la du salikoj de nagyenyed du salikoj de nagyenyed(1).pdf · 2013. 4. 24. · baliko[13], la...

33
T Mór Jókai La du salikoj de Nagyenyed Tradukis: László Vizi PROPONOJ POR LA LEGADO iu ĉi elektronika eldono estas speciale alĝustigita por legi ĝin sur ekrano de persona komputilo (PC) kaj ĝi estas provita per la foliumiloj Firefox, Opera, Google Crome kaj

Upload: others

Post on 04-Feb-2021

0 views

Category:

Documents


0 download

TRANSCRIPT

  • T

    Mór Jókai

    La du salikoj deNagyenyed

    Tradukis: László Vizi

    PROPONOJ POR LA LEGADO

    iu ĉi elektronika eldono estas specialealĝustigita por legi ĝin sur ekrano de persona

    komputilo (PC) kaj ĝi estas provita per lafoliumiloj Firefox, Opera, Google Crome kaj

  • Internet Explorer.Legi ĝin plej komforte oni povas sur "plena

    ekrano" kiun alĝustigon vi povas atingi premantela funkcian klavon "F11". Ripetante la premon dela sama klavo vi povas reveni al la kutima vidaĵo.

    La litergrandecon vi povas grandigi-malgrandigi per kontinue premata klavo "Ctrl" kajĉe la numeraj klavoj ekpremo de "+", aŭ inverse"-"; reveni al la ordinara litergrandeco same"Ctrl" kaj ĉe la numera klavaro "0". Via foliumilorememoros la lastan alĝustigon.

    La tradukaĵon mi abunde kompletigis perpiednotoj, kiuj unuflanke rilatas al historiaj,geografiaj, sciencaj ktp. faktoj, aliflanke klarigasmalofte uzatajn esperantlingvajn vortojn, aŭnovajn derivaĵojn, proponojn. Se vi volas ĝui larakonton, ne estas konsilinde legi nepre ĉiujnpiednotojn, sed male: legu nur tiujn, kiujn viefektive bezonas por kompreni la tekston.

    Mi bone scias, ke la jenan verkon foje jamtradukis hungara esperantisto Jozefo Horváth, (Leguĝin!), sed mia traduko reprezentas absolute aliantradukan skolon, do mi pensas, ke la diversajpreferoj koncerne artan tradukadon estas utilaj,kaj povas plivastigi la sortimenton deesperantlingva literaturo. Kritikojn, rimarkojn miĉiam akceptas kun interesiĝo, sed ne nepre mikonsentos ilin.

    Mór JókaiLA DU SALIKOJ DE NAGYENYED[1]

    http://www.vortaro.hu/mindenesszotar/jozohor/salik.htmhttp://www.vortaro.hu/mindenesszotar/jozohor/salik.htm

  • I1.

    nter la urboj Felvinc kaj Enjed[2] la landvojonkrucas montara rivereto, kiu nuntempe jam

    havas firme konstruitan ŝtonponton. Ĉe ambaŭbordoj de tiu rivereto sin levas po unu grandegasaliko, kaj tiuj du arboj rememorigas pri historarakonto. Sep generacioj vidis kreski ilin, kaj larakonto herediĝis de la prapatroj al la posteuloj,sed la rememoro pri ĝi restis tiel freŝa, kvazaŭtemus pri la eventoj de nia proksima pasinto.1. Nagyenyed – prononcu proksimume: "naĝenjed". Hungara nomo de urboen Transilvanio, situanta en la nuntempa Rumanio. Rumane: Aiud. ViduGoogle mapon 2. La tuta nomo de la urbo "Nagyenyed" (prononcu: "naĝenjed") laŭvortesignifas "granda Enyed", ĉar ekzistis du lokoj kun la sama nomo "Enyed".Unu el ili estas vilaĝo, la alia urbo. Por evidentigi, ke temas pri la urbo, onioficiale aldonas "granda", sed kiam miskompreno ne estas verŝajna, sufiĉas lamallonga nomo "Enyed" (prononcu proksimume: "enjed")

    ... Ĝuste cent jaroj kaj kvindek[3] pasis de tiuperiodo, kiam la epoko de kruculoj kaj loboncoj[4]atingis sian pinton: iun tagon la kruculoj, aliantagon la loboncoj trudis[5] siajn dekretojn[6] al laurbo Enjed; se unu el ili forlasis la urbon ĉe iuflanko, la rivaloj[7] invadis ĝin ĉe la alia.3. La koncernaj eventoj okazis en 1704. La rakonto estis verkita en 1853. 4. Tiutempe Hungarion regis la Habsburga dinastio, kaj sin levis ribela partio,kiu volis liberiĝi de la Habsburgoj per milita revolucio, ili nomis sin hungare"kuruc". La etimologio de tiu vorto estas nekonata, sed ekzistas supozo, ke ĝidevenis el la latina vorto "crucifix", rekte el la nomoj "krucmilito","kruckavaliro", do mi esperantigis ilian nomon laŭ tiu supozo jene: "kruculo".

    La alia milita partio persistis por la regado de Habsburgoj, oni nomis ilinhungare "labanc". La vera etimologio de tiu vorto same ne estas konata, sedekzistas opinio, ke ĝi devenis el la hungara vorto "lobonc", kiu onidire aludisal la perukoj de aŭstraj soldatoj, do mi esperantigis la vorton jene: "lobonco",kiu vorto estas pli nature prononcebla por nehungaroj, konsidere, ke lakoncerna hungara vokalo "a" tute ne ekzistas en Esperanto. 5. trudi – perforte/perpotence devigi iun, ke li konsentu/plenumu ion, 6. dekreto – ordono deviga, kiel leĝo 7. rivalo – unu el tiuj, kiuj klopodas superi la alia(j)n

    La bonintencaj loĝantoj de Enjed elkore deziris,

    https://maps.google.hu/maps/ms?msid=208199008626793492847.0004dad82e46f3a2c7307&msa=0&ll=46.31113,23.722959&spn=0.007648,0.013797https://maps.google.hu/maps/ms?msid=208199008626793492847.0004dad82e46f3a2c7307&msa=0&ll=46.31113,23.722959&spn=0.007648,0.013797

  • ke tiuj bravuloj preferu interbatali, ol turmentipacemajn civitanojn, sed la koncernaj sinjorojestis saĝuloj, kiuj informiĝis pri la strategiaruzaĵo, ke oni povas venki la malamikojn ankaŭper neniigo de la nutraĵprovizo en la koncernaregiono. Do en la praktiko ili efektivigis ĝustetiun strategion.

    La regula armeo de la princo[8], la potencajtaĉmentoj de nobeloj, la elegantaj, sveltaj husarojen lupfelaj manteloj, la plej bravaj libertaĉmentoj,la gvardianoj vestitaj per ruĝaj kaj bluaj uniformojekstere, en Hungario[9] partoprenis verajn batalojnkontraŭ la ĉefarmeo de la imperio, kiu konsistis elrajdsoldatoj kun brilaj kirasoj kaj krestoj, elrajdveturantaj piedsoldatoj[10] vestitaj per broditajbuballedoj, kaj el majstropafistoj nomataj"muskedistoj"; sed dise en la lando vagadissentaŭgaj aventuremuloj, kiuj estis tielsamaspektaj, ke ĝis nun estas konata la anekdotopri naiva nordregiona slovako, kiu ne povisdistingi kruculojn, kaj loboncojn.8. La oficiala titolo de regantoj, kiuj pli frue regis super Transilvanio latineestis "princeps". La ĉefa militestro de kruculoj, Francisko Rákóczi, estis iliaposteulo, kiu uzis la saman titolon. 9. La eventoj de la rakonto okazis en Transilvanio, kiu tiutempe estis hungarateritorio, tamen konsiderata pli-malpli memstara regno, do el tiu vidpunkto laĉefa parto de Hungario estis "ekstere". 10. rajdveturantaj piedsoldatoj – laŭ faka termino: "dragonoj", sed tiun vortononi fakte eĉ en la gepatra lingvo ne komprenas, nur tiom, ke "iaspecasoldato". Vidu en Vikipedio

    La plejparto de tiuj bandoj konsistis el homoj,kiuj ankaŭ mem mizeriĝis pro la milito, kaj laĉagreniĝo ne lasis por ili elekti ion alian, krompreni falĉilon, hakilon[11], tiel aliĝi al la kruculojaŭ loboncoj konforme al tio, kiu el la du partiojsenhavigis ilin.11. Tiuj mizeraj militistoj malofte havis ordinarajn armilojn, do ili batalis perdiversaj laborinstrumentoj. Vidu falĉilon en Vikipedio

    http://eo.wikipedia.org/wiki/Dragonohttp://eo.wikipedia.org/wiki/Fal%C4%89ilo

  • Do en hordoj[xx] ili vagadis de urbo al urbo, ĉecedema loĝantaro rabante, ĉe kontraŭstarobruligante, ĉe kontraŭatako fuĝante. La batalojokazis sen pasia fideleco, la venkitoj ofte aliĝis alla venkintoj, do laŭ la pruvoj de Mikaelo Ĉerei[12]troviĝis kelkaj, kiuj kvarfoje aŭ kvinfoje apartenisal la kruculoj, kaj ĝuste tiomfoje al la loboncoj.xx. hordo – (cxi tie) senorda, malbonfara grupo 12. Referenco: Historia libro de s-ro Miklósvárszéki Nagyajtai Cserei Mihály1661-1711.

    Tiu ofta ŝanĝiĝo de la elektita partio gravebridis la klopodojn por atingi militan gloron, ĉarse iu fariĝis fama bravulo, li povis timi, ke lasekvan fojon, kiam lia taĉmento aliĝos al lamalamikoj, tiuj estos indulgemaj al ĉiu, nur ĝusteli mem estos pendumita kiel la plej grava celo deilia venĝemo.

    Por eviti tian situacion la bravuloj ĝenerale uziskaŝnomojn. Tiun ruzaĵon aplikis precipe laloboncoj, kiuj elektis kaŝnomojn neprononceblajnpor la kretenaj kruculoj sen risko rompi la langon,do plej ofte fuŝitajn germanajn vortojn eĉ por ilimem nekompreneblajn.

    Aliflanke la gravuloj de kruculoj klopodiselekti rumanajn nomojn.

    Do, tiutempe por la urbo Enjed kaj por ĝiaregiono la plej teruraj malamikoj estis unuflankeBaliko[13], la bandestro de kruculoj, kiu loĝis enkaverno ĉe la Intermonto de Torda[14], ĝis hodiaŭnomata: "fortikaĵo de Baliko", aliflanke la dubandestroj de loboncoj, kiuj kampadis en laregiono Kampario[15], kaj el kiuj unu havis lastrangan nomon: Trajtzigfritzig, la alia uzis laromantikan nomon: Borembukko.[16]

  • T

    13. La nomo en la originalo estas "Balika", sed mi konsideris, ke ekzistasankaŭ alia nomo simila al ĝi: "Balikó", kies finaĵo pli bone adaptiĝas alEsperanto, do mi esperantigis tiun nomon jene: "Baliko". 14. Intermonto de Torda – hungare: Tordai-hasadék; rumane: Cheile Turzii;Vidu Google mapon 15. Kampario (regiono de kamparo) – hungare: Mezőség; rumane: CâmpiaTransilvaniei. Mi verdire tradukis la nomon de la regiono, imitante ankaŭ larumanan nomon, por ke ĝi pli bone adaptiĝu al la esperantlingva teksto. Lavaste uzata geografia nomo "Transdanubio" enhavas tre similan logikon,kvankam ĝi devenis el la latina lingvo. 16. La nomo en la originalo estas Bórembukk, ĝian fonetikon kaj ortografionmi parte adaptis al Esperanto.

    Kiel strangaj estis iliaj kaŝnomoj, tiel absurdajfiguroj estis ili mem: jen naivaj, jen kruelaj, fojeŝercemaj, alifoje buĉemaj, pri kiuj la publikorakontadis ĝuste tiom da ridindaj anekdotoj, kiomda teruraj historioj, kaj iliaj kaŝnomoj same estisrimedo de edukistinoj por minaci obstineplorantajn infanojn, kiel rimedo de la studentoj enEnjed por petole moki unu la alian.

    2.

    iuj studentoj, ho tiuj studentoj de Enjed estisspecialaj knaboj! Kiam kalvinisma knabo

    fariĝis sufiĉe lerta tiomgrade, ke li jam estiskapabla tranĉi anserplumon por fari el ĝiskribilon, lia patrino plenŝtopis portsakon perbakaĵoj, lia patro aĉetis al li paron da botoj, postekondukis sian idon al Enjed, starigis lin en lakorto de internulejo[17], vangofrapante admonis[18]kaj benis lin, ordonis, ke li fariĝu pastro,profesoro, juĝisto, oficiro aŭ konsilisto, kajforlasis sian filon. Poste la patro ne plu zorgis prila ido. La knabo plenkreskis, ekhavis barbon, oni

    https://maps.google.hu/maps?q=Cheile+Turzii&hl=hu&sll=47.15984,19.500732&sspn=3.854748,7.064209&t=h&hq=Cheile+Turzii&z=14

  • plenŝtopis lin per nutraĵoj kaj sciencoj, izolis lindisde ĉiuj profanaj tentoj, prizorgis lian korponkaj animon, edukis lin je pieco kaj sano, kaj laŭliaj meritoj, laŭ lia bonŝanco oni faris el li pastron,profesoron, juĝiston, oficiron aŭ konsiliston, senia penado de liaj gepatroj. La internulejo fariĝispor li kvazaŭ patrino.17. internulejo – komuna loĝejo kaj (ĉi-kaze) lernejo de studentoj, kiuj nevolas aŭ ne povas iradi hejmen por tranokti. 18. Vangofrapo ekde la antikvo havis ritan signifon kun diversaj klarigoj. Larita kutimo devenis rekte el la ceremonio de kavalirigo, kiam oni vangofrapisla kandidaton dirante: jen, la lasta insulto, kiun vi devas toleri sen venĝo.Vangofrapo en diversaj popolaj tradicioj ofte estis parto de ceremonio, kiamla komunumo solene akceptis junulon, kiel plenrajtan plenkreskulon. Aperisankaŭ la motivo, tiamaniere elpeli de li damaĝajn demonojn.

    Tiu respektinda vicpatrino havis ĉirkaŭkvincent aŭ sescent adoptitajn filojn, kaj ĝiajenspezoj por eduki la multajn infanojn estisplurcent-mil forintoj[19]; krome ĝi havis plejklerajn[20] profesorojn kvalifikitajn de eksterlandajuniversitatoj[21], mondfaman bibliotekon kajdiversajn bienojn, kiuj unuparte instigis lajunulojn por esti laboremaj, aliflanke alkutimigisilin al la kontentiga sento, ke iom ajn modeste,sed tamen ili mem povas vivteni sin per propraklopodo.19. Forinto tiutempe havis multe pli altan valoron, ol nun. 20. klera – altnivele edukita kaj kvalifikita 21. la originalo mencias "akademiojn", sed en Esperanto "akademio" signifasne edukan institucion. Evidente temas pri universitatoj kaj/aŭ altlernejoj.

    En la periodo de nia historio la internulejon deEnjed gvidis rektoro Gersono Tordai Saboo[22], larespektinda klerulo, diligenta esploranto desciencoj, kiu estis eksterordinare pacema viro kajpersista protektanto de la senmakula moralo.22. Laŭ originala ortografio kaj vicordo: Tordai Szabó Gerzson. "Gerzson"estas la persona nomo, kiun surbaze de la hebrea deveno mi esperantigis jene:Gersono.

  • Se lin ekregis la fervoro inter siaj terurajkodeksoj[23], li povis distriĝi tiel profunde, ke liofte bezonis demandi sian edzinon, ĉu hodiaŭ litagmanĝis jam, aŭ ne; sed antaŭ siaj lernantoj liparolis kvazaŭ senerara fonto de saĝeco. Li ŝatisnur la pacajn sciencojn, kiel ekzempleastronomion kaj mekanikon, aliflankemalrespektis la historion, kiu studobjekto – laŭliaj vortoj – instruas nenion krom la nomoj de tiujpersonoj, kiuj plej diligente mortbatis aliajnhomojn, kaj kiu studobjekto glorkantas pri la agojde pekemaj, sangavidaj, kruelaj personoj, kajsenĉese mensogas, anstataŭ plibonigi la sekvajnepokojn prezentante modelojn de bonintencaj,piaj kaj saĝaj eminentuloj.23. En la originalo temas pri foliantoj, sed konsiderante, ke la kunkudritajfoliantoj nomiĝas "kodekso", mi uzis tiun lastan, pli vaste uzatan vorton.

    La bonulo incitis sian malsimpation kontraŭ laneŝatataj historiaj personoj ĝis tia grado, ke porsavi la animojn de siaj lernantoj li eĉ falsis lahistorion per ordono al la koncerna profesoro, ketiu prezentu al la studentoj Kleopatron,Semiramison kaj similajn impertinentajnsinjorinojn, kiel aĉajn, abomenindajn monstrojn,kiujn eĉ imagi estas terure.

    Cetere la studentoj neniam rajtis alrigardivirinojn; tiaj vantaĵoj, kiel ekzemple dancado,muziko, en tiu ĉi rondo estis malpermesitaj porĉiam; eĉ en la preĝejo estis aparta loko por laadoleskaj internuloj tute malantaŭe, kie ili sidissur lignotabuloj, kaj rigardante ne atingis laaltecon de la benkovicoj, por ke ili ne povuokulkontakti kun la knabinoj. Ĉar la firmaprincipo de la respektinda sinjoro estis tio, ke

  • junulo ne bezonas koni virinojn ĝis tiu tempo,kiam li fariĝos matura por edziĝi, do kiam li estosfininta siajn studojn, kaj havos sufiĉajnenspezojn, ĉar pli fruaj renkontiĝoj estus nurvantaĵoj, kaj kaŭzus nenion utilan.

    Tiu principo kompreneble estas la plejmalpopulara instruo, kiun oni povas prediki por lapublika bonstato, kaj estas evidente, ke la plejmalmultaj adeptoj de tiu principo troviĝis ĝusteinter la koncernaj personoj, inter la studentoj deEnjed. Kelkfoje oni neeviteble vidas virinanfiguron, kaj ekde sia dek-kvara jaro ĝis la dudekaĉiu knabo estas ravita de iu ajn virino.

    Realigi la pedagogiajn principojn de sinjoroGersono estis precipe malfacile pro la fakto, ke eĉli mem havis filinon, kaj tiu unusola filino estistiel bela, ke post duonjara elektado en la tuta urbooni tamen revenus al ŝi.

    Ĉiu studento, kiu ekvidis la knabinon enamiĝisal ŝi, sed vane li enamiĝis, ĉar damnita animo plifacile revenus el la mondo de mortintoj tra larivero Stikso[24], ol studento povus plenumi tiujndudek paŝojn ĝis Klara – jen tiel ŝi nomiĝis.24. Stikso – mitologia rivero en la regiono de mortintoj (Ŝeolo), kie Karono,la pramisto, perboate veturigas la mortintojn al ilia eterna restadejo.

    La duetaĝa domo de sinjoro Gersono troviĝisapud la multe pli alta internulejo. Li mem loĝis enla teretaĝo, ŝia filino en la supra etaĝo, kaj laŝtuparejo havis ŝlositan kradopordon; do ne povisokazi, ke iu junulo, veninta viziti sinjoronprofesoron, hazarde renkontu Klaran, kiun litamen vane renkontus, ĉar la obeema knabinoestis edukita laŭ principoj tiel piaj kajkontraŭstudentaj, ke ŝi nepre forkurus de li.

    Kompreneble ne ĉiu ordinarulo havis permeson

  • eniri la domon de la eminenta profesoro, sed porfideblaj personoj li malfermis sian pordon.

    Tiel fideblaj personoj estis humanissime[25]Jozefo Zetelaki[26] kaj humanissime AronoKaraŝiai.[27]

    25. humanissime – latina titolo por senrangulo kun la signifo: "tre humanaviro" 26. Laŭ originala ortografio kaj vicordo: Zetelaky József 27. Laŭ originala ortografio kaj vicordo: Karassiay Áron

    La unua el ili estis ĉarma junulo kun virinecavizaĝo, speciale favorata de sinjoro Gersono, kiupensis pri li, ke lia animo estas fermita inter lasciencaj libroj pli perfekte, ol ĝin povus konservikarcero aŭ esenca alkoholo[28]. Li estis ĉiam launua el la eminentuloj, verkis diversajn poemojnpri iu ajn temo, por li estis egale en kiuversformo. Estas memkompreneble, ke ampoemone troviĝis inter tiuj versaĵoj, sed li verkis pri lavintro, printempo, rikoltado, pri la supermarajfulmoj aŭ ŝtormoj, kaj pri similaj ĉastaj[29] temoj.Krome li scipovis flue paroli la grekan, la latinan,la hebrean kaj la francan lingvojn, detale konis launuopajn ĉielajn stelojn kaj surterajn florojn, liestis la asistanto de sinjoro Gersono ĉe la fizikajeksperimentoj, cetere li estis tiel pia junulo, ke liruĝiĝis kaj mallevis sian rigardon, kiam enmitologia studhoro li devis raporti pri la diino, kiukutime surhavas tre malmultajn vestaĵojn.28. Organikajn objektojn, ekzemple insektojn, bestajn organojn, fruktojn ktp.oni povas longe konservi en esenca alkoholo. 29. ĉasta – (ĉi-kaze) sendependa de seksaj aferoj aŭ amrilatoj

    La alia humanissime, Arono Karaŝiai, havis netre bonajn mensajn kapablojn. Li pasigis la sesanjaron kiel studento, kaj estis tre silentema,pacienca junulo, kiu estis ŝatata de sinjoro

  • Gersono, ĉar lia nomo neniam aperis rilate aldiboĉadoj kaj pugnobataloj; kvankam estus gravadanĝero, se lia nomo aperus ĉe tiuj aferoj, ĉar lanaturo provizis lin per tiaj brakoj kaj ŝultroj, keoni povus multe rakonti, se li movus siajnmembrojn kontraŭ aliaj homoj. Sed li aplikis sianteruran forton nur en pacaj manlaboroj, kajfabrikis diversajn fizikajn demonstrilojn porsinjoro profesoro; krome nur tiam li prezentisaliajn movojn per siaj brakoj, se feriante lastudentoj en la halo de internulejo aranĝis teatrajnprogramojn pri mitologiaj temoj, – kiuj teatraĵojokazis kompreneble kun ekskluzive viraj aktoroj,antaŭ vira publiko. En tiuj dramoj Arono ludisHeraklon[30] kaj Jozefo lian edzinon Dejnira-n.[31]Jen, neniu divenus, ke Jozefo ne estas vera virino,kaj estis plezuro vidi Aronon dum la batalokontraŭ la Centaŭroj, kiam li tute sola surterigiseĉ tridek paganajn duondiojn.30. Heraklo – duondio en la helena mitologio, simbolo de la bonintencafortego. 31. Dejnira – la edzino de Heraklo

    Jam proksimiĝis la tempo de la ekzamenoj, dorespektinda sinjoro Gersono Tordai Saboo faristerurajn preparojn por siaj natursciencajdemonstradoj: Kiel fariĝos aero el la akvo? Kielintergluiĝos la duonsferoj pro la atmosferapremo?[32] Kiel oni povas bruligi aeron?[33] Kieloni povas dancigi paperfigurojn per elektra ŝargo?Ĉar en la tempo de nia historio tiujn fenomenojnoni admiris kvazaŭ miraklojn. Do li transdonis laŝlosilojn de la laboratorio al siaj asistantoj, por keili diligente preparu la demonstrilojn, kaj liefektive konstatis, ke la du virtaj junuloj jamfrumatene estas en la sanktejo de scienco, kaj de

  • tie forpelas ilin nur la malfrua vespero. "Jen, iliestas laŭdindaj, diligentaj studentoj", diris sinjoroGersono, "vi, sentaŭgaj, paganaj, vantaj, diboĉulojelektu ilin por modelo, por ke vi fariĝu similaj".32. Temas pri la duonsferoj de Magdeburgo, pri la fama eksperimento de Ottovon Guericke. Konsultu Vikipedion 33. Ankoraŭ ne ekzistis la vorto "gaso", do ĉiun gason oni nomis "aero".

    Do, ni malkovru: kion agadas la koncernajjunuloj en la fizika laboratorio? La laboratoriohavas mallumigeblan fenestron por efektivigioptikajn eksperimentojn, kaj tiu fenestro troviĝasĝuste kontraŭ la ĝardeno de la respektindarektoro. La du diligentaj studentoj atenteme starasantaŭ la fenestro, ili aplikas grandeganastronomian teleskopon ŝovinte ĝin en la rondanaperturon de la fenestro, kaj ili ŝajne observas ion.Ĉu ili eble esploras stelon? Povas esti, sed kial iliturnas ĝian objektivon malsupren? Nun Jozefoenrigardas ravita... "Ho, Dio mia, kiel belege", lisuspiras, kvazaŭ li ne povus reteni sin... Ĉu litamen vidas stelon?... "Nun ŝi plukas rozon. Kielforte mi dezirus esti tiu rozo!" Jen, temas tamenne pri stelo!

    La diligentaj junuloj – kun la preteksto, ke iliobservas stelojn – tuttage okupiĝas pri tio, ke trala teleskopo ili rigardas la belegan junulinon,Klaran. Kvankam sinjoro Gersono pensas, ke ladu studentoj lacigas la okulojn per la mirindaĵojde la ĉielo, tamen ili amuziĝas sekvante la karanknabinon teleskope al la ĝardeno, al la ĉambro, alla kuirejo, kaj la vidaĵo delektas[34] ilin.34. delekti – tre plezurigi

    Por Arono tiu amuziĝo estis nur petolaĵo, sedJozefo tute perdis sian trankvilon; li ne povis

    http://eo.wikipedia.org/wiki/Otto_von_Guericke

  • forlasi la teleskopon, kaj kiam li longe ne vidis lajunulinon, li ne havis apetiton, nokte maldormis,havis inklinon al nenia agado, senĉese suspiris,forgesis ion ajn legitan, li eĉ indignis sinjoronGersono revante dum ties prelego, ĉar li denovepensis pri la ĝardeno de rozoplenaj laŭboj[35] kajpri la knabino, kiu kolektas la velkintajnrozpetalojn en la antaŭtukon per siaj blankajmanetoj.35. laŭbo – artefarita volbo en ĝardeno el vivaj kreskaĵoj ordinare subtenatade speciala framo.

    Ankaŭ ĉe la eksperimentoj li faris mallertaĵojnunu post la alia; li rompis, fendis ĉion prenitan, ĉela demonstrado pri fosforo li alkondukishidrogenon anstataŭ oksigeno: do preskaŭeksplodis la tuta klasĉambro.

    Sinjoro Gersono ne povis imagi, kio okazis alla knabo. Li ekzamenis, spionadis, sed li trovisnenion suspektindan; ĉar ĝis la momento, kiam liatingis la laboratorion klakpaŝante laŭlonge de lakoridoro, jam ĉio estis en ordo, la teleskopojrigardis al la ĉielo, la pumpiloj kaj retortoj regulefunkciis.

    Sed Jozefo sentis, ke lia kordoloro senĉesekreskas; kaj la teleskopa iluzio montris la amatanknabinon tiel proksime, ke la ravita knabo etendisla manojn al ŝi, kaj rekonsciiĝis nur tiam, kiamliaj ungoj klakis sur la fenestrovitro. Tiunakcidenton Arono plengorĝe priridis.

    En tiaj afliktoj la diabla tento tiomgrade detruisla virtojn de la pia junulo, ke iun posttagmezon lisidiĝis ĉe la tablo, kaj – eĉ konfesi tion estasterure – li verkis ampoemon. La poemo enhavisversojn laŭ la stilo de Sapfo[36], kaj ĝi priskribisĉion belan, kio ekzistas sub la suno. Kiam Jozefo

  • deklamis ĝin al Arono, tiu asertis je honorvorto,ke li eĉ informon ne aŭdis ankoraŭ pri poemo tielbela.36. Sapfo – helena poetino, kiu plej ofte verkis pri amo kaj amoro

    Foje, vespere, ĉe plenluno la du junuloj revanteelrigardis tra la fenestro de la laboratorio, sinapogante per la kubutoj sur la fenestrobreto, kajili babilis inter si.

    – Kiom bone estus, se Klara povus legi tiunpoemon! – diris Arono.

    – Hm! – respondis Jozefo. (Ne temis pri simplaafero, ĉar tiutempe ankoraŭ ne ekzistis sep virinajgazetoj, en kiuj oni povus publikigi ĝin.)[37]

    37. Kiam la rakonto estis verkita (en 1853), ekzistis evidente nur sep virinajgazetoj en Hungario.

    – En via rolo, mi nepre solvus, ke ĝi atinguŝiajn manojn.

    – Sed kiamaniere?– Ĉi tie mi ĵetus ĝin en la ĝardenon.– Jes ja! Sed la vento eble forblovus ĝin de la

    ĝardeno, ĝi falus en la korton, kaj ĝin trovus larespektinda sinjoro.

    Tiam sekvis la vico de Arono por diri, ke "hm".– La afero povus okazi tiel, diris Jozefo kun

    suspiro, ke la bele kunfaldita letero estu kaŝitainter la florantaj rozoj, por ke nur ŝi mem trovukaj legu ĝin, kiam ŝi frumatene elvenos kolekti lavelkintajn petalojn.

    – Tio ja estas facila afero – respondis Arono.Tra la jena[38] fenestro per ŝnuro oni povus grimpimalsupren ĝis la muro de la ĝardeno, de sur ĝi onifacile povus salti en la fositan ĝardenon. Porreveni oni povus grimpi supren sur tiu arbo, postedenove per la ŝnuro.

  • 38. la jena – ĉi tiu

    – Kion vi pensas? – teruriĝis Jozefo, – ĉu mimem grimpu malsupren el la fenestro de lainternulejo? Ĉu mi mem trapasu nokte fremdanbarilon?

    Eĉ Arono ektimis la ideon.– Mi ja ne diris, ke vi mem faru tion, mi diris,

    ke tion oni povus plenumi facile...Jozefo longe silentis.Poste li subite demandis:– Ĉu vi ne scias ion pri longa ŝnuro en la

    proksimo?– Mi ja scias, ke la iama ŝnuro de la sonorilo

    troviĝas en la subtegmento.Alportu ĝin.Arono alportis la ŝnuron, sur ĝia fino li faris

    sidlokon el fajrobatilo[39], sidigis Jozefon sur ĝin,volvis la ŝnuron ĉirkaŭ la fenestrokrucon, prenisĝin per siaj fortaj manoj, kaj mallevis sian amikonĝis la ŝtonmuro. Dum la operacio Jozefo tute neŝajnis timi pro tio, ke li povus eĉ mortfali, se laŝnuro elglitus el la manoj de Arono; li timegis nurtion, ke iu ajn povus rimarki lian agadon.39. fajrobatilo – longa stango kun peza kapo, per kiu okaze de brulego onidisbatis obstaklojn aŭ la brulantajn objektojn por pli facile estingi ilin.

    Sed lin rimarkis neniu. Li povis grimpi tra lamuro, kaŝi la poemon inter la rozoj, kaj helpe deArono li denove atingis la fenestron de lalaboratorio sen akcidento; nur fininte ĉion lajunuloj ekgapis unu al la alia: kiel freneze ili agis.

    La sekvan tagon ili ne kuraĝis interrigardi, despli ne kuraĝis rigardi tra la teleskopo. Kvazaŭkrimuloj, kiuj faris teruran murdon, ili evitis eĉ lalokon de la "krimo", kaj matene kun batanta koro

  • ili aŭdis la klakpaŝojn de la botoj, en kiujproksimiĝis la respektinda sinjoro.

    Jen, li alvenis. Nek Jozefo nek Arono kuraĝisalrigardi lin, ambaŭ pensis, ke li malkovros lanoktan krimon laŭ la mienoj.

    – Venu proksimen por kelkaj vortoj,humanissime.

    Zetelaky aspektis ne kiel vivulo, sed kvazaŭmortino. Li neniel volis alrigardi la instruiston,kiu severe silentis observante lin laŭlonge.

    – Mi volis diri nur tion, humanissime – dirisfinfine la profesoro per seka voĉo –, ke la sekvanfojon, kiam vi deziros alporti poemon, venu ne trala barilo, sed tra la pordo, ĉar vi detruis ĉiujnflorbedojn[40] de la ĝardeno. Aliflanke la poemo,verkita de vi, estas ne malbona, nur unu verspiedolamas.40. bedo – fosita loko en ĝardeno por malgrandaj plantoj, ofte pli alta, ol ĝiaĉirkaŭaĵo.

    Kaj la profesoro enmanigis la koncernanpoemon al Jozefo, kiu ekdeziris, ke la tero tujenglutu lin kune kun la tuta internulejo.

    Klara efektive trovis la poemon en la menciitaloko, sed kiel dece edukita knabino, ŝi pensis, keŝia devo estas raporti pri ĝi al la patro, samtempeplendante pri la detruitaj florbedoj. La maljunulotuj rekonis la manskribon de Jozefo, kaj liakomploto[41] tiurilate estis finita. Neniam plu liricevis taskojn en la eksperimentoj, nek li estissendita por agadi en la laboratorio.41. komploto – sekreta interkonsento pri malica aŭ krima celo kontraŭ iu (ĉi-kaze kun ironia/ŝerca nuanco).

    Sed la studentoj kelkfoje informiĝis ne nur pritiuj aferoj, kiuj estis en la lernolibroj, sed ili

  • B

    eksciis ion ankaŭ pri tiuj eventoj, kiuj okazadisdise en la lando, kaj la junuloj tute ne klopodiskaŝi sian simpation aŭ malsimpation rilate al lakruculoj aŭ loboncoj, eĉ antaŭ iuj prelegoj, kiamducent aŭ tricent lernantoj kolektiĝis en la samaĉambrego, oni povis rimarki inklinojn tiaspecajn,ke la respektinda publiko versajne ne restuspasiva gapanto de la afero, se okazus interbatalo.

    3.

    aldaŭ montriĝis eĉ eblo por tia batalo. Iuntagon la bandestroj, sinjoraj moŝtoj

    Trajtzigfritzig kaj Borembukko mesaĝis al laurbo, ke oni tuj sendu al ili cent bovojn,duontunon da lardo, mil panojn kaj dek-du sakojnda kazeo, krome ne forgesu la vinon, el kiu ilibezonas ne pli ol ducent barelojn.

    La nutraĵrezervo de la urbanoj tiutempe jamelĉerpiĝis tiagrade, ke ili povis kolekti lapostulatan kvanton nur per ekstrema penado, sedkiam la ĉaroj jam estis plenŝarĝitaj, Baliko, labandestro de kruculoj, informiĝinte pri la afero,venis el la kaverno kun sia taĉmento, perforterabis la tutan transportaĵon, kaj kunportis ĝin al laIntermonto de Torda.

    Kion faru la bonaj logantoj de Enjed en tiasituacio? Vane ili diris al Trajtzigfritzig, keBaliko rabis la nutraĵojn kaj trinkaĵon, li vizitusian kontraŭulon kaj reprenu siajn havaĵojn. Ĉetiuj argumentoj kolero inundis la bandestron de

  • loboncoj,[42] je honorvorto li promesis brulruinigila urbon, kaj anstataŭ vino trinki la sangon de latuta loĝantaro.42. En la originalo ĉi tie estas ankaŭ aludo, ke li ordonis al sia bando enseliĝi,sed en ĉiuj aliaj partoj de la rakonto estas evidenta, ke neniu havis ĉevalonkrom la estro, eĉ ne la vicestro, do mi konsideris tiun propozicion simplaeraro, kaj ne tradukis ĝin.

    La kompatinda loĝantaro ege teruriĝis pro tiujminacoj, ĉar eĉ la plej sincera bonintenco neebligus kontentigi la postulojn, aliflankeTrajtzigfritzig kun sia bando marŝadis jam nemalproksime, kaj laŭ la sorto de la vilaĝoj,vizititaj de lia taĉmento, ankaŭ Enjed povis esperinenion bonan.

    Tiaspeca mizera situacio estis jam bone konataen Enjed. Kiam la loĝantaro informiĝis, keproksimiĝas malamikoj, ili subite forlasis siajnhejmojn, siajn havaĵojn ili kaŝis en subterajkavernoj, en sekretaj keloj, sub la fojnostakoj; lavirinoj infanoj, maljunuloj estis senditaj al lamontaro por kaŝiĝi en ĝiaj arbaroj, la fraŭlinojestis kolektitaj en la kalvinisma preĝejo[43], kaj labatalkapablaj, armitaj viroj okupis ĝian korton,kiu – eĉ nuntempe videble – estis ĉirkaŭbarita peralta ŝtonmuro, kaj provizita per pluraj bastionoj.Tiujn bastionojn konstruigis la gildoj[44], do laorganizoj de la lokaj metiistoj. Po unu bastiononkonstruigis la honesta gildo de botistoj, la honestagildo de teksistoj, aparte la gildo dedrapmantelistoj, kune la gildoj de tanistoj kajŝuistoj kaj tiel plu.[45] Ankaŭ la trezorejoj de lagildoj estis tie en danĝeraj tempoj, kaj samtiel lamajstroj kaj submajstroj de tiuj respektindajorganizoj, ja ili havis la taskon defendi lafortikaĵon de Dio per armiloj.

  • 43. Vidu bildon pri la preĝejo! 44. gildo – organizo de metiistoj. Konsultu Vikipedion! 45. Mi ne tradukis komplete ĉiujn profesiojn, ĉar multe da ili jam eĉpropralingve ne estas vaste konataj.

    Kontraŭ la preĝejo situis la internulejo, tiugrandega pluretaĝa konstruaĵo kun kvar aloj[46], enkiu restadis sepcent lernantoj, do ili estis tutaarmeo, se necese.46. alo – (ĉi-kaze) flanka konstruaĵo, longeca parto de granda konstruaĵo.

    Tuj kiam la informo, disvastiĝinta en la urbo,atingis ankaŭ la internulejon, la junecaimpulsemo ekflamis en la studentoj: "ni defendosnin, ni defendos la urbon" ili kriis entuziasme, kajla sekvan tagon matene en la studhoro pri kemiorespektinda sinjoro Gersono Saboo rimarkissurprizita, ke la liaj lernantoj estas armitaj perglavoj kaj lancoj, kaj ili volas fari nenion alian,nur ataki la loboncojn laŭ la komandoj de laprofesoroj

    Nu, la deziro, ke respektinda sinjoro GersonoSaboo gvidu atakon kontraŭ la malamikoj, estisbela absurdaĵo.

    – Ĉu vi freneziĝis, karuloj? – diris la bonasinjoro teruriĝinte – Ĉu mi estas Heraklo aŭAkileo, ke mi gvidu vin al batalo? Ĉu mi vinedukis tiel, ke vi fariĝu sangavidaj militistoj? Ĉuvi, kiuj ĝis nun tenis skribilojn per la mano, jamvolas preni glavon? Ĉu vi, kiuj lernis kantipsalmojn, nun tordas viajn lipojn por batalkrioj?Ĉu tial mi instruis al vi tiom da sciencoj, por ke vipereu sur la batalkampo sub la armiloj de lamalamikoj same, kiel iu ajn barbara soldato, kiunaskiĝis nur tiucele, ke li mortu?[47]

    47. La demandsigno kompreneble rilatas al la ĉefpropozicio de tiu kompleksafrazo: "Ĉu tial mi instruis al vi tiom da sciencoj".

    http://www.utazas-etelek.abbcenter.com/weboldal/utazas-etelek/cikkek/nagyenyed_vartemplom.JPGhttp://eo.wikipedia.org/wiki/Gildo

  • Tiel predikante sinjoro Gersono rimarkis, kesub la togo[48] eĉ humanissime Zetelaky kaŝas ianglavon, do la profesoro terure riproĉis lin.48. togo – (ĉi-kaze) tre longa, malstrikta, nigra, mantelforma vesto. Vidu latogojn de studentoj!

    Ĉu eĉ via moŝto estas armita? (Kiam li uzis latitolon "moŝto" koncerne studenton , li nepre jamatingis la pinton de sia kolero.) Jen, detruiĝis laregula ordo de la mondo! Ĉu eble okazis iam, kela adeptoj de poetoj kaj Muzoj, la zelotoj desanktaj sciencoj, la kamaradoj de liberaj artojlevus armilojn per siaj manoj? – Nu, respondu! Javia moŝto bone konas la historion, do menciuprecedencon, se vi povas.

    La demandita studento finfine replikis tiel:– Kompreneble mi konas precedencon pri tio:

    kiam la adeptoj de Pajno[49] prenis bastonojnkontraŭ la gaŭloj[50], kaj mortbatis ilin.49. Pajno – helena dio de paŝtistoj 50. gaŭlo – arkaike "gallo", ano de antikva popolo

    Sinjoro Gersono je tiu vorto severe levis lakapon, ĉar la respondo estis frapa. Tio eĉ plikolerigis lin.

    – Kaj kiel aspektos la afero, se mimalpermesos, ke la studentoj aŭdacu preniarmilojn, kiam la nobela estraro de la urbo[51] paceklopodas eviti la danĝeron per saĝa diplomatio.Kaj via moŝto, humanissime Zetelaki, bone notu,ke nepre respondi ĉiun demandon ne estaskonsilinde. – Kaj nun mi ordonas al vi, studentoj,ke tuj demetu ĉiun armilon, ĉar kiu malobeos, tiusenprokraste estos eksigita el la internulejo, kaj lineniam plu rajtos trapasi ĝian sojlon en sia tutavivo!... Respektindaj sinjoroj juristoj, sonorigu

    http://u1.ipernity.com/5/06/99/14840699.efa40711.640.jpghttp://u1.ipernity.com/5/06/99/14840699.efa40711.640.jpg

  • per la fendiĝinta sonorilego!51. Enjed estis tielnomata "nobela urbo" havanta specialajn rajtojn, ricevitajnde la reĝo, ekzemple ĉiuj ĝiaj civitoj sen aparta procedo fariĝis nobeloj.

    La sonoro de tiu fendiĝinta sonorilego estis lasignalo, kiam oni eksigis iun el la internulejo.

    La vortojn de la rektoro sekvis muta silento,kiun interrompis nur la krakanta sonoro de lafendiĝinta sonorilego. La junuloj, kiuj aŭdacusataki malamikojn sesoble pli multajn, ol iliapropra nombro, je la ordono de la profesorotimeme demetis la armilojn. La sonoro ĉesis, lastudentoj okupis siajn sidlokojn, kaj larespektinda sinjoro preninte sian libron prelegisĝis la fino de la studhoro, kvazaŭ neniomenciinda okazis pli frue. Poste li forpermesis lastudentojn, kaj la konfiskitajn armilojn ordonisfermi en la kelon de la preĝejo, por ke neniu povudenove akiri ilin.

    Sed nokte, kiam la studentoj rekonsciiĝis el lastuporo[52], kion vekis en ili la minacaj vortoj de larektoro, la junuloj denove interkonsentis pri laafero, kaj pro la situacio, ke la armiloj estisneakireblaj, la sekvan matenon, tuj post lamalfermiĝo de la pordegoj, la tuta kompanio irisal la bordo de rivereto,[53] tie ĉiu studento dehakispor si pezan bastonon, kaj ili sub la togoj[54] kaŝeenportis kaj sekrete deponis tiujn batilojn en latenejo de hejtligno. "Eĉ bastono estas taŭgaarmilo, se taŭga homo svingas ĝin" – ili pensis.52. stuporo – senpova stato pro ektimo, traŭmo ktp. 53. en la originalo fakte temas ne pri la pli frue menciita rivereto, se pri lasame proksima rivero Maros (prononcu proksimume: "moroŝ"), sed koncernela rakonton tio tute ne gravas. 54. togo – ĉi-kaze tre longa, malstrikta, nigra, mantelforma vesto. Vidu latogojn de la studentoj!

    Jam meze de tiu sama tago en la ĉirkaŭaĵo de la

    https://1735f468-a-62cb3a1a-s-sites.googlegroups.com/site/verkojenesperanto/deponejo/toga.JPG?attachauth=ANoY7cqmInXzekfadkZaB2X6tcxWDU_CNJCHH0NrcBn7lulEOLNlzXV-PhY08qUF_MT7L_g7yeiLtL0wYINUK9eGEF2vc0f8DeZUcwy1GOYHPc9y9pxSAFXWpR9TLkgtCXYI2PZXTpNhLoNWzPda89a_0m4cpCD7fFXAW__XFj8l5M6xBSFJhFn1pBJZwP6h6e2FOLA2TfdMIVZIag4I5wQPd_vIPkIMcJcmIjFzcWmD-9T4BjU9to0%3D&attredirects=0https://1735f468-a-62cb3a1a-s-sites.googlegroups.com/site/verkojenesperanto/deponejo/toga.JPG?attachauth=ANoY7cqmInXzekfadkZaB2X6tcxWDU_CNJCHH0NrcBn7lulEOLNlzXV-PhY08qUF_MT7L_g7yeiLtL0wYINUK9eGEF2vc0f8DeZUcwy1GOYHPc9y9pxSAFXWpR9TLkgtCXYI2PZXTpNhLoNWzPda89a_0m4cpCD7fFXAW__XFj8l5M6xBSFJhFn1pBJZwP6h6e2FOLA2TfdMIVZIag4I5wQPd_vIPkIMcJcmIjFzcWmD-9T4BjU9to0%3D&attredirects=0

  • urbo aperis la bandestro Trajtzigfritzig kune kunsia taĉmento, ne malpli ol trimil loboncoj entute.La nobela estraro de la urbo delegis ankaŭ larespektindan rektoron, por fari diplomatianviziton ĉe la malamikoj.

    Trajtzigfritzig akceptis la delegitojn de la urbosidante sur ĉevalo; sed la cetera parto de lamilitformacio trafikis nur perpiede, se ne kalkulila tri lignokorpajn kanonojn,[55] kiujn trenis bovoj.Ja estis grava demando: ĉu oni povus pafi per ilisen riski la vivon de siaj propraj kamaradoj?Kvankam la taĉmento havis ankoraŭ unukanonon, faritan el kupro, kiun alia taĉmentointence fuŝis kaj postlasis sur ia batalkampo, kajkiun la loboncoj trovinte klopodis ripari, sed netre sukcese, ĉar okaze de provoj ĝi nur elblovis labruligitan pulvon anstataŭ elpafi la kuglon.55. lignokorpa kanono – temas pri anekdota primokado de rivalaj urbojarmeoj ktp. Pluraj variantoj de tiaj popolaj anekdotoj ekzistas, kiuj asertas, kela stultaj rivaloj faris kanonon el ligno, kiu kompreneble ne povas funkcii.Legi hungarlingvan anekdoton pri ligna kanono!

    La taĉmento mem konsistis el brilaj bravuloj,pri kiuj oni ne senkaŭze povis aserti, ke ili estaselektitaj ekzempleroj de sia speco. En lakompanio sin reprezentis ĉiu nacio de la lando;inter ili troviĝis kaj hungaroj kaj rumanoj same,kiel belgoj, serboj kaj ciganoj en la sama grupo.Kelkaj estis nudpieduloj, sed surportis ŝtalankaskon, aliaj la zonon de la glavingo ĉirkaŭkroĉisekster la mantelo. Oni povis vidi soldaton, kiupene portis pezan pafilon kvankam sen ĉano kajsen celilo. Aliflanke ĉiu el la stranga armeo havismallongajn, tonditajn lipharojn, por ke okaze deinterbatalo oni tamen povu distingi la loboncojnkaj kruculojn, ĉar tiuj lastaj estis tute similajmizeruloj, ilin markis nur la lipharoj, longaj ĝis la

    http://www.tihanyinfo.com/Tihany/Tihanyi_mondak_regek_versek/A_tihanyi_faagyu_igaz_tortenete.html

  • oreloj. La plejparto surhavis nur ĉifonŝuojn, nuriaj-tiaj ranguloj ricevis botojn, ofte eĉ kunspronoj, sed manke de ĉevaloj la spronoj estisutilaj nur por stumbligi ilin, se foje ili eventualebezonus forkuri.

    Do, tiaspeca estis la armeo de Trajtzigfritzig.Tamen, kiu pensas, ke ankaŭ li estis ia mizerulo,simila al siaj subuloj, tiu tre surpriziĝus: liaĉevalo estis la plej bela besto de eminenta anglaspeco, li mem surhavis maŝkirason[56], ornamitanper arĝentaj steloj, sub ĝi malhelruĝan veluranjakon kun oraj pasamentoj[57], lian kapon ŝirmiskasko el kupro kun zigzaga kresto, kaj liaj manoj,kovritaj per kvastogantoj[58], ripozis sur la tenilode longa larĝa glavo.56. maŝkiraso – korpoŝirmilo, farita el drato aŭ el kunkroĉitaj ĉeneroj. Vidumaŝkirason! 57. pasamento – ornamaĵo sur vesto, farita el ŝnuretoj, fadenoj aŭ rubandoj,ofte el valora materialo (silko, orfadenoj ktp.) Vidu pasamentojn! 58. kvastoganto – metala ganto, parto de kiraso. Vidu kvastoganton!

    Kvankam lia malinteligenta aspekto kaj liajmalnoblaj trajtoj evidentigis, ke tiun pomponhavigis al li nek lia deveno, nek liaj meritoj, kajkiom da vestopecoj estis videblaj sur li, ĉiu el ilihavis alian monogramon[59], sidante sur ĉevalo litamen sentis sin sufiĉe digna por malrespekteparoli al tiuj, kiuj venis perpiede.59. monogramo – la komencliteroj de la posedanto por marki propranobjekton

    La vicestro, Borembukko, estis grandkorpabuĉisto kun osteca senhara vizaĝo, kiu – kontrasteal sia ĉefo – ŝajnis aparte zorgi pri tio, ke li estukiel eble plej malpura. Lia feljako kvazaŭ brilispro la graso, kaj liaj vangoj kredeble povusfanfaroni, ke ili renkontis ankoraŭ nenian akvon

    http://tgorod.ru/contentimage/kuban/mail1.jpghttp://tgorod.ru/contentimage/kuban/mail1.jpghttp://upload.wikimedia.org/wikipedia/hu/8/8f/Paszomanyok.jpghttp://c450.canstockphoto.com/can-stock-photo_csp0970921.jpg

  • krom pluvo.Lia unusola armilo estis grandega buĉhakilo,

    per kiu li povis mortigi bovon per unusola bato.Do, tiujn eminentajn virojn vizitis la duopa

    delegacio respekteme demetinte la ĉapelojn, kajpor honorigi ilin pli solene, sinjoro Gersono dirisal ili ne mallongan latinlingvan salutparolon.

    Trajtzigfritzig alrigardis Borembukkon kajreciproke, ja ili ambaŭ konis eĉ ne unu latinanvorton, ili tamen ŝajnigis kompreni ĉion.

    – Mi ja komprenis viajn vortojn – diris labandestro rimarkinte, ke Gersono ne parolos plu,kaj li supereme frapadis ties ŝultron. – Kiel vinomiĝas?

    – Mi estas Gersono Tordai Saboo, la rektoro dela bonfama internulejo, kaj mia kunulo estas liasinjora moŝto Johano Toot[60], la urbestro de lanobela urbo.[61]

    60. Laŭ originala ortografio kaj vicordo: Tóth János 61. Enjed estis tielnomata "nobela urbo" havanta specialajn rajtojn, ricevitajnde la reĝo, ekzemple ĉiuj ĝiaj civitoj sen aparta procedo fariĝis nobeloj.

    – Kial ne venis gildestro[62] de botistoj?62. gildo – organizo de metiistoj → gildestro – ĉefo de tia organizo.

    – Li konsideris, ke ne estas konsilinde aliĝi alni.

    – Tamen li nepre devus ĉeesti, ĉar mia armeobezonas trimil parojn da botoj, kaj estas necese,ke tiuj botoj en daŭro de tri tagoj estu produktitaj,ĉar mi ĵurpromesas[63] je mia nobela glavo, se miapostulo ne plenumiĝos, ĉiu botisto de la mondopereos pro mia kolero! (Tiun nobelan glavon li jaŝtelis ie.)63. ĵuri – preni dion aŭ ion sanktan, kiel atestanton → ĵurpromesi – promesiion tiumaniere

  • Pli aŭdacan ĵurpromeson neniu eldiris ankoraŭ.Sinjoro Gersono klinis sian kapon, poste la

    urbestro ekparolis hungare:Ni informos la honestan gildestron pri via

    ordono, sinjora moŝto, kaj li certe klopodos fariĉion eblan, por ke via volo plenumiĝu; sed en lanomo de la tuta urbo ni petas, ke via moŝto kunekun via glora armeo bonvolu resti ekster la nobelaurbo, ĉar – kvankam nia opinio pri vi estasspeciale favora – tiu stulta popolo tiomgradetimas la armitajn militistojn, ke rimarkinte laproksimiĝon de via armeo, ili parte diskurus en laarbaro, parte fermus sin en la preĝejo, do veninteen la urbon vi trovus nur senhomajn domojn, kajtiel vi eĉ malebligus por ni kontentigi viajnpostulojn, ja ni trovus neniun, kiu povus plenumiilin.

    Trajtzigfritzig kliniĝis al Borembukko por ionflustri al li, poste nelerte kaŝante sian ridetonrespondis:

    – Honestaj sklavoj![64] Estante timemaj kaj kielstultuloj, same mi ne deziranta, ke okazantuforlasitaj viaj domoj estante neniu en ili, do virevenantaj kaj dirantaj al la popolo, ke niforirantu se ili revenantaj hejmen, poste doprecipe, sed nur apenaŭ tuj ĉe la urbo mil paŝojnfor ni ekripozantu, kaj vi devantaj bruligikandelojn en ĉiu domo, por ke ni vidantaj, ke ĉiuestante hejme, alikaze se ne tiel, do malsame ioestus povanta okazi, vi ja estos vidantaj, kioposte!64. Ĉi tie la primitivulo provas imiti la inteligentan parolmanieron de laprofesoro, sed li kompreneble parolas nur sensencajxojn, kvankam oni povasdiveni, kion li deziras esprimi.

    La delegitoj informis la loĝantaron, ke ĉiu

  • K

    devas iri hejmen, kaj nokte bruligi kandelon ĉe lafenestro, kaj la loĝantoj eldonu ĉion valoran, kionili ankoraŭ trovas en sia mizero por kontentigi lagrandpotencajn loboncojn.

    4.

    aj okazis tiel. La gildoj[65] repenetris en laurbon, oni revokis la virinojn kaj

    maljunulojn el la arbaro, kaj ĝis malfrua vesperoneniu ĉesis kuiri, baki, friti por la loboncoj. Nur labela Klara petegis en la nomo de la junajfraŭlinoj, ke ili ricevu permeson por pasigi lasekvan nokton ankoraŭ sub la protekto de Dio enla preĝejo, kaj la nobela konsilantarokonsiderante, ke ĉiu fraŭlino konkordas pri tiupeticio, aprobis tiun deziron.65. Kompreneble temas pri la metiistoj, kiuj estis anoj en iu gildo.

    La sekvan nokton brilis ronda plenluno, la tutaregiono ŝajnis kvieta. La estraranoj de la urboripozis trankvile en siaj baldakenaj litoj meditantepri tio, kiel saĝan diplomation ili praktikis porpreventi la katastrofon de la urbo. La preĝejoprotektis ĉirkaŭ tricent-kvindek virgulinojn per lapotenco de Dio, kiam Klara en sia sonĝo pensis,ke ia figuro instigas ŝin grimpi al la supra etaĝode la preĝejturo.

    Kvankam duondormante, tamen senhezite ŝigrimpis supren laŭ la ŝtuparo al la subtegmento,kie pendis la kvin-tuna sonorilego de la preĝejo,

  • kaj elrigardante tra la alta fenestro de la turo al laplenluna nokto, ŝi supozis vidi,[66] ke grandamalhela makulo proksimiĝas al la urbo malrapide,poste ŝiaj okuloj sukcesis rekoni, ke tiu grandamakulo estas grupo da homoj, ŝi eĉ rimarkis, keen la malhela amaso kelkfoje ekbrilas klingoj defalĉiloj kaj lancoj sub la pala lunbrilo.66. ŝi supozis vidi – la knabino supozis, ke ŝi vidas tiun makulon, sedkomence ŝi ne estis tute certa, ĉu la okuloj ne trompas ŝin.

    Ŝi tuj komprenis la situacion: la loboncojatendis nur tion, ke la loĝantaro trankvile enlitiĝuen siaj domoj, poste la armeo laŭplane intencissurprizi ilin... Klara volis perdi eĉ ne unuminuton, ŝi ne reiris en la preĝejon, por veki siajnkunulinojn, sed laŭ subite elpensita ideo ŝi prenisla ŝnuron de la kvin-tuna sonorilego, por averti latutan urbon per ĝia alarmsignalo.

    La brakoj de la knabino estis malfortaj, sedplifortigis ilin la danĝero, kaj preninte la krudanŝnuron per ambaŭ siaj blankaj manetoj, ŝiekbalancis la pezan sonorilegon, kiun alifoje eĉdu viroj apenaŭ povis ekmovi, do antaŭ ol lamalamikoj sukcesis atingi la urbon, laalarmsignalo laŭte eksonoris super la tegmentoj.La tuta loĝantaro, en la sama momento saltis el lalitoj, la virinoj kaj maljunuloj kvazaŭ eninterkonsento denove kuris en la arbarojn, la virojiris en la korton de la fortika preĝejo tiel rapide,ke la loboncoj, kiam ili finfine atingis la urbon,trovis nur senhomajn domojn.

    Trajtzigfritzig eksterordinare ekkoleris, ke onitiel superruzis lin, kaj li ordonis, ke la urbo estubruligita ĉe dek-du lokoj samtempe.

    Sed liaj subuloj apenaŭ komencis plenumi tiundiablan ordonon, kiam la urbon trafis pluvego tiel

  • abunda, ke ĝi tuj estingis ĉiun flamon. Labandestro de loboncoj pagane[67] sakris pro tiumalsukceso, damnis kaj dion kaj satanon.67. pagane – kiel paganoj (cxi-kaze) krude, primitive

    Frumatene la respektindaj rektoro kaj urbestrodenove vizitis lin. La bandestro permesis al ili dirieĉ ne unusolan vorton. Li kulpigis ilin, ke ili estastrompuloj, mensogemaj hundoj, kiuj misuzas labonintencon de honestuloj, kaj li ĵurpromesispasie, ke liaj kvar kanonoj ruinigos la tutan urbon,la preĝejon kaj la internulejon, la taĉmentoglavbuĉos la loĝantaron, kaj la fraŭlinojn lidisdonos inter siaj soldatoj, escepte, se onitransdonos al li tiun unusolan, kiu alarmis per lasonorilego.

    – Tiu unusola fraŭlino estas ĝuste mia proprafilino, respektinda sinjoro, – respondis profesoroGersono letargie[68] –, tamen, se tiel mi povasaĉeti la saviĝon de mia urbo, mi nepre transdonosŝin al vi. Nur tiun indulgeman favoron mi petas,ke bonvolu senkapigi min antaŭ ol miaj okulojpovus ekvidi ŝian malfeliĉon.68. letargie – en animstato senpova pro ĉagreno

    – Tiu favoro certe trafos vin! – konsolis linTrajtzigfritzig, kaj samtempe li ordonis, ke laarmeo ĉiuflanke invadu[69] la urbon. Li mem fiererajdis sur sia ĉevalo, kaj la gvidrimenonenmanigis al la urbestro, tiel li paradis tra lastratoj, dum Borembukko ekrajdis sur la kolo dela profesoro, kaj tiel ridinde-timinde li atingis lavendoplacon pikante per spronoj la korpon de larespektinda, grizhara maljunulo.69. invadi – grandnombre plenigi, okupi landon, teritorion, regionon, urbonktp. precipe militante.

  • La studentoj en la internulejo ĉion vidis bone,ĉar la marŝantoj haltis ĝuste antaŭ la konstruaĵo,sed la junuloj estis fermitaj, kaj la ŝlosilo de lapordego estis en la poŝo de sinjoro Gersono.

    Poste ili devis vidi eĉ tion, ke antaŭ la preĝejooni transdonas Klaran, la kvazaŭ duonmortintanknabinon, la filinon de la rektoro, kajTrajtzigfritzig levas ŝin sur la ĉevalon.

    Sed tio jam estis io pli terura, ol afero tolereblapor studenta koro.

    Mi mortigos la tutan mondon! – kriegisZetelaki kvazaŭ senkonscie, –, mi mem mortigosilin ĉiujn! – kaj li, kiel uragano, kuris malsuprensur la ŝtuparoj. Lin tuj sekvis Arono, poste la tutakompanio de studentoj; ili dum momento levis kajdeprenis la pezajn tabulojn[70] de la pordegoj, enla sekva momento la amaso de svarmantajstudentoj inundis la loboncojn antaŭ la preĝejo,kiel furioza abelaro incitita.70. pli precize "alojn", sed mi pensas, ke la vaste konata vorto "tabulo" estastute klara en la kunteksto. La aloj de pordoj ja esence estas lignotabuloj kunĉarniroj kaj manilo. (Seruro ne estas nepra apartenaĵo.)

    Ili tenis en la manoj nenian armilon krombastonoj, sed dum la primitivajn pafilojn de laloboncoj senpovigis la pluvego, la dikaj batilojfariĝis pezaj en la studentaj manoj pro la ribelantakolero. La grupo de loboncoj baldaŭ estis premitaal la muro, kaj la botistoj, kiuj je la unuajbatalkrioj sangavide kuraĝiĝis, komencis bom-bardi[71] ilin per ŝtonoj.71. bombardi – elpafadi obusojn aŭ faligi bombojn → ĉi-kaze (figure):senĉese ĵetataki.

    La du estroj rimarkinte la danĝeron de lasituacio ne traktis la aferon, kiel ŝercon;[72] tuj

  • kiam ili vidis ke la loboncoj faladas sub la batojde la studentoj, ili turnis dorson al la batalantoj,kaj klopodis fuĝi el la urbo. Trajtzigfritzigbrakumis la knabinon, tiel li portis ŝin kvazaŭglutante ŝiajn vidindajn membrojn per siaj okuloj.Borembukko siaflanke kaptis sinjoron Gersono jelia kolumo kaj trudis[73] lin veni – brave kuranteper siaj longaj kruroj.72. "ne traktis la aferon, kiel ŝercon" – ne reagis tiel, kvazaŭ la danĝero estusmalgrava. 73. trudi – perforte/perpotence devigi iun, ke li konsentu/plenumu ion.

    Pli rapide, ol oni povus rakonti, la taĉmento deloboncoj estis dispelita al ĉiu direkto de la mondo.la du bandestroj jam kuris al la najbara urboFelvinc kun ne pli da subuloj, ol eble tridek, sedilin senĉese persekutis amaso da studentoj kunrefalditaj manikoj kaj svingataj bastonoj. Lalongajn nigrajn togojn[74] ili ĉirkaŭfiksis per lazonoj, kaj kelkfoje subtenante sin per la bastonojili faris longajn saltojn, kiel nobla ĉevalo de angladeveno.74. togo – ĉi-kaze tre longa, malstrikta, nigra, mantelforma vesto. Vidu latogojn de studentoj!

    Daŭre malkreskis la nombro de persekutantojkaj persekutatoj, foje unu, foje alia trovis siankontraŭulon, kaj tiuj jam postrestis por batali.Fine restis nur du paroj: antaŭe Trajtzigfritzig kajBorembukko, kaj ilin persekutis Jozefo kajArono. Unu el la loboncoj rajdis, la alia fidis siajnlongajn krurojn, sed la ĉevalo laciĝis pro laduobla ŝarĝo, kaj kiam ili alvenis al la menciitarivereto, evidentiĝis, ke oni ne povas trapasi ĝin,ĉar la akvofluo, kreskinta pro la pluvego, detruisla ponton, kaj la akvo ondis super la bordoj.

    – Nu, lobonco – kriis Arono, kiam li atingis la

    https://1735f468-a-62cb3a1a-s-sites.googlegroups.com/site/verkojenesperanto/deponejo/toga.JPG?attachauth=ANoY7cqmInXzekfadkZaB2X6tcxWDU_CNJCHH0NrcBn7lulEOLNlzXV-PhY08qUF_MT7L_g7yeiLtL0wYINUK9eGEF2vc0f8DeZUcwy1GOYHPc9y9pxSAFXWpR9TLkgtCXYI2PZXTpNhLoNWzPda89a_0m4cpCD7fFXAW__XFj8l5M6xBSFJhFn1pBJZwP6h6e2FOLA2TfdMIVZIag4I5wQPd_vIPkIMcJcmIjFzcWmD-9T4BjU9to0%3D&attredirects=0https://1735f468-a-62cb3a1a-s-sites.googlegroups.com/site/verkojenesperanto/deponejo/toga.JPG?attachauth=ANoY7cqmInXzekfadkZaB2X6tcxWDU_CNJCHH0NrcBn7lulEOLNlzXV-PhY08qUF_MT7L_g7yeiLtL0wYINUK9eGEF2vc0f8DeZUcwy1GOYHPc9y9pxSAFXWpR9TLkgtCXYI2PZXTpNhLoNWzPda89a_0m4cpCD7fFXAW__XFj8l5M6xBSFJhFn1pBJZwP6h6e2FOLA2TfdMIVZIag4I5wQPd_vIPkIMcJcmIjFzcWmD-9T4BjU9to0%3D&attredirects=0

  • piedkuranton – por vi jen, la fino de la mondo![75]

    75. por vi jen, la fino de la mondo! – dusenca frazo signifanta: 1. "vi ne povasiri plu" 2. "finiĝos via vivo"

    Borembukko vidante, ke li jam nepre devashalti, ellasis la kolumon de sinjoro Gersono,prenis sian buĉhakilon, kaj per ĝi celis batiAronon tiel forte, ke la knabo nepre estusdishakita, se li ne forsaltus ĝustatempe; sed lastudento rebatis per la bastono, kaj trafis laungojn de la lobonco tiel, ke li tuj faligis labuĉhakilon. Tiam la lobonco, kiel tigro, kuratakisla knabon svingante jam nur la nudajn manojn,kaj vane la junulo trafis lian kapon per la bastonotiel, ke la batilo fleksiĝis, kaj la kapo de lalobonco tuj ŝvelis kiel dika panbulo,[76] li – kvazaŭla bato ne koncernus lin – kaptis la bastonon deArono por torde-perforte depreni ĝin, sed ankaŭla knabo tenis sian batilon ambaŭmane, do en tiapozicio ili komencis tiradi-puŝadi unu la alian.Tio daŭris kelkajn minutojn, fine ili ambaŭlaciĝis, kaj komencis fiksrigardi okulojn kontraŭokuloj.76. panbulo – ronda bakaĵo plej ofte el tritika faruno, pli granda ol bulko, sedmalpli granda ol ordinara pano. Vidu panbulon!

    Nu, studento, – diris la lobonco kun grincigo[77]de la dentoj –, vi trovis kontraŭulon teruran porvi; ĉu vi scias, kiu kaptis vin? Mia nomo estasBo-rem-buk-ko!77. grinci – eligi sonon, kiel du vitropecoj kunfrotitaj → grincigi – kaŭzi tiansonon per kunfrotado objektoj, taŭgaj por tio → grincigo – tiu ago

    – Bagatelo, – respondis Arono – mia propranomo estas eĉ pli terura ol la via, ĉar mia nomoestas Ka-ras-si-a-i!

    – Ĉu Ka-ras-si-a-i? – kriis la lobonco

    http://forum.sanomabp.hu/forumkep/9/82811/422/12631363/1.jpg

  • ĉagrenita,[78] – jen la fatalo,[79] same via, kiel mia!Tion dirinte li ektiris sian kontraŭulon tiel, ke iliambaŭ falis de la alta bordo en la ŝvelintanrivereton, kaj la akvo plaŭdis super iliaj kapoj.78. ĉagreni – malfeliĉigi → ĉagrenita – malfeliĉega, senespera 79. fatalo – neevitebla malbono aŭ pereo, kiu estas fiksita en ies sorto

    Dum tiuj eventoj ankaŭ Jozefo atingis lakanajlon, kiu rabis Klaran, kaj tiu rajdantokomprenante, ke fuĝi li jam ne povas, elseliĝis,eltiris sian glavon, kaj turnis sin al Jozefo, kiuproksimiĝis kun muta kolero.

    – Forportu vin hejmen, por ke via patrinomamnutru vin, bastardo![80] – li kriis al laadoleskulo havanta vizaĝon ankoraŭ senharan –ĉu mi detranĉu viajn brakojn kaj krurojn?80. bastardo – homo, kies gepatroj ne estis laŭleĝaj geedzoj. Tiu titolo estisgrava ofendo.

    Jozefo ne respondis, nur kraĉis al la manplatoj,kaj preninte la bastonon ĉe la mezo paŝis al labandestro ignorante lian timindan mienon.

    – Diable, ĉu vi restas ankoraŭ? – li kriis enfreneza kolero, kaj lia glavo terure siblante celisla knabon, sed ankaŭ la bastono moviĝisfulmorapide, kaj unu ĝia flanko forpuŝis laglavon, kiu laŭte tintis, la alia flanko batis lakaskon, kiu laŭte klakis!

    Ekturnis sin la mondo ĉirkaŭ la kapo deTrajtzigfritzig, kaj li nur gapis ĉiudirekte, kvazaŭli esplorus, kie estas la batinto, sed lin serĉi estissuperflue, ĉar Jozefo ĝuste antaŭ li prenis jam lafinon de la bastono, kaj batis lin ĉe la talio tiel, keli surteriĝis, kaj la glavo falis el lia mano. Poste liankoraŭ klopodis tiri sian korpon ĝis la ĉevalo,sed Zetelaki pensante, ke li volas murdi la

  • senkonscian amatan knabinon, ligitan al la ĉevalo,kuratakis la loboncon, kaj per piedo repuŝinte lakanajlon per la lasta bato mortigis lin.

    Nur tiam li ĉirkaŭrigardis serĉante siajnkamaradojn. Ili ĉiuj postrestis, nur pendantaangulo de iu togo, kiu kroĉiĝis al branĉo dearbusto, vekis la konjekton, ke sub ĝi, en larivereto troviĝas iu. Jozefo tuj kuris tien, kajpreninte la togon per ĝi tiris Aronon el la akvo. Laknabo kaj Borembukko ankoraŭ tenis unu laalian, kvankam la studento vivis, sed la loboncojam estis mortinta.

    Poste ili kune kun sinjoro Gersono akvumantevekis Klaran el ŝia sveno, trankviligis ŝin perafablaj vortoj, kaj ili jam kvarope sur genuoj[81]dankis Dion pro la saviĝo.81. sur genuoj – genuante

    Kaj tiujn du bastonojn, la dehakitajn branĉojnde salikoj, ili pikis en la ŝlimon de la rivereto,sinjoro Gersono benis ilin same, kiel ankaŭ lakorinklinon de Jozefo, kiu neniam plu devis aplikiteleskopon, kiam li deziris vidi Klaran.

    Post tiu historio jam pasis cent jaroj kajankoraŭ kvindek, kaj la du salikoj ekde tiamdaŭre kreskigas siajn verdajn foliojn ĉe la bordode la rivereto. La internulejo iam konstruigis ĉe ilikomfortan amuzejon, kiun la studentoj vizitis enbelaj someraj tagoj, tie ili rakontadis la historionpri tiuj du salikoj, kaj kantis la psalmon: "Dioestas nia firma fortikaĵo!"[82]

    82. Psalmo numero 46: danko pro la saviĝo. Kanto de Marteno Luther.

    本地磁盘La du salikoj de Nagyenyed