legaĴoj - eldonejo libera · simpleco aŭ malsimpleco gabriel garcía márquez irana esperantisto...
TRANSCRIPT
1
LEGAĴOJ VII.
kolektis
Jindřiška Drahotová
Ĉiu povas uzi la tekstojn laŭplaĉe CC
Presite en presejo Čistá ĉe Mladá Boleslav 2020
2
Eldiro de Bertrand Russell pri Esperanto
„Inter la lingvoj la Esperanto estas la plej
proksima al la matematika kaj logika idealo
pro sia senescepta regularo”.
3
La Maljunulo Kaj La Knabineto
Irana esperantisto
Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27,
Dua Serio, Aŭtuno 2018
La maljunulo demandis la knabineton: - Ĉu vi estas
malgaja?
- Ne.
- Ĉu vi certas?
- Ne.
- Kial vi ploras?
- Miaj geamikoj ne ŝatas min.
- Kial?
- Ĉar mi ne estas bela.
- Ili mem diris al vi tion?
- Ne.
- Sed vi estas la plej bela knabino, kiun ĝis nun mi
vidis.
- Ĉu serioze?
- Jes, mi seriozas elkore.
La knabineto leviĝis, kisis la maljunulon kaj ĝojante
kuris al siaj geamikoj. Post kelkaj minutoj la maljunulo viŝis
siajn larmojn, malfermis sian sakon, eligis la faldeblan
blankan bastonon kaj foriris...
4
Simpleco Aŭ Malsimpleco
Gabriel García Márquez
Irana esperantisto
Kultura sezon-revuo en la persa kaj Esperanto N-ro: 27,
Dua Serio, Aŭtuno 2018
Estis la fina ekzameno de la filozofa leciono. La
profesoro starigis nur unu demandon. La demando estis la
jena: Kiel vi povas konvinki min, ke via antaŭa seĝo estas
nevidebla? Daŭris preskaŭ unu horon, kiam la studentoj
skribis siajn argumentojn sur la paper-ekzamenojn, krom
mallaborema studento, ĉe kiu daŭris nur 10 sekundojn por
skribi la respondon. Post kelkaj tagoj, kiam la profesoro
deklaris la notojn, tiu mallaborema studento akiris la plej
bonan noton de la klaso. Li responde nur la jenon skribis:
„Kiu seĝo?!”
La rezulto: Oni ne devas kompliki la aferojn.
La cerbo estas eksterordinara
organo. Ĝi laboras dudek kvar horoj dum
tricent sesdek kvin tagojn jare de nia
naskiĝo, ĝis kiam ĝi amikiĝas.
Mi deziras, ke ĉiu havu ĝin.
5
Batalo pri ampolo
Libere laŭ revuo VíkendDnes 9.-10. februaro 2019
100 Eltrovoj de la Homaro,
JoDo.
Oni opinias, ke inventisto de la ampolo estis Thomas
Alva Edison, sed tiu laborema usonano havis pionirajn
antaŭintojn. Sed Edison estis pli rabema ol ili. Jam antaŭ
kvarono da centjaro konstruis la ampolon germana horloĝisto
Heinrich Göbel (1818-1893). Sed eĉ li havis antaŭinton –
anglon Humphrey Davy, kiu jam en la jaro1802 sukcesis
eklumigi por momento la ardantan fadenon.
Heinrich Göbel ekzilis al Usono. Li
meditis kiel en malluma novjorka strato lumigi
sian montrofenestron. Baldaŭ li trovis vojon. En
vakan boteleton de parfumo metis bambuan
fadenon kaj la unika ampolo naskiĝis kaj lumis
dum 220 horoj. Göbel bedaŭrinde ne petis
patenton kaj Edison post 20 jaroj kaj post
tribunalaj traktoj akiris patrecon de ampolo,
spite ke lia ampolo komence lumis nur duonon
da tempo kontraŭ de la ampolo de Göbel.
Je nomo de Edison ekzistas pli
ol mil patentitaj eltrovoj, iuj dubinde
liaj. Ĉar liaj dungitoj, kiuj estis
Nikola Tesla, Henry Ford aŭ Emil
Kolben, havis bonajn inspirojn. Jes,
Edison scipovis sin mem kaj siajn
6
ideojn sukcese vendi. Li amikumis kun potencaj homoj. Por ili
li pompe ekbrilis ŝipon, oni skribis pri li en ĵurnaloj kaj kun
granda gloro li prilumis mondan ekspozicion en Parizo. Ĉiun
plibonigon de la ampolo, li tuj aĉetadis, por ke la gloro restus
nur por li. Por sia reklamo li permesis per elektro mortigi
elefanton.
Mi diris al mia filo: „Vi edziĝos al knabino, kiun mi
elektos por vi!“
Li respondis: „Ne!“
Mi diris: „Ŝi estas filino de Bill Gates.“
Li diris: „Jes.“
Mi telefonis al Bill Gates kaj diris: „Mi volas, ke via
filino edziniĝu al mia filo.“
Li diris: „Ne!“
Mi diris: „Mia filo estas direktoro de Monda Banko.“
Li respondis: „OK“.
Mi telefonis al prezidento de Monda Banko kaj petis lin
nomumi mian filon direktoro de la banko.
Li diris: „Ne!“
Mi diris: Mia filo estas bofilo de Bill Gates.“
Li respondis: „OK“.
Nun vi scias, kiel funkcias politiko.
7
La spegulo
Fabelo el Koreio
Malproksime de la ĉefa urbo vivis en montaro malriĉa
lignisto. Li havis nur unu filon. Li vidviĝis. Kiam lia filo
maturiĝis, la patro trovis por li edzinon. Filo, kiu tre amis sian
patron, obeis konsilon de patro, edziĝis kaj faris bone. Ĉiuj tri
vivis poste dum sia malriĉeco feliĉe.
Poste venis tempo kaj la patro mortis. La bona filo post
la morto de la patro faradis por spirito de sia patro
ceremoniojn kaj preĝojn laŭ korea religio ĉe familia altaro.
Post ia tempo devis la juna edzo veturi al ĉefa urbo pro
grava afero. Dum promenado tra la urbo li haltis ĉe vendejo de
brokantisto kaj lian rigardon katenis nigra lakskatoleto. Ĝi
estis globforma kaj kaŝis spegulon el metalo.
La juna viro neniam vidis spegulon kaj li ne sciis, kiel
ĝi servas por homo. Li devenis el tre malriĉa kaj vasta regiono
kaj neniu el liaj najbaroj havis spegulon.
Li rigardis ĝian brilan surfacon kaj lia spiro retenis. Lia morta
patro rigardis al li, sed ne kiel kaduka antaŭ morto, sed juna
kaj forta. La junulo pensis, ke la spirito de la patro estas kaŝita
en tiu skatoleto. Li ekĝojis kaj rapide fermis la skatoleton. Li
nenion diris pri sia malkovro al la vendisto. Li aĉetis
skatoleton kaj foriris. Al la edzino li diris nenion. Kial li restis
sola, li malfermadis sekrete la skatoleton kaj parolis kun
spirito de sia patro. Li rakontis al li pri siaj ĝojoj kaj malĝojoj.
Post iu tempo lia edzino malkovris sekreton de sia edzo
kaj iam post lia foriro malfermis skatoleton. Ankaŭ ŝi neniam
vidis en sia vivo spegulon. Ŝi rigardis en la brila speguleto
vizaĝon de juna belega virino. Sed ŝi ne konis ŝin. Unue ŝi
8
estis surprizita, sed poste ekĵaluzis, ĉar la belega virino en
skatoleto certe estas amantino, kiun lia edzo sekrete kaŝas kaj
sekrete kun ŝi paroladas.
Ŝi nenion parolis al sia edzo, sed rakontis tion kun ploro
al najbaroj. Sekvis tuta serio de kveleroj, ploroj kaj lamentoj.
La najbaroj volis repacigi geedzojn kaj iris por konsilo al
proksima virina monaĥejo peti monaĥinon pri konsilo kaj
verdikto por la geedzoj.
Kun la skatoleto, en kiu estis kaŝita la speguleto iris
geedzoj kun procesio de najbaroj al monaĥejo.
Reprezentantino de budha monaĥejo aŭskultis atente akuzon
de la malfeliĉa virino kaj plendon de la edzo, kiu asertis, ke li
ne havas amantinon kaj estis ĉiam fidela al sia edzino. La
monaĥino malfermis skatoleton kaj alrigardis spegulon. Ŝi
vidis en spegulo sian maljunan, sulketan vizaĝon kaj sian
senharan kapon, kian havas monaĥinoj en Koreio. Ŝi ekridetis
kaj diris: „Via edzo vere kaŝis en tiu skatoleto sian sekretan
amatinon. Tiu nun al mi konfidis, ke ŝi ne volas esti kaŭzo de
via divorco, ŝi ne volas detrui vian edzfeliĉon kaj eniros al mi
en monaĥejon esti monaĥino.“
Ŝi poste sendis repacigitajn geedzojn hejmen kaj ŝi la
spegulon propriĝis.
Traduko BH.
9
Pri rememoraĵa konkurso J. Drahotová
En nia distrikta urbo Mladá Boleslav agas asocio „Por
senior“. Ĝi ĉiujare aranĝas literaturan konkurson. Mi regule
partoprenas, ĉar la premioj estas utilaj aĵoj. Tiel mi jam
posedas nigran pluvŝirmilon, belan murkalendaron, utilan
sakon, kaj aliajn konvenajn objektojn, kiujn mi mem eĉ povas
donaci al la amikoj kaj nepoj, ekzemple bombonojn kaj
bonkvalitajn ĉokoladojn, librojn ktp.
Ĉi jare oni deklaris temon: La plej neforgesebla okazaĵo
dum ferio aŭ libertempo.
Mi opinias, ke gravas teni rememorojn de maljunularo
por estonteco. Do mi tuj komencis en mia memoro serĉi
konvenajn rememoraĵojn por verki pri la temo. Estante
okdekjara, nombro de miaj ferioj kaj libertempoj estas dekoj
eble centoj, ĉar ili estas vintraj, someraj, paskaj, kristnaskaj,
enlandaj, eksterlandaj, mi eĉ memoras el infanaĝo karbajn
feriojn.
Mi komencis la memoraĵojn ordigi. Do mi komencis per
ferioj dum infaneco kun ideo, ke mi certe la plej
neforgeseblan eventon trovos. Surprizis min, ke la
rememoraĵoj rapide aperadis, estis klaraj kaj koloraj kun
multaj aromoj kaj gustoj. La herbo estis densa, roso sur ĝi
freŝa, kampoj kaj arbaroj sonis per sekreto, montoj estis hele
bluaj kaj rojoj plenaj de pura akvo kaj fiŝoj. Personoj kaj
medio estis agrablaj kaj intime konataj.
La ferio ĉe kara avino en Skalsko dum varma somero,
kiam maturiĝis grandaj bosniaj prunoj, mi ŝteladis ilin de
fremdaj arboj. Neniam mi konfidis tion … Kiel dolĉaj ili estis,
ĝis nun neniu pri tio eksciis …
10
Ĉe avino en Bezdějčka mi multe entuziasme laboris kaj
lernis ĉe bakado de pano en grandega forno, ĉe rikolto de
greno, papavo, lino, dum manĝigo de porkoj, dum nasko de
bovido, senplumado de anseroj, sed tie ankaŭ pasis tempoj
dum kurado kun grupo de infanoj tra herbejoj kaj arbaroj…
Tre bone mi rememoris pri ferio ĉe onklino Marta, pri
ŝiaj aromaj grasaj tortoj, pri ŝia dometo gluita sur roko kaj ŝia
ĝardeneto sur roko antaŭ staloj por dombestoj ene de roko,
kien bovoj kun longaj kornoj envenadis oportune, turnante la
kapojn por enveni stalon tra mallarĝa pordo. Ĉio en dometo
estis utiligita kaj sterko sur roko alportadis belegan legomon.
Ankaŭ tie mi kun plezuro laboris.
Ĉe onklino Anežka mi ne laboris. Tie ni gekuzoj ludis,
manĝis fabele gustumantajn papavajn kukojn kaj aŭskultis
lokajn legendoj pri Hulicius..
Ĉe onjo Jarĉa la ferio estis tute alia. Ŝi posedis grandan
domon ĉe lageto. En la lageto mi lavadis fekitajn vindtukojn
de miaj malgrandaj kuzinoj kaj grandaj karpoj venadis, por
frandi. Tien venadis bela knabo, kiu nomiĝis Herbert. Li
parolis kun germana akĉento. Li tre plaĉis al mi, li kaptadis
fiŝojn. Ni rigardis unu al la alia, ho, eĉ nun mi lin certe tuj
ekkonus!
Ĉe boonjo Marulka en Kamenický Šenov la medio estis
neordinara. Onklo Pepik estis pentristo kaj gastoj, kiuj lin
vizitis, parolis pri aferoj, kiujn mi ne komprenis. Ĉio estis
neordinara en lia domo …
Kaj la rememoraĵo pri onkleto Láďa plena de
malvarmaj neĝeroj en sledo sur alta tavolo de blankega neĝo
tirita per nigra ĉevalo, dum sonoris tintiletoj, estas vere
neforgesebla, belega, tiel belega, ke mi bedaŭrinde neniam plu
11
ion similan travivos. La aero pura, vento freŝa, frosto kaj
rapidega veturo…
Dum mi rememoradis la tempo rapide pasis, vesperiĝis
kaj mi rememoradon pri la sekvaj libertempoj prokrastis por
venonta tago. Pensoj pri infanaĵo dormigis min.
Baldaŭ venis sonĝo. Ĉe mia lito aperis granda ceramika
barelo por fermentado de brasiko. Mi ellitiĝis, por ke scivole
demetu kovrilon. Tre oportune mi tuŝis la kovrilom kaj el la
barelo ŝprucis hela bolanta rememoraĵo pri Hungario, kien ni
veturis motorcikle post edzofesto al Balatono frandi
kolbasojn, bakitajn anserojn, barakpalinkon… Post la unua
hastis eksteren aliaj rememoraĵoj pri varmega sablo ĉe
bulgaria maro, ĉe plaĝo en Split kaj aliaj rememoraĵoj
elflugadis kiel fajreroj komune kun sentoj, aromoj, detalaĵoj,
streĉoj, pri homoj kaj iliaj sortoj tre ekzakte, nekredeble klare.
Mi la kovrilon rapide redonis sur la barilon.
Sed post ia tempo mi la kovrilon denove levis kaj la
bengala fajro avance elŝprucis. La memoraĵoj kriis unu al la
alia, puŝiĝis, antaŭkuris, ŝvelis, kverelis. Laŭtege kriis: „Mi el
Svedio, mi el Vilno, mi el Aŭstrio, mi el Frankfurto, mi el
Báňská Bystrica, mi el Litomiŝlo, mi el Pollando, mi el
Oostende, mi el suda Francio, mi el Bretonio, mi el Berlino,
mi el Verona, mi el Florenco, mi el Lisbono, mi el Islando, mi
el Leningrado, mi el Minsko, mi el Montpeliero, mi el Nitro,
mi el Spiŝ, mi el Gento, mi el Jizera montaro, mi el Ĉeĥa
paradizo …“
Mi metis manojn sur orelojn kontraŭ la bruo kaj eskapis
en liton sub kovrilon.
12
Matene vekis min suno. La rememoraĵoj kaj barelo estis
for kaj mi sciis, ke la neforgesebla okazaĵo ne okazis, sed
okazos!
Mi kontrolos en interreto, ĉu la aŭtobuso haltas sur
krucvojo de Mrtvá cesta (Morta vojo), ĉe kiu staras
kruckolono kaj malnovaj tri tilioj sub vilaĝo Bezdějčka.
Dum bela milda vetero mi veturos tien kaj iros de tiu
loko rekte sub solejon Ratkovice kaj poste suben en Valon al
Cigana Ŝtono. Ĉe akvoĉerpejo mi iros maldekstren kaj laŭ
vala vojo mi daŭrigos al Spálený mlýn (Forbrulita muelejo),
kie onidire naskiĝis avo de mia patrino. Mi iros plu al Suchý
mlýn (Seka muelejo), ĝis Petrovina, kie estis nesto de rabistoj,
pri kiu verkis Karel Sellner. Eble mi iros tra valo sub vilaĝon
Sudoměř, kie estas eta fervoja haltejo kun malgranda bela
fervoja muzeo, en kiu estas afiŝo pri fabriko, kiun posedis mia
avo kun sia frato. De tie post kvar haltejoj per loka trajneto mi
estos hejme, en Boleslav.
Por tiu ĉi ekskurso mi aĉetos modernajn bastonojn –
treck. Mia sanasekurejo Škoda repagos al mi la elspezon je ili,
diris al mi miaj amikinoj.
13
La tago, kiam mi mendis al mi kafon
Franklin McCain, Usono
Reader´s Digest, marto 2012, paĝo 117.
Je la unua de februaro 1960 mi iris kun tri kamaradoj en
supervendejon Woolwort´s. Dum iro ni silentis. Ni sciis, ke
tiun tagon ni povus finiĝi en ĉerko.
La nigruloj ĉi tie en Sudo ne rajtis sidi en restoracio
kune kun blankuloj. En supervendejo estis kiosko por negroj.
Ni interkonsentis, ke ni sidiĝos al tablo por blankuloj kaj petos
servon. Ni faris tion. La manĝejo silentiĝis. Silento kiel en
preĝejo. Manoj de gastoj kun manĝilaro senmoviĝis. Ĉiuj
homoj gapis nin. Ni petis kelnerinon pri kafo kaj bakaĵo du
foje. Poste ŝia respondo estis: „Pardonu, sed mi ne povas al vi
servi.“
„Kial ne?“
„Tia estas kutimo.“
„Ĉu vi almenaŭ kun ni konsentos, ke tiu kutimo estas
malbela?“
Ni estis pretaj esti maksimume honestaj – ni volis la
homojn embarasigi. Ni sidis kaj atendis.
Venis policisto. Lia vizaĝo estis malhelruĝa de kolero.
Li venis al mi kaj mi sentis lian varman spiron ĉe mia kolo. Li
havis pendrekon. Mi pensis: la problemo venis. Sed li nur
staris, poste forpaŝis kaj promenis tien kaj reen. Mi eksciis, ke
li ne scias, kion fari. En tiu minuto mi eksentis malgrandan
sukceson.
Preskaŭ proksime sidis eta blanka maljunulino. Ŝi
aspektis ducentjara. Ŝi ĝismanĝis sian bakaĵon, stariĝis kaj
14
venis rekte al ni. Mi atendis, ke ŝi eksakros kaj insultos nin.
Sed ŝi anstataŭ tio metis sian manon al mia ŝultro kaj deklaris:
„Knaboj, mi fieras pri vi, sed afliktas min, ke vi ne faris tion
jam antaŭ dek jaroj.“
Nia decido fortiĝis. Post dek kvin sekundoj, kiam mi
sidiĝis je tiu februara tago en manĝejo en la jaro 1960, mi
eksentis grandan malŝarĝon. Mi sentis min purigita, kontenta
kun mi mem. La sento similis al sentoj de homoj, kiuj preĝas
kaj glorkantas – sento de libero, kiun iaj homoj serĉas tutan
vivon. Se mi en tiu momento falus morta teren, mi ne sentis
min maljusta. Mi sentis min forta. La pli bonan senton mi jam
neniam plu sentis.
Duonon da jaro venadis nigruloj en tiun manĝejon ĉiun
tagon, jam ne nur miaj kamaradoj, ĝis iun tagon kelnerinoj
alportis kafon al kvar nigraj dungitoj de la supervendejo
Woolwort´s.
JoDo.
Benjamin Franklin
Mi opinias, se iu religio estas bona, ĝi povas finance
mastrumi sin mem. Se ĝi ne povas tion fari, eĉ la Dio ne
helpas kaj anoj postulas subtenon de registaro, tia religio laŭ
mi ne estas bona.
15
La industrio de mensogo
kiu estas praktikanta de politikaj konsultantoj
1. Strategio por direktigi atenton alien
2. Krei problemon kun tuja oferto de solvo
3. Strategio de sinsekveco
4. Strategio de subsidiareco
5. Konduto al publiko, kiel al infano
6. Instigo al emociaĵoj kontraŭ realaĵoj
7. Bombado per senvaloraĵoj por teni publikon en nescio
8. Instigi publikon esti kontenta kun averaĵeco
9. Subteno de kulpeco
10. Scii pri homoj pli, ol ili konas pri si mem.
Pli detale vi povas legi ĉi sube (bedaŭrinde en la ĉeĥa lingvo).
http://www.exopolitika.cz/news/deset-nejdulezitejsich-zpusobu-
manipulace-s-verejnosti-podle-vyctu-noama-chomskeho/
Hodiaŭ mi promenis en parko kaj mi sidiĝis sur benkon apud
senhejmulo. Mi demandis lin, kio okazis, ke li tiel mizeras.
Li diris al mi: „Ĝis la pasinta semajno mi havis ĉion! Tegmenton
super la kapo, kuiriston, lavitajn kaj gladitajn vestojn, mi havis
televidilon, interreton, se mi deziris, mi povis iri naĝi, ekzerci korpon,
viziti lernejon, bibliotekon … se mi volis.“
Mi demandis: „Kio okazis? Drogaĉoj? Alkoholo? Divorco?“
„Ne, nenio tia. Oni min pelis el prizonejo.“
16
KION SIGNIFAS RAŬMISMO
Demando Sufiĉe ofte en La Ondo, kaj en aliaj gazetoj, oni povas
legi la vorton „raŭmisto” kaj „la ideoj de Rauma”. Mi mem. kaj
mi estas certa, ke multaj aliaj, ne scias pri ĉi tiu koncepto,
filozofio aŭ tendenco en la E-mondo. Ĉu vi povus doni klarigan
artikolon pri ĝi? Eric Walker (Britio)
Respondo En julio 1980 sepdeko da gejunuloj debatis en Raŭmo
(Finnlando) dum Internacia Junulara Kongreso pri la
perspektivoj de Esperantio en la 80aj jaroj. Du el ili (Jouko
Lindstedt kaj Giorgio Silfer) resumis la enhavon de tiu debato en
dokumento, kiun ili proponis al individuaj subskriboj. Cento da
homoj kaj establoj (inter ili LF-koop kaj Pola Studenta E-
Komitato) subskribis ĝin (la limdato estis 1980 12 31) kaj ĝi
diskoniĝis ne kiel oficiala dokumento de TEJO, sed kiel
„Manifesto de Raŭmo”.
Ĝi estas fakte la unua proklamo ne anonima en la historio
de Esperanto kaj la unua (se escepti la „Deklaracion de
Bulonjo”), pri kiu oni ankoraŭ intense emocie kaj aktuale
parolas tra baldaŭ dudek jaroj.
La Manifesto tamen estis nur mejloŝtono: ĝi markis la
alvenon de longa kulturpolitika debato, maturiĝinta en junularaj
kaj intelektaj E-medioj, kaj samtempe la starton de eĉ pli longa
procezo, kiu vidis fundamentajn etapojn en Varsovia simpozio
(1984), en Segeda konferenco (1988) kaj en Ĉaŭdefona forumo
(1998). Pri 1984 restas libro: „Strategiaj demandoj de la E-
komunumo”; pri 1988 restas tezaro: „La Konkludoj de Segedo”;
17
pri 1998 ekzistas enkonduka dokumento „La Kvintezo” kaj la
Pakto por la Esperanta Civito.
La raŭmisma intelektularo enkalkulis la plej valorajn
sociologojn de la 80aj jaroj en Esperantio: inter ili Jerzy Leyk
kaj Sándor Révész. Komence ĝi havis almenaŭ du gravajn
polusojn, apud PSEK kaj ĉirkaŭ la revuo „Literatura Foiro”. Iom
post iom la ekspansio de LF-koop faris el ĉi tiu eldonejo kaj ĝiaj
multaj iniciatoj (kulturcentroj, literaturaj forumoj, Esperanta
PEN-Centro, Heroldo de Esperanto ktp) la ĉefan referencon por
la tuta raŭmismo.
PIV-difino povus esti: „Koncepto pri esperanto kiel
transnacia kulturlingvo, prefere ol internacia helplingvo — kiel
lingvo de alternativa komunikado, pli frue ol lingvo de granda
komunikado; pri la esperantisteco kiel aparteno al mem elektita
diaspora lingva minoritato; pri Esperantio kiel civito, nome
kolektivo memkonscia pri sia identeco, praktikanta komunan
vivostilon kaj akceptinta komunan leĝaron”.
Ekde 1989 la evoluo de la historio pli kaj pli pravigas la
intuicion de Raŭmo. Fariĝis evidente, ke Esperanto (same kiel
ĉiu vivanta lingvo) ne estas nur komunikilo, sed ankaŭ arta
perilo kaj identigilo. La rolon de Esperanto kiel arta perilo
agnoskis PEN-Klubo Internacia la 10an de septembro 1993,
kiam ĝi estis akceptita kiel literatura lingvo. La rolon kiel
identigilo implice agnoskis la Universala Deklaracio de la
Lingvaj Rajtoj (6an de junio 1996), en la artikolo 1, paragrafo 5.
Raŭmismo estas ofte kalumniata kiel izoliĝemo,
konsumismo, malpropagandemo. Sufiĉas legi la Manifeston de
Raŭmo por kompreni, ke ĝi celas disvastigi Esperanton, sed ne
tian lingvon kian propagandis la lapennismo (kun kaj sen
Lapenna).
Malgraŭ sia noveco la raŭmismo havas antikvajn radikojn
en la historio de nia komunumo. Sufiĉus la letero de Zamenhof
18
al Antoni Kofman (1901 05 01, p. 323 de OV) por pruvi, ke
dekomence ĝi influis la esperantistaron, sed nur okdek jarojn
poste maturiĝis la kondiĉoj por ĝia ĝeneraligo.
Giorgio Silfer La Ondo de Esperanto, 1999. №5 (55).
Esploro pri estiĝo de kutimo
Anonimo el reto, tradukite de JoDo
Pri tio okazis eksperimento kun simioj. En grandan kaĝon
esploristoj donis kvin simiojn kaj ŝtuparon kaj sur ĝian supron bananojn.
Se iu simio volis supreniri, tuj sur aliajn simiojn oni ŝprucis malvarman
akvon. Baldaŭ kiam iu simio volis supreniri, aliaj simioj ĝin batis kaj pli
poste neniu simio kuraĝis rampi ŝtuparon.
La esploristoj poste alternis unu simion per nova, kiu
kompreneble tuj volis iri por bananoj, sed estantaj simioj ĝin ekbatadis,
do ĝi ne iris tien, nesciante kial.
Poste esploristoj alternis alian simion kaj la okazaĵoj ripetis, tute
sen malvarma akvo, ĝis en la kaĝo estis nur simioj, kiuj neniam spertis
ŝprucadon de malvarma akvo, sed ili daŭrigis batadon al la simio, kiu
dezirus rampi por akiri bananojn.
Se ni povus demandi la simiojn, kial ili batas kuraĝulojn, certa
respondo estus: „Mi ne scias, sed ekzistas tia kutimo.“
Eble al vi ankaŭ ŝajnas, ke vi mem spertis ion similan.
______________________________
Laŭ tiu rakonto mi trovas similecon kun antaŭjuĝoj, religiaj ritoj
kaj aliaj similaj kondutoj de homoj.
Diraĵo de Albert Einstein: Du aferoj estas senfinaj: Kosmo kaj
homa stulteco kaj mi ne certas, kiu estas la unua.
19
Sait Faik Abasiyanik (1906-1954)
estas unu el la plej gravaj turkaj
verkistoj de mallongaj rakontoj kaj
poezio kaj li estis grava literatura
figuro de la 1940-aj jaroj. Li kreis
novan stilon en la turka literaturo
kaj alportis novan viglecon en la
verkado de rakontoj pere de siaj
malmolaj sed humanismaj homaj portretoj de laboristoj,
fiŝistoj, infanoj, senlaboruloj kaj malriĉuloj. Liaj rakontoj
baziĝas sur la urba vivstilo kaj liaj portretoj sur homoj el la
plej malhelaj lokoj en Istanbulo. En sia verkado li ankaŭ
esploris la temon “turmentoj de la homa animo kaj la agonio
de amo kaj perfido”. Jen rakonto de Sait Faik:
KIU FELIĈAS ? Rakonto de Sait Faik Abasiyanik
By Esperanto Türkiye on 07/12/2018
Mi eliris el la domo esperante, ke mi renkontus iun
junan, buntan, senzorgan, sanan, kaj gajan vizaĝon.
Renkontiĝonte tian vizaĝon mia maljuneco, flaveco,
maltrankvileco, malsaneco, kaj malgajeco tute ne malaperus.
Plue mi eble entute enfalus en pesimismon kaj senesperon, sed
mi tion ja volis fari. Mi vagadis, tamen, pensante, ke mi tian
vizaĝon neniam renkontos. Mia decido estis kiel opinio de
kritikisto, kiu prijuĝas libron sen malfermante ĝian kovrilon.
Neniu kritikisto malfermas libron per tremantaj manoj kaj
20
kvazaŭ svenante pro plezuro. Tia plezuro troviĝas nur en tiuj,
kiuj restas legantoj. Jen, mi elirante al la strato sciis, ke mi
malkovrus difekton en ĉiu libro de la strata biblioteko. Neniu
maljuna homo povus esti bela kiel unujara ĉevalido, neniu
senzorga homo en la mondo ĝojus kiel hundo, kiu revidas sian
mastron.
Eĉ tiu universitata studento, kun la pintaj lipharoj, la
brilanta hararo, la puraj vestaĵoj, kaj la sep fotoj de belaj
knabinoj en la poŝo, ĉiuj enamiĝintaj al li, havas koncernojn.
Mi neniel povas kredi je tio. Nek dekstro, nek maldekstro; nek
oriento, nek okcidento; nek kredo, nek malkredo; nek paco,
nek milito… La plej grandan koncernon havas tiu junulo!
Mi surstrate renkontis Hasan, la ŝoforon.
– Hieraŭ nokte mi apenaŭ dormis, li diris, mian kapon
mi sentas, kvazaŭ ĝi estas iu granda kaldrono. Mi eĉ ne volas
malfermi la radion. Mi ĉiutage enspezas 10 aŭ 20 lira-ojn1.
Sed ili foriras, kiel akvo elglitas el mia mano. Mi ne plu povas
elteni vivon sen drinkadi.
Poste mi vidis, iun strat-infanon, kiu estis vendanta
maĉgumojn. Li ŝajnis gaja kune kun sia amiko. Rakontante la
batalon inter la ŝtelisto kaj la detektivo, scenon, kiun li vidis
en filmo en la kinejo Alkazar2, la malsupro de liaj okuloj estis
kuntiriĝanta. Sed sub liaj bluaj-ruĝaj okuloj oni klare vidis
flagrantajn signojn de sendormeco.
Tiu bela virino estis trompita. Tiu ĉi bela viro estas
senmona. Tiu ĉi riĉulo estas malsana je la renoj. Tiu virino,
kies edzo estas riĉa, kaj ŝi posedas ĉion, enfalis en la
frenezecon trompi sian edzon. Sed ŝi tion ne povas fari…
21
Dum en la kafejo, elpensante malĝojecojn kaj
maltrankvilecojn por rakonti al la aliaj, kiuj estis sidantaj
ĉirkaŭ mi, viro en la apuda tablo subite komencis paroli al sia
amiko:
– Ĉu vi vidas tiun viron? Li diris.
– Kiun?
– Tiun, kies kapo estas sen ĉapelo. Tiu, kiu nun estas
antaŭ la kinejo, sed baldaŭ preterpasos nin.
– Nu, kio pri li !
– Li havas unu milionon da lira-oj.
– Ve, la idioto, ve! Li vagadas sen aŭto.
– Tamen, li ja havas aŭton.
– Kiu scias, kiom senzorga viro li estas.
– Ne mia frato, tiu ankaŭ havas zorgon, certe.
– Ba ! Kian zorgon li povas havi ? Li estas juna, bela…
La alia eklistigis:
– Li havas belan edzinon, rusan konkubinon dolĉa kiel
mielo. Li estas sana, li estas influa…
– Do ?…
– Sed li havas ian zorgon.
– Kio ĝi estas ?
– Mi, kaj kelkaj aliaj homoj, kiel mi.
– Ne troigu !
– Certe, ni ĉiuj scias lian pasintecon. Kiam li renkontos
nin, li dispeciĝos.
– Rigardu al tiu alia viro, li ŝajnas senzorgema pri la
tuta mondo.
22
Tiun alian viron mi ankaŭ konis. Li estis komediisto,
kiu scipovis homojn ridigi kaj ridegigi. Kaj li certe estis tre
bona artisto. Tuberkulozo estis ronĝanta lian pulmon, sed
tamen li estas gaja. Li gajnis monon kaj tempon. Sed lia ĉefa
zorgo estas liaj geamikoj. Ili estas ĵaluzaj. Ili elparolas vortojn
por humiligi lin kaj kun la intenco, ke tiuj vortoj iru al liaj
oreloj. Li estas tre sentema homo. Tiuj vortoj trapenetras en
lian pulmon eĉ pli ol la tuberkulozo.
Sed la senzorgan mi renkontis posttagmeze. Tiu estis
juna poeto. Neniu de liaj poemoj valoris eĉ unu kuruŝ-on3. Li
estis kredanta je si mem, kiel piulo kredas je Dio. Ĉiutage li
verkis 700 versojn. Li estis senmona. Li havis imagajn
koramikinojn. Li loĝis en imagaj palacoj kaj li manĝis en
imagaj tabloj.
– Kiel vi fartas, granda poeto? mi diris.
Li prenis mian brakon. Li parkere deklamis sep dek
versojn. Sed en neniu de tiuj versoj estis fajrero de poezio.
– Feliĉa vi estas poeto, mi diris.
Rigardante al mi, liaj okuloj estis brilantaj. Subite mi
sentis ian kompaton por li. Kaj tiam li aldonis:
– Jes, kaj ankaŭ, li diris, se mi ne havus tiun
koksopation…
Mi tiam komprenis, ke ni ĉiuj, la universitata studento,
la ŝoforo, mi, la milionulo, la maĉgumvendanto, la
konstruisto, la skribisto, la bona poeto, la malbona poeto, ĉiuj
portis en la interno unu malbonan, sed feliĉan poeton. En
imagaj tabloj kun imagaj vinoj, en imagaj landoj kun imagaj
23
bienoj, ĉiam kun imagaj tintantaj ormoneroj ni ĉiuj, ĉiuj estis
feliĉaj.
_______ 1 lira aŭ turka lira : monunuo de Turkujo 2 kinejo Alkazar : fama kinejo en Bejoglu distrikto de
Istanbulo 3 kuruŝ : unu centono de turka monunuo lira-o
** Dua premio en branĉo prozo ĉe la “Lucija Borčić 2018”
Tradukkonkurso de la Kroata Esperantista Unuiĝo.
Ttradukis Vasil Kadifeli.
Charles Crane
Usona diplomato, subtenanto
de ĉeĥoslovaka memstareco, amiko
de Tomáš Garrigue Masaryk,
benefaktoro de slovaka kulturo.
Financa mecenato de Slava epopeo de Alfons Mucha.
Li havis postenon de la unua usona ambasadoro en
Prago 1919 – 1921.
24
Damo de la Unua Ĉeĥoslovaka Respubliko J. Drahotová
kolektis el diversaj fontoj
Alice Garrigue Masaryk (3. 5.
1879 – 29. 11. 1966), la plej aĝa
filino de la unua prezidento de
Ĉeĥoslovakio estis en sia propra
vivo soleca, suferis en ombro de
politika agado de sia patro kaj pro
grava mensa malsano de sia patrino,
tamen ŝi por disfloro de la
Respubliko faris multe.
La klereco de la gepatroj
influis ŝin. Ŝi studis en unua knabina
gimnazio Minerva en Prago. En la
jaro 1898 ŝi aliĝis al medicina fakultato, kie ne estis por virino
bonaj kondiĉoj kaj ŝi post unu jaro transiris al filozofia
fakultato, kie ŝi defendis disertacion kaj poste rigorozan
laboron pri filozofio kaj historio. Tiel ŝi estiĝis unua doktoro
de filozofio kaj historio ĉe ni.
Ŝi ankaŭ influis asociojn, en kiuj ŝi laboris ekzemple
virina asocio Slavie aŭ České srdce (Ĉeĥa koro). Ŝi agis en
kontraŭalkohola movado, kies propagandisto estis ŝia patro.
En sociala agadkampo dum siaj eksterlandaj studaj restadoj
en Chicago ŝi interesiĝis pri kondiĉoj de ĉeĥoj. Post la reveno
ŝi instruis en knabinaj gimnazioj, partoprenis internaciajn
konferencojn kaj estis ano de Virina klubo kaj Asocio de
akademie edukitaj virinoj, kie ŝi en la jaro 1911 fondis
sociologian sekcion.
Ĉe komenco de la Unua mondmilito ŝi eklaboris en
armea malsanulejo kiel flegistino en Pardubice.
25
Post reveno al Prago ŝi estis arestita pro onidire
kontraŭaŭstria komploto, sed la ĉefa kialo estis agado de ŝia
patro. Estado en prizonejo en Prago kaj en Vieno ne restis sen
sekvoj, ĉefe psikaj. Post interveno de eksterlando, ĉefe de
usona ambasadoro en Vieno ŝi estis el la prizonejo liberigita.
Ĝis la jaro 1918 ŝi flegis sian malsanan patrinon. La patro
kun fratino Olga vivis en ekzilo, frato Jan post malsukcesa
provo de elmigro estiĝis soldato, frato Herbert mortis pro tifo,
Alice suferis pro mizero kaj malsato.
Ĉe fondo de la Respubliko kaj post reveno de la patro el
ekzilo kaj elekto de li kiel prezidento de Ĉeĥoslovakio ricevas
Alice postenon de „Unua damo de Respubliko“, ĉar ŝia
patrino grave suferis pro malsano kaj en la jaro 1923 ŝi mortis.
Alice kunlaboris kun la kroata arkitekto Josip Pleĉnik dum
konstruo kaj rekonstruo de praga kastelo Hradčany kaj ĝiaj
ĝardenoj. Ŝi dum mallonga tempo engaĝiĝis en politiko, kie ŝi
laboris kiel parlamentanino, tamen ŝia grava agado estis en la
asocio Ruĝa Kruco, kiun ŝi fondis en la jaro 1919 kaj dum
dudek jaroj ŝi ĝin prezidis. Ŝi prizorgis edukadon de virinoj,
kunfondis lernejon por flegistinoj kaj vicon da gravaj socialaj
agadoj.
La neoficiala posteno de la „unua damo“ finiĝis kun
morto de la ĉeĥoslovaka prezidento Tomáš Garrigue Masaryk
kaj de tiam ŝi siajn ĉiajn fortojn plene dediĉis al socialaj
servoj, sed en la marto 1939, preskaŭ en lasta horo antaŭ
okupacio de Ĉeĥoslovakio per nazia Germanio ŝi ekziliĝis al
Usono. Tie aperis ĉe ŝi pro zorgoj, streĉoj kaj tristaj okazaĵoj
en la Respubliko sanaj problemoj hereditaj de la patrino. Ŝi
estis elĉerpita kaj kuracata en hospitalo.
Post la fino de la Dua mondmilito ŝi revenis kun sia
frato Jan reen en la patrujon. Ŝi klopodis daŭrigi sian agadon,
26
sed post komunisma puĉo ŝi finfine denove foriris
eksterlanden. Unue al sia fratino Olga en Svisujon, poste en
Londonon, kie ŝi prizorgis aferojn post neklara morto de la
frato Jan. En Usono en la jaro 1954 ŝi ricevis ŝtatanecon sen
perdo de la ŝtataneco ĉeĥoslovaka. Kiam ŝi festis en la
jaro1964 sian okdekkvinan jubileon, venis gratuli al ŝi la
usona prezidento L. Johnson, kaj eksprezidentoj H. S. Truman
kaj D. D. Eisenhower.
Ŝi mortis post du jaroj en Chicago. Ŝia tombo estis en
loka ĉeĥa tombejo apud bronza statuo de ŝia patro. Nur en la
jaro 1994 oni plenumis ŝian deziron reveni en patrujon, tiam
ŝia cindro estis solene enigita en familian kripton en la
tombejo en Lány en Ĉeĥa respubliko.
La sep sekretoj por plezure kaj efike lerni kiun ajn lingvon
Unua sekreto: Ĉiutage matene kaj vespere lernu ion novan.
Dua sekreto: Se vi volas paroli tiun lingvon, ekparolu kaj parolou ĝin
ofte.
Tria sekreto: Konfesu vian veron.
Kvara sekreto: Legu laŭtvoĉe kaj bele transkribu plaĉajn tekstojn.
Kvina sekreto: Se mankas vortoj, eltrovu ilin! Risku erarojn kaj lernu el
ili.
Sesa sekreto: Kreu en via vivo propran spacon por via cellingvo.
Sepa sekreto: Ekzistas en ĉiu lingvo aferoj komprenendaj kaj aferoj
akceptendaj.
www.edukado.net
27
La domo
Rakonto de István Nemere, Hungario
Estis ili duopo, junulino kaj junulo, fortaj, fidemaj: do
ili komencis agi. La forton kaj la ŝviton de siaj korpoj, la
sangon de vunditaj manplatoj, laciĝintajn tendenojn de piedoj
ili kunkonstruis en tiun domon. Ĉio ĉi daŭris multajn jarojn.
Kelkfoje mankis al ili la mono, do ili reveturis al benzinodoraj
stratoj, al la hurlanta urbo. Ŝia hararo senkoloriĝis, ĉirkaŭ la
okuloj kolektiĝis sulketoj. Ŝi fariĝis lacema, nervoza. La viro
jam estis cinikulo, strebaĉanto. Sed la domon ili ne perfidis,
ties ideo tuttempe vivis en ili. Estis ĝi fera deziro, morda,
obstina sonĝo. Ili sciis, ke ĝin ili devas konstrui. Altigos ili
tiujn murojn, kovros ĉion per tegmento prirevita…
Denove pasis kelkaj jaroj. Ili ankoraŭ ne estis mezaĝaj,
sed ja ne plu junaj. Lia iro estis urseca, Ŝi fariĝis pli osteca,
malmolpieda. Ankaŭ ŝia voĉo estis jam pli dura. Staris fine la
muroj, nuda skeleto de la ĉambroj. Iuvespere ili eniris, haltis
meze, sed nur fakvortoj aperis en la cerboj. Mortero,
akvotubo, ĉarpentilo, kahelo, hejtilo. Do, ili plu konstruis la
domon. Printempe pluvegoj rapidaj, dum la longaj aŭtunoj,
obstinaj, grizaj pluvoj malhelpis ilin. Vintre la senkolora
betono elstaris el la neĝa kovrilo. Somere la aero vibris pro la
varmego kaj ili soifis.
Iutage la domo finfine estis preta. Do, ili tuj komencis
alkonstrui ankaŭ la barieron ĉiuflankan kaj pordegon belan.
Poste ili konstruis vojon de la pordego ĝis la domo, kaj
ĝardenon verdan, floran; portis ene la meblojn, pendigis
lampojn kaj kurtenojn. El la kranoj elverŝiĝis akvo, lumo
dissaltis ĉien en la ĉambroj. Duope, ili fine eniris. Sidiĝis ili
28
en la plej grandan ĉambron. La silenton ŝiris nur ilia anhelo.
La virino, la viro rigardis la murojn. Ja ili konis bonege ĉiun
brikon, fenestrokadron, plankotabulon, klinkon. Ili estis nur
tre lacaj. Kaj ankaŭ la silento fariĝis ne elportebla. Kaj ambaŭ
subite eksentis, ke ili ne plu havos kion diri unu al la alia.
Aperis en libro: István Nemere: Krokize de mia ĝardeno, Kooperativo de
Literatura Foiro, 1992 Fonto: https://www.berzsenyi.hu/dibusz/
nyelvek_napja/palyazatok_versenyek/ mufordit15_eszperanto.pdf
Virino plendas ĉe psikiatro post dudekjara edzeco pri soleco,
manko de amo, miskompreno, ktp. ktp. ktp.
Post iu tempo la kuracisto stariĝas, iras al la virino, brakumas ŝin
kaj kisas. Virino en tranco sidiĝas kaj silentas. Edzo rigardas ĉion
surprize, nekomprenante.
La kuracisto diras: „Sinjoro, tion ĉi bezonas via edzino trifoje
semajne. Ĉu vi povas tion por ŝi fari?“
La edzo pripensas kaj diras: „Mi povas ŝin veturigi ĉi tien lunde
kaj merkrede, sed ne vendrede, ĉar mi regule forveturas fiŝkapti.“
29
Sopiro pri vivo finas per morto
Kaptis min apetito pri medo. Mi diluis laŭ recepto
mielon per akvo, en kiun mi trempadis sekretan nombron de
kuracherboj kaj verŝis tion en grandan botelegon kaj aldonis
noblajn saĥaromicetojn. La vitran botelegon mi ŝtopis per
zimoza ŝtopilo kaj ĝoje mi atendis la zimozan proceduron. Je
la sekva tago jam ŝajnis, laŭ furioza lirlado de monokarbona
dioksido en la likvaĵo de zimoza ŝtopilo, ke ĉio pasas bone.
Saĥaromicetoj akceptis sian novan dolĉan medion kaj
komencis rapide multiĝi kun granda vervo, kvazaŭ ne scius,
ke ilia sopiro al vivo kaj multiĝo finos per ilia neniiĝo - ilia
morto.
Per multiĝado kaj vorado de sukeroj saĥaromicetoj
kreadis dioksidon monokarbonan (CO2) kaj etilalkoholon
(C2H5OH) kiel flankoproduktado – rubo kaj tiel detruadis
sian vivmedion, limigitan per botelego tiel longe, ĝis ili
finkonsumis la sukeron kaj saturis solvaĵon de akvo kun mielo
per alkoholo, ĝis la rubo la saĥaromicetojn mortigis. Mortaj
saĥaromicetoj falis sur fundon de botelego, la solvaĵo puriĝis,
travidebliĝis kaj estiĝis io nova, sed por iu tute alia.
Por pripenso: Ĉu en ĉiuj vivuloj ekzistas reprodukta
sistemo tiel forta, ke en sia esenco gvidas al memdetruo, same
kiel oni povas vidi ĉe saĥaromicetoj? Ĉu en nia homa socio ni
miskomprenas nociojn: humanitara helpo, teorio de daŭre
tenebla progresado kaj kreo de profito kiel fundo de
entreprenado?
JoDo Do mi pripensis: mi helpus mone al multhoma mondo, sed nur
por antikoncipaĵoj.
30
Utilaj plantoj
Kapsiko (Capsicum L) estas diverskolora legomo el
familio Solacanoj, kiu devenas el Sudameriko. Unue, kapsiko
populariĝis tra aliaj varmklimataj landoj kaj oni rimarkis, ke la
semoj tenis tre longe sian kapablon ĝermadi. Tio faciligis
veturigi ilin per ŝipoj al Iberia Duoninsulo, de kie ĝi rapide
disvastiĝis en la kuirejoj de aliaj eŭropaj landoj. Sekve, ĉi tiu
kreskaĵo estis veturigata plu, al aliaj kontinentoj.
Kapsiko konsistas el ĉ. 25 diversaj specioj, inter kiuj
nur kelkaj estas uzataj por manĝado, inter ili la plej populara
estas kapsiko unujara (Capsicum annuum). En tiu grupo,
troviĝas milda kapsiko, nomita sonorila tiel en la angla, ĉar
laŭforme ĝi similas al sonoriloj. Tiuspeca kapsiko havas
delikatan, krispan pulpon, tial farmistoj facile ĝin vendas. Post
la rikoltado, en Hungario oni organizas „Festivalojn de
Kapsiko".
Specialistoj pri manĝado diras, ke kapsiko similas al
riĉa minejo, plena de trezoroj. Oni scias, ke ĉi tiu legomo
abundas je vitamino C, sed en ĝi troviĝas ankaŭ vitamino E,
flavonido (vitamino P) kaj diversaj mineraloj (i.a. kalio,
magnezio, kalcio kaj fero). Tiuj avantaĝoj helpas imunigi la
organismon kaj preventi kontraŭ anemio, kaŭzita per manko
de fero. Diversaj fontoj citas multajn avantaĝojn de ĉi tiu
kreskaĵo kaj ni mencias kelkajn. Kapsiko maldensigas iomete
sangon kaj tiel ĝi helpas reguligi kardiovaskulan
(sangocirkulan) sistemon. Tiu ĉi legomo enhavas kemian
kombinaĵon similan al hormono nomita kortizolo kiu povas
malgrandigi kvanton de acido en muskoloj kaj protekti
kontraŭ internaj inflamoj. (Daŭrigo en https://familiaro.com )
31
Malluma vojo al Skokovy
Rakontis Pavel Polnický
prilaboris JoDo
Mi decidis partopreni lingvan seminarion en Skokovy.
Mia trajno malfruiĝis kaj mi devis atendi longan tempon la
lastan malrapidan trajnon al Loukov, la haltejo la plej
proksima al Skokovy, proksimume en 7 kilometra distanco.
En Loukov mi elvagoniĝis antaŭ noktomezo. Ventis, pluvis,
mallumis, silentis, nur gutoj susuris sur asfalta vojo. Mi ekiris
en mallumon. Kun klinita kapo mi marŝis. Silentis, mallumis,
pluvis, mi marŝis. Post ia tempo, proksime de tombejo mi
returnis kaj malantaŭ malproksime mi vidis du malfortajn
lumetojn. Mi plu iris. Silento, mallumo, nur pluvaj gutoj
akompanis min. Ŝajnis, ke la lumetoj proksimiĝas malrapide,
sed tamen proksimiĝas, sed post ia tempo denove
malproksimiĝis. Domoj en vilaĝo Doubrava estis malhelaj,
sensonaj kaj mi atentis ne fali en fosaĵon.
Mi iris, marŝis plu kaj plu. La lumetoj tute senbruaj
ekproksimiĝadis, plu pluvis, ventis, mi marŝis, marŝis. Ĉe
disvojo direkte al Žďár subite la lumoj atingis min.
Ha! Aŭtomobilo! Loko por stiristo vaka. Mi rapide
malfermis pordon, sidiĝis sur lokon de stiristo kaj ekbremsis.
De malantaŭo de la aŭto eksonis kolera voĉo: „Kiu stultulo
bremsas, dum mi la aŭtomobilon puŝas!!“
Majo 2019
en Skokovy.
32
Bukla kaj flava
sciencfikcia rakonto de Abdulkadir Doganaj
Esperanto Türkiye on 03/01/2019
Morto estis antaŭ la pordo. La mallumo estis alvokanta
la malvarmon, kiu estis venanta el ĉiuj kvar flankoj. Dum
alarmsonoj enmiksiĝis al la krioj de homoj, la malnovaj jam
forgesitaj preĝoj estis reaperantaj. Oni ekbruligis la forajn
arbarojn; oni dispremis unu la alian; oni forrabadis; oni
petegadis. Virino pafmortis sin sur la frunto. Iu estaĵo ekfalis
pro nervoza kolapso. Frenezaj okuloj fiksiĝis sur tiu malluma
punkto. Iom poste la popolo retiriĝis en siaj domoj. Ĉar la
malvarmego de la nokto atingus ilin pli rapide ol la flamoj de
la arbaro. Antaŭ ol la glacio forglutis ĉion en la urbo,
enprofundiĝis la silento. Iu patrino decidis fortranĉi sian
hararon…
* * *
Mi malfermis la ŝirmilon de mia kasko kaj rigardis
ĉirkaŭen. La tuta planedo ŝajnis kiel grandega neĝbulo. La
konstruaĵoj estis kovritaj per blokoj de glacio. La estaĵoj en la
stratoj estis frostiĝintaj kun hororo en siaj okuloj. Vivo jam
estis estingiĝinta, ankaŭ tiel estis la koloroj kaj la rememoroj.
La uragano nur la timon ne sukcesis narkozigi. La lago en la
malproksimo kaj la bruligitaj arboj, eĉ la akvo elfluanta el la
fontanoj estis frostiĝintaj. Mi provis piedpaŝi sen gliti sur la
maldika glacio.
33
Kiam oni inventis teleportadon, okazis granda bezono
de energio. Sciencistoj antaŭ la blanka tabulo kalkuladis kaj
malkovris, ke la homaro pro tio bezonus la energion de unu
tuta stelo. Tiel ni provizus la energion bezonatan por tio kaj
plue ni kreus nian propran stelsistemon. Teleporti la stelon en
pli konvena loko en la galaksio malaltigus la kostojn en la
longa tempo. Finfine ni elektis taŭgan stelon por ni kaj
teleportis ĝin alien, lumjarojn fore. Sed poste ni malkovris
eraron en niaj kalkuloj: la neĝglobon.
Ni ne sciis, ke ekzistis vivo en tiu ĉi stel-sistemo. Ni
tion malkovris unu monato post la teleportado. En ĉi tiu
stelsistemo estis iu vivanta planedo, sur tiu planedo estis vera
vivo. Alivorte tiu ekzistis almenaŭ unu monato antaŭe. Dum
dudek jaroj tiuj vivuloj estis sekvantaj niajn signalojn kaj por
kaŝi sin de ni, ili uzis holografiajn projekciilojn. Tamen ili ne
komprenis, kio estus okazonta al ili.
Ĉi tie ni venis por esplori kaj mortigi tiujn, kiuj ankoraŭ
estis vivantaj. Neniu devus scii pri tio. La malkovro de
Ameriko ekstermis Aztekojn kaj Inkaojn, la malkovro de la
nuklea energio detruis Hiroŝimon, kaj la teleportado de tiu
stel-sistemo ekstermis unu tutan vivantan planedon. Ordinaraj
homoj ne povos elteni tiom da turmento de pento.
Ni piediris al la direkto de la universitato. Mia
restrukturita cerbo rapide tradukis ĉiujn eksterterajn
skribaĵojn. Ili nin spuris; niajn militojn, nian poezion,
malkovris nian identecon. Mi estis piediranta ŝajne en pentraĵo
de teruro. La frositiĝintaj estaĵoj, aŭ ĉu mi diru eksterteraj
homoj, estis malmolaj kiel ŝtono. Ĉu mi tuŝu ilin, parto de ili
34
estis dispeciganta kaj falanta sur la grundon. Pro stranga sento
mi kun timo regresis kaj foriris de tiu loko.
En ilia plej antikva kredo la suno estis priskribita kiel
kompatema patrino, kiu ĉiu tage, dum ŝia naskiĝo, varmigas la
planedon pere de unu haro, kiun ŝi elŝiras el sia bukla kaj
flava hararo. Pro tio en la unua tago de ĉiu jaro la virinoj
kutimis fortranĉi parteton de siaj hararoj kaj enterigi ĝin pro
respekto al ilia suno. Ĉiujn ĉi mi lernis el la datenbanko.
Mi ordonis al la ekzekutteamo iri esplori la vastaĵojn en
la nordo. Kiam ili foriris, mi daŭris sole. Ĉar mi tiun parton de
la planedo antaŭe inspektadis, mi ne estis timanta. Mi eniris la
universitaton. Legoĉambroj kaj kelkaj aliaj ejoj, ke mi ne sciis
pri kio ili estis, estis daŭrantaj subteren ĝis la fundo de la
maro. La tuta urbego estis konstruita sur la akvo ĝuste tiel,
kiel ŝipo.
Mi vagadis en la koridoroj sekvante mian pafilon, kiun
mi tenadis en mia mano preta je pafo, mi eniris koridorojn,
kiuj ŝajnis al labirintoj, kaj trairis multajn ĉambrojn. Ni estis
atendanda etan reziston el tiuj, kiuj eble postvivis la
okazintaĵon. Eble ili el la mallumoj aŭ el iu fendaĵo sursaltus
sur ni. Sed grupeto de lokanoj ne sukcesus kontraŭstari la kvin
mil batalantoj sub mia komando.
Mi eniris vastan halon. Mi vidis frostiĝintajn kadavrojn
de etaj gupetoj, tie kaj tie ĉi, ĉe la randoj kaj anguloj de la
halo. Turnante mian kapon mi vidis ian vizaĝon brilantan kiel
fajro. Kiam mi alproksimiĝis mi komprenis, ke tiu ĉi estis nur
pentraĵo. La vizaĝo ŝajnis al ies virino de du metrojn alta. Por
pli bone ekzameni ĝin mi pliigis la lumon elirantan el mia
35
kasko. Ŝia hararo el flavaj kaj buklaj haroj estis etendiĝanta
suben el la du flankoj kvazaŭ kiel hedero. La haroj kies koloro
estis fakte bunta en gamo de ruĝo ĝis flavo, ŝajnis tiel veraj,
ke ili degelus la maldikan glacion, kiu kovris la pentraĵon. Je
tio mi komprenis, ke tiu estis la sun-reĝino Kandela.
Ŝia travidebla vizaĝo subite turniĝis al mi. Mi kun krio
retroiris kelkajn paŝojn reen. El la pentraĵo ŝi etendis la
krurojn kaj eliris el la muro. Ŝi nun estis tri-dimensia. Mi pafis
kelkfoje al ŝi, sed tio estis tute ne utila. La radioj elirante el
mia pafilo trapenetris ŝin kaj pikiĝis en la muron.
„Restu for de mi!” mi kriis de tie, kie mi prenis
defendan pozicion.
Kandela levis ŝiajn manojn kvazaŭ montrante, ke ŝi ne
havis armilon: „Ne timu. Mi estas nur hologramo,” ŝi diris.
Mi provis enspiri normale. Mi iom poste kapablis
kompreni, kion ŝi diris. Trankviliĝante mi stariĝis.
Kandela daŭrigis ŝian paroladon: „Mi posedas la tutan
datenon de la planedo. Vi povas demandi al mi ion ajn.”
Mi demandis: „Kiom da homoj postvivis sur la
planedo? Ĉu ili havas armilojn?”
Ridetante ŝi direktis sin al la ŝtuparo kondukanta al la
supra etaĝo. Ŝi mansignis al mi, por ke mi sekvu ŝin. Ni
supreniris al iu pli vasta halo. Ĉi tie estis grandega modelo de
nia sun-sistemo.
„Ĉion rilate al vi ni ĉi tie deponas,” diris la hologramo.
Poste kvazaŭ ŝi estis distrita ŝi prenis libron kaj komencis
foliumi ĝin.
„Vi ne respondis mian demandon,” mi diris iom akre.
36
Ŝi demandis: „Kial vi mortigis miajn regatojn?” Kvazaŭ
ŝi nun estus tute alia virino.
Min interesis ŝia vorto “regato”, kiun ŝi uzis anstataŭ la
vorto “popolo”: „Kio signifas regatoj?” mi demandis.
Ŝi denove ridetis: „Ĉi tiun planedon mi estis reganta.”
„Vi estas nur iluzio,” mi diris, „vi ne povas trompi
min.”
„Mi estas iluzio por vi,” diris Kandela, „sed por ĉi ĉiuj
mi estis ilia hologramo-diino. Pro respondi al via demando: en
ĉi tiu planedo restis neniu.”
Ŝi denove ridetis. Mi estis iranta al la pordo por forlasi
la halon, kiam mi aŭdis malfortan voĉon citante tre konatan
poemon. La versoj de Ŝekspiro kvazaŭ estis reviviĝantaj. Mi
alpingliĝis en mia loko kaj sentis, ke la sango en miaj vejnoj
komencis frostiĝi.
Se vi pikos nin per pinglo, ĉu ni ne sangos?
Se vi tiklos nin, ĉu ni ne ridos?
Se vi venenos nin, ĉu ni ne mortos?
Kaj se vi traktos nin malbone, ĉu ni ne povos venĝi?
Ĉi tiu estis kvazaŭ proklamo de batalo. Mi turnigis
miajn tremantajn okulojn al ŝi kaj demandis: „Kion vi volas
diri?”
„Kiam vi forprenis nian stelon,” diris Kandela, „vi
ankaŭ forprenis nian energion por teleportado. Kaj vi ĉiujn en
ĉi tiu planedo kondamnis al morto.”
„Diru al mi klare tion, kion vi volas diri!” mi diris, ĉar
mi komencis koleriĝi.
37
Ŝi prenis la ter-globon el la modelo de nia sun-sistemo
en siaj manoj: „Sed estis io, kion vi ne scias; ĉi tiu planedo
estas nur kolonia planedo. Krom ĉi tiu planedo ni vivas ankaŭ
sur dek du aliaj polveroj,” ŝi diris.
Mi kvazaŭ sentis min falanta el mia loko, kie mi estis
staranta: „Do, kio…”
Ŝi diris nenion, sed ĉifoje estis amara rideto en ŝia
vizaĝo. Ĉifoje ŝi citis versojn de Nazim Hikmet:
Aŭ ni al mortaj steloj alportos vivon,
aŭ la morto venos suben al nia mondo.
Ŝi forĵetis la terglobon sur la plankon. Mi vidis la
malamon en ŝiaj okuloj. Mi tremante kiel strangulo en unu
angulo de la halo, ŝi forŝiris unu haron el sia hararo kaj tenis
ĝin inter siaj du fingroj. Sen turniĝante siajn okulojn, kiuj estis
fiksitaj sur mia vizaĝo, ŝi forlasis la haron el siaj fingroj, sur la
terglobeton, kiu kuŝis sur la planko. Mi sekvis ĝian falon, tiun
ĉi kvazaŭ senfinan falon. Poste, mi aŭdis anoncon el mia
radioaparato:
“Ĉi tie estas la Kolonio de Marso, mi alparolas el la
Ruĝa Valo. Mi sciigas al ĉiujn, kiuj aŭdas mian voĉon. Al nia
Tero oni teleportis nukleajn armilojn, kies origino ne estas
konata. Nia perdo estas tre granda. La Tero falis. Mi ripetas.
Nia Tero falis!”
Mi provis digesti la novaĵon. Ĉu ni eble komencis
mortigan nuklean militon senscie? Ĉu ni eble komencis
kosman venĝadon?
La virino, lasis alian haron sur la terglobon. Poste unu
alian, ankaŭ unu alian… Mi estis senespera kaj senpova por
38
reagi al io ajn. Mi sidiĝis tie silente kaj rigardis al la formata
pilko el ruĝaj kaj flavaj haroj sur nia Terglobo…
Abdulkadir Doganaj
Unua premio de mallongaj rakontoj en la “1-a Konkurso de Loka
Sciencfikcio Leviĝas”
Fonto: Bilimkurgu Öykü Seçkisi 2018 – Yerli Bilimkurgu Yükseliyor ,
p.235-237
Fonto: Yerli Bilim Kurgu Yükseliyor, #1, majo 2017, p.18-20
http://yerlibilimkurguyukseliyor.com/wp-
content/uploads/2017/06/YBKY_MAYIS.pdf
Lingva diverseco Věra Karlíková, Smilovice, Ĉeĥujo
Readers Digest 2011, februaro
Mia filo partoprenis kunvenon de negocistoj. Inter ili
estis ankaŭ eksterlandanoj. Dum paŭzo kelkaj el ili rondetiĝis
en koridoro por debati. Iu usonanino diris: „Ĉu vi scias, kio
ĝenas min pri Eŭropo? En Usono mi veturas milojn da
kilometroj tra kelkaj ŝtatoj kaj mi povas ĉiam paroli per unu
lingvo. Sed ĉi tie ŝtato – alia lingvo.“
Kolego el Germanio ekŝercis: „Tio estas tiel, ĉar ni per
via merito malvenkis militon.“
Iu ekridis, alia amariĝis kaj la usonanino senruze diris:
„Sorry…“
39
Floro de aristokratoj - pelargonio
Ĝi ornamas balkonojn. Se vi havas
ĝin, kaj ŝatas ĝin, ne subtaksu ĝin ! Ĝi ankaŭ
kuracas diversajn sanproblemojn.
Dum malvarmumo metu en unu litron
da akvo fasketon da folioj kaj bolu 10
minutojn, poste gargaru. Vi povas la tizanon
ankaŭ guti en nazon kontraŭ nazkataro. Ĝi
havas kontraŭbakteriajn ecojn, kiuj mortigas
stafilokokojn, kaŭzantaj katarojn.
Se vi volas normaligi altan
sangopremon: metu sur karpeon foliojn de
pelargonio. Por sanaj haroj, lavu ilin per tizano el folioj. Kompreso per
folioj helpas dum problemoj kun lamenoj.
Sprita avino
Mi promenis kun nepeto en parko. Li prenis ion desur tero kaj
metis tion en buŝon. Mi prenis tion de li kaj ordonis tion plu neniam fari.
„Kial?“ demandis la nepo.
„Ĉar sur tero tio malpuriĝis, vi ne scias, kiu tuŝis tion kaj krome
ĝi verŝajne estas plena de bakterioj. Bakterioj kaŭzas, ke malgrandaj
knaboj malsaniĝas kaj malbone fartas,“ mi klarigis al li.
Mia nepo kun admiro ekrigardis min kaj deklaris: „Avinjo, vi
multe scias. Vi estas ege sagaca!“
Mi rapide ekpensis kaj respondis: „Ĉiuj avinoj multe scias, ĉar
estis ekzamenitaj per avinaj testoj, alie ili ne povas iĝi avino.“
Ankaŭ la nepo ekmeditis kaj poste diris: „Se iu avino la teston ne
plenumas, ne estas avino, sed avo.“
Kun larĝa rido mi jesis al li.
Anonima avino en reto.
40
Murdo en trajno
Verkis Vilém Ravek, Ĉeĥio, 2018
Naŭdek kvin procentoj da murdoj en trajnoj okazas en internaciaj
aŭ longdistancaj rapidtrajnoj. Se vi en ordinara pasaĝertrajno ekvidos
vojaĝanton en sangolageto, ne ektimu. Certe ne temas pri murdo, sed pri
disverŝita keĉupo.
Nenio atestis, ke ĉi tiu tago, kiam li estis invitita al
leporĉasado, finiĝos tiom dramece. Tamen li iun dramon
atendis. Jam matene en nebulmalvarma novembra veteraĉo
oni cirkuligis kelkajn boteletojn de prunbrando. „Sed tio ne
estas permesita“, li protestis. Sed oni klarigis al li, ke
malpermeso de la alkoholo koncernas nur ĉashundojn, la
ĉasistojn ne. Ĉar inter la invititoj estis eĉ distrikta policestro,
neniu devis timi la neatenditan kontrolon pro alkoholo. Feliĉe
neniu skandalo okazis kaj eĉ la leporoj finiĝis bonŝance. Eble
ili trapasis iun specialan trejnadon aŭ ili iom malmultis.
Post kelkaj horoj:
Oni elpuŝis lin el gastejo preskaŭ perforte. Neniu el la
ĉeestantoj deziris, ke li malatingu sian lastan vespertrajnon kaj
ke iu devu inviti lin hejmen por tranokto. Lastatempe li
ebriiĝis tiamaniere antaŭ multaj jaroj, kiam li subtaksis
ŝtorman forton de juna vino. Krom perdo de ekvilibro dum
malfacila piedirado direkte al malproksima stacidomo lin
ĝenis lia ŝrotpafilo kaj ĉaskaptita leporo, kiun li trafis kiel unu
el malmultaj tuj antaŭ fino de la leporĉasado. Ĝuste la
neatendita ĉasaĵo de rara longorelulo en nuna tempo kaŭzis
tion, ke li drinkis unu glason da brando post la alia. Sed freŝa
novembra vetero saturita de falanta nebulo utilis lin. Li
komencis kredi, ke li verŝajne ne plu vomos. Li esperis, ke la
41
horo de dormado en lulema ritmo de tremsona pasaĝertrajno
lin finfine eltiros el ĉirkaŭbrako de grimacanta simio.
Maljuna konduktoro malŝatis ĉi tiujn trajnligojn „inter
hundo kaj lupo“ (malfrunoktaj horoj). Vagonoj estas preskaŭ
malplenaj kaj kiam tamen iu en ili vojaĝas, tio estadas aŭ
strangulo aŭ ebriulo revenanta el iu firmaa amuzvespero.
Kompreneble troviĝas tie ankaŭ honestaj laboristoj el
posttagmeza skipo, sed la tiuj ja baldaŭ elvagoniĝadas.
Restintaj pasaĝeroj plej ofte dormas kaj la konduktoro estas la
lasta, kiu emus ilin veki. La pasaĝertrajno malproksimiĝadis
de la urbo kaj sinsekve ĝi malpleniĝadis. Nur malofte iu
envagoniĝis. Solecaj stacidometoj dumnokte aspektis kiel
tombejaj konstruaĵoj.
Duonhoron pli poste:
Al tiu stranga pasaĝero en verda ĉasista mantelo li
regule devus malpermesi envagoniĝon. Sed li havis pafilon
kaj cetere li jam estis ene. La konduktoro flarsentis el li
alkoholaĵon. Tamen li ne ŝajnis esti atakema. Post la peto li
sendiskute montris sian validan revenbileton kaj evidente li
strebis nur trovi malplenan kupeon, kie li povus fordormi
ebriecon. Longtempaj spertoj instruis la konduktoron, ke lia
ofica aŭtoritato en preskaŭ malplena vagonaro funkcias nur
tiam, kiam ĝin respektas ankaŭ la kontraŭulo. Tiel kutime
estas dumtage, sed ne duonhoron antaŭ noktomezo. Ĝis kiam
la viro kun ĉaspafilo dormas, li faros nenion malbonan. La
konduktoro mem ankaŭ faros nenion malbonan, se li restos en
deĵorkupeo kaj puŝos eksteren eĉ ne nazon. Bedaŭrinde post
kelkaj haltejoj neatendite envagoniĝis pli-malpli kvardekjara
blondulino kun brusto kiel Gina Lollobrigida en siaj plej bonaj
jaroj. Pro Dio, kial ŝi kun tiuj mamoj vojaĝas sola kaj eĉ
42
nokte? Antaŭ ol la konduktoro reagis al ĉi tiu situacio, ŝi
enpaŝis kupeon, kie sidis dormebria ĉasisto. Senerarema sesa
sento aludis al la konduktoro, ke lia profesia kariero
proksimiĝas al la plej malbona fino, kiun li povus imagi. Kial
li ne pensiiĝis tuj, sed decidiĝis servi plu? Li kaŝis sin al
relative sekure gardata deĵorkupeo, sed li sciis, ke li ne signis
bileton de la brustriĉa blondulino. Deĵordevo lin komandis, ke
li pli aŭ malpli frue devos ŝin kontroli. Por unu fojo okazos
nenio, kiam li tion ne faros.
Antaŭ ol ekdormi la ĉasisto pendigis mortan leporon
super la kontraŭa sidloko, por ke la sango, gutanta el ĝia
muzelo, ne sangumu lian flanelan veston. Li estis certa, ke
dum kelkaj minutoj li ŝtipiĝos (profunde endormiĝos). Ĉar li
estis elvagoniĝonta nur en la fina haltejo, ne estis danĝero, ke
li veturus pli malproksimen ol li mem volis. Kiam li vekiĝos,
tiam li jam estos malebria. Li denove revenos inter
komunumon de civilizitaj homoj.
Feliĉe li vekiĝis iomete pli frue. En kupeo li ne plu sidis sola.
Li devis dormi profunde, ĉar lin ne
vekis eĉ alveno de tute plaĉa blondulino, al kiu li malfacile
kapablus rigardi nur en ŝiajn okulojn. Tamen en lia rigardo
mankis aludo de volupteco, sed ne mankis timego. Sur ŝia
neĝoblanka bluzo rapide disvastiĝadis granda ruĝa makulo de
lepora sango. Blondulino nekompreneble sidigis sin rekte sub
pendantan leporon kaj baldaŭ, same kiel li, ŝi profunde
ekdormis. Alkoholo en lia sango bremsis lin trankvile
primediti. Aspekto de sangmakulita virino en krepuska lumo
perturbata nur de kloroza lumo penetranta el vagona koridoro
efikis terure. Kiam tiu ĉi ulino vekiĝos, kaj tio povus okazi
ĉiumomente, ŝi kaŭzos skandalon. Se ĉio finiĝos nur per
43
damaĝokompenso pro neniigita luksa bluzo, li povos gratuli al
si. Okupis lin paniko. Feliĉe la motortrajno ĵus venis al iu
malgranda izolita stacidometo. Li hezitis eĉ ne unu sekundon.
Sian mantelon li ĵetis al la ŝultro, kaptis sian ŝrotpafilon kaj
pruvobjekton – leporon - kaj rapidis tra koridoro al elirejo. La
trajno haltis tro abrupte, sekve de tio li puŝis per sia ŝultro al
vando de deĵorkupeo. Pli frue ol la timigita konduktoro
kapablis eliri, la ĉasisto sukcesis per abrupta ekmoviĝo
ŝirmalfermi la elirpordon. En la stacidometo ĉeestis neniu viva
animo. Ĝis tiu ĉi tempo ekzistis neniu homo, kiu povus
malebligi lian forkuregon al malvarma aŭtuna nokto.
Maljuna konduktoro nepre ne apartenis al tiuj, kiuj
penus haltigi la viron kun pafilo. Kun konsterniĝo observis,
kiel li per ŝanceliga paŝo malaperas el perono ien al kampoj.
La stacidomo malproksimas de la vilaĝo pli ol unu
kilometron. Verŝajne ne tro longe daŭros, ĝis polico lin kaptos
en senkreskaĵa pejzaĝo kun senlimaj huboj. La konduktoro
sciis, ke la ebria ĉasisto devis elvagoniĝi nur en fina stacio kaj
ne ĉi tie en ia obskura vilaĝo. Io terura devis okazi. La kupeo,
de kie la frenezulo elkuris, estis suspektinda pro nenormala
absoluta silento. Al la konduktoro ŝajnis, ke venontmomente li
svenos pro neesprimebla teruraĵo. Fine li rekuraĝiĝis. Li
malfermtiris la ŝovpordon kaj ekŝaltis lumon. Akra lumo
inundis la kupeon. La viktimo de krimo kolapse kaŭriĝis sur
la benko. Sur maldekstra flanko de ŝia brusto videblis granda
sangomakulo. Tiu kanajlo pafis ŝin rekte en la koron. Fakte
jam ĉio finiĝis. La murdinto ie en kampoj ne plu povis murdi
lin kaj al la viktimo li ankaŭ ne povis helpi. Surprizita de sia
neatendita decidemo li trankvile tiris danĝerbremson. Sed
poste okazis io terura. El lia gorĝo aŭdiĝis besta kriĉo.
44
El dormado vekis ŝin malagrabla akra lumo kaj sekva
abrupta skuiĝo de la vagonaro. Ŝia unua ideo estis, ke ŝi
transveturis sian eliran stacion kaj nun ŝi verŝajne troviĝas en
la fina stacio. Ŝi eksaltis, sed tiumomente ŝin fiksis terura
kriego. Jesuo Kristo, ja tio estas la konduktoro! De kiam oni
faras komplikaĵon el tio, se iu senintence veturas pli
malproksimen, ol li pagis? Sed la maljunulo en fervojista
uniformo kun terura mieno grandokule gapis al ŝi kaj per sia
mano li montris al ŝia brusto. Ŝi jam alkutimiĝis je viraj
rigardoj al ĉi tiu loko, sed la avo kondutis pli eble kiel
frenezulo. „Ŝi estas morta,“ li kriaĉis. Ŝi alrigardis kaj ...
Post la oldula kriaĉo tranĉis la aeron nepriskribeble alta
soprano de mortanta blondulino. Sangomakulo en loko de
koro ne havis alian klarigon ol ke ŝi ĵus estis morte vundita. Ŝi
disŝiris la bluzon senpere sur sia korpo, sed sub ĝi aperis
alabastre blanka haŭto difektita per nenio. El aliaj kupeoj
rapide eliris kelkaj restintaj pasaĝeroj.
„Vi porko, kion vi aŭdacis?“ kaptis la konduktoron per
lia roverso iu ulo kun giganta figuro, kiam li ekvidis
blondulinon kun disŝirita kaj sangmakulita bluzo kaj apud ŝi
evidente frenezan konduktoron kun gaporigardo. Kelkaj
homoj tuj vokis policon. Ĉi tiu nokto estos certe longa.
La ĉasisto venis hejmen nur preskaŭ matene lace-laca
post kvinhora paŝado. Li estis ĝisoste frostiĝinta. Rapide li
prenis varman duŝon kaj poste li subkuseniĝis al sia edzino.
Pli frue li pendigis la leporon en ŝedo, por ke ĝi konvene
maturiĝu kiel ĝusta ĉasviando. Finfine ne okazis io tro grava.
Li povus finiĝi eĉ malpli bone, li pripensis. Tradukis: Karel Votoček 2019-01-27
Lingva kontrolo: Margit Turková.
45
Artikolo de Georgo pri lia konsilo al viroj
Mi nomiĝas Georgo. Mi volonte rakontas al vi, kiel mi
solvas problemon de mia edzeco kun Helena.
Kiam mi preferis fruan pensiiĝon, estis klare, ke mia
edzino laboros plu, eĉ iomete pli, por ke nia vivnivelo ne
sinku. Baldaŭ mi ekrigardis, ke Helena maljuniĝas. Kutime mi
revenas de golfsportejo en la sama tempo, kiel ŝi el laborejo.
Spite, ke ŝi scias, ke mi malsatas, ŝi preskaŭ ĉiam diras, ke ŝi
devas almenaŭ duonhoreton ripozi, ol ŝi preparos
vespermanĝon. Tamen mi ne krias al ŝi. Mi nur diradas, ke ŝi
veku min, kiam la manĝo estos preparita sur tablo. Kutime mi
tagmanĝas en virklubo, do vespermanĝo ekstere ne taŭgas, ĉar
kompreneble mi bezonas ĝustan hejman manĝon vespere.
Antaŭe ŝi lavis vazaron tuj post la manĝo. Sed nun ŝi
lasas ĝin eĉ kelkajn horojn post la manĝo. Mi klopodas al ŝi eĉ
kelkfoje diri, ke la vazaro memstare ne lavos. Mi scias, ke ŝi
tion aprezas, ĉar tio estas por ŝi motivo kaj ŝi poste la vazaron
lavas antaŭ ni iras dormi.
Mi pensas, ke ŝia plendado estas simptomo de
maljuneco. Ekzemple ŝi plendas senĉese, ke por ŝi estas
malfacile dum tagmeza paŭzo stari en vico en poŝtofocejo kaj
pagi poŝtmandatojn.
Nu, ni viroj edziĝas por vivi kun virinoj dum bono kaj
malbono, do mi ridetas al ŝi kaj konsilas, kiel la pagojn
disdividi, eventuale ne tagmanĝi, ĉar tio ne damaĝas al ŝi – vi
scias, kion mi celas.
La ĝentileco estas unu el miaj bonaj ecoj. Ŝi diras, ke
dum ordinaraj laboroj nun bezonas pli da ripozo. Ŝi eĉ ripozis
post falĉo de la duono da razeno antaŭ domo. Mi tenis min, ke
mi ne kriu, sed ĉar mi estas deca, mi diris al ŝi, ke ŝi preparu
46
por si sukon el freŝaj oranĝoj kaj sidiĝu. Kaj se ŝi tion farus
por si, ŝi preparu unu glason ankaŭ por mi.
Evidente ke mi aspektas kiel sanktulo, kiel mi Helenan
subtenas. Mi ne povas diri, ke tia konduto estas por mi facila.
Por multaj viroj verŝajne ankaŭ eĉ neebla, ĉar neniu scias pli
bone, kiel enua estas vivo kun maljuniĝanta edzino.
Tamen, kolegoj, se vi uzus pli da ĝentileco kaj malpli kritiko
al maljuniĝanta edzino, mi opinias, ke la tempo dume de mia
skribado de tiu ĉi artikolo estas valora. Ni ĉiam devas helpi
reciproke.
Via Georgo.
Noto de redaktoro
Georgo mortis ĵaŭde je la 26-a de junio. Oni trovis lin
kun ŝraŭbilo profunde en lia postaĵo. Lia edzino estis tuj
arestita, sed antaŭ tribunalo la asizo konsistanta nur el virinoj,
akceptis ŝian deklaron, ke Georgo hazarde sidiĝis sur la
ŝraŭbilon. Laŭ babilado en interreto
JoDo.
Anekdotoj de sinjoro Kaprál
-Kiam oni povas diri pri la pleja rasismo?
-Kiam iu drinkas viskion „Black and White” (nigra kaj
blanka) en apartaj glasoj.
Turisto demandas montaranon:
-Sinjoro,ĉu en via vilaĝo loĝas Jozefo Birdo?
-Jes, li loĝas, sed li nomiĝas Pasero.
47
Jan Josef Antonín Eleazar Kittel (1704-1783)
estas legenda persono de la regiono inter Jizerské hory
a Krkonoše (Jizera Montaro kaj Karkonoŝo), glora magia
kuracisto. En lokaj mitoj li rolas kiel Fausto kaj mirakla
doktoro. Li devenis el familio de popolaj kuracistoj. Li kuracis
nobelaron eĉ lokajn malriĉulojn. Malsanuloj venadas el Prago
kaj Vieno. La imperiestro Josefo la Dua vizitis lin. Li mem
konstruigis sian grandan domon kun biblioteko kaj apoteko –
Burk kaj en la jaro 1756 la doktoro proprakoste fondis
preĝejon, paroĥejon kaj lernejon. Li precize sciis pri
kuracforto de herboj, pri akvokuracado, la diagnozon detektis
el urino. Konstante li diligente studis kaj praktikis komplikajn
kirurgiajn intervenojn inkluzive de operacioj de okuloj.
Dum deknaŭa jarcento estis konata proverbo pri
malkuraceblaj malsanaj homoj: „Al li eĉ Kitl ne helpos“.
Persono de la doktoro inspiris vicon da artistoj.
La doktoro havis 11 infanojn, tial en la regiono vivas
nombraj familiojn de la sama nomo kaj posteuloj ankaŭ
praktikadis popolan kuracadon.
Oni povas viziti muzeon de Kittel en Krásná – Pěnčín –
5 km sudoriente de Jablonec nad Nisou kaj aĉeti
tradiciajn kuracilojn.
48
Dormu ho mia princet‘
Dormu ho mia princet‘, sonĝu en dolĉa kviet‘,
pace dormetas la land‘, mutas en boskoj la kant‘.
Kisas la luna radi‘ vangon senkulpan al vi,
fermu sin via okul‘- dormu belsonĝe, karul‘!
Baj lu, baj lu, baj lu, baj lu.
Ĉesis jam taga zorgpel‘ dronas en pac' la kastel‘,
en koridora malbru‘ viglas eĉ ne muso plu.
Tamen tra l‘ nokta trankvil‘ sonas angora suspir‘,
kvazaŭ anima tortur‘- dormu belsonĝe, karul‘!
Baj lu, baj lu, baj lu, baj lu.
Dormu bebo baj
fermu okulpar´
Disinjoro kun vi dormos
anĝeletoj lulon zorgos
dormu bebo baj.
49
La magia rondo de Esperanto-instruado
Baldaŭ post kiam aperis la Unua Libro de Doktoro
Esperanto, en la metodiko de fremdolingva instruado okazis
granda turno. Oni kritikis la metodon tiam uzatan kaj proponis
ŝanĝojn surbaze de la tiutempaj esploroj. Sed kial tiu skurĝata
metodo meritis tiel severan kritikon?
Por tion klarigi, ni retroiru je kelkaj jarcentoj, al la
epoko de renesanco (14a ĝis 16a jc.), kies ĉefa intelekta
evolutendenco, nomata humanismo, estigis fasciniĝon de la
eŭropanoj pri la antikvaj kulturo kaj /klasikaj / lingvoj (latina
kaj greka). Sekve, la 18-jarcenta "klerismo" alportis
instruadon de la
modernaj lingvoj kaj
enigis ilin al lernejoj. Tio
tamen kaŭzis impetan
reagon de gramatikistoj,
kiuj insultis la
nesciencecon de tiu
metodo. Rezulte, tiuj
alilandaj instruistoj estis
forigitaj el la lernejoj, kaj
ilian lokon ekokupis
klasikaj filologoj. Tiel
komenciĝis la nova
epoko de konstantaj
ŝanĝoj en la edukado.
Spegulas ĝin la sinsekvaj
metodoj en la
fremdlingva instruado kaj
vi povas konatiĝi kun ili en ĉi tiu artikolo.
50
REKTA (aŭ SENPERA) METODO
En tiu metodo oni ĉesu uzi la gepatran lingvon. La
elirpuntko estas do ĝuste parolo kaj ne presita teksto. Por
aplikado de nova materialo, oni uzu demonstrajn teknikojn.
La rekta metodo ege popularis inter la du mondmilitoj,
danke al ties legenda pioniro, Andreo Cseh kaj liaj disĉiploj,
fronte kun Tiberiu Morariu, Lidia Zamenhof kaj kelkdeko de
aliaj. La kompletaj artikoloj legeblas ĉe: https://familiaro.com
Vi estas eternulo
Livie Neumann, Argentino
Kovras vian tombon la ŝtonoj el la vojo
ili estas kiel floroj,
Via korpo ne akompanas vin plu.
Vi estas malproksime, eĉ proksime,
al viaj amataj geesperantistoj,
kiuj hodiaŭ rememoras vin.
La tombo estas kovrita el belaj ŝtonoj,
kiuj estas kiel floroj,
sed vi ne povas ilin porti kun vi.
Mi rigardas la tombon kun via korpo
kaj diras al vi: „Vi estas la eternulo
dankon al la Esperanto "'.
Dankon Sinjoro Zamenhof.
51
Mortis la intrigant´ korusa parto el la opero Hunyadi László de Ferenc Erkel
Mortis la intrigant´, jam restariĝis leĝ´
Nun nia lando vivos, bonas nia reĝ´.
Aŭskultu, granda mondo, venkis la fidel´,
Mortis la intrigant´, nun sekvos jam liber´.
Jen, mortis intrigant´, jam restariĝis leĝ´,
Kaj vivos nia land´, ĉar grandas nia reĝ´.
Venkon de vera fido aŭdu tuta ter´.
Reĝ´ kaj naci´ amikas ree, jen la ver´.
Tradukis Perla Mielo por IEK 2019 Kondoros.
Se vi deziras konatiĝi kun ĉefverkoj de diversaj naciaj
kulturoj, legu la librojn en la Serio Oriento-Okcidento. Vidu
liston ĉe:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Serio_Oriento-Okcidento
52
Karkonosz aŭ alinome Liczyrzepa (Karkonoŝ,
Rapokalkulanto)
Adam Wilkus, Pola Esperantisto 6/2018
Mi prezentas unu el al plej belaj montaraj legendoj
Karkonosz aperas en ili kiel kaprica giganto, gnomo, aŭ
montarana spirito. La prezentita en legendoj kiel reganto de la
Karkonosze-montaro estas specifa estaĵo - impertinenta kaj
malica kiel maljuna gorilo, alifoje sindonema kaj servema,
kiel delikata kaj zorgema patro, kiu alportas konsolon. Sed
fakte, senbrida kiel la naturo mem. En la plej granda monto de
Sudetoj – la Neĝulino - troviĝas la sidejo de Karkonosz – la
montara spirito.
Iufoje ĝi ekvidis belan virgulinon, filinon de la princo
de Świdnica kaj decidis preni ŝin al sia ŝtona fortikaĵo. Li iĝis
la vento kaj kuris al la kastelo. Tie, dum la okazanta festeno, li
forkaptis la princinon Dobrogniewa antaŭ la okuloj de gastoj
kaj la amata princo Mieszko. Post iom da tempo, li metis la
knabinon ĉe pordego de sia sidejo kaj diris al ŝi: „Jen via
hejmo. Vi restos kun mi!"
Sed la princino, sur la sojlo, komencis plendi: „Kiel mi
povas resti ĉi-tie, ja via kortumo estas malplena kaj malhela.
Neniun serviston vi havas. Kiu zorgos pri mia komforto?”
Aŭdinte ĉi-tiujn vortojn Karkonosz forflugis al kampoj kaj
kolektis rapojn. Post kelka tempo li revenis, sorĉe ŝanĝis la
rapojn en servistojn, kaj al la montaj koboldoj li ordonis fari
grandajn fenestrojn, por ke la fortikaĵo fariĝu pli agrabla.
Tamen, la knabino ne perdis tempon dum la foresto de
53
Karkonosz: ŝi trovis mesaĝistojn inter la sovaĝaj bestoj kaj
sendis leterojn al Mieszko.
Li baldaŭ alvenis al la monto kaj komencis batalon.
Ambaŭ, Karkonosz kaj Mieszko estis spertaj en luktado, do ili
ne povis solvi la duelon. Dobrogniewa decidis: „Venku tiu,
kiu estas pli saĝa. Jen viaj taskoj. Vi, Mieszko kalkulos ĉiujn
trezorojn en la ĉambro, Karkonosz kalkulos la rapojn, kiujn li
alportis el la kampoj. Mi restos kun tiu, kiu plenumos sian
taskon pli rapide. Sed, se iu faros eraron en kalkulado, tiu
malvenkos.” Tuj kiam la Montara Spirito ekokupiĝis pri la
tasko, la gejunuloj eskapis de la fortikaĵo kaj ekkuris al la
preĝejo por kunligi sin al la geedza paro. Kiam Karkonosz
rimarkis, ke li estis sagace trompita, estis jam tro malfrue. Li
nenion povis fari kontraŭ la ĵuro de amo. Li kaŝiĝis honte ene
de Neĝulino en sia malhela, ŝtona fortikaĵo. Ekde ĉi-tiu evento
li estas ŝerce nomata la Rapokalkulanto.
Tamen, se vi renkontos Karkonosz vagante tra la
montaro, mi ne konsilas al vi voki lin tiel - ĉar en batalarto vi
eble ne estas tiel sperta kiel montara spirito. Venu al la
montaro Karkonosze, por ĝui ĝian belecon kaj sperti la
ĉeeston de montara spirito!
Sur supro de montaro Karkonosze (Krkonoŝe) estas limo de
du landoj – Bohemio sude kaj Pollando norde. Ankaŭ ĉeĥoj
rakontas multajn legendojn pri Krakonoš, sed li estas por
ĉeĥoj subtenanto kaj ŝatanto de honestaj malriĉaj homoj kaj
forta spirito de justeco.
JoDo
54
Ortopteroj
Oldřich Arnošt Fischer Kluba prelego por Esperantista Klubo Brno, filia societo de Ĉ E A,
la 27-an de marto 2019.
La ortopteroj
estas multenombra
insekta ordo. En la
mondo troviĝas 23
000 specioj, en
Ĉeĥa Respubliko 92 specioj. Plimulto da ortopteroj de Ĉeĥa
Respubliko estas longaj 15-30 mm. La plej malgranda nia
ortoptero, la grileto Myrmecophilus acervorum, estas longa
nur 2,5 mm, la plej granda specio estas la ensifero Saga pego
(75 mm, kun ovometilo eĉ 110 mm). La ortopteroj ofte ne
estas okulfrapaj. Teraj specioj estas brunaj aŭ nigraj, la
specioj, kiuj troviĝas sur plantoj estas verdaj, flavaj kaj brunaj
(kaŝ-kolorado). Mimikroj aŭ averta kolorado estas raraj. Iam
aperas rozkoloraj aŭ violetaj individuoj, sed tio estas
neheredeblaj difektoj de kreado de pigmentoj (eritrismo).
Korpo de ortoptero konsistas el tri bazaj partoj: kapo, torako
kaj abdomeno. La kapo estas globforma aŭ ovala. Buŝa
aparato estas mordema. La kapo portas unu paron de antenoj,
unu paron de makzelaj palpoj kaj unu paron de lipaj palpoj.
Krome grandaj okuloj, kiuj konsistas el multe da kunmetitaj
malgrandaj okuletoj, la ortopteroj povas havi 1-3 unuoblajn
malgrandajn okuletojn. La torako konsistas el tri segmentoj.
El ĉiu toraka segmento elkreskas po unu paro de kruroj. El la
dua kaj tria toraka segmentoj elkreskas po unu paro de
flugiloj. Ofte la tria paro da kruroj estas pli granda ol la unua
kaj la duaj paroj da kruroj. Tial multe da ortopteroj kapablas
55
bone salti. La unua paro de flugiloj estas haŭtforma. Ĝi
nomiĝas kovriloj (latine: tegminae). Sub la kovriloj estas
membranaj flugiloj de la dua paro. Multenombraj vejnetoj de
flugiloj signifas, ke la ortopteroj apartenas al antikvaj insektaj
grupoj. La membranaj flugiloj de kelkaj specioj havas bluan
aŭ ruĝan koloradon. Abdomeno havas dek segmentojn. Deka
segmento portas masklajn aŭ femalajn kopulaciajn organojn.
Seksa dimorfismo estas ofta. Femaloj ofte estas pli grandaj ol
maskloj. La maskloj kapablas stridi (krei laŭtajn sonojn). Ili
kreas la sonojn frotante siajn seksajn flugilojn aŭ krurojn sur
malmolaj strukturoj de flugiloj. La maskloj allogas la
femalojn per la stridado. La femaloj aŭskultante elektas
bonajn partnerojn. La ortopteroj bone aŭdas, sed iliaj
aŭskultiloj (oreloj) ne situas sur iliaj kapoj. Ensiferoj aŭskultas
per timpanaj organoj, kiu troviĝas en tibioj de la unuaj paroj
de kruroj. Akridoj havas timpanan organon en la unua
abdomena segmento. Vivciklo (metamorfozo) de ortopteroj
estas neperfekta (ĥrizalido mankas). Tio signifas, ke el ovoj
elkoviĝas nimfoj, kiuj multfoje dum sia evoluo ŝanĝas siajn
haŭtojn kaj pli kaj pli similas al adoltuloj. Ni nur neofte povas
trovi malplenajn haŭtojn (eksuviojn) de nimfoj, ĉar ili ilin
voras. Multe da ortopteroj estas herbovoruloj, ensiferoj estas
precipe rabaj, griloj estas ĉiovoruloj. En akridaj populacioj
aperas la ekzempleroj kun mallongaj flugiloj, sed ankaŭ bonaj
flugantoj, kiuj kapablas flugi en aliajn landojn. Migrado de
kelkaj akridaj specioj ĝis nun estas minaco por agrokulturo en
Afriko kaj Azio.
En la Biblio estas sugestive priskribita la akrida
migrado en Egipto: Kaj Moseo etendis sian bastonon super la
landon Egiptan, kaj la Eternulo direktis orientan venton sur la
landon dum tiu tuta tago kaj dum tiu tuta nokto. Kiam fariĝis
56
mateno, la orienta vento alportis la akridojn. Kaj la akridoj
venis sur tutan landon Egiptan kaj sidiĝis en la tuta Egipta
regiono en tre granda amaso; antaŭ ili neniam estis akridado
simila al ili, kaj poste neniam estos tia. Kaj ili kovris tutan
supraĵon de la tero, kaj la tero fariĝis malluma; kaj ili
formanĝis tutan herbon de la kampo, kaj ĉiujn arbajn fruktojn,
kiujn restigis la hajlo; kaj restis nenia verdaĵo sur la arboj aŭ
inter arboj de la kampo en la tuta lando. Eliro 10, 13-16.
La akrido Locusta migratoria Linnaeus kaj kelkaj
similaj specioj havas du formojn. Solema formo ne estas
danĝera, ĉar ĝi troviĝas unuope. Ĝi havas kaŝ-koloradon, ne
voras venenajn plantojn. Se multe pluvas kaj multe da plantoj
kreskas, la akridoj havas multe da nutraĵo. Femaloj metas
ovojn ofte, en mallongaj intervaloj. La specio rapide
multipliĝas. Adoltaj akridoj ŝanĝas haŭtojn. Dum kvar horoj
ili ŝanĝas ne nur aspekton (flava averta kolorado anstataŭ
antaŭa kaŝ-kolorado), sed ankaŭ tutan metabolismon kaj
konduton. Se la solema formo neniam voris venenajn plantojn,
la migranta formo voras ĉiujn verdajn plantojn, eĉ venenajn
plantojn, ĉar ĝi bezonas multe da energio por flugado. Ĝi
havas enzimojn, kiuj ĝin protektas kontraŭ plantaj venenoj.
Migranta formo eĉ kumulas venenojn en sia korpo. En
mezepoko la migrantaj akridaj specioj atakadis ankaŭ
Eŭropon. En la jaro 1338 la reĝo Karolo la 4-a observis atakon
de la akridoj en Bohemio, Moravio kaj Aŭstrio. En la 19-a
jarcento oni priskribis lastan akridan migradon en Moravio.
En la jaro 1954 la akridaro flugis el Kanariaj Insuloj en
Grandbrition. En la jaroj 2013 kaj 2016 la akridoj atakis
Madagaskaron. En atakitaj regionoj neniuj insekticidoj helpas,
ĉar la akridaro povas enhavi eĉ miliardojn da akridoj. Giganta
akridaro povas havi eĉ 12 km2 kaj pezas 4 000 t. Ĝi kun helpo
57
de vento kapablas flugi eĉ 200 km per unu tago. La akridoj
estas ankaŭ interaj gastigantoj de la cestodo Staphylocystis
furcata (Stieda, 1862), kiu estas parazito de sorikoj (en la
vivciklo de la cestodo la akrido estas intera gastiganto kaj la
soriko estas fina gastiganto). Tial natursciencistoj devas studi
la akridojn (kaj aliajn grupojn de la artropodoj) pli detale, ĉar
ĝis nun ne ĉiuj parazitaj vivcikloj estas klarigitaj. La
ortopteroj havas multe da malamikoj, precipe inter birdoj,
lacertoj kaj araneoj. Grandaj ortopteraj specioj voras pli
malgrandajn speciojn.
Plimulto da niaj ortopteraj specioj ne estas damaĝantoj.
Protekto de la ortopteroj estas precipe protekto de biotopoj, en
kiuj la ortopteroj kapablas evolui.
Aŭtovojo de Finnlando al Balkanio
Por Finnlando gravas bonaj rilatoj kun la MezEŭropo,
tiucele oni konstruas novajn aŭtovojojn. La du aŭtovojoj VIA
BALTIKA kaj VIA KARPATIA kruciĝas en Bjalistoko, ligas
Finnlandon kun Balkanaj landoj, Grekio kaj Mediteranea
Maro. Temas nome pri aktiva neŭtraleco, la tre specifa trajto
de ĉi tiu lando. La ĉefa arkitekto de tia politiko estis Urho
Kekkonen, homo kun vastaj horizontoj – kvarfoje reelektita
prezidento de Finnlando, kun ĉiam pli vasta popola subteno.
S-ro Kekkonen prudente gvidis la eksteran politikon de
Finnlando tra malkvietaj kaj foje danĝeraj tempoj. Dum lia
prezidenteco Finnlando atingis altan prestiĝon sur internacia
nivelo. La tuta artikolo ĉe: https://familiaro.com, 2019.
Ŝajnas, ke la aŭtovojoj preteriros nian respublikon…
58
Natura maniero neniigo de parazitoj en homa korpo
Fonto: OZ Biosféra www.biosferaklub.info, 06.02.2016
Niaj antaŭuloj sciis pri naturaj manieroj de neniigo de
parazitoj en homa korpo. Diversaj fontoj sciigas, ke ekzistas
ĉirkaŭ 2000 da diversaj parazitoj, kiuj povas vivi en nia korpo.
La homo povas gastigi dekojn da parazitoj en siaj intestoj, sed
ankaŭ en hepato, renoj, pulmo, seksorganoj, eĉ en cerbo kaj
koro.
Niaj antaŭuloj delonge sciis, ke inter manĝeblaj fungoj
ekzistas specoj, kiujn neniu vermo kaj insekto konkeras. Tiuj
fungoj estas ĉiam puraj sen parazitoj.
Kantarelo manĝinda (-/-/bot) (Cantharellus cibarius)
povas helpi al ni purigi nian organismon de neimvituloj. Por
tiu celo sufiĉas 3-5 da ekzempleroj. Vi ilin tranĉu, sekigu kaj
muelu. La polveron uzu, kiel spicon en manĝon. La
malgrandan pecon de la fungo oni povas manĝi eĉ krudan. La
gusto estas nekutima, interesa, brulgusta, simile kiel akra
kapsiko.
http://kudluvfotoatlashub.blog.cz/1702/prirodni-zpusob-
niceni-parazitu-v-organismu
Elektis kaj tradukis Blanka Hužerová, Ĉeĥio.
59
Grezijono antaŭ 40 jaroj kaj post 2 semajnoj
Anna Lowenstein
Mi unue vizitis Grezijonon en 1974 aŭ 1975, kiam mi
havis proksimume 24 jarojn. En la skota Esperanto-revuo mi
legis artikolon pri Grezijono: pri la kursoj kaj aliaj agadoj, sed
ankaŭ pri la kastelo mem. Mi tuj pensis, ke estante sola (ĉar
miaj gepatroj estis en Israelo) kaj sen aliaj devoj, mi povos
viziti tiun mirindan kastelon dum mia somera ferio. Tio estis
por mi aŭdaca, iom timiga kaj samtempe ekscita ideo. Mi
apenaŭ ĝis tiam ĉeestis Esperanto-kunvenon eksterlande, sed
fakte mi apenaŭ entute tiutempe estis vojaĝinta eksterlanden,
kaj certe neniam sola.
Por miaj malmultaj antaŭaj vizitoj en eksterlando kulpis
miaj gepatroj, kiuj organizis ĉiujn detalojn de la vojaĝo. Sed
nun mi iel devis mem malkovri, kiel atingi la urbon Baugé –
kompreneble tiutempe ne ekzistis Interreto, internaciaj
telefonvokoj estis tre multekostaj, kaj necesis aranĝi ĉion
letere. Finfine mi ja faris tiun grandiozan vojaĝon, per ŝipo al
Kalezo, per trajno al Parizo, tiam per alia trajno al Le Mans,
per aŭtobuso al Baugé, kaj finfine portante mian dorsosakon
mi marŝis al la kastelo.
Kaj tie mi restis dum du semajnoj, ĝuante la sperton la
unuan fojon en mia vivo paroli nur en Esperanto. Mi
partoprenis en la mezgrada kurso (bedaŭrinde post tiom da
jaroj mi ne plu memoras la nomon de la instruisto), amikiĝis
kun francaj junulinoj de mia aĝo, kaj ĉeestis ekskurson al la
antikva apoteko en la urbo. Mi memoras, ke ni spektis la
filmon Angoroj, sed kiel nova esperantisto mi ne plene
60
komprenis la tekston, tamen sufiĉe por sekvi la rakonton. Mi
malklare memoras ankaŭ prelegeton pri Schwarz kun legado
de kelkaj el liaj amuzaj poemoj, kiujn mi ja povis kompreni
kaj ĝui.
La kondiĉoj en la sepdekaj jaroj estis relative primitivaj.
Mi restis en ses- aŭ ok-lita ĉambro – kompreneble kiel junulo
mi elektis la plej malmultekostan eblecon. Mankis varma akvo
en la ĉambroj, kaj necesis alporti ĝin en kruĉoj de lavkuveto
en la koridoro. Aliflanke mi aparte ĝuis la bongustajn
francstilajn manĝojn.
Mi eĉ ne imagis tiutempe, ke iam mi mem verkos
artikolojn kaj eĉ librojn en Esperanto, ke mi havos
Esperantlingvan familion, kaj certe ne, ke mi iam mem fariĝos
instruistino en Grezijono.
Do, mi esperas, ke multaj esperantistoj partoprenos en
interesa semajno, kun propra ĉambro, varma akvo, kaj ĉio, kio
mankis antaŭ 45 jaroj!
Anna Lowenstein
gresillon.org/a
Foto Wikipedie.
61
Virgulino el Orleans – Jeanne d´Arc - Jana z Arku
estas legendo, kiu vere ekzistis. Ŝi naskiĝis komence de
la jaro 1412 en Loreno en kamparana familio dum tempo de
centjara milito. La milito fakte daŭris 116 jarojn. Dum vivo de
Johanka la milito kulminis. La milito de Anglio kontraŭ
Francio detruis landon kaj animojn de homoj de kelkaj
generacioj. Iaj francoj asertas, ke germanoj dum la dua
mondmilito tiom ne damaĝis, la angloj estis pli grandaj
malamikoj. Ja, tiaj longaj militoj ne havas venkintojn, nur
venkitojn kaj viktimojn. Danke al Jeanne okazis turno.
Francio ekdefendis la landon kaj la nova reĝo estis surtronita.
Jeanne stariĝis en frunton de armeo, kiu liberigis urbon
Orleans kaj helpis al Karolo la Sesa estiĝi reĝo.
Kiel ŝi sukcesis?
Ŝi vekis amasojn da homoj kontraŭ okupacio (ĉe ni ribelis
husanoj). Jeanne estis simpla junulino. Ŝi ne sciis legi nek
skribi. Leterojn, kiujn ŝi ĉien dissendadis, diktis.
En fino de ŝia mallonga vivo, ŝi mem estiĝis viktimo de
la propra sukceso. Burgundianoj, kiuj komplicis kun angloj
dum batalo ĉe Compiegne Jeannen kaptis kaj arestis en turon,
25 metrojn alta. Sed ŝi saltis el ĝi kaj la falon ŝi transvivis. Tiu
ĉi ago plifortigis ŝian influon. Angloj timigitaj de ŝia
populareco, ŝin de burgundianoj aĉetis je 100 pundoj kaj
starigis ŝin antaŭ tribunalo pro herezuleco.
Do, ŝi estis en aĝo 19 jarojn en urbo Rouen forbruligita.
La reĝo Karolo la Sesa, kiu regis danke al Jeanne, ne helpis,
tamen li povus. Nur post kelkaj jaroj li deklaris, ke la verdikto
estis juĝa eraro kaj Jeanne estis proklamita martiro. En la jaro
1909 ŝi estis superbenita kaj en la jaro 1920 sanktigita. Ŝi
estas patronino de Francio. JoDo, 2020.
62
„La mapo sur la muro de la laboratorio”
Unesko-Kuriero, junio 1971, eltiraĵo el la artikolo.
Iom da historio
Unu el la ĉefaj turnopunktoj en la disvolviĝo de ĥemia scienco
venis en 1869, kiam la rusa sciencisto Dmitrij Ivanoviĉ
Mendelejev [Дмитрий Иванович Менделеев] formulis la
leĝon de periodeco de la ecoj de ĥemiaj elementoj. Tiu ĉi leĝo
permesis rezigni la arkaikan metodon de provoj kaj eraroj en
ĥemia esplorado favore al modernaj metodoj, kiuj permesas
antaŭdiri la ekziston de antaŭe nekonataj elementoj.
La malkovro de Mendelejev aperis kvazaŭ kompletigo
de multnombraj provoj de sciencistoj diverslandaj kunigi la
ecojn de la elementoj en sistemon. Lia perioda tabelo estis
paŝo antaŭen en transiro de kvanto al nova kvalito kompare
kun la elementoj de la tabelo proponita en la 18-a jarcento de
la franca ĥemiisto Antoine Laurent de Lavoisier [ɑ̃ twan lɔʁɑ̃
də lavwazje]. Notindas, ke de Lavoisier konsideris elementoj
ankaŭ lumon kaj varmon generatajn dum bruligado. Li nomis
ilin “nekalkuleblaj fluidoj”. La verkoj de Lavoisier estis fruaj
antaŭsignoj de la strikte logika sistematiko de Mendelejev kaj
kontribuis al la malakcepto de la teorio pri flogistono -
malnova ĥemia koncepto, aperinta en la antikva Grekujo kaj
agnoskinta fajron unu el la fundamentaj principoj de la naturo.
En 1803, la angla kemiisto John Dalton [ˈdɔːltən]
proponis la atoman teorion, laŭ kiu al ĉiu el la 23 elementoj
konataj de Lavoisier, respondis nur al ĝi imanenta „atoma
pezo”.
Alia brita ĥemiisto, William Wollaston [ˈwʊləstən],
enkondukis la terminon „ekvivalenta pezo”. Ĉio ĉi permesis
establi iun ordon inter la tiam konataj elementoj, sed ĝis la
63
epoko de Mendelejev la koncepto mem de ĥemia elemento
restis malpreciza kaj allasis diversajn interpretojn.
Ĉirkaŭ 1850, la totala nombro de konataj elementoj
alproksimiĝis al sesdek. Multaj sciencistoj klopodis malkovri
ilian interrilaton, kombinante ilin en „triopojn”, „kvinopojn”
aŭ „okopojn”, metante ilin spirale ascende sur cilindro
imagata. Tiuj aktivadoj kontribuis por solvi la problemon,
kvankam plejparto de la samtempuloj perceptis ilin nur ludo
de fantazio. Tiel, s-ron John Newlands [njuːlændz], kiu
proponis la leĝon de oktavoj, dum lia parolado ĉe la Ĥemia
Societo de Britujo oni ironie demandis, ĉu li opinias, ke la
samajn atingitajn rezultojn eblus atingi per dismeto de la
elementoj en alfabeta ordo.
Kio estas la esenco de la teorio de Mendelejev?
Se diri koncize, la sciencisto proponis meti la
elementojn en ortangula tabelo, kun vicoj kaj kolumnoj, kiuj
estas ankaŭ nomataj „periodoj” kaj „grupoj”, laŭ ilia kreskanta
atompezo de maldekstre al dekstre ene de unu vico. La
respondaj vicoj estas aranĝataj unu sub la alia, kaj la kolumnoj
estas plenigataj per elementoj kun samaj ecoj, ekzemple tiuj,
kiuj formas oksidojn de la samaj kompono kaj strukturo. La
plej malmultaj atomoj de elemento (R) kombiniĝantaj kun plej
malmultaj atomoj de oksigeno (O) aperos en la unua kolumno,
pligrandiĝante per kombinado de proporcioj al la sepa
kolumno.
Jam de la komenco, Mendelejev estis konvinkita, ke li
sukcesis trovi la sciencan principon de klasifiko de ĥemiaj
elementoj. Krome, li komprenis, ke li malkovris objektivan
leĝon. Simile al tio, kiel, laŭ fama anekdoto, Isaac Newton
[ˈaɪzək ˈnjuːt(ə)n] malkovris la leĝon de universala gravito en
la momento, kiam sur lian kapon falis pomo, kaj James Watt
64
[wɒt], kiu observadis bolantan kaldronon, venis al la ideo pri
kreo de vapormaŝino, ekzistas vasta onidiro, ke Mendelejev
eltrovis la periodan leĝon dumdorme en sonĝo. Homoj emas
ne rimarki, ke kvankam kelkfoje scienca malkovro povas,
simile al ekbrilo de lumo, lumigi la menson de sciencisto, li aŭ
ŝi ofte devas pasigi jarojn por labori nerimarkate de aliaj,
super la temo de esploro. Louis Pasteur [lwi pastœʁ] poste
rimarkigis, ke nur la preta menso povas utiligi la ŝancon. Se
oni konatiĝas kun la agadoj de Mendelejev ĝis 1869, iĝos tute
klare, ke la malkovro de la perioda leĝo ne estis hazarda.
Genriĥ Teterin (Ukrainujo) kaj Claire Terlon (Francujo) - sciencistoj kaj
aŭtoroj de kelkaj sciencpopularigaj artikoloj.
El la rusa lingvo tradukis Andrej Peĉënkin (Ruslando).
65
Sisu, peno kiu fortigas
La finna vorto „sisu” enhavas la specifan, preskaŭ
mistikan sencon, kiu rilatas al finna nacia karaktero kaj
verŝajne ne ekzistas unuvorte en aliaj lingvoj. La unikeco de
tiu ĉi vorto malebligas rektan tradukon al aliaj lingvoj. Tial, ne
povante ĝin esprimi plej koncize, oni uzas por tio aron de ecoj
kiel ekz: persisteco, rezistopovo, fortikeco, risortemo
/vivenergio aŭ harditeco (malmoleco).
Pri sisu aperas pli kaj pli da libroj kaj periodaĵoj. En
lastaj jaroj popularas libro de Katja Pantzar. Naskiĝinta en
Kanado, ŝi decidis vivi en la lando de siaj finnaj gepatroj. Ŝia
libro montriĝis sukcesa kaj tradukita al kelkaj lingvoj. Tie la
aŭtorino promesas, ke per sisu oni akiros bonfarton, kuraĝon
kaj feliĉon. Eble ŝi konvinkis multajn legantojn, ĉar tiu libro
estas jam tradukita al kelkaj lingvoj.
JoDo.
Voltaire onidire skribis: En la vivo oni renkontas du tipojn da ŝtelistoj. Ordinaran,
kiu priŝtelos vin je mono, horloĝo, ĉevalo ktp. La dua tipo estas
politika ŝtelisto. Li prenos al vi vian estonton, viajn sopirojn,
viajn sciojn, ŝparaĵojn de via laboro, vian edukadon, vian sanon,
forprenos de vi energion, eĉ vian rideton.
La granda diverso inter ili estas: la ordinara ŝtelisto
elektas vin, por priŝteli vin, sed la dua – politika – forprenas de
vi vian vivperspektivon, tiun vi elektas mem.
Alia tre grava diverso (kaj ne la lasta) inter la ŝtelistoj
estas: la ordinara ŝtelisto estas persekutata de polico, sed la
politikan la polico ordinare protektas.
66
Bodycaching
Zuzana Rampichová blog iDnes.cz 2015.
Jam longe okazis al mi nenio nova. Mi eĉ pensis, ke
nenio okazos al mi plu. Tamen okazis, kun mia karulo ni
amikiĝis kiel du gejunuloj. Nura eraro de nia unika rilato estis,
ke ni ankaŭ ambaŭ „priŝteladis“ niajn familiojn – partnerojn
kaj infanojn. Nia amo estis romantika, inspirita, sed nia
konduto estis konduto de mensogemaj kanajloj.
Niaj koroj ordonadis al ni kaj ni ne volis ĉesi. Baldaŭ ne
sufiĉis rigardi al si en okulojn kaj teni manojn. Kun venanta
printempo el niaj honestaj promenoj okazadis pli kaj pli
sensavidaj ekskursoj en naturon. La kialo ne plu estis belega
kaj trankvila interparolo pri muziko aŭ pri kolektado de
fungoj. En tiu tempo komencis interesi nin serĉado de keŝaĵoj.
Tio donis al ni senton de aventuro kaj plu pretekston de niaj
promenoj ŝajne sen celo. La kialo estis klara – malproksimen
de ĉio kaj ĉiuj, ien, kie neniu konas nin, for kie neniu
renkontos nin kaj poste profunden kaj ankoraŭ unu foje.
La serĉado de keŝaĵoj gvidis nin en lokojn, kien ni certe
neniam planus iri. Iaj keŝaĵoj estis kaŝitaj laŭ trafikvojoj kaj
lokoj ŝatantaj de turistoj, sed iam gvidis nin en enon de naturo.
Tie oni povis pensi laŭ spuroj sur herbejo kaj arbustoj, ĉu la
lokon ofte vizitas keŝŝatantoj, kie ni povis trovadi ladajn
skatoletojn aŭ botelojn kun kajeretoj kun datoj de trovo.
Dum tiuj ĉi pasiaj serĉoj ni ĉesis esti singardaj. Unue ni
komencis en kajereton skribi niajn nomojn. Ili aspektis apud si
tre bele kaj poste ni enskribis eĉ niajn retadresojn. Kaj
informojn pri niaj trovaĵoj ni enmetis en niajn telefonojn, por
ke ni eĉ unu trovon malmemorus. Tiel en niaj saĝtelefonoj
67
kreiĝis bela mapo de niaj serĉadoj. Kaj pli, ni aldonadis al ĉiu
trovo ambiguan mesaĝon, pri kio ni ĉion faris. Ni nomis tiujn
ekskursojn al aliaj mondoj bodycaching kaj ni pensis, kiel ni
estas spritaj, ni du solaj kontraŭ tuta mondo.
Venis somero kaj ferioj. Mi forveturis kun mia filo en
kabanon en Šumava por kolekti mirtelojn, ekskursi. Mi multe
legis kaj nostalgie serĉis geokeŝaĵojn en ĉirkaŭaĵo kaj per
telefono mi certigis min, ĉu mi estas senĉese amata kaj
amanta. Poste la karulo subite eksilentis. La telefonvokon li ne
akceptadis, ne reagis retmesaĝojn. Mi panikiĝis.
Alveturis mia edzo kun dramo en okuloj. Mi scietis –
ĉio estas malkovrita. Mi ne sciis ekzakte kial, ĉu nenuligitaj
retmesaĝoj, aŭ iu „amiko“, aŭ listo de telefonvokoj, sed laŭ
nekohera edza parolo ŝajnis, ke kialo estas niaj ŝatataj keŝaĵoj.
Mi silentis kaj atendis ĝis ĉesos krioj:
SENPROKRASTE ĈESU TION!!“
Mi diris nenion, nenion promesis. Mi ne povis imagi
mian vivon sen pluaj keŝtrovoj. La edzo forveturis kaj mi
restis en malĝoja meditado.
La edzo aperis sekvan tagon. Li jam ne kriis. Prenis
mian telefonon, kiun mi zorgeme purigis de mesaĝoj kaj
montris al mi indikon de tri keŝtrovoj, lokitaj eble cent
metrojn de nia kabano.
„Tio estas por vi. Komencu de tiu, kiu estas la plej
proksime. Faru tuj!“
Li pelis min konfuzitan eksteren kaj mi kiel ŝafo ekiris
laŭ kampovojo kien gvidis min koordinatsistemo. Mi ĝisiris
en centron de kampo al malnova tilio kun benko. La keŝon mi
trovis tuj. En skatoleto estis numeroj de alia kaŝejo de keŝo kaj
io metala – ringo – ora ringo. Unue mi pensis, ke la ringo
68
estas donaco de edzo, sed la ringo estis tre granda kaj uzita
kun signo de dato antaŭ dudek jaroj.
Mi ne komprenis. Mi redonis la ringon en skatolon kaj
iris al la dua keŝloko. Trovi la botelon estis pli komplika, sed
mi trovis ĝin post kelkaj minutoj. El la botelo mi eligis ion
strangan – fingron! akurate forhakita. Kelkaj sekundoj pasis,
ĝis mi komprenis, ke mi ne sonĝas.
En tiu momento mi devus forkuri, forkuri
malproksimen, sed mia ŝafa volupteco devigis min iri al la tria
trovloko kaj trovi lastan trovaĵon.
GPS en telefono gvidis min en forlasitan bienon kaj en
malnovan garbejon. Mi staris kaj atendis ĝis miaj okuloj
alkutimiĝos en mallumo. Mi envenis inter malnova fatraso,
rustaj agrikulturaj maŝinoj, senbezonaj aĵoj. Sur mian kapon
gutis io malseka. Mi ekrigardis supren kaj ekvidis balancantan
barelon, malnovan, rustan. Sur la barelo estis surskribo per
blua koloro: Bodycaching. El ĝi malrapide gutis malhela
sango.
JoDo.
Iaj homoj kapablas vundigi nin pli,
ol ni meritas nur pro tio,
ke ni ilin amas pli, ol ili meritas.
69
Donaceto
Juvelkomercisto de malgranda, sed eleganta komercejo
sidis ĉe sia tablo kaj rigardis al strato.Antaŭ lia montrofenestro
stariĝis knabineto kaj per nazeto tuŝis la vitron. Ŝiaj okuletoj,
bluaj kiel ĉielo disbrilis, kiam ekvidis verdan juvelon. Kuraĝe
malfermis pordon kaj montris al smeraldan kolĉenon: „Mi
deziras ĝin por mia fratino kiel donaco, ĉu vi povas ĝin bele
paki?“
La juvelkomercisto surprize diris: „Kiom da mono vi
havas?“
Knabineto senhezite disŝutis sur tablon el lada skatoleto
plenon de moneroj kaj kelkaj baknotoj, ankaŭ metalaj
figuretoj kaj konketoj kaj diris fiere: „Ĉu sufiĉas? Mi volas
aĉeti donacon al mia pliaĝa fratino. De tempo, kiam mortis nia
panjo ŝi prizorgas nin. Ŝi ne havas tempon por si mem.
Hodiaŭ ŝi havas naskiĝtagon kaj ŝi certe tre ĝojos pri donaco.
La ŝtono havas la saman koloron kiel ŝiaj okuloj.“
La viro foriris al apuda ĉambro kaj revenis kun papero
bele ore kaj ruĝe desegnitan kaj zorgeme pakis skatoleton kun
kolĉeno: „Nu, prenu ĝin, Portu ĝin singarde.“
Knabineto portis sian trezoron fiere.
Post unu horo venis en vendejon bela knabino kun verdaj
okuloj kaj hararo de miela koloro. Ŝi metis sur tablon paketon,
kiun la komercisto tre zorgeme pakis antaŭ unu horo kaj
demandis: „Ĉu tiu ĉi kolĉeno estis vendita ĉe vi?“
„Jes, fraŭlino.“
„Kiom ĝi kostis?“
„Tio estas interkonsento kun kliento kaj mi. La informo
estas konfida.“
70
„Sed mia fratino havis nur kelkajn monerojn, ŝi ne
povis tian kolĉenon aĉeti:“
La komercisto prenis la skatolon, denove ĝin pakis kaj
donis al knabino: „Via fratino ĝin pagis. Ŝi pagis pli ol kiu ajn
alia, ŝi donis ĉion, kion ŝi havis.“ Iu nekonata sendis al mi, JoDo
František Mendík (1859 -1947)
pasis infanaĝon kaj junecon en Mnichovo Hradiště en
Ĉeĥa paradizo. Ĉi tie li kreis sian familion kaj laboris kiel
oficisto ĉe distrikta juĝejo kaj pli poste kiel direktoro de
ŝparbanko. Laboris ankaŭ kiel skabeno, agis en lokaj asocioj,
en sporta klubo Sokol, en amatora teatro „Tyl“, en muzea ligo
ktp. En la jaro 1926 li emeritiĝis kaj translokiĝis al sia filo en
Pragon. Dum tempo, kiam li vivis en Prago, Fr. Mendík
komencis skribi siajn rememoraĵojn – entute 8 manskribajn
librojn – 3 volumoj „Rememoraĵoj“ kaj 5 volumoj „Memuaroj
de la familio“.
De Muzeo en Mnichovo Hradiště mi ricevis kopion de
parto pri Avulino el Skokovy de sinjorino Dumková el verko
de Fr. Mendík.
Sur la domo 33 sur la Placo en Mnichovo Hradiště
havas Fr. Mendík memortabulon. Similan havas ankaŭ
doktoro Josef Hradil, fondinto de Esperanta klubo sur la
domo 325 en strato Víta Nejedlého. MUDr Hradil estis
posedanto de penziono Espero – eksa kuracejo de
popolnaturkuracistino „Avulino el Skokovy.“
JoDo
71
HANAOKA Seišu TONIŠI Jooko, Japanio
Antaŭ ĉirkaŭ 230 jaroj, 23-a de oktobro naskiĝis Seišu
en vilaĝo Hirajama en urbeto Naga-ĉo, kantono Naga,
gubernio Ŭakajama. Tuj post ol li naskiĝis, li laŭte ekkriis kaj
la ventego ĝis tiam furiozanta sereniĝis. Aperis bela ebena
nubo sur aŭtuna blua ĉielo. Pro tio lia patro Naomiĉi nomis la
bebon Unpei, kiu signifas trankvilan nubon. Kaj la patro diris
al si mem: „Tiu ĉi bebo certe estos homo, kiu feliĉigos la
homojn.
La familio HANAOKA heredis la profesion de
kuracisto de generacio al generacio kaj ili servadis kuraci
72
pacientojn en la vilaĝo. Lia patro Naomiĉi estis ankaŭ kirurgia
kuracisto. Seiŝu de sia infanaĝo, rigardante pacientojn de sia
avo kaj patro sciis, ke en la mondo troviĝas multaj malfacilaj
malsanoj, kiujn eĉ kuracistoj ne povas kuraci. Li ofte vidis
pacientojn mortantajn plori kaj krii: „Aj, doloras! Doloregas !!
Ne estas klare, de kiam, sed Seiŝu komencis pensi: „Mi
volas rapide fariĝi kuracisto kaj resanigi homojn kun
nekuraceblaj malsanoj. Mi ankaŭ volas forpreni de ili la
doloron.“
Kiam Seiŝu atingis la aĝon de 23 jaroj, li senhezite petis
de sia patro: „Mi volas lerni pri moderna medicino en Kioto.“
Sed lia patro respondis majĝoje: „Mi ne havas sufiĉan
monon por sendi vin al Kioto por studi. Mi tre deziras tion,
sed bedaŭrinde, ne eblas. Forlasu vian deziron.“ Naomiĉi
havis ok infanoj kaj pro tio lia vivo estis tre malfacila.
La pli junaj fratinoj Okacu kaj Koriku subaŭskultis ilian
parolon malantaŭ la ŝoĵio (papera pordo). La parolo tre
ĉagrenis ilin. Ili eniris la ĉambron kaj petegis: „Mi petas
paĉjo, bonvolu sendi lin al Kioto. Ni diligente perlaboros
monon por lia studo per teksado.“
Tiutempe en Kioto loĝis multaj elstaraj kuracistoj, kiuj
studis eŭropan kaj ĉinan medicinon. Veninta al Kioto Seiŝu
legis multajn librojn kaj ekhavis la ambicion fariĝi tia
kuracisto en Japanio, kia estis HUA Tuo en Ĉinio. HUA Tuo
estis ĉina kuracisto antaŭ ĉirkaŭ 1.800 jaroj. Li kuracis
malsanulojn operaciante kancerojn en kapo kaj profunda
brusto. Laŭ onidiro lia operacio ne donis doloron al la
pacientoj pro la uzo de anestezaĵo nomata Mafutang. „Mi
eltrovu adekvatan anestezaĵon, per kiu oni povos sendolore
operacii homojn kun malfacilaj malsanoj. Mi fariĝu la HUA
73
Tuo de Japanio.“ Tiu aspiro kreskis en lia koro tagon post
tago.
Seiŝu revenis al naskiĝloko post trijara lernado en Kioto
kaj edziĝis al fraŭlino Kae de najbara vilaĝo. Kae sindone
helpis al sia edzo per teksado por bandaĵoj kaj per kultivado
de medikamentaj herboj, kunlabore kun liaj du fratinoj Okacu
kaj Koriku. Seiŝu kuracis tiom da pacientoj venintaj al li laŭ
sia kapablo, eĉ se ili ne povis pagi. Lia reputacio kreskis kaj
venis multaj pacientoj, pro tio li fariĝis tre okupata.
Tamen malgraŭ ĉia okupiteco li neniam ĉesis esplori
anestezon. Li vagadis en kampoj aŭ montoj serĉante
drogherbojn kaj ĉiel klopodis por prepari anestezaĵon eĉ koste
je dormhoroj.
En iuj herboj troviĝas forta veneno, kiu povas mortigi
homojn. Eĉ akonito kun sia bela floro kaj stramonio, plurfoje
provita de Seiŝu entenas tre danĝerajn venenojn.
Seiŝu ankaŭ ellaboris mem diversajn kirurgiajn
instrumentojn.
Ĉiam, kiam Seiŝu preparis novan anestezaĵon, li testis
ĝin per hundoj aŭ katoj. Iuj bestoj blindiĝis aŭ eĉ mortis pro la
eksperimentoj. Plej malĝojiga afero por Seiŝu estis tio, ke lia
pli juna fratino Okacu mortis pro mamkancero antaŭ ol li
sukcesis prepari anestezaĵon. Tiam ŝi estis 31-jara. Okacu
neniam edziniĝis; ŝi nur dediĉis sin al teksado por subteni sian
fraton. Seiŝu tre bedaŭris ŝian morton dirante: „Ho, se mi nur
estus sukcesinta prepari anestezaĵon sufiĉe frue por savi ŝin!“
Kelkaj jaroj pasis post la morto de Okacu. Iun tagon
Kae aŭdis laŭtan ridegon de Seiŝu. Trikolora kato nomata
Matucu dormadis dum tri tagoj pro la anestezprovo, sed kiam
ĝi vekiĝis, ĝi subite faris transkapiĝan salton. „Finfine vi
sukcesis prepari aneztaĵon, ĉu ne? Gratulon!“ Ĉiuj reciprokis
74
ĝojon. Tiam jam pasis 15 jaroj, de kiam li komencis la
laboron.
Tamen Seiŝu ankoraŭ ne povis apliki la preparitan
anestezaĵon al homa operacio, ĉar en kato kaj homo diferencas
la efiko de la medikamento. Liaj patrino Ocugi kaj edzino Kae
komprenantaj lian koron, iris sinsekve al lia ĉambro kaj diris:
„Donu al mi vian anestezaĵon.“ „Provu ĝin ĉe mi.“ Seiŝu
ĉagrene hezitis, sed finfine li decidis provi ĝin ĉe ili.
Konsiderante iliajn aĝon kaj sanstaton, li aranĝis la
medikamenton por ili. Dum multfoja provado bedaŭrinde lia
edzino Kae perdis sian vidpovon.
Malgraŭ tio, danke al ilia sindona provado klariĝis la
taŭga dozo por operacio kaj fine la anestezaĵo pretiĝis. Oni
nomis ĝin Cusentan (sendoloriga pulvoro). Seiŝu finfine
realigis sian revon fariĝi la HUA Tuo de Japanio. Li bezonis
dudekon da jaroj por fari tion.
Sciantaj la reputacion de Seiŝu multaj homoj el la tuta lando
venis al la vilaĝo Hirajama por studi medicinon. Hirajama
fariĝis kvazaŭ medicina universitato, kien venis kuracistoj,
por studi la „hanaokan metodon.“
Ankaŭ multaj severe malsanaj homoj venis al la vilaĝo
por resaniĝi, aŭdintaj la famon. Feŭdestro de la feŭdo Kiŝu
(nuna gubernio Ŭakajama) petis pere de sendito: „Laboru kiel
mia speciala kuracisto en la kastelo.“
Sed Seiŝu fordankis, dirante: „Mi fariĝis kuracisto por
kuraci ĉiujn homojn. Se mi estus en via kastelo, mi ne povus
kuraci ĉiujn.“
Kiel lia patro Naomiĉi diris jarojn antaŭe, portante la
bebon Seiŝu en la brakoj: „Li certe estas naskita por feliĉigi la
homojn.“ Tradukis Harukuni Egawa, 1997.
75
La israela kazo kaj „lingva demokratio”
Giorgio Silfer
La Parlamento de Israelo ĵus aprobis leĝon, kiu ŝajnas
taŭga por konduki al skizofrenio certajn esperantistojn. Temas
pri ambigue interpretebla ŝanĝo de la lingva reĝimo en la
lando.
Unuflanke, la ĝisostaj finvenkistoj, malamikoj de la
angla lingvo, devus ĝoji, ĉar la angla ne estas plu oficiala en la
ŝtato. Kompreneble ĝi ne estas malpermesata kaj ĝi restas unu
el la plej komprenataj en la lando (kvankam malpli ol la rusa,
pro la enmigrintoj). Tamen ĝi malaperos el la oficialaj
dokumentoj, unuavice el la bankbiletoj kaj el la vojŝildoj. Per
tiu parlamenta decido, forte dezirata de la nuna registaro,
fermiĝas preskaŭ jarcenta epoko: ja la angla envenis
Palestinon pro la atribuo al la Brita Imperio (tiam ankoraŭ
vere imperia) de teritorio sub mandato de Ligo de Nacioj. Do
unu landon malpli en la angla Konfederacio.
Sed kun la angla, ekde la 1920aj, apudvivis du aliaj
lingvoj: la (nov)hebrea kaj la araba. La fino de tiu epoko
signifas ankaŭ la maloficialigon de la araba. Kaj dum la
anglalingvanoj (kontraŭ kiuj la cionistoj relative ofte pafis)
foriris de longe, arablingvanoj daŭre vivas en Israelo, eĉ
konsistigas fortan minoritaton. Tiom ke, se hodiaŭ ekestus du
ŝtatoj en Palestino, certe unu estus plene araba, dum la alia ne
povus esti plene hebrea.
La decido de la israela parlamento devus embarasi tiujn
kiuj pledas por “lingva demokratio”, se tiu esprimo indikas
respekton por la minoritatoj, kaj ne estas nur vaka formulo por
ial pravigi la ekziston de neregistara internacia organizo
76
nomata UEA, kun individuaj membroj kulturpolitike
motivitaj, ne plu per la pacifismo de Hodler kaj Privat, sed per
la pragmatismo de Fettes.
Lingvopolitiko restas ankoraŭ tiel akcesora fako, ke
certe prezidento Trump ne zorgos pri la senrangigo de la
angla, ĝuste kelkajn semajnojn post la agnosko de li donita al
Israelo, per la inaŭguro de la usona ambasado en Jerusalemo.
Kvankam ĝuste la usona delegacio protestis pro la Unesko-
rezolucio, kiu arabigas ĉiujn toponimojn en Jerusalemo: do ia
konscio pri la problemaro tamen ekzistas.
Efektive estas malagrable, kiam lingvoj ne gajnas sian
rangon per muziko, kulturo aŭ eĉ sporto kaj gastronomio (kiel
okazis kaj plu okazas por la itala, sen bezono de parlamenta
normigo), sed ili fariĝas parto kaj rimedo por naciisma
taktiko. Des pli, ke tiam la kontraŭa movo plu rilatas al alia
ŝovinismo. Se mi havus la (mis)ŝancon esti ŝemido en Israelo,
mi elektus alian strategion.
Mi batalus por ke la tuta socio konsistu el dulingvuloj,
arabe kaj hebree. Certe gramatike kaj leksike ne perfektaj (ĉu
la olimoj mem plene posedas la hebrean?), sed homoj
avangardaj. Kaj tio estus mia maniero esprimi malkonsenton;
eĉ sen bezono de „lingva demokratio”.
Magdeburga folio,
Neregula interreta Informilo pri aktualaĵoj el la mondo esperantista
N-ro 149(49) Januaro-Februaro 2019
77
Jakub Vágner je la 2-a de oktobro 2019
Mi amas vivon. Tion mi edukiĝis de miaj gepatroj. Ili
akompanis min dum ĝojo eĉ dum tempo de malkuraĝo, timo
kaj senespero. Ili transdonadis al mi siajn vivspertojn kaj
valorojn. Kaj tion faris ankaŭ niaj familiaj amikoj kaj homoj,
al kiuj mi, kiel malgranda knabo alrigardis kaj ili prenis min
inter si, kiam ili iterparolis kun mia paĉjo. Mia paĉjo estas mia
modelo de vivo. Li pri plejparto de homoj ĉiam parolis bone
kun respekto. Li neniam proponis al mi sin mem kiel modelo.
Se li parolis pri Karel Gott, li parolis kun granda honoro kaj
respekto.
Mi hodiaŭ rememoras Karel Gott-on, kiam mi tenis lin
ĉe pantalono kaj mi tre malgajas. La lastan momenton mi
vidis lin, kiam mi kun Miroslav Donutil aranĝis feston okaze
de naskiĝtago de mia patro en palaco Lucerna. Karel venis
bondeziri al mia patro. Li parolis sur estrado ne nur pri mia
patro, sed ankaŭ pri mi kaj mia vivo. Li parolis bele kaj kun
78
respekto kaj mi ne scias, ĉu mi tion meritas. En tiu momento
mi konsciis, ke Karel Gott estis en mia vivo ĉiam inspiro kaj
gvidis min en vivo multe pli, ol mi antaŭsentis. Karel Gott
estis kaj estos ĉiam lumo, kiu gvidis ne nur min, sed tutan
nacion.
Onidire, ke ĉiu homo estas anstataŭebla. Amikoj de mia
patro mortadas. Ne nur amikoj de famaj nomoj, mirindaj
homoj de malnova generacio kaj neniu ilin anstataŭas. Tiaj
grandaj persono en plijunaj generacioj mankas. Ja mankas
honoro, humilo kaj respekto, kiuj estis por malnova generacio
komprenebla.
Nun forpasis persono, kiu kunigis ĉiujn generaciojn per
la plej forta kunilo. Nun mi scias, ke iuj homoj estas
malanstataŭeblaj. Se mi havos infanojn, mi rakontos al ili
multajn okazaĵojn kaj pri honoro, kiun mi en mia juneco povis
vivi apud grandulo, kiu estis Karel Gott.
Hodiaŭ mi ploris, mia koro doloris. Mi scias. ke viroj
ne ploras. Mi konscias, ke restis nur malmulte de amikoj de
mia patro. Karel Gott vivis por ni ĉiuj. Li disdonadis sin mem,
ĝojon por tuta nia lando. Mi pensas, ke li ne volus, ke mi
afliktadu, sed portu lian vivfilozofion, ne vivi nur por si mem,
sed disdonadi ĝojon al homoj ĉirkaŭ ni, ne atendante dankon,
refuti malamon, falson kaj furiozon.
Majstro, vi havas mian senfinan admiron kaj por ĉiam
vi restos mia parto.
JoDo
79
Lulkanto por galanto
Dormu kara beb-galanto,
dormu dum la venta kanto.
Dormu sub la neĝ-kovrilo,
dormu en glaci-lulilo.
Dormu beb’ de vent’ vartita,
beb’ kun verda ĉapo pinta,
bebo kun petal-suĉilo,
bebo kun foli-mantilo.
Nokta frost’ kun aĉa dento,
Rampas kiel fi-serpento,
volus ĝi vin aĉe mordi,
volus ĝi vin aĉe tordi.
Beb’ kun ĉapo pinta punta,
venas la printempo bunta,
venas ĝi kun sun-radioj,
venas ĝi kun gajaj krioj.
Dormu beb’ de vent’ vartita,
beb’ kun verda ĉapo pinta,
bebo kun petal-suĉilo,
bebo kun foli-mantilo*.
Kaŝu vin sub neĝ-kovrilo,
sidu en glaci-lulilo.
Frumatene varmo venos,
tuj la froston sun’ forpelos.
Mi demandis Luizan pri genezo de tiu kanto. Jen ŝia
respondo:
„Galanto estas delikata floro, kiu aperas en Rumanio
fine de vintro kaj ŝajnas anonci la proksimiĝon de printempo.“
Dum miaj infaneco kaj juneco ĝi havis por mi apartan
signifon: ĝi anoncis ankaŭ la proksimiĝon de mia naskiĝtago
kaj ŝajnis beni min okaze de ĝi, kiam oni donacis ĝin al mi
kune kun bondezir-vortoj.
*) Mantilo: larĝa tuko por kapo kaj ŝultroj.
80
Bluaj koboldoj
Marie Havlová
Stacidomoj estas grandaj kaj malgrandaj, sed ankaŭ
etaj. En stacidomoj estas diversaj nombroj de reloj, komutiloj
kaj signaliloj. Okazaĵo pri kiu mi volas rakonti, okazis en iu
eta stacidomo. Ĝi ankoraŭ ne estis renovigita kaj ĝi influis
humoron nostalgian.
La plej ĉefa kaj grava persono en tia stacidometo estas
kajestro kun ruĝa ĉapo sur kapo. Tie ankoraŭ laboras
relkomutistoj, kiuj per brakoj manipulas komutilojn kaj
signalilojn. Ili estas taĉmento, pasadas komune tempon kaj ili
devas esti vere bona kolektivo. Ili deĵoras en du laborperiodoj
- tagaj kaj noktaj.
Kajestro laboras en konstruaĵo de stacidomo.
Relkomutistoj havas malgrandajn dometojn sur ambaŭ flankoj
de stacidomo, proksime de komutiloj. En tiu eta stacidomo, eĉ
aliaj stacidomoj, estis malgrandaj signaliloj kun blua lumo -
bluaj koboldoj. En tiu malgranda dometo estis tableto, seĝeto
kaj ŝranketo, same kiel estas ĉe homoj. Ankaŭ koboldoj ne
estas nur bonaj, iuj estas ankaŭ enviemaj, iaj kverelemaj.
Iam venis iu bona koboldo en la blukoboldan dometon
kaj renkontis malbonvenigon de la koboldo en dometo. Bona
koboldo havis ordonon translokiĝi en la dometon. La koboldo,
kiu havis ordonon ankaŭ translokiĝi en alian dometon, ne
volis forlasi sian tableton, seĝeton kaj ŝrankon kaj komencis
bonan blukoboldon persvadi kaj kiam li ne sukcesis, komencis
damaĝi. Sed finfine li devis obei ordonon kaj foriri de „siaj"
tableto, seĝeto kaj ŝranketo.
81
Kia estas instruo por tiu blukoboldo? Ĉiu estas
anstataŭebla!
Dometoj ne estas propraĵo nia, sed tamen, ni povis tien
revenadi, reveni en infanaĵon, rigardi trajnetojn, kalkuli
vagonojn, gvidi tien niajn infanojn, genepojn. Neniu pelis nin,
eĉ ne hundojn kaj katojn. Bluaj koboldoj ŝatis atendantojn kaj
nurajn vizitantojn. Bedaŭrinde okazas, ke oni trovas iam iun
koboldon, kiu estas grumblema kaj pensas, ke la stacidomo
apartenas nur al li kaj forpelas vizitantojn.
Estas bone, kiam ni estimas stacidomojn kaj
stacidometojn, kie ankoraŭ vivas bonaj bluaj koboldoj,
neforpelitaj de modernigo, kie ni povas trovi nostalgian etoson
de pasinteco.
Via Blua Koboldino el dometo sub ponto.
El Almanako „Literáti na trati VI. 2019" p.90.
Tradukis BH.
En la Almanakon regule kontribuas nia E-klubo Klementinka,
Mladá Boleslav.
82
TADEUSZ KOŚCIUSZKO - AMIKO DE LA HOMARO
Mieczysław Rokosz [mjeĉisŭav rokoŝ], historiisto
Prezidanto de la Komitato de la Ŝutmonteto al Kościuszko en Krakovo
Artikolo verkita por la Projekto Zamenhof-Kościuszko, 2019. Mallongigo prelegcela, esperantigo: Maria Majerczak, Scienca
Esperanto-Rondo, Jagelona Universitato.
https://eo.wikipedia.org/wiki/Dosiero:Pl-Tadeusz_Kościuszko.ogg
Tadeusz Kościuszko naskiĝis la 4-an de februaro 1746, en la pola-litova ŝtato1, en mezklasa nobela familio. Li iĝis inĝeniero. Cetere, li estis multtalenta persono.
Agado en Ameriko
Ne trovinte postenon en sia lando, li decidis partopreni la militon por sendependeco de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko kiel la ĉefinĝeniero (1775-1782). Per, interalie, siaj fortikaĵoj li kontribuis al la venko, ricevis generalan rangon kaj la honoron de nacia heroo de Usono.
En Pollando
Post reveno al la patrujo (1784), li ricevis postenon en la armeo kaj generalan rangaltigon. En 1792 li batalis por defendo de la Konstitucio de la 3-a de Majo. Tiu leĝa akto estis la unua konstitucio en Eŭropo. Ĝi celis progresigajn reformojn de la pola ŝtato. Ĝi volis malhelpi la reformojn la rusa carino, kiu sendis fortegan armeon sur la teritorion de la najbara Pollando. Komence, Kościuszko kaj liaj soldatoj venkis en bataloj. La generalo estis distingita per la nova ordeno VIRTUTI MILITARI,
1 Pollando kaj Litovio estis ligitaj per persona unio (1385-1795).
83
iĝis nacia heroo de Pollando kaj honora civitano de la Franca Respubliko. Tamen, la batalado kontraŭ la multe pli grandaj militaj fortoj, helpataj de Prusujo, ne povis finiĝi per venko, kaj okazis okupo de parto de Pollando (1793).
Tiam estis farita plano pri nacia insurekcio, celanta reakiron de plena sendependeco. Oni elektis Kościuszko-n kiel la estron. Sur la Ĉefpaco de Krakovo li solene ĵuris servi nur la nacian aferon2. La Koscjuŝkan Insurekcion (marto - novembro 1794) partoprenis ĉiuj socitavoloj. Laŭ la estro, militado por libereco devus esti ligita kun sociaj reformoj. Tio estis tempo de batalado, sed ankaŭ de konstruado de bazo de respublika, demokrata ŝtato, kun rajtoj por ĉiuj sociaj tavoloj. Post persista batalado kaj venkoj, ankaŭ la insurekcio malsukcesis. Kościuszko, vundita, kaj miloj da soldatoj iĝis militkaptitoj. Sed la insurekcio savis la dignon kaj honoron de la nacio.
Post reveno el la malliberejo, Tadeusz Kościuszko loĝis en Francio kiel politika elmigrinto. La lastajn vivjarojn li pasigis en la sola eŭropa lando kun respublika reĝimo - Svislando. Li mortis en Soloturno, la 15-an de oktobro 1817. Li estis entombigita en la reĝa kripto de la kastelo Wawel, en Krakovo.
KION INSTRUAS AL NI KOŚCIUSZKO
Kościuszko estis kaj restas simbolo de la nemalhavebla rajto de ĉiu nacio al propra, sendependa ŝtato. Sed liaj meritoj ne limiĝas al la propra nacio. Li estis la unua homo, kiu la „komercon de ebono” (tiel oni nomis vendadon kaj sklavigadon de nigrahaŭtaj homoj) opiniis hontego de la homaro, same kiel la plej
2 Bildoj pri la solena ĵuro (Przysięga Kościuszki): https://www.google.com/search?newwindow=1&rlz=1C1FDUM_enPL472PL472&q=
przysi%C4%99ga+ko%C5%9Bciuszki&tbm=isch&source=univ&sa=X&ved=2ahUK
Ewj6wrnrtubjAhXjlosKHYIpBcIQsAR6BAgFEAE
84
granda malbono en lia patrujo estis, laŭ li, subjugiteco de la kamparanoj. Kaj li agadis kontraŭ tiu fenomeno.
Kościuszko estis granda filantropo, amiko de ĉiu homo, senkonsidere al liaj haŭtkoloro, nacia aŭ etna aparteno, religio. Generalo Lafayette, lia kunmilitanto en Usono, diris pri li: „Li al la tuta mondo apartenas, kaj liaj virtoj estas propraĵo de la tuta homaro”. La meritoj de Kościuszko estas universalaj kaj nefortempiĝantaj. Pruvas tion, interalie, la ĉirkaŭ 200 lin omaĝantaj monumentoj, en la mondo. Al la plej malnovaj apartenas la simbola tombo de la heroo - la Ŝutmonteto al Kościuszko (Kopiec Kościuszki), en Krakovo, konstruita de la pola nacio en la jaroj 1820-1823.
Kio estas Kościuszko por ni, hodiaŭ?
Li aperas kiel persono tute moderna kaj aktuala. Se hodiaŭ ni konscias, ke neniu kontinento havas la rajton konsideri sin senkulpa, ke nur en la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento la Aŭstraliaj aborigenoj estis forstrekitaj el la listo de faŭno kaj flaŭro, se ni troviĝas vid-al-vide al la problemo de hom-komerco kaj diversforma handikapigado de la digno de la homo kaj de lia rajto pri libereco kaj feliĉeco, Kościuszko meritas nian memoron, li estas „daŭre bezona heroo”. Kaj sendube tial UNESKO aŭspiciis la tutmondan festadon, en 2017, de lia 200-a mortodatreveno.
LA TESTAMENTO DE TADEUSZ KOŚCIUSZKO
En sia testamento, T. Kościuszko petis sian amikon, Thomas-on Jefferson, postan Prezidenton de la Unuiĝintaj Ŝtatoj,
ke li uzu la grandan monsumon, kiun konsistigis la posttempe pagita al la generalo salajro, por aĉeti liberecon de tiom da nigrahaŭtaj homoj, al kiom eblos doni grundon kun ilaro kaj
brutaro, garantii edukon fakan, same kiel socian, por ke ĉiu el ili
85
konu la rajtojn kaj devojn de liberaj civitanoj3. Th. Jefferson diris pri Kościuszko: "li estis la plej pura filo de libereco, kiun mi konis,
[filo] de libereco por ĉiuj, ne nur por malmultaj aŭ riĉaj”. Bedaŭrinde, malgraŭ la promeso, la testamento ne estis realigita.
Tamen la ideo de Kościuszko kontribuis al la abolo de sklaveco en Usono 1865.
Maria Majerczak Internacia inform-adreso pri la projekto, pola inform-adreso: [email protected]
La testamento, en Esperanto:
https://eo.wikiquote.org/wiki/Tadeusz_Kościuszko
Mi ĉiam serĉis iun, kiu estos mia motivo, inspiro,
subtenos min. Iun, kiu amos min, feliĉigos min ...
Nur nun mi ekkomprenis, ke dum tiu longa tempo mi
serĉis min mem.
Emil Horvath
Por ke homo sentu sin feliĉa, sufiĉus, ke li almenaŭ unu
foje jare vizitus malsanulejon, frenezulejon aŭ tombejon.
Poste li ekscius, kian feliĉon li havas kaj kiel la vivo estas
bela.
86
Jean-Léon Gerôme, 1896*
Malnova legendo rakontas, ke iun tagon renkontiĝis
Vero kaj Mensogo.
„Bonan tagon,“ diris Mensogo.
„Bonan tagon,“ respondisVero.
„La tago estas belega!“ diris denove Mensogo.
Vero ĉirkaŭrigardis, ke konvinku sin kaj vere la tago
estis bela.
„Belega tago,“ jesis Vero.
„Eĉ pli bela estas la lago,“ diris Mensogo.
Vero denove ĉirkaŭrigardis, ĉu la diro estas vero kaj
vere estis.
Mensogo kuris al akvo kaj parolis: „La akvo estas eĉ pli
bela, ĉu ni naĝu?“
Vero gustumis akvon per fingroj kaj vere, la akvo estis
agrabla. Kaj Vero kredis al Mensogo kaj ambaŭ ili
kontente naĝis. Poste Mensogo eliris akvon kaj rapide vestis
veston de Vero kaj foriris. Vero ne sukcesis veston de
Mensogo vestigi kaj paŝis nuda. Ĉiuj homoj ektimiĝis, kiam
ĝin ekvidis.
Tiel okazis, ke nun homoj prefere akceptas mensogon
vestitan kiel vero, ol nudan veron.
87
EKKOMPRENI NEPAROLANTOJN
El la libro de Oldřich Arnošt Fischer
Bufo bruna – Bufo bufo
Ordo Anuroj (Anura), familio: Bufedoj (Bufidae).
Nia la plej abunda anuro, kiu bone adaptiĝis al ŝanĝoj
de vivmedio. Origine arbara speco. Maskloj mezuras 6,2-9,6,
femaloj 7,6-14,6 cm. La bufo ŝatas ombron kaj humidecon.
Nokte ĝi ĉasas predon, precipe insektojn flugantaj super
ŝoseoj. Tial ĝi ofte fariĝas viktimo de veturiloj.Printempe la
bufoj serĉas akvofontojn. Femaloj metas ovojn aranĝitaj en
longaj (3 m) rubandoj. La ovaj rubandoj estas metitaj sur
akvajn florojn aŭ sur fonton. Bufidoj estas nigraj, poste
grizonigraj. Plej baldaŭ al ili kreskas la unua paro de kruroj.
Ili ofte estas kanibaloj. Adolta bufo travintras en tero, neniam
en akvo. Ĝi kapablas ĝisvivi eĉ 25-30 jarojn. Rare ĝi
hibridiĝas kun bufo mallongkrura kaj tre rare kun bufo verda.
Proksime de Brno Židenice estas fiŝlago, en kiun
printempe migras la bufoj el ĉirkaŭaĵo. Naturprotektantoj ne
volas, ke la bufoj pereu sub radoj
de aŭtomobiloj. Tial ili konstruadas
bariletojn kaj purigas subteran
tunelon, trans kiu la bufoj povas
subiri la trafikplenan ŝoseon.
88
Ĉu vi konas la dekalogon de doktoro Hnízdil?
1. Blinde ne kredu la kuracistojn. Aŭskultu signalojn de
sia propra korpo. Malsanoj signalas al vi, ke la maniero,
kiel vi vivas, estas malbona.
2. Estu respondeca pri via sano. Ne fidu pri mirakloj de
medicino. Reveno ne devas okazi.
3. Ne ekzistas institucio, kiu prizorgos vian maljunecon,
Prizorgu viajn gepatrojn kaj indigu viajn infanojn, ke ili
prizorgu vin.
4. Mono ne solvas ĉion. Tenu bonaj rilatojn kun familio
kaj amikoj. Ŝatu ne nur vin mem.
5. Provu almenaŭ unu tagon vivi sen elektraj aparatoj. Se
okazos kolapso, vi estos pretaj.
6. Ne aŭskultu prelegojn de politikistoj. Ili disradias
danĝerajn negativajn emociojn. Ŝaltu al alia TV kanalo.
7. Protektu vivmedion, same kiel vi prizorgas vin.
8. Laboro kiu alportas al vi kontenton kaj utilon por multaj
homoj, estas la plej sana afero.
9. Sana nutraĵo mem ne
sufiĉas. Grave estas kiam,
kiel kaj kun kiu vi la
manĝon ĝuas. De tempo al
tempo la mallonga fasto
estas utila.
10. Sportu por ĝojo. Ne strebu,
ne laciĝu, vi ne povas
ĝiskuri vin mem.
89
Fabelo pri feliĉa hospitalo - por maturaj homoj
Liboslav Kučera
En iu rajono estis hospitalo. Ĝi ne prosperis. La
limtempo de la direktoro pro lia mastrumado baldaŭ finiĝos
kaj la skabenoj de la urbo intencis serĉi novan, pli bonan
direktoron. Aliĝis multaj, sed kondiĉoj estis severaj. Krom
altlerneja diploma estis ankaŭ preteksto: se post unu jaro la
hospitalo nebone prosperos, la direktoro devos dum sekvaj du
jaroj labori en tolaĵlavejo de la hospitalo kaj manĝi en
hospitala manĝejo nesalan kaj malgrasan dieton. Teruraĵo!
Tamen aliĝis tri interesantoj: kuracisto, librotenisto kaj
pentristo.
Skabenoj interkonsiliĝis kaj akceptis ĉiujn tri kun
mallongigita limdato - unu semajno - atendante rapidecon por
la elekto.
La unua komencis labori kuracisto - ĥirurgo. Li
komencis rezolute. En ĉiujn fakejojn nomumis siajn kolegojn
ĥirurgojn. Ili ekkomencis, kiel estis edukitaj en univerzitatoj.
Tuj plinombriĝis amputacioj. Viro kun ulcero sur piedo,
perdis kruron. Edzino de urbestro venis al hospitalo pro doloro
de orelo kaj revenis el hospitalo sen aŭriklo. La doktoro devis
tuj ĉesi laboron kaj foriri.
La dua interesanto pri la posteno de direktoro -
librotenisto, inĝeniero kredis, ke per kalkulado solvos la
problemojn de la hospitalo. En sian kontoron tuj aĉetis
superrapidan komputilon. Sur enorme granda ekrano li
rigardis kursojn de valorpaperoj el tuta mondo kaj oportune
kaj malrapide komencis aĉetadi kaj vendadi, laŭ sia propra
90
opinio. Li kredis, ke ĉiu unu krono alportos profiton. Post tri
tagoj li eksciis, ke la mono sur kontoj estas nula. Je la kvara
tago venis pagoj de asekurejo je medicinaj laboroj. Li volis
kapti okazon. Prenis la monon kaj iris al poŝtoficejo. Kvinan
tagon trovis skabenoj duan direktoron inter amaso de lotbiletoj
- la malfeliĉulo kredis sloganon: „Ĉiu tria bileto gajnas".
La tria interesanto pri posteno de direktoro estis
pentristo, akademia pentristo, diplomita. Li volis konvinki
skabenaron, ke koloroj influas pozitive homan humoron, kiu
estas grava premiso por resaniĝo. Li ordonis kolorigi murojn
per brilaj, helaj koloroj. La pordoj rozkoloraj kaŭzas bonajn
sentojn ekzemple por alvenantoj al koloskopio. Operaciejoj
havis helbluajn plafonojn kun sunaj radioj kaj blankaj nubetoj.
La pacientoj havis imagon de ĉielo kaj bone kunlaboris dum
operacio. Ankaŭ flegistinoj ricevis kosmetikaĵojn por beligi
sin kaj ankaŭ malsanuloj, krom kuraciloj estis ŝminkitaj per
koloro de sana homa korpo. Ĉe morbilo kaj hepatitido oni
devis uzis pli da ŝmiraĵo, sed la efekto estis centprocenta.
La skabenaro post unu semajno estis kontenta. Bone
aspekta hospitalo kaj sane aspektaj malsanuloj ŝajnigis senton
de bone farita laboro. La financaj efikoj certe baldaŭ aperos.
La pentristo ricevis sian laborpostenon kaj la rajona
malsanulejo havas antaŭ si kolore brilan estontecon.
Literáti na trati VI. p. 148,
Almanako „Verkistoj sur reloj VI“, editoro František Tylšar.
JoDo+BH.
91
Nova Urbo (New City / Città Nuova)
estas internacia soci-kultura magazino eldonata de
Fokolara Movado en kelkdeko da lingvoj. Ĝi antaŭenigas
ideojn kaj konkretajn projektojn serve al reciproka kompreno
kaj unueco en familioj kaj komunumoj, kaj – je pli vasta skalo
– inter homoj de diversaj nacioj, kredoj kaj sistemoj. Fondinto
de tiu movado, Chiara Lubich ricevis UNESKO-premion por
Paca Edukado en decembro 1996. Sekvajare ŝi prelegis en
novjorka Ĉefsidejo de la Unuiĝintaj Nacioj, ricevis honoran
doktorecon kaj partoprenis en kelkaj internaciaj aranĝoj. Dum
tiu vojaĝo okazis ankaŭ renkontiĝo de Nordamerika Fokolar-
Movado kun partopreno de 2 200 gastoj el Kanado, Usono,
Meksikio kaj Kariba Insularo. Ni havis la ŝancon transdoni al
ŝi peton, ke la internacia magazino New City / Città Nuova
povu publikiĝi ankaŭ en Esperanto. La propono estis akceptita
kaj ekde tiam aperas nia Nova Urbo.
Hodiaŭ ni prezentas kelkajn novaĵojn el diversaj partoj
de la mondo. La dua artikolo pri Mahatma Gandhi povas estis
ŝoka al homoj, kiuj nur surpraĵe konas lian agadon kaj precipe
kulturan tradicion de la popoloj, inter kiuj li vivis. Se vi legos
tion, konsideru ĝin traduki kaj eble ankaŭ publikigi aŭ
diskonikgi ĝin kiel printaĵo inter viaj konatoj. Per tradukado vi
certe progresos en plibonigo de via lingvokono, eĉ se la unuaj
provoj ne estos perfektaj. Specialistoj pri fremdlingvaj studoj
diras, ke oni pli facile lernas per ripetado de interesaj tekstoj.
Tial ni invitas ĉiujn al nia „Traduk-rondeto” memore al Kabe,
la unua stilomajstro de la Internacia Lingvo. Kuraĝu provi kaj
la progreso sekvos! Tion ni bondeziras al ĉiuj, okaze de la
nova jaro.
Socikultura bulteno, de Fokolar-movado n i P o n t u ‘Nova urboˇ Vintro
2019.
92
Gandhi, lukte por justeco (parto 2) – Nova Urbo
Reveninte al Hindujo, Gandhi renkontis eĉ pli grandajn
defiojn ol tiuj en Sud-Afriko. Unue li rimarkis, ke la situacio
de virinoj estis tre malbona, ĉar ili estis traktataj kiel malpli
valora parto de la socio. Precipe kruela estis praktikado
edzinigi malgrandajn knabinojn. Ili estis delonge la viktimoj
de tiu socia subpremado. Gandhi asertis, ke la kutimo de
infana geedziĝo estas senmorala kaj fizika malbono, ĉar
detruas moralajn principojn kaj kaŭzas korpan degeneriĝon.
Ŝiaj gepatroj sciu, ke ili eraras terure, kiam devigas sian
filinon edziniĝi tro juna. La persista kampanjo de Gandhi
rezultis fine en la Hinda Unio kaj tiu doloriga kutimo iom post
iom malaperis. La sciencistoj poste rimarkis, ke infanaj
geedziĝoj tre maloftis kaj procentaĵo de mortaj novnaskitaj
infanetoj malkreskis. (“Hinduism” paĝo 185). La unuaj
atingaĵoj de Gandhi estis apenaŭ preparo por la plej granda
batalo por plenrajtoj de la netuŝeblaj / dalitoj. Gandhi nomis
ilin Jarijans (homoj de Dio), kiuj devus esti akceptitaj kiel
egalrajtaj civitanoj de la socio. Li asertis, ke origino de la
“netuŝebleco” komenciĝis en tre malnova tradicio, kiam oni
agnoskis, ke bovino devas esti honorigata kaj oni ne rajtas
manĝi bovaĵon. Se iu tamen persistis fari tion, li estos
ekskluzivita de la socio. La bojkoto koncernis ankaŭ liajn
infanojn (kaj iliaj estontaj generacioj). Dum sia aktiva vivo
Gandhi renkontis multajn interesajn homojn, fronte kun la
merita esperantisto – Edmond Privat. Pri tio aperis libro
titolita „Edmond Privat – forgesita amiko de Hindujo”
(Edmond Privat – a forgotten friend of India), bedaŭrinde
malfacile atingebla.
93
Hedy Lamarr
Ŝia ĉefa devizo estis brila belo kaj „sex apeal“. Tion
utiligis ĉeĥa reĝisoro Gustav Machatý por ŝia kariero, kiu
komenciĝis per filmo „Extaze". Tiam ŝi estis dekokjara. Tie
Hedy rolis nekontentan edzinon de tre maljuna edzo. La filmo
ŝokis per nudeco kaj seksumado kaj skandalis. La papo Pius
XII. la filmon forjuĝis kaj Hitler ĝin malpermesis. En partoj
de eŭropaj kaj usonaj landoj la seksemaj scenoj estis
fortonditaj. La skandalo estis eĉ pli grava, ĉar Hedy devenis el
juda familio.
Hedy naskiĝis en novembro 1914 en Vieno – Hedwig
Eva Marta Kiesler. Ŝia patrino estis pianludistino kaj la patro
direktoro de banko. Ŝi vivis kiel en ora kaĝo, ĝis ŝi unuan
tagon vizitis kinejon. Ŝi foriris el hejmo kaj klopodis enveni
sur filman vojon. Komence ŝi rolis en Vieno, poste en Berlino
ĉe reĝisoro Max Reinhard, kiu staris ĉe komenco de la kariero
de Marlene Dittrich.
Pri la filmo „Extaze“ oni nun skribas en enciklopedioj.
Hedy edziniĝis al Friedrich Mandl, fabrikanto de
armiloj kaj translokiĝis al kastelo Schwarzenau proksime de
ĉeĥa limo. Medio de la familio Mandl en tridekaj jaroj de
dudeka jarcento gastigis pintojn de la socio. Inter ili estis eĉ
Hitler kaj Mussolini. Hedy vivis en luksego, sed la tre pliaĝa
edzo estis despoto kaj ŝi firme revis pri filmado. Ĉiun kopiojn
de la filmo „Extaze“ la edzo foraĉetis. Tial ŝi sekrete forlasis
Swarzenau aĝa dudek kvar jarojn kaj forvojaĝis al Parizo nur
94
kun juveloj. Proksimiĝadis milito. Post ia tempo ŝi juvelojn
vendis, aĉetis ŝipbileton al Usono. Feliĉa sorto kaŭzis
renkonton kun ĉefo de filmstudio Metro-Goldwyn-Mayer -
Louis B. Mayer. Li proponis al ŝi kontrakton por sep jaroj.
Hedy akceptis novan nomon - Hedy Lamarr.
La unuaj filmoj en Usono estis „Alĝerio“ (1938),
„Likvaj sabloj“ aŭ granda muzika prezentaĵo „Paŝtistino de
kaproj“. Ŝian vizaĝon ricevis Cindrulino de Disneja fabelo.
Entute ŝi rolis en okdek filmoj. Perdis pro ŝi kapon ne nur
spektantoj de filmoj, sed ankaŭ kolegoj. Inter ŝiaj amantoj
apartenis ekzemple Charlie Chaplin, Marlon Brando,
posedanto de aŭtomobila fabriko Fiat Gianni Agnelli aŭ
verkisto Erik Maria Remarque. Sesfoje ŝi edziniĝis kaj naskis
tri infanojn.
Tamen neniu imagus, ke ŝi estas matematika kaj fizika
talento. Ŝia najbaro Georgo Antheil estis ekstercentra
komponisto kaj eltrovisto de la sistemo de pluraj pianoj
sinĥrone ludantaj sen pianisto. Hedy kunvenis kun li kaj liajn
ideojn kaj proponojn plibonigadis. Pliposte ŝi diris: Fine mi
trovis ion por mia cerbo.
La duopo gajnis patenton en la jaro 1942 pri FHSS -
elsendilo, kiu senhalte ŝanĝas elsendadon kaj tiel la elsendilo
estas rezista kontraŭ ĝenado kaj subaŭskultado. La eltrovo
estis ofertita al armeo, sed generaloj ne uzis ĝin. Nur dum
kubana krizo en la jaro 1962 oni fine uzis ĝin. Por civila uzo
la patento estis publicita en duono da okdekaj jaroj. Nun estas
la eltrovo uzata en baza funkciado de satelita komunikada
95
reto. Kiam oni simpligus la aferon - danke de Hedy Lamarr -
ni nun uzas GPS, satelitajn televidojn kaj poŝtelefonojn.
La belulino kun genia cerbo plimodernigis semaforojn,
formojn de aviadiloj kaj plurajn aliajn etajn eltrovaĵojn.
Interesa informo estas, ke ŝi neniam ricevis financan premion,
nur tri jarojn antaŭ la forpaso ŝi gajnis prezon: Pioneer Award.
Hedy estis ĉarma, talentohava, sprita, sed bedaŭrinde ankaŭ
tre malharmonia. La lastan fojon ŝi aperis antaŭ kameraoj en
la jaro 1958. Ŝi suferis per depresioj, okulmalsano kaj
kleptomanio. En la jaro 1966 eldonis libron: "Ekstazo kaj mi"
plena de tiklaj historietoj, kiujn ŝi pliposte malkonfirmis. Ŝi
forpasis trankvile dum dormo okdeksesjara en sia domo en
Florida. Ŝian cindron, laŭ ŝia peto, oni disŝutis en Aŭstrio en
Viena arbaro.
Laŭ artikolo de Marie Navrátilová "Vynalézavá Hedy" en gazeto "Ona
Dnes" 2019/42, p. 41-42. Tre koncizite.
JoDo
96
Rememoroj pri Berlina Muro
Raportoj el Japanio 23, Hori Jasuo
La jaro 1987 estis 100-jariĝo de publikiĝo de la Unua
Libro kaj memore al ĝi okazis grandskale Universala
Kongreso de Esperanto en Varsovio, Pollando. En ĝi
partoprenis 6000 homoj, la rekorda nombro en la historio de
Esperanto. La nombro estis tiel granda, ke la grandega salono
en la Kultura Palaco ne povis ricevi tiom da homoj, do la
malfermo okazis dufoje, antaŭtagmeze kaj posttagmeze.
Tiu ĉi kongreso estis la unua UK, en kiu mi partoprenis.
Esperanto-klubo en mia urbo organizis karavanon al la
kongreso, kaj post la UK ni direktis nin al
malgranda vilaĝo nomata Marbach en Orienta Germanio. Mia
celo estis la tombo de Doi Eiiĉi, filo de fama verkisto Doi
Bansui, en la vilaĝo. Eiiĉi estis fervora esperantisto kaj
korespondis kun iu esperantista lernejestro (mi jam
forgesis lian nomon) en la vilaĝo. Malfeliĉe li june mortis, kaj
lia cindro estis metita en la tombon konstruitan en la vilaĝo
laŭ lia testamento. Ni renkontiĝis kun la vilaĝaj esperantistoj
kaj vizitis lian tombon. Kaj post tiu vizito ni celis Orientan
Berlinon.
Post la dua mondmilito Germanio estis dividita en du,
nome en Okcidentan Germanion regatan de kapitalismaj
landoj, Usono, Francio kaj Britio, kaj en Orientan Germanion
regatan de socialisma lando Sovetio. Ankaŭ
Berlino, kiu situis en Orienta Germanio, estis dividita en du
partojn, do Okcidenta Berlino fariĝis kvazaŭ insuleto en
Orienta Germanio. Multaj loĝantoj en Orienta Germanio ne
ŝatis vivi sub Sovetio, do pli kaj pli multaj fuĝis al Okcidenta
Berlino. Por bari la vojon al ili, Orienta Germanio konstruis
97
muron ĉirkaŭ Okcidenta Berlino. Ankaŭ post tio homoj
provis fuĝi ĉiamaniere en
Okcidentan Berlinon, kaj multaj malsukcesis kaj, onidire, pli
ol 100 homoj estis mortigitaj dum tiuj fuĝadoj.
Ni, esperantistoj el mia urbo, iris vidi la muron ĉe
Pordego Brandenburg. La muro estis 160 kilometrojn longa,
do oni povus vidi la muron ĉie, sed kiel la turisma loko la
muro ĉe Pordego Brandenburg estis la plej populara. Tamen
en 1987 ni ne povis proksimiĝi al ĝi. Ni, turistoj, staris laŭ bariloj 30 aŭ 50 metrojn for de ĝi, kaj vidis la muron
situantan pli fore. Ni simple rigardis la
Pordegon kaj la muron de fore. Tio estis la fino. Tio estis mia
unua vizito al la muro.
Orienta Berlino en decembro 1989 Tiu ĉi vizito estis historia, ĉar en tiu ĉi jaro okazis la
falo de Berlina Muro.
En printempo 1989 Asocio de laborista muzikamantaro (Roo-
on) lanĉis la planon, en kiu korusanoj de la 9a simfonio de
Beethoven en Japanio kantos la himnon en Orienta Berlino.
En Japanio komenciĝis la movado kanti la himnon de la 9a
simfonio en 1972 kaj la movado progresis. Roo-on estis la
ĉefa
motoro de tiu tut-japana movado, do ĝi organizis tiun
karavanon.
Mi jam komencis kanti la himnon ekde 1973 en la
koruso en mia urbo kaj mi estis la korusestro. Ni, ĉirkaŭ 20
homoj el mia urbo, decidis partopreni en la karavano. Aŭtuno
venis, kaj la situacio en la orienta Eŭropo fariĝis pli kaj pli
kaosa: en multaj urboj okazis grandegaj manifestacioj, iuj
landoj permesis al siaj loĝantoj translokiĝon en okcidentajn
landojn ktp. En ĵurnaloj aperis ĉiun tagon tiuj novaĵoj. Mi tre
98
timis. Ĉu ne okazos tumultoj dum nia restado en Orienta
Berlino? Ĉu ne okazos sangaj konfliktoj? Tamen Roo-on ŝajne
ne ŝanceliĝis, kaj
nia karavano ne nuliĝis, nek prokrastiĝis, kaj okazis laŭplane.
Nia vojaĝo okazis ekde la 27a de decembro 1989 ĝis la
5a de 1990. La koncerto de la 9a simfonio okazis trifoje la
30an kaj la 31an de decembro en la salono de la Respublika
Kultura Palaco de Berlino. Matene la 30an de decembro mi
vizitis Pordegon Brandenburg. Malsame kiel en 1987, ni povis
proksimiĝi al la muro, sed ankoraŭ tie staris du soldatoj
gardantaj la muron kaj la pordon inter la du urboj, sed de la
alia flanko de la muro aŭdiĝis bruo de rompado de la muro.
Matene la 31an ni denove vizitis la muron kaj je mia surprizo,
nenie estis soldatoj kaj patro kun filo ekrompis la angulon de
la muro. Mi petis pecon de li. En tiu tempo nenie estis aliaj
homoj, do tiu patro estis la unua en Orienta Berlino, kiu
rompis la muron kaj enmanigis la pecon kaj mi estis la dua. La
surfaco de la peco estis flave farbita kaj ene estis feldspataj
pecetoj, tute malsame kiel betonaĵo en Japanio. Mi ankoraŭ konservas tiun pecon kaj foje montras ĝin al miaj konatoj.
Estis vjetnamo, kiu provis transiri la muron. La muro
estis 3 metrojn alta, do malgranda vjetnamo ne povis mem
grimpi. Mi ĉirkaŭvidis, sed nenie estis soldatoj, do mi helpis
lin en grimpado supren. Tamen li ne bezonis “riski” sin
timaniere, ĉar en vespero oni povis libere eniri en Okcidentan
Berlinon.
Post la lasta koncerto, eble la 8a aŭ la 9a horo vespere
mi akompanis kelkajn membrojn al Pordego Brandenburg, ĉar
mi antaŭvidis, ke io grava kaj historia okazos tie en la lasta
tago de la jaro 1989. Troviĝis multege da homoj, kiuj celis la
pordegon kaj ni tuj perdis unu la alian. Multaj homoj trinkis
99
vinon el botelo kaj freneziĝis pro ĝojo, do sur la tero estis
vitraj pecoj. Mi proksimiĝis al la muro. Multaj homoj jam
estis sur ĝi kaj iliaj piedoj pendis de de la muro. Ankaŭ mi
helpate grimpis sur ĝin. La muro estis 2 metrojn larĝa.
Multege da homoj sidis sur ĝi.
Antaŭ ni staris Pordego Brandenburg, sur kies pinto aŭ tegmento estis kelkaj homoj. Mi decidis eniri en Okcidentan
Berlinon. Mi saltis suben. La mura surfaco de la alia flanko
estis mizerege rompita kaj ĉizita. Mi paŝis 500 metrojn okcidenten, sed mi trovis nenion vizitindan kaj mi ekhavis
iom da timo, do mi revenis, sed ĉi-foje mi ne bezonis grimpi
sur la muron, ĉar jam malfermiĝis la pordo inter la du Berlinoj. Eble mi estis la unua kaj la lasta japano, kiu transiris al Orienta Berlino trans la muro
“kontraŭleĝe”.
Mi revenis al la hotelo je la 2a horo matene, kaj dume
sur la strato mi, kantante la himnon, brakumis multajn
homojn. Tie kaj ĉi tie plenis ĝojo por
libereco.
Berlina Muro en 1999 La 84a Uk okazis en Berlino en 1999. Certe la germanaj
esperantistoj invitis la UK-on, festonte la 10-jariĝon de la falo
de Berlina Muro. Al Berlino mi kunportis biciklon de Japanio,
do mi povis libere bicikle promeni en la urbo. Mi iris al
Pordego Brandenburg. Mi gapis. Tra la pordego estis granda
strato.
Mi biciklis al la eksa Orienta Berlino kaj revenis. Tio estis ĉio.
Ĉar mi spertis tiun kaoson kaj entuziasmon ĉe la pordego en
1990, la
etoso en 1999 estis tro banala kaj neinteresa.
100
Nun rememorante tiujn 30 jarojn, mi sentas, ke
tiamaniere historio teksiĝas, kaj homoj mortas. Mi ne povos
festi la 40-jariĝon de la falo de Berlina Muro, kaj miaj gefiloj,
trovante tiun pecon de la muro, grumblos, “Kio ĝi estas? Nia
patro ŝatis kolekti rubaĵojn. Ni forĵetu!”, kaj la peco miksiĝos
kun tero en mia ĝardeno sen ia historia spuro.
Johano Amoso Komenio (1592-1670)
Ne kredu ĉion, kion oni diras al vi por kredo.
Esploru ĉion kaj konvinku vin pri ĉio mem.
101
NOVA RETEJO POR LERNANTOJ
Anna Lowenstein
Ĉu vi aŭdis pri la nova facillingva retejo de UEA kreita
por lernantoj? Ĝi allireblas per https:// uea.facila.org/.
La artikoloj konsistas ĉefe el novaĵoj kaj informoj pri
Esperanto-movado, sed estas ankaŭ ĝeneralaj legaĵoj,
facillingvaj filmetoj, kalendaro de estontaj
eventoj kaj aliaj. Estas grave, ke la legantoj ne nur pasive
legu, sed sentu sin parto de la afero, do ili havas eblecon
komenti sub la artikoloj, prezenti sin en la paĝo “Niaj
legantoj”, kaj sendi mallongajn raportojn kaj fotojn pri lokaj
agadoj.
La facila lingvaĵo de la artikoloj estas bazita sur la iama
vortlisto de Kontakto, nun reviziita. Aldonitaj vortoj rilatas
plejparte al komputado kaj Interreto, dum estis forigitaj kelkaj
vortoj, kiuj ne ofte estas bezonataj en tia retejo. La reviziita
vortlisto troviĝas ĉe: https://uea.facila.org/vortlisto/
Ĉiuj artikoloj estas mallongaj kun ne pli ol 400 vortoj.
Lernantoj ne volas legi longajn artikolojn! Nur la rubriko
“Legaĵoj” rajtas akcepti iom pli longajn
artikolojn, ĝis maksimume 600 vortoj.
Kiel redaktoro mi bonvenigos kontribuojn por la retejo.
Se estas malfacile por vi verki facile, ne maltrankviliĝu: mi
mem volonte redaktos kaj simpligos artikolojn senditajn por
uea.facila. Mi ĉiam tamen petos aprobon de la verkinto antaŭ
ol aperigi redaktitan artikolon sub ties nomo.
102
ENHAVO
2 Eldiro de Berdran Russel pri Esperanto
3 La Maljunulo kaj Knabineto, Irana esperantisto
4 Simpleco Aŭ Malsimpleco, Gabriel García Márquez
5 Batalo pri ampolo, JoDo
7 Pri spegulo, korea fabelo
9 Pri rememoraĵa konkurso, J.Drahotová
13 La tago, kiam mi mendis al mi kafon, Franklin McCain,
Usono
15 La industrio de mensogo
16 Kion signifas raŭmismo, La Ondo de Esperanto
18 Esploro pri estiĝo de kutimo
19 Kiu feliĉas? Sait Faik Abasiyanik, Turkio
24 Damo de la Unua Ĉeĥoslovaka Respubliko, J. Drahotová
27 La domo, Rakonto de István Nemere, Hungario
29 Sopiro pri vivo finas per morto
30 Utilaj plantoj, Kapsiko, familiaro.com
31 Malluma vojo al Skokovy, J. Drahotová
32 Bukla kaj flava, Abdulkadir Doganaj, Turka stelo
39 Floro pelargonio, Sprita avino, anoniminoj el reto
40 Murdo en trajno, Vilém Ravek
45 Artikolo de Georgo pri lia konsilo al viroj
47 Jan Josef Antonín Eleazar Kittel, naturkuracisto
48 Dormu ho mia princet‘
49 La magia rondo de Esperanto-instruado
51 Vi estas eternulo Livie Neumann, Argentino
52 Karkonosz aŭ alinome Liczyrzepa, Adam Wilkus, Pollando
54 Ortopteroj, Oldřich Arnošt Fischer
103
57 Natura maniero de neniigo parazitojn en homa korpo, B.
Hužerová
58 Grezijono antaŭ 40 jaroj kaj post 2 semajnoj, Anna
Lowenstein
60 Virgulino el Orleans – Jeanne d´Arc - Jana z Arku
61 La mapo sur la muro de la laboratorio, Unesko-Kuriero
65 Sisu, peno kiu fortigas
66 Bodycaching, Zuzana Rampichová, blog iDnes.cz 2015
69 Donaceto
70 František Mendík, J. Drahotová
71 HANAOKA Seišu, TONIŠI Jooko, Japanio
75 La israela kazo kaj „lingva demokratio”, Giorgio Silfer
77 Karel Gott, Jakub Vágner
79 Lulkanto por galanto
81 Bluaj koboldoj, Marie Havlová
82 TADEUSZ KOŚCIUSZKO - AMIKO DE LA HOMARO
Mieczysław Rokosz
86 Jean-Léon Gerôme, 1896*
87 Bufo bruna, Oldřich Arnošt Fischer
88 Ĉu vi konas la dekalogon de doktoro Hnízdil?
89 Fabelo pri feliĉa hospitalo, Liboslav Kučera
90 Nova Urbo (New City / Città Nuova)
92 Gandhi, lukte por justeco
93 Hedy Lamarr, JoDo
96 Rememoro pri Berlina Muro, Hori Jasuo
101 Nova retejo por lernantoj, Anna Lowenstein
104
Tradukojn de originaj esperantaj verkoj al la ĉeĥa lingvo
vi povos trovi sur paĝoj:
www.bezvydavatele.cz sub nomo Jindřiška Drahotová
kaj
www.esperanto.wz.cz
La Danĝera Lingvo de Ulrich Lins – Nebezpečný jazyk
Kredu min, sinjorino de C.Rosetti – No fakt, věřte mi!
Bona Espero de Roman Dobrzynski – Bona Espero
Vivo de Andreo Cseh – Ed Borsboom – Život A. Cseha
Ili vivis sur la tero de B. kaj M. Robineau – Osm let na
cestách po naší planetě
La Homo, kiu Defiis Babelon – de H. Masson kaj
R. Centassi - Člověk proti babylonu
Tra la mondo per biciklo kaj Esperanto de A. Peraire –
Evropou a Asií na kole a s esperantem.
Verda koro de Julio Baghy – Srdce se zelenou hvězdou
Idoj de imperio de Kalle Kniivila – Potomci impéria
Noveloj de Tibor Sekelj – Novely
Vivo kaj Esperanto de V. Samodaj – Život a esperanto
Kromosomoj de Lorjak – Chromosomy vraha
Vyprávěnky – fabeloj el gazeto Juna Amiko (1)
Vyprávěnky – La mondo rakontas de Th. Kilian (2)