digrafia: a special case of relationship between … viewnikola rašić. digrafio: speciala kazo de...

29
1 Nikola Rašić Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo 1 Lingvo kaj parolo; parolo kaj skribo La grafika substanco estas nur unu el kanaloj per kiuj la parolo, kiel manifestiĝo de lingvo 2 povas materiiĝi. Do, ĉiu teksto, kunmetita el substanco kaj organizita laŭ gramatikaj reguloj de kiu ajn lingvo, povas realiĝi en praktike ajna materio, kio signifas ke la formo de kanalo estas arbitra rilate al lingvo (kiun ni ĉi tie, provizore, difinu kiel: specife strukturita sistemo de signoj, 3 kiu servas por homa komunikado). La samo validas ankaŭ pri kodo - do, ni diru, iom neprecize ja: alfabeto 4 - en kiu la grafika materio estas organizita. Principe, ĉiun lingvon eblas noti per ajna 1 Aperis en Esperanto en: Lipari, M.- Tonkin, H. 2015. Interlingvo inter lingvoj. Prilingvaj eseoj . Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio. (Rašić 2015: 47-66) Vd. ankaŭ Rašić 2008 pri la apliko de la teorio al la kazo de serba digrafio. 2 . La terminojn lingvo, parolo, kodo, kanalo k.s., ĉi tie ni uzas en pli-malpli konvencia senco, kiel ili estas uzataj en la desosireska (t.e. laŭ Ferdinand de Saussure) ĵargono kaj lernolibroj de ĝenerala lingvistiko kaj informteorio. Vd. ekz. de Saussure 1974; Jakobson 1956; Katičić 1967, Martinet 1960, Lyons 1969 kaj 1981. 3 . Lingvajn signojn eblas same fidele transdoni per mansignoj de surduloj, maristaj flagetoj aŭ morsea alfabeto, kiu siaflanke povas realiĝi ĉu en grafika, ĉu en akustika, ĉu en lumradia aŭ alia materia formo. Pri la skribo Tauli diras: Its task is to represent language graphically [Ĝia tasko estas reprezenti lingvan grafike]. (Tauli 1968: 127) 4 . Fakte, pli preciza esprimo estus: skribo aŭ skribsistemo, ĉar ekz. silabaj skriboj ne estas alfabetoj striktasence. Por simpligi ni subkomprenu ĉi tie ke temas ankaŭ pri aliaj tipoj de skriboj (ideogramaj, bildaj k.s.) kvankam ĉiu tipo de skribo havas specifan rilaton al la lingva strukturo.

Upload: phamlien

Post on 31-Jan-2018

234 views

Category:

Documents


2 download

TRANSCRIPT

Page 1: Digrafia: A Special Case of Relationship between … viewNikola Rašić. Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo. Aperis en Esperanto en: Lipari, M.- Tonkin, H. 2015

11

Nikola Rašić

Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo1

Lingvo kaj parolo; parolo kaj skribo

La grafika substanco estas nur unu el kanaloj per kiuj la parolo, kiel manifestiĝo de lingvo2 povas materiiĝi. Do, ĉiu teksto, kunmetita el substanco kaj organizita laŭ gramatikaj reguloj de kiu ajn lingvo, povas realiĝi en praktike ajna materio, kio signifas ke la formo de kanalo estas arbitra rilate al lingvo (kiun ni ĉi tie, provizore, difinu kiel: specife strukturita sistemo de signoj,3 kiu servas por homa komunikado). La samo validas ankaŭ pri kodo - do, ni diru, iom neprecize ja: alfabeto4 - en kiu la grafika materio estas organizita. Principe, ĉiun lingvon eblas noti per ajna alfabeto,5 kreante konvenciojn pri la rilato inter grafikaj kaj lingvaj elementoj (fonemoj, silaboj, morfemoj, semantemoj ktp), depende de la notsistemo.

La temaro de mesaĝtransportaj rimedoj kaj kodoj, inter kiuj elstaras diversaj skribsistemoj kaj alfabetoj, apartenas al la regno de parolo (france: parole), en la plej vaste komprenita senco de tiu termino. Aŭ – pli precize – malgraŭ la principa epistemologia egalniveleco de grafikaj kaj akustikaj lingvorealiĝoj, la notsistemoj apartenas al la, por tiel diri, loĝistika sfero de la

11 Aperis en Esperanto en: Lipari, M.- Tonkin, H. 2015. Interlingvo inter lingvoj. Prilingvaj eseoj. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio. (Rašić 2015: 47-66) Vd. ankaŭ Rašić 2008 pri la apliko de la teorio al la kazo de serba digrafio.

2. La terminojn lingvo, parolo, kodo, kanalo k.s., ĉi tie ni uzas en pli-malpli konvencia senco, kiel ili estas uzataj en la desosireska (t.e. laŭ Ferdinand de Saussure) ĵargono kaj lernolibroj de ĝenerala lingvistiko kaj informteorio. Vd. ekz. de Saussure 1974; Jakobson 1956; Katičić 1967, Martinet 1960, Lyons 1969 kaj 1981.

33. Lingvajn signojn eblas same fidele transdoni per mansignoj de surduloj, maristaj flagetoj aŭ morsea alfabeto, kiu siaflanke povas realiĝi ĉu en grafika, ĉu en akustika, ĉu en lumradia aŭ alia materia formo. Pri la skribo Tauli diras: Its task is to represent language graphically [Ĝia tasko estas reprezenti lingvan grafike]. (Tauli 1968: 127)

44. Fakte, pli preciza esprimo estus: skribo aŭ skribsistemo, ĉar ekz. silabaj skriboj ne estas alfabetoj striktasence. Por simpligi ni subkomprenu ĉi tie ke temas ankaŭ pri aliaj tipoj de skriboj (ideogramaj, bildaj k.s.) kvankam ĉiu tipo de skribo havas specifan rilaton al la lingva strukturo.

5. Oni emfazu la vorton principe, ĉar iuj alfabetoj pli konvenas por iuj lingvaj strukturtipoj ol por aliaj. Tiel ekz. al izolanta tipo kun monosilabaj morfemoj, kiel la ĉina aŭ vjetnama lingvoj, pli konvenas la ideografa skribo, kiu aliflanke kreas amason da komplikaĵoj aplikate al plursilabaj aglutinaj lingvoj kiaj estas la japana kaj la korea. Same, la latina alfabeto aplikata al la izolanta vjetnama, rezultigis ortografian diakritmonstron. Simile, la silabaj alfabetoj perfekte taŭgas por la morfofonologia strukturo de semidaj lingvoj, kaj multe malpli por hindeŭropaj lingvoj, kiaj estas ekz. la persa aŭ la urdua. Pri tiu temo pli detale legu ĉe Tauli (1968: 126-134) kaj eĉ pli ĝenerale ĉe Goody/Watt (1972: 311-329).

Page 2: Digrafia: A Special Case of Relationship between … viewNikola Rašić. Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo. Aperis en Esperanto en: Lipari, M.- Tonkin, H. 2015

22

parolo-regno, ĉar grafismo estas sekundara rilate al buŝa parolo,6 al kiu ĝi esence servas kiel amplifilo, transportilo aŭ notkodo. Do, ankaŭ alfabeto, laŭ tiu kompreno, estas afero neligita al lingvo mem7, kaj arbitra8 el la lingvistika vidpunkto.Lingvo kiel sociaĵo: homa esprimilo

Tiel do statas la aferoj je pure semiologia nivelo, se ni traktas lingvon nur kiel signarsistemon. Tamen homaj lingvoj ne estas nur gramatikoj sed multe pli ol tio. La nocioj de lingvo kaj parolo, prenitaj en ilia pli-malpli ortodoksa desosireska [t.e. laŭ de Saussure] senco, foje povus supozigi iom tro skeman kaj tro simplecan bildon.9 La tria desosira koncepto, ofte neglektata: langage, la lingvado,10 povus provizi pli vastan kaj pli sintezan perspektivon. Tiu koncepto sinteze unuigas kaj transcendas la dikotomecan rilaton en kiu ni vidas la langue kaj parole kiam prenitaj sole, ekster la kadro de la langage, ĉar ĝi memorigas ke lingveco kaj lingvado estas esence aspektoj de la homo mem, manifestiĝoj de ties homeco, kaj en funkcio de ties homado. Tio jen revenigas la homon en prilingvan diskurson

65. Argumentadon pri la sekundareco de skriba lingvoformo vd. ĉe Lyons 1981.

77. Tial, iuj lingvistoj parolas pri skribo kiel para-lingvistika sistemo, dum Chaim Rubin klasigas skribon kaj ortografion kiel duon-lingvistikajn fenomenoj, sed samtempe agnoskas ke ne estas klare kiel difini la tuton: "Semi-linguistic aims represent the most frequent type of planned language change. Yet it seems very difficult do decide to which discipline this study could belong. Strong sociological and psychological factors seem to be involved, although mostly linguists do the research. This situation seems to call for a new type of specialist." /emfazoj de NR/ (Rubin 1971: 278). [Duone lingvaj celoj reprezentas la plej oftan tipon de planita lingva ŝanĝiĝo. Tamen ŝajnas tre malfacile decidi al kiu disciplino tiu studo apartenu. Fortaj sociologiaj kaj psikologiaj faktoroj ŝajnas esti implikitaj, kvankam plejparte lingvistoj faras tiun esploradon. Tiu ĉi situacio ŝajnas postuli novan tipon de fakuloj.]

8. La konvencieco de alfabeto aŭ ortografio estas certagrade relativa, ĉar per alfabeto oni kaptas la parolajn manifestiĝojn de difinita lingvo, kiuj siavice estas realiĝoj de difinitaj fonemsistemoj, tiel ke la mezuro de perfekteco de iu ortografio estas la grado en kiu ĝi korespondas al la fonemstrukturo. Tial la ortografiaj demandoj rilatas ankaŭ al la lingva strukturo. Studado de tiu rilato povas doni al ni pli klaran perspektivon pri intensa dialektika vibrado inter sistemo kaj realiĝo; inter lingvo kaj parolo; inter la procezoj de organizivo kaj entropio: procezoj de reciprokaj subteno kaj samtempa neado, kiuj senĉese okazadas dum lingvado kaj per kiuj fakte lingvo ekzistadas kaj funkcias.

99. Pri la kritiko de bazaj desosiraj dikotomoj vd. Jakobson 1956.10

. Temas pri mia propra propono kiel traduki la sencon de la desosira langage, kiu signifas tri aferojn: 1. lingvo: lingvo ĝenerale, do neniu difinita lingvo, 2. lingvivo [languageness]. t.e. homa kapablo lingvi. 3. lingvaĵo: Specifa lingvuzo de iu verkisto, periodo k.s. La ĉomskieca lingvistiko [t.e. la lingvistiko de Noam Chomsky] emfazas la duan signifon, la lingvivon, sed ĉefe en ties genetika aspekto, kiel homspecian kapablon generi, kompreni kaj juĝi lingvajn strukturojn. Vidu la interpreton de la terminoj ĉe Amacker (1975: 62) kaj pri la traduko anglen Lyons (1981: 2) kaj Culler (1974: XII kaj 1976).

Page 3: Digrafia: A Special Case of Relationship between … viewNikola Rašić. Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo. Aperis en Esperanto en: Lipari, M.- Tonkin, H. 2015

33

kaj en lingvistikon, kiu nun, el tiu ĉi perspektivo, devas konsideri ne nur la regulojn kaj internan funkciadon de la sistemo, pere de ties diversaj manifestiĝoj tra la parolo, sed ankaŭ ties socian signifon por individuoj kaj por homaj kolektivoj.

Se ni studas la efektivan lingvouzon ni devas rigardi lingvon ne nur kiel kodon sed ankaŭ kiel socian fenomenon; kiel ĉefan esprimilon kaj esprimon de iu difinita lingva komunumo. Tiam ni devas konsideri ankaŭ la soci-psikologian signifon de lingvo por homoj kiuj uzas ĝin.11 Por homgrupoj ilia lingvo havas ne nur komunikan sed ankaŭ simbolan valoron, kiel lingvo propra ĝuste al tiu grupo. Ĉiu homa lingvo havas du, inter si kontraŭdirajn, funkciojn: la kunligan kaj la disigan.12 La kunligan funkcion ĝi plenumas estante komunikrimedo ene de iu difinita grupo, interligante ĉiujn ĝiajn membrojn. La disigan funkcion ĝi plenumas rilate al aliaj sociaj grupoj, kiuj uzas alian lingvon aŭ alian formon de la sama lingvo. Temas, do, fakte pri du facetoj de la sama funkcio, depende de pozicio de observanto: por unuj ĝi aperas kiel komunikilo, por aliaj ĝuste kiel baro. Kiel ĉiu pordo: ĝi servas por enlasi sed samtempe ankaŭ por enŝlosi aŭ forŝlosi.

Skribo: pli ol nur grafismo

En tiu senco povas funkcii ankaŭ skriboj,13 uzataj kiel notsistemoj de diversaj lingvoj. Ili ebligas engrupan komunikadon, sed ankaŭ faciligas intergrupan kontakton kun lingvoj kiuj uzas saman grafikan kodon aŭ varianton de ĝi. Tial, la elekto kaj strukturigo de alfabeto havas gravan lokon kadre de lingva kaj komunika politiko de ĉiu socio. Per tiu elekto la socio fakte difinas siajn komunikajn prioritatojn, surbaze de sia ĝenerala komunikmatrico.14 Oni do difinas al kiuj eksteraj kolektivoj la komunumo (ne) volas malfermiĝi.15 Aliflanke, 11. Pri la socia signifo de skribo kiel socilingvistika temo vd. Fishman (1972: ix).

12. Ankaŭ nomataj integriga kaj delimiga funkcioj. Bugarski (1986: 158-210 kaj 1995: 125-128) parolas pri komunika kaj simbola funkcioj.

13.Vd. ekzemple pri la rolo de alfabetkulturo en lingva evoluo Goody/Watt 1976, aŭ brilan studon de Ivan Illich 1988. La klasikaj ĝeneralaj historioj de skribo kiel tiu de Gelb 1952 kaj Diringer 1948 donas eble eĉ tro detalan envidon en la problemaron.

14. Pri la difino de komunikmatrico, kiel totalo de komunikaj roloj en difinita socio, vd. Gumperz 1968. Iom pli vasta koncepto estas komunika medio (milieu) uzata de rusaj lingvistoj, ekz. Vinogradov.

15. Tauli, kadre de sia ekstreme raciisma kaj universalisma paradigmo, advokatas latinalfabetigon de ĉiuj lingvoj, kaj emfazas ke ĉe elekto de grafisma solvo oni uzu grafemojn jam ekzistantajn en aliaj proksimaj lingvoj ("kondiĉe ke ili estas raciaj kaj ekonomiaj"). Tiel oni atingus ne nur similecon de la grafika bildo sed ankaŭ de la grafo-fonemika kodo. Fishman (1978: 205) diras ke tasko de lingvisto estas ne nur "juĝi kiuj lingvoj estas sufiĉe proksimaj ke ili meritu komunan skribsistemon, sed ankaŭ decidi ĉu tia simileco en skribsistemoj estas 'afero bona' aŭ ne, kaj ĉu

Page 4: Digrafia: A Special Case of Relationship between … viewNikola Rašić. Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo. Aperis en Esperanto en: Lipari, M.- Tonkin, H. 2015

44

alfabetoj samtempe funkcias kiel distinga elemento kaj komunika baro rilate al lingvaj komunumoj uzantaj aliajn alfabetojn, kvankam tre malofte la elekto de alfabeto estas negative motivita, t.e. pro emo nepre fermi certajn komunikajn kanalojn.16

Fakte, por la plej multaj lingvaj komunumoj la demando de alfabetelekto eĉ ne aperas, ĉar ĝi estas iusence antaŭdifinita per kultura kaj civiliza kunteksto. Tial en okcidenta Eŭropo oni konsideras normala uzon de la latina alfabeto, en parto de orienta Eŭropo la cirila, en Hindio iu formo de la nagara k.s. Pro tio ankaŭ alfabetoj povas havi simbolan valoron por diversaj lingvokomunumoj, aŭ eĉ por tutaj komunikzonoj,17 samkiel lingvoj mem povas funkcii kiel simboloj de grupidenteco.18

Tio estas alia kaŭzo pro kiu la demando de alfabetelekto simple ne povas aperi en iuj socioj. La tradicio havas tro grandan gravon en tiaj aferoj; kaj tial estas memkompreneble ke en Israelo oni alfabetu hebree kaj en Irano pers-arabe, en Koreio hangule ktp. Eventualaj provoj ŝanĝi la alfabeton povas konsekvenci per grandskalaj sociaj tumultoj.19 Estas imprese kiom forte konservativa povas esti la rilato al alfabeto kaj ortografio, ĉar la lingva komunumo emas pasie rezisti al ŝanĝo,20 eĉ kiam ekzistas fortaj kialoj por ĝi, kiel

tion volas aŭ ne la lingvokomunumo."

16. Kvankam ankaŭ tio okazas, kiel ekz. en la moldava kazo post 1939, kiam oni forlasi(ig)s la latinan skribon por distancigi la lingvon de la rumana. Tiu alfabetelekto ne venis de la lingvokomunumo mem, kaj estas bona ekzemplo kiel la alfabeta solvo povas esti altrudita, kune kun novaj komunika medio kaj matrico. Forlasigo de la araba skribo ĉe multnombraj sovetiaj islamaj tjurklingvaj popoloj gvidiĝis per simila motivo. Sed la posta transiro de la latina al la cirila estas eĉ pli bona ekzemplo de la negativa motivigo, ĉar tiel oni fermis la komunikan kanalon kun Turkio kaj baris la vojon al potenciale kreiĝontaj pantjurkaj tendencoj. La azera reveno al la latina (turka) skribo estas nur simbola manifestiĝo de historia memoro, sed ĝi apenaŭ estas venĝo ĉar ĝi ĵetis la nacion en komplikan situacion de efektiva dugrafismo. La ĉina reĝimo simile uzis la mongolan skribon en Interna Mongolio, ne la cirilan, por fermi la komunikan kanalon kun la Respubliko Mongolio. Ruza movo, kiun oni simile aplikas al ujguroj kaj aliaj turkidaj popoloj retenante la arabecan alfabeton, tiel samtempe rompante la komunikan kontinuecon kun parencoj en Sovetio kaj tamen donante la tradician alfabeton al popoloj, kiom ajn komplika kaj netaŭga. Tio vere ne stimulas la uzadon de minoritataj lingvoj, kio probable estis la origina intenco.

1717. Ekz. la araba skribo kiel simbolo de islamo, la cirila kiel skribo de religia ortodoksismo k.s.

18 . Pri tiu temo: Ferguson 1962; Fishman 1968b kaj 1972; Jespersen 1959; Haugen 1966; Banac 1990.

19. Komparu ekz. sociajn reagojn pri la turka transiro de araba skribo al latina en 1928 (Doğanca - Aktuna 1995) kaj pri la ortografia reformo en la rusa (1918). Abundan bibliografion pri ortografiaj reformoj donas Fishman 1978 kaj Tauli 1968.

20. Bona ekzemplo povas esti la Esperanto-komunumo, kiu feroce reagas al ĉiu mencio de ortografiaj ŝanĝoj. La ortografia identeco, do la simbola funkcio de la alfabeto, ludas pli fortan rolon ol ĉiuj esence praktikaj kaj raciaj argumentoj kiuj porus la ŝanĝojn. Tiu kaj aliaj similaj

Page 5: Digrafia: A Special Case of Relationship between … viewNikola Rašić. Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo. Aperis en Esperanto en: Lipari, M.- Tonkin, H. 2015

55

ekz. radikala ŝanĝo en la komunika matrico, sekve de intensa orientiĝo al novaj lingvaj grupoj kun malsamaj notsistemoj aŭ teknologiaj ŝanĝoj (ekz. preso, komputiloj). En tiuj kazoj la simbola (do, la distinga) valoro de alfabeto estas pli forta ol la komunika. Iuj alfabetoj estas fakte inventitaj por esti ekskluzive naciaj,21 do kun la intenco esti distingaj de iuj aliaj, do kun la forta konsidero pri la simbola funkcio.22

La demando de alfabetelekto aperas ĉe lingvaj komunumoj situantaj ĉe limoj inter malsamaj civilizaj sferoj; komunumoj sub forta influo aŭ dependeco de aliaj pli potencaj lingvokomunumoj; lingvaj kolektivoj kiuj pretendas ekspansion al teritorioj kie uziĝas alia alfabeto kaj ĉe grupoj en kies komunikmatrico relative egale rolas rilatoj kun lingvokomunumoj kun diversaj skribsistemoj. En tia situacio facile povas okazi ke en la sama lingvokomunumo oni komencas uzi du aŭ plurajn alfabetojn, por tiel malfermi komunikajn kanalojn en ĉiujn necesajn direktojn.23 Tio povas havi diversajn socinivelajn manifestiĝojn kaj konsekvencojn,24 kaj tio fakte estas la temo de tiu ĉi eseo.

Duskribismo kaj Digrafio

ekzemploj montras ke la problemo kuŝas en onia kultura koncepto pri racieco kiel logiko sendependa de homo, kaj precipe de ties socia dimensio. Socipsikologiaj aspektoj estas tamen ne malpli realaj fenomenoj, tiel ke totala diktaturo de racio estas iusence nehoma (kaj sendube nerealisma) sinteno.

2121. Ekzemple, la armena kaj la kartvela (la ĥucura) alfabetoj, kiujn kreis unu sama persono (Sta. Mesropo), kiu ne elektis apliki skribsistemon de unu lingvo al la alia sed tamen konceptis ilin kiel grafisme malasamaj. Tio fakte estis la baza ideo en la "orienta" tradicio (oriente de Grekio). Preskaŭ ĉiu malnova nacio tie havas propran skribon (kopta, greka, gota, aramea, siria, amhara k.s.). El tiu vidpunkto estis facile komprenebla decido de Sta. Cirilo de Tesaloniko (Konstanteno la Filozofo) krei tute novan alfabeton por la ĝis tiam senalfabetaj slavoj. La slavoj ja notis sian lingvon eĉ antaŭ tio, laŭokaze, per latinaj kaj grekaj literoj kaj sen ia sistemo. Per propra kaj originala alfabeto komenciĝas ilia propra historio: simbole kaj efektive.

2222. La kreinto de Esperanto, L. Zamenhof, intence enkondukis plurajn novajn literojn, neekzistajn en aliaj latinidaj alfabetoj, pro sociaj konsideroj, t.e. por doni al la lingvo neŭtralecon ankaŭ je ortografia nivelo, kiu estas la plej evidenta kaj decida por la grafika identeco de la lingvo. 23

. Foje, plurgrafismo estas afero de interna historia evoluo sed tiam plej ofte temas pri speciala kazo de simbola funkcio aŭ pri apartaj lingvostrukturaj aŭ socistrukturaj kaŭzoj (ekz. kunekzisto de katakana kaj hiragana en Japanio). Pri tiu temo detale klarigas Wendt 1977 (162-197). Ankaŭ la multalfabeteco de sanskrito, kiu estis skribata per deko da diversaj skriboj, estas ilustraĵo de tiu ĉi fenomeno.

2424 Oni devas konsenti kun Chaim Rubin (Rubin 1971: 278. Writing, spelling, pronunciation, restrictions in speaking) ke tiu temo praktike malkovras vojon por nova disciplino kaj nova tipo de specialistoj. La plej taŭga paralelo, kiu venas preskaŭ aŭtomate, sugestas iaspecan "etnografion de skribo", analoge kun la etnografio de parolo de Dell Hymes.

Page 6: Digrafia: A Special Case of Relationship between … viewNikola Rašić. Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo. Aperis en Esperanto en: Lipari, M.- Tonkin, H. 2015

66

Temas pri fenomeno kiun ni ĉi tie nomos duskribismo, difinebla kiel kunekzisto de du alfabetoj ene de unu lingva komunumo, uzataj por skribado de sama lingvo . La terminon digrafio ni aplikos por okazoj kiam la uzo de diversaj skriboj estas socifunkcie determinita, do analoge al la termino diglosio25 de Ferguson kaj Fishman. Samkiel oni apenaŭ povas imagi bilingvismon sen funkcia specialiĝo en la uzo de koncernaj idiomoj26 oni apenaŭ povas imagi puran kazon de duskribismo, kiu samtempe ne estus digrafieska. Temas, do, pri du aspektoj de la sama fenomeno. Laŭ la logiko de la afero, duskribismo estas termino pli ĝenerala (simple: kunekzisto de du skribsistemoj, pluralfabeteco), dum digrafio estas termino kiu rilatas al la sociaj reguloj de uzo de diversaj alfabetoj ene de unu lingva komunumo.

Karakteriza por situacio de digrafio estas ke praktike ĉiuj skribkapablaj membroj de la lingva komunumo regas ambaŭ alfabetojn kaj alterne uzas ilin depende de okazo kaj socikomunika kunteksto. Tio ne devas esti valida por duskribismo ĝenerale, ĉar pluralfabeteco ne nepre devas esti samloka kaj samtempa. Digrafio estas fenomeno ligita kun la aktuala skribuzo kiel formo de socie kondiĉita konduto, kaj estas afero de la koncernaj momento kaj loko. Ĝi do rilatas ĉefe al la sinkrona lingvosfero, dum la koncepto de duskribismo entenas ankaŭ la historian akson. La sonrealiĝo de lingvo (t.e. la parolo) estas laŭ sia sorto nature efemera (de kio ĝin savas nur diversaj mekanismoj de kolektiva memoro27), dum la skribado naskis koncepton de historio kiel dokumentita, faktumita, pasinto.28 Tial duskribismo nature havas ankaŭ sian diakronan dimension,29 ne nur ĉar kunekzisto de du alfabetoj ene de unu lingva komunumo povas rilati al diversaj periodoj de la lingva evoluo, sed ĝuste pro la imanenta diakroneco de skribo ĝenerale.

25. Pri difino de diglosio vd. Ferguson 1959; Fishman 1972; Fasold 1984: 34:60.

26. En sia modelo Fishman teorie antaŭvidas ankaŭ situacion de bilingvismo sen diglosio, sed tiu koncepto estas vere pli teorikaraktera, kaj apenaŭ trovebla en la socia realo.

27. Goody kaj Watt donas en sia studo (1972) brilan analizon de la rolo de memoro kaj ties sociaj kaj civilizaj implicoj en nealfabetaj socioj. Rilato al historio estas laŭ ili la ĉefa dividlinio inter la primitivaj kaj modernaj socioj.

2828. Aliflanke, orientiĝo de la desosira lingvistiko al la sinkrona nivelo, normale rezultis per eksterordinara intereso pri la sona flanko de lingvo, kaj nasko de fonetiko kaj fonologio. En tiu spirita kunteksto pri skribo oni interesiĝas nur sence de ties sonnota funkcio, kvankam ĝuste tiel bazita lingvoscienco devus rigardi fonemon kaj grafemon kiel du epistemologie samnivelajn fenomenojn. 29

. Pro sia temp-rezistemo ĉiu skribo neeviteble manifestiĝas diakroneske. Post paso de certa tempo, la skriba bildo de lingvo povas prezenti tute alian staton de la lingvo ol la aktuale parolata. Tiel, ekz. la skriba franca enhavas “mutan” gramatikon kiu ne ekzistas en la parola lingvo. Granda parto de la franca morfologio fakte estas grafika fikcio (kiel ekz. pluralo je “s”). Se oni ortodokse deskriptivisme priskribus la lingvon, ĝia gramatika strukturo aspektus surprize alia!

Page 7: Digrafia: A Special Case of Relationship between … viewNikola Rašić. Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo. Aperis en Esperanto en: Lipari, M.- Tonkin, H. 2015

77

La funkcio de skribo estas amplifi homan parolon tra la aksoj spaca kaj tempa, tiel ke la postaj generacioj povu profiti spertojn de la antaŭaj kaj lasi siajn spurojn al la venontaj. Se en diversaj periodoj la registroj estis farataj per malsamaj grafikaj kodoj, la lingvokomunumo havas problemon pri la kontinueco de komunikado laŭ la tempa akso. Ŝanĝo de alfabeto povas tiun kontinuecon tute rompi aŭ almenaŭ grave lezi. Oni devas aŭ transkodigi la malnovajn registrojn30 aŭ instrui al ĉiuj lingvouzantoj ambaŭ kodojn, kio estas pli malofta kazo (ekz. en Koreio kaj Japanio). Plej ofte estas tiel ke ekzistas specialistoj por transkodigo, aŭ ke nur kleraj homoj lernas alfabeton alian ol la aktuale uzatan. En tiu senco oni ja povas diri ke duskribismo ekzistas ene de la germana lingvo, prenita diakrone kiel sinsekvo de diversaj historiaj statoj notitaj per diversaj skribsistemoj, ĉar ankaŭ la tekstoj skribitaj gotlitere devas funkcii ene de la aktuala lingva korpuso.

Tian tipon de duskribismo, kiam dum certa periodo de lingvohistorio ekzistis alfabeto alia ol la aktuale uzata, ni nomos arĥeografio. Ĉar ĝi estas koncepto historia, tia tipo de duskribismo malmulte aŭ neniel influas socian kaj komunikan konduton de aktualaj lingvouzantoj, kaj plej ofte ne estas sociologie interesa. Tamen, la malnova alfabeto povas posedi gravan simbolan signifon kiel elemento de la kolektiva konscio, eĉ se efektive ĝi ne plu estas uzata. Tiam sociologie interesa estas la socipsikologia rilato al la historia dugrafismo de la grupo, kaj ne rekte la komunika konduto.31

Digrafieco en tiu kazo povas manifestiĝi nur en iuj sferoj de la socia vivo, ekz. la religia. Tiel por la islamaj parolantoj de la panĝaba estas egale grava la rilato al la aktuale uzata gurmukalfabeta kodo kaj al la pers-urdua arabida alfabeto, en kiu estas kreita grava literaturo kaj kiu daŭre restas grava konektilo kun la islama kulturo.

La daŭra grafisma diskruciĝo de sindhoj estas alispeca: malgraŭ la neislameco, la urdu-persa grafismo estas grava parto de la tradicio kaj unu el la esencaj ligoj kun la perdita hejmlando, dum la novaj cirkonstancoj de vivo en Barato neeviteble kondukas al la uzado de la nagara kaj aliaj hindiaj skriboj (vd. Daswani 1978). La konkania lingvo, en sudokcidenta Hindujo, estas aktuale skribata eĉ per kvin diversaj skribsistemoj!32 Tio ja prezentas baron al la unueco de la lingva komunumo, sed aliflanke temas pri perfekta adaptiĝo al diversaj

30. Ekz. malnovaj germanaj gotikskribaj libroj, nun troveblaj en la latina tipografio. Ankaŭ la diversaj eldonoj de semida Biblio estis, post la kanona elekto, alfabete homogenitaj, ĉar diversaj ĉapitroj estis skribitaj per diversaj skriboj.

31. Tian rolon en skandinava kulturo povas ludi la runa alfabeto, aŭ la ogama por irlandanoj. En tiu senco sendube rolas la glagolica por kroatoj, kaj iusence la bosnocirila por la bosnianoj. Por islamaj bosnianoj (bosniakoj) ankaŭ la araba alfabeto (aljamiado) havas arĥeografian signifon.

32. Laŭ rekta persona informo de denaska parolanto de la konkania Dr. Pushpa Pai, emerita estro de la fako pri aplikita lingvistiko ĉe SNDT University Mumbai.

Page 8: Digrafia: A Special Case of Relationship between … viewNikola Rašić. Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo. Aperis en Esperanto en: Lipari, M.- Tonkin, H. 2015

88

lokaj komunikaj zonoj. Ĉiukaze la lingva komunumo kun la tuto de marati-parolantoj estas en konkaniaj kondiĉoj granda abstraktaĵo.

Alia diferenco inter duskribismo kaj digrafio devenas el la trans-spaciga funkcio de skribo, kiu ebligas transporti mesaĝon ekster la limojn de aŭdeblo de la homa voĉo.Tial povas okazi ke la tuta lingva komunumo estas duskriba ĉar ĝi uzas du malsamajn skribsistemojn sur diversaj partoj de sia parolteritorio, tiel ke la du partoj normale estas monografismaj kaj la digrafio aperas nur en interkomunikaj situacioj. Tia estis la moldava-rumana situacio (duskribismo ekzistis por la ruman-moldava komplekso kiel tuto sed la digrafio koncernis nur moldavojn, kiuj normale uzis la cirilan alfabeton kaj en la tutrumana komunikado la latinan grafismon de la rumana lingvo) aŭ la situacio de kurdoj el Turkio (latinalfabetaj) kaj kurdoj en aliaj landoj (arab- kaj cirilskribaj).

Se oni uzas unu el la du alfabetoj por la tutpopola komunikado tiam nur unu parto de la lingvouzantoj estas digrafia. Tiun tipon de digrafio, kiun karakterizas klara disduigo de lingvokolektivo en du partojn surbaze de grafisma kriterio, ni nomos disgrafio.

Ni povus plie terminologii, kaj tiel imagigi ekziston de alografio, kiam temas pri paralela uzo de skribsistemoj de aliaj lingvoj (ekz. ĉinaj ideogramoj en Japanio kaj Koreio, la cirila en Mongolio, la araba skribo en Malajzio k.s.); ekzografio, kiam temas pri uzo de iu alfabeto nur por komunikado kun eksteraj grupoj (ekz. latina alfabeto en Ĉinio, Japanio, Koreio); endografio por kazoj de originalaj alfabetoj kreitaj speciale por difinita lingvo kaj uzataj nur por unu lingvo (greka, kartvela, armena, taja, amhara k.s.). Teorie eblus, sekvante la bazan ideon, daŭrigi laŭ la sama modelo kaj krei tutajn seriojn da potenciale utilaj terminoj. Sed ili prefere naskiĝu spontane, kiam konkreta esploro bezonos pli konkretan lingvon.

Ortografioj kaj alfabetoj: Skizoskribio kaj skizografio

Principe eblas apliki tiun ĉi terminologian skemon ne nur al alfabetoj sed ankaŭ por situacioj de kunekzisto de du aŭ pluraj ortografiaj sistemoj ene de la sama alfabeto. Tamen estas preferinde havi du apartajn terminĉenojn. Kvankam la ortografia plureco estas fenomeno kun multaj similaj trajtoj, la komunikaj kaj sociaj implicoj de pluralfabeteco povas esti tre specifaj kaj neniel redukteblaj nur al la ortografia nivelo. Kiel varioj de unu kod-organizo, malsamaj ortografioj estas nature fenomeno de malpli alta rango, kiu povas ekzisti samtempe kun dualfabeteco, kaj tiel esti nur unu aspekto de duskribismo/digrafio. Por tiu nivelo ni emus uzi terminserion bazitan je latinlingva radiko: biskribio/diskribio, arĥeoskribio, disskribio, aloskribio, endoskribio, ekzoskribio k.s.

Ĉar la formoj kaj implicoj sur tiu kampo estas alia temo, relative abunde priplugita en la literaturo33 (kvankam sendube ne sufiĉe ankaŭ el la sociologia

33. Vd. ekz. ĉapitrojn pri literumreformoj ĉe Tauli 1968 kaj Fishman 1977, kun abundaj literaturindikoj.

Page 9: Digrafia: A Special Case of Relationship between … viewNikola Rašić. Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo. Aperis en Esperanto en: Lipari, M.- Tonkin, H. 2015

99

perspektivo), ni ne planas plu okupiĝi pri tiu aspekto de plurgrafismo, sed ni ja ŝatus prunteforĝi plian terminparon naskitan sur tiu tereno: skizoskribio kaj skizografio. La terminoj estas derivitaj el analogio kun skizoglosio, termino kreita de E. Haugen (1962) por situacio de kunekzisto de pluraj ortografiaj normoj ene de unu lingvo, liakaze la norvega. La termino estis, verdire, iom malfeliĉe semantike konstruita kaj aplikita ekster la ĉefa signifokampo de la terminoĉeno (kaj verŝajne tial restis preskaŭ neuzita34), kvankam ĝi sendube meritas pli da apliko, almenaŭ pro sia inventivo kaj bildigivo, se ne pro la funkcio kaj signifo kiujn Haugen mem atribuis al ĝi.

Ĝi evidente estas aludo al diglosio sed ĉar Haugen aplikis ĝin al grafisma kampo ĝi ne povis enhejmiĝi en la sistemo de ideoj pri diglosio kiel tutlingva fenomeno. Multe pli vastsence, kvankam kreive misinterpretante la ĉefan ideon de Haugen, Wexler (1981: 202) aplikas tiun terminon al la lingva situacio de la rutenoj, kiuj en diversaj periodoj uzis eĉ sep diversajn literaturajn lingvojn (al kiu cifero oni povus aldoni almenaŭ pliajn du-tri!), al la albana dunorma situacio antaŭ 1972, kaj tiuj de la belorusa, norvega kaj armena dulingvismoj sine de unu diasistemo.35 Tia ĉi uzo de la termino ŝajnas multe pli produktiva, kaj se ĝi estintus dekomenca la termino verŝajne estus lasinta pli profundajn radikojn en la socilingvistika terminologio.

La situacio de duortografieco kreas senton de necerteco kaj disdueco ĉe la lingvouzantoj. Ĝi daŭre ekzistas ene de la norvega36 kaj momente (1997)

34. Eble ankaŭ pro tio ke ĝi aperis en unu ne tre konata artikolo de Haugen, kiu cetere estas unu el liaj ne nepre plej brilaj tekstoj, se mi, kiel lia admiranto, rajtas rimarkigi tion.

3535. Pri la koncepto de diasistemo, kiel tuto de organikaj idiomoj sur iu parolteritorio, vd. Brozović 1970. Tiu nocio helpas solvi la konfuzon kreitan pro la du sencoj per kiuj estas ŝarĝita la termino “lingvo”: 1. Sistemo de parencaj dialektoj, 2. Normlingvo, kutime bazita sur iu el la dialektoj (organikaj idiomoj) aŭ kunmetita el elementoj de diversaj lektoj. La dua estas laŭ sia difino lingvistika artefakto, kaj fenomeno esence malsama de la unua. Diasistemo konsistas el diversaj idiomoj, laŭ terminologio de Brozović. Laŭ mi necesas konstrui similan terminon kiu kovrus ankaŭ tutan gamon da neorganikaj idiomoj (profesiolektoj, klasolektoj, seksolektoj, grupolektoj, konfesilektoj k.s.) kaj stilaj variaĵoj ene de ĉiu el tiuj lektoj. Por tiu celo mi emas uzi koncepton lektaro, kies konsistigaj elementoj estas lektoj. En tiu senco normlingvo, t.e. la “norma” formo de iu lingvo, estus nur unu el pluraj eblaj “lektoj”, per kiuj (en kiuj) tiu lingvo manifestiĝas. Per tiu terminologio ni povas klarigi la ŝajnan kontraŭdiron kaj nekonsekvencecon laŭ kiu ni parolas pri unu norvega lingvo, kiu ja tamen havas du normlingvojn, kaj ĝenerale prihelpi sin en similaj kaprompaj kazoj.36

. En la norvega ekzistas tri ĉefaj ortografiaj orientiĝoj: unu tre konservativa, pli proksima al la dana modelo; unu kiu tendencas proksimiĝi al la novnorvega, kaj fine unu kompromisa. Reale ekzistas pluraj interŝtupoj inter tiuj tri ĉefaj ortografioj; kelkaj aŭtoroj parolas eĉ pri naŭ! Ĉar ĉiu el ili havas sian apartan socian signifon la lingvouzanto devas ĉiam atente studi la socikomunikan kuntekston por fari la ĝustan ortografian decidon por ĉiu aparta komunika situacio (Haugen 1962).

Page 10: Digrafia: A Special Case of Relationship between … viewNikola Rašić. Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo. Aperis en Esperanto en: Lipari, M.- Tonkin, H. 2015

1010

manifestiĝas en Nederlando iom pli ol ordinare,37 ĉar la lando ankoraŭ provas alkutimiĝi al la ortografia reformeto (1997), kiu celis fini longan periodon de normnestabilo. Sed ŝajnas ke provizore pli rimarkeblaj estas efektoj karakterizaj je tipa skizoskribio ol signoj de stabiligo.

Tia ortografie nestabila situacio estis karakteriza por pluraj lingvoj en la unua fazo de ilia normiĝo, kiam ne ekzistas klara modelo aŭ tradicio. En diversaj formoj kaj gradoj ĝi karakterizis la kroatan situacion dum ties tuta skribhistorio,38 kaj en la serba eklezislava periodo ĝi havis tiel dramecajn dimensiojn ke ĝi rekte kondukis al tre radikala kaj sociskua reformo kiun komencis Sava Mrkalj kaj finefektivigis Vuk Stefanović Karadžić.39 En Bosnio ĝi ĉiam estis praktike normala stato de aferoj, kvankam pro tute aliaj kaŭzoj ol ĉe kroatoj, ĉefe pro la pasiva pozicio inter la kroata kaj serba tradicioj. 40

Laŭ nia modelo, tiajn ortografiajn konfuzojn ni baptos skizoskribio, dum ni gardos la terminon skizografio por kazoj de kunekzisto de du alternativaj alfabetoj pri kiuj la lingvouzantoj, pro diversaj motivoj, ŝanceliĝas en la decido kiun uzi. La ŝanceliĝo estas plej ofte kaŭzata de foresto de klaraj sociaj normoj aŭ kutimoj pri socifunkcia disdivido de taskoj de la du skribkodoj, aŭ per egala socia prestiĝo kaj simbola valoro de ambaŭ skriboj, aŭ per konflikto de motivoj. Iom skizofrena konduto estas fakte normala por tia situacio, ĉar ja dualfabeteco ene de sama lingvo estas pli ofte balasto ol beno, samkiel la kunekzisto de du ortografioj. (Kie aperas du, unu estas tro!).

Verdire tiaj kazoj de digrafio estas ege maloftaj, kaj en relative pura formo en Eŭropo ekzistas nur en Serbio kaj Montenegro, kie dum la jugoslavia periodo ŝajne ekzistis preskaŭ pura kazo de duskribismo sen digrafio, do situacio de absolute paralela uzo de du alfabetoj kiuj en preskaŭ ĉiuj situacioj estis anstataŭigeblaj unu per alia. Verdire, en situacio kiam praktike ĉiuj estis senescepte dugrafismaj oni apenaŭ mem rimarkis en kiu alfabeto oni legas aŭ

3737. Ĝis antaŭ nelonge en Nederlando pace kunekzistis du ortografiaj orientiĝoj, inter kiuj la pli moderna (ofte ligata kun socialistoj kaj nekonvenciaj medioj ĝenerale) emis pli emfazi la fonetikan principon. La nuna reformo fakte celas plifortigi la "konservativan" tradicion per forto de supera aŭtoritato. La efektiva bezono de tia reformo kaj ĝia sukceso ŝajnas esti tre debateblaj. Vd. 2009, kie oni trovas abundan literaturliston pri la temo.

38. Vd. Vince 1990, Moguš 1983 kaj Tafra 1992.

3939. La rolon de Mrkalj (kaj iuj aliaj antaŭuloj de Vuk) oni kutime, tute malprave, neglektas en la slavistika literaturo. Vd. pri Mrkalj: Selimović 1983, Nikoliš 1980 kaj Moguš 1983.

4040. Lastatempe aperintaj ortografiaj normigiloj (Halilović 1996a kaj 1996b) celas subteni certajn politikajn evoluojn sur la ortografia kampo, laŭ la modelo: aparta nacio bezonas apartan lingvon: aparta lingvo bezonas propran ortografion. Por nuligi la efektojn de la longdaŭra serba domino ĝi kvazaŭ aŭtomate proksimiĝas al la kroata normo (sed tion faras ankaŭ la plej nova serba norma ortografio!). Tamen; ĝia pleja gravo estas en tio ke ĝi anoncas finon de la dependo de la najbaroj kaj konstanta kompromisado inter iliaj sistemoj.

Page 11: Digrafia: A Special Case of Relationship between … viewNikola Rašić. Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo. Aperis en Esperanto en: Lipari, M.- Tonkin, H. 2015

1111

skribas. Nuntempe, kiam oni celas per ŝtataj intervenoj plifortigi la pozicion kaj ĝeneraligi la uzon de la cirila, la situacio akiras sufiĉe akrajn digrafiajn konturojn. En la nuna transira periodo ĝi radikale tuŝas la jam akiritajn skribkutimojn, ĉefe ĉe personoj kiuj pli emis praktiki la latinan skribon, kaj tial la situacio manifestiĝas ankaŭ kiel skizografio. Ĉar la serbaj kvazaŭŝtatoj en Bosnio kaj Kroatio oficialigis la serbian lingvonormon (kiu, cetere, tute malhavas bazon en la organikaj idiomoj de serboj en tiuj regionoj) por ili estas karakteriza ankaŭ situacio de skizoglosio kaj, sekve, ankaŭ skizoskribio.41

La nuntempa serba kazo estas unika laŭ sia komplekseco ĉar ĝi momente troviĝas en mutacia fazo dum kiu manifestiĝas diversaj formoj kaj aspektoj de digrafio, kiuj malofte aperas samperiode kaj samloke. Tre grave por lingvosociologio estas studi kial entute povis okazi tiel subita ŝanĝo en la grafisma orientiĝo, post longa periodo de tute stabila duskribeco. Tial tiu ĉi kazo meritas apartan, pli detalan studon, kiun ni ja faris alitekste (Rašić 2009).

Nur specialsence, sed interesege kuntekstita, digrafio ankoraŭ ekzistas en Bosnio, kvankam tie la situacio lastatempe draste ŝanĝiĝas, en la direkto kiu celas abolon de la skizografisma karaktero de la digrafio. La serboj volus fari la cirilan la sola nacia skribo kvankam ĉiuj serboj en Bosnio estas perfekte duskribaj kaj la plimulto sendube praktikas la uzon de la latina alfabeto en sia ĉiutaga vivo; dum la kroatoj kaj muzulmanoj, por kiuj la cirila estis iusenca rezerva alfabeto kiun ĉiuj konis, nun emas ekskluzive ligi sin al la latina skribo. Estas ekster ĉia dubo ke en Bosnio radikale ŝanĝiĝis la reciprokaj rilatoj kaj uzkampoj de la du skriboj, sed ŝajnas sendube ke bosnianoj ankaŭ estonte ne povos facile vivi sen koni ambaŭ skribojn de la propra lingvo.

Eventuale, tie la digrafio povus konserviĝi nur en sia ekzografia aspekto, t.e. kiel pasiva kono de la cirila, kiu fakte perdis la terenon kaj signifon. Antaŭe en Bosnio ĝi estis certe iom pli ol ekskluzive serba nacia skribo. Nun oni devos koni ĝin nur tiom kiom necesos komuniki kun la serboj, fakte legi iliajn tekstojn. Ĉe la serboj mem, siaflanke, la latina jam tro gravas kaj estonte gravos por ke ĝi povu estontece esti neglektita. En periodoj kiam la serboj fuĝos for de la mondo kaj izolados sin de ĝi, kiel nun okazas, oni emfazos la rolon de la sankta nacia skribo, sed tuj kiam ili volos rekontakti tiun mondon la latina reviviĝos. En la trankvilaj tempoj tre verŝajne reestabliĝos stato de kompleta kaj stabila digrafio, kia ekzistis antaŭe, ĉar ĝi por serboj fakte estas la plej sana grafisma stato, kiu tenas en ekvilibro la komunikan kaj la disigan (identecigan) funkciojn.

Almenaŭ kiel provizora stato, skizografio ekzistas ankaŭ en Moldavio, kiu troviĝas en transira periodo de la cirila al la latina skribo. Preskaŭ ĉiuj publikaj eldonaĵoj tie nuntempe estas latinaj aŭ latiniĝontaj, sed tre verŝajne la plimulto de la pli aĝaj lingvouzantoj ankoraŭ faras siajn butikumlistojn en la cirila. Dum longa periodo restos la problemo de la tratempa kontinueco de la moldava kulturo, pro amaso da verkoj kaj fontoj verkitaj en la cirila. Tial ankoraŭ longe

41 Pri la tiama situacio en Serbio vd. detale ĉe Bugarski 1995, Jakšić 1996 kaj Rašić 2009.

Page 12: Digrafia: A Special Case of Relationship between … viewNikola Rašić. Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo. Aperis en Esperanto en: Lipari, M.- Tonkin, H. 2015

1212

necesos flegi la konon de la alfabeto; almenaŭ se praktika saĝo superos la naciisman memblindiĝon: je la bono de propra lingvo kaj kulturo. En Moldavio krome ekzistas situacio de lingva konfuzo, ĉar ĵus finiĝis duonjarcenta periodo de skismoglosio, kies celo estis apartigi la moldavan de la rumana, kaj krei el ĝi memstaran lingvon. Tiu provo estis tute senespera, en pli longa perspektivo, ĉar ĝuste sur la moldavaj dialektoj (interalie) baziĝas la moderna rumana lingvo.42

Tamen en tiu provo de lingvoskismigo, la malsameco de alfabetoj ludis tre gravan rolon ĉar la lingvo unuavide malsamis de la rumana. Ĉar ĉiukaze temis pri simbola manifestiĝo, tio preskaŭ sufiĉis, almenaŭ al la politikistoj. Per tio ili faris malofte elegantan kaj sukcesan movon ĉar la solvo ne estis malfacile akceptebla por moldavoj, por kiuj ja la cirila jam rolis grave en sia ekzografia funkcio, pro la proksimaj slavaj kaj samreligiaj (ortodoksaj) najbaroj, kaj pro la propra arĥeografia historio, ĉar la rumana ja uzis la cirilan ĝis la mezo de la 19-a jarcento. Kiom ĝi aspektis brila movo tiam, samgrade entuziasmos la re-latinigo nun, kiu simbolas ĉesigon de longa humiligo kaj liberigon de longjaraj frustroj.

Skismografio kaj skismoskribio

Oni povus paroli ankaŭ pri skismografio, kiam temas pri situacio ke en sama lingva komunumo ekzistas konkurenco de du alfabetoj (aŭ skismoskribio se temas pri du ortografiaj normoj), tiel ke tiu demando disduigas la lingvan kolektivon en du partojn, surbaze de ilia grafisma elekto. Tia skismo povas esti konsekvenco aŭ akompana faktoro de skizoglosio, kiel ekzemple ene de la hindustana lingva komplekso, kie la muzulmanoj elektas arabidan grafismon kaj la hinduoj la devanagarian (respektive iun alian hinddevenan alfabeton, ekz. la bengalan aŭ la gurmukhan). La grafisma diferenco certe ne malmulte kontribuis al la skismoglosia procezo, rezulte de kiu formiĝis du lingvoj, la urdua kaj la hinda. En simila maniero ĝi povus ludi sian rolon en la definitiva divorco de la serbo-kroata; des pli tiom ju pli la serboj emos flankenŝovi la latinan alfabeton.

En tiun ĉi kategorion necesas katalogi ankaŭ la dislingviĝon inter la taĝika kaj la persa (oni povus aldoni ankaŭ la kabulan persan, la darian). Kun la taĝika laŭgrada forlaso de la cirila skribo kaj iompostioma (re)akiro de la persa (arabida, do) alfabeto, la lingva reunuiĝo, do la fino de skismoglosio, povis progresi. Simile okazas en la azera-turka scenejo, kvankam tie la situacio tre similas al la moldava. La simbolaj funkcioj favoras la latinan, la komunikaj postulas la cirilan, kaj la rezulto estas digrafio kiu povus ne nur longe daŭri, sed eĉ stabiliĝi kiel ĉe serboj. La cirila periodo ĉe la azeroj fakte manifestis sin kiel skismografia rilate al la turka, kaj kiel skizografia rilate al la propra persalfabeta tradicio. La plej granda parto de azeroj ankoraŭ vivas en Irano kaj uzas la persan alfabeton, tiel ke digrafio, sur tiu nivelo, daŭre ekzistas.

4242. Samkiel la sudbosnia dialekto (de Orienta Hercegovino) formas la bazon kaj de la kroata kaj de la serba normlingvoj.

Page 13: Digrafia: A Special Case of Relationship between … viewNikola Rašić. Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo. Aperis en Esperanto en: Lipari, M.- Tonkin, H. 2015

1313

La nunan digrafion povus stabiligi kvin faktoroj: 1. la ĝenerala inerteco ŝanĝi skribkutimojn, kio favore efikus al la pluteno de la cirila, 2. gravaj ekonomiaj ligoj kun Rusio, 3. grava literatura tradicio kaj fontoj en la cirila, 4. ĝenerala malriĉeco kiu malebligus la rapidajn kaj grandskalajn sociajn ŝanĝojn kiuj akompanas alfabetan revolucion, 5. eventuala politika ŝanĝo kiu gvidus al refortigo de ligoj kun Rusio. Fortan impulson al la latinigo povus doni nur tre forta impulso el Turkio aŭ la Okcidento, kiun oni momente ne vidas en la horizonto. Ankaŭ, se hazarde okazus ia premo de la "cirila" flanko", la latinigo estus akcelita, pro sia simbola valoro.

En la hindia tereno, oni povas trovi plurajn kazojn kiam la alfabeto ne ŝanĝiĝis ankaŭ en islamaj kolektivoj, kiuj formas unu lingvan komunumon kun neislamaj parolantoj: ekz. en la bengala kaj la panĝaba, kvankam ankaŭ en tiuj komunumoj certe ĝermas kompleksaj skizoglosiaj kaj skismoglosiaj procezoj. Digrafio tamen ekzistas ankaŭ en tiuj komunumoj en diakrona perspektivo kaj, en limigita grado, ĉefe en la religiaj sferoj, ĉar por la islamanoj grava referenco estas tekstoj skribitaj per la arabida alfabeto kaj por la hinduoj tiuj skribitaj sanskrite, devanagarie aŭ per iuj aliaj hindidaj alfabetoj.

Skismografio ekzistis en alta grado en Bosnio, cetere altegprocente unulingva lando, dum la turka regado kiam la muzulmanoj uzis por sia literaturo arabidan alfabeton, la serboj la cirilan, dum la kroatoj troviĝis en situacio de samtempa trigrafismo uzante la latinan, bosnocirilan kaj la glagolican alfabetojn. Tiu kazo estas interesa ĉar ĉiu tipo de digrafio estis reprezentata per aparta skribo: la bosnocirila kiel endografia, la latina kiel ekzografia kaj la glagolica kiel arĥeografia. Eventuale ekzistis skizografiaj situacioj pri la uzo de paroj bosnocirila/glagolica kaj bosnocirila/latina skriboj, en diversaj kuntekstoj kaj periodoj.

La uzo de la bosnocirila estis komuna por kroatoj (katolikoj, do) kaj muzulmanoj en okcidenta Bosnio kaj Hercegovino, kaj ĝi estis uzata ankaŭ por komunikado kun la najbaraj kristanaj kroatetnaj landoj Dalmatio kaj Dubrovniko, kie la alfabeto estis tiom disvastiĝinta ke oni nomis ĝin kroata skribo. Por bosniaj muzulmanoj tiu alfabeto havis ekzografian karakteron, pro tio ke ili per sia islamiĝo subite ekapartenis al alia kulturciviliza sfero (al kiu apartenas la araba skribo), kio ja kreis skismografian situacion. Tamen, historie la bosnocirila alfabeto ankaŭ al ili estas endografi-karaktera, el la tempoj antaŭ la alveno de turkoj (16-a jc.), kiam ili formis unu etnan komplekson kun la bosniaj kroatoj kaj serboj.43 Kurioza paradokseto estas ke en la nuna politika kunteksto,

43 Estas, kompreneble, malfacile paroli per etnonaciaj terminoj pri la malfrua mezepoko, antaŭ la alveno de turkaj konkerantoj al tiu regiono, se konsideri ke la kroata kaj serba nacioj formiĝis nur meze de la 19-a jc. Ĉar la 19-jarcentaj nacioj tie formiĝis grandparte surbaze de konfesioj, oni kutime retroaplikas la religian kriterion ankaŭ al la mezepokaj periodoj, kio estas tute malprava. Ĝis la alveno de turkoj Bosnio estis oficiale katolika lando kies reĝo Tvrtko, estis kronita kiel Caro de Serboj (do grekortodoksuloj), sed granda parto de la loĝantaro apartenis al la t.n. Eklezio Bosna, kaj sekve granda parto de hodiaŭaj muzulmanoj (tre signifprocente, verŝajne), serboj (ĉefe en Hercegovino) kaj kroatoj devenas de tiuj homoj, ofte kaj malprave nomataj bogumiloj. En

Page 14: Digrafia: A Special Case of Relationship between … viewNikola Rašić. Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo. Aperis en Esperanto en: Lipari, M.- Tonkin, H. 2015

1414

la bosnocirila povus havi nenian simbolan rolon por la bosniaj serboj kaj kroatoj (kiuj tre amplekse uzis ĝin) sed jes ja eventuale povus ludi gravan simbolan rolon por la islamaj bosnianoj, kies naciisma ideologio pretendas je bosnia aŭtentikeco, kaj tiel vidas sin sola heredanto de diversaj tradicioj tipaj por tiu teritorio.

Tiu ĉi ekzemplo montras ke eĉ en tute samaj komunikaj situacioj la socia signifo de digrafio ne estas sama por ĉiuj komunikpartneroj, kaj ke digrafio manifestiĝas en diversaj variantoj kaj aspektoj por ĉiu grupo, depende de la socia kunteksto en kiu la grupo troviĝas. Tial, determino de la ĝusta tipo de digrafio fakte dependas de ĝenerala strukturo de la komunikmatrico de difinita homgrupo.

Survoje al tipologioj

En tiu ĉi artikolo ni volis ilustri kiel digrafio funkcias kadre de ĝenerala sintenaro pri la propra lingvo, kaj kiel ĝi povas influi ties percepton flanke de la lingvouzantoj. Ni ankaŭ celis ilustri kiel ĝi povas funkcii kiel kolektiva valoro kaj kiel ekstera simbolo kiu reprezentas la lingvon mem, kaj per tio ankaŭ la komunumon, negrave ĉu tia percepto regas en la parolkomunumo mem aŭ ĉe aliaj grupoj rilate la koncernan lingvokolektivon. Kiel tia, digrafio povas aperi kiel grava elemento de lingva politiko, senkonsidere ĉu la celo de tiu politiko estas antaŭenigi aŭ aboli la digrafian situacion.

Tio ĉi, evidente, ne estas profunda studo pri digrafio sed nur aludo pri ĝia ekzisto kaj laŭtemeco, kaj kiel tia nur skrapo sur la surfaco de tiu kompleksa fenomeno. Por elprovi la ĉefajn tezojn kaj por plikoherigi la terminologion, necesus detalaj studoj pri la geografia distribuo kaj diversaj lokaj aperformoj de digrafio, sed ankaŭ studoj pri la diakronaj, historiaj aspektoj – kio montrus al eventuale ekzistantaj diversaj evolutendencoj sub difinitaj sociaj kondiĉoj. Tiel specife direktitaj esploroj povus konduki al ellaboro de iom pli amplekskovraj tipologioj kiel kondiĉo por pli sistema aliro al la fenomeno kiel tuto.

Precipe interese ŝajnus esplori ĉu eblus apliki la tabelan tipologian modelon kiun Fishman evoluigis por diglosio. Ĝis nun la paralelon kun bilingvismo kaj diglosio ni uzis ĉefe en metafora senco, aludante al iuj paralelaĵoj inter la du fenomenoj. Pli ambicia evoluigo de tiu paralelo nepre postulus ankaŭ plian elastigon kaj lozigon de la bazaj terminoj, samkiel Fishman lozigis la fundamentan koncepton de Ferguson. La ĉefa lozigo tiam rilatis al signifa redukto aŭ eĉ plena neglekto de unu el la bazaj ecoj de diglosio: t.e. ke unu el la du idiomoj havas altan kaj la alia malaltan socian prestiĝon.

En kazo de duskribismo kaj digrafio oni malofte povas renkonti tian rangeskan rilaton. La divido de la taskoj inter la du skriboj estas ĉefe pure

tiu regiono oni ofte forgesas ke nacio ne estas genetika, sed politika kategorio. Ks. Malcolm 1994, kaj Ćerić 1968.

Page 15: Digrafia: A Special Case of Relationship between … viewNikola Rašić. Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo. Aperis en Esperanto en: Lipari, M.- Tonkin, H. 2015

1515

funkcia. Eventuala prestiĝo de iu el la funkcioj ne nepre devas signifi prestiĝon por la koresponda skribkodo. Diversaj sociaj funkcioj povas esti ligitaj al diversaj sektoroj de la socia vivo, kaj la vojo al tiuj sektoroj povas postuli uzon de specifaj komunikkanaloj. Tiuj sociaj sektoroj estas ne nur vertikale sed ankaŭ horizontale distribuitaj. Vastan gamon da ekzemploj pri tio oni renkontas en la japana situacio, kie diversaj alfabetoj plenumas diversajn lingvistikajn funkciojn: signifoportajn vortojn oni skribas per la ĉinidaj karaktroj dum la gramatikajn vortojn, partiklojn kaj afiksojn oni skribas per kanaoj. Aliflanke la du tipoj de kanaoj havas siajn specialiĝojn (kun la tendenco lastatempe elimini unu el la kanaoj). La juĝoj pri la valoro de la du kanao-sistemoj estas ĉefe bazitaj je iliaj lingvistikaj kaj grafikaj kvalitoj kaj ecoj, tiel ke oni povas paroli pri duskribismo sen digrafio.

Aliflanke la socia signifo de la du latinliteraj skribsistemoj estas tre intense nuancita, kun fortaj elementoj de disskribio kaj skizoskribio. Sed ankaŭ tie ne temas pri rangtipa distribuo laŭ la modelo alta-malalta, sed denove pri la demando al kiu komunikkanalo la lingvokomunumo celas doni preferon. Nome, unu varianto de la japana latinaĵo estas pli taŭga por la anglalingvanoj, dum la alia pli perfekte respegulas la fonologian sistemon de la japana. Tiu, kaj pluraj aliaj facile citeblaj ekzemploj, sugestas ke, kiam temas pri digrafio, aplikeblaj montriĝas aliaj tipoj kaj aliaj niveloj de sociaj rilatoj ol en la kazo kiam en la ludo estas lingvoj mem, kiel fenomenoj esence organike ligitaj kun la homoj kaj komunumoj.

Tiu alitipeco kaj aliniveleco sendube estas generata de la instrumenta karaktero de skribkodoj, pro kio ja pli facile eblas ke iu komunumo ŝanĝu sian alfabeton ol ke ĝi ŝanĝu la lingvon, kion oni apenaŭ iam faras plane kaj laŭdecide. La dua malparalelo kun diglosio estas ke inter la du lingvoj unu estas spontane akirita kaj alia sekundare akirita. Ĉe skribsistemoj tiu distingo apenaŭ havas sencon ĉar ĉiujn skribkodojn ja oni devas lernakiri. Eventuala divido laŭ primareco aŭ sekundareco de alfabetoj kutime ne estas farata laŭ la kriterioj de ilia akirvicordo, sed laŭ la kriterioj de ilia simbola signifo por la komunumo.

Jen nur du ekzemploj pri la intelekta kaj metafora valoro de la uzita paralelo. Fakte necesus zorge esplori diversajn empiriajn kazojn antaŭ ol aŭdaci krei tipologiojn kaj prunti modelojn de aliaj epistemologiaj niveloj. Post tiaj kazostudoj, reveni al tiuj modeloj povus esti multe pli interesa entrepreno ol inverse: provi tajli la nekonatan materialon laŭ la modliloj de iu teoria instrumento kreita por aliaj konceptoj. Tial en tiu ĉi momento pli sagace ŝajnas nur krokizi la konturojn de tiu vasta kaj kompleksa fenomeno. Tiu ĉi studeto estas fakte nur enkonduko al pli ampleksa studo.

Literaturo

- 2005. Digraphia: International Journal of Sociology of Language, 150.

Page 16: Digrafia: A Special Case of Relationship between … viewNikola Rašić. Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo. Aperis en Esperanto en: Lipari, M.- Tonkin, H. 2015

1616

Amacker, René (1975). Linguistique saussurienne. Langue & Cultures 6. Genève: Droz.Banac, Ivo (1990). Main Trends in the Croatian Language Question. Zagreb: Most / The

Bridge..Brozović, Dalibor (1970). Standardni jezik. Zagreb: Matica Hrvatska. Bugarski, Ranko (1986). Jezik u društvu. Beograd: Prosveta. Bugarski, Ranko (1995). Jezik od mira do rata. Beograd: Slovograf. Ćerić, Salim (1968). Muslimani srpskohrvatskog jezika. Sarajevo: Svjetlost. Culler, Jonathan (1974). Introduction. En: Saussure 1974.Culler, Jonathan (1976). Ferdinand de Saussure. Hassocks, Sussex: Harvester Press.Dale, I. R.H. (1980). Digraphia. International Journal of Sociology of Language 26:5-13.Daswani C.J. - Parchani, S. (1978). Sociolinguistic Survey of Indian Sindhi. Mysore: Central

Institut of Indian Languages..Davis, W. V. (1987). Egyptian Hyerogliphs. London: British Museum Publications Ltd.De Francis, J. (1984). Digraphia. Word 35: 59-66.Diringer, David (1948). The Alphabet. A Key to the History of Mankind. London:

Hutchinson’s Scientific and Technical Publications. Doğanca-Aktuna, Seran (1995 ). An Evaluation of the Turkish Language Reform after 60

Years. Language Problems & Language Planning 19/3: 221-249.Fasold, Ralph (1984). The Sociolinguistics of Society. Oxford & Cambridge MA: Blackwell. Ferguson, Charles A. (1959). Diglossia. Word 15: 325-340.Ferguson, C. A. (1962). The language factor in national development. Anthropological

Linguistics 4/1: 23-27 Fishman, Joshua A. (ed.) (1968). Readings in the Sociology of Language. The Hague-Paris-

New York: Mouton.Fishman, Joshua A. (1972). The Sociology of Language. Rowley MA: Newbury House. Fishman, Joshua (1977). Advances in the Creation and Revision of Writing Systems. The

Hague: Mouton.Fishman, Joshua (1978). Advances in the Study of Societal Multilingualism. The Hague:

Mouton.Gelb, I.J. (1952). A Study of Writing. The Foundations of Grammatology. London:

Routledge and Kegan Paul. Gibanović-Vajzović, H. (1984). Upotreba pisma u bosanskohercegovačkoj periodici do

1918 godine (U svjetlu vjersko-nacionalnih odnosa) Sveske 5-6(1984): 405-414.Goody, J. & I. Watt (1972). The Consequences of Literacy. In Giglioli 1972: 311-357. Granić, Slavko-Stan (1989). The Cultural Legacy of Croatian Cyrillic (Bosančica). Journal

of Croatian Studies Vol XXX: 113-138.Gumperz, John J. (1968). The speech community. In International Encyclopedia of Social

Sciences. London: Macmillan. 381-386.Halilović, Senahid (1996a). Gnijezdo lijepih riječi. Pravilno i nepravilno u bosanskome

jeziku. Sarajevo: Baština. Halilović, Senahid (1996b). Pravopis bosanskoga jezika. Sarajevo: Preporod - kulturno

društvo Bošnjaka. Haugen, Einar (1962). Schizoglossia and the Linguistic Norm. Monograph Series on

Languages and Linguistics. Georgetown University, Washington. No. 15: 63-69.Haugen, Einar (1966). Dialect, Language, Nation. American Anthropologist 68: 922-935.Hoogendijk, F.A.J. i Muhs, B. P. (2005) Handschrift op papyrus. De ontwikkeling van

Egyptisch en Grieks schrift aan de hand van papyri en ostraca uit de collectie van het Papyrologisch Instituut te Leiden. Leiden: Universiteitsbibliotheek Leiden.

Page 17: Digrafia: A Special Case of Relationship between … viewNikola Rašić. Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo. Aperis en Esperanto en: Lipari, M.- Tonkin, H. 2015

1717

Illich, Ivan & Barry Sanders (1988). The Alphabetization of the Popular Mind. San Francisco: North Point Press.

Jakobson, Roman & Morris Halle (1956). Fundamentals of Language. The Hague: Mouton.

Jakšić, B. (1996). Ka jeziku mira. Beograd: Forum za etničke odnose.Jespersen, Otto (1959). Language - Its Nature, Development and Origin. London: George

Allen & Unwin.Katičić, Radoslav (1967). Osnovni pojmovi suvremene lingvističke teorije. Zagreb:

Udžbenici Sveučilišta u Zagrebu. Katičić, Radoslav – Novak, Slobodan P. (1987). Dva tisućljeća pismene kulture na tlu

Hrvatske. Zagreb: Sveučilišna naklada Liber. Lester, T.(1997). New Alphabet Disease? The Atlantic Monthly: July 1997: 20-27.Lewis E. G. (1972). Multlingualism in the Soviet Union. Mouton. The Hague - Paris.Lipovčan, S. (ur.). (2001). Discovering the Glagolitic Script of Croatia. Zagreb: Erasmus. Lyons, John (1969). Introduction to Theoretical Linguistics. Cambridge: Cambridge

University Press. Lyons, John (1981). Language and Linguistics. Cambridge: Cambridge University Press. Malcolm, Noel (1994). Bosnia - A Short History. London: MacmillanMan, J. (2000). Alpha Beta. How our Alphabet Shaped the Western World? London:

Headline. Martinet, André (1960). Elements of General Linguistics. London: Faber& Faber. Miletić, L. (1900). Ezik't i knižninata na banatskite b'lgari. Sofija: SbNU, XVI. Mićović, V. (1984). Ravnopravnost pisma u sredstvima javnog informisanja, izdavačkoj

djelatnosti i administrativnoj praksi u SR Crnoj Gori. Sveske 5-6 (1984): 375-382.

Moguš, M. i Vončina, J. (1983). “Salo debeloga jera libo azbukoprotres” Save Mrkalja. Zagreb: Jugoslavenska akademija znanosti i umjetnosti – Skupština općine Karlovac.

Nazor, A. (1987). Ćirilica i glagoljaši. Supetar: Brački zbornik 15..Nedeljković, B.M. (1955). O bosančici. Beograd: Prilozi za književnost, jezik, istoriju i

folklor, sv. 3-4. Nikoliš, G. (1980). Sava Mrkalj. Povijest o jednom stradalniku. Zagreb: SKD Prosvjeta. Okuka, M. (2010). Salo debeloga jera libo azbukoprotres Save Mrkalja u novom i starom

ruhu. Zagreb: SKD Prosvjeta.Pestman, P.W. ed. (1985). Vreemdelingen in het land van Pharao. Zutphen: Uitgeverij.

Terra Zutphen.Rašić, N. (1984). Neki etnolingvistički procesi u SSSR-u. Zagreb: Naše teme Vol. XXVII, 12

– 2704-2715.Rašić, N. (1988). Povijesni osvrt na jezičnu politiku u Rusiji i Sovjetskom Savezu. En:

Pupovac, M. (red.): Jezici i politike. Zagreb: Biblioteka Naše teme: 87-122. Rašić, N. (2008). Digrafija kao kulturni usud ili politička sudbina. En: Granić, J. (ed.)

(2008). Jezična politika i jezična stvarnost. Zagreb- Split: Hrvatsko društvo za primijenjenu lingvistiku, 67-76.

RAŠIĆ, Nikola (2015). Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo. En: Lipari M - Tonkin, H. (red.). Interlingvo inter lingvoj. Prilingvaj eseoj. Universala Esperanto-Asocio. Rotterdam: 47-66.

Raven, M. J. (1996). Schrift en schrijvers in het Oude Egypte. Rijksmuseum van Oudheden. De Bataafsche Leeuw. Amsterdam

Rubin, J. & Björn H. Jernudd (ed.) (1971). Can Language Be Planned? Hilo: University Press of Hawaii.

Page 18: Digrafia: A Special Case of Relationship between … viewNikola Rašić. Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo. Aperis en Esperanto en: Lipari, M.- Tonkin, H. 2015

1818

Saussure, Ferdinand de (1974). Course in General Linguistics. Translation and Introduction by J. Culler. Glasgow: Fontana.

Selimović, Meša (1983). Za i protiv Vuka. Beograd: BIGZ. Tafra, Majda (1993). Gramatika u Hrvata i Vjekoslav Babukić. Zagreb: Matica Hrvatska. Tauli, Walter (1968). Introduction to a Theory of Language Planning. Acta Universitatis

Upsaliensis. Uppsala.Telbizov K. D. i Velkova-Telbizova M.(1963). Tradicionen bit i kultura na banatskite

B'lgari. Sbornik na narodni umotvorenija i narodopis. Kniga LI. B'lgarska akademija na naukite - Etnografski institut. Sofija.

Tentor, Mate (1932). Latinsko i slavensko pismo. Zagreb.Truhelka, Ćiro (1889). Bosančica, prilog bosanskoj paleografiji. Sarajevo: Glasnik

zemaljskog muzeja Bosne i Hercegovine, knj. I.Vince, Zlatko (1990). Putovima hrvatskoga književnog jezika. Zagreb: Nakladni zavod

Matice Hrvatske. Wendt, Heinz F. (ed.) (1977). Das Fischer Lexikon: Sprachen. Frankfurt a/M: Fischer

Taschenbuch Verlag. Wexler, Paul (1981). Review of Paul Robert Magochi: The Shaping of a National Identity:

Subcarpathian Rus. Language Problems and Language Planning. 5/2: 200-203.Yamasaki, S. (1994). La japana: Du ortografioj. Antwerpen: Monato oktobro 1994: 21.Yamasaki, S.(1996). Digrafio en la japana. Antwerpen: Monato: 1996.Zelić-Bućan, B. (1961). Bosančica u srednjoj Dalmaciji. Split: Izdanja historijskog arhiva Split: prilog III sv.