esk | paĝo 2 | 112 | mar 2013aea.esperanto.org.au/wp-content/uploads/2013/09/... · terminaro de...

32
n

Upload: others

Post on 18-May-2020

2 views

Category:

Documents


0 download

TRANSCRIPT

n

ESK | paĝo 2 | 112 | Mar 2013

Copyright @ 2013 AEA & NZEA – ĉiuj rajtoj rezervitaj

ISSN 1038-9380.

Sur la kovrilo: Supre, Eric Wilson Abstraktaĵo – la kuireja fornelo 1943 Kolekto de la Artgalerio de NovSudKimrujo Malsupre: Reklamo por la Universala Kongreso en Rejkjaviko, 2013

Sur la malantaŭa kovrilo: Eventoj dum la Brisbana Kongreso, 2012Supre: Je la supro de Monto Gravatt, BrisbanoMalsupre: Vespermanĝo ĉe la Hotelo George Williams

OFICIALA ORGANO DE LA AŬSTRALIA KAJ NOV-ZELANDA ESPERANTO-ASOCIOJ

….........................................................................................................................................................................................................

Volumo 21 [1] numero 112 marto 2013….........................................................................................................................................................................................................

Presita de CMYK Colour Online en Melburno, AŭstralioRedaktoroj: Kam Lee, Robert Budzul kaj David Ryan

Kontaktadreso [email protected]

P.O. Box 1097Bendigo Central Vic 3552

Australia

Abonoj & Pasintaj NumerojEsperanto Sub la Suda Kruco estas sendata al membroj de la Aŭstralia

Esperanto-Asocio (AEA) kaj Nov-Zelanda Esperanto-Asocio (NZEA).

Por informoj pri abonoj, pasintaj numeroj, kaj pri membriĝo al la asocioj:AEA www.esperanto.org.au – [email protected] www.esperanto.org.nz – [email protected]

Kiel kontribui al ESKSendu eseojn, ideojn, rakontojn, esprimojn de vidpunkto, leterojn,

desegnaĵojn, fotojn, kaj iun ajn alian originalan kontribuonal nia oficiala kontaktadreso, “[email protected]”.

Limdato por kontribuoj por la sekva numero

La redaktoroj rajtas redakti, korekti, mallongigi kaj konformigi al la stilokaj kutimo de ĉi tiu gazeto ĉiujn tekstojn antaŭ aperigo.

Por la opinioj aperantajen ĉi eldonaĵo respondecas la aŭtoroj.

Ili ne necese spegulas la opiniojnaŭ de AEA aŭ de NZEA.

ESK | paĝo 3 | 112 | Mar 2013

Nekrologo de Donald BroadribbForpasis granda intelekto

Rejkjavika Universala Kongeso 2013

Raporto de Brisbana Kongreso 2012

Mia Unua Kiso

Fama ido de Aŭstralio: Ŝtormido

Intervjuo kun Jonathon Cooper

M

arto

, du

mil

dekt

ri6

4

Zamenhof: kaj juda patrioto kaj internaciisto

Stelsemantoj el la Ora Nordo

8

29

11

20

30

18

15

ESK | paĝo 4 | 112 | Mar 2013

NEKROLOGO:D-RO DONALD BROADRIBB3-8-1933 – 13-10-2012 Vera Payne

Resumo (iomete tranĉita) de panegiro omaĝeal Don. Parolis lia edzino kaj filino, kaj mi mem prilia Esperanta vivo.

Mi unuafoje renkontis Don kiam li lekciis pripsikologio ĉe la Universitato de Okcidenta Aŭstralio. Intervjuante lin por La Nigra Cigno, mi trovis afablan,konservative vestitan, trankvile parolantan (kunusona parolmaniero) maldikan viron. Kaj mimemoras, ke post kelkaj jaroj, ĉe la oficiala nomigode Esperanto Way, Don sin montris tute nekonservative vestita, kaj kun brilkolora hararo! Lamaturaĝan Don kronis griza poneo­vosto kaj la ventroiomete dikiĝis .

Naskita en Usono, Don venis al Aŭstralio en1962. Kun magistra diplomo en teologio deseminario en Nov­Jorko kaj doktoriĝo de laUniversitato de Melburno, kie li instruis dum 10 jaroj,li ankaŭ studis filozofion kaj lingvistikon en tiuj dulandoj. Ekzemple, li gajnis magistran diplomonankaŭ en la hispana. Krome, li studis psikoanalizonen Svislando kaj li diplomiĝis en analiza psikologiode la Instituto CG Jung en Zuriko. 13­jaraĝa liesperantistiĝis kaj, post kvar jaroj, aniĝis al UEA en1950. Li rapide iĝis eminentulo de la internacia lingvo. Li elstare redaktis diversajn revuojn: Nord-Amerika Esperanto-Revuo, Kristana Bulteno, BibliaRevuo (ĉirkaŭ kiu en 1967 li kunfondis la InternacianAsocion de Bibliistoj kaj Orientalistoj), Esperanto subla Suda Kruco, kaj La Nigra Cigno. Li kunkompilis laTerminaro de Bibliaj Studoj en 1973. Ekde 2008, lieldonis 21 belajn kaj tre ŝatatajn ret­numerojn deMirmekobo, en, sed ne pri, Esperanto. La lastaeldono, nur unu semajnon antaŭ lia morto, estis48­paĝa. Don ankaŭ estis mirinda tradukisto. El laantikva greka lingvo, kiun li flue parolis, enEsperanton venis La Respubliko de Platono (kiugajnis por li la OSIEK­premion en 1995), kaj ankaŭKratilo de Platono. Li amis kaj esperantigis la serion

Bildo 1:Donald Broadribb:aŭtoro, tradukisto kajeksredaktisto de ESK

Bildo 2:La traduko de DonaldBroadribb de “LaRespubliko” gajnis laOSIEK-premion en 1995.(OSIEK estasmallongiĝo de OrganizaSocieto de InternaciajEsperanto-Konferencoj).Platono verkis laoriginalan tekston enproksimume 380 AK.

ESK | paĝo 5 | 112 | Mar 2013

Bildo 4: “Pebbles onMy Road” estasaŭtobiografio deDonald Broadribb, kiuskribis pri sia frua vivoen Usono dum latempo de la depremo,la periodo de siakariero kaj sia emerito.

Bildo 3: Kovrilo de lae-gazeto “Mirmekobo”.La besto, Mirmekoboangle nomiĝas

“Numbat”.

Alico en Mirlando de Lewis Carroll, kiel ankaŭ la serionMirinda Sorĉisto de Oz de L. Frank Baum. Aldone, litradukis 1984 de George Orwell, plurajn MortmarajnRulaĵajn tekstojn el Qumran (Palestino), kaj eĉ Eposojen Antikva Ugarito - kuneiforma lingvo en antikvaSirio; ĉu nenia fino de liaj talentoj? En la angla, liverkis The Structure of Biblical Hebrew Poetry,esotera eble por vi kaj certe por mi, sed ĉiutaga aferopor Don. Ĝi estis la tezo por lia doktoriĝo en laUniversitato de Melburno. Li estis dufoje membro dela Akademio de Esperanto (1972-81 kaj 1992-2001),fratulo de AEA (1996) kaj honora membro de UEA(1997).

Kaj Don brilis ne nur en Esperanto. Dumkelkaj jaroj li redaktis la oficialan bultenon de laSocieto Jung en Perto, pri psikologio kaj psikoanalizo. Sur miaj bretoj troviĝas The Mystical Chorus pri Jungkaj la religia dimensio, The Dream Story pri sonĝado,kaj ankaŭ Marcia, fantazio kiun li verkis por sia filino,Chris. Ege feliĉigis min ke li finfine cedis al miajinstigoj verki aŭtobiografion; pasintan jaron li eldonisla kelkfoje korŝiran Pebbles on my Road. Kun siafratino, Marilyn, kiu vivis kaj lekciis en Usono, li verkisadoltan idilion.

Don instruis plurfoje la plej altan nivelon en laEsperanto-somerkursaroj, precipe en Adelajdo. Kromesti tre kapabla instruisto, li ĉiam estis interesakunparolanto. Mi provlegis diversajn redaktaĵojn liajn,kaj precipe ĝuis la sekvantajn e­poŝt­konversaciojnpri la verko­enhavo, kaj ankaŭ pri la vivo ĝenerale,kun ĝiaj sorto­ŝanĝoj.

Dum la lastaj 14 jaroj, Elizabeth (Liz)Christmas estis la amanta edzino kaj intelektulakunulino de Don, kies vivo ja estis plena je malfeliĉigajbatoj, inter kiuj la morto de pluraj amataj familianoj. Lia sanstato neniam estis fortika, kaj ĉiam Liz estisapud li, eĉ ĝis la fino. Don neniam estis plendemulo;ĉu en fizika aŭ mensa doloro, li simple sidis ĉe siakomputilo kaj laboris. Lia produktokvanto estismirinda. Ripozu en paco, Don. Vi vere estis vivantainternacia trezoro. Kiel skribis admiranta bloganto, vialdonis multajn juvelojn al la trezorkesto de Esperanto-literaturo. Estis honoro vin koni; vi mankos al ni.

ESK | paĝo 6 | 112 | Mar 2013

Forpasis grandaintelektulo

Trevor Steele

La 13-an de oktobropasintjare forpasis DonaldBroadribb, unu el la plej eminentajintelektuloj de la tutmondaEsperanto-movado. Nur koncizelisti la laborojn, kiujn Donald farispor Esperanto, kiel tradukanto,redaktanto, recenzanto, juĝanto deliteraturaj konkursoj, kajbibliografanto bezonus multajncentojn da vortoj (vidu lanekrologon en la revuo Esperantode novembro 2012).

Unu el la ŝlosilfaktoj en lavivo de Don estis lia regado(almenaŭ lege kaj skribe) de multajlingvoj, ĉefe antikvaj, speciale lagreka kaj hebrea. Ekzemple, en1967 li fondis la Biblia Revuo kajiĝis ĝia ĉefredaktanto: tiu revuohavis prestiĝon ekster nia movado.Lia traduko de La Respubliko dePlatono gajnis la OSIEK-premionde 1995.

Don estis plej konata enAŭstralio kiel redaktanto. La NigraCigno, Esperanto sub la SudaKruco, kaj laste lia altnivela retarevuo Mirmekobo, ĉiuj riĉiĝis ne nurde lia redaktado sed ankaŭ de liajpropraj kontribuoj, antaŭ ĉiorecenzoj. Mi mem profitis de liajrecenzoj: se Don ne ŝatis iun partonde romano mia, mi sciis ke ĝi estasree pripensenda.

Sed ŝajnas al mi ke lia plejŝatata okupo estis tradukado. Lanekrologo en Esperanto menciasliajn tradukojn el diversaj lingvoj,sed mankas aludo al unu el lafortostreĉoj de Don, kiu iam, miesperas, ricevos la agnoskonmeritatan. Temis pri lia traduko dePrecious Bane de Mary Webb,verkita en la dialekto de Ŝropŝiro.Don tre lerte evoluigis lingvaĵon porredoni la nenorman dialekton. LaEsperanto-versio, nomata Malbenokara, estas unuarigarde “stranga”,sed rapide oni kutimiĝas kajkomprenas. Tamen, la verko ricevistiom da negativaj recenzoj de homojkiuj ne komprenis la celojn de latradukinto ke Don reverkis ĝin ennorma lingvaĵo. Mi esperas ke Donne detruis la kritikitan verkon: iamĝi helpos aliajn kiuj devas elpensimanieron redoni dialekton.

Don ricevis la plej altanhonoron de kaj la AŭstraliaEsperanto-Asocio (fratuleco en1996) kaj de la UniversalaEsperanto-Asocio (honoramembreco en 1997).

Don havis viglan intelektanvivon ekster Esperantio. Antaŭ olmigri el Usono al Aŭstralio en 1974li havis diversajn profesiojn (oftekun ligo al eklezio), kaj li studis lapsikoanalizon de Jung en Svislando.Lia anglalingva libro pri interpretadode sonĝoj estas leginda (kvankamli diris al mi ke li scias ke neniu verepovas interpreti la sonĝojn de aliaj).Nekutima projekto estis la verkoIntertwined Lives, kiun li kunverkis

Bildo 6: Aprilon de 2008, Sandor Monastori(maldekstre) renkontis Donald Broadribb (dekstre)kaj Elizabeth Christmas (meze) en ĉina restoracioen la hejmurbo de Donald, York en OkcidentaAŭstralio. Sandor iĝis redaktoro de ESK kaj diskutistaskojn pri kontrolado de ESK.

kun sia fratino Marilyn Holly. Marilyn verkis unuĉapitron kaj sendis al Don, kiu verkis la duanĉapitron sen konsulti Marilyn, kiu devis daŭrigila rakonton per ĉapitro 3 kaj sendi al Don, ke liverku la kvaran ĉapitron ktp. Tiu libro estasaĉetebla ĉe lulu.com.

Kaj alia surprizo: Don verkisaŭtobiografion kun la titolo Pebbles On My Road.Estis multaj tragedioj kaj malfacilaĵoj en lia vivo,kaj li honeste prezentas ilin.

Lasta rimarko: mi iam vizitis Don kiam liloĝis sola en la vilaĝo Beverley. Tie li vivis entute intelekta sfero, uzante sian komputilon demateno ĝis vespero, kaj neglektante manĝi aŭekzerci sian korpon. Eĉ ŝajnis ke estas al li egalese li baldaŭ mortos. Mi estas certa ke lia lastaedzino, Liz Christmas, plilongigis lian vivon jepluraj jaroj, kaj ni ĉiuj danku ŝin pro tio.

Bildo 5: “Rinkitinko enOZ” estas traduko defablo, kiu estas verkitade L. Frank Baum kajpresita en 1916.Rinkitinko estas viro,kiu liberigis la popolonde la insulo dePingaree el siajinvadantoj.

La Filmo “Mia Unua Kiso”:intervjuo kun Nicole Else

Kam Lee

1) Mi petas ke vi mallonge prezentu vin.

Mia nomo estas Nicole Else. Mipasigis mian infanecon en Francio kajtranslokiĝis al Aŭstralio en 1988. Ĉar miajgepatroj, geavoj, kaj geonkloj estisesperantistoj mi eklernis Esperanton jamkiel 6-jarulo.

2) Dum la Brisbana kongreso fine deseptembro ni spektis vian filmeton “Miaunua kiso”. Ĉu vi bonvole klarigos pri kiotemas kaj ĉu vi mem verkis la rakonton?

La filmo estas 15-minuta, filmitadum Esperanto­somertendaro ĉe lacentra marbordo norde de Sidnejo enjanuaro 2011. La aktoroj estis ĉiujpartoprenantoj en tiu somertendaro. Neestis multe da tempo por filmi. Ĉio devisesti farita ene de kelkaj tagoj inter kursojkaj aliaj aktivecoj de la renkontiĝo. Nuretaj partoj estis filmitaj antaŭe, tio estaskiam oni vidas Sidnejon kaj Manlion.

La filmo temas pri Stanislao, virokiu memoras sian unuan kison kunjunulino, Antonia. Stanislao dezirasretrovi la junulinon, kiun li tiam kisis. Mimem verkis la tekston, sed tamen miateksto estas bazita sur rakonto kies titoloestas Panjo kaj morto. Tiu rakonto estisverkita originale en Esperanto de kroataesperantistino, Etel Zavadlav, kaj aperisen la revuo Femina. Do, mi kopiis plurajnideojn el tiu rakonto, sed tamen sufiĉemulton ŝanĝis kaj ellasis grandajn partojn.

Bildo 1: Ĉe piknika tablo ĉe lamarbordo kaj Stanislao (Rikardo)konversaciis kun sia frato (Kiah).

Bildo 2: Stanislao emociememoradas pri renkontiĝo deAntonia, juna dancistino kaj launua dolĉa kiso.

Bildo 3: Toni Gabrov (Teri) estaspatro de Stanislao kaj nesukceseprovis konvinki sian edzinon,Sinjorino Gabrov (Nicole), ke li neestas ebriulo kaj televidilamaniulo. Baldaŭ okazis kverelo.

ESK | paĝo 8 | 112 | Mar 2013

Mi iom hazarde trovis la nomonde Etel sur la reto kaj deziris riceviinformojn de ŝi rilate al iu Esperanto­organizo. Tiam mi komencis korespondikun ŝi kaj ŝi ofte sendis al mi mallongajnrakontojn kaj poemojn kiujn ŝi verkis. Ŝihavas originalan skribmanieron kiuplaĉas al mi. Ekzemple, kiam en la filmola patro diras ke li meritas ricevi medalon,tio ja estis en la originala rakonto. Miscivolemis kion Etel pensos pri tio kionmi faris per ŝia rakonto. Feliĉe ŝi ŝatismian filmon. Spektu la filmeton ĉi tie:www.youtube.com/watch?v=TT12A-OIAuo.

Vi ankaŭ trovos sur Youtube dufilmetojn kiuj montras ke la provoj filmi neĉiam tuj sukcesis!

3) Ĉu vi havas aliajn ŝatokupojn krom estiprovleganto de la e­novaĵletero AŭstraliajEsperantistoj? (Parenteze, mi ĝuas legitiun e­novaĵleteron kaj mi kuraĝigaslegantojn sendi fotaĵojn kun iom dapriskriba teksto al [email protected].)

Krom fari filmetojn, mi ŝatas kreiretejojn, ekzemple worldlanguage.info.Mi ankaŭ ŝatas traduki infanrakontojn.Ĝis nun mi tradukis 12 kunlabore kunne-esperantista organizo BookBox.BookBox kreis la moviĝantajn bildojn kajkunmetis la filmetojn. Dek rakontojvideblas sur Youtube, ekzemple La unuaputo kiu jam estis spektita pli ol 10,000fojojn.

Vidu www.youtube.com/watch?v=_fmqZmaojaA. Por nur $3 vi rajtas elŝutirakonton ĉe www.bookbox.com Mi interesiĝas ne nur pri Esperantosed ankaŭ pri lingvoj ĝenerale, pri plijusta internacia komunikado kaj tial mi

Bildo 5: Serĉo por la dancistinokomenciĝas. Stanislao unuevizitas oficiston de operdomo(Alan) por informo. La oficistomencias dancinstruiston.

Bildo 6: Stanislao iras al la domode la dancinstruisto (Dimitri) kajmontras bildon de Antonia. Orfejoen Manlio estas menciita.Bonŝance, Stanislao havis 50dolarojn en sia poŝo, ĉu ne?

Bildo 4: Toni drinkas kun amiko(Mark) en drinkejo. Esperebledrinko de glaso da biero instigosideojn por solvi la alkoholismanproblemon, ĉu ne?

ESK | paĝo 9 | 112 | Mar 2013

Bildo 7: Renkonto de estro de laorfejo (Rainer) ĉe la orfejo.Bedaŭrinde, Stanislao nesukcesis ricevi informon ĉar liestas nek parenco nek boparencode Antonia.

Bildo 8: Policisto (Andrew)informas Sinjorinon Gabrov pri lamorto de ŝia edzo pro koratako.

Bildo 9: Sinjorino Gabrov kun siafilo, Stanislao, diskutas pri lainterreta novaĵo de la morto deSinjoro Gabrov.

Bildo 10: Finfine rerenkontiĝo deStanislao kaj Antonia (Jo), la dancistino.La rendevuo povis okazi ĉar Antoniahazarde vidis en la interretejo pri lamorto de la patro de Stanislao. Feliĉafino okazis. La fino!

verkis libron. La libro celas ĉefe infanojnproksimume 10-jarajn, sed mi pensas keankaŭ plenkreskuloj povas lerni ion el mialibro. La titolo estas Foreign languages:what they don’t often tell you. Mi memvendas la libron por $10 inkluzive desendkostoj ene de Aŭstralio.

Bildo 11:Antaŭkovrilo de lalibro de “ForeignLanguages: whatthey don’t often tellyou”, verkita deNicole Else

ESK | paĝo 10 | 112 | Mar 2013

Intervjuo kunJonathan Cooper

Kam Lee

Jonathan Cooper studis art-edukadon ĉe la Universitato de Nov­Sud­Kimrio. Li laboras ĉe la Art­Galerio de Nov-Sud-Kimrio dum 30jaroj kun multaj postenoj – inkluzivede ĉefo de edukaj programoj,retejestro kaj, nun, ĉefa kunordigistode interretaj programoj – kaj li ofteprelegas pri arto kaj art-edukado. Jonathan eklernis Esperantonkiel junulo. Li havis kelkajn okazojndum la jaroj por kunmeti Esperantonkaj arton, ekzemple prelego ĉe laGalerio por grupo de la Aŭstralia kajNov-Zelanda Esperanto-Kongresoen 1992, artikolo pri desegnado enla revuo Monato en 2001, kaj prelegopri la signifo kaj originoj de modernaarto ĉe la Internacia KongresaUniversitato (parto de la 97a UK) enHanojo en aŭgusto 2012. Li estas edziĝinta, kun triplenaĝaj gefiloj kaj tri genepoj. Liestas membro de la Esperanto-Grupo de la Centra Marbordo, nordede Sidnejo, kie li loĝas.

1) Kiujn aŭstraliajn artistojn viadmiras?

Estas multaj, sed mi aparteadmiras Charles Conder, (1868-1909) ĉefpentristo de la Heidelberg­Lernejo, kiu disputeble estas lafondinto de distinga aŭstralia tradiciode okcidenta arto.

David Davies, (1864-1939),

alia pentristo, kiu arte estas influitakaj kontribuis al la Heidelberg-Lernejo. Margaret Preston, (1875-1963)memorita pro siaj modernistajpentraĵoj inter la dudekaj ĝiskvardekaj jaroj de la pasinta jarcento.Ankaŭ memorita pro la enkonduko deindiĝenaj temoj en nuntempan arton.

Grace Cossington Smith,(1892­1984) aŭstralia pentristino kajpioniro de moderna pentrado enAŭstralio kaj ĉefa influo por laenkonduko de postimpresionismo alAŭstralio. Rosalie Gascoigne (1917-1999)nov­zelanda­aŭstralia skulptistino.John Henry Olsen, (1928 - )aŭstralia pentristo, kies ĉefa temoestas pejzaĝoj.

2) Kelkaj el viaj menciitaj artistoj vivisdum la dua duono de la dudekajarcento. Ĉu vi konis kaj renkontisilin?

Mi vidis Robert Klippel, RosalieGascoigne, kaj John Olsen vid-al-vide (dum publika evento), sed mi ne

Bildo 1: Jonathan Cooper

ESK | paĝo 11 | 112 | Mar 2013

parolis kun ili. Kam: Robert Klippel (1920-2001) estas konstrukciismaskulptisto kaj instruisto. Ofte laŭ nunaartliteraturo, li estas konsiderata laplej bona aŭstralia skulptisto.

Proksimume antaŭ ok jaroj,mi vidis ekspozicion de la skulptaĵojde Robert Klippel en la artgalerio enFederacia Placo en Melburno. Mimemoras ke la ekspozicio montrismultajn malgrandajn multkolorajnabstraktajn skulptaĵojn, kiuj havismalpli ol dek centimetrojn.

3) Kiujn nov-zelandajn artistojn viadmiras?

Mi konfesas ke mi ne konasmultajn, sed mi ja ŝatas la artaĵojn deRita Angus kaj Colin McCahon.

4) Ĉu aŭstralia arto havas distingajntrajtojn?

Rigardante multajn aŭstrali­ajn artaĵojn, oni probable ne notasilian ‘aŭstraliecon’, sed aŭstraliajpejzaĝobildoj estas ĝenerale plimalfokusitaj kaj ‘disarigitaj’ ol laeŭropaj, kiuj ofte havas arbogrupojnkaj maldensejojn. Se vi interesiĝas,komparu la pentraĵojn de la francaClaude Lorrain kaj tiujn de laaŭstraliano John Glover, la britoDavid Hockney, kaj la aŭstralianoFred Williams.

5) Kian arton vi plej multe ŝatas? Tio estas malfacila demandoĉar estas tiom da tipoj de arto, kajtiom da celoj por arto. Tamen, du elmiaj plej ŝatataj estas WC Piguenit,Diluvo sur la Darling 1890 (1895), kaj

Frederick Leighton, Cymon kajIphigenia (ĉ 1878). Mi ankaŭ treŝatas multajn pentraĵojn de HenriMatisse kaj Mark Rothko, kajskulptaĵojn de Auguste Rodin.

6) Ĉu vi ŝatas modernan muzikon? Mi dezirus diri, ‘Mi ne scias

multe pri moderna muziko sed miscias kion mi ŝatas’. Same kiel priarto, mi ŝatas muzikon, kiu movasmin emocie. Mi tre ĝuas la muzikonde Erik Satie, Joni Mitchell, GeoffreyGurrumul Yunupingu, kaj MassiveAttack.

7) Mi konas la unuajn tri menciitajnnomojn (Erik Satie, Joni Mitchel kajGeoffrey Gurrumul Yunupingu) kajilian muzikon mi ŝatas. Fakte, mikonis Geoffrey Gurrumul Yunupinguper lastatempa inspirafilmdokumento farita de ABC.

Tamen mi ne konas “MassiveAttack” kaj kiel vi ekkonis ilin kaj kielvi priskribas ilian muzikon? Jonathan sendis al mi e-ligon deWikipedia pri la angla muzika grupo,kies ĉefaj muzikistoj estas Robert

“3D” Del Naja kaj Grant “Daddy G”Marshall. Ili estas konsiderataj kiel lagepatroj de la ĝenro “trip hop”.http://en.wikipedia.org/wiki/Massive_Attackhttp://www.youtube.com/watch?v=u7K72X4eo_s

Jonathan sendis al mi e-ligilon al vidsonbendo en Youtube dela kanto Larmguto, kiu estas en liakantalbumo Mezzanine, prezentitaen 1998. La kanto estis trankvilamelodio kantita de virino (Elizabeth

ESK | paĝo 12 | 112 | Mar 2013

Fraser) kaj la muzika akompanouzas malpezajn muziksintezatorojn,regulan pulson de tamburoj, iom dapiano kaj kelkfojan aperon de lagitaro. La ĉefa vida objekto en labendo estas nenaskita kantantahoma feto.

“Amasa atako” de sono deelektronikaj gitaroj, tamburoj, voĉajkriegoj kaj tiel plu ne okazis en ĉi tiukanto, sed eble en aliaj kantoj.

Eble mi sufiĉe deflankiĝas ella ĉefa temo.

8) Kiuj estas la ĉefaj diferencoj interklasika kaj moderna arto?

Unue, moderna artoprezentas realecon kiel relativan(depende de la vidpunkto de laartisto), ne absolutan. Due, la celode moderna arto estas la kreado dememstaraj objektoj, ne de iluzioj. Tioestas la bazo de mia prelego enHanojo.

9) Ĉu bonkvalito en arto ne estas tutesubjektiva? Ĉu oni povas diri, “Tiuartaĵo estas bona,” aŭ ĉu oni devusdiri nur “Mi ŝatas ĝin”?

Estas frande konsideri artonkiel tute subjektivan, ĉar tiom danuntempaj artistoj rompas lamalnovajn regulojn de arto,ekzemple, de proporcio, perspektivokaj farbtekniko. Tamen tio estas paŝotro fora. Eble estas pli facile klarigition, kio faras artaĵon malbona. Unugrava celo de arto estas emocii nin.Sed se artaĵo faras tion tro evidenta,ni suspektas ruzon, kvazaŭ oni dirasal ni, ‘Tio estas trista; ploru!’ La eblaefiko estas malpliigita.

10) Ĉu oni devas scii multe pri lasocia kaj arta fono de artaĵo – kaj lapersona vivo de la artisto kiu kreisĝin – por vere aprezi ĝin?

Certe, scii iom da faktoj pri laartisto, kaj lia aŭ ŝia socia medio,povas helpi onin pli kompreni artaĵon,sed tio ne anstataŭas kontempladonde la artaĵo mem, prefere la realaartaĵo, ne reprodukto. Troa emfazosur la eksteraj faktoj eĉ povasobstrukcii onian aprezon de la artaĵo.Estas multaj demandoj, kiujn onipovas fari por esplori artaĵonnekonatan. Ekzemple: Al kio viajokuloj estas altiritaj unue? Kiaj estasla linioj, la formoj, la koloroj? Kiel ĝikomparas al aliaj artaĵoj el la samajloko kaj tempo, eble montritaj en lasama ĉambro? Aliajn uzindajndemandojn vi povas trovi ĉe

Bildo 2: “Postmeztago, Bondi” (1915),Elioth Gruner (Nov-Zelando,Aŭstralio 1882–1939), Artgalerio deNSK

ESK | paĝo 13 | 112 | Mar 2013

www.ipernity.com/blog/224665/429230. Kam: Mi rigardis la retpaĝojn kajrilatajn e-ligojn. Interesa estas ladiskuto pri kiel ni tradicie rigardasbildojn. La prezentitaj temoj prifilozofaj ŝercoj estas ankaŭdiskutindaj.

11) Kio en via opinio estas la direktode moderna arto?

Iuj diras ke la tempo demoderna arto pasis, ke ni jam vivisen la ‘postmoderna’ erao dumproksimume 40 jaroj.Postmodernismo estas ido deamaskomunikado – televido,reklamado kaj la Interreto – kaj estasludema, ironia kaj iam moketa. Sedmi anticipas ke estas sufiĉe da spacoen arto por kaj moderna kajpostmoderna arto dum iom davenonta tempo.

12) Kio estas via plej ŝatataartgalerio?

(Kompreneble, mi devaselekti la Artgalerion de NovSud-Kimrujo, ĉar ĝi havas apartan lokonen mia koro.) Estas multaj gravajartmuzeoj en la mondo, kiujn miankoraŭ ne vizitis, sed el tiuj,kiujn mi vizitis, miaj plej ŝatatajestas la Nacia Galerio enLondono, la Muzeo deModerna Arto en Nov-Jorko,kaj la Art­Instituto de Ĉikago.

Ekstrakto de lia prelego Moderna Arto:

Kio ĝi estas?De kie ĝi venis?(ŝanĝita iomete pro kopirajtaj artaĵoj)

Difino de stiloMultaj homoj opinias ke la du

celoj de ‘reala’ artisto estas: unue,figuri ion, kaj due, fari ion belan. Sed,kvankam artaĵoj eble estas figuraj kajbelaj, la kreado de arto estas pri ioalia. Mi demonstru: Imagu ke ni ĉiuj estas kune enart­muzeo kaj mi estas artisto (aŭ mialmenaŭ konsideras min tiel). Midecidas krei artaĵon por la muzeo. Mihavas skatolon plenan de forĵetaĵoj.Mi renversas la skatolon kaj laforĵetaĵoj falas sur la plankon.

Nu, se ni forirus kaj postlasusla ‘artaĵon’ en la muzeo kaj revenuspost unu tago, ĉu la artaĵo ankoraŭestus tie ĉi? Ne? Kial ne? Kiuforprenus ĝin? Kiu havas la veranpovon en la artmuzeo? Ĉu ladirektoro? Ĉu la kuratoroj? Ne, lapurigistoj! Estas ili, kiuj devos decidiĉu la amaso da objektoj estas vereartaĵo aŭ nur forĵetaĵoj. Do, kiel lapurigisto decidus? Kaj ĉu ni povus

Bildo 3: “El MalproksimaLando” (1889), David Davies,Artgalerio de NSK

ESK | paĝo 14 | 112 | Mar 2013

ESK | paĝo 15 | 112 | Mar 2013

certigi ke la ‘artaĵo’ estos tie ĉimorgaŭ? Kiel? Ĉu etikedo? Ĉu signo?Ĉu prez­signeto? Ĉu kadro? Tiuj ĉi objektoj eble sufiĉus,sed ni verŝajne bezonas ion pliesencan, ion kio konvinkus purigiston(kaj aliajn) ke tio ĉi estas vera artaĵo,ne nur ke ni opinias ke ĝi estas tia. Do, ni povus fari ion al laforĵetaĵaro mem, por ke ĝi aspektu pli‘arta’ kaj intenca. Ni povus vicigi laobjektojn. Ni povus elekti objektojn,kiuj havas similajn kolorojn. Eble ni havas ideojn, sed kioniuj artistoj dirus al ni, se ili povus?David Davies eble dirus al ni, bazitesur sia pentraĵo, El fora lando (vidubildon): “Emfazu horizontalojn kajvertikalojn. Uzu plejparte neŭtralajnkolorojn (brunojn, grizojn, kremojn,nigron kaj blankon) kaj eblemalgrandan akcenton de brila koloro,ekzemple oranĝa.” Elioth Gruner estis fama prosiaj impresionismaj pejzaĝoj. Li ebledirus al ni, bazite sur sia malgrandapentraĵo de virino sur la plaĝo (vidubildon): “Uzu atmosferon pormalklarigi la bordojn inter objektoj, kajmalgrandigi la kolor-diferencojn.” Eric Wilson estis raraĵo enaŭstralia arto: vera kubisto, kielPicasso. Vidu lian pentraĵon. Kion lieble dirus al ni? “Uzu dispecigadon.”Alivorte, dispecigu la objektojn kajmuntu la pecojn en alian aranĝon.

Nu, ni povus demandikonsilon de iu ajn artisto. Ĉiurespondus al ni laŭ sia propra metodopor ŝanĝi kaoson en ordon, por ŝanĝiŝancon en intencon. Kaj ĉiu metodoestas afero, kiun oni kutime nomas‘stilo’.

Zamenhof: kaj judapatrioto kaj internaciisto

Trevor Steele

Ni memoras LudovikonLazaron Zamenhof (LLZ) kiel lakreinton de Esperanto, homon kiuricevis multe da laŭdoj kajpreskaŭan adorkulton al la “Majstro”. Sed la vivo de Zamenhofestis plena je konfliktoj, kiujn ni nekomprenus, se ni ne scius iom prilia deveno.

LLZ estis judo aŭ, kiel larusaj judoj preferas sin nomi,hebreo. Vivante en relative pacaAŭstralio, kie intergenta konfliktoerupcias malofte kaj nur je lamalsupro de la intelekta nivelo de lanacio, ni apenaŭ povas fari al nibildon pri la situacio de judoj dum lalasta jarmilo en Eŭropo. Bialistoko,kie LLZ naskiĝis kaj kreskis, estisklara ekzemplo de loko, kie regisintergenta konflikto: poloj kontraŭgermanoj, germanoj kontraŭ litovoj,poloj kontraŭ rusoj, rusoj kontraŭgermanoj, kaj tiel plu – kaj ĉiuj aliajgentoj kontraŭ judoj. La judoj estis ne nur lanekristanaj “eksteruloj”, kiuj portisstrangajn vestojn kaj okazigis siajndiservojn en mortinta lingvo kajparolis inter si strangan,senprestiĝan miksaĵon de lagermana kaj hebrea lingvoj. Multepli grave, ili estis ofte rigardataj kiel

“la murdintoj de Jesuo” kaj dopunendaj. Se la rikolto estismalbona aŭ se pesto amase

ESK | paĝo 16 | 112 | Mar 2013

mortigis, do oni kulpigu la judojn kaj,laŭ la cirkonstancoj, buĉu ilin kajforbruligu ilian sinagogon. Unu el la rezultoj de tiadaŭra fitrakrado estis, ke la judojmem, pro jarcentoj de malbonajspertoj, estis tre ofte ksenofobiaj –ili malamis la homojn, kiuj persekutisilin, ili starigis barilojn inter si kaj lamalamika medio. Estiĝis speco dejuda patriotismo, kiu ekzemplepreskaŭ malpermesis interge­edziĝon de judo kun nejudo. Por tiujhomoj la sekureco de la judakomunumo estis la plej supera zorgo. Sed estis aliaj judoj, kiuj vidisla sekurecon de sia popolo ne en tiuksenofobia fermiteco, sed enevoluigo de internaciismo. Ili opiniis,ke ju pli la homoj ĝenerale pensoskaj agos laŭ sennacia aŭ internaciamaniero, des pli la situacio de lajudoj pliboniĝos.

La gepatroj de LLZ spegulistiun disopinion inter la judoj. Rozalja,la patrino, estis laŭdire molkora,milda, pia persono, sed ĝisostajudino, tre religiema, kiu kultivis enla knabo Ludoviko tiun patriotismon,pri kiu mi parolis. Ludoviko neniamforgesu, ke li estas hebreo kaj ke liapralojaleco estu al la hebrea gentokaj ĝia religio.

Marko Zamenhof, la patro,estis probable multe pli inteligentaol sia edzino Rozalja kaj li estisateisto, do ne gravis por li la religiajkredoj de la judoj. Marko estisreprezentanto de la internaciismomenciita, li estis eĉ apoganto de laideo ke la judoj asimiliĝu kun la

ĉirkaŭaj popoloj. Marko laboris porla cara registaro kiel cenzuristo dejuda literaturo, kaj li konis diversajnlingvojn. Por tia homo, kia Marko, lahomaro multe gajnus per forigo dereligiaj kredoj aŭ almenaŭ de laemfazo pri tio, kio malsamas en ladiversaj religiaj kredoj.

Kiel la knabo Ludoviko reagual la fortaj disopinioj de la gepatroj?Vivolonge li estis tirata tien kaj reen:li ja estis patriota judo, kaj la suferojde la propraj samgentanoj tre afliktislin. Aliflanke li estis, eĉ pli ol la patro,elstara ekzemplo de homopensanta internaciisme.

Patrioto: eble estas surprizoekscii, ke Zamenhof estis la unua,kiu ellaboris gramatikon de la jidalingvo. Li mem ne havis altanopinion pri la jida, kiun li kutimenomis ĵargono, sed lia sinteno estiske, ĉar ĝi estas la kvazaŭatranslandlima lingvo de la judoj, onistrebu plinobligi, pli sistemigi ĝin.Kaj Ludoviko vidis tiujn terurajnbrutalaĵojn, kiujn ni nomas pogromoj.Li aliĝis al la cionisma movado, kiucelis krei novan hejmlandon porjudoj, kie ili vivu sen la konstantadanĝero alfrontata en Eŭropo. Ensiaj fruaj jaroj Zamenhof estis eĉ trekonata aktivulo en cionismaj rondoj.Sendube lia patrino Rozalja aprobistion, eĉ se ŝi ne kapablis komprenila politikon de la mondo.

Sed LLZ ne povis eterneresti en tiu mensa kadro: li estis kajĉiam estos homo kun internaciavidpunkto. La lingvo, kiun li elpensis,estis tute alia ol la jida, kaj celis tute

ESK | paĝo 17 | 112 | Mar 2013

alian lernontaron: li esperis, ke ĝiiĝos la lingvo de internaciakomunikado. Kvankam li aprobis lacelojn de cionismo, se ili restos nursindefendaj, LLZ turnos sian dorsonal la cionisma movado. Li juĝis ĉiannaciismon malbona kaj ĝusteaŭguris, ke eĉ la plej subprematapopolo povus, se estus turniĝo dela sorto, iĝi subprema popolo. Neper mallarĝa patriotismo la judojtrovos sekurecon, sed per sia unikakontribuo al internaciismo.

Krome, Zamenhof vidis ensia lingvo nur la unuan paŝon al pliharmonia, paca, kaj justa mondo. Limem ligis Esperanton al filozofio,kiun li nomis hilelismo. Kaj kiu estistiu Hilel? Li estis antikva judapensulo el periodo iom antaŭ Jesuo.Do eĉ la filozofio de internaciismoportas, en la menso de LLZ, judannomon. Alivorte eĉ lia internaciismohavis judajn radikojn. Kaj kiel la esperantistojreagis al hilelismo? Negative.Baldaŭ la ĉefaj figuroj en laEsperanto-movado estis francajintelektuloj, grandparte ateistoj. Iliagnoskis la lingvajn meritojn deZamenhof, sed aliflanke ili rigardislin “stranga juda mistikulo”, kaj ilideklaris, ke Esperanto estas ligitaal nenia “interna ideo”, ke ĝi estasnura kaj pura lingvo. Zamenhof vidissin devigita fojon post fojo certigi, keliaj broŝuroj pri hilelismo aperosanonime, ke li ne kompromituEsperanton per sia propra filozofio.

Sed imagu la mensankonflikton de homo, kiu kreis lingvon

sed ne rajtis propranome uzi tiunlingvon por esprimi siajn plej karajnpensojn. Tamen, povas esti, kefinfine la insisto, ke Esperanto estaspli ol nura lingvo, montriĝos ĝusta.Eble LLZ triumfos super siajakademiaj oponuloj. Se ni insistas ke Esperantoestas nenio krom lingvo kiu ebliguinternacian interkomunikadon, nidevas cedi ke ĝi jam fiaskis. Laangla ekde kelkaj jardekoj jamtransprenis la rolon, kiun la fruajesperantistoj esperis por sia lingvo.Ni scias, ke la angla estas ne apartetaŭga kiel internacia lingvo – nipensu pri ĝia senespere malbonaortografio kaj multaj neregulaĵoj –sed la potenco de la angla ŝajnasaktuale forbuldozi ĉian reziston.Kial? Ĉar ankoraŭ regas malnovajpensŝablonoj: la plej forta trudassian volon al la ceteraj kaj ili pli-malpli akceptas tiun volon.

Sed se iam la mondo estossufiĉe matura por akcepti moralajnargumentojn por egaleco,kunlaborado ktp., la supereco deEsperanto, ne nur sur lingva nivelo,sed ankaŭ kiel vere internacia ilo,devus esti klara. Se oni komprenoske Esperanto portas en si la ideon,ke ĉiuj homoj estas egalrajtaj, ke lakomuna lingvo de la homaro devasne esti la lingvo de la plej forta parto,ke Esperanto estas la lingvaelemento de la strebado krei plibonan mondon – do Esperantoatingos sian celon. La “stranga judamistikulo” montriĝos pli realisma olliaj kritikintoj.

Fama ido de Aŭstralio: Ŝtormido

Katja SteeleLa sud­aŭstralia filmindustrio

celebras en 2012 kvardek jarojn de siaekzisto. Okaze de la jubileo aperiskelkaj artikoloj, okazis specialajprojekciadoj de malnovaj filmoj kaj enla galerio de la Ŝtata Biblioteko enAdelajdo estis de oktobro ĝisdecembro ekspozicio. Kial tio rilatas alEsperanto? Ĉar unu el la klasikaĵoj dela sudaŭstralia kaj samtempetutaŭstralia kinematografio enirisankaŭ la Esperanto­kulturon. Temaspri Storm Boy, esperante Ŝtormido.

La filmo, produktita en 1976,ricevis sian Esperanto­baptiĝon dumla Universala Kongreso (UK) de UEAen Adelajdo en 1997. Estis MargaretFurness kiu venis kun ideo doni alprofesie produktita ludfilmoesperantajn subtitolojn kaj kiu memorganizis kaj pagis la koncernajnlaborojn kaj kostojn.

Margaret: “Grava parto de UKestas prezentado de kulturo de lagastiglando al la partoprenantoj. EnAŭstralio ni fieras pri nia kinoarto, domi decidis aranĝi por la Adelajda UKtradukadon kaj subtitoladon deaŭstralia filmo. Tiel ni kreos kongresanmemoraĵon, kiu ne forvaporiĝos. Kiun filmon elekti? Prefere ĝihavu malmulte da parolado, por ke onine devu tro rapide legi la subtekstojn.Ĝi estu prefere el Sud­Aŭstralio.Prefere filmo, kiu montras nianpejzaĝon kaj vivaĵojn. Prefere taŭgapor infanoj, ĉar estis malmultaj

porinfanaj filmoj en Esperanto. Simplasolvo: Ŝtormido, iom malnova sed treŝatata filmo, kun kvalito internacieaprezata. Trevor Steele jammalsingardeme proponis fari

“kongresan laboron, kiun neniu aliadeziras fari”, do mi kaptis lin por latasko. Ankaŭ mi devis iomete laboripor kontroli, ĉu estas sufiĉe da tempopor legi la vortojn kaj ĉu lia tradukoestas trafa. La prezidanto de la lokakongresa komitato opiniis ke la necesamonsumo estus pli taŭge uzata poralia aspekto de la kongreso, kaj lipravis; je la fino, nia UK malgajnismonon. Sed mi insistis pri la pretigode Ŝtormido, kaj ankaŭ mi pravis. Pro kopirajtaj kialoj ni ne povisvendi ekzemplerojn de la filmo, nur farimanplenon da kopioj. Tiujn (nu, dumanplenojn) mi disdonis al ĉefaj E­bibliotekoj kaj grandaj kluboj tra lamondo. Ĉu iu prunteprenas ilin porspekti, aŭ ĉu ili nur ripozas en mallumaŝranko, mi ne scias. Sed mi esperas,ke oni daŭre ĝuadas ĝian spektadon.”

Trevor: ”Prepare al la UK enAdelajdo Margaret Furness decidisdoni esperantan subtekston al taŭgaaŭstralidevena filmo. Ŝi elektis StormBoy, kiun mi esperantigis kiel Ŝtormido.La faktan enmeton de la subteksto enEsperanto faris SBS (SpecialBroadcasting Services), aŭstraliaelsenda servo kaj televida kanalo, kiuofte prezentas neanglalingvajn filmojnkun subteksto en la angla. Mi havis la taskon provizi laesperantan tekston, kaj tio estisinteresa sperto. Ŝtormido prezentaspripensindan problemon pri homajrilatoj. Viro, kiu suferis pro perfido de

ESK | paĝo 18 | 112 | Mar 2013

la amatino (eble edzino), retiriĝis alfora senhoma rezervejo nomataCoorong, kie li vivas de fiŝkaptado. Livolas fortenadi sian filon de kontaktokun la ekstera mondo. La simpatiaknabo amas sian patron sed ankaŭvolas scii, kia estas tiu fora mondo.Manke de homa kontakto la knaboamikiĝas kun pelikanoj, kiujn litransprenas kiel idetojn kaj ame flegasĝis plenkresko. Tiam du el la tripelikanoj forflugas laŭ siaj instinktoj desovaĝaj birdoj, sed unu (SinjoroPersival) restas. Venas ankaŭ homoen tiun junan vivon: aborigeno forpelitael la propra grupo amikiĝas kun laknabo. Dekomence estas klare ke lainteligenta knabo tamen foriros de laforkaŝejo kaj edukiĝos en la vastamondo. Kiel tio eblas, estas laŭ minekredinda evoluo (dank’ al lapelikano!), sed evidente lasentimentala fino tuŝas la koron demultaj homoj. Bonŝance por la tradukantomultaj scenoj en la filmo (kiu montrasbelajn pejzaĝojn kaj birdojn) apenaŭhavas dialogon, kaj facilas redoni lamalmultajn vortojn. Sed kiam estasdialogo, en kiu parolas pli ol unu homosamtempe, oni devas draste precizigikaj redoni nur la kernon de la frazoj.Oni laŭeble skribu vortojn, kiuj povusveni tra la lipoj de la parolantoj –malfacila tasko! Mallongaj frazojnecesas, ĉar en kelkaj kazoj la scenojrapide ŝanĝiĝas, kaj oni havas sufiĉeda tempo por doni nur la esencon. Miestis bonŝanca, ke mi havis antaŭ mila originalan anglan tekston en skribaformo, ĉar ne ĉiam mi komprenis ĝianparolatan formon.

Mi profitis de tiu laboro ĉefe enLitovio (1998 - 2001), kie mi regulemontris la filmon fine de mia duaunumonata Esperanto-kurso (eble dekfojojn mi povis ĝin uzi). Tio necesigisĉiutage dum la kurso doni, krom laceteraj materialoj, kelkajn novajnvortojn el la filmo, ekzercifrazstrukturojn, uzi ilin enkrucvortenigmoj, partneraj taskoj,kvizoj, ktp. Kiam fine la lernantojspektis la filmon, kiun ili preskaŭ certene komprenus en la angla, videblis keili kun plezuro sekvas la esperantanversion. Kaj ili spertis ion pri la forakontinento Aŭstralio.”

Fine kelkaj aldonaj informoj: lafilmo estis farita surbaze de porinfanalibro de Colin Thiele. La knabon ludisGreg Rowe, David Gulpilil estis liaamiko Fingerbone Bill. La direktoroestis Henri Safran kaj la beleganfotadon faris David Kynoch. La filmo estis populara kaj enAŭstralio kaj en Britio kaj ricevispremion “La plej bona porinfana filmo”en la Moskva Film-festivalo en 1977kaj la premion “La plej bona filmo” dela Aŭstralia Filma Instituto en 1977.Storm Boy estis sukcesa ankaŭfinance, enspezante nur en Aŭstralio$2 645 000. Pelikano Sinjoro Percivalmortis en la bestĝardeno de Adelajdoen 2009, tridek tri-jara.

ESK | paĝo 19 | 112 | Mar 2013

ESK | paĝo 20 | 112 | Mar 2013

Raporto de la AŭstraliaEsperanta Kongreso enBrisbano, 2012 kaj KelkajPersonaj Travivaĵoj

Kam Lee

La Aŭstralia EsperantaKongreso 2012 okazis en Brisbanoekde la 28­a de septembro ĝis la 1­ade oktobro. La unua tago estis neformalaafero. Unue okazis renkontiĝo deantaŭkonataj homoj kaj amikoj kajnekonataj homoj ĉe la Hotelo GeorgeWilliams dum la malfrua postmeztago.Komuna vespermanĝo okazis. Posteen subtera etaĝa ĉambro de la hotelookazis kelkaj agadoj, kiuj konsistis elinteresa ludo, filmoj, ĝeneralakonversacio, diskuto kaj aliaj.Observanto de la kongreso estisraportisto de “Smith Ĵurnalo” kaj li

Bildo 1: Kongresanoj dum vespermanĝoĉe la Hotelo George Williams, Brisbano

verkos artikolon pri artefaritaj lingvoj.Ĝoja afero estis la ludo “Jes aŭ

Ne”. La ludejo estas spaco dividita perrubando en du duonojn. Ne estasteamoj kaj kiom ajn ludantoj rajtaspartopreni.

La dekstra duono estas la “jes”-a loko kaj la maldekstra duono estas la

“ne”-a loko. La arbitracianto farasdemandon, kaj poste la ludantojrespondis per “jes” aŭ “ne”. Se ludantojrespondas per “jes”, ili iras al la “jes”-aaŭ dekstra loko. Se ludantoj respondasper “ne”, ili iras al la “ne”­a aŭmaldekstra loko.

Unue okazis simpla demando,“Ĉu vi estas viro?”. La viroj iris al la“jes”-a loko kaj la virino al la “ne”-a loko.Sekvis aliaj simplaj demandoj kaj laludantoj respondis per irado al la ĝustaloko. Poste venis la pli debatindajdemandoj, “Ĉu vi opinias ke JuliaGillard estas bona ĉefministro?” Kelkaj

Fig 1: Congress participants at tea atthe Hotel George Williams, Brisbane

Bildo 2: Raportisto de “SmithJournal” (maldekstre) neformalekonversacias kun Sandra Connors(dekstre).

Fig 2: Reporter for “Smith Journal”(left) talks casually with SandraConnors (right).

opiniis jes, sed ili staris proksime al la jes/nelimo. Ili ne tre feliĉas ke Kevin Rudd estisdetronita de ŝi.

Alia interesa demando estas “ĉusamseksa geedziĝo estu leĝe akceptebla?”.Ludantoj staris en diversaj partoj de laludejo. Konklude, la ludo ne havasgajnantojn aŭ perdantojn kaj estas bonaokazo por plibonigi aŭskultajn kapablojn. Prezentita estis la informfilmo “TheUniversal Language” verkita de Sam Green.La filmo daŭris 30 minutojn kaj temis prihistorio de Esperanto, la nuna situacio kajceloj de la lingvo, kaj komentoj de kelkajEsperantistoj, kiuj inkluzivis HumphreyTonkin. Certe estis perspektive pensemigafilmo.

Sekvis la filmo “Mia Unua Kiso” deNicole Else. Multaj el la aktoroj en la filmoestis bonkonataj Esperantistoj de Sidnejo. Sabatmatene ĉe Griffith­Universit­ato, okazis la formala kongresa malfermado,deklarita de Dr Margarita Pavlova, kiuinstruas en la fako de edukado. Margaritabonvenigis la kongresanojn al la naciaevento.

Margarita informiĝis pri Esperantodum studado en Moskvo per gepatra amiko,kiu instruis Esperanton kaj poste iĝis ŝiaamiko. Ŝi interesiĝis pri la internacia lingvokaj poste ŝi partoprenis en sciencaEsperanto-klubo kiu organizis sciencajnkonferencojn tri fojojn jare. La konferencojkonsistis el du aŭ tri sinsekvaj vesperoj.Esploraj raportoj estis prezentitaj kaj ŝiaprelego estis pri kompara edukado.Memorinda evento estis prezento de ŝiascience prelego dum la SciencaEsperanta Kongreso en Pekino. Ŝia vizitookazis unu jaron post la tiea afero deTiananmen-Placo.

Dum siaj fruaj jaroj en Aŭstralio,ŝi renkontis Esperantistojn en Melburno

Bildo 3: Tepaŭzo dum la unuavespero de la kongreso ĉe lasubetaĝa ĉambro de HoteloGeorge Williams. Sur la muro estaskopio de Esperanta informpaĝo, kiuestis montrita en la Migra Muzeo enAdelajdo lastatempe.

Fig 3: Tea break during the firstevening of the congress in thebasement room of the GeorgeWilliams Hotel. On the wall is acopy of an Esperanto informationpage, which was recently displayedin the Migrant Museum in Adelaide.

ESK | paĝo 21 | 112 | Mar 2013

ESK | p 22 | Mar 2013

Bildo 6: Amikakonversacio dumsabatmatenatepaŭzo

Fig 6: Friendlyconversationduring Saturdaymorning tea break

Bildo 5 (dekstre): Alexandra (maldekstre)kaj Kam (dekstre) ludas la violonojn.

Fig 5 (right): Alexandra (left) and Kam(right) play the violin.

Bildo 4: Margarita (dekstre) parolas prisiaj travivaĵoj kun Esperanto dum lamalferma ceremonio.

Fig 4: Margarita (right) talks about herexperiences with Esperanto during theopening ceremony.

kaj ŝi kelkfoje partoprenis enEsperantaj agadoj.

Diskuto pri Esperanto-ren-kontiĝo en aliaj landoj estis gvidita deHazel Green kiu montris Powerpoint-dokumenton kun ekzemploj dealilandaj aranĝoj, kaj de spertoj enEsperantujo.

Ekzemploj de menciitajinternaciaj Esperantaj aranĝoj estasUniversalaj Kongresoj, InternaciaJunulara Kongreso de TEJO, ILEI-konferenco, SAT-kongreso, konfer-enco por diversaj fakoj (fervojistoj,kristanoj, blinduloj), pedagogiajseminarioj de ILEI, de edukado.net, kajlandaj kongresoj kaj aliaj. Kiel parto detiu sesio, Sandor montris fotojn el laUK en Hanojo, kaj Dmitri montrisfilmon la sekvan tagon. Oni povaskonkludi ke multaj viglaj Esperantajagadoj okazis en diversaj partoj de lamondo.

Sandor gvidis diskuton pri laestonteco de Esperanto en Aŭstralio

ESK | p 23 | Mar 2013

kaj menciis la gravecon kaj potenconde interretaj agadoj.

Vespere okazis libertempo kajokazo por vidi la piroteknikaĵojn de laBrisbana Festivalo. Mi informiĝis kekomenco de la piroteknaĵoj estos je lasepa. Mi unue opiniis ke la komenchoroestas tro frua kaj mi scivolis ĉu fakteestis eraro en la festivala programo.Ĉiuj ĉefuboj de la orientaj ŝtataj deAŭstralio estas en la sama horazono,sed mi trovis ke Brisbano estas pliorienta ol Sidnejo kaj multe pli orientaol Melburno kaj Hobarto. Interesa komparo estas ke lasunsubiĝa horo hodiaŭ en Brisbano,Sidnejo, Melburno kaj Hobarto estas5.47 ptm, 5.56 ptm, 6.23 ptm kaj 6.15ptm respektive kaj la marakrepuskfinhoro estas 6.38 ptm, 6.51ptm, 7.20 ptm kaj 7.17 ptm respektive.La mara krepuskfinhoro estas la horokiam la nokto estas sufiĉe malluma tialke la steloj estas videblaj por navigado.

Mi iris kun aliaj al la Terpunktode Kangaruo kaj la komenchoro estissufiĉe malluma. La piroteknaĵoj estislaŭnĉitaj el barĝoj sur la BrisbanaRivero, el ĉielskrapantoj kaj pontoj. La

Bildo 7: Piroteknikaĵojestas launĉitaj de surStorey-Ponto, dum laBrisbana Festivalo.Laŭtaj huraoj de lahomamasoj estasauditaj.

Fig 7: Fireworks arelaunched from StoreyBridge, during theBrisbane Festival.Loud cheers from thecrowds are heard.

atmosfero estis subtenita de muziko ellaŭtparoliloj. La spektaklo estissendube admirebla kaj memorindaevento.

Dimanĉmatene, 15 kongresanojkomencis piediri el Griffith-Universitatoal Monto Gravatt. Ni feliĉe piediris laŭla senbituma serpenta 1-kilometra vojokaj ĝuis la naturan trankvilan medion,kiu estas miksaĵo de arbusto kaj arbaro.Kelkfoje ĉe la krutaj lokoj, ni paŭzis kajla grupo estis fotita. La vetero estistutnuba, senventa kaj mezvarma.Kvardek minutojn poste, ni atingis lasupron de Monto Gravatt, kiu estas 194metrojn alta. Kontraste kun la sovaĝaarbara piedvojo, la supro estis tre ordakaj manikurita per granda gazono kajmalgranda florĝardeno. Ni estis iometefizike elĉerpitaj kaj ni celebris perkafumo kaj babilado je la montpintakafejo dum tridek minutoj. Oni povasrigardi la urbocentron de Brisbano, kiuestas proksimuma je dek kilometrojnordokcidente. Dum la revenado, mi rimarkisen nia grupo homon, kiu tre similas alunu el la arbitriantoj en la SBS-televidprogramo “Leteroj kaj Nombroj”.

ESK | paĝo 24 | 112 | Mar 2013

Bildo 8: Ni paŭzis laŭ la piedvojo. En lafono estas tipa ekzemplero de la arbaro.

Fig 8: We had a rest along the track. Inthe background is an example of theforest.

Bildo 9: Piedirantoj trinkas kaj celebrasĉe la kafejo lokita je la supro de MontoGravatt. Kio povas esti pli bonastimulilo por fini la ekskurson al la pintool rekompenco de trinko kaj babiladoen la kafejo?!

Fig 9: Walkers drink and celebrate atthe cafe located at the top of MtGravatt. What could be a betterincentive for completing the journey tothe summit than a drink and chatting atthe cafe?

Tamen, kiom estas la probableco ke liestas la sama homo?

Mi unue demandis lin enneformala maniero ĉu li scias pri lahomoj en la televidprogramo “Literoj kajNombroj”. Li rekte respondis jes.

Mi demandis al li ĉu li iamfojerenkontis la viron, kiu arbitraciis larespondojn pri la literoj, kaj senhezite lirespondis jes. Mi demandis al li kiam lirenkontis ĉi tiun personon kaj limemfide respondis, ke li estas ĉi tiupersono! Mi estis tiom surprizita ke aliajhomoj eĉ scivolis kio okazis al mi! Poste aliaj ekaprecis ĉi tiun malkovron,ke televida famulo estas en nia grupo.Poste mi konversaciis kun David Astlepri aspektoj de la programo. Ni iometeŝercis pri la “Full Monty”, kiu rezultas

ESK | paĝo 25 | 112 | Mar 2013

Bildo 10: Linda Danzerprelegas dum la diservo.

Fig 10: Linda Danzerpresents a talk during thereligious service.

dum la scia konkurso post kiam oni faras vorton el lasep prezentitaj leteroj! Poste ĉe Griffith­Universitato okazis meditaperiodo, kiu konsistis el muziko, legado de tekstoj dediversaj religioj kaj filozofoj, poemoj, citaĵoj kajaliaj en la esperanta aŭ angla lingvo. La postmeztagaj agadoj konsistis el prelegode Penny Vos, teatraĵeto de Bob Felby kaj Kam,prelego de Sandor Horvath kaj prelego de JimRadford, kiu parolis pri la nova mondo de Esperantokaj la interreto.

La teatraĵeto temis pri parodia intervjuo deSherlock Holmes kaj aŭkcio de lia violino. Laesperanta teksto de la intervjuo estas traduko deoriginala verko en la angla.

Sherlock estas komisiita kiel la ĉefdetektivopor la solvo de la Granda Trajnrabado. Je la komencode la intervjuo, li prave deklaras ke la publika nociode Granda Trajnrabado fakte estas grandamiskompreno, ĉar la daŭro de la esplorado de la krimone rilatas al la ŝtelo de la trajno, sed al la ŝtelo de latrajna enhavaĵo. Li ellaboras ke de post 1946 neniutrajno estis perdita kaj fakte grandegaj vaportrajnojmalfacile perdiĝas. Li mencias, ke dum 1946 okazisgranda neĝo kaj kelkaj malgrandaj trajnoj estismislokitaj.

Dum la intervjuo, la intervjuisto faras multajndemandojn, kiujn Sherlock miskomprenas kaj li

Bildo 12: Penny Vos prelegas pri lastatempaj agadoj deMondeto kaj rilataj propraj spertoj.

Fig 12: Penny Vos talks about the recent activities ofMondeto and relevant personal experiences.

Bildo 11(meze kaj dekstre): Sandor parolas pri siajmirindaj internaciaj kongresaj travivaĵoj. Koincide dum limatene biciklis al la kongresejo du truoj en liajpneŭmatikoj okazis, sed tiaj estas nesignifaj obstakloj!

Fig 11(middle and right): Sandor talks about hiswonderful international congress experiences.Coincidentally two tyre punctures occurred while cyclingto the congress during the morning, but such are minorobstacles!

ESK | paĝo 26 | 112 | Mar 2013

Bildo 13: Bob (maldekstre) kunmandolino kaj Kam (dekstre) kunviolono ludas la Esperantan himnonpor fikcia Esperanta televidprogramaintervjuo de Sherlock Holmes.

Fig 13: Bob (left) with mandolin andKam (right) with violin play theEsperanto hymn for a fictitiousEsperanto television program interviewwith Sherlock Holmes.

Bildo 14: Grupo de partoprenantoj estasfotita apud la kongresa prelegejo post lalasta semajnfina programa evento ĉeGriffith-Universitato.

Fig 14: The group of participantsphotographed beside the congressauditorium, after the final weekendprogramme event at Griffith University.

respondas per fuŝaj sed ankaŭ koincidelertaj komentoj.

Dum la mezo de la intervjuookazas aŭkcio por la violono de Sherlock.Sherlock tute forgesas sian violonanludkapablon kaj do li deziras vendi sianmuzikilon. La proponantoj por la violonoestas homoj el la aŭdantaro kiuj antaŭ lateatraĵo estis petitaj partopreni. Deciditede kelkaj kuraĝaj partoprenantoj, laviolono de Sherlock estas vendita por $40.00 malgraŭ la penoj de la aŭkcisto.

Post la eskcito de la aŭkciookazas la redaŭro de la intervjuo kaj plida obskuraj respondoj. Je la fino,

ESK | paĝo 27 | 112 | Mar 2013

Bildo 15: Lunĉpaŭzo post la ĝeneralajarkunsido de AEA ĉe la bibliotekakafejo

Sherlock hazarde konfesas al kaŝitanedeklarita sumo de mono rilate alsolvita krimo. Por eviti klarigon de laembarasa afero, li neantaŭvidite staraskaj forpiediras.

Tre interesa kongresa prelegoestas la prezento de Jim Radford, kiukomerce faras interretejojn en Aŭstralio.Li menciis kaj priskribis la Esperantajnretejojn “Lernu.net” kaj “Vikipedio”. Unuel liaj preferataj Esperantaj retejoj estasla esperanta muzika interretejo,Vinilkosmo.com, kiu estas interretabutiko kaj vendas Esperantajn kantajnkaj muzikajn KD-ojn.

Menciinda estas lia diskuto dela tradukretejo “Google Translate” kieoni povas meti anglan tekston en unuparto de la retejo, kaj konsekvenceokazas esperanta traduko. Okazispraktika demonstro per komputilo ligitaal la interreto. Sur la muro per ciferecakinoskopo estis bildo de la retejo deGoogle Translate. La ŝanĝo el unu

lingvo al alia ne estis perfekta, sedgranda parto de la traduko estas trebona. Jim avizis, ke informo dissenditaper la interreto nuntempe forte influasla ĝeneralan publikon, kaj do laEsperanta movado devas adapti siajnreklamadajn strategiojn al tia mondamoderna teknologio.

Li prezentis specifan ekzemplon,ke uzantoj de porteblaj telefonoj kunInterreto-aliro rapide kreskas, kaj do laEsperanta interetejo nun devas estimodifitaj por esti facile videbla de tiajhomoj.

Alia interesa malkovro estis keJim trovis la reputacian rangon de laAEA­interetejo. Laŭ la Alexa trafik­rango, la retejo de AEA estas en la plejbonaj 5 000 000 retejoj en la mondo.(La retejo aea.esperanto.org.au dumfrua decembro, 2012 havis latrafikrangon de 3,808,541 kaj ĝi estisrekte ligita al 57 interreterjoj.) Tamen,

Fig 15: Lunch break after the AEAannual general meeting at the librarycafe

ESK | paĝo 28 | 112 | Mar 2013

la loka rango estas relative ne tiompopulara.

La Alexa ranglisto estas listode la plej vizititaj retejoj kaj estasregistrita de Alexa Internet Inc, fonditaen 1996. La nomo Alex alludas al laBiblioteko de Alexandria. Dum 1999, lakompanio Amazon.com aĉetis lakompanion Alexa kaj aliajn posedaĵojnkontraŭ US $250 milionoj. Lundmatene okazis la ĝeneralajarkunsido de AEA ĉe la ŜtataBiblioteko de Kvinslando. LaPrezidantaj kaj direktoraj raportoj estislaŭtlegitaj. Bedaŭrinde pro manko detempo, ne okazis disukto pri la raportoj

Bildo 16: Tri kongresanoj staras antaŭskulptaĵo nomita “Proksimiĝante alEkvilibro” (1985) verkita de AnthonyPrior (1951-1991). La metala verkostaras prokismume antaŭ la ŜtataBiblioteko de Kvinslando, Brisbano.

aŭ eĉ pri aliaj aferoj, malgraŭ ke lakunsido etendiĝis. Postmeztage okazis neformalakunsido kun la nova estraro kajmembroj de AEA. Okazis iom dadiskuto pri proponoj senditaj demembroj de AEA. Kelkaj el la diskutitajaferoj estas (1) ĉu AEA devus estikompanio aŭ asocio (2) somerkursaroen januaro (3) daŭro de la presado deESK kaj aliaj aferoj. Konklude, la kongreso estissukcesa afero kaj sendube okaziskelkaj memorindaj eventoj. Mi dankasCrystal Hill pro la uzo de ŝiaj fotaĵoj: 2,3, 4, 5, 6, 10, 11, 12 kaj 13.

Fig 16: Three congress participantsstanding in front of the sculpture

“Approaching Equilibrium” (1985) byAnthony Prior (1951-1991). The metalwork is located near the front of theState Library of Queensland, Brisbane.

ESK | paĝo 29 | 112 | Mar 2013

Stelsemantoj el laora nordo

Katja Steele

Ĉi­jare ni spertas la 125­anjaron de la Internacia Lingvo. En tiutempodaŭro estis eble unu jardeko,kiam oni vere povis imagi keEsperanto iĝos LA tutmonda lingvo.Temas pri la tempo antaŭ la DuaMondmilito, kiam pro la laboro deAndreo Cseh kaj liaj disĉiplojEsperanto floris precipe en Eŭropo.

Andreo Cseh famiĝis pro siainstrumetodo, laŭ kiu oni de lakomenco parolas nur Esperante kajen agrabla maniero, ne uzantelernolibron, rapide alproprigas al si laparolatan lingvon. La metodo depastro Cseh tiom furoris en liahejmlando Rumanio kaj poste enaliaj landoj de Eŭropo ke li akirisepiskopan forpermeson kaj dediĉissin nur al E-instruado. En 1930 liestablis en Hago-Instituton pororganizi E-instruadon kaj trejni Cseh-instruistojn. Antaŭ la Dua Mondmilitoestis registritaj 497 de ili, inter kiujLidia Zamenhof, Julio Baghy,Margarete Saxl kaj Tiberio Morariuel Rumanujo. La libro de KatalinKovats omaĝas unuavice lin.

En 1928 Morariu (1901-1987)estis invitita al Svedio por trimonataprelegserio pri Rumanio kaj gvidadode E-kursoj. Liaj unuaj kursoj kunpartopreno de cento da kursanojdaŭris ses semajnojn. Ankoraŭ dumla kursa periodo li prelegis al 500lernejanoj pri Rumanio (tradukite en

Esperanton), al alia plurcento dahomoj alia prelego, plia por 100infanoj ktp. Veturo de urbo al urbo,prelegoj, kursoj, ekzamenoj,bankedoj - kaj sukceso. La svedajorganizantoj invitis Morariu plilongigilian restadon. Li restis plian jaron, trijarojn kaj fine li travivis la reston desia vivo en la nordo. Tiu vivo estisplenplena de poresperanta agado.Jen ekzemplo el 1936: dum unu5­monata serio li vojaĝis 8139kilometrojn, prelegis antaŭ 1500­membra publiko, gvidis kursojn por200 komencantoj kaj 100progresantoj, vendis librojn je lavaloro de 500 kronoj, pri liaj kursojaperis en la regionaj gazetoj artikolojen 65 kolonmetra longo.

La movado en Svedio estisplene floranta. Korespondan kursonde la Sveda E-Federacio en 1933mendis (kaj pagis) 27 000 lernantoj,en 1938 jam estis 40 000 homoj. Ĝisla fino de 1932 en Svedujo aperis 27lernolibroj en 44 eldonoj kun ĉ. 170000 ekzempleroj, vortaroj en 55 000ekz. ..

Morariu en 1931 edziĝis kunsveda Lizzie Andersson, kiu meminstruis kaj kun kiu li multe vojaĝisankaŭ alilanden. Lian laboron eĉ laDua Mondmilito ne povis haltigi. Lasvedaj movad-gvidantoj decidisfunkciigi kaj pagi Esperantanombudsman-sindikon: Morariu. Lataskoj estis ege multaj: prelegi,ekzameni, konsili, propagandi, varbi,verki artikolojn, vendi librojn...tra latuta lando.

Katalin Kovats en sia verkobone pridokumentas unu tutan

ESK | paĝo 30 | 112 | Mar 2013

Rejkjaviko atendas vin. La 98-a Universala Kongreso

de Esperanto okazos inter la 20-27-a de Julio 2013 en Islando.Kongreskotizo por aŭstralianoj kajnovzelandanoj ekde 1-a de Aprilo2013 estas jene: (euroj)

1) Por individuaj membroj de UEA:2702) Por ne individual membro deUEA: 3403)Komitatano/kunulo/junulo/handikapulo, mem individual membro deUEA: 1354) Kunulo/junulo/handikapulo, neindividual membro de UEA: 205

Ne forgesu re/­aliĝi al UEA.Membreco kostas:­al aŭstraliano 14 dolarojn, alnovzelandano 18 dolarojn (kategorioIndividua Membro kun Gvidlibro)­al aŭstraliano 34 dolarojn, alnovzelandano 44 dolarojn (kategorioIndividua Membro kun Jarlibro kaj larevuo Esperanto rete (kaj ĝisinkluzive 29 jaroj membro en TEJOkun Kontakto)­al aŭstraliano 85 dolarojn, alnovzelandano 110 dolarojn(Individua Membro kiel la antaŭakategorio plus la revuo Esperanto).

Por pliaj informoj kontaktuKatja Steele (AU)aŭ David Dewar(NZ). Reta aliĝilo haveblas ĉe:www.uea.org/kongresoj/uk_alighilo.php

Katja Steele

neordinaran Esperanto-vivon. Nimiras, eĉ miregas, pri la grandajciferoj kaj pri nia ĝisnuna nescio pritiom grandiozaj agoj kaj personecojde nia movado, ĉar ne nur Morariuekvivas antaŭ niaj animaj okuloj, sedankaŭ pluraj liaj samtempuloj kajkunlaborantoj. Dum unuflanke niricevas enciklopediajn konojn, percitado de leteroj, artikoloj,radiointervjuo kaj per uzo de multajfotoj, nia kleriĝo estas agrable

“homdimensia”. La legintoj de la Stelsemantoj

certe multon lernos pri “nia” pasintokaj tio eble iom modifos iliajn juĝojnpri la nuna stato de la Esperanto-movado. Li aŭ ŝi eble inspiriĝos porla estonta agado, eble ĉerposenergion el la ekzemplaj faroj de aliaj.

La libro estas ne nur interesael la enhava vidpunkto, ĝi estasankaŭ estetike tre plaĉa. Plurajaŭstralianoj konas jam la elstarajninstru-kapablojn de Katalin Kovats,mi certigas, ke ankaŭ ŝia skribitaverko indas je konatiĝo. Kaj mia finaaldono: Mi dezirus ke ankaŭ laaŭstraliaj E­pioniroj estu iam similememorataj.

Stelsemantoj en la ora nordo.Tiberio Morariu kaj liaj samtempuloj.Eldonis: E-duKati, Den Haag, 2011,159 paĝoj. Ĉe UEA mendeblaskontraŭ 18 eŭroj + la sendokostoj; Seiu deziras havi la libron, sed ne povasaranĝi la mendon de eksterlando,bonvolu kontakti Katja Steele:[email protected].

ESK | paĝo 31 | 112 | Mar 2013

P.O. Box 8140Symonds StreetAuckland 1035New Zealand

[email protected] 350 781

Chris Krägeloh | [email protected]

Bradley McDonald | [email protected]

David Ryan | [email protected]

Howard Gravatt | [email protected]

Erin McGifford | Committee [email protected]

Rouan Van Ryn| Committee Member [email protected]

Ivan Pivac | Committee Member [email protected]

NZEA’s vision is for everyone in NewZealand to recognise the value ofEsperanto as an international language.

NZEA is one of the oldest Esperantoassociations in the world, and isresponsible for promoting Esperanto inNew Zealand, providing learningmaterial, answering queries from the

Esperanto House143 Lawson StreetRedfern NSW 2016

Australia

[email protected]

+61 (07) 4696 9293

Sandor Horvath | [email protected]

Kam Lee | Administrative [email protected]

Indrani Beharry-Lall | Financial [email protected]

Heather Heldzingen | Dir. of Member Services

[email protected]

Margaret Chaldecott | Dir. of [email protected]

Gordon Coleman | Director of [email protected]

Max Wearing | Director ofImplementation

[email protected]

AEA was established for the promotion,education and use of the internationallanguage, Esperanto, in Australia.

AEA aims to make Esperanto availableto help with intercultural understandingand harmony, and works to fosterco-operation among Esperantoorganisations with similar aims.

ESK | paĝo 32 | 112 | Mar 2013