o dia regnoke ilia abundo fariĝu por via manko, por ke estu egaleco: kiel estas skribite: tiu kiu...
TRANSCRIPT
DIA REGNO• dumonata kristana revuo en esperanto • n-ro 5 (884) • 2010 •
DIA
REG
NO
ISS
N 0
167-
9554
Lign
aj “tombŝtono
j”, e
n form
o de
staranta bo
ato.
Dum
kon
gres
a ek
skur
so a
l Sza
tmár
csek
e.
98 DIA REGNO 5/2010
REDAKTORAJ VORTOJ
Lasttempe mi legas kelkajn librojnsamtempe, kiuj pli malpli ĉirkaŭas lasaman temon – la bazon kaj la evoluonde kristanismo. Estas interese ricevidiversajn vidpunktojn kaj tuj kompariilin aŭ/kaj ricevi kompletigon. Unuinstigo por tiu legado estis la ĉisomerakongresa temo kiu pritraktis la unuajnkristanajn komunumojn post la ĉielirode Kristo. Ankaŭ vi povas legi iom pritiu tempo en tiu ĉi numero kaj mipublikigos daŭrigon en la sekvontanumero. Ankoraŭ vivas la memoroj dela somera kongreso kaj mi havas pli dainteresaj kontribuoj por publikigi. Miesperas ke vi, kiuj ne povis surlokeaŭskulti la prelegojn, ĝuas legi ilin. Kajpor ni, kiuj ĉeestis, ili donas eblecon plibone studi la temojn. Kelkajn me-morajn bildojn vi trovas dorsflanke.
Ni jam komencas plani por lasekvontjara kongreso. Jen vi trovasinformon kaj aliĝilon meze de tiu ĉinumero.
KELIKristana Esperantista Ligo Internacia
fondita en 1911, neneŭtrala kunlaboranta kun UEACelo: Krei efikan kontakton inter kristanoj el
diversaj landoj kaj per Esperantodiskonigi la Evangelion pri Jesuo Kristo.Prezidanto: Philippe COUSSON* 26 rue de Pré-Ventenet,
FR 86340 Nouaillé-Maupertuis, Francio;) +33 (0) 549468021;:[email protected]
Sekretario: Pavel POLNICKÝ;* Na Vinici 110/10,
CZ 290 01 Podĕbrady II, Ĉeĥio) +420 325 615 651;: [email protected]
Kasisto: Siegfried KRÜGER* Claudiusweg 10,
DE 74074 Heilbronn, Germanio) +49 7131 162688;
Kotizoj: Rekta membro kun gazeto, minimume €20,-• Membro-subtenanto €30,- • Nura abono: paganterekte al KELI €16,- • pagante al Libroservo €18,- •
Sendoj de okcidentaj monbiletoj per registrita letero alla kasisto de KELI. • Se estas en via lando UEA-
poþtĝirkonto (informiøu æe UEA) bonvolu prefere pagial UEA por konto kelk-p de KELI • Nederlandapoþtĝirkonto de KELI ĉe ING Bank N.V.: 5506132.Kontonomo: INT CHR ESPERANTO BOND - KELI -
BIC: INGBNL2A; IBAN: NL86INGB0005506132Vizitu ankaý la ttt-paøon www.chez.com/keli/
---------------
DIA REGNOOficiala organo de KELI, fondita en 1908
dumonata revuo - ISSN 0167-9554Redaktoro: Bengt Olof ÅRADSSON
* Västergårdsg 15; 256 64 Helsingborg; Svedio;) +46 (70) 2004574;: [email protected]
Kontrollegis: Éva FARKAS -TATÁR
Abonprezo sen membreco en KELI: €16, aŭegalvalora. Abonoj kaj anonckostoj pagotaj al la
kasisto de KELI (vidu supre).Pri la enhavo de la artikoloj respondecas nur la
aŭtoroj. Represo kaj traduko permesataj, kondiĉe keoni citas la fonton. Specimenon kun represo aŭ
traduko oni sendu al la redaktoro.
Ekspedado: Pavel POLNICKÝVidu la adreson de la sekretario
Presado: Tiskárna ASTROprint s.r.o., Poděbrady,Ĉeĥio: [email protected]
Eldonmonatoj: meze de feb, apr, jun, sep, okt, dec
ENHAVO
Inter ili neniu havis mankon 99Ekumenismo komence de la 3-ajarmilo
102
Amnestio Internacia ankoraŭ ĉiamhavas ekzistorajton
105
Invito al kongreso 2011, enPoděbrady
106
Aliĝilo 109Ni bezonas modelojn, sanktulojn 111Enkonduke 112Kara Siegfried 118Mi memoras 119
120
DIA REGNO 5/2010 99
Kiam pasintjare ni decidisdenove inviti KELI kongresonen nian landon, ni devis doni
ankaŭ temon por la tuta kunestado.Tiam ni elektis ĉi tiujn kvin vortojn. Mipensas, ke vi ĉiuj scias de kie ni ĉerpistion, tamen nun mi legos al vi ankaŭ laĉirkaŭajn frazojn el la libro pri la Agojde la apostoloj, el la kvara ĉapitro, dela 32a ĝis la 37a versoj [sube]. Brilanbildon prezentas tiuj kelkaj versikloj prila vivo de la unuaj kristanoj, pri la vivode la unua kristana komunumo enJerusalemo. Tiujn frazojn ni kuraĝismencii ankaŭ dum la komunismaregado, tial kelkfoje oni iom bonvolediris, ke Jesuo estis la unua komunisto.Ĉu kelkaj el vi rememoras pri tio?
Sed nia Biblio estas ne nur sanktalibro, sed ankaŭ tre honesta libro. Por,ke ni ne pensadu iom rezigne pri tiuj“sanktuloj”, kun nostalgio pri tia sin-dona, kristana vivo en la komunumo –tuj post ĉi lastaj vortoj, la sekva frazo
tiel komenciĝas: ”Sed, unu viro, nomataAnanias kun sia edzino Saphira …”. Kaj estasskribita la hontinda mensogo de la ge-edzoj, kiuj deziris akiri ankaŭ reputacion en la komunumo, sed samtempeankaŭ konservi por si iom el la forvendita posedaĵo. Ilia puno, la subitamorto certe pligrandigis la efikon de laapostoloj. Pro miraklaj sanigoj la popologloris ilin kaj la komunumo kreskis. Sednun ni iom pensu tre reale pri tio: se iliforvendis bienojn, domojn kion ili fariskaj el kio ili vivis? Ne ofte oni parolaspri tiu erara eskatologio de la unuajkristanoj, ke ili atendis baldaŭan revenon de Jesuo Kristo kaj tion pensanteili sentis superflua, ke ili okupiĝu privivtenado. Ankaŭ la apostolo Paŭlounue tiel esperis – aŭskultu en la unuaepistolo al la Tesalonikanoj 4a ĉapitro15-17. Ĉar ni diras al vi per la vorto de laSinjoro, ke ni, kiuj estos vivaj, restantaj ĝis laalveno de la Sinjoro, tute ne havos lokon antaŭla endormiĝintoj. Ĉar la Sinjoro mem malsupren
Inter ili neniu havis mankonPrelego dum la KELI kongreso en Beregdaróc, 2010
Éva FARKAS-TATÁR, HU
La amaso de la fiduloj estis unukora kaj unuanima kaj neniu el ili nomis ion elsiaj posedaĵoj sia propraĵo, sed ĉe ili ĉio estis komuna. Kun granda potenco laapostoloj faris atestaĵon pri la releviĝo de la Sinjoro Jesuo, kaj granda graco estissur ili ĉiuj. Neniu inter ili ja havis mankon, ĉar ĉiuj posedantoj de terpecoj aŭdomoj vendis ilin, alportis la enspezojn de la venditaĵoj, kaj metis tion antaŭ lapiedoj de la apostoloj. Oni disdonis al ĉiuj, laŭ tio kion ĉiu bezonis. Certa Jozef,kiu de la apostoloj ricevis la kromnomon Barnabas (tio estas en traduko Filo deKonsolo), Levido, Kiprano laŭ deveno, posedis terpecon; li vendis ĝin, alportisla monsumon kej metis ĝin antaŭ la piedoj de la apostoloj. Agoj 4, 32-37
Laŭ la traduko de G. Berveling. (Flanke de Jesuo. La Nova Testamento. vol.3).
100 DIA REGNO 5/2010
iros de la ĉielo, kun signalkrio, kun la voĉo de laĉefanĝelo, kaj kun la trumpeto de Dio; kaj lamortintoj en Kristo leviĝos la unuaj; poste ni, kiujvivas, ankoraŭ restantaj, estos kune kun ilisuprenkaptitaj en la nubojn, por renkonti laSinjoron en la aero; kaj tiel ni estos por ĉiam kunla Sinjoro.
Sed poste ĉiam pli li kalkulis je tio,ke en la historio disvolviĝos la volo deDio. Tiu ĉi seniluziiĝo estis forta ŝokopor la unuaj kristanoj kaj estas mirinde,ke ili travivis kaj ne rompiĝis pro tio.
La priskribo de la unua ekleziakomunumo ekestis proksimume en launuaj jaroj post la unua pentekosto. Lakonvertiĝo de Paŭlo, survoje al Damasko laŭ kristanaj leksikonoj okazisĉirkaŭ 34, lia unua misia vojaĝo en46-47 kaj jam tiam li kolektis donacojnpor la malriĉaj kristanoj en Jerusalemo.Do li mem povis konvinkiĝi pri tio, kionsignifis ĉi tiu falsa atendado ke JesuoKristo baldaŭ revenos jam ni neokupiĝu pri ĉi tiuj surteraj aferoj: la anojde la komunumo malriĉiĝis. Kiam prola solvendaj problemoj en 48 en la tielnomata Apostola Sinodo Paŭlo atingisla kompromison, ke la novaj kristanojen Malgranda Azio kaj en Grekio nedevas sekvi la leĝojn de Moseo, do, nedevas esti unue judoj por fariĝikristanoj, ankaŭ tie aperas la admono:ne forgesu pri la malriĉuloj de Jerusalemo. Nenie estas legeble, ke Paŭlomencius tion, sed estas rimarkinde, kielserioze, eĉ severe li admonas lamembrojn de la novaj eklezioj kiel ilikondutu en la ĉiutaga vivo. Aŭskultu enla dua epistolo al la Tesalonikanoj 3-aĉapitro de la 6a ĝis la 12a verso: Niordonas al vi, fratoj, en la nomo de la SinjoroJesuo Kristo, ke vi vin apartigu for de ĉiu frato,
kiu iradas senorde kaj ne laŭ la tradicio, kiun oniricevis de ni. Ĉar vi mem scias, kiel vi devas ninimiti; ĉar ni ne kondutis senorde inter vi; nekmanĝis panon donace de iu, sed per laboro kajpenado, nokte kaj tage laborante, por ke ni nefariĝu ŝarĝo por iu el vi; ne kvazaŭ ni ne havustian rajton, sed por estigi nin ekzemplo antaŭ vi,ke vi nin imitu. Ĉar eĉ kiam ni estis ĉe vi, la jenonni ordonis al vi: Se iu ne volas labori, tiu ankaŭne manĝu. Ĉar ni aŭdas, ke inter vi iradassenorde kelkaj, kiuj tute ne laboras, sed en ĉiesaferojn sin enŝovas. Tiajn ni ordonas kaj admonas pro la Sinjoro Jesuo Kristo, ke kviete ililaboru kaj manĝu sian propran panon.
Estas senteble, ke la apostolo koleriĝiskontraŭ tiuj senorduloj, tial li skribas tielkrude. Certe en la komunumoj oni zorgispri la solecaj maljunuloj aŭ malsanulojeĉ kiam li konsilas, ke oni laborudiligente li diras: por ke li havu kiondoni al la malriĉuloj.
Esence la apostolo Paŭlo en siajepistoloj ofte surprizas nin, tiel detale likreas leĝaron por la kristanaj komunumoj. Ni devas kompreni tion: li estistiu, kiu klopodis atingi ĉe la estroj de launua eklezio en Jerusalemo, ke ili kon-sentu, ke la judaj leĝoj, reguloj ne estudevigaj por la novaj adeptoj de Kristo.Sed poste li mem renkontis grekajnvirinojn, kiuj kun sincera ĝojo akceptisla amon de Jesuo Kristo, sed iliakonduto, iliaj vestaĵoj ne ŝanĝiĝis.
Ili ne estis de jarcentoj disciplinitajjudaj virinoj, kiuj bone sciis, kie estasilia loko en la sinagogo. Do tie Paŭlodevis okupiĝi pri tiuj problemoj, kiujnli antaŭe ne konis. Li faris tion sameemocie, kaj tute konkrete. Kelkloke limem iom retiriĝas, dirante: ”ĉi tion mi dirasne la Sinjoro”, aliloke li donas konsilojnvideble en tute konkreta situacio.
DIA REGNO 5/2010 101
Do apostolo Paŭlo renkontante problemojn devis doni instruojn kaj pri lakonduto de la gefratoj kaj pri la ordo enla komunumoj. Al tiuj instruoj aparteniskion mi menciis pri la honesta laboro.Sed nun ni rigardu kiel intensive kajdetale li priskribas la kolektadon dedonacoj. En la 2-a epistolo al la Korint-anoj en du ĉapitroj, en la 8a kaj la 9ali okupiĝas pri tiu demando. Unue liraportas pri tio, kiel serioze petegis lane riĉaj Makedonaj eklezioj, ke ankaŭili deziras partopreni en la donacado alla sanktuloj... “kaj ne kiel ni esperis, sed unueili sin dediĉis al la Sinjoro, kaj al ni per la volo deDio.” Ili do travivis ion tian, ke Jesuorezignis pri sia riĉeco kaj fariĝis malriĉapor ni, do tio estas nur dankesprimo, seni ion redonas el la ricevitaj donacoj.
Tiel li laŭdas la Makedonojn al laKorintanoj kaj estas inde tralegi kielzorge li klarigas al ili kiel tiu donacadoestu serioza kaj digna, ne okazu konfuzahasto kaj malordo. Verŝajne ili ofertisvarojn, objektojn kiujn ili vendis, ĉarkompreneble estis plej facile kunportien la longa vojo monon. En la 5-a versode la 9a ĉapitro “Mi do opiniis necesa, petila fratojn, ke ili antaŭe iru al vi kaj antaŭe pretiguvian delonge promesitan helpmonon, por ke tioestu preta, kiel volonte donita, kaj ne kieleldevigita.”
Paŭlo sobre atentigas la gefratojn, keili ne forflugu: “mi diras tion, ne por ke aliajestu faciligataj kaj vi premataj, sed laŭ egaleco:via abundo nuntempe fariĝu por ilia manko, porke ilia abundo fariĝu por via manko, por ke estuegaleco: kiel estas skribite: Tiu kiu kolektis pli,ne havis superflue, kaj tiu, kiu kolektis malpli, nehavis mankon.” Vi certe memoras pri lakolektado de la manao en la dezerto.
Mi konis junan kristanan studenton,
kiu laboris unu monaton somere kaj estisfeliĉega, ke li ricevis sian unuan salajronkaj irante hejmen, plena de fervoro, lienmetis la tutan sumon en la ĉapon dealmozulo. Kaj …lia patrino devis zorgipri li kaj aĉeti ĉion en la komenco de lastudjaro. Ĉu tiel ni donacu? Sed ni spertisankaŭ tion, kiam ni vizitis maljunulinon,de nia komunumo kaj ni transdonis alŝi helpmonon antaŭ Kristnasko, ŝi danketransprenis kaj ŝi petis, ke ŝi dezirasredoni iom kiel donacon al la preĝejo.La donacito, donacas, eĉ donacas kunĝojo!
Sed por tio, ni devas koni unu la alian.Ĉu vi scias, kion via proksimulo en viakomunumo vere malhavas? Kaj vianajbarino? Eble iu plej multe dezirusnur unu orelon, kiu aŭskultus foje lin/ŝin.Ofte pli suferiga ol manko de mono estasla manko de tempo! Tion ni povas ofertikion ni havas, eble abunde – kaj la aliane havas. Ĉu vi ne ŝuldas al iu je letero,telefonvoko?
Ni aŭskultu kiel entuziasme Paŭlofinas ĉi tiun instruadon pri la interdisdivido en la kristana komunumo: 9-aĉap. 6a verso: “Tiu, kiu semas ŝpare, ankaŭrikoltos ŝpare, kaj tiu, kiu semas malavare, ankaŭrikoltos malavare. Ĉiu faru laŭ tio, kion li intencasen la koro, ne domaĝante, nek pro neceseco; ĉarDio amas donacanton ĝojan. [ĉu vi ĝojas?] KajDio povas abundigi ĉe vi ĉian gracon, por ke vi,havante ĉiam en ĉio ĉian sufiĉecon, abunde rilatual ĉia bona faro….”
Ni malfermu niajn korojn, ke dumnia kunestado ĉi tie nia Sinjoro renoviguen ni tiun ĝojon, kiun ni iam ricevis, sedkiu paliĝis kaj eble nun estas griza. –Karaj ni havas eternan vivon!
102 DIA REGNO 5/2010
Kiam oni komencis tuj post lafino de la dua mondmilitoparoli pri ekumenismo, la situa-
cio en nia lando ne estis al tio tro favora.Kelkaj teologoj opiniis, ke tiaj ekumenajklopodoj estas nur nelegitima eks-perimento formi el frakasita kaj mal-fortigita kristanismo ian grandpotencan“supereklezion“, kiu povus al kristanojrehavi perditajn poziciojn. En plejmultajniaj paroĥejoj ankoraŭ regis profundeenradikiĝintaj antiklerikalaj sentoj: poresti bona “evangeliano“ sufiĉis estikontraŭ Romo.
Tamen post ne tro longa tempo lasituacio komencis ŝanĝiĝi – eĉ senekleziaj klopodoj. Baldaŭ post la
komenco de la socialisma periodo ĉiujniaj eklezioj sentis ateisman premon,diversgradan, kaj celtrafa estiĝis laopinio: ni havas komunan malamikon,ni do estu solidaraj kaj kune defendution, kio al eklezioj ankoraŭ restis.Samtempe estis ĉiuj eklezioj konfrontitaj kun la tiel nomata sekulareco.Kristana mondo, kristana nacio kajkristana kulturo – rapide fariĝis senrevena pasinteco. Interne de la sekularasocio eklezioj nehaltigeble fariĝisbagatela kaj neŝatata minoritato. En tiasituacio eklezioj vidis, ke por la eblecoalparoli sekularan homon, ili devasĉesigi centjarajn malakordojn kajskismojn, kiuj kulpis pri grava diskredit-iĝo de kristanismo.
Jam en la jaro 1948 fondiĝis enAmsterdamo la Monda Konsilio deEklezioj (tuj grupiĝis 165 eklezioj). Lapapo Pius XII. ankoraŭ en la jaro 1950eksplicite malpermesis al romkatolikojeĉ nur debati pri ekumenismo, sed jamen la jaro 1962 la Dua Vatikana Konciliokomencis la novan epokon: en la eklezioĝi malfermis en nekutima vasteco lapordon al la Biblio kaj samtempe ankaŭal ekumenismo.
Sekvantajn jardekojn ni povas re-memori kun profunda dankemo. Ankaŭen nia lando ni rapide atingis: komunanagnoskon de la bapto, ekumenan tra-
Ekumenismo komence de la 3-a jarmiloĈu komenciĝas por ekumenismo la “glacia epoko”?
Prelego de ThDr. Jiří Doležal, em. pastoro de ČCEEl la ĉeĥa tradukis kaj legis Pavel POLNICKÝ, CZ
DIA REGNO 5/2010 103
dukon de la Biblio, ekumenan Preĝonde la Sinjoro kaj kredokonfeson, eku-menajn preĝdiservojn por la unueco deeklezio. La papo Pavel VI. eĉ deklaris,ke Magistro Johano Hus estis ekleziareformatoro. Post la jaro 1989 ekleziojinterkonsentis pri unueca reprezentiĝodum spirita servo en armeo kaj enmalliberejoj. Okazis multnombraj, inten-saj kaj valoraj diversnivelaj traktadoj deteologoj pri reciproka rekono kaj inter-proksimiĝo. Ankaŭ la etoso sube – jenivelo de unuopaj paroĥoj kaj komunumoj – komencis rimarkinde ŝanĝiĝi.“Ekumeno en la tereno“ (laŭ HansKüng) fariĝis realaĵo inter kristanoj deĉiuj konfesioj.
Jen permesu mianpersonan rememoron:kiam mi priparolis kunkatolikaj kolegoj eku-menan diservon de lapreĝoktavo kaj ankaŭtraktis tion kun la pres-biteroj, ilia respondoestis en suda Moraviokaj poste ankaŭ enorienta Bohemio jena:“Frato pastoro, tio ne-niam okazis ĉe ni kaj tio ne sukcesos!“Kaj poste kia ĝoja surprizo: preĝejojestis plenaj kaj ni ĉiuj ĝojis pro senpretenda amikeca komunumo. Posteokazis komunaj baptoj, edziĝoj kaj eĉ“agapaj festenoj“. Kiel frosta neĝo postakra vintro malaperis reciproka malfidokaj malakordo. La temo de ekumenajkonversacioj ĉesis esti ĉefe ŝtiparumode Magistro Johano Hus, la Bartolomeanokto kaj sacerdoto Koniáš, sed male
tio, kio nin kunligas.Verŝajne oni konsentas: la 20a
jarcento estis la plej terura jarcento enla homa historio. De multaj vidpunktojcerte prave, sed kristanoj povas por ĝidanki al Dio, ĉar kontraŭe al nia anticipo, ĝuste tiu jarcento faligis la hontindajn barojn kaj per pardonado kajrepaciĝo finfine estis venkita la malamikeco, kiu inter la eklezioj daŭris dummultaj generacioj kaj kiu grandpartekontribuis al tio, ke eŭropaj naciojforturniĝis de kristanismo.
Sed nun ni havas malantaŭe unuajndek jarojn de la nova jarcento. Ĉu daŭrastio, kio tiom ĝojigis nin? Oni ne povasmalatenti voĉojn, kiuj parolas pri la
malpoviĝo kaj pri tio, keekumenismon minacasla “glacia epoko“. Tiononi rimarkas “supre kajmalsupre“. La nuna paposeverigis mezurojn kajkondiĉojn: li persistas,ke ekzistas nur unueklezio, kiu posedasĉiujn pridonacojn de laSankta Spirito kaj kenur en tiu eklezio eblas
atingi saviĝon. Al unuiĝo laŭdire gvidasnur unu vojo – nur la vojo de reveno enromkatolikan eklezion. Kaj kio estasplej grava kaj malgaja: al komunafestado de la Sankta Vespermanĝo niestas same malproksime kiel antaŭ lakomenco de ekumenismo! Ankaŭ subeen la “tereno“ malfortiĝas entuziasmo,malaltiĝas nombro de ekumenaj diservojkaj nombro de partoprenantoj. En rilatojinter unuopaj – eĉ protestantaj – eklezioj
104 DIA REGNO 5/2010
denove aperas bedaŭrinda konkurenco,ĉiu “vartas sian sablon“. Kaj precipe:kvankam ni ĉiuj vivas meze de pagananacio, nenie ni rimarkas komunanmisian strebadon. Ŝajnas al mi, ke ni nekonscias pri la fakto, ke nepre necesaskomune serĉi la vojon al misia anoncadode la Evangelio.
Kion plu? Nepre estas necese kon-traŭstari ekumenan laciĝon kaj kreskantan ekumenan pesimismon. La ekleziokaj ĝia unueco tamen ne estas nur aferode niaj ekumenaj strebadoj. Ni rajtasatendi, ke la Sankta Spirito donos al nikaj al niaj posteuloj novajn kuraĝon kajinventemon por novaj vojoj al la eku-meno. Sur tiuj vojoj ne necesas atendigrandajn saltojn, sed plej verŝajnepaŝojn kaj malgrandajn paŝetojn.(Ekzemple per preparo de ia ekumenadiserva minimumo, por ke ni pli bone
orientiĝu en la diservoj de aliaj eklezioj– kiujn ni povas sekvi en la radio aŭtelevido. Al tiu minimumo nepre apar-tenus adorado de la grandaj Diaj agoj,la pekdeklaroj kaj la peto por sen-kulpigo, legado de la Sankta Skribo,prediko de Dia vorto, Preĝo de laSinjoro, propetoj por la ekumeno).Survoje al unueco ni devos rompi
multajn barojn. La plej malfacilaj estashegemoniaj pretendoj, postuloj je super-regado kaj sopiro pri unuavicaj lokoj enla Dia popolo. Pri tio interbatiĝis jamJesuo kun siaj unuaj disĉiploj – ja eĉ tujpost kiam ili komune festis lastanvespermanĝon de la Sinjoro (Luk 22,24-27)!!
Certe ni ne timu zorgojn, kekomenciĝas nova (kaŝita) antireformacio, kiam oni aŭdas voĉojn, kiujhusanojn nomas banditoj kaj barbarojkaj nian “tenebran epokon“ laŭdas kielkulturan disfloron de la nacio. Ni ne lasunin tiri en tiujn apologiojn kaj pole-mikojn. Tiuj en la pasinteco neniamalportis benon. Prefere ni amike inter-parolu kaj precipe ni komune preĝu,kantu, legu kaj ekspliku Biblion kaj niservu al suferantoj kaj handikapuloj. Nimemoru, ke por la unueco de la eklezioni ne preĝas solaj. Unuecon por ĉiujdisĉiploj kaj ŝafoj ĉe la Patro elpetasprecipe Jesuo Kristo: “por ke ili ĉiuj estuunu“ (Joh. 17, 21).
Kiam vi pensas kaj parolas priekumeno, vi nepre komencu per legadokaj ekspliko de Joh 10, 16; 17, 20 – 23;Efe. 4, 1-6. De tiuj vortoj estas evidenta,ke per la venko de ĉiuj malakordoj kajmalpacoj kaj post la kreo de ekumenakomunumo Dio volas al la mondo klaredemonstri, ke li deziras kaj kapablaspere de la potenco de senkulpigo deJesuo Kristo superi ankaŭ ĉiujn timigajnkaj detruajn antagonismojn inter homojkaj nacioj, rasoj kaj kastoj.
Survoje al unueconi devos rompimultajn barojn
DIA REGNO 5/2010 105
La misio de la ĉie konata kaj urĝenecesa organizaĵo AmnestioInternacia, en kiu membras kom-
preneble ankaŭ multe da esperantistoj,estas: strebado al mondo, en kiu ĉiuhomo ĝuas ĉiujn rajtojn, kiuj enestas enla Universala Deklaracio pri HomajRajtoj kaj aliaj analogaj dokumentojinternacie agnoskitaj. La organizaĵoplenumas esplorajn taskojn kaj aranĝaskampanjojn kiuj celas kontraŭi kajhaltigi gravan malrespektadon al ĉiuj ĉirajtoj. Unu el la rajtoj temas pri homindategmento por ĉiu!
Al mi estis bone ekaŭdi ke en mialando oni nun povas vidi, ĝis la deka dedecembro inkluzive, foto-ekspozicionimpresplenan, titolitan: “The Places WeLive” (La lokoj kie ni loĝas). Kielvizitanto oni gastas ĉe homoj en la plejdezertaj kaj plorigaj kvartalaĉoj de urbojkiel Najrobo, Jakharto, Karakaso kajMumbajo, dum fone oni aŭdas iliajnrakontojn forte emociigajn. Amnestiovenigis ĉi tiun ekspozicion al Nederlando, ĉar ĝi perfekte kaj harmoniekongruas kun tio, kion ĝi intencaskonkrete atingi rilate al la kompatindajkvartalaĉanoj. Mondvaste pli ol miliardoda homoj 'loĝas' en plej teruraj, neprenehomindaj kondiĉoj. La plej multaj elili vivas vivon okupoplenan, produk-tivan kaj ofte inventeman. Ili havas
ambiciojn kaj revojn, malgraŭ la faktoke en la tuta mondo oni serioze neglektasiliajn rajtojn. Kiam la aŭtoritatulojopinias, ke sur la loko de iliaj 'loĝejoj'prefere aperu luksaj apartamentoj aŭbutikaroj, oni ofte simple forpelas laloĝantojn perforte per buldozoj. Ili tiamne ricevas antaŭanoncon, nek alternativan tegmenton, nek kompenson. Lasuperularo traktas ilin kiel 'senvalorajncivitanojn'. La ekspozicio – vizitu ĝinkiam ĝi transloĝiĝos al via lando! –montras la malon klare kaj konvinke!
Dum miaj misiaj vojaĝoj mi oftevizitis tiujn kvartalaĉojn – lastfojeankoraŭ en Kongolando kie ili abundasen ĉiuj urboj – por servi al homoj kunokulproblemoj; homoj kiuj – se ili estusnaskitaj kiel porkoj kaj havus neder-landan 'naciecon' – subtegmentus multepli inde... En Kinŝaso mi vidis amasonda rubodeponejoj, kie 'loĝas' familiojinfanriĉaj, kaj oni povas vidi, kegeknaboj fosadas kaj serĉadas la tutantagon elĉerpante iom da enspezoj porvivi hodiaŭ kaj atingi eble la morgaŭantagon... Kaj kion diri pri neimageblepovra 'instituto por vidhandikapitajinfanoj' kaj same nepriskribebla 'intern-ulejo'? Nu, Fondaĵo Evidente klopodosiom plibonigi tiun hontigan situacion,espereble ankaŭ helpe ke KELIanoj.
Amnestio Internacia ankoraŭ ĉiam havas ekzistorajton!
TUINDER, Jacques, NL
106 DIA REGNO 5/2010
Sekcio de kristanaj esperantistoj de ĈEAinvitas vin al la KONGRESO
2 - 9. 8. 2011en Poděbrady
PODĚBRADY, fama ĉarma banloko kunĉirkaŭ 13 mil daŭraj loĝantoj, situas enMezbohemia regiono ĉe la rivero Elbo,50 km oriente de la ĉefurbo Prago, kunkiu ĝi konektitas per rekta aŭtoŝoseo.Poděbrady estas facile atingebla per buso,trajno kaj aŭtomobilo (parkejo ĉe lakongresejo).
Ĝi estas elserĉata precipe pro kuracadode kormalsanoj, sed ĝia trankvila ebenamedio kun multaj verdaĵoj imponas nenur al banlokaj gastoj. Krom agrablajparkoj kun mineralaj akvofontoj ĝi allogasankaŭ per sia kastelo kun muzeo kaj aliajvidindaĵoj.
Por dezirantoj eblas plilongigi restadonkaj utiligi ĝin por ripozado, mendo debanlokaj proceduroj kaj por ekskursoj(info: www.lazne-podebrady.cz)
Paroĥejo
Preĝejo
DIA REGNO 5/2010 107
KONGRESEJOLa kongreso okazos en la paroĥejode Ĉeĥofrata evangelia eklezio situanta proksime al la urba centro kajde la ĉefa banloka promenparko. Jenia dispono estos preĝejo, grandasalono, klubejo kaj kuirejo.
Ni dormos en turisma loĝejoOSTENDE, kie estas je nia dispono1 4 litaj ĉambroj kun propra duŝejokaj necesejo.
NIAJ EKSKURSAJ CELOJ: skanzeno de popola arkitek-turo en Přerov n/L. (kvaraplej granda en Eŭropo –escepte Skandinavion – kajla plej malnova en Ĉeĥio)
muzeo de historiaj biciklojkaj motorcikloj
unika mezepoka urbo Kut-ná Hora troviĝanta sur laUNESKO-listo
B O N V E N O N
Granda salono
Loĝejo Ostende
Skanzeno
Urbo Kutná Hora
La aliĝilon sendu al: Pavel Polnický, Na Vinici 110/10, CZ 290 01 Poděbrady, Ĉeĥio Telefono : 420 325 615 651 E-mail: [email protected]
La kongreson organizas KELI, sed partopreni povas ankaŭ IKUE‐anoj kaj ĉiuj aliajesperantistoj, kiuj volas ĝui kristanan medion.
Kostoj (Sumoj estas en EURoj)La aliĝo validas nur post la pago de garantia sumo Restadkosto
ĝis 31.12.2010 ĝis 31.3.2011 post 1.4.2011Kategorio A : 20 30 40 140Kategorio B : 40 50 60 220 (270)*
Kategorio A: ekssocialismaj landoj, Afriko, Sudameriko * unulita ĉambroKategorio B: ĉiuj aliaj landoj
Monsendoj de monbiletoj (EUR) per registrita letero al Pavel Polnický. Se eblas, uzu UEA‐postĝirkonton aŭ pagu prefere al UEA por konto
kelk-p de KELI
El provizora programo:
n oficiala malfermo de la kongreso
n interkona vespero
n diservo kun sankta manĝo
n prelegoj, kantado
n koncertoj
n jarkunveno de KELI
n tuttaga busa ekskurzo al historia urbo KUTNÁ HORA
n duontagaj ekskursoj – pieda kaj busaj (detalajn informojn pli poste)
n akcepto de la urbestro
KR
IST
AN
A
ESP
ER
AN
TIS
TA
L
IGO
IN
TE
RN
AC
IAfo
ndita
en
la ja
ro 1
911,
invi
tas V
in e
n si
a ju
bile
a ja
roal
la 6
1-a
KO
NG
RES
O2.– 9. 8. 2011, PO
DĚBRADY, Ĉeĥio
A L I Ĝ I L O
Perso
na no
mo:...
........
........
........
........
........
........
........
......
Fam
ilia no
mo: .
......
......
......
......
......
......
......
......
......
......
......
Adre
so:
........
........
........
........
........
........
........
........
.. La
ndo:
......
......
......
......
......
......
......
......
......
......
......
.
Telef
ono:.
....
........
........
........
........
........
........
........
......
Retad
reso
: ...
......
......
......
......
......
......
......
......
......
......
....
Mi mendas ĉ
ambron:
¨ u
nu-lit
an¨ d
u-lita
n¨ 3
-4 lit
an
Mi es
tas ve
getar
ano:
¨ J
ES¨ N
E Krom
a info
rmo p
ri manĝado:................................................................
Mi prefe
ras loĝi kun: ...........................................................................................................................................................
Dato:
....
........
........
........
.....
........
........
........
........
........
........
........
........
........
........
........
........
........
........
........
........
....su
bskri
bo
110 DIA REGNO 5/2010
Organizaj inform
oj:
Mi estas preta gvidi ĉiutagajn preĝojn:
¨ JES
¨ NE
Mi povus prelegi pri : ...................................................................................................
Mi postulus (specialajn dezirojn): ..................................................................................
.......................................................................................................................................
Mi alveturos:
¨ trajne
¨ buse
¨ aŭtom
obile
kaj alvenos proksimum
e:......................................................................................
Notoj de LK
K
DIA REGNO 5/2010 111
Aŭstralio ricevis sian unuansanktulinon. La monaĥinoMary MacKillop (1842-1909),
fondinto de la ordeno Sankt-Jozefajfratulinoj de la Sankta Koro, ordenokiu okupiĝas pri bonfarado inter la plejmalriĉaj, kanoniziĝis la 17an de oktobro fare de la papo. Interesa fakto estaske ŝi intervenis kontraŭ pastro, kiuvolupte fipalpis infanon.
Mary MacKillop estas unu el tiujvirinoj kaj viroj, kiuj estas modeloj poraliaj kristanoj, kaj kiuj per siaj vivojpovas inspiri aliajn pri la kredo kaj pribonaj faroj. Tiujn homojn oni nomasgesanktuloj. La vorto eble estas iomfremda al ni protestantoj, sed sendubeMartin Luther, Dietrich Bonhoeffer,Martin Luther King kaj William Boothhavas la rolon de sanktuloj en prote-stantaj eklezioj.
Ni bezonas sanktulojn, ĉar ili inspiras nin pri la kredo. Aŭskultirakontojn pri sanktuloj kiuj agis ĝustekvankam ili travivis malfacilaĵojn ensiaj vivoj estas utile. Iu diris ke lasanktuloj faras malgrandajn agojn kungranda amo, kaj ke ili opinias ke tioestas grava.
Iam oni uzas la nocion ”nom-sanktulo”. En iuj landoj multaj personajnomoj estas nomoj de iamaj sanktuloj.Oni pensas ke la sanktulo, kies nomononi portas, en aparta maniero estu oniamodelo. Iam oni konsideras ke iuj
gesanktuloj estas patronoj de iuj kate-gorioj kaj fenomenoj. Mary MacKilloptiel estus patrono de fipalpitaj infanoj.
En kelkaj landoj kelkfoje la sankt-uloj okupis tro grandan rolon, kaj tieleĉ baris la vojon inter homo kaj Dio.Tio estis unu el la kialoj, kial MartinLuther tiel severe reagis kontraŭmalĝusta kulto de sanktuloj. Tio tamenne ŝanĝas la fakton ke ni bezonasmodelojn, kaj ke Martin Luther memeĉ estas unu el tiuj sanktuloj.
Kiuj estas viaj sanktuloj, modeloj?
Traduko el la svedlingva ĉiutaga predika blogosjalaspis.blogspot.com
Ni bezonas modelojn, sanktulojn
Leif NORDENSTORM, SE
Mary MacKillop
112 DIA REGNO 5/2010
Kristanismo estas religio; ĝikondukas homojn al Dio. Tionalmenaŭ ĝi volas.
Sed ni kredas, ke tiu Dio ne estas iufora forto, tute sen ajna rilato al ĉimondo. Ni kredas, ke Dio vokas ninhomojn persone.
Tra la jarcentoj, kristanoj multegeinterkverelis kaj eĉ ĝissange interbatalispri interpreto de multege da demandojĉiterene. Ni nuntempuloj ofte kun iomda miro retrorigardas al tiu arda inter-frapiĝo. Ni ofte ne plu komprenas, kieloni tiom agaciĝis, agitiĝis.
Por ni religio – ankaŭ kristanismo –preskaŭ fariĝis ia afero ekster la realavivo-sfero, io eksmoda, io ne-plu-grava.Eĉ kristanoj foje tion montras, en siasinteno.
Tial mi opinias, ke estas utile, fojeretroiri al la komencaj tempoj de niareligio, por – se eble – iomete sorbi tiela etoson de la elano praa, de tiu elano,kiu venkis la timon antaŭ la martiriĝo,de tiu elano, kiu timigis la totalitaranŝtataparaton de la Romia Imperio, tiuelano, kiu minacis ĝin krevigi. Nun
momente ni ne parolu pri tio, kio fariĝisel ĉi elano, en Mezepoko, en Epoko deReformacio, en la nuno...
Tertuliano parolas pri Dio, kiel priDio, kiu disradiis kvazaŭ suno: la plejklara radio estis Jesuo. Li per tuta siaforto oratora pledas por plej absolutalibereco religia: nia Dio ne tolerus, keoni devigus iun ajn, honori Lin. Kial lainkvizicio tion ĉi ne legis?
Li atestas pri la bazaj principoj de lakristana establo de komuna vivo: ĉionkomunigi, reciproke sin subteni, ĉiunĉirkaŭi ne per sufoka, sed per vivigaamo.
Li ne tre multe parolas pri eroj dekredkonfeso: la vivo gravas unualokepor li.
Eble ni nuntempuloj tamen iomankoraŭ povus lerni de li.
Iom pri la historia kadro: la romia imperioLa historion de la Romia Imperio trekonvene eblas dividi en tri periodojn:unue la epoko de la Reĝoj, de 753 (latradicia fondodato de la Urbo) ĝis 510,kiam la lastan, tiraniĝintan reĝon
Enkonduke ...Ĉerpo el APOLOGIO de Tertuliano
Gerrit BERVELING, NL
Inter alie en la prelego de Éva Farkas‐Tatár (paĝoj 99‐101), la prelegantorememorigas nin pri la tiama situacio, kiam oni verkis la evangeliojn kaj leterojnal la unuaj kristanaj komunumoj. Kelkfoje ni trompas nin mem kaj komprenas laBibliajn tekstojn laŭ nia nuna situacio kaj vivo. Mi trovis koncizan enkondukantekston en la Apologio de Tertuliano. Ĝi donas al ni bonan fonon pri la tiutempasituacio kiam evoluis la kristanismon. /Redaktoro
DIA REGNO 5/2010 113
Tarkvinio oni forpelis; poste la epokode l' Respubliko, kiun karakterizas iuobstina provado, malebligi rean tiran-iĝon de kiu ajn oficisto aŭ funkciulo:por ĉiuj funkcioj oni elektis ĉiamminimume po du kolegoj, kiuj sinreciproke kontrolu kaj – se necese –bremsu: tiom oni timegis pri la eventualode nova tiraneco. La Respublikon onidatumas kutime de 510 ĝis 27 a.K.
Tamen, la sistemo, kiu kontentigefunkciis,dum Romo nur etan teritorionestris, kaj eĉ ankoraŭ relative bone ankaŭdum la unua granda ekspansio eksterItalio (kelkajn partojn konkerante deHispanio, Tunizio, Sud-Francio, la mar-bordon de [antaŭa] Jugoslavio kaj ĝisGrekujo, por indiki per modernajnomoj), en postaj jaroj daŭre malplikontentigis la bezonojn de la epoko: enprovincoj la indiĝenaj loĝantoj estissubpremataj, la romiaj funkciuloj pli kaj
pli atentis nur pri propra profito kaj lacentra potenco, antaŭe ĉion reginta (laSenato de Romo) ĉiam malpli konvenereagis je la diversprovincaj problemoj,pri kiuj ili fine preskaŭ nenion plu
Kelkaj imperiestroj:
Aŭgusto 31/27 a.K. 14 p.K.Tiberio 14-37Kaligulo 37-41 murdita; lin sekvis onkloKlaŭdio 4154Nerono 54-68 murdita 68/69 jaro triimperiestra: Galbo, Otono kaj Vitelio; ĉi internan militadon venke finisVespaziano 69-79 sekvita de siaj filojTito 79-81Domiciano 81-96 murdita; la senato elektis:Nervo 96-98 de nun adoptoj:Trajano 98-117Hadriano 117-138Antonino Pio 138-161Marko Aŭrelio 161-180 kiun sekvis lia filoKomodo 180-192 murdita dePertinakso 192 murdita; ĉijare fakte estis kvin imperiestroj,
el kiuj montriĝis la plej fortaSeptimio Severo 193-211
114 DIA REGNO 5/2010
kapablis kompreni. La interligiteco dela Imperio estis minacata.
La lastan jarcenton antaŭ Kristokarakterizis tuja sinsekvo de ĉiam novajinternaj militoj: pluraj riĉaj generalojluis soldatojn por sia propra politikacelo, neniom hontante pri efektivamilitado, eĉ Romon mem, ĝis tiam la”sanktan Urbon”, oni ĉijarcente plurfojekonkeris por tie ”puni” la opozicionpolitikan. Mi nur mencias la plej famajnnomojn: Sullo kontraŭ Mario, Pompejokontraŭ Cezaro, Antonio kontraŭ Oktaviano.
Per la fina venko de ĉilasta komenciĝis la tria periodo: la epoko de laImperiestroj. Vidu apartan tekstkadron.La senato de Romo honoris Oktavianonper nove fondita titolo: Aŭgusto (moŝta).Lin sekvis novaj Cezaroj – komence ellia parencaro (kvankam helpe deadoptoj: Tiberio jam estis adoptitastiffilo...), poste senplie imperatoroj kuniom pli da bonŝanco ol la kontraŭuloj,fine ree dinastioj. Tiu ĉi periodo finiĝis– post la divido de la Romia Imperio enorientan kaj okcidentan Regnojn –okcidente en 476, oriente nur en 1453.
Tiom ĉi por doni ioman superrigardonpri la politika historio.
Teritorie la Romia Imperio el etakerno (Romo) kreskis dum la Respublikatempo tre multe. Fine ĝi inkluzivis ĉiujnlandojn ĉirkaŭ la Mediteraneo kune kunBritio, Francio, Belgio kaj la suda partode Nederlando (Rejno estis limo); sudeSaharo estis la natura limigo, dum en laMezoriento la limoj ĉiam restisnestabilaj: Mezopotamion oni nesukcesis konkeri kaj norde de Grekujo
oni konkeris en la epoko imperiestra ĝisRumanion.
Tiun ĉi gigantan teritorion kompreneble loĝis plurdekoj da popoloj, gentoj,triboj, kun propraj lingvoj, religioj,tradicioj. Por iom kapabli kunteni latuton, la romia ŝtato devis esti pli malplitolerema je minoritatoj kaj ties identeco:siajn oficialajn lingvojn (latinan okci-dente, kojnean grekan oriente) ĝi netrudis, la popolajn religiojn kaj kutimojnĝi ne malhelpis nek kontraŭis: eĉ male:plurfoje oni oficiale transprenis kultojnal alipopolaj diaĵoj, kvazaŭ por substrekisian larĝanimecon. Sed jam tempe deAŭgusto ekestis en Oriento kvazaŭreligia aldonaĵo: la Cezarkulto. Tie jajam jarcentojn estis kutime, adori kieldiajn estulojn la Reĝojn (same enMezopotamio kiel ankaŭ Egiptio jamjarmilojn eĉ!); do depost la venko pacigade Aŭgusto, lin oni adoris kun diahonoro. Kaj malgraŭ komencakontraŭstaro fare de la senato de Romo,fine – kaj certe jam dum Domiciano –establiĝis la firma kutimo, ke ĉiujRomianoj el kiu ajn gento aŭ popolo,
Kartago
Italio
Tunizio
DIA REGNO 5/2010 115
adoru la Cezaron kun dia honoro. Estisnur unu oficiala escepto: la Judoj,rekonitaj kiel religie tre speciala popolo(ili adoris ja nur unu Dion), estis liberajje ĉi devigo. Anstataŭe unufoje jare enilia templo en Jerusalemo oni oferis alilia Dio JHVH, dume preĝante por labonfarto de l' Cezaro. (Tiun ĉi esceptonposte bone eluzos la komencaj kristanoj,ĉar por eksteruloj ne estis eble distingiinter kristano kaj Judo; poste tamen onine plu toleris ĉi escepton ĉe nejudajkonvertitoj al ĉi kredo unudia; tielestiĝis persekutoj).
Kulture la Imperio restis tre buntatutaĵo.
Tamen el Oriento kvazaŭ inundis lahelenismo. Kion kutime ni nomas laromia kulturo, tio grandaparte estashelenismo en latinlingva formo. Preskaŭla tutan latinan literaturon ĝi kunformis.
Dank' al Aŭgusto, kiu vidis sianĉeftaskon en la establo de paco ĉie trala Regno, kaj dank' al la relativaj unuecojlingva kaj kultura, regula trafiko dekomercistoj, oficistoj, militistoj, verk-istoj ja eĉ turistoj estis ebla kaj,kompreneble, tio plifaciligis diskonigonde novaj ideoj, idealoj, religioj.
Pluraj filozofioj – preskaŭ senescepteel helena menso laŭdevene – disvastiĝistra l' Imperio: Epikuranoj apogis serĉadon de bonfarto kaj ĝuo, kondiĉe kealiajn oni tiel ne nocu. Skeptikuloj kajCinikuloj proprastile reagis je la vivokaj ties postuloj kaj problemoj. Stoik-uloj, kvankam fidante, ke fone ĉion regasla Providenco de iu (panteisme imagita)Dio, tamen pro sia rigora sinregemoimpresis ofte pesimisme: ili tre emfazis
la animon, la ”dian fajreron”, kiu devusakiri la veran scion por liberiĝi el ĉimondaj malpurigaĵoj kaj por tiel reatingisian dian originon. Platonanoj de ĉiepoko (la Novplatonismo) ankaŭ estisĉefe religie inspiritaj: multe ili spekulaciis pri emanaĵoj el la PlejsuperaDio.
Kaj el la sama oriento, sed ne nur ella helena parto, devenis pluraj religioj,grupiĝoj varbantaj novajn kredantojn:ekzemple el Egiptio la kulto al Izisa kajOziriso, aŭ Cibela el Frigio, Mitraso elIrano, ktp. Kaj ĉie renkontiĝis la judajsinagogoj.
Kaj en tiun buntan mondon venis lafrua kristanismo.
Kiel Ekestis La Juda DiasporoLa hebrea popolo loĝis en Palestino;famaj iĝis ĝiaj reĝoj Saul, David kajSalomono; post la morto de ĉi lasta, laregno dividiĝis en du reĝlandojn: lanorda kun Samario kiel ĉefurbo, la suda– ankoraŭ sub dinastio davidida – kunJerusalemo kiel ĉefurbo. Post Salomono,la hebreoj ne plu grave rolis en lainternacia politiko de Mezoriento. Tiesendispute la ĉefrolon havis okcidenteEgiptio kaj oriente Mezopotamio (nunaIrano), kiun posedis sinsekve plurajpotencoj.
En 722 a.K. Samario estis konkeritade Sargono II, la reĝo de l' AsiriaImperio. Sekvis teruraĵoj: pluraj familiojestis deportitaj al Mezopotamio, la asiria”kern”lando, aliaj fuĝis for, ĵus antaŭe,al la teritorio jerusalema; tien ilikunportis siajn sanktajn Skribojn. (Elties pluredakto, kune kun la ”sudaj”
116 DIA REGNO 5/2010
tradicioj, tiuepoke komencis formiĝi laTorao, kvankam ties definitiva formoankoraŭ pli ol jarcenton ne estis preta.)
Kaj kiuj restis en Israelo, la nord-lando? Malriĉaj, nekleraj kampuloj,paŝtistoj, fiŝistoj. Finita estis la gloro.Iom pli poste la Asirianoj celiskompletigon de ĉi kultura neniigo, kiamel tute alia regiono ili deportis tienfremdan popolon kun plene fremdajtradicio kaj religio. Sed fakte ilia provoneniigi Israelon ne prosperis: la”fremda” popolo transprenis de larestintaj simpluloj ne nur la sanktajnlibrojn, sed ankaŭ la kredon je ilia DioJHVH. Ankaŭ templon ili konstruis porLi. Sed ĉar ili genealogie ne estis ”pure”hebreaj, la pastraro de Jerusalemo, kajeĉ ties profetoj ne pretis rekoni ilin kielverajn kultantojn de JHVH. Laŭ siaĉefurbo ili koniĝis kiel Samarianoj.(Ĉiam ankoraŭ ili rekonas nur la Toraonkiel Didonitan Skribon; ĉar kvankametnombraj, ili ankoraŭ pluekzistas.)
Okazis grandaj politikaj tertremoj enMezoriento: la Asirianojn venkis de-cidige la Babelanoj. Depost nun tiuj ĉifariĝis mastroj de la vasta Imperio.
En 587 Nebukadnecar, reĝo deBabelo, konkeris Jerusalemon. Tiuntragedion jam delonge antaŭdiradis la
profeto Jeremia. Denove multaj familiojestis deportitaj al Mezopotamio, denovemultaj fuĝis for, ĝuste antaŭ la venkopreno, ĉifoje i.a. granda amaso alEgiptio, kien ili kuntrenis la ĵus menciitan Jeremian. Kaj denove postrestisen la lando multaj paŝtistoj, terkulturistoj, povruloj ktp.
La jaron 539 a.K. Babelon konkerisnova potenco: Medoj kaj Persoj kune.La persa reĝo Ciro, celante favorigi alsi siajn novajn regatojn, permesis sufiĉegrandskale, ke oni rekonstruu templojn,kiuj ruiniĝis tempe de la asiria aŭ babelaregado. Tion ĉi utiligis pluraj Judoj porreiri al Jerusalemo, por rekonstrui tie latemplon de JHVH. Ciron oni eĉ prihimnis kiel la ”Mesion” (Reĝon sanktoleitan de Dio).
Por esti ekzakta oni do ne diru, keCiro permesis la Judojn reiri hejmen –kun la sekvo ke la templon oni re-konstruis; tute inverse: por templo-rekonstruo grupo da Judoj devis tien iri(arkitektoj, pastroj, levidoj) – kun lasekvo, ke el ĉi temploregiono iom postiom estiĝis ree iaspeca juda teritorio.
En 538 Ŝeŝbacar estris la unuangrupon kiu revenis; ĝi havis la taskon,formi templejon ĉirkaŭ la rekonstruotaJerusalema sanktejo. La temploregionodevus ampleksi ankaŭ sufiĉe da paŝtejojpor la gregoj, kiuj liveru oferbestojn porla templo. La Samarianoj komenceprezentis sian kunlaboremon por lalaboro, sed – rifuzite ili poste provismalhelpi ĝin. Pro nesufiĉa progreso dela entrepreno, en 521 sekvis nova gruposub Zerubabel kaj Jeŝua. Kaj jam la 13ande marto 515 la nova templo jerusalema
denove postrestis enla lando multaj paŝtistoj,
terkulturistoj, povruloj.
DIA REGNO 5/2010 117
estis preta. Kaj depost tiam ĝi ree estisla plej grava centro de ortodoksa judismo.
Sed Judojn oni jam ne plu trovis nuren Palestino: pro ambaŭ katastrofojsupre menciitaj, ne nur multe da homojestis deportitaj for de sia naskiĝloko, sedeĉ pli forfuĝis por trovi sendanĝeronaliloke. Kaj se ja estas fakto, ke kelkajfamilioj revenis el la Ekzilo por grupiĝiĉirkaŭ la nova templo de Jerusalema, –la granda plimulto tamen definitive restisekster Palestino. El Egiptio ili migrissuden kaj okcidenten; el Mezopotamionorden kaj orienten.
Nova grava ŝanĝiĝo politika ĉifojeestis kaŭzita de popolo ne–mezorienta:el Macedonio, kuntrenante kun si en laarmeo amase batalistojn el preskaŭ ĉiujhelenaj πόλεις (urboŝtatoj), venisAleksandro. Li konkeris en mirige mal-longa tempo la tutan Persan Imperion,– eĉ plue irante ĝis la limo de Hindujo.Kiam en 323 li mortis, liaj ”diadoĥoj”dividis inter si la vastan regnon. Tielestiĝis pluraj sendependaj ŝtatoj sedtamen ne neniiĝis lia verko: ĉar pro liapolitiko de interetna geedziĝo, de oftedeviga kultura interŝanĝo, jam ekestiĝisnova kulturo: la helenismo. Do,kvankam politike ofte plej krueleinterbatalantaj, ĉiuj regnoj de Grekujoĝis Pakistano, de Afganio ĝis Egiptio(por uzi nuntempajn indikojn) inter-ligiĝis per unu komuna kulturo, estiĝintael elementoj helenaj sed ankaŭ el ĉiujceteraj regionoj de tiu terparto. Ladinastio de Sirio, kiu estris ankaŭPalestinon, provis perforte asimiligi laJudojn al la helenismo. Ili renkontisfortan reziston. La Makabeaj rezist-
batalantoj ankoraŭ estas famaj. Iliainsurekcio komenciĝis en 166 a.K. enla urbeto Modein. Pro ĝi poste establiĝisen Palestino memstara dinastio juda. Sedla diasporo restis daŭre sama: ĉie – aŭpreskaŭ – oni povis renkonti Judojn.
Oni taksas la tutan loĝantaron de laRomia Imperio – ĉirkaŭ la komenciĝode la kristana erao – je pli malpli60.000.000 homoj. La ĉefurbo, Romo,nombris ĉirkaŭ 1,2 milionojn, dum lalaŭgrandece dua urbo de la okcidentaMediteraneo, Kartago, estis pli malpli600.000–persona. Samepoke en Pale-stino mem loĝis 500.000 Judoj. Sed disetra la Imperio Romia ne malpli ol6.000.000 da iliaj sampopolanoj ren-konteblis, dum ekster la imperio – en laParta Regno, sed eĉ ĝis fora Hindujo kajĈinio! – ilian nombron oni povas taksije ankoraŭ pliaj 4 milionoj.
Do, el la totala juda popolo, nur etamalplimulto loĝis en la lando gepatra:5%. Kiam, tri jarcentojn post la Makabeainsurekcio, la romia Cezaro deklarisPalestinon lando malpermesita porJudoj, tio ja grave influis la historion dejudismo, sed laŭprocente la diasporo nefunde ŝanĝiĝis. Tamen, en juda kompreno pri la okazaĵo, la ŝanĝiĝo ja estistre fundamenta, kompreneble.
Diasporo fariĝis Ekzilo.
La teksto estas ĉerpita el:Berveling, Gerrit (tradukanto) (1982)Tertuliano: Apologio, el la serio VoĉojKristanaj, Vlaardingen
118 DIA REGNO 5/2010
Kara Siegfried,
Unue mi dankas vin pro viaj salutoj el postkongreso en Germanio kaj elKELI-kongreso en Beregdaróc, 06-08-2010. Sur la bildkarto el la kongreso mitrovis entute 32 subsignojn. Vi skribis ke entute 40 personoj el 10 landojpartoprenis al la kongreso.
Jam delonge mi volis reagi al via Melanktono-artikolo en Dia Regno. PhilippM. estis humanisma klerulo kaj supera instruanto por edukado kaj fondinto dela moderna edukado en Eŭropo (mi legis en Wikipedia). Li estis samspirita alErasmo. Lutero kaj Erasmo ne akordiĝis. Kial?
Lutero estis ekskomunikita en Worms en 18041521. Erasmo ne ĉeestis tiunkunvenon. Li ne povis haltigi la proceson de Lutero. Erasmo ne deziris elektinek la flankon de la Papo kaj Cezaro nek la flankon de Lutero, Melanktono kajZwingli. Ili deziris ke Erasmo eldiru kiun flankon li elektus, sed Erasmo ne volis.Tial Lutero provokis Erasmon. Erasmo eldonis epistolon en kiu li defendas sinkaj sekve li demandas al Lutero pri la libera aŭ mallibera homa volo. Laŭ Luteroneniu libera volo, Erasmo aliĝas al tiuj, kiuj donas ion al libera volo, sedgrandparte al graco. Lutero plu mokinsultas Erasmon.
En 1524 ribelado kontraŭ la Cezaro kaj grafoj de Thomas Muenzer. Luterodevas admoni pri koncedo. La milito kostis multajn homajn vivojn. Tionantaŭvidis Erasmo. Tiutempe milito de la spiritoj ekzistis, kiel en nia tempo.Erasmo malŝatas fanatismon kaj li restis sendependa. Nulli concedo homo perse. (Al neniu mi volas aparteni).
Ni fartas sufiĉe bone. Lasttempe ni perdas familianojn pro morto kaj tio estastrista. Lastsemajne ni enterigis fratinon de Sietske (83).
Iren Bagi kaj Maria Laszlo, Ruth van Puenbroek kaj Eva Farkas, al tiuj virinojmi ofte pensas kun ĝojo. Bedaŭrinde mi ne povas pli partopreni.
Korajn salutojn
Sietske kaj Leen( Leendert Hordijk)
DIA REGNO 5/2010 119
MiMe-mo-
ras
Mi partoprenis Universalajn Esperanto-kongresojn ek de 1959 kaj tie enla fakaj kunvenoj konatiĝis kun KELI. La jaron 1963 KELI kongresis enmia hejmlando Aŭstrio, en Graz, kiun kongreson mi ĝuis pro hejmeca
etoso en kristana Esperantujo. Ekestis multaj amikaj kontaktoj kunkorespondado, renkontoj kaj vizitoj. Plej impresa estis KELI-kongreso enDebrecen 1966 kun granda grupo de internacia junularo. La kuna kantado kajĉiutagaj ekzercoj de la ĥoruso kun nia kara Adolf Burkhardt plibeligis por miĉiujn kongresojn dum multaj jaroj. Al KELI mi dankas plej multajn kontaktojnkun karaj geamikoj.
Sieglinde StammDebrecen 1966, KELI-kongreso
Graz 1963, Rosemarie Schwartzkaj Ingalill Drobny/NilssonGraz 1963, Adolf Burkhardt
120 DIA REGNO 5/2010
Kongresaj memoraj bildoj
Akva paŭzo inter prelegoj
Tagmanĝa paŭzo dum ekskurso
Tagmanĝa paŭzo dum ekskursoGlaciaĵpaŭzo dum ekskurso
FARKAS Antál, RO Norbert Südland, DEĈe muelejo