darmo...darmo Ĉapitro la unua - 38 - kaŬzoj kaj kondiĈoj i kvaropa nobla vero 1. tiu ĉi mondo...
TRANSCRIPT
DARMO
ĈAPITRO LA UNUA
- 38 -
KAŬZOJ KAJ KONDIĈOJ
I
KVAROPA NOBLA VERO
1. Tiu ĉi mondo estas plena de suferoj. Naskiĝo estas
sufero. Maljuniĝo, malsaniĝo kaj morto estas suferoj.
Renkonti homon, kiun oni malamas, estas sufere, apartiĝi
de karulo estas sufere, barakti vane por ke oni satigu siajn
bezonojn, estas sufere. Vere, vivo, kiu ne liberiĝas de
deziro kaj pasio, estas ĉiam envolvita de afliktoj. Tio ĉi
nomiĝas la Vero de Sufero.
La kaŭzo de homa sufero troviĝas sendube en la
soifoj de la fizika korpo kaj en la iluzioj de vulgaraj pasioj.
Se oni ĝisfunde esploras tiujn ĉi soifojn kaj pasiojn, li
trovos ĝin enradikiĝintan en ardaj denaskaj instinktoj. Tia
deziro havante fortan volon por vivi en ĝia bazo, serĉas
ĉiujn dezirindaĵojn, eĉ se ĝi estas okaze de morto. Tio ĉi
nomiĝas la Vero de Kaŭzo de Sufero.
Se iu elradikigas ĉiun deziron, kiu estas fundamento
de tiu ĉi arda pasio, kaj estas liberigita de ĉiuj alkroĉiĝoj,
suferoj ankaŭ estingiĝos. Tio ĉi nomiĝas la Vero de
Ĉesiĝo de Sufero.
Por eniri en tia stato, en kiu ĉiu deziro kaj ĉiu sufero
estas neniigota, iu devas sekvi la Okeran Noblan Vojon.
La Okera Nobla Vojo estas: - Prava vidpunkto,
Prava penso, Prava parolo, Prava agado, Prava
Kaŭzoj kaj Kondiĉoj
- 39 -
vivmaniero, Prava klopodo, Prava atento, kaj Prava
koncentriĝo de menso. Ĉi tiu Okera Vojo nomiĝas la Vero
de Nobla Vojo por detrui deziron.
Homoj devas ellerni severe ĉi tiun veron. Ĉar ĉi tiu
mondo estas plena de suferoj, tiuj, kiuj volas liberiĝi de
suferoj, devas detranĉi ardan pasion. Oni povas atingi la
staton liberigitan de arda pasio kaj sufero nur per
Iluminiĝo. Kaj Iluminiĝo estas akirata nur per disciplino
de tiu ĉi Okera Nobla Vojo.
2. Kiu volas sekvi vojon al Iluminiĝo, ankaŭ devas scii
ĉi tiun Kvaropan Noblan Veron. Se oni ne komprenas ĉi
tion, li devas vagadi senfine kiel vojeraranto longan
tempon. Kiu komprenas tiun ĉi Kvaropan Noblan Veron,
nomiĝas homo kiu malfermis okulon al Iluminiĝo.
Tial, kiu volas sekvi instruon, devas klare kompreni
signifon de Kvaropa Nobla Vero koncentrante sian
menson. En ĉiuj epokoj ĉiu sanktulo, se li estus vera
sanktulo, estis homo, kiu komprenis tiun ĉi Noblan Veron,
kaj instruis tion.
Kiam homo klare komprenas tiun ĉi Kvaropan
Noblan Veron, li estas unuafoje liberigita de deziro, ne
disputas kun la mondo, nek mortigas, nek ŝtelas, nek faras
adulton, nek trompas, nek riproĉas, nek flatas, nek envias,
nek indignas, nek forgesas ŝanĝemon de vivo kaj nek li
estas sur malĝusta vojo.
3. Kiu sekvas Noblan Veron, similas al tiu, kiu eniras
Kaŭzoj kaj Kondiĉoj
- 40 -
en malluman ĉambron levante lamplumon per sia mano.
Tiam mallumo tuj foriras, kaj la ĉambro pleniĝas de lumo.
Se iu lernas la Kvaropan Noblan Veron kaj klare
komprenas ĝin, li akiras lumon de saĝo kaj mallumo de
nescio malaperas.
Budho kondukas popolon simple indikante Kvar-
opan Veron. Kiu komprenas ĝuste la instruon, akiras
ĝustan Iluminiĝon per ĉi tiu Kvaropa Nobla Vero kaj
povas gardi kaj subteni aliajn en tiu ĉi nekonstanta mondo.
Kiam oni klare komprenas Kvaropan Noblan Veron, fonto
de malsaĝo kaj bazo de ĉiu arda pasio elsekiĝas al li.
Per ĉi tiu Kvaropa Vero disĉiploj de Budho atingas
ĉiujn verojn kaj havas saĝon kaj piecon kompreni ĉiujn
sencojn, tiel ili povas libere prediki verojn al ĉiuj.
Kaŭzoj kaj Kondiĉoj
- 41 -
II
KAŬZOJ KAJ KONDlĈOJ
1. Kiel por ĉiuj homaj suferoj troviĝas kaŭzoj kaj por
atingi Iluminiĝom troviĝas vojo, tiel ĉiuj estaĵoj naskiĝas
laŭ kaŭzoj-kondiĉoj, kaj ankaŭ malaperas laŭ kaŭzoj-
kondiĉoj.
Pluvas, ventas, plantoj floras, folioj ruĝiĝas kaj
falas: ĉio okazas de kaŭzoj kaj kondiĉoj, kaj malaperas
kiam ili ŝanĝiĝas.
Homo naskiĝas de gepatroj ; lia korpo nutriĝas per
manĝaĵoj kaj lia menso kreskiĝas per instruo kaj sperto.
Tial niaj korpo kaj menso estas interligitaj de
kondiĉoj kaj ŝanĝiĝas, kiam tio ŝanĝiĝas.
Kiel maŝoj interligitaj reciproke faras reton, ĉiuj aĵoj
estiĝas interligite inter si. Se iu pensas, unu maŝo estas
maŝo per si mem, tio estas erara.
Maŝo de reto fariĝas maŝo, kiam ĝi koncernas aliajn
maŝojn. Ĉiu maŝo de reto estas neforlasebla por fari aliajn
maŝojn.
2. Floro malfermiĝas pro serioj de kondiĉoj al ekfloro.
Kaj folioj defalas pro serioj de kondiĉoj al defalo. Floro
ne floras per si mem, same estas pri folioj. Nenio okazas
izolite kaj senŝanĝe.
Kaŭzoj kaj Kondiĉoj
- 42 -
Ĉio okazas de kondiĉoj kaj malaperas laŭ la sama
regulo; tio estas eterna nevaria leĝo. Tial, ke ĉio ĉiam
ŝanĝiĝas kaj ne restas senŝanĝe, estas vera leĝo nevaria
sub la ĉielo, kaj nur ĉi tio estas eterne senŝanĝa.
Kaŭzoj kaj Kondiĉoj
- 43 -
III
RECIPROKA SUBTENO
1. Do, Kie estas origino de homaj malĝojo, lamento,
sufero kaj agonio? Tio estas en ilia alkroĉiĝo.
Ili alkroĉiĝas al riĉeco, al honoro kaj avareco, al
plezuro kaj ekscitiĝo kaj al egoo. Sufero kaj ĉagreno
naskiĝas de ĉi tiuj alkroĉiĝoj.
Dekomence la mondo estas plenigita de sinsekvo de
malfeliĉoj. Krom tio jen estas malĝojo kaj suferoj pro
neeviteblaj faktoj de malsano, maljuniĝo kaj morto.
Sed se oni pripensas ĉiujn faktojn, li trovas, ke
malĝojo kaj sufero aperas pro lia alkroĉiĝo. Se li estas
liberigata de alkroĉiĝo, lia malĝojo malaperas.
Se li plie esploras ĝisfunde sian alkroĉiĝon, li trovas
nescion kaj avarecon en sia menso.
Nescio devenas de fakto, ke homo ne scias veran
rezonon pri ŝanĝiĝo de aferoj. Avareco devenas de
malpura deziro por aĵoj, kiuj vere estas neakireblaj, sed
por ĝi li senripoze kaj blinde serĉas.
Pro nescio kaj avareco popolo imagas distingon,
malgraŭ ke dekomence distingo ne ekzistas. Origine ne
ekzistas distingo de bono kaj malbono en homa agado.
Sed pro nescio kaj avareco oni imagas distingon kaj juĝas
bonon aŭ malbonon.
Kaŭzoj kaj Kondiĉoj
- 44 -
Ĉiu homo ĉiam havas malbonan ideon, ĉiam ne
povas korekte vidi pro sia nescio kaj erare agadas katenite
de sia egoo. Rezulte de tio naskiĝas korpo de iluzio.
Farante siajn agojn kiel la kampon por si mem,
uzante distingfunkcion de la koro kiel semon, kovrante la
koron kovritan de nescio, malsekigante ĝin per la pluvo
de deziroj, irigaciante ĝin pere de akvo de memo, ili
aldonas la koncepton de malbono kaj enkorpigas iluzion
ĉirkaŭ si.
2. Tial post ĉio ĉi tiu mondo estas produktaĵo de homa
koro kaj tial tio estas homa propra koro, kiu kaŭzas
iluziojn de malĝojo, lamento, sufero kaj aflikto.
Tiu ĉi tuta mondo de iluzio estas nenio alia ol la
ombro, kiun kaŭzas tiu ĉi koro. Kaj la mondo de
Iluminiĝo ankaŭ aperas el tiu ĉi sama koro.
3. En tiu ĉi mondo estas jenaj tri eraraj vidpunktoj. Se
oni alkroĉiĝas al ĉi tiuj vidpunktoj, ĉio en la mondo devas
esti neata.
Unue iu diras, ke ĉiu homa sperto en la mondo estas
bazita de sorto. Due iu diras, ke ĉio estas kreata de Dio
kaj regata de Lia volo. Trie iu diras, ke ĉio okazas hazarde
sen nenia kaŭzo kaj kondiĉo.
Se ĉio estas decidata de sorto, bona agado kaj ankaŭ
malbona agado estas antaŭdestinata de sorto, feliĉo aŭ
malfeliĉo ankaŭ estas destinata. Tiel ekzistas nenio, kiu ne
Kaŭzoj kaj Kondiĉoj
- 45 -
estas antaŭdestinata de sorto. Sekve ĉiu plano kaj klopodo
por bonigo aŭ progresigo estos vana kaj humaneco en la
mondo perdos esperon.
Pri la aliaj vidpunktoj estas same vere; se ĉio en la
lasta rimedo estas en la mano de Dio aŭ blinda ŝanco,
kiun esperon humaneco povas atendi? Estas ne mirinide,
ke ĉi tiu homo perdas esperon kaj neglektas klopodon por
agadi saĝe kaj eviti malbonon.
Efektive tiuj ĉi vidpunktoj estas eraraj: - ĉiuj
aferoj aperas kaj malaperas laŭ la serio de kaŭzoj kaj
kondiĉoj.
ĈAPITRO LA DUA
- 46 -
TEORIO DE MENSO-NUR KAJ REALA
STATO DE AFEROJ
I
ŜANĜIĜEMO KAJ NE-EGOO
1. Niaj korpo kaj menso devenas de kaŭzoj kaj
kondiĉoj. Sed tio ne sekvas ke ni havas ego-personecon.
Nia korpo estas sumo de elementoj, tial tio estas
ŝanĝiĝebla.
Se ni havas ego-personecon en ni, ni povas fari
laŭvole, tio estu tiel aŭ tio ne estu tiel.
Reĝo povas fari laŭvole en sia reĝolando, kiel li
povas puni punindulon aŭ laŭdi laŭdindulon. Tamen li
malsaniĝas kontraŭvole, maljuniĝas spite de nevolo, tiel
lia sorto kaj lia deziro preskaŭ ne koncernas reciproke.
Same kiel korpo en nia menso ni ne havas ego-
personecon. Menso estas ankaŭ sumo de kaŭzoj kaj
kondiĉoj kaj tio estas ĉiam ŝanĝiĝebla.
Se ekzistas ego-personeco en menso, ni povas fari
laŭvole tio estu tiel aŭ alia ne estu tiel, tamen nia menso
ofte evitas bonon kaj ĉasas malbonon. Nenio ŝajnas okazi
ekzakte kiel ni deziras.
2. Se oni demandas ĉu nia korpo estas konstanta aŭ
ĉiam ŝanĝiĝebla, ĉiu devas respondi, ke tio estas ne
Teorio de Menso-nur kaj Reala Stato de Aferoj
- 47 -
konstanta.
Se oni demandas ĉu ŝanĝiĝebla estas sufero aŭ
plezuro, ĉiu devas respondi, ke tio estas sufero.
Se ni kredas, ke tiel nepermanenta afero, tre
ŝanĝiĝebla kaj plena de sufero, estas ego-personeco, tio
estas serioza eraro.
Homa menso ankaŭ estas nekonstanta, kaj tio havas
nenion nomatan ego-personeco.
Tial korpo kaj menso, el kiuj konsistas individua
vivo kaj ekstera mondo, estas forlasitaj el la ideo de egoo
aŭ mia posedo.
Tio, kio obstine persistas en egoo kaj mia posedo,
estas simple menso malheligata de malpuraj deziroj kaj
sensenca por saĝo,.
Korpo kaj ekstera mondo de tio devenas de kaŭzoj
kaj kondiĉoj, do ili senĉese ŝanĝiĝas kaj ne haltas ŝanĝon.
Homa menso senfine ŝanĝanta estas kiel fluanta
akvo de rivero, aŭ kiel brulanta flamo de lampo, tio
ŝanĝiĝas, kaj kiel simio tio por ĉiam ĉirkaŭsaltas de loko
al loko, kaj ne haltas eĉ momenton.
Saĝulo vidante kaj aŭdante tiel devas forĵeti
alkroĉiĝon al korpo kaj menso, se li volas atingi
Iluminiĝon.
3. Estas kvin aferoj, kiujn neniu povas plenumi en tiu
ĉi mondo: unue ne maljuniĝi, kiam ni maljuniĝas; due ne
Teorio de Menso-nur kaj Reala Stato de Aferoj
- 48 -
malsaniĝi, kiam ni malsaniĝas; trie ne mortiĝi, kiam ni
mortas; kvare ne dissolviĝi, kiam ni devas dissolviĝi;
kvine rifuzi estingiĝon, kiam ni devas estingiĝi.
Ordinara popolo en la mondo pli-malpli frue frontas
al tiuj ĉi faktoj kaj plejmulte konsekvence suferas kaj
lamentas, sed tiuj, kiuj aŭdis la instruon de Budho ne
havas tian malsaĝan suferon komprenante, ke ĝi estas
neevitebla.
Ekzistas kvar veroj en la mondo. Unue ĉiuj vivaĵoj
naskiĝas de malklareco; due objektoj de deziroj estas
nekonstantaj, sed estas suferplenaj kaj ŝanĝiĝemaj; trie
ĉiuj estaĵoj ankaŭ estas nekonstantaj, suferplenaj kaj
ŝanĝiĝemaj; kvare egoo kaj mia posedo ankaŭ tute ne
ekzistas en la mondo.
Tiuj ĉi veroj, ke ĉio estas ne konstanta kaj
ŝanĝiĝema kaj egoo ne estas, ne havas koncernon kun la
fakto de apero aŭ neapero de Budho en la mondo. Tiuj ĉi
veroj estas senŝanĝaj rezonoj. Budho sciis tion ĉi kaj
predikas Darmon al ĉiu popolo.
Teorio de Menso-nur kaj Reala Stato de Aferoj
- 49 -
II
KONSISTO DE MENSO
1. Iluzio kaj Iluminiĝo devenas de menso. Ĉiu ekzisto
aŭ fenomeno ekaperas el funkcio de menso. Tio estas
ĝuste kiel el maniko de ĵonglisto ekaperas diversaj aĵoj
libere.
Aktiveco de menso havas ne limon, tio formas
ĉirkaŭaĵojn de vivo kaj funkcias ankaŭ senfine. Malpura
menso ĉirkaŭiĝas kun malpura menso. Pura menso ĉirkaŭ-
iĝas kun pura menso, tial ŝanĝo de ĉirkaŭaĵoj estas
senlima same kiel aktiveco de menso.
Ĝuste kiel pentraĵo estas desegnata de artisto,
ĉirkaŭaĵoj estas kreata de aktivecoj de menso. Ĉirkaŭaĵoj
kreataj de Budho estas puraj kaj liberaj de arda pasio,
kontraŭe mondo kreata de homo estas malpurigata de arda
pasio.
Menso desegnas diversan mondon kiel lerta artisto.
En la mondo estas nenio ne kreata de funkcio de menso.
Budho ĝuste komprenas, ke ĉio devenas de menso.
Tiamaniere tiuj, kiuj scias tion, povas vidi veran Budhon.
2. Sed tiu ĉi menso, kiu kreas ĉirkaŭaĵojn, neniam estas
libera de timoj, lamentoj aŭ ĉagrenoj ne nur en pasinteco
sed ankaŭ estanteco kaj estonteco, ĉar tio devenas de
senscio kaj avareco.
Teorio de Menso-nur kaj Reala Stato de Aferoj
- 50 -
Tio estas de senscio kaj avareco, ke la mondo de
iluzio komenciĝas, kaj ĉiu vasta komplekso de kaŭzoj kaj
kondiĉoj ekzistas en menso kaj nenie alie.
Vivo kaj morto devenas de nur menso, kaj ekzistas
en menso. Tial, kiam menso, kiu koncernas vivon kaj
morton, forpasas, la mondo de vivo kaj morto forpasas
kun menso.
Neiluminita kaj konfuzita vivo devenas de menso,
kiu estas konfuzita de iluzia mondo. Kiam ni lernas kaj
scias, ke iluzia mondo ne ekzistas ekstere de menso, pro
tio, ke ni ĉesigas krei malpurajn ĉirkaŭaĵojn, ni atingos
Iluminiĝon.
Tiamaniere tiu ĉi mondo de vivo kaj morto estas
kreata de menso, estas submetata kaj regata de menso;
menso estas mastro de ĉiu situacio. Mondo de sufero estas
okazita de iluzia menso.
3. Tial ĉio en tiu ĉi mondo estas unue kontrolata kaj
regata de menso kaj kompletiĝas de menso. Kiel ĉaro
sekvas bovon tirantan ĉaron, tiel sufero sekvas menson,
kiu estas ĉirkaŭita de malpuraj pensoj kaj monavida pasio.
Sed se ni parolas aŭ agadas kun bona menso, feliĉo
sekvas nin, ĝuste kiel ombro sekvas figuron. Kiu faras
malbonan agadon, suferas pro sia malbona agado en tiu ĉi
mondo, kaj plie en alia mondo suferas akceptante
malbonan rekompencon. Kiu faras bonan agadon, sentas
feliĉan pro bona agado kaj en alia mondo sentas pli
feliĉan akceptante bonan rekompencon.
Teorio de Menso-nur kaj Reala Stato de Aferoj
- 51 -
Se tiu ĉi menso estas malpura, la vojo neglatiĝas kaj
pro tio ni falas sur la vojo. Kaj, se menso estas pura, la
vojo glatiĝas kaj povas piediri trankvile.
Kiu ĝuas puran korpon kaj menson, tiu piediras sur
la vojo al Budho detruinte reton de egoistaj kaj malpuraj
pensoj kaj malbonaj deziroj; kiu estas trankvila en menso
akiros pacon kaj tiel povas pli diligente kulturi sian
menson nokte kaj tage.
Teorio de Menso-nur kaj Reala Stato de Aferoj
- 52 -
III
REALA STATO DE AFEROJ
1. Ĉio en tiu ĉi mondo devenas de kuniĝo de kaŭzoj
kaj kondiĉoj, tial dekomence ne estas fundamenta distingo,
laŭŝajna distingo ekzistas pro nia absurda kaj distinga
menso.
En la ĉielo ekzistas nenio distingi orienton de
okcidento; ni kreas distingon de nia propra menso kaj
kredas pri ĝia vereco.
Matematika nombro de unu ĝis senfino, ĉiu estas
kompleta nombro, kaj ĉiu ne havas distingon de kvanto en
si mem; sed ni kredas distingon pro nia propra konveno
por ke ni povu indiki diversajn sumojn.
Esence en la universala kreiĝo ne ekzistas distingo
inter proceso de vivo kaj la proceso de detruo, sed oni
kreas distingon kaj nomas unu naskiĝo kaj alian morto.
Pri agado ne estas distingo inter prava kaj malprava, sed
oni kreas distingon pro sia propra malsaĝa konveno.
Budho fortenas sin de tiu ĉi distingo, kaj rigardas
mondon kiel pasantan nubon. Por Budho ĉiu difinitiva aĵo
estas iluzio; Li scias: kion ajn menso premtenas aŭ
forĵetas, tio estas ne substanca; tiel Li evitas enfalejon al
imago kaj distinga menso.
2. Ni alkroĉiĝas al ĉio pro nia propra imagita konveno
Teorio de Menso-nur kaj Reala Stato de Aferoj
- 53 -
kaj komforto; ni alligiĝas al riĉeco, honoro kaj vivo.
Ni faras libervolan distingon inter ekzisto aŭ ne-
ekzisto, bono aŭ malbono kaj pravo aŭ malpravo. Por ni
vivo estas daŭro de ekkaptoj kaj alligitecoj, kaj tiel pro tio
ni devas preni sur nin iluzion de doloro kaj sufero.
Iam estis unu homo en longa vojaĝo, kiu venis al
granda rivero. Li pensis, ke tiu ĉi bordo de la rivero estas
malfacila kaj danĝera por piediri, aliflanko ŝajnas pli
facila kaj senĝena, sed kiel li povas transiri. Tial li faris
floson el brancoĵ kaj kanoj kaj li alvenis al kontraŭa bordo
tre facile. Tiel li pensis, ke tiu ĉi floso estis tre utila, tio
transirigis lin sekure, tial li alportos ĝin sur sia ŝultro al
difinita loko sen forĵeti ĝin. Tiel li propravole prenis sur
sin nenecesan ŝarĝon. Ĉu li estas saĝa homo?
Tiu ĉi parabolo instruas, ke ni ne devas alkroĉiĝi eĉ
al ĝusta afero, kiam tio estas necesa ŝarĝo, ni devas forĵeti
ĝin, des pli tiel se tio estas malbona afero. Budho faris
tion regulo de sia vivo, ke Li evitas senutilajn kaj
nenecesajn diskutojn.
3. Ĉio ne venas; ne foriras; ne aperas; ne malaperas;
tial ne akiras; ne perdas.
Budho instruas, ke aferoj nek aperas nek malaperas,
ĉar ĉio transcendas kategorion de jeso kaj neo de ekzisto.
Nome ĉio estas konkordo kaj serioj de kaŭzoj kaj
kondiĉoj, aferoj elemente ne ekzistas, tiel oni povas diri,
ke tio estas ne-ekzistanta. Samtempe, tio havas relativan
kunligon kun kaŭzoj kaj kondiĉoj, tiel oni povas diri, ke
Teorio de Menso-nur kaj Reala Stato de Aferoj
- 54 -
tio ne estas ne-ekzistanta.
Alkroĉiĝi al afero vidante ĝian formon estas kaŭzo,
kiu okazigas menson deziri. Iluminiĝo estas saĝo, kiu
vidas ĉi tiun veron kaj evitas tian malsaĝan iluzion.
Vere mondo estas kiel sonĝo, kaj trezoro ankaŭ
estas kiel vizio. Kiel ŝajna distanco aŭ alteco en desegnaĵo,
aferoj ne havas realecon en ĝi; ĝi estas kiel nebuleto.
4. Kredi, ke aferoj kreataj de nekalkulebla serio de
kaŭzoj kaj kondiĉoj povas daŭri eterne, estas serioze erare.
Kaj ĉi tiu vidpunkto estas nomata teorio de konstanteco;
kontraŭe, kredi, ke aferoj tute malaperas, estas erare, tio
estas nomata teorio de ne-ekzisto.
Tiuj ĉi kategorioj de eterna vivo, eterna morto,
ekzisto kaj ne-ekzisto, ne povas esti aplikataj al esenca
naturo de aĵo, sed ili estas figuroj, kiujn oni vidis el
alligita menso. Ĉio estas origine forigata de figuro alligita.
Pro tio, ke ĉio devenas de serioj de kaŭzoj kaj
kondiĉoj, ili estas ŝanĝiĝemaj kaj ne estas eternaj nek
senŝanĝaj. Ni komparas objektojn kun vizio aŭ sonĝo pro
tiu ĉi konstanta ŝanĝiĝemo de aspekto. Sed spite de tiu ĉi
konstanta ŝanĝiĝemo de aspekto, objektoj, en sia esenca
naturo, estas konstantaj kaj ne ŝanĝiĝemaj.
Rivero aperas kiel rivero por ni, sed por malsata
demono, kiu trovas akvon por fajro, tio ne ŝajnas rivero.
Tial rivero ne ekzistas por fabla estaĵo, samtempe por ni
tio ne estas ne-ekzisto.
Teorio de Menso-nur kaj Reala Stato de Aferoj
- 55 -
Ni povas diri pri ĉio same kiel ĉi tiu rivero; aferoj
estas kiel iluzio. Ni ne povas diri, ke aferoj ne ekzistas
nek ne-ekzistas.
Plie, estas erare identigi ĉi tiun nunan vivon kun
senŝanĝa vera vivo. Tamen ni ne povas diri, ke ekster ĉi
tiu mondo de ŝanĝo kaj aspekto estas alia mondo de
konstanto kaj vero. Estas erare rigardi ĉi tiun mondon kiel
provizoran mondon aŭ kiel realan mondon.
Sed senscia popolo supozas, ke ĉi tio estas reala
mondo, kaj komencas agi sur sia absurda supozo, sed ĉi
tiu mondo estas nur iluzio, tial iliaj agadoj bazitaj sur
eraro kondukas ilin nur al detruo kaj sufero.
Sed saĝulo konstatas, ke mondo estas nur iluzio kaj
ne kondutas kiel reala mondo, tial li povas eviti suferon.
Teorio de Menso-nur kaj Reala Stato de Aferoj
- 56 -
IV
LA MEZA VOJO
1. Jen estas du ekstremaj vivoj, kiujn sekvanto de
Iluminiĝo devas eviti; la unua estas malnobla vivo, en kiu
oni sin fordonas al avareco kaj submetiĝas al deziro; la
dua estas asketisma vivo, en kiu oni turmentas absurde
sian korpon kaj menson.
Se ni forlasas tiujn ĉi du vivojn, ni trovas vivon de
Meza Vojo, kiu malfermigas nian animokulon, kaj
progresigas nian saĝon kaj kondukas nin al Iluminiĝo.
Kio estas ĉi tiu vivo de Meza Vojo? Tio konsistas el
la Okera Nobla Vojo: Prava vidpunkto, Prava penso,
Prava parolo, Prava agado, Prava vivmaniero, Prava
klopodo, Prava atento kaj Prava koncentriĝo de menso.
Ĉio aperas aŭ malaperas de kondiĉoj, tiel tio forlasas
mondon de ekzisto aŭ ne-ekzisto. Malsaĝulo vidas vivon
iam ekzisto kaj iam ne-ekzisto, sed saĝulo vidas trans
ekziston aŭ ne-ekziston; tio ĉi estas ĝusta vidpunkto de
Meza Vojo.
2. Supozu jene ; unu ŝtipo flotas sur granda rivero. Se
la ŝtipo ne proksimiĝas al dekstra nek al maldekstra
bordoj, ne subakviĝas, ne surteriĝas, ne estas prenita de
homo, ne estas envolvita en kirlon, kaj ne putras interne,
fine fluos en maron.
Teorio de Menso-nur kaj Reala Stato de Aferoj
- 57 -
Se ni ne estas alligita al kaprica vivo, aŭ ne estas
alligita al asketisma vivo; se ni ne fieras pri nia virto aŭ ne
estas alligita al nia malbona agado; se ni ne persistas
Iluminiĝon, nek malestimas iluzion aŭ timas tion, ni
sekvas Mezan Vojon.
Grava afero por sekvanto de vojo al Iluminiĝo estas,
ke li evitas kaptiĝi kaj implikiĝi en ia ajn ekstremo; tio
estas, ke li ĉiam sekvas Mezan Vojon.
Sciante, ke ĉio ne ekzistas nek ne-ekzistas, memor-
ante, ke ĉio havas sonĝeman naturon, ni devas eviti
kaptiĝi de fiero aŭ laŭdo pro siaj bonaj agadoj; kaptiĝi kaj
implikiĝi de io ajn alia.
Se ni volas eviti, ke ni kaptiĝas en fluo de niaj
deziroj, ni devas lerni en la komenco, ke ni ne alkroĉiĝas
al ĉio por tio, ke ni ne kutimiĝas al ĉio nek alligiĝas al ĉio.
Ni neniam devas alkroĉiĝi al ekzisto nek al ne-ekzisto,
nek io ajn interne nek al ekstere, nek al bonaĵo nek al
malbonaĵo.
Kiam ni alligiĝas, ĝuste tiumomente tuj komenciĝas
vivo de iluzio. Tial kiu sekvas Noblan Vojon al Iluminiĝo,
nek bedaŭras nek antaŭpensas, sed kun justa kaj serena
menso, renkontas ĉion, kiu venos.
3. Iluminiĝo ne havas difinitan formon aŭ naturon, per
kiu tio povas aperigi sin mem; do, Iluminiĝo havas nenion
iluminitan.
Iluminiĝo ekzistas nur pro iluzio kaj senscio; se tio
Teorio de Menso-nur kaj Reala Stato de Aferoj
- 58 -
malaperas, Iluminiĝo ankaŭ malaperas. Kaj la malo ankaŭ
estas vera; Iluzio kaj senscio ekzistas pro Iluminĝo; kiam
Iluminiĝo ĉesas, senscio kaj iluzio ankaŭ ĉesas.
Tial estu atentema al penso de Iluminiĝo kaptiĝi kiel
afero pro tio, ke tio ankaŭ ne fariĝas obstrukco. Kiam
menso en mallumo iluminiĝas, tio forpasas. Kaj kun ĝia
forpaso afero, kiun ni nomis Iluminiĝo, ankaŭ forpasas.
Se ni deziras Iluminiĝon kaj ĉasas ĝin, tio signifas,
ke iluzio ankoraŭ estas kun ni, tial tiuj, kiuj sekvas la
vojon al Iluminĝo ne devas persekuti ĝin, kaj eĉ se ni
ekkaptas Iluminiĝon, ni ne devas restadi en ĝi.
Kiam ni akiras Iluminiĝon en tiu ĉi senco, ĝi
signifas, ke ĉio fariĝas Iluminiĝo kiel ĝi estas; tial ni
devas sekvi la vojon al Iluminiĝo ĝis la grado, ke en nia
penso arda pasio kaj Iluminiĝo identiĝas kiel ĝi estas.
4. Tiu ĉi ideo pri universala unueco - ke aferoj en sia
esenca naturo ne havas distingan markon - estas nomata
“Ŝunjato”. “Ŝunjato” signifas ne-substancon, ne-naskiĝon,
ne-sin-naturon, ne-dualecon. Pro tio, ke aferoj en si mem
ne havas formon aŭ karakterizon, ni povas paroli pri ĝi
kiel ne esti naskita aŭ ne esti detruita. Pri esenca naturo de
aferoj estas nenio, kio povas esti skribita en termo de
distingo; tio estas kialo, ke aferoj nomiĝas ne-substanco.
Kiel jam mi elmontris, ĉio aperas kaj malaperas de
kaŭzoj kaj kondiĉoj. Nenio ekzistas tute sola; ĉio rilatas al
ĉio alia.
Teorio de Menso-nur kaj Reala Stato de Aferoj
- 59 -
Kie ajn estas lumo, estas ombro; kie ajn estas
longeco, estas mallongeco; kie ajn estas blanka, estas
nigra. Ĝuste tiel esenca naturo de aferoj ne povas ekzisti
sola, tial ĝi nomiĝas ne-substanco.
De sama rezono, Iluminiĝo ne povas ekzisti ekster
senscio, nek senscio ekster Iluminiĝo. Se aferoj ne
diferencas en ĝia naturo, kiel povas esti dualeco?
5. Ni vidas naskiĝon kaj detruon de aferoj, sed esence
aferoj ne naskiĝas nek detruiĝas.
Vidante veran staton de aferoj ni komprenas, ke
aferoj ne havas du, naskiĝon kaj detruon. Tiel ni
komprenas racion de ne-dualeco.
Ni alkroĉiĝas al nia posedo, ĉar ni havas ideon de
ego-personeco. Sed dekomence ne ekzistas egoo, tial nia
posedo ne povas ekzisti. Sciante ne-ekziston de egoo kaj
ĝia posedo, ni komprenas principon de ne-dualeco.
Ni tenas en la koro distingon inter pura kaj malpura;
sed en naturo de aferoj ne ekzistas tia distingo, tio nur
okazas de erara kaj absurda imago en sia menso.
Same ni distingas bonon de malbono, kaj alligiĝas al
tio, sed ne estas simpla bono nek simpla malbono. Kiu
sekvas vojon al Iluminiĝo, tiu scias, ke bono kaj malbono
origine ne estas aparte. Tiel li komprenas racion de ne-
dualeco.
Tial ĉiuj ĉi tiuj vortoj, kiuj esprimas relativojn de
dualeco - tiaj ekzisto kaj ne-ekzisto, vulgara pasio kaj
Teorio de Menso-nur kaj Reala Stato de Aferoj
- 60 -
vera scio, pureco kaj malpureco, bono kaj malbono -
ĉiuj tiuj ĉi termoj kontraŭaj ne estas esprimitaj kaj
konstatitaj en ĝia vera naturo. Kiam ni estas liberaj de tiaj
termoj kaj emocioj okazigitaj de ĝi, des pli multe ni
konstatas universalan veron de Ŝunjato.
6. Ekzemple lotuso ne floras nur sur pura ebenaĵo nek
sur tero, sed tio floras en malpura kota akvo. Same de
sterko de vulgaraj pasioj ĝermas pura Iluminiĝo de
Budheco. Eĉ eraraj opinioj de herezo kaj iluzioj de
vulgaraj pasioj si mem estas veraj semoj de Budheco.
Se ni ne riskas multajn danĝerojn kaj subiras al
marfundo, ni ne povas akiri senlime valoran trezoron.
Ĝuste tiel se ni ne frontas al riskoj de vulgaraj pasioj, ni
ne povas akiri valoran perlon de Iluminiĝo. Ni devas unue
sin fordoni inter montega krutaĵo de egoismo kaj kaprico,
kaj tie vekiĝos nia deziro por trovi vojon kondukantan al
Iluminiĝo. Se ni ne eniras en kotan maron de iluzio, ni ne
povas gajni trezoron de Iluminiĝon. Nur kiu havas
grandan monton da alkroĉiĝo, tiu povas veki sian koron
petegi vojon al Iluminiĝo, tiel fine li akiros Iluminiĝon.
Iam vivis ermito, kiu grimpis sur monton de glavoj
kaj forĵetis sin en fajro, tiam li sentis refreŝiĝa antaŭ li
ekflamis. Tiel iluzio si mem estas Iluminiĝo, tial mal-
varmeta venteto de Iluminiĝo trablovas sur monto de
glavoj de honoroj aŭ profitemoj, aŭ sur fajro de malamo.
7. Instruo de Budho estas en kompreni racion de ne-
Teorio de Menso-nur kaj Reala Stato de Aferoj
- 61 -
dualeco forlasante du kontraŭajn vidpunktojn.
Se ni prenas unu el du kaj alligiĝas al tio, tio estas
erara eĉ se tio estas bona kaj ĝusta.
Se ni alkroĉiĝas al penso, ke ĉio ŝanĝiĝas, tio estas
erara. Se ni alkroĉiĝas al senŝanĝiĝo, tio ankaŭ estas erara.
Se ni alligiĝas al ekzisto de egoo, tio estas erara kaj ni ne
povas forlasi suferon. Se ni alkroĉiĝas al ne-ekzisto de
egoo, tio estas erara kaj ne efike povas sekvi ĝustan vojon.
Kaj se ni alligiĝas al tio, ke ĉio estas nur sufero, tio
estas erara, same ĉio estas nur feliĉa, ankaŭ estas erara.
Instruo de Budho estas Meza Vojo kaj forlasas tiujn ĉi du
devigajn vojojn.
ĈAPITRO LA TRIA
- 62 -
SEMO DE ILUMINIĜO
I
PURA KORO
1. Estas multaj diferencoj kaj gradoj en homaj
intelektoj. Iu estas saĝa, iu malsaĝa, iu bonkora, iu mal-
bonkora; Unu estas bona karaktero kaj alia, malbona
karaktero; Unu povas esti facile gvidata, sed alia mal-
facile gvidata. Se oni diras tion ĉi en ekzemplo pri
lotusfloroj en lageto, jen troviĝas lotusoj, kiuj havas
diverskolorajn florojn; bluan, ruĝan, flavan, blankan k.t.p.
Iu ĝermas en la akvo, kreskas en la akvo kaj restas sub la
akvo. Iu floras sur la akvo. Iu apartiĝas el supraĵo de akvo
kaj staras sen malsekiĝado. Krome inter homoj estas
diferenco de sekso, sed ĝi ne estas esenca diferenco. Kun
propra pensema strebado kaj taŭga gvido, virino povas
atingi Iluminiĝon same kiel viro.
Por fariĝi trejnisto de elefanto homo devas havi kvin
kvaliton - sanecon, konvinkon, diligenton, sincerecon
kaj saĝecon. Same tiel, se homo havas tiujn ĉi kvin
kvalitojn, la homo - viro aŭ virino - povas lerni
Budhan instruon sen longaj jaroj, ĉar ĉiu homo havas
naturon, kiu ebligas ilin atingi Iluminiĝon.
2. Sur la vojo al Iluminiĝo, popolo vidas Budhon per
siaj okuloj kaj kredas lin per siaj koroj. Pro tiuj samaj
okuloj kaj koroj ili vagadas iafoje inter vivo kaj morto.
Semo de Iluminiĝo
- 63 -
Se reĝo volas ataki ribelantojn, kiuj atakas lin, li,
antaŭ ĉio, devas scii, kie ili estas. Se, do, homo volas
forĵeti iluzion, unue li devas konstati la lokon, kie estas
siaj okuloj kaj koro, ĉu ili estas en iluzio aŭ en Iluminiĝo.
Kiam homo estas en ĉambro kaj malfermas siajn
okulojn, unue li vidas internon kaj sekve eksteron tra
fenestro. Laŭ sama maniero neniu povas havi okulojn,
kiuj povas vidi eksteraĵojn anatŭ ol li vidas aĵojn en la
ĉambro.
Se la koro estas en korpo, popolo antaŭ ĉio devas
koni detale internon de la korpo. Tamen ĝenerale popolo
estas absorbita de ekstero de sia korpo, sed ili konas
preskaŭ nenion pri interno de sia korpo.
Se koro estas ekster la korpo, kiamaniere koro povas
kontentigi ĉion, kion korpo bezonas? Sed tamen efektive
korpo sentas tion, kion koro scias, kaj koro bone scias tion,
kion korpo sentas. Tial oni ne povas diri, ke koro estas
ekster korpo. Kie, do, ekzistas la substanco de koro?
3. Esence, ĉar popolo ne komprenas du sekvantajn
kialojn, de pratempo ĝis nun ili estas ligitaj de karmo kaj
sinsekve vagadas en nescio.
Unue, ili rigardas iluzion, kiu rilatas al iliaj naskiĝo
kaj morto, kiel iliajn verajn korojn. Due, ili ne scias, ke ili
havas puran koron, kiu estas kaŝita malantaŭ iluzio, kaj la
pura koro ja estas reala naturo de Iluminiĝo.
Se homo levas sian manon pugnigitan, la okuloj
Semo de Iluminiĝo
- 64 -
vidas ĝin, kaj koro scias pri ĝi, ne estas vera koro, sed
estas koro, kiu diskriminacias aferojn.
Koro, kiu diskriminacias, devenas de avido kaj estas
egoisma, kaprica, nefidinda kaj ŝanĝiĝema. Tia koro
kaŭzas iluzion pro miskompreno pri vero.
Sekve, kiam li malfermas sian pugnon, la koro scias
la pugnon malfermitan. Ĉu la pugno moviĝas aŭ koro aŭ
neniu el ili?
Se la mano moviĝas, tiam koro moviĝas. Ankaŭ la
inverso estas vera. Sed koro movanta neniel estas
fundamenta, sed surfaca.
4. Ĉiu homo havas puran koron. Tamen polvo de iluzio
farita de cirkonstanco kovras la puran koron. La koro de
iluzio estas nenio alia ol gasto en domo, sed neniam
mastro.
La luno iom longe kaŝiĝas malantaŭ nubo. Sed nubo
ne povas malpurigi la lunon nek movi ĝin. Tial popolo ne
devas rigardi malpuran koron, kiu similas al ŝvebanta
polvo, kiel sian veran koron.
Ili devas konstante rememori tiun ĉi fakton, ke ili
klopodas por vekiĝi en pura, neŝanĝa kaj fundamenta
koro de Iluminiĝo. Se ili fariĝas sklavoj de nestabilaj kaj
malpuraj koroj kaj estas devigataj de erara vidpunkto, ili
devas vagi en la iluzia mondo.
Iluzio kaj malpureco de homa koro estas kaŭzata de
avido kaj ekstera motivo senĉese ŝangebla.
Semo de Iluminiĝo
- 65 -
La koro, kiu neniam estas malordigata de okazanta
afero kaj restas pura kaj trankvila en ĉiuj cirkonstancoj,
estas la vera koro kaj ĝi devas esti la mastro.
Eĉ se gasto estis for de nia gastejo, ni ne povas diri,
ke la gastejo malaperis. Laŭ sama maniero, eĉ se koro, kiu
diskriminacias, malaperis laŭ ŝanĝebla cirkonstanco, ni
neniel povas diri, ke tute ni estis for, ĉar la koro, kiu
diskriminacias, estas ŝanĝebla laŭ ekstera cirkonstanco.
La koro, kiu ŝanĝiĝas laŭ eksteraj cirkonstancoj, neniam
estas vera naturo de koro.
5. Ni pensu, ke jen estas halo, kiu estas luma dum
sunbrilo kaj malluma post sunsubiro.
Ni povas redoni lumecon al la suno, mallumecon al
la nokto, sed ni povas al neniu redoni la forton por sciiĝi
la lumecon kaj mallumecon. Ni devas redoni ĝin al reala
Naturo de nia koro.
Tio estas nur per surtera momenta koro, ke ni sentas
diferencon inter lumeco kaj mallumeco, kiam la suno
leviĝas aŭ subiras.
Tiel la koro, kiu sciiĝas lumecon aŭ mallumecon,
estas kaŭzata de la ekstera cirkonstanco t.e. lumo aŭ
mallumo. Sed ĝi neniam estas la vera Naturo de koro. La
fundamento de la forto, kiu sciiĝas lumecon aŭ mal-
lumecon, estas la vera Naturo de koro.
La mensoj de bono aŭ malbono kaj amo aŭ malamo,
kiuj estas kaŭzataj de eksteraj kondiĉoj, estas momentaj
Semo de Iluminiĝo
- 66 -
koroj kaŭzataj de malpuraĵoj amasigitaj sur homa koro.
Jen estas esence pura koro kovrita de polvo de
vulgaraj pasioj, sed nemakulita kaj nemalpurigita.
Akvo fariĝas ronda, kiam ĝi estas en ronda vazo, sed
kvarangula en kvarangula vazo. Esence la akvo ne havas
rondan formon nek kvarangulan. Sed forgesante tion ni
kutime fariĝas sklavoj de akva formo.
Ni rigardas aĵon bona aŭ malbona kaj amas aŭ
malamas. Tiel ni postkuras eksteran aferon kaj suferas.
Se ni redonas al ekstera cirkonstanco bridatan
pensadon kaj revenas al neligita koro, ni povas havi
liberan staton, kiun neniu povas bridi.
Semo de Iluminiĝo
- 67 -
II
TREZORO KAŜITA
1. Ni supre parolis pri la pura kaj vera koro kiel
fundamento. Ĝi estas Budha-Naturo, t.e. la semo de
Budho.
Se ni metas lenson inter la suno kaj mokso, ni povas
akiri fajron. De kie la fajro venas? La lenso estas treege
malproksima de la suno, sed fajro certe aperas sur la
mokso tra la lenso. Tamen se la mokso ne havas la
naturon bruli, fajro neniel estas kaŭzata ĉi tie.
Laŭ sama maniero, kiam Budha-saĝo, kiu estas
lenso, estas surmetata sur ni, kiuj estas moksoj, Budha-
fajro ekbrilas kiel la fajro de kredo. Ĉar Budho metas la
lenson de Sia Saĝo sur ĉiuj homoj en la mondo, tra la
mondo fajro de kredo ekbrilas.
2. Kontraŭ la Budheco, kiun popolo origine havas, ili
fariĝas sklavoj de vulgaraj pasioj kaj estas bridataj de
figuroj de bono aŭ malbono. Tiel ili lamentas pri
mallibero.
Kial ili mensogas, kaŝas la lumon de Budho kaj
vagadas sur embarasa strato, malgraŭ tio, ke ili havas
origine Budhecon?
Iam iu viro konsterniĝis antaŭ sia spegulo ĉar li
trovis, ke liaj kapo kaj vizaĝo malaperis sur la spegulo.
Semo de Iluminiĝo
- 68 -
Tamen lia vizaĝo ne malaperis, sed li malatente rigardis
malantaŭan flankon de la spegulo.
Estas malsaĝe kaj nenecese, ke popolo suferas, pro
ke ili ne povas akiri Iluminiĝon spite al sia klopodo.
Nenie estas malsukceso en Iluminiĝo; malsukceso kuŝas
en tiuj ĉi homoj, kiuj dum longa tempo serĉis Iluminiĝon
en siaj diskriminaciaj koroj, kaj ne komprenis ke iliaj
koroj ne estas veraj, sed estas imagaj koroj kaŭzitaj de
amasigo de avarecoj kaj iluzioj, kiuj subpremas kaj kaŝas
iliajn verajn korojn.
Do, se la amasigo de falsa imago estas forigita,
Iluminiĝo aperos. Estas mirinde, ke kiam popolo atingas
Iluminiĝon, ili rimarkas, ke ne ekzistis Iluminiĝo nek
falsa imago.
3. Tiu ĉi Budha-Naturo neniam malaperas. Eĉ se
popolo renaskiĝas en mondo de besto, suferas tiel malsata
diablo kaj falas en inferon, tiu ĉi Budha-Naturo neniam
malaperas.
Eĉ en malpura korpo aŭ en fundo de vulgaraj pasioj
Budha-Naturo troviĝas.
4. Antaŭ multaj jaroj iu viro invitis sian amikon, kaj en
ebrieco li dormis. Dum lia dormado lia amiko forveturis
pro abrupta afero. Li estis maltrankvila pri estonto de la
ebriulo kaj enkudris altvaloran juvelon en kolumo de lia
vestaĵo. Li baldaŭ malebriiĝis, sed ne sciis, ke lia amiko
kaŝis juvelon en lia vestaĵo. Li vagadis de loko al loko
Semo de Iluminiĝo
- 69 -
kun mizera vivtenado. Poste li renkontĝis kun sia amiko,
kiu informis lin pri la juvelo en lia kolumo kaj konsilis lin
utiligi la juvelon por kosto de lia vivado.
Kiel tiu ĉi ekzemplo juvelo de Budha-Naturo estas
envolvita en la kolumon de avareco kaj kolero, sed estas
senmalpura.
Ia ajn homo havas Budha-saĝecon. Tial Budho
travidas popolon kaj laŭdas: - “Estas mirinda, ke ĉiuj
homoj havas Budha-saĝecon kaj virton.”
Sed homoj estas kovritaj de malsaĝeco, rigardas
renverse aferojn kaj ne povas sciiĝi siajn proprajn Budh-
ecojn; Tial Li instruis, ke homoj devas forigi malbonan
iluzion kaj sciiĝi, ke ne ekzistas diferenco inter homo kaj
Budho.
5. Budho estas tiu, kiu jam fariĝis Budho, kaj homo
estas tiu, kiu havas kapablecon fariĝis Budho; tio estas
tuta diferenco inter du.
Tamen, se iu pensus, ke li jam akiris Iluminiĝon, li
trompas sin mem, ĉar li estas moviĝanta al la direkto de
Budho, sed li ankoraŭ ne atingas ĝis Budho.
Budha-Naturo neniam aperas sen diligenta kaj kred-
ema klopodo ĝis la tempo, kiam la tasko al Iluminiĝo
finiĝas.
6. Antikve iu reĝo kolektis multajn blindulojn, palpigis
elefanton kaj demandis ilin, “Kia estas elefanto?” Kiu
Semo de Iluminiĝo
- 70 -
tuŝis dentegon, diris, “Ĝi silmilas al granda karoto.” Kiu
tuŝis orelon, diris,”Ĝi similas al ventumilo.” Kiu tuŝis
nazon, diris, “Ĝi similas al pistilo.” Kiu tuŝis piedon,
diris,”Ĝi similas al pistujo.” Kiu tuŝis voston, diris,”Ĝi
similas al ŝnuro.”
Neniu el ili povis diri al la reĝo veran figuron de
elefanto. Laŭ sama maniero ni povas tuŝi parte homan
koron, sed estas malfacile kapti veran Budhecon, kiu estas
vera naturo de homo.
Budha-Naturo neniam estas perdigata eĉ de la morto,
kaj malpurigata eĉ en vulgaraj pasioj kaj plie ne pereas
eterne. Escepte de Budho kaj Darmo neniu povas trovi la
Budhecon.
Semo de Iluminiĝo
- 71 -
III
FOR DE BRIDO
1. Kiam ni parolas ke popolo havas Budha-naturon, ni
kutime rigardas ĝin “animo”, kiun insistas aliaj religioj.
Sed tio ĉi estas erara.
La koncepto de “ego-personeco”estas io, kion
diskriminacia koro imagas. La diskriminacia koro unue
kaptas ion kaj due alteniĝas al ĝi, sed ni devas forigi ĝin.
Kontraŭe Budha-Naturo estas io neesprimebla, kiun unue
ni devas trovi. En la senco ĝi similas al “ego-personeco”,
sed ĝi neniam estas egoo en la senco de “mi estas” aŭ
“Mia”.
Kredi, ke egoo ekzistas, estas erare, kio supozas
ekziston de ne-ekzistaĵo: Nei Budha-Naturon estas erare,
ĉar tio ĉi supozas, ke ekzisto estus ne-ekzisto.
Ekzemple, iu patrino konsultas kuraciston pri mal-
sana infano. Tiam la kuracisto donas al la patrino
medikamenton kaj ordonas ŝin, ke ŝi ne donu al la infano
sian lakton ĝis la medikamento estas bone digestebla.
Ŝi ŝmiras siajn mamojn per amaraĵo, por ke la infano
ne suĉu mamojn. Post kiam la medikamento estas bone
digestita de la infano, ŝi donas al ĝi siajn mamojn lavinte
la amaraĵon. Ŝia maniero devenas de ĝentila patrina amo
al sia infano.
Same kiel la patrino en la ekzemplo Budho unue
Semo de Iluminiĝo
- 72 -
neis ekziston de egoo por forigi miskomprenon kaj detrui
alligitecon al ego-personeco; kaj kiam la miskompreno
kaj alligiteco estas forigita, Li klarigas la ekziston de vera
koro. Tio estas Budha-Naturo.
Egoo kondukas popolon al iluzio, sed Budha-Naturo
kondukas ilin al Iluminiĝo.
Jen estas malriĉa virino, kiu havas oran skatolon,
sed ŝi ne scias tion, ĉar ĝi estas sub tero. Iu homo sciigas
ŝin pri tio kaj konsilas elfosi la skatolon. Laŭ tiamaniero
Budho malfermas al popolo Budha-Naturon por instrui
ilin.
2. Se popolo havas tian Budha-Naturon, kial ili havas
tian diferencon, kaj nobelecon aŭ malnobelecon, riĉecon
aŭ malriĉecon? Kial malŝatindaj aferoj kiel mortigo aŭ
trompiĝo okazas?
Oni parolas parabolon. Iu luktisto, kiu servas reĝon,
havis diamantan juveleton inter siaj brovoj kaj luktis sen
demeti la juvelon. Li estis batita je sia frunto kaj la juvelo
pikita kaŝiĝis sub sia haŭto, sur kiu fariĝis krusto. La
luktisto pensis, ke li perdis la juvelon kaj konsultis
kuraciston kun la celo de resaniĝo de sia krusto. La
kuracisto komprenis, ke la juveleto sub haŭto kaŭzas
kruston al li antaŭ ol medicina ekzameno, kaj montris al li
la juveleton sub la haŭto.
Budha-Naturo similas al la juvelo en tiu ĉi parabolo:
Ĉe popolo ĝi estas kaŝita kaj kovrita de vulgaraj pasioj. Ili
pensas, ke ili perdis ĝin, sed bona instruisto povas
Semo de Iluminiĝo
- 73 -
regajnigi al ili la Budha-Naturon.
Budha-Naturo ekzistas en iu ajn homo, kvankam ĝi
estas profunde kovrita de avareco, kolero kaj malsaĝeco,
aŭ barita de liaj konduto kaj puno, Budha-Naturo neniam
estas perdata nek detruata; kaj kiam ĉiu malpuraĵo estas
forigita, tuj ĝi reaperos.
Kiel la luktisto en la parabolo revidis la juveleton
elmetitan de kuracisto, tiel popolo povas vidi la Budha-
Naturon per la lumo de Budho.
3. Budha-Naturo ĉiam estas pura kaj trankvila en iu ajn
kondiĉo kaj cirkonstanco de homoj. Lakto estas ĉiam
blanka, kvankam bovino estas ruĝa, blanka aŭ nigra.
Same, eĉ se homoj havas diversajn cirkonstancojn kaj
vivadojn, kaj iliaj efikoj de karmo diferencas inter si,
tamen ili havas la saman Budha-Naturon.
Oni parolas parabolon. Mirakla medikamento estis
sub altaj herboj en Himalajo. Dum longa tempo homoj
serĉis gin vane, sed fine iu saĝulo trovis ĝin pro ĝia bona
odoro. Dum la tempo, kiam li vivas, farinte akvotubon li
kolektis la medikamenton en ĝi. Tamen post lia morto la
medikamento estis subterigita kaj putris en la tubo, kaj la
gustoj de la akvo diferencis pro ĝia fluanta loko.
Budha-Naturo estas kovrita per altaj herboj de
vulgaraj pasioj same kiel tiu ĉi parabolo. Tial popolo ne
povas facile eltrovi ĝin. Nun Budho malfermis la
herbaron kaj montris al ili la Budha-Naturon. Budha-
Naturo havas unu dolĉan guston, sed homoj gustumas
Semo de Iluminiĝo
- 74 -
diversajn gustojn pro siaj pasioj kaj vivas malsamajn
vivojn.
4. Budha-Naturo estas solida kiel diamanto. Tial
homoj neniel povas rompi ĝin. Ili povas fari truon sur
sablo aŭ ŝtoneto, sed neniam sur diamanto. Eĉ se korpo
kaj koro ŝiriĝas, neniu povas rompi la Budha-Naturon.
Budha-Naturo estas la plej admirinda karakterizaĵo
en homa naturo. Laŭ nia kutimo jen estas diversaj
diskriminacioj similaj al viro kaj virino. Laŭ Budha-
Naturo nenie estas diferenco inter viro kaj virino, kaj nur
la scio pri Budha-instruo estas estiminda.
Por fari puran oron homoj fandas, forprenas skorion
kaj rafinas. Se homoj fandas malpuran oron de koro kaj
forprenas feĉon de vulgaraj pasioj, ĉiu povas egale aperigi
Budha-Naturon.
ĈAPITRO LA KVARA
- 75 -
VULGARAJ PASIOJ
I
MALPURECO DE KORO
1. Estas du specoj de vulgaraj pasioj, kiuj kovras la
purecon de Budha-Naturo.
Unu estas pasio, per kiu oni deflankiĝas de vera
juĝado. La alia estas pasio, per kiu oni konfuziĝas pri
valoro de afero.
Tiuj ĉi du pasioj povas esti rigardataj kiel la bazo de
ĉiuj homaj pasioj kaj en tiu bazo estas du originaj
tendencoj. Unu estas nescio kaj la alia estas ampasio.
La deflankiĝo de racio estas bazita sur nescio kaj la
deflankiĝo de praktiko estas bazita sur ampasio. Tial la du
grupoj estas reale unu ili fariĝas fine la fonto de ĉiuj
malfeliĉoj. Se oni estas nescia, li ne povas juĝi ĝuste kaj
sekure.
Se ili cedas al deziro arda, neeviteble sekvas ilin
alkroĉiĝo, ekpreno kaj algluiĝo al ĉio. Tio estas pro tiu
cirkonstanca malsato por ĉiuj plezuraj aĵoj vidataj kaj
aŭdataj, ke popolo estas kondukataj al konfuziĝo.
El tiuj ĉi nescio kaj ampasio naskiĝas ĉiuj eblaj
pasioj: avareco, kolero, malsaĝeco, eraro, indigno, ĵaluzo,
flatado, trompo, fiereco, malestimo, ebrieco, egoismo
k.t.p.
Vulgaraj Pasioj
- 76 -
2. Avareco devenas de malĝusta ideo de kontentiĝo;
kolero devenas de malĝusta ideo pri la stato de aferoj kaj
ĉirkaŭaĵoj; malsaĝeco devenas de tio, ke oni ne povas
ĝuste juĝi kio estas prava ago.
Avareco, kolero kaj malsaĝeco estas nomataj tri
fajroj, kiuj bruligas tiujn, kiuj pro avareco perdas siajn
verajn korojn, la fajro de kolero bruligas tiujn, kiuj pro
kolero perdas siajn verajn korojn; la fajro de malsaĝeco
bruligas tiujn, kiuj ne povas aŭskulti aŭ atenti instruon de
Budho pro sia iluzia koro.
Vere tiu ĉi mondo estas bruligata de diversaj fajroj.
Jen estas fajroj de avareco, de kolero, de malsaĝeco, de
stulteco kaj egoismo, de maljuneco, de malsano, de
morto; la fajroj de malĝojo, de lamento, de sufero, kaj
indigno. Ĉie tiuj ĉi fajroj friozas. Tiuj ĉi fajroj de vulgaraj
pasioj bruligas ne nur sin mem, sed ankaŭ suferigas
aliulojn kaj kondukas ilin al tri malbonaj kondutoj en
korpo, buŝo kaj koro. Krom tio la puno de vundo, kiu estis
farita de tiuj ĉi fajroj, venenas tiujn, kiuj tuŝis ĝin, kaj
enfaligas ilin en malbonan vojon.
3. Kiam popolo volas kontenton, avareco naskiĝas.
Kiam ili ne povas havi la kontenton, kolero naskiĝas.
Malsaĝeco naskiĝas de malpura penso. Avareco havas pli
malmulte da malpureco de kulpoj, sed estas malfacile
forigi ĝin. Malsaĝeco havas multe da kulpoj kaj krome
estas malfacile forigi ĝin.
Sekve, popolo devas estingi tiujn ĉi fajrojn, kiam ajn
Vulgaraj Pasioj
- 77-
kaj kie ajn ili ekbrulas, prave juĝante, kiam ili vidis aŭ
aŭdis ŝatatan figuron, kaj kreskigante la koron de
kompato, kiam ili vidis malŝatatan figuron. Se ili estas
plenigataj de la koroj justaj, puraj kaj senegoisma, ili
neniam estas logataj.
4. Avareco, kolero kaj malsaĝeco estas similaj al febro.
Se iu homo havas tiun ĉi febron, li nepre devas havi
malbonan dormon pro la febro, eĉ se la dormĉambro estas
vasta kaj bela.
Homo, kiu ne havas tiajn tri vulgarajn pasiojn, povas
havi bonan dormon eĉ sur malgranda lito el folioj en
vintra malvarma nokto, aŭ eĉ en fermita ĉambro en
somera varmega nokto.
Tiuj tri pasioj estas kaŭzoj de malĝojo kaj sufero en
la mondo. Por fortranĉi la kaŭzon ni devas obei la regulon,
devas praktiki la koncentradon de koro kaj devas havi
saĝecon. Obeo al regulo forigos malpuraĵon de avareco,
koncentriĝo de koro forigos malpuraĵon de kolero kaj
saĝeco forigos malpuraĵon de malsaĝeco.
5. Homaj deziroj estas senfinaj. Estas simila al soifo de
homo, kiu trinkis salan akvon; li neniam povos akiri
kontenton kaj lia soifo pli kaj pli kreskos.
Homo volas kontentigi sian avarecon, sed li akiros
nur malkontenton kaj sia malĝojo pli multiĝos.
Homo neniam povas kontenitigi sian deziron, kaj ĝi
Vulgaraj Pasioj
- 78 -
ĉiam estigas maltrankvilecon kaj incitiĝon, kiuj neniam
povas esti kvietigataj. Kiam oni ne povas kontentigi sian
deziron, li kondutos kiel frenezulo.
Por kontentigi sian deziron popolo konfliktas kaj
batalas unu la alian, t.e. reĝo kontraŭ reĝo, vasalo kontraŭ
vasalo, gepatroj kontraŭ gefiloj, frato kontraŭ frato,
fratino kontraŭ fratino, amiko kontraŭ amiko; ili kon-
fliktas unu la alian kaj eĉ mortigas reciproke por
kontentigi siajn dezirojn.
Por kontentigi siajn dezirojn ili ruinigas sin mem kaj
ŝtelas, trompas kaj adultas. Ili ofte estas arestitaj kaj
submetas sin al diversaj verdiktoj. Tiam ili sentas doloron
kaj ĉagrenon.
Pro siaj deziroj ili kulpas je korpo, buŝo kaj koro,
spite al tio, ke ili bone scias, ke kontentigo de deziro fine
portos siajn malfeliĉojn kaj suferojn kaj deziro estas tiel
grava. Poste ili eniros en malluman mondon kaj ricevos
diversajn suferojn.
6. El ĉiuj vulgaraj pasioj ampasio estas la plej intensa,
kaj diversaj pasioj sekvas ĝin.
Ampasio estas marĉo, kie multaj vulgaraj pasioj
ĝermas kaj kreskas. Ampasio estas demono manĝanta
homojn kaj perdigas tutan bonon.
Ampasio estas simila al vipero, kiu loĝas kaŝe en
florĝardeno kaj venenmortigas homon, kiu deziregas
mielon. Ampasio estas vinberujo, kiu volviĝas ĉirkaŭ arbo
Vulgaraj Pasioj
- 79-
kaj faras ĝin velkinta. Tiamaniere ampasio volviĝas
ĉirkaŭ homo kaj elsuĉas sukon de bono en homa koro.
Ampasio similas al fiŝhoko, kiun satano ĵetis al avidulo
por logi al malbona vojo.
Se oni donas al malsata hundo sekigitan oston
ŝmiratan per sango, la hundo avide manĝas ĝin kaj nur
sentas lacon. Simile al tio avareco neniam nutras homan
koron.
Batalante por peco da viando bestoj vundas unu la
alian. Malsaĝulo kuranta kun torĉo kontraŭ vento brul-
igos iam sin mem. Pro avido homo bruligos sin mem kaj
vundiĝos same kiel la besto aŭ la malsaĝulo.
7. Ni povas defendi nin mem kontraŭ sago pafita de
aliloko, sed ne povas defendi nin mem kontraŭ venena
sago pafita de ni.
Kiam popolo havas avarecon, koleron kaj malsaĝon,
ili uzas mensogon, insulton kaj falsemon. Konklude ili
faras mortiĝon, ŝtelon kaj malvirtan agadon.
Tri malbonaj pensoj, kvar malbonaj paroloj, kaj tri
malbonaj kondutoj - oni nomas dek malbonoj tiujn ĉi
malbonojn.
Se popolo kutime mensogas, ili pekas senkonscie. Ili
neniam povas agi malbonon escepte mensogi.
8. Popolo kaŭzas konduton per sia pasio, kaj la
konduto kaŭzas sian suferon; pasio, konduto kaj sufero
Vulgaraj Pasioj
- 80 -
similas al ĉaro, kiu turniĝas senĉese.
Tiu ĉi turniĝado de rado neniam havas komencon
nek finon; Kiel popolo povas eviti tian metempsikozon?
Vivo sekvas alian vivon laŭ transmigranta cirklo en
senlima cirkulado.
Se oni kolektus siajn cindrojn kaj ostojn, kiuj estis
forbruligitaj dum sia eterna metempsikozo, la kolektaĵo
fariĝus pli ol monto; se li kolektus la lakton de patrino
dum sia infaneco, ĝi fariĝus pli profunda ol maro.
Kvankam popolo havas Budha-Naturon, ĝi estas
enterigita tiel profunde en la malpuraĵo de vulgaraj pasioj,
ke oni ne povas scii tion longe. Tio estas la rezono, kial
sufero estas tiel universala, kaj kial estas senfina okaziĝo
de mizeraj vivoj.
Vulgaraj Pasioj
- 81-
II
HOMA NATURO
1. Estas malfacile kompreni homan naturon same kiel
densejon, kiu ne havas enirejon kaj estas malfacile penetri.
Oni povas pli facile kompreni bestan naturon komparante
kun homa naturo. Oni povas klasifiki en kvar specoj tiujn
ĉi homajn naturojn.
Une, homo, kiu ricevis eraran instruon, turmentas
sian propran korpon.
Due, homo, kiu donas doloron al aliulo, ŝtelas,
mortigas beston kaj kondutas diversajn kruelaĵojn.
Trie, homo, kiu sentas doloron al si mem, kaj donas
doloron al aliuloj.
Kvare, homo, kiu ne havas senton de doloro, nek
havigas doloron al aliulo. Forĵetante avidon li vivas pace
kaj evitas mortigon, ne ŝtelas kaj kondutas pure laŭ Budha
instruo.
2. En la mondo estas tri specoj da homoj. La unua
similas al litero gravŭrita sur roko. Tia homo ofte koleras
kaj la kolero longe daŭras kaj neniam estingiĝas. La dua
similas al litero skribita sur sablo. Li ofte koleras, sed la
kolero tuj malaperas. Kaj la tria similas al litero skribita
sur akvo. Eĉ se li aŭdas insultajn aŭ malŝatajn vortojn,
neniam restigas ilin en sia koro. Tia estas la tria homo kaj
Vulgaraj Pasioj
- 82 -
li ĉiam estas plenigita de milda humoro.
Plie ni povas pensi tri specojn en homoj. La unua
estas fiera, senpripensa kaj ĉiam maltrankvila. Tian
homan karakteron oni povas facile kompreni. La dua estas
humila kun trankvileco, atentema en ĉiuj aferoj kaj povas
deteni sian deziron. Tian karakteron oni ne povas facile
kompreni. La tria estas tiu, kiu estingis siajn neregeblajn
pasiojn. Tian karakteron oni tute ne povas kompreni.
Tiel oni povas klasifiki homajn karakterojn divers-
maniere, sed fakte, estas malfacile kompreni la homajn
karakterojn. Nur Budho penetras ilin kaj montras al ili
diversajn instruojn.
Vulgaraj Pasioj
- 83-
III
REALA VIVO
1. Estas parabolo pri homa vivo. Imagu, ke iu vojaĝas
per ŝipo laŭ fluo. Aliulo sur riverbordo kriegis, “Ĉesu gaje
remi laŭflue sur tiu ĉi rivero! En malsupra parto de la
rivero estas ondego, akvokirlo kaj profundaĵo, en kiu
vivas krokodilo kaj terura demono. Se vi daŭre irus vi
devos perei! “
Ni jene komprenas en la parabolo, “rivero” estas
vivo de ampasio, “gaje remi” signifas alteniĝi al si mem,
“ondego” estas vivo de kolero kaj sufero, “akvokirlo”
signifas plezuron de vulgara pasio,”krokodilo kaj
demono” signifas vivon, kiu estas pereigota per peko,
“aliulo sur riverbordo” estas la Budho.
Estas alia fabelo. Iu viro faris krimon kaj forkuris.
Kiam persekutanto proksimiĝis al li, li estis en senelira
situacio. Neatendite li trovis malsupre eluzitan puton, en
kiu vinberujo pendiĝas. Kiam li estis malsuprenironta laŭ
la vinberojo al fundo de la puto, li trovis tie venenan
serpenton kun larĝa buŝo, kiu atendas lin. Li alkroĉiĝis al
la vinberujo kaj estis pendita en la aero. Tuj poste li havis
sur siaj manoj tian doloron, kian li ne povas elteni. Krome,
blanka rato kaj nigra rato aperis kaj komencis mordi
vinberujon.
Se la vinberujo estas mordita kaj tranĉita, li nepre
Vulgaraj Pasioj
- 84 -
devas fali malsupren kaj la serpento manĝos lin. Tiam
hazarde li vidis abelujon super sia kapo kaj de tie gutoj da
dolĉa mielo faladas en lian buŝon. Tiutempe li absorbita
de la dolĉaĵo kaj forgesis sian danĝeran situacion.
En tiu ĉi fabelo “iu” estas homo, kiu naskiĝas sola
kaj mortas sola, “persekutantoj” kaj “serpento” estas nia
korpo, kiu fariĝas la fonto de vulgaraj deziroj. “Vin-
berujo” kaj “puto” estas nia vivo. “Du ratoj blanka kaj
nigra” estas tempo. “Mielo” estas plezuro, kiu estas antaŭ
pinto de nazo.
2. Plie estas alia fabelo. Reĝo enmetis kvar venenajn
serpentojn en keston kaj ordonis al iu viro, ke li bredu ilin
kaj plie konsentu havi mortpunon, se li kolerigus eĉ unu
el ili. La viro timis reĝan ordonon kaj forkuris forlasinte
tiun ĉi keston.
La reĝo eksciis tion kaj ordonis al kvin siaj subuloj,
ke ili postkuru lin. Ili proksimiĝis al li kaj mensoge
proponis al li reveni kune kun si. Li ne kredis tion kaj
plue forkuris al iu vilaĝo por eltrovi kaŝejon.
Tiam iu sur nubo orakolis, ke neniu estas en la
vilaĝo kaj plie tiunokte ses malbonuloj atakos lin. Li
surpriziĝis kaj ree forkuris el tie. Kiam li antaŭeniris, estis
rivero, kiu havas rapidan fluon kun ondegoj. Transiri la
riveron estis malfacile, sed li faris floson por eviti
danĝeron en tiu ĉi flanko de la riverbordo kaj apenaŭ
povis transiri la riveron. Tiamaniere li unuafoje havis
pacan koron.
Vulgaraj Pasioj
- 85-
“Kvar venenaj serpentoj en kesto” indikas al ni nian
korpon, kiu konsistas el kvar elementoj, - tero, akvo,
fajro, kaj vento. Nia korpo estas fonto de avidoj kaj
malamiko kontraŭ bona koro. Tial li malŝatis sian korpon
kaj forkuris.
“Kvin subuloj, kiuj trompante proksimiĝis al li”
signifas kvin elementojn, el kiuj koro kaj korpo konsistas.
“Kaŝejo” signifas ses organizaĵojn de homaj sensoj.
“ses malbonuloj” signifas ses objektojn de la ses organiz-
aĵoj. Tiamaniere, sciante, ke ĉiu senso estas danĝera, li ree
forkuris. “Rapida fluo kun ondego” signifas furiozan
vivon kun vulgaraj pasioj.
Sur la rivero de vulgaraj pasioj, kiu havas nemezur-
eblan profundecon, li transiris per la floso de Budha-
instruo kaj fine atingis alian sendanĝeran bordon.
3. En la mondo estas tri okazoj, kiam patrino ne povas
helpi siajn gefilojn kaj ili ne povas helpi sian patrinon: -
la okazoj estas brulego, inundo, kaj grandskala rabado.
Tamen eĉ en tiuj ĉi tri okazoj kelkfoje patrino kaj
gefiloj povas helpi unu la aliajn.
Sed jen estas tiaj tri okazoj, ke ili absolute ne povas
helpi reciproke. Tiaj tri estas; tempo de maljuneco,
periodo de malsaniĝo kaj momento de morto.
Kiel la filo povas anstataŭi sian patrinon, kiu iom
post iom kadukiĝas? Eĉ se la patrinon ploras pro sia
kompatinda malsana filo, kiel ŝi povas anstataŭi lin? Eĉ se
Vulgaraj Pasioj
- 86 -
ili estus tre intimaj, ili neniel povas anstataŭi unu la alian,
kiam ilia morto proksimiĝas. Kia ajn intimaj iliaj amoj
estas, tiam ili neniam povas reciproke helpi.
4. Jamao, reĝo de infero, demandis krimulon, kiu faris
malbonon antaŭ sia morto kaj falis en la inferon, “Ĉu vi
vidis tri anĝelojn dum via vivado?” “Ne! Mia Reĝo! Mi
ne vidis ilin.” “Nu, do, ĉu vi ne vidis kadukulon, kiu
havas kurbajn lumbojn kaj sin apogas sur bastono? “
“Ho! Mia Reĝo! Mi vidis tiajn multajn oldulojn.”
“Kvankam vi renkontiĝis kun anĝeloj, vi ne povis
kompreni tion, ke vi baldaŭ kadukiĝos kaj devas rapide
fari bonon.Tial vi ricevas nuntempan rekompencon.” La
Reĝo demandis lin: “Ĉu vi ne vidis malsanulon, kiu
kadukiĝas kaj ne kapablas movi sole?” “Ho! Granda
Reĝo! mi vidis multajn tiajn malsanulojn.” “Eĉ kiam vi
vidis malsanulon, en kiun anĝelo aliformiĝis, vi ne pensis
tion, ke vi baldaŭ fariĝos malsanulo. Pro via troa
indiferenteco vi devis fali en tiun ĉi inferon.”
“Ĉu vi ne vidis mortinton ĉirkaŭ vi?” “Mi vidis
multe da mortintoj, mia Reĝo.” “Kiam vi vidis la anĝelon,
kiu avertis vin pri morto, vi ne pensis tion kaj neglektis
fari bonon. Tial vi devas havi tiun ĉi punon pro via propra
konduto.”
5. Foje estis juna virino nomata Kisagotamio, edzino
de riĉulo. Ŝi fariĝis fenezulino pro la morto de sia eta filo,
kaj iris al strato de urbo kun lia malvarma kadavro. Ŝi
Vulgaraj Pasioj
- 87-
petis ĉiujn preterpasantojn, kiel ŝi povas revivigi sian
fileton.
Neniu povis helpi la kompatindan frenezulinon.
Urbanoj nur restis kiel rigardantoj kun kompato. Budhaj
disĉiploj ne povis resti indiferenta kaj konsilis ŝin viziti la
Budhon en Ĵetavano. Do, ŝi tuj vizitis la Budhon kun la
kadavro de la infano.
Budho diris al ŝi kun kompato, “Ho! Kompatinda
virino! Vi devas prepari papavan semon por revivigi vian
infanon. Iru al strato kaj petu kvar aŭ kvin grajnojn da
papava semo. Sed vi ricevu la semon el hejmo, en kiu
neniu mortis.”
La freneza patrino iris al urbo kaj petis papavan
semon. Facile ŝi povis ricevi semon, sed ŝi ne povis serĉi
hejmon, en kiu eĉ unufoje neniu mortis. Fine ŝi revenis al
la Budho ne havante semon. Vidante la trankvilan
vizaĝon de la Budho ŝi por la unua fojo komprenis la
signifon de la vortoj, kiujn la Budho komence diris.
Vekiĝinte el sonĝo ŝi enterigis la kadavron en tombejo,
reveninte al la Budho kaj fariĝis unu el Liaj disĉiploj.
Vulgaraj Pasioj
- 88 -
IV
FIGURO DE ILUZIO
1. Popolo en la mondo inklinas al egoista kaj mal-
simpatia. Ili ne scias ami kaj respekti unu alian, diskutas
pri sensencaj aferoj, kaj apenaŭ vivadas en furioza
malbono kaj sufero laborante ĉiutage.
Ĉiuj suferas pro mono. Havanto suferas pro siaj
havaĵoj kaj nehavanto suferas pro sia nehavo. Ili ĉiam
uzas sian koron por avideco kaj ne estas trankvila eĉ unu
momenton.
Riĉulo estas maltrankvila pro siaj rizejo kaj domego,
kiujn li posedas, alteniĝas al sia havaĵo kaj ĉiam pli
malĝojas. Kiam akcidento okazas, aŭ havaĵo estas rabita
de rabisto, la riĉulo suferas kaj ĉagreniĝas kaj fine
mortiĝas.
Malriĉulo ĉiam suferas pro manko, kaj volas havi
sian propran domon kaj rizejon. Tia senfina deziro
ekflamas pli kaj pli kaj lacigas lian koron kaj korpon. Tiel
kelkfoje li mortas meze de la vivo.
Li pensas, ke la tuta mondo rigardas lin kiel
malamiko. Li devas iri sola al malproksima loko, kiam li
mortas.
2. Nu, en la mondo estas kvin malbonagoj. Unue, de
homo al vermo ĉiuj vivaĵoj kverelas unu kun la alia. Forta
Vulgaraj Pasioj
- 89-
vivaĵo venkas malfortan. Malforta vivaĵo trompas la
fortan. Ili reciproke vundas kaj disputas unu kun la alia.
Due, la prava ordo neniam estas inter patro kaj filo;
inter pliaĝa frato kaj plijuna; inter edzo kaj edzino; inter
pliaĝa parenco kaj plijuna; En ĉiu okazo ili ĉiuj deziras
fariĝi ĉefgvidantoj kaj estas kaptitaj de vulgaraj avidoj. Ili
trompas unu la alian, kaj mankas sincereco.
Trie, la pura ordo neniam estas inter viro kaj virino.
Ĉiuj brulas je voluptemo. Tiel ili grupiĝas, disputas kaj
ĉiam kondutas malbone unu la alian.
Kvare, ili neniam intencas fari bonan konduton,
volas havi malbonon instigante aliulon, mensogas, babil-
aĉas, insultas, uzas falslangon kaj vundas unu la alian. Ili
ne scias estimi unu la alian kaj rigardas sin mem kiel
noblan eksterordinarulon. Ili neniam havas memriproĉon
kaj difektas aliulon.
Kvine, ili ĉiam kaj ĉie estas maldiligentaj kaj ne
scias bonan konduton, dankemon kaj devon. Ili ĝenas
aliulon kun siaj avidoj kaj fine faras gravan pekon.
3. Kvankam popolo devas estimi kaj ami reciproke,
pro profito aŭ pro malprofito ill kontraŭstaras kaj
malamas unu la alian. Plie ili neniam scias, ke eĉ se ili
havas malgrandan intencon por konflikto, dum longa
tempo ĝi fariĝos tre granda kaj intensa malamindo.
Malpaco en la mondo ne tuj kondukas ilin al pereo,
sed ĝi venenas vivon per sentoj de malamo kaj kolero kaj
Vulgaraj Pasioj
- 90 -
kreskas indigno, poste ili reciproke vundos eĉ en ĉiu
reenkorpigo.
En la mondo de ampasio popolo naskiĝas sola kaj
mortas sola. Ĉiu sola devas ricevi sian rekompencon de
sia konduto, ĉar neniu povas anstataŭi lin.
Bono kaj malbono kaŭzas respektive malsaman
rekompencon. Bono alportas feliĉon kaj malbono mal-
feliĉon. Absoluta leĝo taksas bonon aŭ malbonon. Ĉiu
homo havas karmon sur sia ŝultro, kaj devas iri sola al
estonta mondo, kie li devas ricevi deciditan rekom-pencon.
4. Popolo estas ligita al ligilo de favoro kaj amo, kaj
neniam povas liberigi sin el la doloriga penso dum longa
tempo. Plie dronante en severa avareco ili estas kovritaj
de malbonaj koroj, faras sencelajn agadojn, konfliktas kun
aliuloj, ne povas esti intimaj al vera vojo kaj devas
mortiĝi dum la tempo, kiam ilia vivo ne finiĝas, kaj devas
eterne suferi.
Tia kondutanto malobeas al natura vojo kaj kon-
traŭstaras kontraŭ la leĝo de ĉielo kaj tero. Tial li nepre
devas havi malfeliĉon. En tiu ĉi mondo sinsekve li suferas
kaj same kiel en postmorta mondo.
Estas vere, ke monda afero iradas rapide. Ni havas
neniun, al kiu ni povas fidi. Nenie estas fortulo, kiu povas
helpi nin. En tia mondo ni estas kaptitaj de ĉiuj plezuroj.
Tio ĉi estas la plej bedaŭrindaĵo.
Vulgaraj Pasioj
- 91-
5. La stato de tiu ĉi mondo estas tia. Popolo naskiĝas
kun sufero, kondutas nur malbone kaj neniam scias fari
bonon. Estas neeviteble, ke laŭ la natura leĝo ili ricevos
pluan suferon.
Popolo ricevas profiton nur al si mem, kaj neniam
scias doni ĝin al aliuloj. Ili estas absorbitaj de avareco kaj
kaŭzas vulgarajn pasiojn. Pro tio ili suferas kaj pro la
rezulto ili suferas.
Luksa vivo neniam longe daŭras kaj pasas tre rapide.
En tiu ĉi mondo nenia plezuro daŭras eterne.
6. Tial popolo devas forlasi mondecajn aferojn, serĉi
veran vojon dum la tempo, kiam ili estas sana, kaj deziri
eternan vivon. Kie estas la konfido kaj feliĉo escepte
Iluminiĝo?
Sed tamen popolo neniam kredas, ke ili povas akiri
bonan rekompencon per bona konduto, kaj povas akiri
veron per morala konduto. Ili ne scias, ke ili ree naskiĝos
post sia morto, kaj ke ili akiras feliĉon per donado. Ili ne
kredas ĉiujn aferojn rilate al bono aŭ malbono.
Ili lamentas kaj krias pro siaj suferoj tute mis-
komprenante la signifon, ke iliaj agadoj estante kaŭzos
sekvantan vivon kaj estantaj suferoj havas rilaton kun
antaŭa vivo. Li pensas nur pri estanta deziro kaj ploras kaj
malĝojas.
Ekzistas nenio, kiu ne ŝanĝiĝas eterne. Tial tuta
afero ŝanĝiĝas. Sed popolo estas malsaĝa kaj egoisma, kaj
Vulgaraj Pasioj
- 92 -
alligiĝas al la plezuro antaŭ siaj okuloj kaj estas avara pri
riĉaĵo kaj ampasio.
7. Depost pratempo nekalkuleblaj homoj vagadis tra la
iluzia mondo kaj multfoje naskiĝis en la mondo de
malĝojo kaj sufero. Tio ĉi estas trans esprimo. Eĉ nun ili
havas senĉesajn iluziojn, sed tamen ĵus nun ili renkontiĝis
kun Budha instruo, kaj povis aŭdi kaj kredi nomon de
Budho. Tio ĉi vere estas laŭdinda.
Tial popolo devas pripensi profunde, teni siajn
mensojn puraj kaj korpojn bonaj, eviti avarecon kaj
malbonon kaj serĉi bonon.
Feliĉe, nun venis al ni la instruoj de Budho. Do, ni
devas kredi ilin kaj deziri naskiĝon en la Purlando de
Budho. Se ni scias la instruojn de Budho, ni neniam devas
alligiĝi al pasioj aŭ kulpoj, nek akcepti la instruojn nur al
ni mem. Ni devas praktiki ilin kaj instrui ilin al aliuloj.
ĈAPITRO LA KVINA
- 93 -
LA SAVO DE BUDHO
I
LA VOTOJ DE BUDHO
1. La vivo de homoj, kies malpiaj pasioj estas
malfacile detranĉeblaj, kiel jam klarigite, estas ŝarĝita per
monto da kulpoj depost nememorebla tempo. Ili
deflankiĝas kaj deflankiĝas iluzien. Homoj havas en si
veran esencon de Budheco, tamen estas malfacile malkaŝi
ĝin.
Budho, kiu travidis tiun ĉi staton de la homoj, fariĝis
Bodisatvo en la pratempo por doni Kompaton al ili. Li
dezirante fariĝi granda kompatanto por ĉiuj timantoj,
ekhavis multe da votoj sube menciitaj; Li ĵuris, ke eĉ se Li
estus en la veneno de ekstremaj suferoj, Li klopodos
diligente por plenumi la votojn sube menciatajn:
a) Kvankam mi atingus Budhecon, mi neniam
atingos Iluminiĝon, ĝis kiam la naskitoj en mia lando
certe eniros Budhecon kaj povos akiri Iluminiĝon.
b) Kvankam mi atingus Budhecon, mi neniam
atingos Iluminiĝon, se mia lumo pro sia limo ne povas
atingi ĉiujn angulojn en la mondo.
c) Kvankam mi atingus Budhecon, mi neniam
atingos Iluminiĝon, se mia vivdaŭro pro sia limo estos
facile kalkulebla per nombrado.
d) Kvankam mi atingus Budhecon, mi neniam
La Savo de Budho
- 94 -
atingos Iluminiĝon, se ĉiuj Budhoj en la dek direktoj kune
ne laŭdos mian nomon.
e) Kvankam mi atingus Budhecon, mi neniam
atingos Iluminiĝon, se ĉiuj homoj en la dek direktoj ne
naskiĝos en mia lando kun sia sincera kredo por naskiĝi
en mia lando kaj per dekfoja ripetado de alvokado de mia
nomo.
f) Kvankam mi atingus Budhecon, mi neniam
atingos Iluminiĝon, se ĉiuj homoj en dek direktoj kun
pieco serĉi la veron, ekzerciĝas en multe da bonaj virtoj
kaj volas naskiĝi kun sincera deziro en mia lando, tamen
ne ekaperos Budho ĉirkaŭata de grandaj Bodhisatvoj,
kiam ilia vivdaŭro finiĝos.
g) Kvankam mi atingus Budhecon, mi neniam
atingos Iluminiĝon, se ĉiuj homoj en dek direktoj, kiu
aŭdas mian nomon, pripensas mian landon kaj plantas
multe da radikoj de bona virto, tamen ne povas naskiĝi
laŭ sia volo en mia lando, spite de pieco por naskiĝi en
mia lando.
h) Kvankam mi atingus Budhecon, mi neniam
atingos Iluminiĝon, se bodisatvoj el aliaj Budhaj landoj
veninte al mia lando ne atingas la rangon de budhiĝo,
krom se ili intencas resti en la rango de bodisatvo pro sia
voto, ke ili sin oferu al estaĵoj; nome en la okazo ili sin
kovras en la kiraso de firmaj votoj por la bono de estaĵoj
strebi por profito kaj paco de la mondo, konduki
sennombrajn estaĵojn al Iluminiĝo, kaj kultivi meritojn de
granda kompato.
La Savo de Budho
- 95 -
i) Kvankam mi atingus Budhecon, mi neniam
atingos Iluminiĝon, se ĉiuj homoj en dek direktoj, kiuj
tuŝante mian lumon volas mildigi sian korpon kaj animon
kaj fariĝi pli superaj estaĵoj ol ĉiuj en tiu ĉi mondo, ne
povas efektivigi la dezirojn.
j) Kvankam mi atingus Budhecon, mi neniam
atingos Iluminiĝon, se ĉiuj homoj en la dek direktoj ne
povas havigi al si la profundan kredon liberan de “naskiĝo
kaj morto” nek la kompletan saĝon, neniel baritan.
“Mi nun ĵuras tiel; se mi ne povas plenumi la
ĵurdeziron, mi nepre atingos neniun spiritan Iluminiĝon.
Mi estu la fonto de nelimigita Lumo, lumigu ĉiujn landojn
por savi suferantojn en la mondo, malfermu la tenejon de
instruo kaj disdonu la trezorojn de bonaj virtoj.”
2. Kun tiaj votoj mi akumulis virtajn agojn dum
nekalkuleble longa tempo kaj fondis puran landon. Mi
jam fariĝis Budho en la malproksima pasinteco. Mi
predikas la instruon efektive en la trankvila mondo.
Tiu ĉi lando estas pura kaj senĝena, for de suferoj,
plenplena de ĝojo de Iluminiĝo. Vestoj, manĝaĵoj kaj
belaĵoj ĉiuj aperas laŭvole ĉe la homoj de tiu lando.
Agrabla vento ekblovas kviete, kaj trablovas inter la arboj
de trezoro. Kaj la voĉo de instruo penetras ĉiujn flankojn,
kaj purigas la animojn de ĉiuj, kiuj aŭdas ĝin.
Kaj en tiu lando plenfloras kaj bonodoras divers-
koloraj lotusfloroj; ĉiuj floroj kun nekalkuleblaj pedaloj;
La Savo de Budho
- 96 -
ĉiuj pedaloj brilantaj en la sama koloro kun la floroj; la
lumoj predikas la instruon de la saĝo de Budho kaj
serenigas la aŭdantojn en la vojo de Budho.
3. Nun ĉiuj Budhoj en la dek direktoj laŭdas la superan
virton de Budho.
Ĉia ajn homo, kiu ekaŭdas la nomon de Budho,
povas naskiĝi en la lando de Budho, kun tutkora fervoro
de kredo kaj ĝojo.
Tiuj, kiuj atingas la landon de Budho, ĝuas senliman
vivdaŭron kaj enhavas deziron savi volonte aliajn homojn.
Ili eklaboras diligente laŭ tiu deziro.
Kun tiu deziro ili povas forlasi alligitecon kaj
konvinkiĝi pri la malkonstanteco. Li praktikas la agojn,
kiuj protektas ne nur sin mem, sed ankaŭ aliajn homojn.
Li vivas en kompato kune kun ĉiuj homoj kaj liberiĝas de
la katenoj kaj alligiteco de la vulgara vivo.
Ili scias pri la suferoj de tiu ĉi mondo, samtempe
ankaŭ pri la senlima povo de Budha kompato. Ĉe ilia
animo estas neniu alligiteco, neniu distingo inter si kaj
aliaj, neniu kroĉiĝo ĉe iro kaj reiro, ĉe antaŭeniro kaj
halto. Sed ili preferas resti kun tiuj homoj, al kiuj Budho
donas favoron de kompato.
Do, se iu homo ekaŭdas nomon de Budho, li ĝojegas
kaj vokas la nomon de Budho eĉ unu fojon, tiam li akiros
la grandan profiton. Eĉ trairante tra la flamo plenplena en
la mondo homo devas aŭdi tiun ĉi instruon, kredi, ĝojegi
La Savo de Budho
- 97 -
kaj praktiki laŭ la instruo.
Se homoj sincere volas atingi Iluminiĝon, ili devas
fidi al tiu povo de Budho. Sen fido al tiu povo de Budho,
neniu povas atingi ĝin.
4. Nun, la Budho ne estas en tre malproksima loko de
ĉi tie. Kvankam la lando de Budho troviĝas tro mal-
proksime de ĉi tie, tamen ĝi estas ankaŭ en la animo de
tiuj, kiuj kredas kaj alvokas Budhon.
Kiam homo prezentas al si la figuron de Budho, ĝi
brilas en dekmilionoj da orkoloroj kaj havas 84,000 da
figuroj kaj karakterizoj. Ĉiu figuro kaj karakterizo havas
respektive 84,000 da radioj. Ĉiu radio fikse rigardas ĉiun
homon adorrigardantan la veran figuron de Budho, kaj lin
entenas en si.
Tiu, kiu adorrigardas tiun Budhon, adorrigardas
ankaŭ la animon de Budho. La animo de Budho estas
granda kompato mem. Li savas ne nur tiujn, kiuj tenas en
si kredon, sed ankaŭ tiujn, kiuj ne konas kompaton de
Budho aŭ forgesas ĝin.
Al tiu, kiu tenas kredon en si, Budho donas ŝancon
unuigi en si lin kaj sin. Se li adorvokas Budhon, Li eniras
en la animon de ĉiu homo, ĉar Budho havas tian korpon,
ke ĉiu loko estas plenplena de ĝi.
Tial, kiam homo pensas pri Budho en sia koro, lia
animo estas jam Budho kun perfekta figuro kaj karaktero.
Lia animo jam estas Budho mem. Ĝi estas Budho per si
La Savo de Budho
- 98 -
mem.
Tiu, kiu tenas puran kaj ĝustan kredon en sia koro,
devas prezenti al si, ke lia animo estas la animo de Budho
mem.
5. Budho havas diversajn figurojn, kiuj aperigas sin laŭ
la kapabloj de homoj. Tiu ĉi mondo estas plena de ili, kaj
tute ne eble al la homa animo percepti tiajn Budhajn
figurojn. Oni povas suprenrigardi ilin en la respektivaj
figuroj de la universo, la naturo kaj la homoj.
Sed tiuj, kiuj faras preĝon al Budho, povas certe
adorrigardi la figurojn de Budho. Tiu ĉi Budho, ĉiam
akompanata de du Bodisatvoj, renkonti la preĝantojn
venas.
Kvankam la tuta mondo estas plenplena de la figuroj
de Budheco, nur tiuj, kiuj tenas kredon, povas vidi ilin.
Eĉ tiuj, kiuj pripensas la provizoran figuron de
Budho, povas havigi al si senliman feliĉon, do, tiuj, kiuj
povas adorrigardi la veran figuron de Budho, havigas al si
nemezureblan grandan virton.
6. La animo de Budho savas ĉiujn homojn, ĉar ĝi estas
granda kompato kaj saĝo mem.
Tiuj, kiuj faras teruran krimon pro malsaĝeco,
avidas, indignas kaj ekhavas malsaĝan ideon en la koro,
mensogas, babilaĉas, insultas kaj diras per mensogema
lango, faras mortigon, rabon kaj agas volupteme, tiajn dek
La Savo de Budho
- 99 -
malbonojn, tiuj suferas por ĉiam de estontaj doloroj pro
tiuj malbonaj agoj.
Kiam tiaj homoj finas sian vivon, bona amiko venas
kaj sincere instruas ilin, “Nun la doloro minacas vin kaj vi
ne havas eĉ momenton pripensi Budhon. Estas sufiĉe, ke
vi nur adorvoku la nomon de Budho.”
Se tiuj homoj tutkore adorvokas la nomon de Budho,
unu alvoko post la alia, ĉiuj pekoj, kiuj kondukis ilin en la
mondon de nemezurebla iluzio, estos nuligitaj.
Se homo adorvokas la nomon de Budho, la alvoko
eĉ forigas la pekojn, kiuj kondukas lin en la mondon de
iluzio neniel finiĝonta por ĉiam. Se li preĝus per tutkora
alvokado, estas des pli bone.
Tiuj, kiuj sincere adorpreĝas, estas mirindaj homoj
kiel Blanka Lotusfloro. Du Bodisatvoj de kompato kaj
saĝo, fariĝas iliaj amikoj kaj estas ĉiam apud ili sur la
sama vojo. Ili povos naskiĝi en la Purlando de Budho.
Do, ĉiuj homoj devas teni tiujn ĉi vortojn ĉe si. Teni
tiujn ĉi vortojn ĉe si signifas teni la nomon de Budho ĉe si.
La Savo de Budho
- 100 -
II
PURA LANDO
1. La Budho de senlima Lumo kaj senfina Vivo estas
ĉiam vivanta kaj ĉiam disdonanta Sian Veron. En la
Purlando troviĝas nenia sufero kaj nenia mallumo kaj ĉiu
horo pasas en plena ĝojo; do oni nomas la landon “Lando
de Feliĉego”.
En la mezo de tiu lando troviĝas la lageto plena de
pura akvo freŝa kaj brilanta, kies ondoj plaŭdas milde sur
bordoj de oraj sabloj. Tie floras tiaj grandaj lotusfloroj,
kiaj estas radoj de veturiloj; bluaj lotusfloroj havas bluan
lumon, flavaj floroj flavan lumon, ruĝaj floroj ruĝan
lumon kaj blankaj floroj blankan lumon. Kaj la aero estas
plena de ties parfumo.
Tie kaj ĉi tie ĉirkaŭ la lageto staras palacoj dekoraci-
itaj per kvar trezoroj: oro, arĝento, safiro kaj kristalo, kun
ŝtuparo farita el marmoro. Aliloke troviĝas balustradoj
elstarantaj super la lageto, ĉirkaŭitaj de kurtenoj ornamitaj
per juveloj, inter kiuj staras bonodoraj arboj kaj densaĵoj
plenaj de floroj.
En la aero sonas solena muziko. Sur la tero brilas
oraj koloroj. Ses fojojn tage kaj nokte falas floroj de ĉielo,
kiujn la landanoj kolektas en la florpladon kaj portas al
aliaj Budhaj landoj, por oferi ilin al miliardo da Budhoj.
La Savo de Budho
- 101 -
2. En tiu mirinda lando vivas cignoj, pavoj, papagoj,
lanioj, kalavinkoj kaj aliaj multaj birdoj, kiuj ĉiam bele
kantas, laŭdas ĉiujn virtojn kaj bonojn kaj proklamas la
instruon.
Kiu ajn aŭdas kaj aŭskultas voĉojn, ĉiuj preĝas al
Budho, pripensas la instruon kaj deziras la konkordon de
la homoj. Kiu ajn aŭskultas la muzikon de tiuj voĉoj, ĉiuj
sentas sin kiel se ili aŭskultas la voĉon de Budho; ili
renovigas sian kredon al Budho, sian ĝojon en frateco
inter si kaj disĉiploj kune aŭskulti Budhan instruon.
Kiam brizoj ekblovetas, trapasas arbojn de trezoroj
kaj tuŝas la reton kun brilantaj sonoriloj, oni ekaŭdas
delikatan sonon. Kaj tiumomente centoj kaj miloj da
muziko estas aŭdeblaj.
Tiuj, kiuj aŭdas tiun sonon, emas preĝi al Budho,
pripensas la instruon kaj deziras la konkordon inter la
homoj. La Lando de Budho estas provizita per tiuj virtoj
kaj belaj ornamoj.
3. Kial la Budho en tiu ĉi lando estas nomita Budho de
Senlima Lumo aŭ Budho de Senlima Vivo? La lumo de la
Budho estas nemezurebla, kaj la vivdaŭro de la Budho
senlima, tial Li estis tiel nomata.
Same tiel, ke la nombro de tiuj, kiuj vekiĝas je la
nova vivo kun la helpo de la Lumo de tiu Budho, estas
nekalkulebla. Se tiuj homoj tenas la nomon de tiu Budho,
en sia koro per tuta koro kaj ne ŝanceliĝas unu tagon aŭ
sep tagojn, la Budho aperigos sin antaŭ ili kun multaj
La Savo de Budho
- 102 -
sanktuloj akompanantaj, kiam ili venas al la fino de la
vivo. Ili kun kvietigita animo povas tuj naskiĝi en tiu
Budha lando.
Se homoj aŭdas la nomon de tiu Budho kaj vekiĝas
en Lia instruo, ili povas esti gardataj de tiuj Budhoj, kaj
atingi la plej superan ĝustan Iluminiĝon.