taglibro de iu hundo
DESCRIPTION
Taglibro de iu hundo. Kiel vi fartas?. Taglibro de iu hundo. Bone, amiko. 1ª semajno : - Hodiaŭ mi fariĝis unusemajna . Kia ĝojo alveni al ĉi tiu mondo!. 1ª monato : - Mia panjo zorgas tre bone pri mi. Ĝi estas modela patrino !. - PowerPoint PPT PresentationTRANSCRIPT
Taglibro de iu hundo...Kiel vi fartas?
Bone, amiko.
Taglibro de iu hundo...
1ª semajno:1ª semajno:
- Hodiaŭ mi fariĝis unusemajna. Kia ĝojo alveni al ĉi tiu mondo!
1ª monato :1ª monato :
- Mia panjo zorgas tre bone pri mi. Ĝi estas modela patrino!
2 monatoj: 2 monatoj:
- Hodiaŭ oni disigis min de mia patrino. Ĝi iĝis tre maltrankvila kaj, per sia rigardo, adiaŭis min. Mi esperas ke mia nova “homa familio” zorgu tiel bone pri mi kiel ĝi ĝin faris.
4 monatoj:4 monatoj:
- Mi kreskis rapide; ĉio allogas min. Estas diversaj infanoj en la hejmo kaj ili estas por mi kvazaŭ“fratetoj”. Ni estas tre ludemaj, ili tiras mian voston kaj mi mordetas ilin.
5 monatoj:5 monatoj:
- Hodiaŭ oni severe admonis min. Mia mastrino frapis min, cxar mi “pisis” ene de la domo. Sed oni neniam diris al mi ke tio ne estus ebla. Krome mi dormas en la enirejo. Ne estis eble al mi ne pisi.
Mi estas feliĉa hundeto! Mi havas iun hejmon, mi sentas min sekura, protektita... Mi pensas ke mia homa familio amas min kaj permesas al mi multajn aferojn. La korto estas tute por mi kaj, kelkfoje, mi troigas, fosante la grundon, kiel miaj antaŭloj, la lupoj, por kaŝi manĝaĵon. Neniam oni edukis min. Probable estas pro tio ke ĉio, kion mi faras estas korekta!
8 monatoj:
- Hodiaux mi fariĝis unujara. Mi estas plenkreska hundo. Miaj mastroj diras ke mi kreskis multe pli ol ili atendis. Kiom fiera ili devas esti pri mi!!!
12 monatoj
13 monatoj:13 monatoj:
- Hodiaŭ oni katenligis min kaj mi restis preskaŭ senmova, ne povante iri sub la sunon aŭ sub amikan ombron. Oni diras ke oni observos min kaj ankaŭ ili diras ke mi estas nedankema. Mi komprenas nenion, kio estas okazanta.
15 monatoj:15 monatoj:
- Nenio estas kiel antaue... Mi restas en verando. Mi sentas min tre sola. Mia familio ne plu volas min! Kelkfoje ili forgesas ke mi malsatas kaj soifas. Kiam pluvas, mi restas neprotektita...
16 monatoj:16 monatoj:
- Hodiaŭ oni forprenis min de la verando. Mi estas certa ke mia familio pardonis min. Mi fariĝis tiom feliĉa ke mi ĝoje saltadis. Mia vosto ŝajnis ventolilo. Krome oni kondukos min por promeni kun ili...
… Ni iris survoje al iu autoŝoseo kaj, subite, ili haltigis la aŭtomobilon. Ili malfermis la pordon kaj mi feliĉa malsupreniris de la aŭto, pensante ke ni travivos tiun tagon en la kamparo. Mi nur ne komprenis kial ili tuj fermis la pordon kaj foriris. “Aŭdu, atendu!" mi bojis... Oni forgesis min... Mi postkuris la aŭton per miaj tutaj fortoj. Sed vane. Ili estis forgesintaj min.
17 monatoj:17 monatoj:
- Vane mi klopodis trovi la vojon al mia hejmo. Mi estas kaj sentas min tute perdita! Survoje mi trovas bonkorajn homojn, kiuj rigardas min tristece kaj donas ion al mi por manĝi. Mi plenkore dankas al ili per mia rigardo. Mi ŝatus ke oni adoptu min, ĉar mi estos tre lojala. Sed ili nur diras: “kompatinda hundeto, ĝi tutcerte perdiĝis de siaj mastroj”.
18 monatoj:18 monatoj:
- Iun tagon mi preterpasis lernejon kaj vidis multajn infanojn kaj junulojn similajn al miaj “fratetoj”. Mi alproksimiĝis kaj iu grupeto, ridante, ĵetis ŝtonojn sur min. Unu el tiuj ŝtonetoj vundis unu el miaj okuloj kaj ekde tiam mi ne sukcesas vidi pere de ĝi.
19 monatoj:19 monatoj:
- Nekredeble !?! Kiam mi estis pli bela, oni kompatis min. Nun mi estas malforta; mia aspekto ŝanĝiĝis. Mi perdis la vidkapablon de unu el miaj okuloj kaj la homoj svingas balailon, kiam mi intencas kuŝi sub ombro.
20 monatoj:20 monatoj:
- Mi preskaŭ ne povas moviĝi! Hodiaŭ kiam mi klopodis transiri straton iu aŭtomobilo atingis min! Mi estis en sekura loko nomata “trotuaro”, sed mi neniam forgesos la pleruzan rigardon de la ŝoforo, kiu kontentis por atingi min. Bedaurinde li ne sukcesis mortigi min! Kiom terure doloras miaj koksoj!...
… Miaj bestpiedoj ne plu obeas al mi kaj malfacile mi treniĝis ĝis la greso, vojborde...
Antaŭ dek tagoj mi estas sub la suno, la pluvo, la malvarmo, nenion manĝinte. Eĉ moviĝi mi ne sukcesas. La doloro estas netolerebla! Mi fartas tre malbone; mi restadis en malseka loko kaj ŝajnas ke eĉ mia lanugo estas falanta...
Kelkaj homoj preterpasas kaj eĉ ne vidas min; aliaj diras “restu malproksime!!!” Mi estas preskaŭ nekonscia. Sed iu stranga forto igas min malfermi la okulojn. La dolĉeco de ŝia voĉo igis min reagi. “Kompatinda hundeto, kiamaniere oni lasis vin”, ŝi diris...Kune kun ŝi estis sinjoro, kun blanka antaŭtuko. Li komencis tuŝi min kaj diris: “Mi treege bedaŭras, sed ĝi estas nesavebla” Estas preferinde ke ĝi ne plu suferu!
Multe plorante, la ĝentila sinjorino konsentis. Per granda streĉo, mi movis la voston kaj rigardis ŝin, dankante pri la helpo. Mi nur sentis la pikdoloron kaj por ĉiame dormis, pensante pri la kialo de mia naskiĝo, se neniu volis min...
Dankon!Dankon!