la abolo de la laboro reto - [satkiel vi povos legi fine de tiu verko, ĝi ankaŭ kuntenas...

40
Bob Black La abolo de la laboro Eldona Fako Kooperativa de SAT

Upload: others

Post on 12-Aug-2021

0 views

Category:

Documents


0 download

TRANSCRIPT

Page 1: La abolo de la laboro reto - [SATKiel vi povos legi fine de tiu verko, ĝi ankaŭ kuntenas konstruivajn proponojn. Tiu tradukado origine aperis en Liberecana Ligilo (n 111 de 2004)

Bob Black

La abolode la laboro

EldonaFakoKooperativadeSAT

Page 2: La abolo de la laboro reto - [SATKiel vi povos legi fine de tiu verko, ĝi ankaŭ kuntenas konstruivajn proponojn. Tiu tradukado origine aperis en Liberecana Ligilo (n 111 de 2004)

2

Bob BlackAbolition of work, 1985

Esperantigis : Djémil Kessous

Foto en la Kovrilpaĝo :

Gabriel Laurent “tro da feliĉo”.Laboristoj Ripozas

www.phototheque.org

la libro en la anglahttp://inspiracy.com/black/abolition/part1.html

kaj en la francahttp://www.aredje.net/lecture.txt/black1.htm

La tekstoj estas liberaj.

SAT Eldona Fako Kooperativa, 2007

Page 3: La abolo de la laboro reto - [SATKiel vi povos legi fine de tiu verko, ĝi ankaŭ kuntenas konstruivajn proponojn. Tiu tradukado origine aperis en Liberecana Ligilo (n 111 de 2004)

3

ENKONDUKODE LA TRADUKINTO

Unu el la plej gravaj institucioj en nia modernasocio estas la laboro. La Abolo de la laboro de BobBlack estas la plej grava kritiko al la laboro, iam ajnskribita, kaj sekve la plej revolucia teksto ekzistanta.Sed ĝi ne estas nure revolucia laŭ la signifo“detruiva”. Kiel vi povos legi fine de tiu verko, ĝiankaŭ kuntenas konstruivajn proponojn. Tiutradukado origine aperis en Liberecana Ligilo(n° 111 de 2004). Tiu nova versio estas relegita,korektita kaj subnotita (ĉefe por la bibliografiajreferencoj).

Page 4: La abolo de la laboro reto - [SATKiel vi povos legi fine de tiu verko, ĝi ankaŭ kuntenas konstruivajn proponojn. Tiu tradukado origine aperis en Liberecana Ligilo (n 111 de 2004)

4

NENIAM IU AJNDEVUS LABORI

Neniam iu ajn devus labori.La laboro estas la fonto de preskaŭ la tuta mizero

en la mondo. Ĉiuj plagoj, kiujn vi povus nomi, venasde tio, ke oni laboras aŭ vivas en mondo dediĉita alla laboro. Cele al la halto de la sufero, ni devas haltigila laboron.

Tio ne signifas, ke ni devas ĉesigi ĉian agadon. Tiosignifas la kreadon de nova vivmaniero bazita sur laludo; alidirite iu luda revolucio. Per “ludo”, mi ankaŭkomprenas feston, kreadon, kunmanĝadon, kun-vivadon, kaj eble arton. Ludo estas pli grava olinfan-ludo, tiom riĉiga, kiom tiu lasta povas esti. Mialvokas kolektivan aventuron en ĝenerala ĝojo kajlibera reciproka vigleco. Ludo ne estas pasiveco.Sendube ni ĉiuj bezonas iom pli da tempo por lapura pigreco kaj por la senstreĉiĝo ol tiu, kiun nipovas ĝui nun, kiu ajn estas nia laboro aŭ enspezo,sed post kiam ni estas ripozitaj de dunga lacegopreskaŭ ĉiuj el ni volas agadi. Oblomovismo (nenionfarado) kaj Stakanovismo (histeria laboro)1 estasambaŭ flankoj de la sama senvalora mono.

La luda vivo estas tute neakordigebla kun la nuna

Page 5: La abolo de la laboro reto - [SATKiel vi povos legi fine de tiu verko, ĝi ankaŭ kuntenas konstruivajn proponojn. Tiu tradukado origine aperis en Liberecana Ligilo (n 111 de 2004)

5

realeco. For tiu “realeco”, nigra truo ensorbanta lavivpovon ĝis tiu plej eta parto de l’vivo, kiu apenaŭdiferenciĝas de l’nura vivtenado! Strange -aŭ eble ne-ĉiuj malnovaj ideologioj estas konservemaj ĉar ilikredas je la laboro. Kelkaj el ili, kiel marksismo kaj laplimulto da anarkiismaj tendencoj, kredas je lalaboro tiel furioze, kiel ili kredas je preskaŭ neniualia afero.

La liberaluloj asertas ke ni devus ĉesigi ladungadan discriminacion. Mi asertas ke ni devasĉesigi la dungadon. La konservemuloj subtenas laleĝojn de rajto je laboro. Sekve de Paul Lafargue, lapetola bofilo de Marx, mi subtenas la rajton jepigreco2. La maldekstruloj aprobas la plenandungadon. Kiel la surrealistoj, krom ke mi ne ĉersas,mi aprobas la plenan sendungadon. La trotskistojaktivas favore al la konstanta revolucio. Mi aktivasfavore al la konstanta festo.

Nu, se ĉiuj ideologistoj subtenas la laboron -nenur ĉar ili planas ke la aliuloj plenumu ilian laboron-ili estas strange hezitemaj por ĝin eksplicite diri.Senfine ili parolados pri la salajro, la horaroj,laborkondiĉoj, ekspluatado, produktiveco, efikeco…Ili plezure pritraktos ĉion ekskluzive de la laboromem. Tiuj spertistoj, kiuj sin oferas por pensianstataŭ ni, malofte liveras iliajn konkludojn pri lalaboro, rilate ties elstarecon en ĉies vivoj. Ili ĉikanasinter si pri detaloj. La sindikatoj kaj mastrarointerkonsentas, ke ni devus vendi la tempon de niajvivoj kontraŭ la nura vivtenado, kvankam ties

Page 6: La abolo de la laboro reto - [SATKiel vi povos legi fine de tiu verko, ĝi ankaŭ kuntenas konstruivajn proponojn. Tiu tradukado origine aperis en Liberecana Ligilo (n 111 de 2004)

prezon ili marĉandas.La marksistoj pensas ke la burokratoj nin

mastrumu. La libertarianoj3 pensas ke la negocistojnin mastrumu. Feminist(in)oj ne zorgas kiumastrumu dum la mastroj estas inoj. Klare tiujideologovendistoj havas seriozajn diferencojn pri lapartigo de la potenco, la potencrabaĵo. Estas ankaŭtiom klare ke neniu el ili havas ian ajn obĵetonkontraŭ la potenco mem kaj ĉiuj el ili volas ke nidaŭrigu la laboron.

Eble vi demandas vin ĉu mi estas ŝerca aŭ serioza.Mi estas ŝerca kaj serioza. Ludi ne estas ludaĉi.Ludoj ne estu bagateloj, kvankam bagatelo ne estastrivialeco: la plej ofte ni devus trakti bagatelonserioze. Mi ŝatus, ke la vivo estu ludo, sed ludo kungrava vetaĵo. Mi volas daŭre ludadi.

1 Oblomov, heroo de la samnomita romano de Gonĉarov,estas bienulo, kiu la tuta tago, dormas, sonĝas, revas, nenionfaras. La romano aperis en Rusio meze de 19a jarcento (1859)kaj montras la krizon de tiu epoko en cara Rusio.

2 Temas evidente pri la verko de Paul Lafargue, Le droit à laparesse (“La rajto je pigreco”). Esperanta traduko estasdisponebla ĉe: SAT broŝurservo, Cargue Sac, 47470 Beauville.

3 “Libertarianoj” (ne PIVa vorto usondevena [libertarian])estas ekstremaj liberalistoj, kiuj situas en la ekstremdekstro dela politika pejzaĝo. Ili celas aboli la ŝtaton kaj ĉion privatigi.

6

Page 7: La abolo de la laboro reto - [SATKiel vi povos legi fine de tiu verko, ĝi ankaŭ kuntenas konstruivajn proponojn. Tiu tradukado origine aperis en Liberecana Ligilo (n 111 de 2004)

MIZERO DE LA SALAJRECO,RIĈECO DE LA LUDO

La alternativo al la laboro ne estas nurasenokupeco. Esti ludema ne signifas esti dormema.Mi fakte ege ŝatas la plezuron de l’duondormo, sedtrovas ĝin reale gratifika kiam ĝi interpunkcias aliajnplezurojn kaj ŝatokupojn. Nek pli promocias mi lasekuran valvon de l’mastrumita horardisciplinonomita “distraĵoj”; foren tio! Distraĵoj konsistas elmallaboro komisie de la laboro. Distraĵoj estas latempo dediĉita por refortiĝi post la laboro kaj porprovi forgesi ĝin, freneze sed senespere. Multe dahomoj revenas de siaj ferioj tiel tristaj, ke ili ŝajnasreiri al la laboro ĉar ili ne povas plu ripozi. La ĉefadiferenco inter laboro kaj distraĵoj estas ke en lalaboro vi havas pagon por via alieneco kaj nervoziĝo.

Mi ne vortludas kun iu ajn. Kiam mi diras, ke mivolas aboli la laboron, mi ekzakte opinias kion midiras, sed mi volas raporti kion mi pensas klarigantemiajn terminojn per nefakaj rimedoj. Miaminimuma difino de la laboro estas trudtasko, nomedevigata produktado. Ambaŭ vortoj estas esencaj.Laboro estas la produktado devigita per ekonomiajaŭ politikaj rimedoj, per la karoto aŭ la bastono (lakaroto estas nur la pluiĝo de l’bastono per aliaj

7

Page 8: La abolo de la laboro reto - [SATKiel vi povos legi fine de tiu verko, ĝi ankaŭ kuntenas konstruivajn proponojn. Tiu tradukado origine aperis en Liberecana Ligilo (n 111 de 2004)

rimedoj). Sed la tuta kreado ne estas laboro. Lalaboro neniam estas farita por si mem, ĝi estas faritapro la atendo kelkan produkton aŭ rezulton, kiun lalaboristo (aŭ pli ofte kelkaliulo) ricevas de ĝi. Jen kialla laboro estas necesa. Ĝin difini estas ĝin malestimi.Sed la laboro estas ĝenerale eĉ pli malbona ol tio,kion ties difino starigas. La dinamiko de internasuperregado por la laboro inklinas laŭtempe fariĝitotala. En la socioj de invadinta laboro, inkluzive deĉiuj industriiĝintaj landoj, ĉu kapitalismaj ĉu“komunismaj”4, la laboro nepre akiras aliajnkvalitojn, kiuj plifortigas ĝian abomenindecon.

Kutime la laboro estas dungado, nome salajralaboro, kio signifas sin vendi kredite – kaj tio estas eĉpli vera en la “komunismaj” landoj, kie la ŝtato estaspreskaŭ la nura dunganto kaj ĉiu homo dungito, olen la kapitalismaj landoj. Tiel 95% da laborantajusonanoj, laboras por iu (aŭ io) alia. En Sovetunioaŭ Kubo aŭ Jugoslavio aŭ iu ajn alia simila ŝtato, kiunoni povus citi, la rilata fenomeno alproksimiĝas100%. Nur en la kamparaj landoj de l’tria mondo-Meksiko, Hindio, Brazilo, Turkio-, portempetroviĝas notindaj aroj da kamparanoj, kiuj pluigas latradician aranĝon de multaj laboristoj dum la lastajjarmiloj: la pagado impostojn (trudmonon eĉtributon) al la ŝtato aŭ renton al parazitaj bienulojkontraŭ ia trankvileco. Eĉ tiu kruda interkonsentokomenciĝas ŝajni bona, preferinda al la salajratasklaveco. Ĉiuj industriaj kaj oficaj laboristoj estasdungitoj, kiuj suferas tiun specon de kontrolo, kiudaŭrigas ilian servuton.

8

Page 9: La abolo de la laboro reto - [SATKiel vi povos legi fine de tiu verko, ĝi ankaŭ kuntenas konstruivajn proponojn. Tiu tradukado origine aperis en Liberecana Ligilo (n 111 de 2004)

Sed la moderna laboro havas pli malbonajnsekvojn. La homoj ne nur laboras, ili havas “ĝobojn”5

kaj konstante plenumas unu ekskluzivan produktantaskon. Eĉ se tiu tasko havas ian kvanton da intereso(kreskanta nombro da ĝoboj ne tion havas), launutoneco de ĝia deviga ekskluziveco elĉerpas ĝianludan kapablecon. Tasko, kiu povus logi la energionde kelkaj personoj dum prudenta limigita tempo,por sia plezuro, estas nur ŝarĝo sur tiu, kiu devas ĝinplenumi kvardek horojn semajne sen ebleco diri ionpri la maniero, laŭ kiu ĝi devas esti farita por laprofito de proprietuloj (kiuj kontribuas per nenio alla entrepreno), kaj sen perspektivo dispartigi lataksojn aŭ maldensigi la laboron inter tiuj, kiuj devasĝin reale fari. Jen la vera mondo de la laboro, mondode burokratikaj bagateloj, de seksaj persekutoj kajdiskriminacioj, de stultaj estroj ekspluatantaj kajpersekutantaj siajn subulojn, kiuj, laŭ ia ajn racia aŭteknika kriterio, devus ĉion mem gvidi. Sed lakapitalismo envere subigas la racian maksimumigonde l’profito kaj produktiveco al la postulo de laorganiza kontrolo6.

La mizero, kiun multaj laboristoj spertas en lalaboro estas la sumo de diversaj indignaĵoj, kiun onipovus nomi “disciplino”. De tio, Foucault7 verkiskompleksajn analizojn sed ĝi estas sufiĉe simpla. Ladisciplino konsistas el la aro de l’totalismaj kontrolojen la laborloko -voktado, rutina laboro, devigitajlaborritmoj, produktokvotoj, pordokontroloeniranta kaj eliranta. La disciplino estas tiu afero,kiu estas komuna ne nur al la fabriko, la oficejo kaj

9

Page 10: La abolo de la laboro reto - [SATKiel vi povos legi fine de tiu verko, ĝi ankaŭ kuntenas konstruivajn proponojn. Tiu tradukado origine aperis en Liberecana Ligilo (n 111 de 2004)

la vendejo, sed ankaŭ al la prizono, la lernejo kaj lafrenezulejo. Ĝi estas iu fakto historie originala kajterura, kiu superintus la kapablecon de tiaj iamajdemonaj diktatotoroj, kiaj Nerono, Ĝinĝis-Ĥano kajIvano la Terura. Tiaj malicaj, kiaj tiuj ĉi estis, ili nepovis disponi pri la maŝinaro por kontroli siajnregatojn tiel totale, kiel faras la modernaj despotoj.La disciplino estas la diabla moderna kontrol-metodo, ĝi estas noviganta entrudiĝo, kiun oni devosmalpermesi kiel eble plej rapide.

Kiel estas la laboro, tiel ekazkte mala aperas laludo. La ludo ĉiam estas memvola. Kia povus estiludo, tia estas laboro se ĝi estas trudata; jen bazaaksiomo. Bernie de Koven difinis ludon “interrompode la konsekvencoj”. Tio estas neakceptebla se ĝiimplicas, ke ludo estas malkonsekvenca, frivoleca.La problemo ne estas ke ludo estas sen konsekvenco;tio celas senvalorigi la ludon. La problemo estas ke,se estas iuj konsekvencoj, ili estas senpagaj. Ludi kajdoni estas streĉe ligitaj, ili estas respektive lakondutecaj kaj interŝanĝecaj flankoj de la samaimpeto, la ludinstinkto; ambaŭ havas aristokratanmalestimon por la rezulto. La ludanto eltiras ionludante; tial li ludas. Sed la esenca rekompenco estasla sperto de la agado mem (kia ajn ĝi estas). Kelkajaliaj atentemaj studintoj de la ludo, kiel JohanoHuizinga (Homo Ludens)8, ĝin difinis nurludpraktiko, ludludado, aŭ aro de sinsekvaj reguloj.Mi respektas la erudicion de Huizinga sed absoluteforĵetas ties striktajn difinojn. Estas multe da bonajludoj (ŝakoj, pilkludoj, Monopoly, briĝo) kiuj estas

10

Page 11: La abolo de la laboro reto - [SATKiel vi povos legi fine de tiu verko, ĝi ankaŭ kuntenas konstruivajn proponojn. Tiu tradukado origine aperis en Liberecana Ligilo (n 111 de 2004)

regataj de reguloj, sed la ludo estas notinde pliampleksa ol la nura ludpraktiko. Interparolado,sekso, danco, vojaĝo, tiuj agadoj ne estas regataj dereguloj sed ili certe estas ludoj, se io ajn estas tia. Kajeĉ regulojn oni povas priludi tiel facile kiel io ajn.

4 Oni ne forgesu ke tiu eseo estis skribita dum la 1980ajjaroj, tiam ke la t.n. “komunismaj” landoj estis pli multnombraj.

5 Ĝobo (ne PIVa, nek akademia vorto), estas ordinaraanglalingva nomo de la laboro (job). Mi taksas tiun vortoneniginda en Esperanton. Tiu lasta, male al diversaj naciajlingvoj, estas ege malriĉa koncerne la nomojn de la laboro.

6 Ĉu la “racia maksimumigo de l’profito” estas reale subigitaal “la postulo de la organiza kontrolo”? Ĉu ambaŭ faktoroj neestas senteble kontraŭecaj? Jen gravaj demandoj.

7 Foucault (1926-1984), franca filozofo engaĝita en lamaldekstraj luktoj (fine de sia vivo li estis proksima almaŭistoj). Li celis esprimigi la voĉojn de sube, sufokitajn de lapotenco. Lia verkaro, grandparte historia, notinde pritraktasla novan disciplinon, kiuj intervenas kun la modernepoko: laleĝon, subpremigan, kiu montras tion, kio estas permesita (kajsekve ankaŭ tion, kio estas malpermesita), la normon, instigan,kiu efikas en la laborejo, en la lernejo, en medicino… (Historiode la frenezeco dum la klasika tempaĝo, 1961, Vokti kaj puni,1975).

8 Johan Huizinga (1872-1945), nederlanda filozofo. Linotinde verkisHomo ludens, libro en kiu li celas elmontri ke laesenco de la homo estas la ludo. Antaŭ ol esti faber (fabrikanto)aŭ sapiens (scianto) la homo estus ludens (ludanto).

11

Page 12: La abolo de la laboro reto - [SATKiel vi povos legi fine de tiu verko, ĝi ankaŭ kuntenas konstruivajn proponojn. Tiu tradukado origine aperis en Liberecana Ligilo (n 111 de 2004)

MODERNA SKLAVECOKAJ ANTIKVA LIBERECO

La laboro ofendmokas la liberecon. La oficialavidpunkto estas ke ni havas rajtojn kaj vivas endemokratio. Aliaj malŝanculoj, kiuj ne estas liberajkiel ni, devas vivi en policaj ŝtatoj. Tiuj viktimojobeas la ordojn, kia ajn estas ties tiraneco. Lapotenco ilin gardas sub konstanta kontrolo. La ŝtatajburokratoj kontrolas eĉ la plej malgrandajn detalojnde la ĉiutagaga vivo. La oficistoj kiuj ilin persekutasresponsas nur antaŭ siaj superuloj, publikaj aŭprivataj. Ambaŭflanke la disidentecon kaj malobeononi punas. Denuncistoj regule raportas al laaŭtoritatuloj. Ĉion ĉi oni prezentas al ni malbonegaafero.

… Kaj tia ĝi estas, kvankam nenio alia ol priskribode l’moderna entrepreno. Liberaluloj, konserv-ativuloj kaj libertarianoj, kiuj veadas pri la totalismoestas papagoj kaj hipokrituloj. Estas pli da liberecoen ia ajn diktaturo iomete malstaliniĝinta ol enordinara usona laborloko. Vi trovas la saman speconde hierarkio kaj disciplino en fabriko aŭ oficejo ol enprizono aŭ monaĥejo. Fakte, kiel Foucault kaj aliulojmontris, la prizonoj kaj la fabrikoj aperis samtempekaj ties kreintoj zorge kaj reciproke interpruntis siajn

12

Page 13: La abolo de la laboro reto - [SATKiel vi povos legi fine de tiu verko, ĝi ankaŭ kuntenas konstruivajn proponojn. Tiu tradukado origine aperis en Liberecana Ligilo (n 111 de 2004)

kontrolmetodojn.Laboristo estas partatempa sklavo. La mastro

decidas kiam estas alvenenda, elirenda kaj kion faritiutempe. Li diras al vi kiom da laboro estas farendakaj kiom rapide. Li rajtas pluigi tiun kontrolon ĝisekstremaj humiligoj, reglamentante laŭvole lavestaĵojn, kiujn vi surmetos, kaj kiom ofte vi povosiri al la necesejo. Escepte de iomete da okazoj, lipovas forĵeti vin iale ajn … aŭ neniale. Li spionigasvin de voktistoj aŭ de fidenuncistoj, li plenigasdosieron pri ĉiu dunginto. Rebati nomiĝas“neobeemo” ekzakte kiel se laboristo estus knabaĉokaj tio ne nur povas vin maldungi sed ankaŭ vinsenigi pri senlaboreca monsubteno. Ne aprobanteambaŭ okazojn, oni devas noti ke la infanoj, ĉu enfamilio ĉu en lernejo, ricevas ekzakte la samantraktadon, pravigitan tiuokaze per ilia senmatureco.Kion ĝi signifas pri iliaj gepatroj kaj instruistojambaŭ laborantaj?

La humiliga sistemo de superregado, kion mi ĵuspriskribis, reglamentas la duonon de la vekhoroj demulte da virinoj kaj de la ampleksa plimulto da virojdum la plej granda parto de ties vivoj. Iele, nomi niansistemon demokratio, kapitalismo aŭ, eĉ pli bone,industrialismo, ne estas tro erara sed ĝiaj pli realajnomoj estas fabrikfascismo kaj ofica oligarkio. Kiuajn asertas ke tiuj homoj estas “liberaj” mensogas aŭestas stulta.

Vi estas tion, kion vi faras. Se vi faras tedan,stultan, unutonan laboron estas ŝancoj por ke vi

13

Page 14: La abolo de la laboro reto - [SATKiel vi povos legi fine de tiu verko, ĝi ankaŭ kuntenas konstruivajn proponojn. Tiu tradukado origine aperis en Liberecana Ligilo (n 111 de 2004)

fariĝu tedulo, stultulo aŭ unutonulo. La laboro estasbonega klarigo de la insida kreteniĝo ĉirkaŭanta nin,multe pli ol tiel stultigaj mekanismoj kiel televidadokaj edukado. La homoj, kiuj estas enregimentitajsian tutan vivon, kaptitaj el sia lernejo por la laborokaj neglektitaj de sia familio ekde sia vartejo dum lainfanaĝo ĝis la ekstremo de sia vivo, estas kutimigitajal la hierarkio kaj mense slavigitaj. Ilia kapableco alaŭtonomio estas tiom kripligita ke ilia timo prilibereco estas la plej logika el multaj aliaj fobioj. Iliaobeemo trejnita en la laboro transiras ĝis la familioj,kiujn ili fondas, tiel reproduktante ĉiamaniere lasistemon en politiko, kulturo kaj en ĉiu alia afero.Ekde kiam vi sufokis la vivpovon de la homojlaboreje, ili bonvole submetiĝos al la decidoj de lahierarkio kaj al fakistoj en ĉiuj kampoj. Ili estaskondiĉitaj por tio.

Ni estas tiom ligitaj al la labora mondo, ke ni nepovas vidi kion ĝi okazigas al ni. Ni devas referencial eksteraj observantoj de aliaj periodoj aŭ aliajkulturoj por taksi la ekstremecon kaj patologieconde nia nuna situacio. Estis periodo en nia proprapasinteco, kiam la nuna “laboretiko” estusnekomprenebla kaj eble Weber iel pravis kiam ĝianaperon li ligis kun la kalvinismo9. Tiu religio estusprobable taksita kiel sekto se ĝi aperus hodiaŭanstataŭ ol kvar jarcentoj antaŭe. Iel ajn, ni nurdevas ĉerpi en la antikva saĝeco por rigardi lalaboron en perspektivo. Niaj antaŭuloj ne erarisrilate la laboron, kaj iliaj konceptoj daŭre superis, ĝisla industrialismo kiu triumfis kun la beno de la

14

Page 15: La abolo de la laboro reto - [SATKiel vi povos legi fine de tiu verko, ĝi ankaŭ kuntenas konstruivajn proponojn. Tiu tradukado origine aperis en Liberecana Ligilo (n 111 de 2004)

kalvinismaj profetoj.Ni imagu, momenteton, ke la laboro ne igas la

homojn stultaj submetituloj. Ni imagu, male al iu ajnkredinda psikologio eĉ al la ideologio de ĝiajsubtenantoj, ke la laboro ne efikas sur la formiĝonde l’karaktero. Kaj ni imagu ke la laboro ne estasteda, laciga kaj humiliga, tiel ke ni ĉiuj scias ke ĝiestas reale. Eĉ tiel, la laboro estus ankoraŭ primokoal ĉia humanisma kaj demokrata aspiro, nur ĉar ĝisinproprigas tiom de nia tempo. Sokrato asertis ke lamanlaboristoj fariĝas malbonaj amikoj kaj civitanojĉar ili ne havas tempon por plenumi la devojn deamikeco kaj civitaneco. Li pravis. Pro la laboro, nikonstante rigardas niajn horloĝojn, kion ajn ni faras.La ununura afero “libera” en la tiel nomatalibertempo estas ke ĝi nenion kostas al la mastroj. Lalibertempo estas plejparte dediĉita al la pretigadopor la laboro, la irado al la laboro, la reirirado de lalaboro kaj la ripozo pro la laboro. La libertempoestas eŭfemismo por la aparta esenco laŭ kiu lalaboro kiel produktfaktoro ne nur transportas sinmem proprakoste ĝis kaj reire de la laborloko sedankaŭ prizorgas ĉefan respondecon por sia proprabontenado kaj rekreado. Tion ne faras la karbono kajla ŝtalo, nek la uzinmaŝinoj kaj la skribaparatoj10. Sedla laboristoj tion faras. Edward G. Robinson en unuel siaj gangsterfilmo ekkrias: “laboro estas por lastultuloj”.

Platono kaj Ksenofono atribuas al Sokrato (kajevidente samopinias), konscion pri la nocaj efikoj de

15

Page 16: La abolo de la laboro reto - [SATKiel vi povos legi fine de tiu verko, ĝi ankaŭ kuntenas konstruivajn proponojn. Tiu tradukado origine aperis en Liberecana Ligilo (n 111 de 2004)

la laboro sur la laboriston kiel civitanon kaj homanestulon. Herodoto identigis la malestimon al lalaboro kiel atributon de la klasikaj grekoj dum lazenito de ties kulturo. Se paroli pri nura romiaekzemplo, Cicerono diris ke “kiu ajn donas sianlaboron kontraŭ mono, tiu vendas sin mem kajenviciĝas ĉe la sklavoj”. Tia sincereco estas raranuntempe, sed nuntempaj primitivaj socioj, kiujn nikutime malestimas, donis ekzemplojn, kiuj instruisla okcidentajn antropologojn. La kapaŭku deokcidenta Iriano, laŭ Posposil, havas koncepton deekvilibro en la vivo kaj tiurilate laboras nur unu eldu tagoj; la ripoztago nomiĝas “la reakirado perditanforton kaj sanon”. Eĉ tiel freŝdate kiel en la 18ajarcento, kiam ili estis de longe enkondukitaj en lavojon de nia nuntempa aĉejo, niaj prauloj estisalmenaŭ konsciaj pri tio, kion ni forgesis: la kaŝitanflankon de la industriiĝo. Ilia religiema devoteco al“Sankta Lundo” – tiel stariganta la kvintagansemajnon 150 aŭ 200 jarojn antaŭ ĝia leĝa sankcio,estigis la senesperon de unuaj fabrikposedantoj.Longa tempo necesis antaŭ kiam ili submetiĝis alsonorilo, antaŭanto de horloĝo. Fakte dum unu aŭdu generacioj necesis anstataŭigi adoltajn virojn pervirinoj kutimigitaj al obeemo, kaj geinfanoj, kiujpovis esti modeligitaj por konveni al la industriajbezonoj. Eĉ la ekspluatataj kamparanoj de la ancienrégime (franca antaŭrevolucia kaj antaŭkapitalismaepoko) rekaptis de siaj senjoroj gravan tempon desia servuto. Laŭ Lafargue, unu kvarono de lakampara kalendaro estis dediĉita al la dimanĉoj kaj

16

Page 17: La abolo de la laboro reto - [SATKiel vi povos legi fine de tiu verko, ĝi ankaŭ kuntenas konstruivajn proponojn. Tiu tradukado origine aperis en Liberecana Ligilo (n 111 de 2004)

feriaj tago. Ĉajanov11, kiu studas la vilaĝojn en caraRusio (verdire socio ne multe progresema), montraske l’kamparanoj dediĉitas unu duonon aŭ kvinononde sia tempo al la ripozo. Obseditaj de produktiveco,ni videble estas ege malantaŭe de tiuj arkaikaj socioj.La ekspluatataj muĵikoj sin demandus kial ni ĉiujtiom laboras. Ankaŭ ni devus demandi tion al ni.

Por bone kompreni la amplekson de nia difektiĝo,tamen, ni observu la fruan kondiĉon de l’homaro,sen regado de l’privata proprieto, kiam ni vagadiskiel ĉas-plukistoj. Hobbes supozis ke l’vivo, tiam,estas danĝera, brutala kaj mallonga12. Aliaj konjektiske l’vivo estas batalo, malespera kaj senĉesa, por lavivtenado, milito daŭrigita kontraŭ kruela naturokun ruiniĝo kaj morto atendanta la malŝanculon aŭiun ajn, kiu ne estus sufiĉe armita por la defio del’porviva batalo. Envere, tio estis nur la reflekto detimo pri eventuala displitiĝo de l’registara decidpovofare de komunumoj ne kutimigitaj agadi sen ĝi, kielen la Hobbesa Anglio dum la enlanda milito. Tamen,la samlandanoj de Hobbes jam renkontisalternativajn formojn de socio kiuj montris aliajnvivmanierojn –aparte en Nordameriko– sed tiuj ĉiestis jam tro malproksimaj al iliaj propraj spertoj poresti kompreneblaj (la subaj klasoj, pli proksimaj al laindianaj kondiĉoj, tion komprenis pli bone kaj ofteĝin trovis alloga; dum la 17a jarcento, anglajkoloniantoj transpasintaj al indianaj triboj aŭkaptitaj dum milito rifuzis la reiron. Sed la indianojne tiel transpasis al blankulaj kolonioj samkielokcidentgermanoj tranpasus la berlinan muron al la

17

Page 18: La abolo de la laboro reto - [SATKiel vi povos legi fine de tiu verko, ĝi ankaŭ kuntenas konstruivajn proponojn. Tiu tradukado origine aperis en Liberecana Ligilo (n 111 de 2004)

orienta parto). La “pluvivo de la plej adaptita”, laversio laŭ Thomas Huxley13 de la darvinismo, estispli bona atesto pri la Viktorina Anglio ol pri la naturaselektado, kiel elmontris la anarkiisto Kropotkin ensia libro Interhelpo, kiel faktoro de l’evoluo14.(Kropotkin estis scienculo, geografo, kiu havissenvolan konvenon por studi sur eksperimentatereno dum sia deportado en Siberio; li sciis pri kioli parolis). Kiel multaj sociaj kaj politikaj teorioj, lahistorio, kion pritraktas Hobbes kaj siaj sekvantojestis envere nevola aŭtobiografio.

La antropologo Marshall Sahlins eksplodigis laHobbesan miton en artikolo titolita “la originaabundeca socio”15, studante la karakterizaĵojn denuntempaj ĉas-plukistoj. Iliaj laboroj daŭras notindemalpli ol niaj kaj estas malfacile distingeblaj de tio,kion ni konsideras ludo. Sahlins konkludis, ke “ĉas-plukistoj laboras malpli ol ni kaj, prefere ol lacigatasko, intermitas la priserĉado nutraĵon, abundas lalibertempo kaj estas pli granda kvanto da dormado,tage kaj persone, ol en ĉiu ajn alia socio”. Ili laborasaveraĝe kvar horojn tage, se oni supozas ke tio estas“laboro”. Ilia “laboro”, kiel ĝi aspektas al ni, estasaltkvalita laboro, kiu trejnas ilian fizikan kajintelektan kapablon; nesperta laboro, kiel dirasSahlins, ne eblas krom dum industrialismo. Tiel ĝitaŭgas al la difino de ludo far Friedrich Schiller: lanura okazo kiam la homo realigas sian tutanhomecon lasante plenan “ludon” (liberecon) alambaŭ flankoj de sia duobla naturo, la penso kaj lasento. Kiel li asertas “la animalo laboras kiam la

18

Page 19: La abolo de la laboro reto - [SATKiel vi povos legi fine de tiu verko, ĝi ankaŭ kuntenas konstruivajn proponojn. Tiu tradukado origine aperis en Liberecana Ligilo (n 111 de 2004)

manko estas la ĉefa fonto de ĝia agado, kaj ludaskiam la pleneco de ĝiaj fortoj estas la ĉefa fonto,kiam la superabunda vivo estas ĝia proprastimulanto al aktiveco”.

Ludo kaj libereco havas, rilate produktadon, lasaman signifon. Eĉ Marx, kiu apartenas al laproduktivisma panteono (malgraŭ siaj bonajintencoj), notis ke “la reĝlando de la liberecokomencas nur kiam estas transpasita la punktoantaŭ kiu la laboro estas devigata far la neceseco kajla ekstera utileco”. Li neniam povis sufiĉe identigitiun punkton, feliĉan okazaĵon, kiel ĝi estas: la abolode la laboro. Povis aspekti iom paradoksa, dum la19a jarcento, plenumi porlaboristajn kajkontraŭlaborajn batalojn. Nun tio eblas.

La aspiro retroiri, aŭ transiri, al vivo sen laboroevidentiĝas en ĉiuj seriozaj sociaj aŭ kulturajhistorioj de la preindustria Eŭropo, i.a. “Anglio entransiĝo” (England in transition) de Dorothy Georgekaj “Popola kulturo en frua moderna Eŭropo”(Popular Culture in Early Modern Europe) de PeterBurke. Ankaŭ trafa estas la eseo de Daniel Bell, “Lalaboro kaj ties plendoj” (Work and his discontents), launua teksto, mi kredas, kiu tiom ampleksereferencas al “ribelo kontraŭ la laboro”, kaj klariĝaskiel grava korekto al la memkontentiĝa normaleasociita verko kun kiu ĝi estas arigita, La fino de laideologio (The End of Ideology)16. Nek la kritikantojnek la laŭdantoj notis ke la tezo de l’fino de laideologio de Bell signis ne la finon de la socia

19

Page 20: La abolo de la laboro reto - [SATKiel vi povos legi fine de tiu verko, ĝi ankaŭ kuntenas konstruivajn proponojn. Tiu tradukado origine aperis en Liberecana Ligilo (n 111 de 2004)

tumulto sed la komencon de nova nekonata periodone trudita nek alarmita de ideologio. Estis SeymourLipset (en “Politika Homo”), ne Bell, kiu anoncis enla sama momento ke la fundamenta problemo de laindustria revolucio estas solvita, nur kelkajn jarojnantaŭ kiam la post- aŭ meta-industriaj plendoj destudentoj kondukis Lipset-on de BerkeleyUniversitato ĝis la rilativa (kaj portempa) trankvilecode Harvard.

Kiel Bell rimarkas, Adam Smith en La riĉeco del’nacioj, malgraŭ sia entuziasmo por la merkato kalla divido de la laboro, estis pli konscia (kaj plihonesta) pri la aĉa flanko de la laboro ol iu ajn el siajmodernaj epigonoj aŭ iu ajn ano de la ekonomikaskolo de Chicago17. Kiel Smith observis: “Lainteligenteco de la plimulto da homoj estas necesekondiĉita de ties ordinara funkcio. La homo kiupasas sian vivon farante iom simplajn operaciojn nehavas okazojn por ekzerci sian inteligentecon…Ĝenerale li iĝas tiel stulto kaj nescianto, kiel tio eblaspor homa estulo”. Jen, per kelkaj krudaj vortoj, miakritiko de la laboro. Bell, skribanta en 1956, la oratempaĝo de la Eisenhowera stulteco kaj usonamemkontenteco, identigis la neorganizitan kajneorganizeblan konfuzon ekde la 1970aj jaroj kieltiun, kiun neniu politika tendenco povas kontroli,kiu ne povas esti ekspluatita kaj sekve estas ignorita.Tiu problemo estas la ribelo kontraŭ la laboro. Ĝi nefiguras en iu ajn teksto de iu ajn ekonomikisto de“laissez-faire” (liberala) – Milton Friedman, MurrayRothbard, Richard Posner – ĉar laŭ iliaj vortoj, kiel

20

Page 21: La abolo de la laboro reto - [SATKiel vi povos legi fine de tiu verko, ĝi ankaŭ kuntenas konstruivajn proponojn. Tiu tradukado origine aperis en Liberecana Ligilo (n 111 de 2004)

oni diras en la TV felietono Star Trek, “tion oni nekalkulas” (it does not compute).

9 Max Weber (1864-1920) germana filozo kiu notinde verkis“la protestanta etiko kaj la spirito de l’kapitalismo” (Dieprotestantische Ethik und der Geist des Kapitalismus, 1904-1905) en kiu li provis ligi la aperon de l’kapitalimo kun tiu del’protestantismo.

10 La laboro estas tiu aparta varo, kiu produktas varojn. Vidu« La produktado de varoj per varoj » (Production ofCommodities byMeans of Commodities, Cambridge UniversityPress, 1960), verko publikigita en 1960 de la italo Piero Sraffa,disĉiplo de Keynes kaj amiko de Gramsci.

11 Ĉajanov (1888-1937) estis rusa ekonomikisto, proksima alpopolistoj, kiu ege interesiĝis pri la rusaj kamparaj komunumoj(vd. Chayanov, peasants, and economic anthropology, eldonitade E. Paul Durrenberger, Academic Press, New York, 1984).

12 Thomas HOBBES (1588-1679), angla filozofo kiu notindepublikigis la Leviatano-n (1651), verko en kiu li provas elmontrike, en la origino de l’homaro regnis la milito de ĉiuj kontraŭĉiuj (bellum omnium contra omnes). Tiam, por eviti sianmalaperon, la homoj decidis krei la ŝtaton al kiu li mendis kreila leĝon. Laŭ Hobbes la homo estas nature malbona. PosteRousseau, notinde, kontraŭos tiun logikon.

13 Thomas Huxley (1825-1895) estis disciplo de Darwin.14 Kropotkin, Interhelpo kiel faktoro de l’evoluo, SAT k.

Impeto, 1995 (originala versio: P.A. Kropotkin, Mutual Aid AFactor of Evolution, Heineman, London 1902).

15 Vidu Marshall Sahlins, Stone age economics, Aldine-Atherton, Chicago,1972, verko en kiu la esploroj de tiuantropologo estas disvolviĝintaj.

16 Daniel Bell, The end of Ideologie. On the exhaustion ofpolitical ideas in the fifties, 1960. Daniel Bell komencas la

21

Page 22: La abolo de la laboro reto - [SATKiel vi povos legi fine de tiu verko, ĝi ankaŭ kuntenas konstruivajn proponojn. Tiu tradukado origine aperis en Liberecana Ligilo (n 111 de 2004)

tekston, kiun elvokas Bob Black, citante tiun aserton deMontaigne: “Ili iras al la laboro sen la plej eta ĝojo, tien ili iras,kiel oni diras, nur sur unu gluteo” kaj asertante ke tio estasfenomeno fatala de la industria socio. En la fino de tiu teksto,Bell Skribas: “La laboro, diras Freud, estas la esenca rimedopor ligi la indivuduon kun la realeco. Kio okazos, cetere, kiamne nur la laboristo sed la laboro mem estos anstataŭitaj permaŝinoj?”.

17 Gviditaj de Milton Friedman, la ekonomikistoj de la skolode Chicago (kontraŭstarantoj de tiu de Cambridge antaŭegvidita de Keynes) estas la teoriistoj de la nov-liberala fluo, kiu,ekde la mezo de la 1970aj jaroj, impetis trans la tuta tero.

22

Page 23: La abolo de la laboro reto - [SATKiel vi povos legi fine de tiu verko, ĝi ankaŭ kuntenas konstruivajn proponojn. Tiu tradukado origine aperis en Liberecana Ligilo (n 111 de 2004)

LA GENOCIDA LABORO

Se tiu aro da argumentoj, instruita per la amo alla libereco, fiaskas persvadi la utilismajn aŭpaternalismajn humanistojn, estas aliaj, kiujn ili nepovas ignori. La laboro nocas vian sanon18. Fakte, lalaboro estas amasmurdo aŭ genocido. Rekte aŭ ne,la laboro mortigos pli ol ĉiujn homojn, kiuj legas tiunlibron. Inter 14.000 kaj 25.000 laboristoj estas jaremortigitaj en laboro en Usono. Pli ol du milionojestas kripligitaj. 20 aŭ 25 milionoj estas vunditaj. Kajtiuj ciferoj estas bazitaj sur ege konservativakonsidero pri tio, kio estas labordamaĝo. Sekve ili nenombras la ĉiujaran duonmilionon da kazoj daprofesiaj malsanoj19.

Mi rigardis medicinan libron pri profesiajmalsanoj, kiu entenas 1.200 paĝojn. Eĉ tio apenaŭskrapas la supraĵon. La disponeblaj statistikojnombras la evidentajn kazojn, kiel tiujn 100.000ministojn, kiuj havas silicozon, el kiuj 4.000 mortasĉiujare, kvoto da akcidentoj ja pli alta ol tiu deaidoso, ekzemple, kiu kaptas tiom da atento de laamaskomunikiloj. Tio spegulas la implicitansupozon laŭ kiu aidoso trafas perversulojn kiujpovus kontroli siajn agadojn dum karbonminadoestas sanktega nekontestebla aktiveco. La statistikojne montras tiujn dekojn da milionoj da homoj, kies

23

Page 24: La abolo de la laboro reto - [SATKiel vi povos legi fine de tiu verko, ĝi ankaŭ kuntenas konstruivajn proponojn. Tiu tradukado origine aperis en Liberecana Ligilo (n 111 de 2004)

vivdaŭro estas kurtigita de la laboro – kio ankaŭsignifas tamen homicidojn. Vidu la kuracistojn, kiujkonsentas labori ĝis sia morto en la kvindekaj jaroj.Vidu ĉiujn aliajn labormaniulojn (workaholics).

Eĉ se vi ne estas mortigita aŭ kripligita laborantereale, tio povus ja okazi al vi kiam vi iras al la laboro,reiras de la laboro, serĉas laboron, aŭ kiam vi provasforgesi la laboron (ekz. aŭte). La granda plimulto daviktimoj de la aŭtomobilo estas ĉu plenumantaj unuel tiuj aktivecoj devigitaj de la laboro, ĉu la suferintojde tiuj ĉi. Al tiu kreskinta kadavrkonto estasaldoninda la viktimoj de la industria poluado kaj laemoj instigitaj de la laboro al alkoholismo kajdrogkonsumo. Ambaŭ kanceroj kaj kormalsanojestas modernaj patologioj normale estigitaj, rekte aŭne, de la laboro.

Sekve, la laboro institucias la homicidon kielvivmanieron. La homoj pensas ke la kamboĝanojestis frenezaj ĉar ili sin amasbuĉis, sed ĉu ni ieldiferenciĝas? La Pol-Pota reĝimo almenaŭ havisesperon, kvankam malklaran, pri egaleca socio. Nimultmaniere mortigas homojn cele al vendihamburgerojn (Big Macs) kaj Cadillacs al lapostvivantoj. Niaj kvardek aŭ kvindek miloj damortintoj jare pro veturilakcidentoj estas viktimoj,ne martiroj. Ili mortis por nenio – aŭ prefere ilimortis por la laboro. Nu la laboro tute ne penindasla morton.

Malbona novaĵo por la reformistoj: iu ajn provode reguliga flikado nenion valoras en tiu mort-aŭ-

24

Page 25: La abolo de la laboro reto - [SATKiel vi povos legi fine de tiu verko, ĝi ankaŭ kuntenas konstruivajn proponojn. Tiu tradukado origine aperis en Liberecana Ligilo (n 111 de 2004)

viv-kunteksto. La federa administracio por sekurecokaj sano (usone: OSHA) estis kreita por kontroli lakoran parton de l’problemo, la sekurecon en lalaborloko. Eĉ antaŭ kiam Reagan kaj la superakortumo paralizis ĝin, OSHA estis farso. Laŭ laorigina kaj malavara (ordinaraj) normoj de la Carter-a periodo, iu laborloko riskis sperti lotecaninspekton de OSHA ĉiun 46an jaron.

La ŝtata kontrolo de la ekonomio ne estas solvo.La laboro, se tio eblas, estas multe pli danĝera enŝtatsocialismaj landoj. Miloj da rusaj laboristoj estismortigitaj aŭ vunditaj konstruante la moskvanmetroon. Historio eĥoas sovetajn nuklearajnkatastrofojn kiuj similigas Three Mile Islandakcidenton20 al kampada ekzerco por elementalernejo. Aliflanke, la senregulado nuntempelaŭmoda ne alportos solvon kaj probable pligravigostiun problemon. Laŭ sanitara kaj sekurecavidpunkto, inter aliaj, la laboro spertis siajn plejnigrajn tagojn kiam la ekonomio estis la plejproksima al laissez-faire (liberalismo).

Historiistoj kiel Eugene Genovese konvinkigeasertis ke la salajrataj laboristoj en nordamerikajŝtatoj kaj en Eŭropo spertis pli aĉan situacion ol lasklavoj de l’sudaj plantejoj21; la apologiistoj de laantaŭmilita sklaveco tion gurdis. Neniu rearanĝo dela rilatoj inter burokratoj kaj privataj entreprenistojŝajnas havigi ioman diferencon laŭ produktavidpunkto. Serioza apliko de la normoj, eĉmalprecizaj, de OSHA, eventuale paralizus la

25

Page 26: La abolo de la laboro reto - [SATKiel vi povos legi fine de tiu verko, ĝi ankaŭ kuntenas konstruivajn proponojn. Tiu tradukado origine aperis en Liberecana Ligilo (n 111 de 2004)

ekonomion. Tion ŝatas la juraplikantoj, tiel ili nenielajn provas rigori kontraŭ la plimulto da deliktuloj.

18 En la angla teksto la aŭtoro skribas “La laboro nocas viansanon, laŭ pruntepreno al titolo de libro”. Mi ne scias pri kiulibro temas. Fakte, tie oni pensas al tio, kio estas skribita sur lacigaredpaketoj en kelkaj landoj: kiel la tabako, la laboro nocasla sanon.

19 Tio estas skribita en 1985. Pli freŝdataj statistikoj instruasal ni, ke ĉiujare kaj tutmonde okazas du milionoj daprolaboraj mortintoj (ĉu pro laborakcidentoj ĉu sekve deprofesiaj malsanoj) de kiuj 15% okazas en la industriaj landoj.Tiu nombro konsiderinde kreskis ĉar, en 1990 estis “nur“ 1,2milionoj da prolaboraj mortintoj (intervjuo de Jukka Takala,reprezentanto de la Internacia Buroo de la Laboro en Genevofar la franca ĵurnalo Libération, la 31an de majo 2002).

20 La nukleara akcidento en nukleara deponejo de Kiŝtim,en 1957, estigis pluraj centojn da mortintoj. Sovetunio kaŝistion dum pli ol tridek jaroj. Oni ankaŭ devas mencii Ĉernobil-on. Kompare kun tio, la akcidento en la nuklera centralo deThree Mile Island, la 28an de marto 1979.

21 Eugene Genovese, From rebellion to revolution: Afro-American slave revolts in the making of the modern world,Baton Rouge: Louisiana State University Press, 1979.

26

Page 27: La abolo de la laboro reto - [SATKiel vi povos legi fine de tiu verko, ĝi ankaŭ kuntenas konstruivajn proponojn. Tiu tradukado origine aperis en Liberecana Ligilo (n 111 de 2004)

KIEL EKSTERMILA LABORON

Kion mi diris, tio ne devus esti kontestita. Multajlaboristoj estas ŝtopnutritaj per laboro. Laborloke,estas altaj kaj kreskantaj kvotoj da malĉeestismo,laborŝanĝado (turn over), ŝtelado, sabotado, sovaĝajstrikoj kaj ĝenerale de pigrado. Tiel, estas eble iumovado al konsciiĝo kaj ne nur viscera reĵeto de lalaboro. Sed ĝisnune la supera sento, universala interla mastroj, ties asistantoj kaj ankaŭ dissemitaj interla laboristoj mem, estas la neceseco kaj la fatalecode la laboro.

Mi disopinias. Nun eblas aboli la laboron kaj ĝinanstataŭigi, laŭmezure kiel ĝi havas utilajn celojn,per nova speco de multaj liberaj aktivecoj. Aboli lalaboron necesas trafi la problemon laŭ du direktoj,kvante kaj kvalite. Unuflanke, kvante, ni devas detruiamase el la laborkvanto nune plenumita. Nuntempemultaj laboroj estas, plej bone, senutilaj kaj ni simpledevus seniĝi el ili. Aliflanke - kaj mi pensas ke tioestas la nodo de la afero kaj la nova revoluciadeirpunkto - ni devas preni la utilan laboron, kiurestas, kaj ĝin transformi en agrablan diversecon deludoj kaj artoj, kvazaŭ hobioj ne distingeblaj de laaliaj plaĉaj ŝatokupoj, krom ke, finfine, ili havigas

27

Page 28: La abolo de la laboro reto - [SATKiel vi povos legi fine de tiu verko, ĝi ankaŭ kuntenas konstruivajn proponojn. Tiu tradukado origine aperis en Liberecana Ligilo (n 111 de 2004)

utilajn produktojn. Certe, tio ne devus igi ilianplenumon malpli alloga. Poste, la artefaritaj barilojde la potenco kaj de l’proprieto povus disfali. Lakreado povus fariĝi amuzo. Kaj ni povus ĉesi timi deĉiu aliulo.

Mi ne sugestas ke la plimulto da laboro,tiamaniere povus esti rehonorigita. Sed la plimultoda laboro ne indas esti savita. Nur eta, etiĝantafrakcio da laboro servas por iu utila celo sendependede la defendo kaj reproduktado de la laborsistemokaj ties politikaj kaj leĝaj pluiĝoj. Antaŭ 20 jaroj Paulkaj Percival Goodman taksis ke nur 5% da laborotiam plenumita povus kontentigi niajn elementajnbezonojn por nutrado, vestado kaj ŝirmado22 -probable tiu cifero, se ĝi estas ekzakta, estas nun plieta. Ilia takso estis nur instruema supozo sed la ĉefapunkto estas sufiĉe klara: rekte aŭ ne, multaj laborojservas la sterilajn aktivecojn de la komerco aŭ del’socia kontrolo. Senprokraste, ni povas liberigidekojn da milionoj da reprezentistoj, soldatoj, estroj,policistoj, monŝanĝistoj, pastroj, bankistoj, juristoj,instruistoj, bienuloj, sekurgardistoj, reklamistoj kajĉiu persono, kiu laboras por ili. Tie estas efekto deneĝbulo ĉar, je ĉiu momento kiam vi sendugas iungrandan estron, vi ankaŭ liberigas ties servistojn kajsubulojn. Sekve, la ekonomio dissplitiĝas.

Kvardek elcenton da laborforto konsistigasblankkolumaj laboristoj; la plimulto da ili havas laplej tedajn kaj stultajn taskojn neniam ajn imagitajn.Kompletaj industrioj, asekureco, banko kaj

28

Page 29: La abolo de la laboro reto - [SATKiel vi povos legi fine de tiu verko, ĝi ankaŭ kuntenas konstruivajn proponojn. Tiu tradukado origine aperis en Liberecana Ligilo (n 111 de 2004)

domnegoco, ekzemple, konsistas el nenio kromsenutila paper-brakmiksado. Tio ne estas hazardo,ke la terciara sektoro de la servoj kreskas dum lasekundara stagnas kaj la primara, tiu de laagrikulturo, preskaŭ malaperas. Tial ke la laboroestas sennecesa krom por tiuj kies potenco estas tielplifortigita, la laboristoj translokiĝas de relative utilaaktiveco ĝis sennutila aktiveco cele al certigi lapublikan ordon. Io ajn estas pli bona ol nenio. Jenkial vi ne povas rehejmiĝi nur ĉar vi finus vianlaboron. Ili volas vian tempon, sufiĉe por ke viapartenu al ili, eĉ se ili ne havas uzadon por laplejparton da tiu ĉi. Alimaniere kial la averaĝalaborsemajno ne malkreskis je pli ol kelkaj minutojdum la lastaj kvindek jaroj?

Poste ni povas perhake distranĉi en la produktadomem. Ne plu da milita produktado, nutraĉo,senodorilo por ina higieno kaj ĉefe, sendire, ne pluda aŭtoindustrio. Okaze, unu “Ford T” aŭ “SteanleySteamer” estus akceptebla sed la aŭto-erotikismo dekiu dependas tiel fekejoj kiel Detroit kaj Los Angelesestas ekster demando. Jam, eĉ ne provante, nivirtuale solvis la energikrizon, la mediokrizon kajtielajn laŭdire ne solveblajn sociproblemojn.

Finfine, ni devas malaperigi la notinde plej gravanokupadon, la unuan laŭ la plej ampleksaj horaroj,malaltaj pagoj kaj tedaj taskoj. Mi parolas pridomlaboro kaj infanbredo plenumita dedommastrinoj. Abolante salajratan laboron kajrealigante la plenan senlaborecon, ni subfosas la

29

Page 30: La abolo de la laboro reto - [SATKiel vi povos legi fine de tiu verko, ĝi ankaŭ kuntenas konstruivajn proponojn. Tiu tradukado origine aperis en Liberecana Ligilo (n 111 de 2004)

seksan labordividon. La nuklea familio, kiel ni ĝinkonas, estas neevitebla adaptaĵo de la labordividotrudita far la salajrata laboro. Vole nevole, kiel laaferoj fariĝis de unu aŭ du jarcentoj, tio estasekonomie racia ke la viro alportas hejme nutraĵon,ke la virino laboras de matene ĝis nokte por havigi alli rifuĝejon en senkora mondo, ke la infanoj estaskondukitaj al junularaj koncentrejoj nomitaj “skoloj”,origine por ilin malproksimigi el ties panjokruroj seddaŭre sub kontrolo, sed akcesore por ke ilienmensigu la kutimojn de obeeco kaj akuratecotiom necesaj al la laboristoj. Se vi volas liberigi vin elpatriarkeco, liberigu vin el la ununuklea familio kiesnepagita “nigra laboro”, kiel asertas Ivan Illich23,ebligas la laborsistemon, kiu necesigas ĝin. Rekteligita kun tiu “kontraŭnuklea” srategio estas la abolode la infaneco kaj la fermo de la skoloj. Estas pli daplentempaj studentoj ol da plentempaj laboristoj entiu lando. Ni bezonas infanojn kiel instruistojn nekiel studentojn. Ili devas notinde kontribui al la ludarevolucio ĉar il estas pli bonaj ludantoj ol laplenkreskuloj. Adoltoj kaj infanoj ne estas identajsed ili fariĝos samvaloraj per sia interdepedenco.Nur la ludo povas transsalti la generacian foson.

Mi eĉ ankoraŭ ne menciis la eblecon forigi la etanparton da restanta laboro per aŭtomacio kajkibernetiko. Ĉiuj scienculoj, teknikistoj kajinĝenieroj liberigitaj el la zorgoj de l’milita esploradokaj planigita kadukiĝo24 devus pasigi agrablantempon diskutante pri la rimedoj elimini lacon,tedon kaj danĝeron el aktivecoj kiel minado.

30

Page 31: La abolo de la laboro reto - [SATKiel vi povos legi fine de tiu verko, ĝi ankaŭ kuntenas konstruivajn proponojn. Tiu tradukado origine aperis en Liberecana Ligilo (n 111 de 2004)

Sendube ili trovos aliajn projektojn por sin amuzi.Eble ili starigos integran tutteran amaskomunikilansistemon25 aŭ trovos spacokoloniojn. Eble. Mi memne estas fanatika por la teknikaj bagatelaĵoj. Mi neŝatus vivi en prembutona universo. Mi ne volassklavajn robotojn, kiuj fabrikus ion ajn; mi volas farimiajn aferojn per mi mem. La teknologioj ŝparantajlaboron havu sian lokon, tion mi pensas, sedmodestan lokon. La historiaj kaj prehistoriaj atestojne igas nin optimismaj. Dum la produktadateknologio transpasis de la ĉas-plukado ĝis laindustrio tra la agrikulturo, la laborkvanto plialtiĝistiam ke la lerteco kaj aŭtonomio malkreskis. Laposta evoluo de la industrialismo emfazis tion, kionHarry Braverman nomis la difektiĝo de la laboro.Inteligentaj observantoj ĉiam konsciis pri tio. JohnStuart Mill rimarkis ke ĉiuj laborŝparaj inventoj iameimagitaj neniam ŝparis momenteton da laboro. KarlMarx skribis ke “estus eble skribi historion de lainventoj faritaj de 1830 por la nura celo havigiarmilojn al kapitalo kontraŭ la ribeloj de lalaborklaso”. La entuziasmaj teknoŝatantoj – Saint-Simon, Comte, Lenin, B.F Skinner – ĉiam estissenhontaj aŭtoritatistoj, nome teknokratoj. Pli olskeptikaj ni devus esti pri la promesoj de lakomputikaj mistikuloj. Ili laboras kiel hundoj; se onilasas ilin agi, estas ŝancoj por ke ni havu la samansorton. Sed ni iom aŭskultu ilin se ili havas iun ajnspecialan kontribuon pli volonte subigitaj al homajceloj ol la impeton de la altaj teknikoj.

31

Page 32: La abolo de la laboro reto - [SATKiel vi povos legi fine de tiu verko, ĝi ankaŭ kuntenas konstruivajn proponojn. Tiu tradukado origine aperis en Liberecana Ligilo (n 111 de 2004)

22 Percival kaj Paul Goodman, Communitas: means oflivelihood and ways of life, The University of Chicago Press,1947.

23 Ivan Illich (1926-2002), estinta pastro, verkis multajnlibrojn proksimaj al la alternativa movado, notinde “Energiokaj justeco” (Énergie et équité, Seuil, Paris, 1973) kaj “Edukadosen skolo” (Education without schools, Souvenir Press, London,1973).

24 La planigita kadukiĝo estas tiu sistemo ĝenerale uzata,per kiu la industriistoj limigas la vivdaŭro de siaj produktoj.

25 Kiam Bob Black skribas tiujn linioj Interreto estas nurbalbutanta.

26 Harry Braverman, Labor and monopoly capital; thedegradation of work in the twentieth century, artikolo aperintaen la usona revuo Monthly Review en 1975.

32

Page 33: La abolo de la laboro reto - [SATKiel vi povos legi fine de tiu verko, ĝi ankaŭ kuntenas konstruivajn proponojn. Tiu tradukado origine aperis en Liberecana Ligilo (n 111 de 2004)

LUDA REVOLUCIO

La laboro iĝinta ludo, tion mi volas vidi.Unua paŝo estas forbalai la nociojn “tasko” kaj

“okupado”. Eĉ aktivecoj jam entenantaj iun ludanparton, ĝin perdas ĉar ili estas reduktitaj en taskojn,kiujn nur kelkaj homoj, escepte de ĉiuj aliaj, estastruditaj plenumi. Ĉu tio ne estas freneza, kefarmlaboristoj pene laboraĉas en kampoj dum iliajklimatizitaj mastroj rehejmiĝas ĉiusemajnfine kajgolfludas en siaj ĝardenoj? Sub sistemo de ĉiamafesto ni spertos la Ortempaĝon de la diletanteco, kiuhontigos la Renesancon. Ne plu estos taskoj, nuraferoj plenumindaj kaj personoj, kiuj plenumos ilin.

La sekreto igi laboron ludo, kiel Charles Fourier27

elmontris, estas aranĝi utilajn aktivecojn por profitide tio, kion diversaj homoj je diversaj momentojŝatus envere fari. Por ebligi al kelkaj plenumi laaferojn, kiujn ili povus ŝati, sufiĉos nur elradikigi lamalraciecojn kaj distordojn, kiuj tristigas tiujnaktivecojn kiam ili estas reduktitaj en laboron.Ekzemple, mi ŝatus iom (sed ne tro) instrui, sed mine volas truditajn studentojn kaj mi primokas labotlekadon al malkapablaj pedantoj por havipostenon.

Due, estas kelkaj aferoj, kiujn homoj ŝatas fari

33

Page 34: La abolo de la laboro reto - [SATKiel vi povos legi fine de tiu verko, ĝi ankaŭ kuntenas konstruivajn proponojn. Tiu tradukado origine aperis en Liberecana Ligilo (n 111 de 2004)

portempe, sed ne tro longe kaj certe ne plentempe.Vi povas ŝati vartadon dum kelkaj horoj porpartopreni la kompanion de infanoj, sed ne tiom,kiom faras la gepatroj. Tiuj ĉi, dumtempe, ege ŝatasla tempon, kiun vi liberigas al ili, kvankam iliangorus tro longe disiĝi el sia naskitaro. Tiujdiferencoj inter individuoj estas tio, kio ebligasliberludan vivon. La sama principo aplikiĝas almultaj aktivkampoj, aparte la ĉefaj. Tiel multajhomoj ŝatas la artkuiradon kiam ili povas ĝin seriozepraktitki dum la ludtempo sed ne kiam temasprovianti homajn korpojn por ties laboro.

Trie, kelkaj aferoj estas malkontentigaj kiam iliestas faritaj de vi tutsole aŭ en malagrabla ĉirkaŭaĵoaŭ sub la ordono de iu estro, sed ŝatindaj, almenaŭportempe, kiam tiuj cirkonstancoj estas ŝanĝitaj. Tioprobable veras, iugrade, por ĉia laboro. Homojdisvolvas sian ampleksan inĝeniecon por, kiel ebleplej bone, igi ludon la plej malloga taskaĉo.Aktivecoj, kiuj logas kelkajn homojn, ne ĉiam logasĉiujn aliajn sed ĉiu el ni, almenau potenciale, havasdiversecon da interesoj kaj interesiĝas pri diverseco.“Ĉiu afero almenaŭ unu fojon”, kiel asertas laproverbo. Fourier estis la majstro, esplorantekiamaniere dislogikaj kaj perversaj emoj povus estiutiligitaj en la postciviliza socio, kiun li nomiHarmonio. Li pensis ke imperiestro Neronofariĝintus virta se, kiam li estis infano, li povintussatigi sian guston por la sango laborante en buĉejo.Infanetoj, kiuj notinde ŝatas sterniĝi en la koto,povus esti organizataj en “etaj hordoj” por purigi la

34

Page 35: La abolo de la laboro reto - [SATKiel vi povos legi fine de tiu verko, ĝi ankaŭ kuntenas konstruivajn proponojn. Tiu tradukado origine aperis en Liberecana Ligilo (n 111 de 2004)

necesejojn kaj malplenigi la rubujojn, kun medalojpremiantaj la elstarajn. Mi ne subtenas tiujnprecizajn ekzemplojn de Fourier sed la entenatanprincipon, kiu, mi pensas, havigas perfektan senconpor ĝenerala revolucia transformado.

Ni ne forgesu ke ni ne devas preni la hodiaŭanlaboron ekzakte kiel ni trovis ĝin kaj dispartigi ĝinal la taŭgaj personoj, inter kiuj kelkaj estus japerversaj. Se la tekniko iel rolas en ĉio ĉi, tio estasmalpli por eltiri laboron el la ĉiutaga vivoaŭtomatigante ĝin, ol malfermi novajn kampojn porla (re)kreado. Laŭ iu vidpunkto ni povus reiri al lamanfarado, kiun William Morris konsiderisprobabla kaj deziderinda rezulto de la komunismarevolucio28. La arto devus esti forprenita el la manojde la snoboj kaj kolektantoj, abolita kiel fakokontentiganta elitan spektantaron, kaj ĝiaj kvalitojde beleco kaj kreado redonita al la integra vivo dekiu ili estis ŝtelkaptitaj far la laboro. Estaspripensinde ke la grekaj vazoj, kiujn ni ekspoziciasen muzeoj kaj pri kiuj ni verkas himnojn estis uzatajsiatempe por stoki olivoleon. Mi dubas, ke niajĉiutagaj fabrikaĵoj tiom famos en la venonteco, se tiulasta estos. La problemo estas ke nenia afero kiel laprogreso eblas en la labormondo, tute male. Ni nedevus heziti pruntepreni de la pasinteco tion, kion ĝipovas oferi, la prauloj nenion perdas eĉ ni estas pliriĉaj.

La reinvento de la ĉiutaga vivo signifas preterpasinian ordinaran senson. Estas envere pli da allogaj

35

Page 36: La abolo de la laboro reto - [SATKiel vi povos legi fine de tiu verko, ĝi ankaŭ kuntenas konstruivajn proponojn. Tiu tradukado origine aperis en Liberecana Ligilo (n 111 de 2004)

konjektoj ol tio, kion suspektas multaj homoj. Flankede Fourier kaj Morris – kaj eĉ de Marx, per aludo tieĉi aŭ for - estas la skribaĵoj de Kropotkin, lasindikatistoj Pataud kaj Pouget29, anarko-komunistojmalnovaj (Berkman)30 aŭ novaj (Bookchin)31. LaCommunitas de la Goodman fratoj estas bonaekzemplo por ilustri kiajn formojn naskiĝas el niajprojektoj. Estas io plukinda de la ofte nebulajheroldoj de la alternativa-alpropriga-peranta-kunvivema teknologio, kiel Schumacher kaj ĉefeIllich, ekde kiam vi malŝaltis ilian nebulaparaton. Lasituaciistoj – kiel reprezentitaj en “Revolucio en laĉiutaga vivo” kaj en “Internacia SituaciismaAntologio” de Vaneigem32 estas tiel klarvidaj kielekzaltaj, eĉ se ili neniam sufiĉe klarigis la kongruonde la reguloj de la laborkonsilantaroj kun la abolo dela laboro. Iliaj malĝustecoj tamen pli valoras ol iu ajnnuntempa versio de la maldekstrismo, kiesaktivantoj ŝajnas esti la lastaj ĉampionoj de lalaboro, tial ke se ne plu estos laboro, ne plu estoslaboristoj kaj sen laboristaro, pri kio lamaldekstrularo devus zorgi?

Tiel la abolistoj povos fidi nur sin mem. Neniupovas diri tion, kio okazus per la senkatenado de lakreiva potenco sufokita far la laboro. Ĉio povasokazi. La enuiga debato “libereco kontraŭ neceseco”,kun ĝiaj teologiaj parfumoj, solviĝas per si mempraktike ekde kiam la produktado de utilaj riĉecojkongruas kun plaĉaj ludaj agadoj.

La vivo fariĝos ludo, aŭ prefere ludaro, sed ne –

36

Page 37: La abolo de la laboro reto - [SATKiel vi povos legi fine de tiu verko, ĝi ankaŭ kuntenas konstruivajn proponojn. Tiu tradukado origine aperis en Liberecana Ligilo (n 111 de 2004)

kiel nuntempe – ludo kun nula sumo. Optimumaseksa interŝanĝo estas la paradigmo (centra modelo)de la produktiva ludo. Ĉiu partoprenanto maksi-mumigas alies plezuron, neniu kontrolas lapoentaron kaj ambaŭ gajnas. Ju pli vi donas, des plivi havas. En la luda vivo, la plej bona el la seksajaferoj disvastiĝos en la plej bonaj momentoj de laĉiutaga vivo. Ĝeneraliĝinta ludo enkondukos al lalibidinado de l’vivo. Reciproke, seksumado povasfariĝi malpli urĝa kaj malespera, pli riĉiga. Se ni boneludas niajn kartetojn, ni ĉiuj kapablas ricevi pli el lavivo ol tio, kion ni alportis, sed nur se ni reale ludas.

Neniam iu ajn devus labori. Laboristoj el ĉiujlandoj… rilaksiĝu!

27 Charles Fourier (1772-1837) estas franca prasocialistoaprobanto de la komunejoj. Li estas la granda antaŭlo de lalaborludo kaj de la festeca socio, do la majstro de black.

28 William Morris (1834-1896) estis pentristo kiu vivis enAnglio dum ĝi estis la manlaborejo de l’mondo (viktorina erao),periodo, kiun li hatis. Li celis renovigi la prametiistanproduktadon. La interparoloj, kiun li havis kun kelkajlaboristoj, kiuj ĉeestis ties prelegoj pri arto kondukis lin alsocialismo.

29 Emile Pataud kaj Emile Pouget estas francaj anarki-sindikatistoj kiuj verkis kune “Kiel ni plenumis la revolucion”.En tiu libro ili rakontas ke, post tiu revolucio, la sindikatoj kajlaborborsoj ĉesas estis luktiloj por fariĝi produktilojmastrumitaj de la laboristoj, la “koro” kaj la “animo” de lamovado por la konstruado de la nova socio. La libro estisfreŝdate reeldonita en Francio (Syllepse, Paris, 1995).

30 Aleksandro Berkman (1870-1936) estis en Usono la

37

Page 38: La abolo de la laboro reto - [SATKiel vi povos legi fine de tiu verko, ĝi ankaŭ kuntenas konstruivajn proponojn. Tiu tradukado origine aperis en Liberecana Ligilo (n 111 de 2004)

kunulo de Emma Goldman. Li notinde verkis “Kio estasanarko-komunismo” (What is communist anarchism? TheVanguard press, New York, 1929).

31 Murray Bookchin (naskiĝinta en 1921) estas la iniciatorode la freŝdata skolo de la libereca municipismo. Notinde verkis“Direkte al ekologia socio” (Toward an ecological society, BlackRose Books, 1980).

32 Raoul Vaneigem, The revolution of everyday life, RisingFree Collective, London, 1979. Vidu ankaŭ Traité de savoir-vivre à l’usage des jeunes générations. [Paris] Gallimard, 1967.

38

Page 39: La abolo de la laboro reto - [SATKiel vi povos legi fine de tiu verko, ĝi ankaŭ kuntenas konstruivajn proponojn. Tiu tradukado origine aperis en Liberecana Ligilo (n 111 de 2004)

39

Page 40: La abolo de la laboro reto - [SATKiel vi povos legi fine de tiu verko, ĝi ankaŭ kuntenas konstruivajn proponojn. Tiu tradukado origine aperis en Liberecana Ligilo (n 111 de 2004)

eldona fako kooperativa de SAT

La eldona fako kooperativa estis kreitakomence de 2007, post referendumo sekveal propono en la beograda SAT-kongresode 2006. Ĝi celas faciligi la plenumon de lastatutaj taskoj de SAT per eldono dekleriga materialo, pretigita kadre dekolektiva laboro kaj kun laŭeble koheraeldonpolitiko, ankaŭ kolektive difinita.

La eldona fako estas kooperativa. Tiosignifas ke ĝi financas siajn eldonojn per laprofito akirita dum la vendo de antaŭajeldonoj. Tiu sistemo ebligas ankaŭ eldononde valoraj libroj, kies vendebleco estaslimigita.

Kvankam la eldonprezoj por la paperajeldonaĵoj de la kooperativo estas kiel ebleplej malaltaj, ili tamen certe restos tro altajpor kelkaj kamaradoj. Tial estas antaŭ-vidite senpage havigi 10 procentojn el ĉiujeldonitaj libroj al nepagipovaj kamaradoj.La eldona fako celas zorgi ankaŭ prielektronikaj eldonoj, por faciligi ladiskonigon de dokumentoj ne adaptitaj alla papera formato, kaj plu plialtigi lakvaliton de la SAT-kultura retejo.

www.satesperanto.org/eldonkooperativo/