grava kaj populara demando, la respondon al kiu ni donis dum la intervjuoj por la Pola RetRadio en Esperanto kun Barbara Pietrzak, por “El Popola Ĉinio” kun Rafael Zerbetto kaj por la filmeto far de Katalin Kováts.

La ĉefaj kialoj por nia aliĝo estas pli profundiĝi en E-medion, subteni E-movadon, akiri valoran kun nenio kompareblan sperton, pli vastajn sciojn pri E-kulturo, E-historio kaj E-literaturo, kiujn eblos poste apliki en E-instruado kaj E-movado.

La unua septembra studsesio (16-20.09.2017) daŭris dum unu semajno, sed estis tiel abunda, varia, inform- kaj emociplena kaj intensa, ke en la fino de la Studoj ni havis la senton kvazaŭ jam la tuta monato pasis.

Kia hejma kaj amikeca etoso tio estis! Ni, gestudentoj, estis ege varme akceptitaj de la zorgemaj gvidantinoj de la Studoj Ilona Koutny kaj Katalin Kováts, kiuj kuraĝigis kaj inspiris nin lerni diligente.

Paĝo 14. ★ Aktivado: La unua sesio de la Interlingvistikaj Studojen UAM, Poznano. ★ MiA MASI № 2 (2) – 2017

Entute ĉi jara jam 7a interlingvistika grupo enhavis 21 partoprenantojn el 12 landoj (Ĉinio, Koreio, Turkio, Brazilo, Usono, Pollando, Francio, Svislando, Germanio, Hispanio, Rusio kaj Kazaĥio). La grupo montriĝis vere multkultura!

Kvar studobjektoj de ĉi sesio estis gvidataj de elstaraj esperantologoj: pri E-kulturo entuziasme prelegis prof. Humphrey Tonkin kaj ankaŭ prof. Aleksander Melnikov, kiu interese kaj en sia originala ŝercanta maniero rakontis pri esperantonimoj kaj la nocio de Tipa Esperanto-Kulturano.

Page 15: MiA MASImiamasi.weebly.com/uploads/1/1/0/9/110968997/mia-masi-2017-2__sept_.pdfLa 16-an de septembro, sabato, 16:00-18:00, libra vendejo-prelegejo “Ĉitalkafe” Dek homoj kaj la

Paĝo 15. ★ Aktivado: La unua sesio de la Interlingvistikaj Studojen UAM, Poznano. P. 2.. ★ MiA MASI № 2 (2) – 2017

La fruktodona semajno finiĝis per la tradicia kultura festivalo Arkones kun multaj prelegoj, filmoj, koncertoj kaj koridora babilado kun homoj. Precipe impresis min la rakonto de Tomasz Chmielik pri Mordehaj Gebirtig, fama juda bardo, kun la prezento de 5 Gebirtigaj kantoj. Ankaŭ ege interesa estis la prelego „Kion manĝis Ludoviko: tagmanĝo ĉe Zamenhofoj” de Przemysław Wierzbowski. La ĉeestantoj ne nur multe ekkonis pri la kiurarto el la epoko de Zamenhof, sed ankaŭ gustumis Ĥalaon, judan panon en la formo de bulka plektaĵo, kiu estis antaŭe farita de la preleganto mem kaj sia teamo de polaj esperantistoj.

Dum la tradicia miela vespero okazis la sinprezento de la gestudentoj de la Studoj, kiun sekvis la bela koncerto de Zuzanna Kornicka, kiun mi multe ĝuis.

Kaj nun post mia reveno hejmen mi komprenas ke necesas agordiĝi por la serioza laboro por sukcese daŭrigi kaj fini la Studojn, kiuj certe riĉigos mian sperton en lingvistiko kaj lingvopedagogio.

La sekva sesio okazos en februaro kaj intertempe ni, gestudentoj, laboros pri niaj taskoj hejme kun reta konsultado de la instruistoj.

Ni ricevis multe da interesaj informoj dum la prelegoj pri Interlingvistiko de prof. Vera Barandovska-Frank. La kurso de Fonetiko estis gvidata de prof. Nicolau Dols Salas. Multan ĝuon kaj inspiron donis la kurso pri E-literaturo de Humphrey Tonkin, kiu enkondukis la unuan periodon de E-literaturo kaj parolis ĉefe pri la poezio. Lin sekvis Tomasz Chmielik, kiu tuŝis gravajn problemojn de disvolviĝo de E-literaturo nuntempe kaj tiujn de tradukado de modernaj naciaj verkoj en Esperanton.

La interlingvistikan sesion sekvis la 4a Interlingvistika Simpozio (21-22.09.2017) en tri oficialaj lingvoj: Esperanto, angla kaj pola kun la ĉefa temo “Rolo de internaciaj lingvoj ekde la epoko de Zamenhof ĝis la nuntempa multkultura mondo”. Dum du tagoj la ĉeestantoj devis elekti inter 3 paralelaj sekcioj kun prelegoj pri lingvistiko, planlingvoj, literaturo, movado kaj lingvo-instruado. Inter ĉiam informplenaj kaj seriozaj prelegoj, kiujn mi sukcesis trafi, mi mencius unu la plej impresan por mi – tiun de Sabine Fiedler, kiu parolis pri ŝercado en Esperanto kun spritaj ekzemploj de E-ŝercoj.

Ĵaude vespere okazis solena bankedo, dum kiu la instruistoj, malnovaj kaj novaj gestudentoj kaj prelegantoj de la Simpozio festis la 20-jariĝon de la Studoj. Ilona Koutny gratulis la gestudentojn, kiuj jam sukcese finis siajn studojn, kore dankis la instruistojn pro fruktodona laboro kaj deziris al novaj gestudentoj sukcesojn en la triajara interlingvistika studado.

La partoprenantoj de la bankedo ankaŭ honoris per stariĝo la memoron de ĉi-jare forpasinta Zbigniew Galor, kies kontribuo al la Studoj estas neforgesebla.

Page 16: MiA MASImiamasi.weebly.com/uploads/1/1/0/9/110968997/mia-masi-2017-2__sept_.pdfLa 16-an de septembro, sabato, 16:00-18:00, libra vendejo-prelegejo “Ĉitalkafe” Dek homoj kaj la

Esperanto-PoŝtkruciĝoEsperanto-PoŝtkruciĝoSeptembraj novaĵojSeptembraj novaĵoj

http://bildkarto.weebly.com

Esperanto-Poŝtkruciĝo (EoPK) estas interŝanĝo de poŝtkartoj, mane surskribitaj en Esperanto, inter espe-rantistoj el diversaj landoj kaj regionoj. Ĝi estas Esperanta versio de Postcrossing.

Saluton al vi, karaj EoPK-partoprenantoj!

Korajn gratulojn al ni ĉiuj! Esperanto-Poŝtkruciĝo vivas jam dum duonjaro! Hodiaŭ komenciĝas la 7-a ĝia monato. Hura!

Ĉu ne ŝanas al vi, ke venis la tempo konatiĝi pli proksime? Dum oktobro la premiaj bildkartoj de la organizantoj venos al tiuj, kiuj publikigos almenaŭ unu foton de si mem kun la ricevita(j) bildkarto(j)! Kaj skribos pri si kelkajn sinprezentajn vortojn! Restas premioj ankaŭ pro la nacilingvaj lecionetoj por la FB-paĝaro de EoPK kaj pro anoncoj pri EoPK en interretresursoj kaj paperaj lokaj eldonaĵoj.

25.09.2017: la duonjaraj rezultoj

Nun en EoPK estas registritaj 135 homoj el 32 landoj.

Septembre aldoniĝis du landoj (Dominika Respubliko kaj Svislando), kaj la unuaj aliĝintoj el tiuj landoj (Rafael Despradel Hernández kaj Luko Allemand) ricevos premiajn bildkartojn de ni. Homa kresko nur je 5 geamikoj dum la monato! Malĝoje… Rusio daŭre avangardas (52 homoj), sed la homkvanto stagnas – parte pro iuj malaliĝoj…

Interŝanĝi bildkartojn iom pli ŝatas inoj - 69, viroj estas 62 (ne tiom granda difirenco, tamen!), estas ankaŭ 5 enigmaj aliuloj.

Analizo de la aĝo surprizas kaj vigligas. Malgraŭ miaj prognozoj, ke EoPK estas ĉefe por pensiuloj, la plej granda grupo aĝas inter 26 kaj 35 jaroj (40 homoj), sekvas la grupoj 36-45 (26) kaj 46-55 (21). Junuloj 18-jaraj kaj pli junaj estas 7.

Kiu estas nia lingva nivelo? Jen: 47 (C), 34 (B1), 33 (B2) kaj 21(A).

Plej ofte homoj venas al ni dank’al informoj en Fb (40) kaj Vk (20), pere de MEA MASI venis 7 homoj, dank’al EKPAROLU! – 5, 3-foje estis menciita “Usona Stelo”.

Pri preferataj temoj estis aparta studo en Fb! Evidentiĝis, ke tute ne hazarde la komputilo kalkulis, ke “ne gravas” elektas 71 homoj, urbojn – 64 kaj desegnitajn bildojn – 62 homoj!

“Ne gravas” venkis ankaŭ en Fb! Certe, multaj preferas belajn bildkartoj, sed la motivo ne gravas!

Do, pliajn belajn bildkartojn al vi, karaj! Ek al la nova duonjaro!

Agrablan Poŝtkruciĝon!

Vidu videon en YouTube-kanalo:Esperanto:la unua pri Esperanto-Poŝtkruciĝo.

https://www.youtube.com/watch?v=fhdzQBX8F2U

Paĝo 16. ★ EoPK. ★ MiA MASI № 2 (2) – 2017

Page 17: MiA MASImiamasi.weebly.com/uploads/1/1/0/9/110968997/mia-masi-2017-2__sept_.pdfLa 16-an de septembro, sabato, 16:00-18:00, libra vendejo-prelegejo “Ĉitalkafe” Dek homoj kaj la

Paĝo 17. ★ EoPK. P. 2. ★ MiA MASI № 2 (2) – 2017

Mapo de EoPK

Page 18: MiA MASImiamasi.weebly.com/uploads/1/1/0/9/110968997/mia-masi-2017-2__sept_.pdfLa 16-an de septembro, sabato, 16:00-18:00, libra vendejo-prelegejo “Ĉitalkafe” Dek homoj kaj la

Esperanto: Первый каналEsperanto: Первый каналĉeĉe YouYouTubeTube

https://www.youtube.com/c/unua

Novaĵoj de La unua kanalo, septembro-2017

La 12-an de septembro nia filmteamo faris filmadon de du intervjuoj, unu reklamo kaj kelkaj poeziaj deklamaĵoj. La intervjuon kun Sentima Kuraĝ (Ksenija Telmanova) ni rapidis publikigi – por ke la legantoj de tiu ĉi numero jam havu videoilustraĵon al la artikolo “Kia estas la homo, tia estas la nomo”. Pri aliaj materialoj ni skize rakontas ĉi tie. Ĉiuj videoj estis filmitaj de Karter (Aleksandr Basov) kaj prilaboritaj de li aŭ de Elmit (Aleksej Panov).

01.09.2017. Intervjuo: Xueqin Shi (Neĝeta)_UK-102 La dua intervjuo el UK-102. Ĝi konatigas nin kun la bela kaj saĝa Xueqin Shi (Neĝeta), talenta instruistino de Esperanto el Ĉinio. La intervjuo montras ĉarmon de tiu virino kaj pruvas, ke eĉ ĉinoj povas bele kaj flue paroli Esperanton.

04.09.2017. Qmondo Pt3. Q-literoj, tempo kaj politiko. Sergeo La Terura (Straŝnenko), la konata rusa esperantisto loĝanta en Rigo, subite prezentiĝas kiel filozofo. En la tria parto de sia prelego pri la elpensita de li Q-mondo li rakontas, kiom da horoj estas en unu q-tago, kiel la q-mondanoj tajpas, kiel aspektas q-literoj. Kaj io – pri la politiko!

13.09.2017. Launua_intro Elmit prave decidis, ke la kanalo, kiu havas pli ol 80 videojn, devas havi tizeron. Ĉu vi scias, kio estas tio? Tio estas… la mallonga enhavo de la antaŭaj serioj ;) Jen kion skribas Elmit: Nia kanalo nun salutas novajn homiojn per tiu ĉi video. Kion vi opinas pri ĝi?

15.09.2017. Intervjuo: Roxane Romaan_UK-102 La francino Roxane Romaan, volontulino ĉe la Centra Oficejo de UEA, venis tien antaŭ duonjaro, kaj tiam ŝi tute ne sciis Esperanton! Roxane rakontas pri siaj taskoj dum la Seula UK kaj pri "La vojo de tulipo" - la projekto, kiun ŝi preparas laŭ sia profesio kiel artisto. Tiu vojo iros tra la "tulipaj" landoj de Himalajoj ĝis Nederlando kun apogaj punktoj ĉe esperantistoj de tiuj landoj.

Paĝo 18. ★ Esperanto: la unua. ★ MiA MASI № 2 (2) – 2017

17.09.2017. Launua_intro Ура! Реклама!!! Нашему каналу два года! Karter молодец!

У нас новый интернет-журнальчик "MiA MASI"- выходит с сентября! Markus молодец! http://miamasi.weebly.com/

У нас набирается группа на базовый разговорный Э-курс FaRo-49. В сентябре начинаем в 49-й раз! Все, кто с нами, молодцы! https://vk.com/faru_la_rondon; [email protected].

А ещё можно изучать - и/или практиковать - эсперанто по cкайпу: https://www.italki.com/mirina Оставайтесь с нами! Подписывайтесь на наш канал!

Page 19: MiA MASImiamasi.weebly.com/uploads/1/1/0/9/110968997/mia-masi-2017-2__sept_.pdfLa 16-an de septembro, sabato, 16:00-18:00, libra vendejo-prelegejo “Ĉitalkafe” Dek homoj kaj la

21.09.2017. Intervjuo: patro Taŭriono_RET-2017_v1 Dum la ĉefa tutrusia somera aranĝo RET (Rusiaj Esperanto-Tagoj) ni sukcesis filmi multajn intervjuojn. La serion komencas intervjuo kun la patro Taŭriono, al kiu apartenas la ideo okazigi RETon en la loĝregiono de la elstara rusia esperantisto pastro Ivan Ŝirjaev, naskita ĉi tie antaŭ 140 jaroj. Ivan Ŝirjaev, la iniciinto de la Esperanta Enciklopedio, servis kiel pasto en la loka ortodoksa preĝejo, nun jam ruiniĝinta. Tien esperantistoj estis invititaj por liturgio - kio iĝis por multaj vere eksterordinara travivaĵo.

26.09.2017. Наш кандидат в депутаты Ksenija Telmanova la 10-an de septembro partoprenis balotojn kiel kandidato al municipaj deputitoj. Ŝi rakontas pri sia vojo al la decido kandidatiĝi, pri la elektaj proceduroj kaj la rezultoj de la balotado en ŝia distrikto (vd pli en la p. 8).

Vidu ankaŭ:

30.09.2017. Poŝtkruciĝo

Paĝo 19. ★ Esperanto: la unua. Sumoo-48. ★ MiA MASI № 2 (2) – 2017

Kiel ĉiam, tre malmultaj masianoj partoprenas sumoon. Bedaŭrinda fakto, sed ve. Ne estas sciate, kiel kutimigi la homojn altigi sian interekton kaj E-nivelon per librolegado! La 48-an sumoon partoprenis – kaj, certe, gajnis la lukton kontraŭ si mem - la jenaj masianoj:

● Antero / Mike Tyson: Mikaelo Bronŝtejn. “Mi Stelojn Jungis al Revado”, po 5 paĝoj ĉiutage.

● Forĝisto / Sergej Kuznecov: Ulrich Lins. “La danĝera Lingvo”, po 1 paĝo ĉiutage.

● Mirina / Irina Gonĉarova: Kalle Kniivilä "Homoj de Putin", po 6 pa-ĝoj ĉiutage.

Dum la 15 tagoj de la septembra sumoo mi tralegis la tutan 166-pa-ĝan libron "Homoj de Putin. La silenta plimulto de Rusio". Ĝia dua eldono aperis en 2016 en Antverpeno. La aŭtoro Kalle Kniivilä estas la sveda ĵurnalisto, kiu ekde infaneco interesiĝis pri Rusio kaj en la 1991-1992, dum la disfalo de Sovetunio, laboris en Moskvo. Kaj ni bone konatiĝis. Ekde tiam Kalle multfoje vizitadis Rusion kaj eksajn sovetiajn respublikojn. Li estas serioza profesiulo, kies atestojn eblas plene kredi. Tio gravas por tiu ĉi libro, kiu baziĝas sur la opinioj de la rusianoj, subtenantaj la politikon de la nuna rusia prezidento Vladimir Putin. La baza kialo de tio estas simpla kiel tri kopekoj: la vivnivelo de la homoj multe pliboniĝis, kompare kun la tempoj, kiam rulis antaŭaj regantoj de la ŝtato. K. Kniivilä objektive kaj klare komprenigas al laika leganto la politikan kaj ekonomian fonon, kiuj formis la nunajn homajn konvinkojn.

Ĉu mi, rusianino, eksciis ion novan? Ne. Sed se iu interesiĝas kompreni la psikologion kaj kredojn de la nuna silenta plimulto de rusianoj, por tiuj estos utila tiu ĉi libro. Legu kaj konvinkiĝu, ke Vladimir Putin nepre kaj sentrompe gajnos ankaŭ ĉe la sekvaj prezidentaj balotoj. Ĉu por la bono de la lando? Respondon ankaŭ al tiu demando vi trovos inter linioj de la libro.

Praktikado Mirina / Irina Gonĉarova

SUMOO-48La 10 - 25-a de septembro-2017

Page 20: MiA MASImiamasi.weebly.com/uploads/1/1/0/9/110968997/mia-masi-2017-2__sept_.pdfLa 16-an de septembro, sabato, 16:00-18:00, libra vendejo-prelegejo “Ĉitalkafe” Dek homoj kaj la

InstruadoInstruado

Faru la rondon (FaRo)Faru la rondon (FaRo)https://vk.com/esperanto_farohttps://vk.com/esperanto_faro

Первый урок был замечательный. В конце занятия хотелось продолжать и продолжать, а после остались вдохновляющие бурлящие чувства.

Урок был неимоверно насыщенным, красочным. Вместо скучных парт было очень много игр, подвижных занятий, и все это на эсперанто. Несмотря на то, что всё проходило на эсперанто, большая часть речи была понятной. Все задания подобраны конкретно на проработку разных ситуаций, конструкций и грамматических моментов.

Очень понравилось, что урок шёл не академический час, а 3 часа. Я бы и больше занимался. Мне безумно понравилась живая атмосфера, общение в парах, в мини-группах, в большой группе. Все друг другу помогали и одновременно сами учились. Эсперанто по-настоящему сближает и объединяет! Это здорово.

Я считаю, что Ирина Гончарова замечательный педагог, в некотором смысле психолог. Видно по человеку, что ей важнее сама идея, идея обучения новичков, идея языка эсперанто, а не заработки. Ирина великолепный и очень ценный и мной уважаемый учитель, и, заниматься у неё огромная честь и удовольствие. Её слова о том, что после первого урока вы обязательно захотите на второй, оказались в полной мере правдой! С ней и по её методике я готов заниматься каждый день без остановки.

Ирине Гончаровой я хочу сказать огромное спасибо за то, чем она занимается, за то, что она мотивирует собой, за её интересный метод и передать ей низкий поклон.

Спасибо вам за ваш первый урок! Я на 300% уверен, что остальные уроки будут только краше, насыщеннее и ещё лучше!

Eger Eksterano

Paĝo 20. ★ Instruado: Faru la Rondon (Faro). ★ MiA MASI № 2 (2) – 2017

La 21-an de septembro komenciĝis la 49-a kurso de Esperanto, kiu nomiĝas «Faru la rondon» aŭ simple «FaRo». Tiu kurso konsistas el 10 lecionoj dum kiuj lernantoj parolas, kantas kaj ludas en Esperanto.

Page 21: MiA MASImiamasi.weebly.com/uploads/1/1/0/9/110968997/mia-masi-2017-2__sept_.pdfLa 16-an de septembro, sabato, 16:00-18:00, libra vendejo-prelegejo “Ĉitalkafe” Dek homoj kaj la

Rondo de legadoRondo de legado№ № 8 – 20178 – 2017

https://vk.com/rondodelegado

Москвичей и гостей столицы приглашаем на 9-й Круг Чтения 29.10.17, в воскресенье, от 16:00. Следите за рекламой во ВК-группе: https://vk.com/rondodelegado

Rondo de Legado estas ruslingva kunveno de masianoj kaj ĉiuj dezirantoj, dum kiu oni legas librojn laŭ sia elekto. Ĝi ebligas pli bone ekkoni unu la alian, interesigi geamikojn pri nia komunumo kaj pere de tio – pri Esperanto.

Paĝo 21. ★ FaRo. Круг чтения. Rondo de legado. ★ MiA MASI № 2 (2) – 2017

InstruadoInstruado Mirina / Irina GonĉarovaMirina / Irina Gonĉarova

Startis kaj evoluas FaRo-49Startis kaj evoluas FaRo-49La 21-an de septembro startis FaRo-49. La unuan, malferman kaj senpagan, lecionon partoprenis 11 gekursanoj, 10 el kiuj aperis ĉe la dua leciono – do, elektis resti por la pagata kurso. Ĉiuj, krom aĝulo, ne plu reveninta, venis post la publikaj prelegoj, pasintaj inter la 6-a kaj la 16-a de septembro. Ĉi-foje la kursanaro estas unike speciala: ses gejunuloj kune studas en la sama grupo en universitato (fakultato pri biologio-kemio-ekologio). Tio formas viglan kaj senĝenan etoson de la lecionoj. Tio ankaŭ zorgigas: la geknaboj dume ne estas lingve aŭ ideologie motivitaj, ili venis ĉefe pro novaj kunaj travivaĵoj. Nun pasis tri lecionoj, ĉe la tria aldoniĝis ankoraŭ unu knabino. La grupo stabiliĝis, ĉiuj lecionoj pasas vere bonege. Kiel ĉiam, la lecionoj pasas nur en Esperanto, kaj la gejunuloj bone komprenas, reagas, parkerigas. Malgraŭ ke nur 2 el 11 grupanoj ne faris la skriban hejmtaskon (traduko el la rusa al Esperanto) kaj rezultoj estas kontentigaj, ne estas tutkompreneble, kiom diligente ĉiuj pretas memstare lerni ekster la lecionoj. Do, restas malcerteco pri la bonaj finaj rezultoj por ĉiuj.

Sed jen sendube bela novaĵo: la grupo entuziasme konsentis pri finala koncerto post la kurso – tute nova evento por FaRo. Mi esperas, ke ĝi okazos la 29-an de oktobro, dimanĉe, en la biblioteko N10, kie nun pasas niaj lecionoj. Do, moskvanojn atendas surprizo: Esperanto-koncerto de novuloj!

Tiu ĉi Rondo de Legado estis nek informa pri Esperanto (ĉar ĝin vizitis nur masianoj), nek lingva aŭ E-kultura praktikado (ĉar ne estis prezentitaj libroj en Esperanto). Sed ĝi estas sendube grava fragmento de MASI-vivo. Ĉar ĝi pli kunigis la venintojn, proksimigis nin unu al la alia. Pridiskutoj de legitaj libroj kaj flankaj paroloj komprenigas, kiu estas kio en nia kolektivo. De tiu vidpunkto la RdL-8 estis vere bonega.

Ni estis dek unu. Naŭ gastoj venis al Tanja Fjodorova kaj Dima Bogatov, kiu nun estas hemarestito. Ĉiuj homoj legis sian libron (ĉiuj estis tre interesaj, cetere!), sed en paŭzoj ni multe parolis pri gravaj aferoj, inter cetere – pri aranĝo de la Moskva Lingva Festivalo ĉijare kaj pri aliaj ontaj MASI-eventoj. Ni kaptis nian unuecon – tre valora sento, kiu elvokas deziron plu vidi unu la alian kaj kune fari utilajn aferojn por Esperanto.

Page 22: MiA MASImiamasi.weebly.com/uploads/1/1/0/9/110968997/mia-masi-2017-2__sept_.pdfLa 16-an de septembro, sabato, 16:00-18:00, libra vendejo-prelegejo “Ĉitalkafe” Dek homoj kaj la

AforismojSe oni perfidis vin – kvazaux oni rompis viajn brakojn. Vi povas pardoni, sed ne povas brakumi.

Tolstoj L. N.*****

Kiam la patrinoj kisas siajn infanojn, kaj kiam skoldas, ili amas ilin egale.

Perl Bak

La riĉuloj havas grandan bibliotekon. La malriĉuloj havas grandan televidilon.

Dan Kennedi*****

Adolta kreema homo – tio estas infano, kiu elvivis.

Ursula Le Guin

Ridetu!Al neniu mi fordonos vin! Mi mem torturos vin!

*****Se vi penas fermi la kvadratan manĝujon per ronda kovrilo – tio estas lundo. Se vi sukcesas – tio estas vendredo.

*****Kial germanoj uzas tiujn mienojn ":)" kaj ":0", se ili havas pretaj "Ü" kaj "Ö"?

*****Oni diras, ke gejunuloj ne estas samtiaj. Ĉu? Sed ankaŭ la avinoj ja ne estas samtiaj... ili ne plu trikas ŝtrumpetojn, ili ne plu bakas kukojn – ili estas en interreto.

Verdire, butikumado estas pli bona ol psikoterapio. La prezoj estas samaj, sed vi havas novan robon.

*****— Ni venu al stardrinkejo, drinku po 2-3 pokaloj da vino!— 23, devas esti skribita kune.

*****Du virinoj parolas:— Mia filino nun akiras la duan superan kleron.— Kiel? Ŝi ja finis la lernejon antaŭ tri jaroj!— Oni elmatrikuligis ŝin. Nun ŝi lernas en alia universitato.

Paĝo 22. ★ Aforismoj. Ridetu! Krucvortenigmo. ★ MiA MASI № 2 (2) – 2017

KrucvortenigmoHorozontale:3 – La nomo de nia parol-klubo8 – Kiu klopodas pri filmado, kvalito kaj lumo de ĉiu Jutub filmeto de nia "Esperanto: первый канал" kanalo?9 – La dua celo de nia asocio MASI10 – En la lasta EPOKO kunveno estis pridiskutitaj kelkaj demandoj pri "esperanto en Rusio" Kiom da demandoj estis?

Vertikale:1 – Mi sendas ĝin ĉimonate al miaj esperantaj amikoj de la tuta mondo

2 – En la una prelego pri moderna arto en Septembro, pri kiu art-verkisto temis?4 – La loko de la lasta REU-Konferenco5 – La unua numero rakontas ĉefe pri eventoj, kiu okazis en monato nomata...6 – Kiu estas la prizorganto kaj teknika realizisto de la Poŝtrucigxo ideo?7 – En nia lasta Epoko renkontiĝo cxeestis unu amika eksterlandaninio de Kubo. Kio estas ŝia nomo?Solvojn vidu en la lasta paĝo.

Page 23: MiA MASImiamasi.weebly.com/uploads/1/1/0/9/110968997/mia-masi-2017-2__sept_.pdfLa 16-an de septembro, sabato, 16:00-18:00, libra vendejo-prelegejo “Ĉitalkafe” Dek homoj kaj la

En japanaj bildenigmoj bildoj estis ĉifritaj per ciferoj. Reguloj:

1) Ĉiu cifero signifas kvanton de farbitaj ĉeloj.

2) Inter farbitaj ĉeloj devas esti minimume unu (sed faje pli ol unu) nefarbita ĉelo.

Japana bildenigmoJapana bildenigmo

Skribu ĉi tie kio estas en la bildo:

_ _ _ _ _ _

Paĝo 23. ★ Japana bildenigmo. ★ MiA MASI № 2 (2) – 2017

Masianoj! Verku por MiA MASI!

Nin interesas:- viaj rakontoj pri E-eventoj, kiujn vi partoprenis;- viaj ideoj pri plidonigo de MASI-agado;- viaj impresoj pri legitaj E-libroj;- viaj rimarkoj pri MiA MASI.

Se vi ne estas masiano, vi estas bonvena aliĝi al ajna MASI-projekto aŭ proponi kun-laboron en via projekto, sinesprimi pri MEA MASI, nia agado, tiu ĉi informfolio ktp.

Limdato estas la 20-a tago de ĉiu monato.Viajn kontribuojn sendu al [email protected].

Page 24: MiA MASImiamasi.weebly.com/uploads/1/1/0/9/110968997/mia-masi-2017-2__sept_.pdfLa 16-an de septembro, sabato, 16:00-18:00, libra vendejo-prelegejo “Ĉitalkafe” Dek homoj kaj la

1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 1516 17 18 19 20 21 2223 24 25 26 27 28 2930 31

10 Eventoj de MEA MASI10 Aliaj Esperanto-eventoj10 Gravaj E-datoj10 Naskiĝtagoj de masianoj10 Aliaj gravaj eventoj10 Ripoztagoj

01.10 – 16:00 FaRo-49. Leciono 404.10 – Naskiĝtago de Norden / Aleksandr Lebedev05.10 – 17:45 FaRo-49. Leciono 5

Internacia tago de instruistoj06.10 – Naskiĝtago de la E-klasikulo Kalomano Kaloĉaj (126 jaroj)07.10 – Ago Tago08.10 – 16:00 FaRo-49. Leciono 609.10 – Kunveno de MEK “Lev Tolstoj”, dediĉita al la 90-a jubileo de B.V.Tokarev (Tornado)

Tago de Poŝto11.10 – David kaj Athina (Hispanio) deziras renkonti moskvajn esperantistojn12.10 – 17:45 FaRo-49. Leciono 714.10 – 17:00 EpoKo15.10 – 16:00 FaRo-49. Leciono 817.10 – 19:00 Как выучить много языков? Ĉesko Reale. Библиотека им. В.Я.Вульфа18.10 – 19:00 Как эсперанто помогает и вдохновляет изучать языки? Ĉesko Reale19.10 – 17:45 FaRo-49. Leciono 922.10 – Lingva Festivalo en Ĉeboksari24.10 – 19:00 MiA Prelegejo. 2-a lekcio de Klera25.10 – Dissendo de EoPK26.10 – 16:00 FaRo-49. Leciono 10

Naskiĝtago de Scianta / Natalja Ĉistozvonova28.10 – 16:00 Rondo de Legado №929.10 – 16:00 FaRo-49. Lingva Olimpiko

Tago de interreto30.10 – Naskiĝtago de Tatjana Glaznica31.10 – Naskiĝtago de Estonta / Sofja Zareckaja

Kalendaro de eventojKalendaro de eventoj

Oktobro 2017Oktobro 2017

Nia ekskluzivo! De la 8 ĝis la 19-a de oktobro en Moskvo estos Ĉesko Reale, UEA reprezentanto ĉe UN, kunorganizanto de Polyglot Gathering 2017 www.polyglotgathering.com. MEA MASI organizas por ekstera publiko du prelegojn de Ĉesko, al kiuj ĉiuj interesitoj pri lingvolernado, poliglosio kaj Esperanto estas invitataj!

1) Как выучить много языков? (на английском, с использованием многих других языков, синхронный перевод). Вход свободный. 17 октября, вторник, 19:00, Москва, Банный переулок, 4б корпус 2, Библиотека им. В.Я.Вульфа.

2) Как эсперанто помогает и вдохновляет изучать языки? (на эсперанто, синхронный перевод на русский). 18 октября, среда, 19:00; Москва, Social Club Римский-Корсаков, Проспект Мира, 41 стр. 1; лекторий тайм-кафе, вход – 300 руб (2 часа – ниже тарифа антикафе!) https://vk.com/korsakov.club

Ne preterlasu la raran ŝancon renkonti kaj aŭskulti unikan homon!

Solvoj. Hor.: 3 Epoko; 8 Karter; 9 instruado; 10 Kvin. Vert.: 1 Bildkarto; 2 Bojs; 4 Poŝeĥonjo; 5 Aŭgusto; 6 Markus; 7 Alina