penseo - elerno.cn

12
1641PENSEO N-ro 305 mar. / 2017 Monata Beletra Revueto en Esperanto Honorita de Premio Grabowski,1994 Fondita en 1990; Enretigita en 1997 la 28-a jaro http://www.elerno.cn/penseo/penlisto.htm Anteo (Ĉinujo) memoro estas obstina herbo; ĝi kreskas spite al frido, aĝo... razilo zuma distranĉas tempon. radikon bridi ne povas kaĝo. 2013.10.29 imperiestroj lasas ministrojn fari kozojn aŭkciotajn el iliaj luksoj kaj kadavroj. homoj enĥataj mem enterigas siajn mensojn por ke posteuloj sin varmigu dum palavroj. 2013.10.26 ino kun kapuĉo trinkas kapuĉinon — memorigas min pri fungoj en nebulo. iam povra mi en matenoj printempaj piednude serĉis ilin por panbulo. 2013.10.26 milde mi pafis per imago akvon al satelito ĉirkaŭ mia kapo. neatendite tigrino trafita estas graveda kato sur kanapo. 2013.10.26 Maria Nazaré Laroca (Brazilo) La granda historiisto Eric Hobsbawm registris, inter aliaj, l’ Eraon de l’ Revolucioj l’ Eraon de l’ Imperioj ... La mondo nun atingas l’ Eraon de l’ Skandaloj ĉiutagaj, meze al tribaj muroj el frenezo, egoismo, kaj barbareco. Urĝas nutri la bestojn de la granda cirko de l’ sociaj retoj: jen morto de l’humaneco homa. Juiz de Fora, 04/02/2017.

Upload: others

Post on 25-Nov-2021

2 views

Category:

Documents


0 download

TRANSCRIPT

—1641—

PENSEON-ro 305

mar. / 2017

M o n a t a B e l e t r a R e v u e t o e n E s p e r a n t oH o n o r i t a d e P r e m i o G r a b o w s k i , 1 9 9 4

Fondita en 1990; Enretigita en 1997 la 28-a jaro http://www.elerno.cn/penseo/penlisto.htm

Anteo (Ĉinujo)

memoro estas obstina herbo;ĝi kreskas spite al frido, aĝo...razilo zuma distranĉas tempon.radikon bridi ne povas kaĝo.

2013.10.29

imperiestroj lasas ministrojnfari kozojn aŭkciotajn el iliaj luksoj kajkadavroj.

homoj enĥataj mem enterigassiajn mensojn por ke posteuloj sinvarmigu dum palavroj.

2013.10.26

ino kun kapuĉo trinkas kapuĉinon —memorigas min pri fungoj en nebulo.iam povra mi en matenoj printempajpiednude serĉis ilin por panbulo.

2013.10.26

milde mi pafis per imago akvonal satelito ĉirkaŭ mia kapo.neatendite tigrino trafitaestas graveda kato sur kanapo.

2013.10.26

Maria Nazaré Laroca (Brazilo)

La granda historiistoEric Hobsbawmregistris, inter aliaj,l’ Eraon de l’ Revoluciojl’ Eraon de l’ Imperioj ...

La mondo nun atingasl’ Eraon de l’ Skandalojĉiutagaj, meze al tribajmuroj el frenezo, egoismo,kaj barbareco.

Urĝas nutri la bestojnde la granda cirkode l’ sociaj retoj:jen mortode l’humanecohoma.

Juiz de Fora, 04/02/2017.

2 n-ro 305 penseo

—1642—

En la haŭtosilentokrias la forestode l’ freŝeco de l’ tempo.

Paradas jardekojtra l’ dezerta lunlumo,kiu penetras nunla ĉambrojn malplenajn.

Senmovaj seĝojde l’ manĝoĉambro.Tute senutilaj!

Nur piedojla vivon trenas,kaj la doloronde la horoj,kiuj ne pasas.

Juiz de Fora, 14/02/2017.

Paŭlo Silas (Brazilo)

Trabori la monton per trompo blanka.Malsuprendirekti flugilhavajn kordezirojn.Sarkasme ridegi pro dolor’ en torturiloj.Gustumi volonte la galon ankaŭ.

Maltimi perceptojn de Adam-nudecaj pekoj,Babili sub mondfinaj nigraj ombroj,Trompiĝi per samaj antaŭaj trompojKaj agi sincere laŭ demagogi-prelegoj.

Ho, voj’ senskrupula, krabeca iro!Konsciencriproĉo, kies bazoj estas sekvoj,Ĉu celo pravigas ĉispecan ilon?

Ŝancelon ne vidis mi sur la vibrantaj nervoj.Ĉe fino, komencon katastrofan mi rigardis.Eliru ni nun el sub ŝirmej’ por kunaplaŭdi.

Paulo Nascentes (Brazilo)

1dezirojn kiu forigas ĉu kuzo kuzino?deziro de gekuzoj sin eksprimu – aŭ ne rimu.deziro de gekuzoj – familio gape ĝin forigu!etere gestas esto-partiklo: ne min punu!

2ĉu tial tioma streĉo kaj perfido?malnecesas kiu min punu: mia rimo mia spir’poezias mia esto:idas mi el kuzokuŝanta kuzin’:kaj mi mem kia restas?

3per tono kaj naturdoto kvietiĝas mia anim’agordas min – min moderigasSilento rimas kun Dia: malakcepto familia?tim’? sekret’? frenezaĵ’?gepatroj – panjo nur knabin’, paĉjo ankoraŭ

knab’ĉu panjo lulas min? min forpelas? knabece

ludas paĉjo?Este sentemp-space jen nun miatentoplene meditas:metafizika ekvido min memoras: ne plu kuzo,

kuzin’,sed Tria Inkluzivita: amiko, rigardu min.

3 n-ro 305 penseo

—1643—

Siv Burell (Svedujo)

Brasiko bona estas,se freŝe ĝi aspektas.Antioksidantoj en la ruĝa vin’vigligas nin,sed ankaŭ malbonaj kemikaĵoj.

Linsemoj bonas en pano,sed nur nepistitaj.Vitaminoj ĉiam trovitajen fruktoj kaj beroj,sed nur zorge lavitajvi manĝu ilin!

Mielo estas grandfortigapor Bamse, la urso.Sed por ni mielo malbonigapor la dentoj estas.Kia dolĉaĵo por ni do restas?

Manĝi ni devas por ne morti.“Manĝas ni, sed tamen ni mortas”,ni diris nin defendante,kiam gepatroj trudis nin, pensanteke engluti manĝaĵon al infanoj decas.

ilustraĵo de la aŭtoro

Takashi Ito (Japanujo)

morto kaj vivoreciproke kruciĝas ...ho! vintra suno

apokalipso!...vintra pino trapikasla blankan lunon

ĉina cidonio...lumo kaj mallumo enputranta frukto

larmo je vangomilda sumo-luktistoho, nova jaro

ilustraĵo de la aŭtoro

Ivanichka Madgharova (Bulgario)

Printempa pluvomalsekigis ŝafarojn.Nudpieda infan’.

Vesperiĝas. Kajankaŭ ĉi tago mortas.Torento gluglas.

Grincas glacio.Ruĝiĝas infanvangoj.Kristnaska dolĉaĵ’.

Pluvetas. Hundosub juglandarb’ dormetas.Estingiĝas tag’.

el poemaro Araneaĵo

4 n-ro 305 penseo

—1644—

Gajo (Ĉinujo)

1.Sonĝe en hejmlok’,dometo jam kadukas,ĉie trudherboj!

2.Ĉirkaŭ la kaban’staras montoj kun arbojkaj kun arbustoj.

3.Ĉi naskiĝloko,kie mi petolemis, —mia kornesto!

Henriko Heine (1797-1856)

1

La kargkomercist’ Mynheer van Koek1

sidante kunnombras kajute,kalkulas kaj pri la kargvalor’kaj pri l’ profito entute.

„Bonegas la pipro, bonegas la gum’,amason da ili mi havas.Enŝipas oro, eburo eĉ —la nigra varo pli gravas.

Sescent negrojn, ridindis la prez’,mi prenis al mi Senegale.Pro l’ firma karn’, kaj ĉiu tenden’elastis kvazaŭ ŝtale.

Mi donis en la interŝanĝ’ŝtalaĵojn, bidojn kaj brandon.

Okcentprocentos tial la gajn’,se vidos nur tricent la strandon.

Restos de l’ negroj duono nurhavene de Rio-Janeiro2,pagos po cent dukatojn al mil’ firmao Gonzales Perreiro.“

Pro interromp’ Mynheer van Koeknun haltas pri sia fervoro,la ŝipkuracist’ envenas al li,van Smissen, la doktoro.

Li estas skelete svelta figur’—verukoj surnazas araj.„Nu, marokirurg, ekkrias van Koek,ĉu sanas la negroj karaj?“

„Jen mian dankon“, diris la doktor’,„mi venis, ĉar mi informas,ke lastanokte la mortec’progresis kaj enormas.

Po tag’ ĝis nun nur mortis du,hodiaŭ sep formortis.Kvar viroj, tri inoj – mi tuj sen hezit’la perdon ŝiplibre raportis.

Mi zorge kontrolis je ĉiu mortint’,ĉar tiu ruza aroper ŝajna mort’ forŝtelas sinĵetite al la maro.

De ĉiu mi prenis la ĉenojn forkaj kiel kutime plue,mi lasis ĵeti ilin de l’ ŝip’jam enmatene frue.

Elsagis jen baldaŭ el la ondar’la ŝarkoj, grandaj kvantoj.Ŝatantoj estas pri negrokarn’,de mi estas pensiantoj.

La ŝarkoj sekvis nin sur la voj’

5 n-ro 305 penseo

—1645—

de l’ ŝipo ekde la bordo.La fiaj bestoj elflaras ja tujkadavrojn por grasa mordo.

Komikas tiom la observ’,se ŝarkoj kadavrojn mordas!Jen kapt’ je kap’ jen kapt’ al krur’.La rest’ intestojn distordas.

Vorinte ĉion, petolas la ar’kontente la ŝipoflankojn,gapante al mi, kaj ŝajnas eĉ,volonte dirus eĉ dankojn.“

Ĝemante interrompas linvan Koek : „Kiel mi povosmalhelpi, ke kreskos plu tiu plag’?Ĉu sin rimedo trovos?“

Van Smissen rediras : „Pro propra kulp’tre multaj negroj jam mortas.Elspiroj de l’ negroj en la hold’haladzojn ŝipfunden portas.

Kaj kelkaj mortis pro melankoli’;mortigas la troa enuo.Sanigos ilin do aer’,muzik’ kaj dancoĝuo.“

Jen vokas Koek : „Brila konsil’!Vi saĝas eĉ pli, doktoro,ol iam la Aristotel’:de l’ granda grek’ la mentoro.

La prezidant’ de la societ’en Delft por la greft’ de l’ tulipoprudentas tre, sed estas lirilate al vi nur ŝtipo.

Muzik’! Muzik’! La negroj doekdancu ferdeke de l’ ŝipo.Se iu jam satas pri la amuz’,li hope saltu per vipo.“

2De l’ alt’ el blua firmament’rigardas stelomilojsopire lumas kaj kun saĝ’,kun inaj okulaj briloj.

La steloj rigardas al la mar’.Jen kuŝas vastaj rondojen fosforeska purpurfarb’;Volupte kveras la ondoj.

Ne flirtas veloj sur l’ sklavoŝip’Laŭ ŝajn’ sen rig’, surmara.Lanternoj briletas sur la ferdek’ĉe dancmuzik’ barbara.

Stiristo violonas nun,kaj flutas kuiristo,ŝipbubo batas sur la tambur’,trumpetas la kuracisto.

La inoj, viroj, ŝajnas eĉ cent,jubile saltante baraktasfreneze eĉ, ĉe ĉiu salt’la feroj tinte laŭtaktas.

Sovaĝe surstamfas la plankojn la ar’kaj kelkaj negrulinojsin kroĉas volupte al nuda amik’—eksonas ĝemaj kulminoj.

Gardist’, la Maitre des plaisirs3,per vip’ stimule pelisdancistojn pigrajn al gajec’,ke ili ĝoju, celis.

Kaj violonad’! Kriad’ kaj ĉin bum!La bru’ el la profundologas monstrojn de l’akva mond’el stulta dorm’ sur grundo.

Centoble ŝarkoj alnaĝas pro ĝi,dormeme ili venas;kaj gapas al la ŝipferdek’,

6 n-ro 305 penseo

—1646—

perpleksas, ne komprenas.

Ne venis jam la matenmanĝ’,oscedaj ŝarkoj, ĝin sentas,malfermas la faŭkojn, makzeloj jendum montroj segodentas.

Kaj violonad’! Kriad’ kaj ĉin bum!ne haltas la dancoj pluire.La ŝarkoj primordas sen pacienc’la proprajn vostojn ŝire.

Mi pensas, ne plaĉas ŝarkojn muzik’laŭ multaj el tia ĉi bando.“Ne fidu bruton sen am’ primuzik’! Jen Shakespeare el Britlando.

Kaj violonad’! Kriad’ kaj ĉin bum!Ne haltas la dancoj pluire.Ĉe l’ antaŭmast’ Mynheer van Koekmanpreme preĝas suspire:

„Je Kristo, lasu plu vivi por mila nigrajn pekintojn, Dio!Se l’ stultaj bovoj incitis vin,vi scias ja bone pro kio.

La vivon do lasu, pro nia Krist’mortinta por la homaro!Se restos malpli ol tricent nur,mi ne profitos de l’ varo.“el „Das Sklavenschiff“, H.Heine: Alle Werke, Band 1,

Seite 258

Sklavoj - memormonumento en Sanzibaro

La sklavigo de la negroj, malpermesita en la britaj

kolonioj en 1833, en la francaj en 1848, estis

malpermesita de Usono nur en la jaro1865, de

Brazilo en la jaro 1871, kvankam ilia transportado el

Afriko estis jam formale malpermesita en la jaro

1826.

1. „Mynheer van Koek“ (prononcu: majnhe:r!

vankuk), ŝerca nomo, kiu signifas 'Sinjoro Kuko'.

2. Rio Janeiro: Rio de Janeiro, iama ĉefurbo de

Brazilo.

3. Maitre des plaisirs (pr. metre deplezir!): aranĝanto

kortegaj baloj kaj baletoj.

Esperantigis

Cezar (Germanio)

Zhuangzi (369-286 a.K)

ĈAPITRO DEKA

§10-01Por antaŭgardi kontraŭ ŝtelistoj, kiuj

povus malfermi la kestojn, palpe serĉi en lasakoj kaj perforte rompi la ŝrankojn, certe onifirme ligas la kestojn kaj sakojn per ŝnuroj kajŝlosas la ŝrankojn per solidaj seruroj. Tio estasla ordinare nomata “saĝa singardo”. Sed, kiamrabisto venos, li forkuros portante sur la dorsoaŭ la ŝultro la keston, sakon aŭ la ŝrankon.Tiam lia nura timo estos, ke ĝi ne estus ligitasufiĉe firme, nek ŝlosita sufiĉe solide.Tiuokaze tio, kio estas nomata la “saĝasingardo”, servos nur al la rabisto.

Nun, ni do provu diskuti pri la demando:ĉu tio, kio estas la ordinare nomata “saĝeco”ne povas servi al la granda rabisto? Ĉu do tiu,kiu estas la ordinare nomata “saĝulo”, nepovas esti nur gardisto por la rabistoj? Kiel doni scias, ke tiel estas?

En la pasinteco la regno Qi havis tiommulte da urboj kaj urbetoj, ke iliaj loĝantojpovis esti vidataj unuj de la aliaj, kaj la kriojde iliaj kokoj kaj la bojoj de iliaj hundoj povis

7 n-ro 305 penseo

—1647—

esti aŭdataj de ili reciproke. Ĝia teritorioetendiĝis ĉirkaŭen je du mil lioj. Sur ĝi la retojestis sternitaj por kapti birdojn kaj fiŝojn kaj latero estis plugita por kreskigi grenplantojn.Prapatraj temploj kaj altaroj al la terdioj kajgrendioj estis konstruitaj ĉie en la lando. Laregado de la urboj kaj la kamparo ĉiam sekvasla instrukciojn de la saĝuloj. Kaj tamen, kiamTian Chengzi mortigis la princon Qi kajuzurpis la regnon, ĉu oni povus diri, ke tio, kioestis uzurpita de li, estis nur la regno? Liuzurpis ja ankaŭ la leĝojn faritajn de la saĝulojkaj eĉ ties “saĝeco”. Rezulte de tio TianChengzi ricevis la nomon de ŝtelisto kajrabisto, sed li vivis tiel trankvile kaj sekure,kiel la reĝoj Yao kaj Shun. La malgrandajregnoj ne kuraĝis riproĉi lian kulpon, dum lagrandaj regnoj ne kuraĝis lin ataki. La regnoQi estis firme tenata en la manoj de li kaj liajposteuloj dum dek du generacioj. Ĉu do neestis vere, ke li uzurpis la regnon Qi kajsamtempe utiligis la leĝojn faritajn de lasaĝuloj kaj ties “saĝecon” por protekti sianvivon kiel ŝtelisto kaj rabisto?

Ni do provu plu diskuti. Ĉu tio, kio estasla ordinare nomata “saĝeco” ne povas servi alla granda rabisto? Ĉu do tiu, kiu estas laordinare nomata “saĝulo”, ne povas esti nurgardisto por la rabistoj? Kaj kiel do ni scias,ke tiel estas?

En la pasinteco Guan Longfeng estissenkapigita; Bi Gan havis sian koron elpikita;Chang Hong estis disŝirita per ĉaroj; kaj WuZixu estis dronigita kaj lasita putri en rivero.Tiuj ĉi kvar personoj ja estis grandaj induloj,sed ili ne povis eviti esti ekzekutitaj laŭ laleĝoj faritaj de la saĝuloj.

Tial, kiam unu el la disĉiploj de la rabistoZhi demandis al tiu: “Ĉu ankaŭ ni rabistojhavas nian metodon aŭ principon?”

“Kiel do ni povas nehavi la nian?”respondis Zhi. “Diveni, kia trezoro troviĝas enla domo, estas por ni sagaceco; esti la unuaperforte eniri en domon estas kuraĝo; esti la

lasta eliri el la domo estas justeco; kapablidecidi, ĉu la rabado estos farebla, estas saĝeco;egale dividi la rabaĵojn estas humaneco.Ekzistas neniu granda rabisto en la mondo, kiune estus dotita per tiuj ĉi kvin kvalitoj.”

Se ni rigardas aferojn ĉe tiu ĉi lumo, nikonstatas: kiel la bona homo ne povas fariĝihonesta sen sekvi la leĝojn faritajn de lasaĝuloj, tiel la rabisto ne povas fariĝi tia, kiaestis Zhi, la granda rabisto, sen sekvi lasamajn leĝojn; kaj kiel en la mondo bonajhomoj estas malpli multaj, ol malbonaj, tiel lasaĝuloj faras malpli da utiloj, ol malutilojn.Tial ni havas la popoldirojn, kiuj montras larilaton inter la kaŭzo kaj la rezulto: “se la lipojforestus, la dentoj elmetiĝus al la malvarmo”;“la maldelikata vino donacita de Lu estis lakaŭzo de la sieĝo al Handan”; “la apero de lasaĝulo kuntrenas tiun de la rabisto”; “lamondo retrovos bonan ordon nur tiam, kiam lasaĝuloj estos faligitaj kaj la rabistoj kaj laŝtelistoj estos liberigitaj”.

Kiam la riveroj sekiĝos, la valojmalpleniĝos; kiam la montetoj ebeniĝos, laabismoj pleniĝos. Kiam la saĝuloj mortos, larabistoj ne aperos kaj la paco regos en lamondo.

Se la saĝuloj ne mortas, la rabistoj nemalaperas. Ju pli gravaj lokoj estas konfidatajal la saĝuloj, des pli da profitoj estas akiritajde la rabistoj. Kiam grenmezuriloj estaselfaritaj, la ŝtelistoj ilin ŝtelas; kiam pesilojestas elfaritaj, la ŝtelistoj same ilin ŝtelas;kiam sigeliloj estas elfaritaj por konfirmi laaŭtentikecon, la ŝtelistoj ankaŭ ilin ŝtelas;kiam la humaneco kaj la justeco estaselpensitaj por korekti la malbonojn de lamondo, la ŝtelistoj eĉ ilin ŝtelas!

Kiel do ni scias, ke tiel estas? Tiu, kiuŝtelas zonobukon, estas damnita al morto, dumtiu, kiu ŝtelas ŝtaton, fariĝas feŭda sinjoro.Nun la humaneco kaj la justeco estasobservataj en la domo de la feŭda sinjoro, —ĉu do tio ne pruvas, ke la humaneco, la justeco

8 n-ro 305 penseo

—1648—

kaj la saĝeco ĉiuj estas ŝtelitaj? Tial tiuj, kiujsekvas la rabistojn kaj tiel fariĝas feŭdajsinjoroj, kaj tiuj, kiuj ŝtelas kiel la humaneconkaj la justecon, tiel ankaŭ la grenmezurilojn,pesilojn kaj sigelilojn, neniel povas estideadmonitaj for de siaj agoj kun larekompenco de kaleŝoj kaj kronoj, nek estidetenitaj eĉ kun la minaco de ekzekuto perhakilo. Ju pli multe ili akiras, des pli malfacileestas ilin reteni. Jen estas la kulpo de lasaĝuloj.

Tial oni diras: “Kiel la fiŝo ne devasforlasi la akvon profundan, tiel la efikajarmiloj de la regno ne devas esti montritaj alla homoj.”

Tiuj saĝuloj, kiuj estas la efikaj armilojen nia mondo, ne devas esti metitaj en lumonal la mondo. Tial, forĵetu la saĝulojn kaj lasaĝecon, kaj la grandaj rabistoj estos detenitaj;frakasu la jadojn kaj la perlojn, kaj lamalgrandaj rabistoj ne aperos; rompu lasigelilojn, kaj la popolo refariĝos simpla kajhonesta; detruu la grenmezurilojn kaj pesilojn,kaj la popolo ne plu kverelos; abolu ĉiujnleĝojn, kiuj estas faritaj de la saĝuloj, kaj lapopolo refariĝos prudenta.

Detruu la ses muzikajn tubojn, rompu laflutojn kaj la kordinstrumentojn, ŝtopu laorelojn de Shi Kuang la fama muzikisto, kaj lapopolo en la mondo konservos sian denaskanaŭdsenson. Forviŝu la buntkolorajndesegnaĵojn, dispersu la kvin bazajn kolorojn,gluu la okulojn de Li Zhu la homo plejakrevida, kaj la popolo en la mondo konservossian denaskan vidsenson. Rompu la kurbilojnkaj rektoŝnurojn, forĵetu la cirkelojn kajortilojn, frakasu la fingrojn de Chui la lertametiisto, kaj la popolo en la mondo konservossian denaskan lertecon. Jen kial oni diras: “Lagranda lerteco ŝajnas mallerta.”

Bridu la agojn de Zeng Can kaj Shi Qiu,sigelu la lipojn de Yang Zhu kaj Mo Di,forĵetu la humanecon kaj la justecon, kaj lavirtoj en la mondo povos kunfandiĝi en Unu.

Se ĉiu konservos sian denaskan akran vidadon,tiam la mondo ne estos detruita; se la popolokonservos sian denaskan akran aŭdadon, lamondo ne estos ĝenata de bruado; se la popolokonservos sian denaskan saĝecon, la mondone estos konfuzita; se la popolo konservos siandenaskan virton, la mondo ne estosperversigita. Unuvorte, Zeng Can, Shi Qiu,Yang Zhu, Mo Di, Shi Kuang, la metiisto Chui,Li Zhu, ĉiuj starigis siajn virtojn ekster si kajnur semis konfuzon kaj malordon en lamondon. Estas tute senutile sekvi ilin kielmodelojn!Elĉinigis

Wang Chongfang

(Ĉinujo)

Vejdo (Ĉinujo)

el rakontoj pri Afanti—laŭ ĉinesko Sopir-al-sudo*

La reĝoiris ĝojpleneĉasi kun korteganojdum Afanti ĉagrenesekvis sintrene,

ĉar ilirajdis imponesur kurĉevaloj kaj lisur poneo disponejen laŭordone.

Dumvojetondris subite,

9 n-ro 305 penseo

—1649—

fulmadis kaj pluvegis,ĉiuj ja surprizitefuĝis evite.

Kaj iligalopis gregeen urbon por ŝirmi sinsed en vestar’ malsekapro bat’ pluvega.

Afantipro fi-ĉevalone povis rapidi sednur haltis dum pluvfaloĝis la finalo.

Li saltisde ĝi rapidekaj demetis la vestonkaj ĝin ŝovis konfidesub selon glite.

Post pluvoaperis suno.Li surmetis la vestonkaj rajdis kun kant-zumoen plena juno.

Kiam lipalacon iris,jen la reĝo vidis linen seka vest’ kaj miris,“Kiel akiris

sekeconvi en pluv-kovro,dum ni tramalsekiĝis?Ĉu estas sorĉa povoen via movo?”

Afantidiris ridete:“Ne, via reĝa moŝto,kiam vi fuĝis cede,

pluvo obsede

vin sekvis,dum al ĝardenobela mia ĉevalomin kondukis sen penokaj ajna ĝeno.

Jen tiebrilas la suno,pompas floroj kaj birdojkantas en arb-brakumo,lirlas roj-rumo.

Ĝi estasjen en la mondola plej bela ĝardeno,al mi plaĉis la montojkaj klaraj ondoj.

Pro tioiom malfruemi revenis al palac’,staras ĉe vi genuekun tim’ senbrue.”

La reĝogapis kun envi’tre deziris iri alloko plena de magi’kaj, ha, fantazi’.

Jen ilien la dua tag’iris ĉasi denove.Ilin trafis pluv-atak’dum ilia vag’.

ĈifojeAfanti rajdissur reĝa ĉevalo sedtiu poneon ŝatiskaj vipe batis.

10 n-ro 305 penseo

—1650—

Ĉe ekpluv’Afanti donisvipadon al ĉevalo,ĝin galopi ordoniskaj plue spronis.

Apenaŭpluvguto etalin kaptis post revenoper kurĉeval’ impetakaj longpieda.

Sed tamenla stulta pone’haltis pro tim’ al tondro,rifuzis rapidi tredum pluva akme’.

En pluvad’la reĝ’ mizeretramalsekiĝis ĝis haŭt’,embarasiĝis vereveis sufere.

VidinteAfanti-n, brulede kolero la reĝomuĝis: “Vi senskrupuletrompis min mule!”

Afantidiris ridete:“Se sub selon vi metusla vestojn, vi tutcertepovus komplete

reveniseka tuttute

kaj ne viaj vestaĵojmalsekiĝis pluv-guteja absolute!”

*Sopir-al-sudo (ĉine: Yijiangnan): ĉina fiksforma

poemo el kvin versoj de 35,77,5 silaboj laŭ rimaranĝo

xa,xa,a (x=senrima).

Mandio (Ĉinujo)

—laŭ ĉinesko Dekses-Silabo*Ĉimomente glimas radi’printempael vintra ebri’.

Enfrosta vento en ĝarden’verdecoekŝosas sen ĝen’.

Neĝ’kvankam restas sur monteĝ’,alvenasjam la varm-sieĝ’.

Ĝoj’lirlas glitante en roj’,dancantesalte kun orgojl’.

Am’fermentas en koro jam,ŝi kaj minin banas en flam’.

*Deskses-Silabo: ĉina fiksforma poemo el kvar versoj

de 1, 7, 35 silaboj, laŭ rimaranĝo a,a,xa (x=senrima)

Adil Olluri

11 n-ro 305 penseo

—1651—

En la nia malgranda vilaĝo, el plejmalgrandaj viditaj de mi iamfoje, ĉiun jaronvenadis neordinaraj vendistoj el la diversajlandoj de la globo. Ili apenaŭ vendadis en iualia loko, krom nian vilaĝon, etendiĝita ĉe lapiedoj de monteto, inter la plej malgrandaj,videblaj de la homa okulo. Ĉi tiu okulo nenielpovas vidi ion majestan en ĉi tiu vilaĝo, kromla surterajn domojn kaj malvastajn stratojn,kvazaŭ porkapraj, kie apenaŭ du virkapojpovus pasi, se ili irus flankflanke. Tie, ne nurla domoj kaj la stratoj, sed ankaŭ la homojestas malgrandaj, kaj la plej altstatura el niestas ja Sali, kiu defias mian 190 cm per dekda centimetroj pli.

Eble, mi jam diris vin ke ĉi tiu vilaĝo kunsiaj homoj, estis, ni diru tute forgesita eĉ deDio mem, forlasita ĉe tiu abisma rando de lalando, kie nur rarulo, kaj fojfoje neniu, eniris,krom la vendistoj kiuj ne similis unu al laalia.6

Ili vendadis sonĝojn, neordinaran varon,kiu apenaŭ vendiĝas en iu alia lando, krom ĉeni. Neordinaraj vendistoj venadis kutimeĉiujare, en la sama tempo, je sama semajntago,je la sesa tago de la sesa jarmonato kajkomencis sian laboron je la sesa horo de lamateno, kaj laŭ iliaj statistikoj, dum la seslaborjaroj, ili estis vendintaj sescent sesdeksonĝojn. Ilian merkaton ili nomis foiro, vortone aŭdita antaŭe en la nia vilaĝo.Estis diversaj sonĝoj en ĉi tiu foiro, el plejmalmultekostaj ĝis tiujn plej multekostaj, kiuj,se oni aĉetus laŭvole, post iom da temporealiĝis.

Nur malmulte da tiaj sonĝoj, tre malmulte,estiĝis, sed la aĉetintoj rajtis ilin anstataŭi peraliaj sonĝoj, ĉar la fremdaj vendistoj respektislaborkriterion por ne redoni la monon, tial lavilaĝanoj obeis al ili. Niaj homoj aĉetadissonĝojn el plej strangaj ĝis tiuj, kiujn oniapenaŭ indus mencii. Ili aĉetis sonĝojnkoncernantaj sin mem sed ankaŭ la alies vivon.Ili revis pri sia amo, sed ankaŭ pri la rompiĝo

de la alies amo, revis pri sia riĉaĵo, sed ankaŭpri la pereigo de la alies riĉajo.

Mi memoras ke Selim, antaŭ kelkaj jaroj,aĉetis sonĝon por divorcigi Arsim kun Besartakaj post sed monatoj, la geparo disiĝis, kaj lasama Selim, post unu jaro, aĉetis la sonĝonpor proprietigi al si tiun virinon, kio ja realiĝis.Simile, mi memoras ke Hamdi aĉetis sonĝonlaŭ kiu la riĉaĵo de Fazli ne plu kresku kajekde tiu tago ĉi lasta apenaŭ prosperis en siametio.

La sonĝoj pri la aliuloj kostis pli malkarekaj niaj vilaĝanoj, estante malriĉaj, aĉetadisilin pli ofte. Kaj, iamtage, kiam proksimiĝis ladenova alveno de la vendistoj en sia kutimatempo, la vilaĝanoj enzorgiĝis pro tio, kiajnsonĝojn ili devus aĉeti ĉijare, ĉar multajesprimitaj sonĝoj, aŭ eĉ enfermitaj en iliaanimo, estis jam aĉetintaj de ili.

Kion ni aĉetu, kio plurestis ankoraŭ nerealigita; ĉu ni aĉetu, aŭ ne, ĉi jare...!? Jen iliajmaltrankvilaĵoj, kiuj lasis ilin senmanĝe kajsendorme, ĉar ili ne povis solvi tiun dilemon.Tia maltrankvilaĵo "aĉeti, aŭ ne aĉeti" nemalŝparis eĉ min, nek du miajn plej bonajnamikojn, Ali kaj Sali.

Tutan tagon nin elokupis la pensoj pri tio,kion ni faru, ĝiskiam Sali, kiu estis je dekcentimetroj pli alta ol mi, decidis alparoli min.

— Ĉu ni aĉetu sonĝon kiu apartenus al niĉiuj kaj samtempe al ĉiu el ni aparte?!

— Kiel tio eblus? -demandis mi heziteme.— Nu, kiel mi diru...Ŝajnas kvazaŭ...— Diru do, kiel?- insistis Ali— Ni demandu ke oni vendu al ni sonĝon,

laŭ kiu niaj korpoj pligrandiĝos.— Oouuuu! — ekmiris Ali—Jam sufiĉe longe ni estas vivintaj

malgrandkorpulaj. Ni ne devas esti alie ol laceteraj homoj, kiam ni povas estis ja same kielili. Hodiaŭ ekzistas ebleco por tio. Nun, aŭneniam!- diris Sali kun tono ribelema, kiun mineniam antaŭe estis aŭskultinta.

12 n-ro 305 penseo

—1652—

Ĉiuj ni tri entreprenis kaj dividis la taskojnpor konvinki la vilaĝanojn ke ĉi tiu sonĝoestas ja la plej bona kaj plej valora, ĝi estas doaĉetinda.

Komence oni atendis nin dubeme, estis eĉtiuj, kiuj cerbumadis ĉu tio povus okazi aŭ ne,ĉu ni povus estis tiel altstaturaj kiel la ceterajmondanoj. Sed pli da problemoj ol kun tiujsupozantaj, ni havis kun tiuj, kiujkonstraŭstarantaj anticipe, kunfrapis siajnvortojn al nia vizaĝo. "Ne, ni ne volas esti kiella tuta mondo, kian bezonon ni havas por estialtstatura", diris klare Dĵemŝid, la primaro dela kvartalo de Kadrioj.

Plej grandan malfacilaĵon por konvinki nihavis kun la virinoj, ĉar ili, estante senviziaj,kredis ke tiu ĉi sonĝo kreskigus nur la virajnkorpojn kaj ne ankaŭ la siajn korpojn, tielpovrulinoj timis ke la korpe pligrandiĝintajviroj forlasus ilin kaj forkuris post la virinojde la aliaj vilaĝoj kaj urboj. La plejkontestanta inter ili estis Hajrie, kiu, kiel oniparolis en la vilaĝo, estis dirinta al la virinojke neniel ili permesu al iliaj viroj faru tion,kiel estis aŭdinta la mizerulino, ke,pligrandiĝinte la vira korpo, la ties seksorganomalpligrandiĝus. Ĝi eĉ "povus reduktiĝi al iaveruko", oni diris ke Hajrie estis rakontinta alla virinoj en iu ties kunveno. Ŝi neniel povusantaŭpensi ke Feriz, sia edzo, havu grandankorpon kaj etan seksorganon, ĝiskiam ŝieksciis de sia edzo ke ĉi lasta estisinterkonsentinta kun la aliaj viroj ke onipostulu de la vendistoj ke la pligrandiĝado iruparalele, korpe kaj seksorgane.

Estis tre malfacile konvinki ĉiujnvilaĝanojn, sed danke al multaj klopodoj, lacelo estis akirita kaj iutage, antaŭ ol alveni lavendistoj envorte, ĉiuj ni estis pretpreteunupensaj. Ni interkonsentis ke morgaŭmatene ĉiuj, viroj kaj virinoj, kune eliru, iomantaŭ la sesa horo matene al la vendejo deDema, kie la vendistoj kutime haltis kaj tiel,kiel ni interkonsentiĝis, ĝuste dek minutojn

antaŭ la sesa horo, kiam la luno sin definitivekaŝis en sia rifuĝejo kaj la suno, moligita prola dormo, eksalutadis malvarme per siajradioj.

Ni rimarkis la vendistojn de la sonĝojalvenante, kiuj certe devus esti surprizitajvidante nin ĉiujn kune. Ni estis envicigitajkvazaŭ en batalionoj en tiu matena aŭroro, ĝistiu grado ke, se nin ekrigardus nekonatulotielaspekte, li ekspensus ke baldaŭ startusmezepoka batalo per glavoj inter du flankoj.Alproksimiĝinte kaj intersalutinte, kelkiu el nidiris ilin ke ĉijare ni ĉiuj deziras nur unusonĝon, kaj mi kun miaj amikoj eksplicis al ilipri kio temis.

"Ni ne vendas tian sonĝon", rezonadis unuel la plej maljunaj vendistoj. Sed la vilaĝanojprotestis, mallaŭdis kaj alkriis vendistojn,ĝiskiam ĉi lastaj kvietigis ilin dirante ke, postkelkaj tagoj, ili revenos kun la sonĝo envortesubaksele. La vilaĝanoj atendis ilin lamorgaŭon kaj la postmorgaŭon, longajnhorojn, atendis semajnon kaj eĉ du semajnonpli, sed la vendistoj ne alvenis. Ni pensis keeble ili venus la venontan jaron kaj ni atendisilin en la kutima tempo, sed apenaŭ nirimarkis iun ties spuron. Ni atendis eĉ post dukaj tri jaroj, sed ili ne alvenis plu.Enesperantigis

Bardhyl Selimi

(Albanio)_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_

Eldonas Redakcio de PenseoĈefredaktoro: s-ro Yida Wei (Vejdo)Adreso: No.-3-2 de la 5-a etaĝdomo

de No. 19, St. Wujiang, Jiangbei-Distrikto,Chongqing, 400023, Ĉinio

Tel: (023) 67095890 (hejme)Retadreso: [email protected]

Ĉiujn kontribuaĵojn al la ĉefredaktoro.Por legi pasintajn numerojn de Penseo, vinturnu al www.elerno.cn/penlisto.htm

_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊_◊